Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *




ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 



Karel ČAPEK

(1890-1938)

naskiĝis kiel filo de kuracisto en Malé Svatoňovice [nord-orienta Bohemio]. Gimnazion li studis en Hradec Králové kaj Brno, akademian gimnazion en Prago. Filozofion li studis en Prago, Berlino kaj Parizo kaj farigis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo. Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj*, Anglaj Folioj*, Ekskurso en Hispanion*, Skizoj el Nederlando* kaj Vojaĝo Norden*. En R.U.R., Rossum's Universal Robot's* li kritikas maŝinan civilizon kaj emfazas neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de l' vivo. El Vivo de Insektoj*, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano* decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Milito kontraŭ Salamandroj* transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontraŭ ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo* kaj Rakontoj el la dua poŝo*, detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Trilogio Hordubal*, Ordinara vivo*, Aerolito* ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj*, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos* okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.

K. Čapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron. Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Čapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Čapek proksimiĝas pli kaj pli al la rakonta legereco kaj kerna simpleco. Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.

Ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.

* (esperantigita)

 



Verkoj de Karel Čapek en Esperanto



R.U.R. (tr. MEP)

La blanka malsano (tr. T. Kilian)

Libro de apokrifoj (tr. J. Vondroušek)

Rakontoj el la unua poŝo (tr. J. Vondroušek)

Rakontoj el la dua poŝo (tr. J. Vondroušek)

Milito kontraŭ Salamandroj (tr. J. Vondroušek)

Hordubal (tr. J. Vondroušek)

Meteoro (tr. J. Vondroušek)

Ordinara vivo (tr. J. Vondroušek)

Naŭ fabeloj (tr. J. Vondroušek)

Danjo (tr. M. Bartovská)

El la vivo de insektoj (tr. J. Vondroušek)

Afero Makropulos (tr. J. Vondroušek)

Skizoj pri Nederlando (tr. D. J. Degenkamp)

Italaj folioj (tr. J. Vondroušek)

Anglaj folioj (tr. J. Vondroušek)

Ekskurso en Hispanion (tr. J. Vondroušek)

Fragmentoj el la verkoj de Karel Čapek



Pri malprogreso de tempo (tr. J. Chvosta)

Pri malprogreso de la tempo (tr. J. Cíchová)

Milito kontraŭ Salamandroj - dua parto (tr. T. Pumpr)

Krakatit - lastaj ĉapitroj (tr. F. Vaněk)

Jura kazo (tr. J. Chvosta)

Jura kazo (tr. Ilja Severa)

La kudrilo (tr. M. Lukáš)

Kamentuboj (M. Lukáš)

Ordinara murdo (M. Lukáš)

Pri periostozo (tr. M. Lukáš)

Kolekto de poŝtmarkoj (tr. M. Lukáš)

Legaĵo - afero laŭcirkonstanca (tr. M. Lukáš)

Malgranda kaj granda (tr. M. Lukáš)

Pri specialaj vinoj (tr. M. Lukáš)

Pri malnovaj leteroj (tr. M. Lukáš)

Ŝtelita kakto (tr. M. Lukáš)

Ŝtelita kakto (tr. R. Hromada)

El „Kritiko de vortoj“ (tr. M. Lukáš)

La arda koro de l' domo (tr. M. Lukáš)

El la opinioj de l' kato (tr. M. Lukáš)

Instruo kiel malsani (tr. M. Lukáš)

Blua krizantemo (tr. M. Lukáš)

Ĉemizo (tr. O. Ginz)

Edinburgh (tr. H. Taussig)

Fabloj (Ligilo 1/1937, p. 4)

Fabrikejo de Absoluto - ĉap. 2-3 (tr. R. Hromada)

Interparoloj kun TGM - fragmento (tr. H. K. Bouška)

Pri infanaĝo kaj eduko (tr. H. K. Bouška)

La infano kaj ĝia mondo (tr. M. B. Květařová)

La kazo de doktoro Mejlík (tr. O. Ginz)

Malgrandaj nacioj (tr. H. K. Bouška)

Oriento (tr. R. Hromada)

Perdita vojo (tr. S. Kamaryt)

Salutoj (tr. S. Kamaryt)

La tribunalo (tr. R. Fridrich)

Laŭdo de ĵurnaloj (tr. M. Malovec)

Fine de vintro (tr. M. Břehová)

La vojho hejmen (tr. M. Břehová)

La ora tero (tr. M. Břehová)

Papilio dum vintro (M. Břehová)

Pentekosta (tr. M. Břehová)

Semetoj (tr. M. Břehová)

Pri Karel Čapek en Esperanto



Jiří Karen: Karel Čapek

Miroslav Malovec: Čapkové v esperantu



 





 

 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio