Česko-esperantský technický slovník (pracovní verze)

Ĉeĥa-esperanta teĥnika vortaro (provizora labor-versio)

 

A B C Č D E F G H CH I J K L M N O P Q R Ř S Š T U V W X Y Z Ž

aktuální verze PDF

Slovník vznikl v sedmdesátých letech v někdejší vědecko-technické sekci Českého esperantského svazu a dlouho ležel nevydán. Zatím je to jen provizorní verze, která vyžaduje dalšího propracování.

O vzniku a účelu slovníku napsal ing. Aleš Bednařík příspěvek do sborníku AEST 1978:

 

PRI LA KONCEPTO DE LA ĈEĤA-ESPERANTA TEĤNIKA VORTARO

Inĝ. Aleš Bednařík

Fine de tiu ĉi jaro aperos la unua volumo de ĉeĥa-Esperanta teĥnika vortaro. En la jaroj 1979 kaj 1980 sekvos la dua resp. la tria volumo. La vortaro ampleksos entute ĉ. 30 000 ĉeĥajn terminojn kaj ties Esperantajn ekvivalentojn. Ĝi estos rezulto de pli ol 10-jara laboro de dudeko da kunlaborantoj.

En la kontribuaĵo mi volas konigi la motivojn de la entrepreno, informi pri la enhavo de vortaro kaj pri ĝia formo, karakterizi ĝiajn kvalitojn kaj tuši iujn problemojn.

La motivoj de la entrepreno

Sen vasta apliko de Esperanto en teĥniko kaj scienco ne povas la afero de la internacia lingvo sukcese progresi. Tion oni ĝenerale konscias kaj la movadaj gvidorganoj instige proklamas la bezonon de faka aplikado de Esperanto. Aliflanke, oni povas observi, ke la vivo mem alportas kreskon de la bezono de teĥnikaj kaj sciencaj vortoj kaj tekstoj en Esperanto. Ni devas esti preparitaj por lingve altnivela tradukado aŭ verkado de scienc-teĥnika literaturo. La ĉeĥoslovakaj esperantistoj kontribuu al la aplikado de Esperanto en fakaj medioj per evoluigo de la faka lingvo per verkoj specialaj kaj terminologiaj. Por tia laboro volas esti la prezentata vortaro efika helpilo, disponigante al verkantoj en servopreta formo de Ĉeĥa-Esperanta indekso la terminojn jam uzitajn en Esperanta literaturo, do terminojn certagrade jam normigitajn.

La vortaron ni urĝe bezonas ankaŭ por ĉesigi laikan enmiksiĝadon en fakan terminologion, kiu efikas kiel faktoro de lingva malstabiligo. Korespondantoj, tradukantoj de prospektoj kaj reklamoj, parolantoj, vortaristoj, beletraj verkistoj k.a. devas ofte krei terminon el ekster la sfero de sia kompetenteco, ĉar ĝi aŭ tute ne ekzistas en vortaroj, aŭ oni ne sukcesis ĝin trovi. Tio okazas pli kaj pli ofte, ni ja scias, ke eĉ ordinara komuna lingvo tre bezonas pli kaj pli terminojn pro la penetrado de teĥniko en ĉiutagan vivon.

Konkreta impulso por la laboro estis la apero de PIV. Ĝi enhavas elekton de ĉiuj ĝis tiam aperintaj terminaroj, kiuj estas nun praktike ne havigeblaj. Por ekkoni la valoran enhavon de PIV, por ekposedi ĝin, necesas nacilingva-Esperanta listo, indekso de enhavo de PIV.

Iom pli poste ni etendis la celon ekster PIV, ĉar ĝi entenas, konforme al sia destino, nur relative koncizan elekton, dum ekzistas vortaroj pli detalaj aŭ ellaboritaj post la eldono de PIV.

