Konstitua kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

 

 

 

1. Parolas Rudolf Horský, sidantoj supre: J. V. Otta, Vlastimil Novobilský, ?, ?, dr. Miroslav Bukovský, Mikuláš Nevan

    sidantoj antaŭe: O. Hrubý, Vladimír Bořánek, Tomáš Balda, Zdeněk Hršel, František Sviták

    

 

 

 

2. Rigardo el balkono

 

 

 

 

3. La prezidantaro de maldekstre: Horský, Hrubý, Bořánek, Balda, Hršel, Sviták, Polnický,

    dr. Pondělíček, Mařík, Vítek, Drah. Kočvara, Hruška, Sittauer

 

 

4. Alia rigardo el la salono

 

 

 

5. De maldekstre: Sviták (staranta), Polnický, Pondělíček, Mařík, Vítek, D. Kočvara

(staranta), Hruška

 

 

 

6. Eble: Rýznarová ....    Barochová, Polák

    ĉe la meza tablo Sedláček, Kilian

 

 

7. Rigardo en la salonon: dekstre malsupre Tomáš Borkovec, Marie Bartovská

 

 

 

8. Nove elektita prezidanto Josef Vítek, dekstre Drahomír Kočvara, Hruška, Pavel Sittauer

 

 

9. Rigardo en la salonon dum voĉdonado

 

 

10. Kompleta rigardo

 

 

11. Inter la partoprenantoj

 

 

12. La partoprenantoj de proksimo

 

 

 

KIEL FONDIĜIS ĈEA en 1969

 

Starto N-ro 1, Oktobro 1968

 

AL LA LEGANTOJ!

 

         Ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj, perdinte fine de la jaro 1951 sian regulan gazeton kaj baldaŭ (aŭtune 1952) ankaŭ sian Asocion, kun novaj esperoj bonvenigis la ĉijaran politikan printempon en Ĉeĥoslovakio, kiu promesis esti ekstreme favora ankaŭ por iliaj klopodoj. Ne estas hodiaŭ kulpo de ŝtataj aŭtoritatoj, aŭ simple de ĉeĥoj kaj slovakoj mem, ke tiuj esperoj malkreskis dum la lastatempaj eventoj. Tion certe komprenos ĉiuj niaj amikoj, reciproke observante principon de internacieco kaj neŭtraleco kaj ne misuzante humanisman mision de nia komuna lingvo.

         La lastaj okazintaĵoj sole prokrastis la konstituiĝon de la tutŝtata Esperanto-organizaĵo. Oni devos nun paŝon post paŝo en nenaturaj kondiĉoj retrovi manieron, kiel daŭrigi la vojon irotan.

         Ni adaptiĝas al provizora organiza formo kaj aperigas paralele kun "Esperantisto Slovaka" periodaĵon por samideanoj en la ĉeĥaj landoj. Per nia gazeto, kiu aperas apud la neregulaj "Informoj de ĈSEK" ni volas precipe unuigi la esperantistaron enlande kaj establi pli vastajn ligojn kun la eksterlanda Esperanto-movado, speciale kun ties reprezenta organo, Universala Esperanto-Asocio.

         Nia ĉefa tasko estu serĉi laŭeble plej ĝustan vojon por helpi la kreon de organiza kaj ideologia bazo de nia venonta ekzistado.

                                                                                              La Redakcio

 

Přípravný výbor ČES

         Na mimořádném zasedání ČSEV (česká část) dne 13.7. t.r. v OŬ v Praze byl ustaven samostatný přípravný výbor Českého esperantského svazu ve složení:

Tomáš Balda, Vladimír Bořánek, Drahomír Kočvara, Jaroslav Mařík, Pavel Sittauer, ing. František Sviták, Josef Vítek, Josef Vondroušek.

         Přípravný výbor Českého esperantského svazu předložil 16. října t.r. návrh svých stanov ministerstvu vnitra ke schválení. Pokud jde o svolání ustavujícího sjezdu, bude možno rozhodnout až podle výsledků ústředního jednání na MV.

