Česky

 Ĉefpaĝo

Programo

 

Aranĝoj





Historie



 

HISTORIO DE ESPERANTISTA KLUBO EN BRNO

1900: en Brno estis gvidataj la unuaj kursoj de Esperanto, kie instruis Josef Záboj.

1901: La 27-an de oktobro (aprobo de Polica Direkcio de Brno) estis fondita "Unua societo de aŭstraj esperantistoj" en Brno, en Laborista Domo, Jůza-strato n-ro 8 (posta Dělnická, Marxova, nun Spolková). Ĝi estis la unua esperantista societo sur teritorio de tiama Aŭstrio (en Hungario samjare en Budapeŝto). Fondintoj: redaktoro Karel Pelant, ĵurnalisto, kaj Václav Kovanda, unu el la postaj fondintoj de Laborista Memhelpa Kooperativo "Včela" (Abelo). Tiama Landestrejo en Brno rifuzis doni permeson al fondo de la Societo, argumentante por sia negativa decido per tio, ke Esperanto ne necesas, ĉar ekzistas la germana lingvo. Nur interpelacio de laborista deputito Josef Hybeš en la viena parlamento ebligis fondon de la Societo. La unua komitato: prezidanto Karel Pelant, vicprezidanto K. Černíl, sekretario V. Kovanda kaj kasisto Jan Kajš. Inter pluaj komitatanoj estis Karl Steier, aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por germanoj. Post kelke da tempo li daŭre transloĝiĝis en Svislandon kaj poste en Germanion kaj revenis al Brno nur post la dua mondmilito mortmalsana el germana koncentrejo. Esperantistaro el Brno zorgis pri li kaj post nelonge proprakoste prizorgis lian sepulton. En la Societo estis ĉeĥoj kaj germanoj kaj disvolvis viglan aktivecon aranĝante prelegojn kaj plurajn kursojn en la urbo kaj antaŭurboj. La kursojn gvidis Jan Kajš, Domin Konečný, Karl Steier kaj Josef Záboj.

1902: redaktoro K. Pelant verkis broŝuron Ideo de la Lingvo Internacia. En granda salono de Arbeiterheim (= Dělnický dům, strato Spolková) estis granda ekspozicio kun 1000 poŝtkartoj, granda mapo kun urboj, kie vivas esperantistoj aŭ aperas gazetoj - prelegon de svedo J.J. Sussmuth en la ekspozicio venis aŭskulti pli ol 800 personoj, ĉeestis ankaŭ J. Holub.

1903: ŝanĝo de la statuto kaj nomo: Aŭstria Societo Esperantista (Rakouský spolek esperantistů).

1904: La jarkunveno (12.7.) konstatis, ke dum la tri jaroj de sia ekzisto la Societo okazigis 9 kursojn, 7 prelegojn kaj 3 ekspoziciojn de literaturo kaj poŝtkartoj. Entuziasmon kaj agemon bremsis manko de financaj rimedoj. Ĝis tiam la Societo havis membrojn ĉeĥajn kaj germanajn, same kiel estis tiama konsisto de la loĝantaro. Kursoj estis gvidataj aparte por Ĉeĥoj kaj Germanoj, afiŝoj estis dulingvaj. Dimance la 20-an de novembro 1904 gimnazia profesoro Otto Simon el Uherské Hradiště prelegis en unu el la germanlingvaj lernejoj de Brno pri la internacia lingvo.

1905: la Societo decidiĝis dividi la laboron kaj fondi memstarajn grupojn por ĉiu nacio kaj tiel estis fondita Klubo de Bohemaj Esperantistoj (kun prezidanto František Racek, fotografisto), kaj Germana Grupo Esperantista (kun prezidanto Jakob Dieterich, inspektoro de fervojo).

1906: prezidantiĝis Jan Kajš; fondita filio de la klubo en Řečkovice (22.6.) kun gvidanto Antonín Valoušek, instruisto. Poligloto František Vymazal verkis lernolibron Esperanto snadno a rychle.

1907-1908: prezidanto Antonín Tomášek, tajloro. Kursoj dufoje semajne en la tiama Giskra-strato (nun Kounic-strato), kunvenoj marde en restoracio U Jonáků, en la tiama Rudolf-strato (nun Česká). Kursojn en komerca lernejo gvidis profesoro Bohumil Hollman (1907) kaj Domin Konečný (1908).

1908-09: aktiveco de la klubo malvigliĝis, ĉar ĝi estis trapasanta, same kiel la tuta movado, Ido-krizon. La kunvenoj okazis dufoje monate en Stopka-restoracio. En majo 1908 J. Kajš fondis en Brno Ido-klubon Libera Uniono „Progreso“.

1909: prezidanto Albín Kroupa, revizoro, partopreninto de UK en Kembriĝo. El tiu tempo tute mankas informoj, la klubo ne troviĝas en la membrolisto de Bohema Unio Esperantista.

1910: Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno aranĝis 24-tagan ekskurson al Balkana Duoninsulo kaj Malgranda Azio (Budapeŝto, Beogrado, Niŝ, Sofio, Istanbulo, Smirno, Ateno, Patrajo, Korinto, Korfuo kaj Brindisi). Kvankam inter la partoprenantoj estis homoj sciantaj hungare, serbokroate, bulgare, turke, greke kaj itale, jam en Budapeŝto finiĝis la iluzioj, malfacilaĵoj multiĝis kaj en Beogrado oni povis paroli pri malsukceso de la ekskurso. Sed inter la ekskursantoj estis du anoj de la E-klubo en Brno, kiuj en la kriza momtento eklaboris, anoncadis al delegitoj kaj kluboj alvenon de la karavano kaj de tiam ĉio kvazaŭ sorĉe ŝanĝiĝis. La ekskursantoj estis ĉie atendataj de lokaj esperantistoj, kiuj volonte helpis, donis necesajn informojn, zorgis pri amika etoso kaj akompano tra urboj kaj ĉirkaŭaĵo. Dum ŝipado trans la Egean maron montriĝis, ke la ŝipkapitano estas esperantisto kaj la bona rezulto estis, ke ĉiuj partoprenintoj ĝuis la unuan klason anstataŭ la trian.

1910-1911: prezidanto Antonín Waiser, oficisto; la klubkunvenoj en restoracio U Jonáků kaj poste en strato Kozí; la ĉefa agado de la klubo estis kursoj kaj ilia afiŝado.