Iuj fakoj havas jam solidan bazon en Esperanta literaturo, ĉar elstaraj lingvospertuloj kaj samtempe elstaraj sciencistoj sin dediĉis al la verkado en Esperanto. Aliaj fakoj estas malmulte prilaboritaj, eĉ apenaŭ tušitaj. Ĝenerale oni povas konstati, ke la stato de fakterminologio estas nematura kaj ne atingas la nivelon de la evoluintaj lingvoj, eĉ de tiel junaj kiel ekz. la slovaka. Tamen eĉ tio, kio jam estas atingita, estas malmulte konata kaj estas ĝenerale malfacile alirebla.

Ni starigis al ni la celon registri la staton de faka Esperanto kaj disponigi ĝin al la ĉeĥoslovakaj esperantistoj. La plej facila maniero kiel ekkoni la vortprovizon estas transformi la fontomaterialojn - terminarojn, vortarojn, literaturon - en formon de Ĉeĥa-Esperanta vortaro.

La destino de la vortaro

Pro objektivaj kaŭzoj, kiujn ni detale priparolos pli sube kunlige kun la normiteco, ni ne povis atingi tian kvaliton de la vortaro, kia estas kutime ĉe similaj verkoj nacilingvaj aŭ ĉe Esperantaj vortaroj de la komuna lingvo.

Pro la kvalito ni ne intencas tre disvastigi la unuan eldonon de la vortaro, ĉar ĝi bezonas spertan kritikan uzanton. La vortaro estas servonta kiel interna labormaterialo precipe por la fakaj grupoj, kiuj sistemige prilaboros specialajn terminologiojn. Ĝi servu por analizo de la nuna vortprovizo, surbaze de kiu oni povas eltrovi la sferojn malbonajn, malperfektajn, eĉ mankantajn kaj tien orienti la disvolvan laboron.

Tamen dum ne ekzistos pli bona vortaro, ĝi povas tre utile servi al ĉiu verkisto aŭ lingvouzanto kiel gvidilo, konsililo kaj orientilo.

Amplekso kaj konsisto de la vortaro

La origina intenco estis strebi, ke la vortaro estu kiel eble plej ampleksa kaj entenu vortojn el ĉiuj teĥnik-branĉoj, metioj kaj sciencoj aplikataj en la teĥniko. Tamen, la eldonota vortaro prezentas nur la unuan štupon survoje al ĉi tiu celo. Ĝia amplekso kaj konsisto dependas de la stato de la sliparo en la tempo, kiam la manuskripto estas redaktata. Tiu ĉi dependas:

1. de la stato de Esperanta vortprovizo.

2. de la laŭfaka konsisto de la kunlaborantoj.

3. de la nombro de la kunlaborantoj kaj de ilia disponebla labortempo.

Tial iuj fakoj estas prezentitaj pli detale dum la aliaj malpli detale aŭ tute ne, iuj fakoj pli kompetente dum la aliaj kun iom granda probablo de neperfektaĵoj. Tamen la ĉefa celo - garantii la prezenton de PIV-terminoj - estas relative bone atingita.

Grandaj teĥnikaj vortaroj, ekzemple la vortaro ĉeĥa-rusax), kiu servis al ni kiel modelo, enhavas ĉ. 100 000 vortojn. Do laŭkvanta komparo montras, ke nia vortaro estos triona. Tio estas sufiĉe kontentiga. Laŭkvalita komparo bedaŭrinde ne estas tiel favora. Tre detale kaj fidinde estas prilaborita la ĥemia parto (3810 terminoj). Ankaŭ la elektrofako estas relative plene kaj bonkvalite prezentata. La vortaro entenos tre detalan fervojan vortaron far Terminologia komisiono de Fervojista sekcio de ĈEA, kompletigitan per originale ellaborita elektra trakcio. Komplete enestas la Aŭtomobila vortaro de IEKA. La vortaro enhavas la fakajn vortojn de PIV el preskaŭ ĉiuj teĥnikaj kaj teĥniksciencaj branĉoj (intence estis preterlasita ekzemple geologio, kiu estas aparte prilaborata). Komplete enigita estis "Technisches Wörterbuch Deutsch-Esperanto” de Haferkorn, same la Internacia elektronika vortaro Pola-Esperanta, grupoj 05, 07 kaj 08, Slipara Vortaro serioj 1-7, k.a. Krome en ioma kvanto enestas vortoj notitaj en Esperanta literaturo. Principe ne ne enmetadis novajn proponojn, krom kelkaj severe prijuĝitaj esceptoj.

