Rememore al la ĉeĥoslovaka radio-elsendado

Verda Stacio

Brno 1927-1937  -  Praha 1945-1950

Heredaĵo

 

Historio de la elsendoj

 

Elsenditaj programoj

 

Fotogalerio

 

Radio Praha 1962-1967 kaj Radio Bratislava 1968

 

Konservitaj verkoj

Radio-elsendoj en Ĉeĥoslovakio startis en 1927 per unuaj provoj en Brno, poste estis elsendataj prelegoj pri diversaj temoj ankaŭ el Praha, Bratislava, Ostrava, Hradec Králové kaj Košice.

Specialan signifon inter la programoj havis elsendado de poezio, muziko, dramoj, operoj kaj operetoj en Esperanta traduko. Tiuj programoj famiĝis sub la nomo Verda Stacio kaj ĉe Radio-Brno formiĝis eĉ aktora ensemblo por tiuj programoj sub la nomo TRAKT (Teatro kaj Radio Aktoroj). La plej grandaj artistoj estis Karel Höger, František Kožík, Jarmila Kurandová, Vladimír Leraus, Zdena Švábíková. La tekstojn kutimie esperantigis J. V. Šamla.

 

Post la milito Verda Stacio transiris al Prago, ĉar la studio en Brno estis bombardita, plie la menciitaj artistoj ankaŭ transloĝiĝis al Prago. Esperantigon de tekstoj plenumis A. Slanina, sed la plej majstraj tradukoj venis el la plumo de Tomáš Pumpr.

 

Verda Stacio postlasis tekstojn, kiuj daŭre kontribuis al la Esperantlingva literaturo, konserviĝis eĉ sonregistro de la opero Najado de Antonín Dvořák.

 

Nun ni ne havas eblon daŭrigi la elsendadon aere per oficialaj radio-stacioj, sed en la interreto ni povas disponigi ne nur la historion de Verda Stacio kaj ĝian heredaĵon, sed ankaŭ novajn kontribuojn, tekstajn, eĉ sonajn.

 

 

 

   

Novaj kontribuoj

 

Sonregistroj

 

Verda Ĉaro

Doksy

Filatelo

Faka agado

Infanlibro