1911: la klubo solenis la unuan jardekon (3-5. 6). Venis esperantistoj el multaj lokoj de la tiama monarkio kaj saluttelegramoj el la tuta Eŭropo, ankaŭ de D-ro L. L. Zamenhof. Bohema Asocio Esperantista estis reprezentita de d-ro Stanislav Kamarýt, Akademia Fako Esperantista de Rudolf Hromada, ambaŭ el Prago. La kunvenojn prezidis d-ro Stanislav Schulhof el Pardubice, referis d-ro Kamarýt, solena oratoro estis direktoro Josef Krumpholc, komeniologo. Dum amika vespero en Litovel-restoracio Václav Odložilík detale priskribis la vojaĝon de la lernantoj de la Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno al la Balkana Duoninsulo. Inaŭguro de la jubilea soleno okazis en la malgranda halo de Besední dům, en vespera programo estis deklamitaj poemoj de Schulhof, monologo el Ifigenio en Taŭrido, kaj la sekvintan tagon oni ekskursis al Macocha.

1912-1913: prezidanto estis Domin Konečný.

1914-1918: venis la unua mondmilito, terura suferado por ĉiuj, la laboroj por la movado estis interrompitaj.. Kaj kiam venis fino de la milito, la homoj sopiris pri eterna paco kaj subtenis ĉion, kio povus ĝin firmigi kaj sekurigi. Tial ankaŭ Esperanto, kreita por la amikeco inter la nacioj, mirige vastiĝis.

1919: reviviĝas la klubo, kiun prezidis Inĝ. Jaroslav Sítko; publikaj kursoj en pluraj lernejoj, por fervojistoj kaj blinduloj. Profesoro Inĝ. Vincenc Kroužil plurfoje prelegis pri Esperanto kaj gvidis kursojn en Industria lernejo kaj Komerca Akademio. Aperis pluaj aktivuloj: fakinstruisto Jan Šembera kaj Josef Jeřábek, gimnazia profesoro Rudolf Fridrich, d-ro Josef Barvíř kaj aliaj.

1920: la Klubo ŝanĝis sian nomon je Esperantista Klubo en Brno, Ĉeĥoslovakio. Ĵurnaloj ofte raportis pri la movado, estis aranĝita ekspozicio en librovendejo de Barvič. La kunvenoj okazis en Akademia kafejo.

1921: prezidanto iĝis prof. Inĝ. V. Kroužil; direktoro J. Krumpholc prelegis en Instruista Asocio de Brno, ing. Kroužil en la Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj. Plie li ĉeĥigis anglan broŝuron de T. Gueritte Esperanto, mezinárodní jazyk inženýrů (Esperanto, internacia lingvo de inĝenieroj), kaj esperantigis verkon de Arne Novák Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo. Per ministeria dekreto el la 27.10. l921 li estis nomumita ekzamena komisaro de Esperanto por burĝaj lernejoj. En traduko de d-ro J. Barvíř aperis kompilaĵo Moravia Karsto de K. Absolon kaj ampleksaj enkondukoj al du gravaj folkloraj verkoj de Joža Uprka Ligado de kapotukoj kaj Pilgrimo ĉe Sankta Antonio,. Enkadre de la 13-a UK en Prago la Klubo organizis ekskurson por 800 partoprenantoj al Macocha.

1922: frunte de la Klubo estis profesoro Rudolf Fridrich; la I-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (ĉ. 300 partoprenantoj) en parlamentejo de la Malnova Landa Domo; por la kongresanoj aperis Gvidlibro tra Brno, preparita de Jan Šembera, R. Fridrich kaj Josef Jeřábek.

1923: la Klubo partoprenis Ekspoziciajn Foirojn de Brno per propra ekspozicio en la malnova Komerca Akademio. La ekspozicion vidis dekmiloj da homoj, ĝi alportis ankaŭ financan profiton al la Klubo, kiu ricevis diplomon pro modela aranĝo.

1924: denove frunte de la klubo estas Inĝ. J. Sítko; gesinjoroj Fridrich elfrancigis broŝuron Svaz národů o esperantu (Ligo de nacioj pri Esperanto); al la Klubo aliĝis direktoro de Komerca lernejo Josef Bednář kun modernaj propagandaj metodoj - li eldonis reklame tre efikan lernolibron de Esperanto en dek horoj (1925) kaj libron de gajaj rakontoj Barono Mensogbabilulo (1926); Esperanto daŭre instruata en diversaj lernejoj kaj kursoj, ankaŭ al fervojistoj, policistoj kaj en Fremdul-Asocio.

1925: prezidanto denove profesoro R. Fridrich; somere venis 30 eksterlandanoj el naŭ nacioj por viziti la abismon Macocha. La Klubo prizorgis la akcepton kaj akompanon.

1926: la jubileon de 25 jaroj solenis la Klubo en decembro en malgranda halo de Besední dům; Ota Petr kunaŭtoris Esperantan-ĉeĥan vortaron.

1927: komenciĝis perradia kurso de Esperanto (publikigita samtempe en Radio-Journal), kiun gvidis J. Bednář; en semajna gazeto Nový lid (Nova Popolo), la plej disvastigita etika revuo (eldonkvanto 250 000 ekz.), aperis merite de direktoro Ota Petr konstanta Esperanto-kurso kaj rubriko, kiujn gvidis sekretario de la Klubo Josef Vondroušek dum kvar jaroj; en saloneto de Besední dům soleno omaĝe al 40 jaroj de Esperanto; koncerto de Kantista Kvarteto de J. Šembera kaj solo-dancoj de Zora Šemberová, posta unua baletistino ĉe la Landa Teatro.

1928: por impona Ekspozicio de la Nuntempa Kulturo en Brno, kiun vizitis dekmiloj da eksterlandanoj, la Klubo atingis eldonon de esperantlingvaj prospektoj kaj dissendis 5000 ekzemplerojn en la tutan mondon; Esperanto en la Ekspozicio estis reprezentita fare de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj en la lerneja fako per laboro de lernejestro Albín Neužil el Olomouc; grandan intereson pri la Ekspozicio uzis la Klubo por kunvoki al Brno Renkontiĝon de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj (7.-8. 7); Esperantista Klubo arangis la 16. Dec. Vesperon je 40jara jubileo de esperanto kun jena programo, kiu bone sukcesis kaj estis multe aplaůdata. La himnon kantis S-roj Drlík, Jeřábek, Šembera kaj Válka. Pri 40 jaroj de esperanto parolis direktoro Fridrich. Violonludis S-ro Mirko Šembera, fortepiane solludis S-ro Krchňák el Blindula Instituťo. Valson de Chopin dancis F-ino Zora Šemberová. Esperantajn kantojn kantis S-ino Hela Stejskalová, du poemojn deklamis S-ro Martinek. — De la 16. Nov. la jurnalo „Ruch" enhavas ĉiuvendrede esperanto-a n g u l o n kun informoj pri esp-o. Ni dankas tion al S-ro Petr. Všk.



1929: prezidanto fariĝis direktoro J. Bednář; somere venis ĉ. 400 eksterlandanoj, revenantaj el la UK en Budapeŝto; la Klubo aranĝis por ili amikan vesperon en Besední dům kaj trarigardon de la urbo; plurajn grupojn gvidis tra la urbo ankaŭ policistoj kun ŝildeto Esperanto, kio vekis favoran impreson en la gazetoj.

1930: prezidanto estis J. Vondroušek; la Klubo komencis eldonadi multobligitan informilon Informa Bulteno de Esperantista Klubo en Brno, ĉar la revuo La Progreso ĉesis aperi pro financaj malfacilaĵoj; la informilo estis modesta, kvarpaĝa, aperadis neregule, dum du jaroj kaj duono aperis entute 14 numeroj (redaktis s-ano Inĝ. Ernesto Sonnenfeld, elmigrinta en 1938 al Montevideo, tradukinto de ĉefverko de la argentina literaturo, Martin Fierro de Jose Hernandez).

1931: nova prezidanto estis inspektoro František Baďura; la klubaj kunvenoj okazantaj ekde 1923 en lernejo ĉe Veveří strato 28 transiras al nova klubejo en la tiama hotelo Passage, klubejo apartigita, bone lokita, plene konvenanta al la kulturaj kaj societaj bezonoj; la Klubo aranĝis du publikajn paroladojn de usona ĵurnalisto Jozefo Scherer el Los-Anĝeleso, speciala komisiito de Internacia Centra Komitato en Ĝenevo, entrepreninta vojaĝon ĉirkaŭ la mondon kun celo vastigi sciojn pri la internacia lingvo. Al la kurso de Marie Strejčková aliĝis 12-jara gimnaziano Ivan Blatný, estonta granda poeto.

1932: en la 5-a Kongreso por la Seksa reformo, internacia kuracista kongreso, okazinta en Brno septembre, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj (D-ro Leumbach el Kopenhago prelegis en Esperanto); la Klubo preparis tradukon de la ampleksa programo kaj la kluba anaro amase partoprenis en ĉiuj publikaj kunvenoj de la kongreso; la unua perradia prelego (parolis F. Baďura) havis internacian eĥon, sekvis pluraj prelegoj kaj ekde tiam "Verda Stacio" havis firman lokon en la radio de Brno. Esperantlingvaj prelegoj estis regulaj, kunlaboris pluraj anoj de la Klubo (J. Šamla, M. Strejčková, reĝisoro Dalibor Chalupa, kaj poste speciale profesoro Theodor Kilian el Třebíč); la prelegoj informis la mondon pri nia ŝtato kaj popolo, vivo kaj artoj, kaj laŭ sugesto, instigo kaj senpera helpo de Inĝ. Antonín Slavík (direktoro de Radio-Journal en Brno, ekzekutita en la jaro 1942 en Berlino de nazioj) estis disaŭdigitaj dramverkoj RUR, La Blanka Malsano, Grandhotelo Nevada, operoj Vendita Fianĉino, operetoj Pola Sango, Sur Rozoj Sternite, kabaretoj ktp., en kiuj rolis aktoroj kaj artistoj de la Landa Teatro en Brno, kiel Karel Höger, Zdenka Švábíková, František Kožík, Jarmila Lázničková, Josef Bezdíček, Vladimír Leraus, Jarmila Kurandová k.a.; la Klubo komisie vendadis eldonaĵojn de la eldonejo Literatura Mondo.

1933: kiel prezidanto elektita František Válka, aŭtoro de la verketo Všude dobře, doma nejlépe (la libreto rememoras la dudekjaran restadon de la aŭtoro en Brazilo); en la komitaton eniras Theodor Kilian el Třebíč, gvidanta tri radio-kursojn (1932-1933). La 1-an de marto okazis unua Esperanto-horeto de Verda Stacio (antaŭe estis nur prelegoj) – Ivan Blatný deklamis poemon Verda stelo de S. Schulhof, aktoroj ludis dramon La pentristo kaj fiakristo de I. Herrmann.

1934: prezidanto iĝis Jaromír Hoffner; la Klubo aranĝis prelegon de negro Kola Ajay el Lagoso el Niĝerio en plenplena halo de Masaryk-Universitato (oktobre) kaj du prelegojn en lernejoj; en novembro ĉeĥlingve parolis en la granda halo de Stadiono D-ro Augustin Pitlík el Prago pri la Tutmonda Ekspozicio en Ĉikago; la Klubo disponis pri pluraj inform-vitrinoj, ankaŭ en la stacidomo.

1935: la VI-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso (27.-29.9.) en salono de hotelo Passage (interkonatiĝa kaj amika vesperoj), en Stadion (inaŭguro kaj artvespero) kaj en Kleriga Domo de Brno (laborkunsidoj); la sekvintan tagon oni povis ĉeesti Diservon en la internacia lingvo kaj partopreni la faman aŭto-konkurson sur Masaryk-Ringo; la tutan kongreson ĉeestis la registara konsilisto Hugo Steiner, fondinto de la Internacia Muzeo de Esperanto en Vieno; partoprenis 209 homoj kaj venis salutoj el Ministerio pri eksterlandaj aferoj, el Ministerio pri lernejoj, Ministerio de komerco. Ĉeĥa kaj germana ligo 1935.

1936: nova prezidanto fariĝis Theodor Kilian (ĝis 1940); la kluba sekretario estis seninterrompe ekde 1928 J. Vondroušek; la 18-an Internacian Kongreson de Katolikaj Esperantistoj (4.-9.8.) partoprenis pli ol 250 homoj el 14 landoj; preparis Klubo de Katolikaj Esperantistoj en Brno, sub prezidanteco de Aleš Berka, kiu ankaŭ fondis Eldonejon de Malkaraj Libroj (EML); Internacia Ekspozicio de Esperanto en haloj de la Industria Muzeo; aŭtunan Ĉe-metodan kurson de invitita estono Henriko Seppik (lektoro de Universitato Tartu) partoprenis kelkcent homoj.

1937: en januaro denove prelegis Jozefo Scherer kaj H. Seppik; somere venis Kolomano Kalocsay kaj Ludoviko Tárkony; la Klubo direktis ĉiun sian aktivecon al ĝusta informado de eksterlando pri nia ŝtato.

1938: por aŭtuno estis entreprenitaj vastegaj aranĝoj, ampleksa kampanjo, sed ĉio preterpasis pro la krizaj kaj tragediaj septembraj kaj oktobraj tagoj; post la kapitulaco aktiveco de la Klubo tre moderiĝis, sed ne ĉesis.

1939: nova kurso, sed ĝi restis nefinita, intervenis la okupacio. En aprilo 1939 alveturis gestapo al la tiama prezidanto de la Klubo prof. Th. Kilian postulante de li la kluban korespondaĵon. Samtempe venis aliaj gestapanoj al la tiama vicprezidanto Hoffner kun la sama postulo. Ambaŭ samideanoj deklaris, ke la kluba korespondaĵo troviĝas ĉe la sekretario. La sekvintan tagon venis gestapanoj al J. Vondroušek, sed tiu lerte informita de Kilian, forigis ĉiujn leterojn, kiuj povis esti danĝeraj. Kiel jam estis menciite la klubo ekde aŭtuno 1937 ĝis marto 1939 korespondis kun pluraj kluboj, ĉefe kun la klubo en Chingford apud Londono kaj informis la anglajn esperantistojn laŭ vero pri situacio en ĈSR, pri germanaj planoj kaj postuloj, la maja mobilizo, pri minoritataj rajtoj, minoritata juro ĉe ni, pri la septembra krizo kaj fina kapitulaco ktp. Ĉe J. Vondroušek estis faritaj du traserĉoj, la korespondaĵo estis konfiskita kaj protokollibro el la jaro 1938.

1940: fine en junio gestapo ordonis forigon de stacidomaj tabuloj kaj likvidon de la Klubo. Sed ankaŭ tiam ĉiu firme staris sur sia loko kaj nur fine de aprilo, kiam komenciĝis domtraserĉoj kaj kruda enketado ĉe gestapo, estis rekomendite al la kursanoj disiri. La klubvesperoj plu daŭris, ankaŭ en la jaro 1940, sed ne plu en aparta ejo. En junio 1940, laŭ ordono de gestapo kaj minaco, ke sekvos la plej severaj punoj, la Klubo formale likvidiĝis. Malgraŭ tio la kunvenoj sekrete plu daŭris, ĝis aŭtuno l94l, kiam estis proklamita escepta punrajto. Plenajn ses jarojn daŭris la milito detruinta kelkdek milionojn da homoj kaj senmezurajn valorojn. Kaj kion neniu ĉesis kredi realiĝis, plejparte ni ĝisvivis la grandegan feliĉon, la pacon kaj liberon.

1945: la unua postmilita kunveno (12.6. je datreveno de likvido de la klubo la 12.6.1940) elektis kiel prezidanton Josefon Vondroušek; aperis novaj laborantoj, kiel profesoro de konservatorio Vilibald Scheiber, D-ro Jan Geryk k.a.; la Klubo estis la unua, kiu rekomencis agadon en la liberigita Ĉeĥoslovakio, per regulaj kunvenoj kun firma programo; Bedaŭrinde la radio-stacio de Brno estis tiom detruita pro la militsekvoj, ke la tradicion de "Verda Stacio" devis transpreni Prago.

1946: la plej gravaj entreprenoj de la Klubo estis: modela kaj alloga libro-ekspozicio en librovendejo Komůrka, sukcesa partopreno en la Tutŝtata Filatela Ekspozicio, prizorgado de 12 propagandaj vitrinoj, sukcesa kunlaboro kun Lernejo de Laboro ÚRO; ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno estiĝis kurso gvidata de Rudolf Nečas en Kuklenská-strato. En Brno okazis konferenco (28.10.) pri disdivido de agadsferoj inter Slovaka Esperantista Societo (SES: P. Rosa, V. Jukl) kaj Asocio (EAČSR: A. Malík, J. Vondroušek, T. Kilian, J. Geryk, J. Friedrich).

1947: ankoraŭ pli ampleksa ekspozicio de Esperanto-libro, en ĵurnaloj aperis pli ol 100 pagitaj anoncoj kaj informoj, en 11 kinejoj estis tutjara konstanta reklamo por Esperanto (bele ellaborita diapozitivo), kaj al ĵurnalo Čin estis almetitaj 10.000 informiloj; prelegoj de eminenta sveda sociala kaj poresperanta laborantino Anna Alamo el Stokholmo en aŭlo de Masaryk-Universitato (pli ol 400 aŭskultantoj, interpretis J. Vondroušek), sekvis plua prelego en kinejo Metro (700 studentoj kaj profesoroj, interpretis s-ano Josef Vítek el Prago kaj okaze de infan-soleno partoprenis kelkcent ĉeestantoj, tradukis ankaŭ s-ano J. Vítek);. en aŭditorio de Medicina Fakultato prelegis D-ro A. Baur el Berno (interpretis Jiří Kořínek); por ekspozicio "Verko de Petr Bezruč" havigis la klubo materialojm kaj aranĝis tien du grup-ekskursojn; por rememorigi 60 jarojn de Esperanto estis eldonitaj grandaj artismaj afiŝoj en granda kvanto kaj distribuitaj laŭdezire al pluraj kluboj de nia respubliko (Prago, Liberec, Karlovy Vary, Olomouc k.a.). En Židenice Milda Jakubcová gvidas kurson.

1948: koncerto de esperantisto Nuni Nanev, membro de Sofia Opero, plue koncerto de kantistino M. Santreuil el Parizo, ankaŭ samideanino; pli ol 30-membra aŭtobusan karavano el Danlando (trarigardo de la urbo, vizito al Macocha, amika vespero kun la kultura programo); en Židenice en gastejo "u Drápalů" fondis 44 gesamideanoj lokan grupon. Milda Jakubcová elektita prezidantino de la grupo en Židenice. Kluba komitato: prezidanto: Josef Vondroušek, vicprezidanto: František Baďura, sekretario: Jiří Kořínek, protokolisto: Marie Adamcová, kasisto: Tomáš Borkovec, bibliotekisto: Nelly Zitová, asesoroj: Josef Friedrich, Rudolf Nečas, rezervuloj: Josef Ambrož, František Sýkora, revizoroj: Stanislav Sedlák, Alois Potuček.

1949: vizito de skota poeto Reto Rossetti kun la edzino; karavano el Nederlando, 50 personoj, nederlandanoj kaj belgoj (akcepto ĉe prezidanto de la Centra Nacia Komitato B. Ubr)

1950: la VII-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (27.-29. 5.) sub honora patroneco da la Centra Nacia Komitato (1100 homoj) kun solena koncert-vespero (tradukoj de R. Hromada, Jindřich Ježek, J. Kořínek, Miloš Lukáš, Tomáš Pumpr, St. Schulhof, Frant. Vaněk, piano-akompano de prof. Vilibald Scheiber, deklamado de Švábíková-Kožíková, Vl. Leraus kantado Věra Borská, Eliška Kalousová, D-ro J. Hromádka, prof. J. Válka, kabaredaj kantoj R. Stolař, Fr, Crha, Vanda Zitová, dramo Eva Suchardová kaj Valda Vinař); Stalin-tezoj pri la lingvoscienco kaŭzis malfavoran sintenon de la partiaj instancoj al Esperanto (ekde 1949 estis la Klubo sub polica inspekto, okazis pluraj enketadoj ĉe la ŝtata polico, la kursoj ne rajtis esti afiŝataj)

1951: aŭtune ekspozicio de la internacia lingvo enkadre de Ekspoziciaj Foiroj de Brno, en la rotondo; la Klubo solenis 50 jarojn de sia ekzistado (17.-18.11.), venis nestoroj lernejestro Theodor Čejka el Bystřice pod Hostýnem, instruisto Josef Záboj, al la programo kontribuis M. Adamcová, Eva Suchardová, L. Kovář, St. Fröhlich, S-ino Orlová, Frant. Crha, Míla Režná, Vilibald Scheiber, Alena Horáková, Věra Borská, Václav Kvarda, J. Kořínek, D. Chlubnová, Ĥoro de la kluba junularo; la Klubo transiris, laŭ la leĝo pri organizoj, kiel interes-rondeto, al Kleriga Akademio Komenský, poste al Kleriga Kunularo de urbo Brno kaj fine al Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno; fondita Esperanto-rondeto de entreprena klubo ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno kun 21 membroj (el iama grupo en Židenice).

1952: la Klubo decidis eldonadi Bultenon (jare 5-6 n-roj, plejparte dupaĝaj, eldonkvanto 550 ekz.); La regulaj kunvenoj kun efektive altnivelaj programoj ĉiumarde en hotelo Passage (Lidická 23) daŭras. La 8.VI. okazis regiona kunveno gvidata de ro-po J. Friedrich dum ĉeesto de Asociaj vicprezidantoj Hromada kaj Kamarýt. La saman tagon je la 14-a horo okazis ekzameno de 11 p. La sabaton antaŭ la konferenco la gekursanoj de s-ino V. Borská aktoris kun sia instruistino en tre bela teatra vespero.

1952-1955: regulaj klubkunvenoj kun programoj klerigaj kaj kulturaj; ĉiujare dufoje okazis solenaj koncertoj preparitaj kaj gviditaj de s-no prof. V. Scheiber; operkantistino Věra Borská instruis Esperanton en sia loĝejo varbinte junajn lernantinojn (ekz. Jarka Čejková, Jarka Navrátilová, Věra Podhradská k.a.), kun kiuj ŝi fondis grupeton Verda Masko (kies membroj estis ankaŭ s-roj Baláš, Toufar) - la kolektivo preparis diversajn amuzajn programojn por la klubo, ekz. vesperojn de poezio kaj kantado, teatraĵojn; Tiutempa JUNULARO en Brno estis forta, ĉirkaŭ 20 gejunuloj, kiuj regule ĉiusemajne kunvenadis kaj dediĉis sin ne nur al lernado de la lingvo, sed ankaŭ amuzis sin per diversaj ludoj en Esperanto, preparis kulturajn programojn kaj prezentis ilin ne nur en Brno, sed ankaŭ en Přerov, Ostrava, Olomouc k.a. urboj. En ilia programo estis ankaŭ teatraĵoj (Andreo kaj drako, Lasta viro k.a.). Ni rememoru kelkajn nomojn: (Hana Bachtíková, Josef Cink, Jarka Čejková, František Frýbert, Olda Kaláb, Věra Kořínková-Novobilská, Jarka Novotná, Irena Petrželková, Věra Podhradská, D-ro Valjan, Milada Vondroušková, Jan Werner, poste Aleš Bednařík. Oferemaj gvidantinoj estis unue Drahomíra Chlubnová, poste Marta Lorková, Františka Fojtíková, Dáša Zorka k.a. Multaj el ili studis en nia urbo kaj post studado revenis al siaj hejmoj kaj tie plu aktivas en la movado.

1955: la 20-an de februaro tutlanda junulara konferenco kun maskobalo; al Brno venis prof. Canko Murgin el Sofio; lia deziro estis renkontiĝi ankaŭ kun rektoro de universitato prof. D-ro F. Trávníček, kiu plurfoje atakis Esperanton en ĵurnaloj. La aŭdiencon ĉe la sinjoro rektoro aranĝis D-ro J. Šikula. Post interparolo prof. Trávníček deklaris, ke li havas nenion kontraŭ Esperanto, kaj komprenigis al ni, ke malgraŭ diversflanke ripetataj postuloj, plu skribi kontraŭ la internacia lingvo, li ne akceptos tion.

1956: la 12-an de februaro regiona konferenco de Junularo en hotelo Slovan kun maskobalo; aŭtuna vizito de Julio Baghy kun sekretario Lajos Mathon (en speciala kunveno Baghy prezentis siajn poeziajn verkojn kaj du hungarajn kulturfilmojn en Esperanto); plua gasto estis el popola Ĉinio, sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. La prezidanto de EKP s-ano Jaroslav Šustr prelegvizitis la 6-an de novembro la Klubon en Brno, kie li prezentis al plena salono malmulte konatan historion el tempo de Komenský sub titolo Alberto Borowski.

1957: ekspozicio "70 jaroj de Esperanto" (13.-30.10.) en granda halo de Art-Industria Muzeo (ekspoziciataj ĉ 300 libroj, ĉefverkoj de la mondliteraturo, dekoj da reprezentaj Esperanto-revuoj, kelkaj en kompleta jarkolekto, centoj da plej allogaj esperantlingvaj prospektoj, afiŝoj de Unesko, dekoj da afiŝoj kaj pluraj spritaj desegnaĵoj faritaj de inĝ. Jan Werner);. la ekspozicion instalis kaj kompletigis per konvenaj tekstoj arkitekto J. Smečka (ĉ. 4000 vizitintoj). Grupo ĉe la Unua Maŝinfabriko de Brno eldonis broŝuron Brno invitas vin.

1958: 15 – 16 februaro junulara konferenco kun maskobalo en la hotelo Slovan; somere venis gastoj el Svislando; Internacia Foiro en Brno eldonas unu numeron de la foira bulteno en la internacia lingvo (ĉiujare ĝis 1968);

1959: publikaj prelegoj (J. Vondroušek) al la centa datreveno de d-ro L.L. Zamenhof en salono de Parko de Kulturo

1960: prelegoj de J. Vondroušek en la Ŝtata Ŝparbanko antaŭ tricent okupitoj. 5.-6.3.1960 kunsidis en Brno, sub prezido de la sekciestro T. Kilian, la vortara sekcio de Ĉs.Esp.-Komitato. El dek membroj de la sekcio ĉeestis 7 (Kilian, Hromada, Kořínek, Mařík, Rosa, St. Seemann, Vondroušek). La kunvenintoj aŭdis i.a. raporton de R. Hromada pri pretigo de la manuskripto de lia vortaro. Poste oni traktis en du kunsidoj pri ellaboro kaj eldono de pli granda vortaro E-ĉeĥa kaj ĉ.-esp.-a, kiu enhavos kelkdekmil ideojn (nociojn). La slovakaj membroj de la sekcio preparos ellaboron de analoga vortaro por slovakoj. - En agrikultura altlernejo en Brno estis aranĝita la E-ekspozicio sub patroneco de fakultata ČSM kaj ROH (agronomia fakultato, fito-fako). En la ekspozicia libro jam la unuaj vizitantoj vortigis sian admiron pri la aranĝo kaj dezirojn pri organizo de studenta Esp.-rondeto, kiu ebligus al gestudentoj konatiĝi kun fundamentoj de la internacia lingvo. La ekspozicion iniciatis s. Rostislav Richter, studento de la fakultato. - La preparkomitato de SET-60 la trian fojon kunsidis (10.4.1960) en Brno por solvi la nunjaran, jam la 8-an Someran Esperanto-Tendaron en ĈSR. En intima saloneto de hotelo Slovan parolis gejunuloj, traktis serioze, konsciaj pri plena respondeco.

1961: la Klubo festis sian 60-jaran ekzistadon (25.-26. 11.) en salono de T.J. Spartak (ĉ. 200 gesamideanoj). Josef Vondroušek ricevis honoran diplomon por sia multjara laboro. PLENA KUNSIDO DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO okazis en Brno /hotelo Slovan/ 4.-5.2.1961. Partoprenis ĝin reprezentantoj de Ministerio por instruado kaj kulturo, de Kleriga instituto de Praha kaj Bratislava kaj de Parko de kulturo kaj ripozo en Brno. Oni pritraktis i. a. proponojn al la konsisto de la nova komitato, SEK kaj SEJ, la kvinjaran eldonplanon, la vojaĝojn eksterlanden, ktp.

1962: La klubo ligis partnerecon kun Esperantista klubo en Györ.

1963: nova vizito de Julio Baghy (18.5.); d-ro inĝ. J. Šikula parolis en granda salono de la Parko en Brno parolis je la temo: La internacia lingvo en scienco; la Parko eldonis 12-paĝan ilustritan broŝuron ĉe Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj, Arkeologia Instituto en Brno, sub titolo "Granda Moravio" en Esperanto (tradukis kaj dissendon de 3 000 ekz. prizorgis la prezidanto); en la Universitata Biblioteko okazis ekspozicio de ekskluzive sciencaj libroj en la internacia lingvo (.la ekspozicio daŭris du semajnojn).

1965: ekspozicio de Esperanto-Libro (26.9.-10.10.) en Freska Salono de la Malnova Urbodomo (la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo, ankaŭ laŭfake, gazetoj, prospektoj de mondfirmoj, turismaj prospektoj de urboj, banlokoj, afiŝoj ktp.); flor-ornamon prizorgis d-ro J. Šikula, kiu inaŭguris la ekspozicion nome de Ĉs. Esperanto-Komitato; la ekspozicion vizitis pli ol 1200 homoj, kaj gesamideanoj (hazardaj vizitantoj de la urbo) el Sardinio, Jugoslavio, Pollando, Hungario kaj Germanio. Ankaŭ franca grupo (neesperantista).

1966: bondeziro, kiun sendis al nia Klubo okaze de la nova jaro 1966 J. Baghy, grave malsana, el budapeŝta hospitalo:

Sude palmoj, norde pinoj,
nian teron pompe vestas,
sed egale en animoj
Novan Jaron oni festas.
En la mondo pac-rubando
ligu landon al la lando,
ĉiu kara samcelano
vivu bone kaj en sano!

Estis kolektitaj 14 mil kolektivaj subskriboj kaj 1200 individuaj por la Peticio favore al Esperanto por UNO; en majo prelegis en la Klubo prelego s-anino prof. Vesna Skaljer-Race el Beogrado; samjare akceptis la Klubo ĉ. 110 membran karavanon de italoj, belgoj, nederlandanoj, francoj, danoj kaj usonanoj; komence de aŭtuno estis dissendita speciala inform-letero pri la internacia lingvo al ĉ. 150 mezlernejoj, altlernejoj kaj faklernejoj. Filatela kolekto de Dolfa Bartošík sub titolo "Historio de la Internacia lingvo Esperanto" estis distingita en la Tutŝtata filatela ekspozicio Brno 1966 per arĝenta medalo kaj diplomo.

1967: koncerto al 50-a datreveno de forpaso de L. L. Zamenhof (18.4.)

1968: la Kvara Tutŝtata Konferenco de Esperanto-Junularo (25.5.-26.5).en kunlaboro kun la Junulara Sekcio de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj Klubo de Junaj Vojaĝantoj en Brno (ĉ. 100 gejunuloj, amika vespero kun teatra programo kaj danco, kaj ekskurso al Macocha); organizis J. Adamec, F. Adamec, J. Kolejka. Kunveno de ĈSEK kaj slovaka Konsilantaro en Brno (17/18.5.), kiu decidis, ke en ĈSSR estos Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Asocio de Esperantistoj en Slovakio kaj komuna Esperanto-federacio (sed tiun la instancoj ne permesis).

1969: la Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Brno (29.-30. 3). Post aprobo de la statuto de ĈEA fare de la Ĉeĥa Ministerio de Interno estis la Klubo komisiita pri aranĝo de la kongreso. Akceptado de aliĝiloj estis limigita je unu monato, por la preparlaboroj restis eĉ ne du monatoj (Loka Kongresa Komitato: prez. J. Vondroušek, vicprez. d-ro J. Šikula, sekretarioj inĝ. J. Werner, Milada Vondroušková, kasistino M. Lorková). Tamen la kongreson partoprenis pli ol 400 gesamideanoj. Honoran patronecon akceptis Lerneja Komitato de la Urba Nacia Komitato, plue Parko de Kulturo kaj ripozo en Brno kaj Kleriga Instituto de Prago. Grandaj afiŝoj anoncis al la loĝantaro de Brno okazon de la kongreso, eĥo en aro da ĵurnaloj estis tre bona.

Interkonatiĝa vespero okazis en granda salono de hotelo Slovan. Sabate (29.3.) estis inaŭgurita la Konstitua Kongreso de ĈEA en granda halo de Besední dům. La ĉeestantaron alparolis prez. de la Loka Kongresa Komitato kaj estro de la Klubo J. Vondroušek. Salutparolojn prezentis oficialaj gastoj, inter ili reprezentanto de Ĉeĥa Ministerio de Kulturo, direktoro de Kleriga Instituto de Prago d-ro Miroslav Bukovský, sekciestro de la Urba Nacia Komitato en Brno Václav Pazourek kaj direktoro de Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno Vladimír Stein. Leteron de prezidanto de UEA prof. d-ro Ivo Lapenna tralegis oficiala reprezentanto de UEA s-ano Mikuláš Nevan. La kongreso aparte kore bonvenigis vortojn de Pavol Rosa, reprezentanto el Slovakio, kiu parolis en nomoj de Kleriga Instituto en Bratislava, Preparkomitato de Asocio de Esperantistoj de Slovakio kaj Slovaka Esperantista Societo ĉe Akademio de Sciencoj. La partoprenintoj aŭskultis paroladon de s-ano inĝ. F. Sviták, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj de s-ano Josef Vítek, proponita prezidanto de ĈEA. La kongreso aprobis la statuton de ĈEA kaj elektis Centran Komitaton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Vespere en la sama salono okazis grandioza solena koncerto, preparita de prof. V. Scheiber. Kantis famaj membroj de Janáček-Operejo, sekvis recito de glora poemo de R. Kipling fare de s-anino aktorino Alena Růžičková-Pavlínová kaj sekvis brila violon-koncerto. Dimanĉe la 30.3. daŭrigis la traktadoj de la kongreso kaj okazis kunsidoj de kelkaj sekcioj. La kongreso atribuis al dek meritplenaj esperantistoj titolon "Honora membro de ĈEA" (A. Bárochová, d-ro J. Fousek, Th. Kilian, J. Kořínek, M. Lukáš, d-ro T. Pumpr, F. Pytloun, V. Scheiber, J. Šupichová, J. Šustr). En la ferma parto de la kongreso estis tralegita kaj unuanime akceptita Program-Deklaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

En septembro venis al Brno pli ol 60-membra karavano de italaj esperantistoj, revenantaj el UK en Helsinki. La 5.9. prelegis en eksterordinara kluba kunveno s-ino E. Krusse el Frankfurto s. M. pri Internacia Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj en Avinjono. En Konsum-Kooperativo Jednota prelegis la 29.9. s-ano Eizo Itoo el Kioto (tradukis la prezidanto) pri la vivo de la japana popolo, tradicia kaj moderna. Ekde oktobro anoncas la Klubo kursojn de la internacia lingvo per propraj afiŝoj (dum la jaroj 1952-1969 kursoj de Esperanto povis esti menciitaj nur sur komuna afiŝo por pluraj kursoj lingvaj, kuirarto ktp.)

1970: en februara ĝenerala kunveno de la Klubo en 1970 demetis la ĝisnuna prez. J. Vondroušek sian funkcion, post preskaŭ 25-jara prezidanteco, por povi plene sin dediĉi al la gazetara servo kaj specialaj taskoj de la Klubo. Nova prezidanto estis elektita s-ano inĝ. ark. Jan Werner, sekretario Zdeněk Hršel. La ĝenerala kunveno elektis s-anon J. Vondroušek honora prezidanto. Plue estis elektitaj honoraj membroj la jenaj gesamideanoj: M. Adamcová, T. Borkovec, R. Kaplerová, R. Nečas, O. Petr, V. Scheiber. La antaŭaj honoraj membroj: prof. inĝ. V. Kroužil, prof. kaj direktoro de sanitara lernejo Th. Kilian el Třebíč. Grava revuo Věda a život (Scienco kaj vivo) alportis en la 6-a kaj 7-a n-roj ampleksan objektivan studon kaj analizon de Esperanto el plumo de universitata profesoro fil. d-ro Arnošt Lamprecht kaj d-ro Miroslav Čejka. Por informo de la publiko estis dissenditaj 3000 informiloj, eldonitaj de ĈEA. Tekston ellaboris s-anoj Z. Hršel kaj inĝ. J. Werner, grafikan aranĝon same inĝ. J. Werner.

Inter la 24-a kaj 31-a de julio 1970 estis en Brno okazonta Dua komuna kongreso de kristanaj kaj katolikaj esperantistoj. En la kadro de la kongreso estis efektiviĝonta kelkaj interesaj prelegoj pri Jan Ámos Komenský kaj ekskurso al Altaj Tatroj, antaukongreso en Prago. Lastmomente malpermesita.