 

La vortaro el vidpunkto de normiteco

Teĥnika vortaro devus enteni sole terminojn, t.n. esprimojn (nomojn) de nocioj, kies enhavo estas determinata en difino inkluzive de la rilatoj al aliaj terminoj de la koncerna faka noci-sistemo. Termino estas vorto aŭ vortgrupo, kiu en certa fako havas precize difinitan, stabilan kaj unusencan signifon, eĉ se ĉi tiu diferencas de la signifo, kiun la vorto havas en alia sfero, aŭ disde la signifoj de la unuopaj vortoj konsistigantaj la terminon. Termino estas ĉiam en pli aŭ malpli alta grado normigita. Sub normeco ni komprenu faktoron efike gardantan la komunikivan funkcion de la termino, t.e. ĝian unusencan difinitecon. Tiel okazas jam en popolaj lingvoj (dialektoj), kie ja ekzistas terminoj, kvankam kutime teritorie tre limigitaj.

La gradoj de normiteco estus ekzemple jene kategorieblaj:

1. Uzmaniero, aŭ kutime de fakuloj en pli aŭ malpli vasta rondo.

2. Literaturo, precipe sistemigaj monografioj, kiuj se lingve altnivelaj efike rolas normige.

3. Nomenklaturoj kaj terminologiaj normoj de diversa grado de valideco. La plej signifaj estas la štataj normoj kaj la normoj internaciaj. La lastaj havas iom alian karakteron. Interalie ili normigas plej ofte la nocian sistemon (la difinojn), ne tiom la terminojn mem. El la vidpunkto de internacia lingvo la unuecigita noci-sistemo estas esence grava.

La ĉeĥa parto de la vortaro devus havi altan gradon de normiteco responde al la alte progresinta stato de terminologio en la ĉeĥa lingvo. Tamen en nia vortaro la norma formo de terminoj estas negative influata de kelkaj faktoroj:

l. La kvalifiko de la kunlaborantoj ne ĉiukaze estis adekvata: necesas aparta integra kvalifikiteco postulanta en unu persono alte kvalifikitan specialiston, kiu estas orietita ankaŭ terminologie kaj samtempe tre sperta lingve en Esperanto.

2. Tre limigita kunlaborantaro, reprezentanta nur kelkajn fakajn specialiĝojn.

3. Amatoreco, faktoro nur alivorte esprimanta la du suprajn punktojn kaj signifanta mankon de kvalifikitaj laborfortoj, mankon de monrimedoj k.s.

La Esperanta parto montras ĝenerale tre malaltan gradon de normiteco. Normoj analogaj al la štataj ČSN ankoraŭ tute mankas. En la plej oftaj okazoj la plej alta kategorio de fontmaterialoj estas la leksikologia aŭtoritateco de PIV kaj la aŭtoritateco de vortlistoj de ISAE kaj ties komisionoj. Tiuj ĉi fontoj klaseblas al la komenco de la 2-a kategorio. Parto de terminoj estas jam stabiligita aŭ tradicia en malnova literaturo, parto estas fakte proponoj de individuoj, uzataj relative malofte, iam tute ne uzitaj. Tial ege dezirinda estas la verkado de altkvalitaj sistemigaj monografioj (enciklopedioj) k.s.

La Teĥnika vortaro Ĉeĥa-Esperanta mem nepre ne volas esti normiga. Ĝia destino estas ja principe informa. Tamen la aŭtoroj ne povis eviti certagradan aplikon de normiga sinteno devante elektadi el pluraj registritaj variantoj (sinonimoj), aŭ selektante evidente erarajn formojn. Se estis pluraj lingve bonaj esprimoj (tre ofte ni ne kapablis juĝi la fakan kaj sistemecan ĝustecon) ni prezentas ĉiujn. Ilia vicordo estas jen sensignifa, jen montras rekomendon de la redaktoro. Ekzemple ĉe sinonima duopo internacia vorto, ofte ne temas pri prefero, ili estas egalvaloraj sinonimoj, nur ilia stila uzo devas esti adekvata ĉu al speciala scienca teksto, ĉu al faka aŭ populariga teksto.

La aranĝo de la vortaro

La baza unuo de la vortaro estas artikolo, kiu konsistas el kapvorto, plurvortaj esprimoj kaj frazeologiaĵoj.

La kapvorto estas regule substantivo en nominativo. Adjektivojn, verbojn kaj adverbojn ni registras en apartaj artikoloj nur tiam se ili estas memstare uzataj kun speciala teĥnika nuanco.

Plurvortajn esprimojn ni grupigas ĉe verba kaj plej ofte, ĉe substantiva kapvorto. Ĉe kapvorto ni tradukas nur ĝiajn ĝeneralajn signifojn. Interne de la artikolo, t.e. sub la kapvorto, ni ordigas la plurvortajn esprimojn konsekvence laŭ aboco-sistemo. La kapvorton ni anstataŭigas per streketo. La komplementon kiu normale staras antaŭ la kapvorto, ni metas post ĝin. La renversitan vortordon montras la komo. Ekzemple:

hořák. brulilo

-, bunsenův.brulilo de Bunsen

- na řezání plamenem.tranĉobrulilo

Frazeologiaĵon, en kiu ne aperas la baza termino en nominativo, ni signas per § kaj vicigas en la fino de artikolo. Ekzemple:

cívka. bobeno

-, křížová.krucbobeno

§ navíjet na cívku.bobeni

Se la baza vorto havas fakan signifon nur en plurvorta esprimo, ni ne prezentas ĝian ekvivalenton. Ekzemple:

tříbení

- stříbra.afinacio de arĝento

En la Esperanta parto ni uzas jenan sistemon de distingiloj; sinonimoj dividiĝas per komo, signifoj iom nuancaj per punktokomo kaj signifoj tute malsamaj per ciferoj. Ekzemple:

komora.ĉambro, kamero

hrot.pinto; pikilo

barva. 1.koloro 2. farbo

Kiam Esperanta termino povas havi egalvalorajn sinonimojn diferenciĝantajn nur per sia formo (ekscita energio, energio de ekscito, ekscitenergio, ekscit-energio), oni publikigas nur tiun, kiu estas registrita en la sliparo. Uzado de la streketo estas la afero de stilo. En la vortaro ĝi estas aplikata minimume kaj ne laŭ iu strikta regulo, sed rekomende. Laŭ prikonsidero ĝi estas ellasebla. Ĝi servas nur por pliklarigi kunmetitajn vortojn, precipe longajn aŭ escepte, triradikajn kaj por distingi homonimojn. Terminoj en Esperanto ne estas tiom normigitaj, ke estus deviga eĉ ortografio.

XXXXXXXXXX

 

Veršajne ankoraŭ longe la aliaj nacioj ne havos similan dulingvan teĥnikan vortaron. Ankaŭ la dua, plibonigita eldono de la ĉeĥa ne baldaŭ povos aperi. Simila Slovaka-Esperanta vortaro ne estas planata. Nun necesas la fortojn koncentri super progresigo de la faka lingvo per sistemigaj terminologiaj verkoj. Nur la rikolto de iliaj fruktoj donos bazon por verkoj leksikografiaj de pli altranga kvalito.

Feliĉe la Ĉeĥa-Esperanta teĥnika vortaro estas facile uzebla de slovakoj, kiuj ja disponas perfektajn ĉeĥa-slovakajn vortarojn en ĈSN. Pro ĉi tiuj faktoj ne estas mirinde, ke la verko estas rezulto de kunlaboro de membroj kaj de ĈEA kaj de AE SSR.

-------

x) Česko-ruský technický slovník, SNTL - Sovetskaja enciklopedia, Praha-Moskva 1973