Klubo de esperantistoj Brno

filia societo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

En 1901 fondita Unua Societo de Esperantistoj Aŭstriaj en Brno



programo

aranĝoj

informoj

historio

biblioteko

bulteno

aktuale

personoj

hejmen

gastlibro

infanoj

junularo

plenkreskuloj

emeritoj

publikaĵoj

elŝutu

UNESCO

Literaturo

Gloraj esperantistoj

Organizoj

Internaciaj aranĝoj


SILE

Ĉeĥe

Pri ni

Historio

Statuto

Aliĝilo

Kluba komitato

Studado

Kluba kontribuoal Wikipedio

Český

esperantský

svaz

Založení

ČES v Brně 1969

Starto, věstník ČES

 

 

 

 








Nia gastlibro









La 2-an de marto 2024 vizitis nian urbon Brno pragaj esperantistoj el la klubo E-mental', kun kiuj ni vizitis somerkasteleton Mitrovský (ekspozicio Misteroj de la mondo, kiuj fascinas), poste ni tagmanĝis en vjetnama restoracio AnVok, ludis keglojn en parko de Mendelplaco kaj gustumis kafon en Mendelmuzeo. Unu gasto estis el Hungario kaj unu el Slovakio. Partoprenis ankaŭ hundeto Luna.





2023-07-18 Juna tanzania esperantisto John Magessa traktis en Slovakio kun P. Baláž pri UK 2024 en Aruŝa sub Kilimanĝaro kaj veturante al Bialistoko kelkajn horojn atendis buson en Brno. Kelkaj klubanoj kun li pasigis la tempon en vegetarana manĝejo Bhaba (Panská 12) eksciante multe da interesaj aferoj pri Tanzanio.




Juna brazila esperantistino Helena Truzzi Avila, kiu dumonatojn studos en Brno elektronikon

Antau Kristnasko vizitis nian urbon ankau juna 24-jara kolumbiano, sed tiam la klubaj kunvenoj jam ne okais. Li do renkontigxis kun kelkaj klubanoj memstare (Marek Blahuš, Miroslav Malovec, Václav Zouzalík)


2.11.2019 vizito de japana esperantisto Ryotaro KOBASHI el Kioto, kuracisto. Unue ni babilis en Letmo, tagmanĝis en Středověká krčma a fine vizitis Mendel-muzeon.










fotis M. Kolka kaj O.A. Fischer







Vizito de svisa esperantisto Mario Giacchetta 30.10.2017






La 8-an de junio 2016 vizitis nian klubejon 17-jara meksikia studento Jose Pablo Lara Lopez







La 20-an de aprilo 2016 vizitis nian klubejon redaktoro de la ĵurnalo Rovnost Martin Vértesi, studento de ĵurnalistiko (sur ambaŭ fotoj dekstre) foto O. A. Fischer


La 15an de septembro vzitis la klubon franca grupo







Gasto Garry Evans, anglo vivanta kun sia japana edzino en Honkongo (maldekstre)



























La 31-an de oktobro 2012 vizitis nian klubejon gastoj el Argentino, Belgio kaj Ukrainio


La 7-an de septembro vizitis nian klubejon Arina Osipova el Rusio, Brandon Sowers el Usono kaj Aleš Macek el Moravia movado





De maldekstre: Martin Bureš, Miroslav Hruška (Miropiro), Arina Osipova, Marek Blahuš, Brandon Sowers





La 24-an de februaro 2010 vizitis nian klubejon gastoj Salomé Hug el Francio (junulino), Cesáreo García Fernández (barbulo) kaj Michal Matúšov el Slovakio (alta junulo).






    Nia hispana gasto en la muzeo kaj en nia klubejo










La 20-an de septembro 2008 estis inaŭgurita nova Esperanto-Muzeo     en Svitavy - la Ottendorfer-domo  - portreto de E. Lanti estas donaco     de nia membro Adolf Veslý




    Nia klubo festis 80-jariĝon de nia prezidanto Zdeněk Hršel (septembro 2008)

Grava sukceso de la klubo estas Esperanto-versio de propaganda flugfolio pri Brno, kiu estis kune kun aliaj novaj lingvoversioj publikigita en la oficiala retejo de la magistrato la 28-an de marto 2008, do en la naskiĝtago de J. A. Komenio, kiu apartenis al la patroj de la ideo pri la internacia lingvo.

 

La tradukon realigis la klubestro Mgr. Zdeněk Hršel kunlabore kun pluaj klu­banoj.

Flanke de la magistrato kunlaboris kun la klubo Kancelario de strategio de la urbo kaj firmao Grafex, kiu prilaboris la grafikan aranĝon de la flugfolio.

Město Brno - správný směr

Urbo Brno - ĝusta direkto




La 31-an de januaro 2008 filmis en nia klubejo Ĉeĥa televido kaj samvespere ĝi elsendis programon pri la kooperativo Interhelpo, en kiu aperis ankaŭ nia membro Jan Werner. La programo estas atingebla en interreto por malrapida konekto: http://tinyurl.com/38con5 kaj por rapida konekto: http://tinyurl.com/3x29k9 . Raporton pri la klubejo estis elsendita la 19-an de februaro 2008 je la 6.40 h en  ČT1 kaj je la 9.40 h en ČT2.




Silvestro 2007 en la pola Malborko




Esperanto kiel elektebla studobjekto ĉe Masaryk-universitato en Brno kaj Palacký-universitato en Olomouc




Vojaĝo tra Ukrainio kaj prelego pri ĝi.


Vizito de belga esperantisto Ben la 2-an de majo 2007




Vizito de sveda esperantisto Johan la 25-an de aprilo 2007


















Interesaj ligoj

Homaj rajtoj en Esperanto

Wikipedia

Somera lingva tendaro

Lingvo.info

UK Praha

1996

Municipoj en Esperanto



Verda Stacio

Esperanta-ĉeĥa vortaro

Sen eldonisto

Verda Stacio

Verda Ĉaro

Doksy

Filatelo

Faka agado

Infanlibro