         Organizační řád ČES, vypracovaný z pověření předsednictva ČSEV dr. Pumprem, byl po projednání na 2. plénu 18.5. t.r. v Brně znovu projednán na uvedeném mimořádném zasedání ČSEV a schválen v konečném znění.

 

ESPERANTISTA KLUBO EN PRAHA MEMSTARIGITA! - La 12-a de aŭgusto 1968 restos memorinda dato por la esperantistoj de nia ĉefurbo. Tiun tagon la Esperantista Klubo en Praha estis rekonita de l' urbaj aŭtoritatoj kiel memstara organizaĵo, siavice la unua en la lando. Dum longaj jaroj ĝi funkciis kiel interesrondeto de la Parko de Kulturo kaj Ripozo de Julius Fučík. La 27-an de septembro okazis plenkunsido de la Klubo, kiu elektis novan estraron kun D-ro Rudolf Horský kiel prezidanto. La oficiala aprobo de la Esperantista Klubo en Praha povas esti konsiderata simptomo por memstariĝo de tutŝtata organizaĵo kiel konsekvenco de la demokratiigo en Ĉeĥoslovakio.

 

JAK SE BUDEME ORGANIZOVAT?

Stručný přehled výsledků ankety ŝekce mládeže ČSEV ze dne 18/4/68

1. Ze 120 obeslaných EK odpovědělo k datu uzávěrky ankety (30/6) 28 EK, z toho 3 EK ze Slovenska (na Slovensku je registrováno 24 EK). Členská základna uvedených 28 EK představuje 1007 členű z celkového počtu evidovaných 3 441, tzn. že výsledek ankety lze považovat za průzkum mezi cca 1/3 členské základny.

a) Vznik samostatného esperantského svazu  podporuje (požaduje) všech 28 EK.

b) Částka členského příspěvku je velmi řůzná; pro kategorizaci se vyslovilo 8 EK, 7 EK navrhuje Kčs 20,-, 4 EK navrhují Kčs 25,- a 2 EK navrhují Kčs 30,-.

c) Velmi se různí názor na to, co by měl členský příspěvek obsahovat.

d) Pro hromadné platby prostřednictvím EK se vyslovilo 14 EK; platit Svazu přímo složenkou navrhuje 7 EK, nevyjádřilo se 7 EK.

2. Pro federativní uspořádání esperantského hnutí v Československu se vyjádřilo 10 EK. Z odpovědí však vyplývá, že mnohé EK nemají jasnou představu o tomto problému. Pro celostátní organizaci mluví 14 EK, ale ani tato kategorie podstatně věci nerozumí. Názor nevyslovil 1 EK, slovenské EK (3) jsou pro federaci.

3. Podzim 1968 je všeobecným požadavkem termínu konání celostátní konference esperantistů. Jako místo uvádí 23 EK město Brno, ostatní Olomouc, Gottwaldov, Prahu a j. Pro účast pouze volených delegátů je 8 EK, 6 EK žádá účast všech zájemců, 14 EK zůstalo bez vlastního stanoviska.

4. S navrženým volebním klíčem vyslovila souhlas převážná většina (22 EK). Ostatní navrhují malé úpravy.

5. Některé EK navrhují své čelné funkcionáře, jiné rozhodnou, až bude věc "aktuální".

6. Za zdroje příjmů navrhují některé EK celouřadu možností. Jsou k dispozici na požádání. Stejně tak o možnostech finančního a materiálního zabezpečení mluví některé EK velmi podrobně.

7. Za zdroje pro financování časopisu považuje 8 EK předplatné. Ostatní (20 EK) se nevyjádřily.

8. Pro celostátní časopis hlasuje 25 EK, 2 EK navrhují časopisy národní, 1 EK se nevyjádřil;

měsíčník navrhuje 21 EK, 2 EK doporučují časopis vycházející 10x ročně a 5 EK má jiné návrhy.

Názvů je několik variant: Esperantista (3), Ĉeĥoslovaka Esperantisto (8), Progreso (4), Esperantista Revuo (2) a j.

9. Jmenované návrhy na obsazení funkcí v celostátních orgánech poslalo 11 EK, ostatní EK se nevyjádřily.

10. Vztahy k dosavadním zřizovatelům EK jsou hodnoceny jako: dobré (18 EK), výborné (1 EK), špatné (1 EK), nevyjádřilo se 10 EK.

 

Starto N-ro 2, Novembro-Decembro 1968

 

Třetí plenární zasedání ČSEV a schůze PV ČES

konané ve dnech 9. a 10. listopadu 1968 v Praze za účasti zástupce Osvětového ústavu rozhodlo o některých opatřeních v souvislosti s očekávanou reorganizací čs. esperantského hnutí.

Přípravný výbor budoucího svazu byl pověřen vypracováním programového prohlášení a návrhu spojeného s finančním zajištěním organizace. Předsedou PV ČES byl zvolen J.Mařík.

Jak vyplývá z jednání, ustavení ČES se jeví zcela reálným. Termín svolání ustavujícího sjezdu ČES se předpokládá v I. čtvrtletí 1969.                                                                                          -okn-

 

Starto N-1, Januaro-Februaro 1969

Společné zasedání ČSEV, PV ČES, SM ČSEV a PV ČSEM

         Na společném zasedání 1.-2. února v Praze představitelé jednotlivých složek projednávali některé otázky v souvislosti s přípravou ustavujícího sjezdu ČES 29.-30.3. v Brně.

         Na pořadu jednání byly především záležitosti finančního zajištění nové organizace, strukturální postavení mládežnické sekce a spolupráce se slovenskými esperantisty, jejichž zástupci, zejména z mladší části, byli na zasedání přítomni.

         Byl schválen m.j. také konečný návrh kandidátky Ústředního výboru svazu. Mezi navrženými jsou i tři ženy. Z celkového počtu 29 má být zvoleno 17 členů ÚV a 5 členů Ústřední revizní a kontrolní komise.

         Kandidáti ÚV a ÚRKK ČES:

T. Balda, A. Bednařík, V. Bořánek, J. Drlík, Z. Hršel, O. Hrubý, M. Hruška, dr. J. Jermář, CSc, M. Josková, O. Kníchal, D. Kočvara, Ing. V. Kočvara, Ing. L. Krajíc, G. Kremláček, J. Mařík, dr. V. Mohapl, Ing. dr. V. Novobilský, J. Otta, Z. Polák, P. Polnický, J. Pondělíček, L. Rýznar, P. Sittauer, Ing. F. Sviták, J. Vítek, F. Wohlmuth, J. Vondroušek, D. Zdvihalová, N. Zedníčková.

 

Starto, Kongresa numero, Aprilo 1969

 

RENASKIĜO DE ĈEĤA E-MOVADO

 

         En Brno kunvenis la 29-an kaj 30-an de marto 1969 kvarcent esperantistoj por partopreni konstituan kongreson de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

         Organizaĵo de ĉeĥaj esperantistoj - likvidita unue dum la nazia okupado kaj poste en la tempo de stalinismo - renovigis nun sian memstarecon laŭ la principo de nova ŝtata aranĝo.

         La ĵus kreita asocio estas unu el konsekvencoj de la demokratiiga proceso en Ĉeĥoslovakio, kiu profunde ŝanĝis politikan kaj socian vivon en la lando ankaŭ laŭ vidpunkto de homaj rajtoj kaj liberecoj, nome tiu de asociiĝo. Ĝi estas samtempe rezulto de senlaca agado de ĉeĥoslovaka Esperanto-movado depost 1952.

         Jam en la jaro 1955 kreiĝis ťutŝtata Konsulta Komitato Esperantista, kiun post tri jaroj anstataŭis Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, plenumanta funkcion de konsulta organo de Kultur-Ministerio por E-rondetoj en Ĉeĥoslovakio. Tiu ĉi fariĝis fundamento por nova tutŝtata organizo. Pasintjare ekfunkciis ankaŭ Preparkomitato de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (PK ĈEA), kiu partoprenis i.a. ĉe finpretigo de nova organiza statuto kaj aliaj bazaj dokumentoj.

 

LA TURNOPUNKTO

         La 24-an de januaro la statuto de ĈEA estis aprobita de Ĉeĥa Ministerio de Interno. Ekde tiu ĉi momento ĉiuj klopodoj koncentriĝis al preparo de konstitua kongreso; moravia ĉefurbo estis elektita por organizi ĝin. En Brno, kie estas la plej malnova E-klubo en Ĉeĥoslovakio (fondita en 1901), okazis ankaŭ la lasta kongreso de EA ĈSR en la jaro 1950. Nun prezentiĝis ebleco aldoni la trian memorindan daton en ĝia Esperanta historio.

         En tiuj tagoj verŝajne multaj rememoris pri poemeto publikigita en la lasta numero de "Esperantista", gazeto de EA ČSR:

                   "Arbaron oni hakas ...sed ni semojn ŝparos,

                   ilin la tero aperigos per vivforto

                   kaj verda mur' de batalantoj ree staros..."

 

LA ATENDITA TAGO

 

         Sabate la 29-an de marto en la salono de Besední dům en Brno estis inaŭgurita konstitua kongreso de ĈEA. Ĉeestantaron alparolis prezidanto de Loka Kongresa Komitato kaj estro de Esperanto-Klubo en Brno s-ano Josef Vondroušek. Salutparolojn prezentis oficialaj gastoj, inter ili reprezentanto de Ĉeĥa Ministerio de Kulturo, direktoro de Kleriga Instituto en Prago, d-ro Miroslav Bukovský, sekciestro de Urba Nacia Komitato en Brno Václav Pazourek kaj direktoro de Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno Vladimír Stein. Leteron de prezidanto de Universala Esperanto-Asocio prof. Ivo Lapenna tralegis oficiala reprezentanto de UEA s-ano Mikuláš Nevan. La Kongreso aparte kore bonvenigis la vortojn de Pavol Rosa, reprezentanto el Slovakio, kiu parolis en la nomo de Kleriga Instituto en Bratislava, Preparkomitato de Asocio de Esperantistoj en Slovakio (AES) kaj Slovaka Esperantista Societo ĉe Slovaka Akademio de Sciencoj. Li anoncis i.a., ke konstitua kongreso de AES okazos la 9-11an de majo en Liptovský Hrádok (Meza Slovakio).

         La partoprenantoj aŭskultis paroladojn de s-ano Inĝ. František Sviták, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj s-ano Josef Vítek, proponita prezidanto de ĈEA.

         La kongreso aprobis Statuton de ĈEA kaj elektis Centran Komitaton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La baloton partoprenis 162 delegitoj el 101 rondetoj. La kongresa prezidiumo sendis telegramojn al prezidento de la respubliko kaj al ĉeĥoslovaka hokea teamo en Stockholm, transdonis dankleteron al direktoro de Kleriga Instituto D-ro Miroslav Bukovský kaj sendis salutleterojn al Ĉeĥa Nacia Fronto kaj Ĉeĥa Ministerio de Kulturo. Traktadon dum la unua tago gvidis prezidanto de PK ĈEA s-ano Jaroslav Mařík.

         Dimanĉe kunsidis kelkaj sekcioj, jam fonditaj ĉe ĈSEK kaj aliaj, kiuj konstituiĝis dum la kongreso. En la plenkunsido prezentiĝis la Komitato de ĈEA kun sia prezidanto Josef VÍtek.

         Oficiala organo de la nova organizaĵo fariĝis ĝisnuna informilo de PK ĈEA "Starto".

         La kongreso atribuis al dek meritplenaj esperantistoj-pioniroj titolon "honora membro de ĈEA". Estas jenaj gesamideanoj:

Anna Bárochová, Dr. Josef Fousek, Theodor Kilian, Jiří Kořínek, Miloš Lukáš, Dr. Tomáš Pumpr, František Pytloun. Vilibald Scheiber, Julie Šupichová kaj Jaroslav Šustr.

         En la ferma parto de la kongreso estis tralegita kaj per unuanima voĉdonado akceptita Program-deklaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

 

PRI LA AGADO DE ĈSEK KAJ ESPERANTO-RONDETOJ EN ĈEĤOSLOVAKIO

 

         En sia raporto pri ĝenerala stato de ĉeĥoslovaka Esperanto-movado en pasintaj jaroj s-ano Inĝ. František Sviták aprezis aktivecon de tiuj rondetoj kaj unuopuloj, kiuj eĉ dum malfacilaj jaroj, en malfavoraj kondiĉoj ne hezitis oferi siajn fortojn por pluporti la torĉon ... Dank' al ilia persistemo povis esti instalita la 1-a kaj en la jaro 1965 la 2-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kun klara celo: krei kondiĉojn por ekzisto de nova memstara organizaĵo.

         En la lastaj kvar jaroj esence kreskis aktiveco de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, precipe en Slovakio. Rondeta familio atingis la nombron 130 kun 3 600 registritaj membroj. Precipe rimarkinda estis laboro de la junularo, kiu okazigis kelkajn konferencojn kaj internaciajn renkontiĝojn. Multaj Esperanto-kluboj kontribuis al plivigligo de la movado per similaj rimedoj. Longan tradicion havas en Ĉeĥoslovakio Someraj Esperanto-Tendaroj, kie ekestas novaj kaj perfektiĝas jamaj esperantistoj. La plej rimarkinda estas SET apud Lančov, aranĝata de Esperanto-rondeto en Třebíč, kiu sukcese okazis jam 17-foje. Por stimuli lernadon de Esperanto kaj informi pri diversaj aplikoj de IL estis eldonitaj diversaj helpiloj kaj propagandiloj. ĈSEK zorgis dum 10 pasintaj jaroj pri la aperado de "Informoj de ĈSEK" kaj ĉeĥoslovakaj eldonoj de internacia revuo "Paco". Fakaj sekcioj de ĈSEK, ekzemple tiu de MEM, aktive partoprenis en publika vivo kaj kampanjoj de UEA.

         La nova asocio transprenas sekve multan sperton, sed kompreneble ankaŭ multajn taskojn ĝis nun ne plenumitajn.

 

GVIDORGANOJ DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

 

Kiel membroj de CK ĈEA kaj ties revizia komisiono estis elektitaj tiuj ĉi samideanoj:

Estraro: 1. Josef Vítek (Mělník) - prezidanto, 2. Inĝ. František Sviták (Praha) - vicprezidanto, 3. Drahomír Kočvara (Ostrava) - vicprezidanto, 4. Pavel Polnický (Poděbrady) - sekretario

Estraranoj: 5. Jaroslav Mařík (Praha), 6. Zdeněk Hršel (Brno), 7. Jiří Pondělíček (Praha)

Komitatanoj:  8. Oskar Hrubý (České Budějovice), 9. Ing. Ladislav Krajíc (Tábor), 10. Vladimír Bořánek (Plzeň), 11. RNDr. Vlastimil Novobilský, CSc. (Ústí nad Labem), 12. Miloš Hruška (Jablonec), 13. Linhart Rýznar (Svitavy), 14. Naděžda Zedníčková (Lanškroun), 15. Pavel Sittauer (Třebíč), 16. Inĝ. Vlastimil Kočvara (Opava), 17. Drahomíra Zdvihalová (Praha)

Vickomitatanoj: 18. Josef Vondroušek (Brno), 19. Tomáš Balda (Řevnice), 20. PhDr. Jaromír Jermář, CSc. (Praha), 21. František Wohlmuth (Domažlice), 22. Oldřich Kníchal (Praha), 23. Inĝ. Zdeněk Polák (Litoměřice), 24. Jarmila Rybáčková (Pardubice), 25. Josef V. Otta (Šumperk).

Revizia komisiono: 1. Ak. arch. Josef Drlík (Praha), 2. Milada Josková (Praha), 3. JUDr. Vladimír Mohapl (Olomouc).

Anstataŭantoj: 4. Inĝ. Aleš Bednařík (Brno), 5. Gustav Kremláček (Žďár nad Sázavou).

 

PROGRAM-DEKLARO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

(konciza enhavo)

 

         En sia programo, aprobita de la konstitua kongreso, ĈEA konsideras kiel sian ĉefan taskon la disvastigadon de la IL kiel rimedo de interkompreniĝo kaj internacia kunlaboro. La asocio klopodos plilarĝigi siajn kontaktojn kun eksterlandaj Esperanto-organizaĵoj kaj institucioj, tiu ĉi kunlaboro devas okazi surbaze de la respektado de homa, nacia kaj politika suverenecoj.

         ĈEA celas plenumi ĉi tiujn principajn aktivecojn:

- konatigi internacian lingvon al la plej vasta publiko kaj zorgi pri instruado de IL

- subteni lokajn Esperanto-grupojn kaj ilian agadon

- eldonadi regulan presorganon - informilon kaj ligilon de sia membraro

- eluzi ĉiujn eblecojn por eldonado de Esperanta literaturo kunlabore kun lokaj Esperanto-organizaĵoj

- atingi kolektivan kaj individuan membrecon en superaj organoj de la universala Esperanto-movado

- zorgi speciale pri eduko de junularo, kiu montris ekstreman aktivecon en lastaj jaroj

- helpi al plua aktiveco de fakaj sekcioj kaj komisionoj

- mobilizi teoriajn esplorojn pri internacilingva problemo kaj la internacia lingvo mem

- kunlabori kun aliaj enlandaj sociaj organizaĵoj.

 

SEKCIOJ KAJ KOMISIONOJ DE ĈEA

 

         La kongreso havis precipe laboran karakteron. Tiel plej bone manifestiĝis volo de la kongresanoj meti ju pli solidan fundamenton por la nova periodo de la ĉeĥa Esperanto-movado. Estas ĝojige konstati, ke en Brno konstituiĝis kvar novaj sekcioj de ĈEA. En kunsidoj de la sekcioj estis re- aŭ novelektitaj tiuj ĉi gvidaj funkciuloj:

         MEM-sekcio - Tomáš Balda, Řevnice

         Junulara Sekcio - Drahomíra Zdvihalová, Praha

         Sekcio de fervojistoj - Bohumil Král, Praha

         Sekcio de instruistoj - RNDr. Vlastimil Novobilský, Ústí nad                                                                                                           Labem

Novaj Sekcioj:

         Sekcio de teknikistoj - Inĝ. Jan Werner, Brno

         Medicina sekcio - Jan Ambrož, Brno

         Sekcio de KELI - Prof. D-ro Rudolf Horský, Praha

         Sekcio de IKUE - Aleš Berka, Vsetín

Por ke la nova asocio bone funkciu, ĝi bezonas sian propran oficejon kaj precipe multnombran anaron. Ambaŭflanke vi povas helpi fariĝante membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Membreco en ĈEA estas morala devo de ĉiu ĉeĥa esperantisto.

 

GRAVA KAJ URĜA ALVOKO

         al la estraroj de niaj Esperanto-kluboj kaj al ĉiuj aktivaj esperantistoj

 

Estimataj kaj karaj geamikoj,

         ĉu necesas konvinki vin, ke la memstara Esperanto-organizaĵo sen laŭeble potenca membrobazo signifus preskaŭ nenion?

         Pro tio ni nun atentigas vin plej insiste, pritraktu kun tre serioza konsidero la alvokon, kiun vi ricevos dum sekvontaj tagoj.   Klopodu per ĉiuj fortoj kaj argumentoj akiri la plej grandan nombron de membroj por la nova Asocio en la indikita proksima tempo  (ĝis la 20-a de junio 1969). Necesajn informojn, dokumentojn kaj indikojn (Statuton, kotiz-regularon kaj poŝtmandaton) ricevos ĉiuj Esperanto-kluboj en kaj kun la alvoko.

         Antaŭen al entuziasma kaj oferema agado favore al la plena prospero de la nova Asocio kaj la plej dezirinda celo - 2 000 asociaj membroj en unua etapo!

         Ni firme esperas, ke vi ĉiuj eluzos novajn kondiĉojn kaj kuniĝos senprokraste en ĝenerala strebado por la komuna nobla afero.

                                                                                              Via

                                                                                     ESTRARO DE ĈEA

 

 

STARTO

oficiala organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio - redaktas: D-ro Josef Kavka, Jaroslav Mařík, Inĝ. František Sviták, Ivo železný - respondeca redaktoro: Oldřich Kníchal - Adreso: Blanická 4, Praha 2

 

JUNULARA SEKCIO

 

         Pri la Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio vi estis sufiĉe detale informitaj sur la antaŭaj paĝoj. Nia tasko estas konatigi al vi rezultojn de la Konstitua Kunsido de Junulara Sekcio de ĈEA, okazinta dimanĉe la 30-an. La informo estas nur konciza, ĉar ni opinias, ke ne valoras la vortoj, sed la agoj.

         Kvardek junaj ĉeestantoj sukcesis dum eksterordinare mallonga tempo de unu horo kaj duono pritrakti kaj aprobi la Regularon de la Sekcio, elekti novan Komitaton kaj pridiskuti problemojn de la plej frua estonteco.

         En sekretaj elektoj estis el dek du kandidatoj elektita jena sepmembra komitato de la Sekcio, kies funkcia periodo estas laŭ la Regularo dujara:

         prezidantino - Drahomíra Zdvihalová, Praha

         vicprezidanto - Ladislav Němec, Ostrava

         sekretario - Ivo Železný, Praha

         kasisto - Jan Nevan, Praha

         komitatano  (eksteraj rilatoj) - Ladislav Kaniuga, Praha

         komitatano (STELO)   - Jaroslav Adamec, Brno

         komitatano (SET Lančov) - Vladimír Hasala, Hodonín

 

PROGRAM-DEKLARO

de la Komitato de Junulara Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

 

         Sub iom fiera titolo ni prezentas al vi tute simplan liston de tio, kion ni volas en la plej frua estonteco fari, aŭ kion ni volas almenaŭ provi. La Program-deklaro rilatas al la periodo ĝis la fino de la jaro 1969, kiam ni prezentos la rezultojn de nia agado al la membraro kaj igos ilin prijuĝi demandojn pri la estonteco de la esperantista junularo en nia lando. Tiutempe ni jam konos niajn eblecojn kaj kapablojn, la nombron de membroj kaj ilian volon kunlabori, kaj ni konkludos laŭ tio. Fine, la membraro ne kotizos al la Sekcio, sed kontribuos per siaj ideoj, proponoj kaj helpo. La celojn difinitajn en la Regularo de la Sekcio kaj en tiu ĉi program-deklaro ni povas plenumi nur per kunlaboro de ĉiuj membroj.

         La Komitato de la Sekcio:

- strebos kune kun junaj esperantistoj en Slovakio krei ĉeĥoslovakan junularan esperantistan organizon

- ligos kontaktojn kaj kunlaboros kun junularaj esperantistaj organizoj, amikaj al nia patrujo

- petos pri aliĝo de la Sekcio al TEJO

- kunlaboros kun organizoj, defendantaj la homrajtojn kaj batalantaj kontraŭ la lingva diskriminacio, precipe kun Societo por la Homrajtoj

- kunlaboros kun junularaj organizoj, uzantaj Esperanton, ekz. kun Junák (Skolto)

- strebos varbi kiel eble plej grandan nombron de junaj esperantistoj por membriĝi en la Asocio kaj Sekcio

- sekurigos la produktadon kaj distribuadon de la asocia gazeto

- kunordigos preparlaborojn por eldoni lernolibrojn de Esperanto

- propagandos junularan etapon de Somera Esperanto-Tendaro en Lančov

- informos la neesperantistan junularon pri la agado de la Sekcio kaj pri la Internacia Lingvo ĝenerale

- informos la membraron pri okazaĵoj en la monda Esperanto-movado kaj pri eblecoj partopreni Esperanto-agadojn eksterlande, parte per organo de la Sekcio "Junularaj Paĝoj", parte per neregulaj cirkuleroj aperantaj de tempo al tempo laŭnecese

- por interesiĝantaj membroj aranĝos lingvajn ekzamenojn

- per ĉiuj fortoj serĉos ĉambron por sia sekretariejo, sen kiu la agado de la Sekcio tute ne eblas.

         Ni prezentas al vi tiujn ĉi punktojn kiel nian laborplanon, kiu kunlabore kun vi ne devus resti nur sur papero.

 

Zdvihalová+Němec+Železný+Nevan+Kaniuga+Adamec+Hasala = la Komitato

 

Starto 5-a numero, septembro-oktobro 1969

 

ZE ZASEDÁNÍ ÚV ČESKÉHO ESPERANTSKÉHO SVAZU V PRAZE

 

         Zasedání pléna ÚV ČES ve dnech 11. - 12. října se zúčastnili členové ústředního výboru a ústřední revizní komise. Předseda ČES Josef Vítek seznámil přítomné s činností svazu za období uplynulé od ustavujícího sjezdu v Brně a vzpomenul zesnulé pracovníky hnutí J. Šustra, A. V. Zedníka a H. Steinera.

         Předseda ČES přečetl dopis za ZE SSR, v němž představitelé slovenských esperantistů přijímají návrh na vytvoření federálního orgánu esperantského hnutí. Jednomyslně byli schváleni zástupci ČES v novém orgánu: J. Vítek, D. Kočvara a P. Polnický.

         Byla projednána možnost členství v UEA, která je závislá na souhlasu MZV a na získání devizových prostředků k zaplacení členských příspěvků. Pro příští rok byla již podána žádost o poskytnutí dotace z prostředků ministerstva kultury.

         Zprávu o účasti oficiální delegace ČES na 54. světovém kongresu v Helsinkách podal ing. F. Sviták. Informoval plénum také o průběhu a obsahu schůzky představitelů socialistických zemí, která se uskutečnila během kongresu.

         Dále se výbor zabýval otázkami ediční činnosti. V plánu je několik akcí včetně vydání učebnice a slovníku. Poslední je však závislé na možnostech Pedagogického nakladatelství. Jako příloha i separát časopisu PACO mají vyjít v listopadu Apokryfy K. Čapka v překladu J. Vondrouška. K tomuto vydání bylo rozhodnuto vypsat otevření edičního fondu. Počítá se s nákladem 3 000 výtisků. Naléhavá je nadále otázka tištění svazového časopisu STARTO, která bude v nejblizší době znovu projednána předsednictvem.

         Výbor ČES jednal dále o účasti členů svazu na příštím světovém kongresu ve Vídni. Vzhledem k posledním opatřením vlády zůstává otázka ještě otevřená. Do oficiální delegace byli z deseti navržených kandidátů vybráni a jmenováni D. Kočvara a J. Kořínek a jako náhradník J. Vondroušek. Delegátem na konferenci učitelů v ĵugoslávii byl jmenován RNDr. V. Novobilský.

         Ústřední výbor schválil tyto sekce ČES: Sekci mládeže, Sekci katolických esperantistů, Sekci křesťanských esperantistů a Sekci železničářů. Další sekce budou schváleny po předložení potřebných materiálů.

         Pokud jde o přijímání členských příspěvků na rok 1969, výbor se usnesl ponechat tuto možnost na rozhodnutí jednotlivců. Termín pro zaplacení členských příspěvků na rok 1970 byl stanoven na 31. březen 1970.

         Jedním z důležitých bodů jednání byla otázka politické angažovanosti svazu. Členství v Národní frontě má být co nejdříve řešeno návštěvou u představitelů NF ČSR. ÚV konstatoval, že programové prohlášení přijaté ustavujícím sjezdem v Brně je plně v souladu se současným děním. ÚV zaujal stanovisko k prohlášení ČSEV a sekce MEM ČSEV z března t.r. Toto prohlášení nepřijímají a neztotožňují se s ním.

         Výhledově byla projednána možnost pořádání světového kongresu v roce 1973 v Praze s podáním předběžné přihlášky.

         Do funkce hlavního delegáta UEA pro Československo byl jednohlasně navržen ing. F. Sviták.