1971: okaze de la ĝenerala kunveno rezignis inĝ. J. Werner je la prezidanta funkcio kaj pri la ĝusta funkciado de la Klubo responsas ĝis elekto de nova prezidanto: inĝ. J. Werner, d-ro inĝ. J. Šikula, Z. Hršel. La Klubo disponis pri du inform-vitrinoj (ĉiuj ceteraj estis en la j. 1949 forigitaj laŭ supera ordono). La stacidoman vitrinon prizorgis s-anino M. Vondroušková. Instalita gazetara servo, sendanta al ĵurnaloj de Brno inform-artikolojn kaj noticojn. 70-a datreveno de la Klubo: vendrede (11.6.) en la poezia vinejo MÚZA aktorinoj Alena Růžičková-Pavlínová kaj Aranka Lapešová kun niaj aninoj Marta Lorková kaj Olga Valentová.prezentis vesperon de Esperanta Poezio "Eterna Bukedo". Kantis Miroslov Smyčka el Ústí n. L., pian-akompanis D. Zaorálková. Sabate en granda halo de hotelo Slovan parolis s-ano inĝ. F. Sviták el Prago por ĈEA kaj plue aro da reprezentantoj de pluraj Esperanto-Kluboj. Inter multaj salutleteroj venis sola eksterlanda el Sovet-Unio, de Interklub en Doneck. Reprezentantoj de la Parko kaj Kluboj aranĝis laŭmeritan honorigon al s-ano J. Vondroušek, al s-aninoj A. Růžičková-Pavlínová, iniciatemo en la kultura vivo urba kaj kluba, kaj al s-anino Růžena Kaplerová, malnova bibliotekistino. La historion de la Klubo prezentis en sia ĉefparolado J. Vondroušek. Sekvis koncerta Matineo sub gvido kaj piano-akompano de prof. V. Scheiber. Kantojn kaj ariojn de la ĉeĥaj komponistoj (Smetana, Dvořák, Janáček, Novák kaj Křička) prezentis artistoj Helena Supová-Halířová, V. Dronská, F. Chudoba, M. Smyčka (en tradukoj de J. Kořínek, M. Lukáš, T. Pumpr). Sabata posttagmezo kaj dimanĉa antaŭtagmezo apartenis al konferenco pri historio de Esperanto-movado sur teritorio de Ĉeĥoslovakio, unua tia aranĝo. Prelegojn prezentis prof. J. Cink, V. Echtner, J. Mařík, inĝ. F. Sviták, prof. E.V. Tvarožek, RNDr. V. Novobilský. Sabate vespere okazis amuza vespero kun danco. La jubileon salutis per poemoj M. Jakubcová, J. Kořínek. Informojn pri 70 jaroj de la Klubo alportis lumĵurnalo kaj la radio, kiu disaŭdigis 20 minutan prelegon pri la movado kaj la Klubo, preparitan de J. Vondroušek. Ankaŭ pluraj ĵurnaloj alportis informojn pri la jubileo kaj pri agdo de la Klubo. La solenojn digne preparis prez. de la preparkomitato inĝ. ark. J. Werner, Z. Hršel k.a. Post fino de la solenoj konsentis s-ano J. Vondroušek akcepti la prezidantecon ĝis fino de la jaro.

1972: Printempa (28.3.) kaj aŭtuna (24.10.) koncertoj (V. Scheiber, V. Dronská, H. Halířová-Supová, R. Chudoba, L. Schnürmacher) okaze de 85-a datreveno de E-o. Universitata Biblioteko eldonis bibliografian folion n-o 168 "Učíme se esperantsky" (B. Kyjovská kunlabore kun J. Vondroušek, 400 ekz.), en vitrino de la biblioteko ekspozicieto de E-literaturo. Afiŝo de Olga Valentová (150 ekz.) kaj de Eva Hliněnská por tramoj (Esperanto - zelená do celého světa, 1000 pecoj). Por pupteatro Radost tradukita dramo de Dürrenmatt "Similulo". Al foirejo sendita traduko de bulteno.

1973: En kvin vitrinoj de Universitata Biblioteko ekspozicio pri E-o (2.-19.10.)

1974: J. Vondroušek ricevis honoran insignon de MEM de N. Aleksiev kaj M. Adamcová arĝentan insignon ČsČK de 2-a grado. Kunvenoj en Klubejo 2/3 PKO, Ŝtuparo n-o 2.

1975: la Klubo transiris de Parko de Kulturo kaj Ripozo Julius Fučík al Klubo de instruado kaj scienco Bedřich Václavek en Lenin-strato 34 (nun Kounic-strato). De 30.9. kunvenoj en KSV. 2 ekspozicioj de E-literaturo en Univ. Biblioteko

1976: Z. Hršel kaj V. Podhradská elektitaj en la 2-a kongreso de ĈEA al Centra Komitato; leterkartono kun alpresaĵo "Saluton el Brno" kaj silueto de la urbo (ing. Werner); koncertoj al 75-jariĝo de la Klubo (A. Růžičková-Pavlínová, R. Chudoba, H. Supová, V. Böhmová, Zl. Beňová, Vl. Mrkvička, V. Halíř, P. Vodička - 4/5.9.1976)

1977: Junulara seminario en Račín organizita de la klubo (org. V. Škoda), koncerto okaze de 90-jariĝo de E-o, ekspozicio en Universitata Biblioteko (7 paneloj de J. Klement el K. Vary); A.Lamprecht kaj M. Čejka pri nostratikaj lingvoj (15.3.)

1978: Teatraj vesperoj de Eva Seemannová "Jean kaj mi" (17.1.) kaj monologoj el K. Čapek (31.10.); koncerto omaĝe al Leoš Janáček (31.1.); PhDr. Ferdinand Foit – honora membro de la klubo. 60-membra ekskurso de kant-kospuso Foerster al Italio kun helpo de esperantistoj (4.-15.5.); M. Malovec en renkonto de junularo en Bydgoszcz (1.-4.6.); Z. Hršel publike prelegis en KŠV BV (13.6. - 50 personoj); Domo de pioniroj en Lužánky enkondukis esperantan rondeton;

1979: ekspozicio "Mezinárodní jazyk dneška" (Internacia lingvo de la hodiaŭo) ĉe klubo Bedřich Václavek (12.-26.1); prelego de ing. Werner "Perspektiva plánovaného jazyka ve vědě a technice" (Perspektivoj de la planlingvo en scienco kaj teĥniko) en la Ŝtata Scienca Biblioteko (24.1.); Věra Podhradská kaj Vladimír Škoda elektitaj por la Centra Komitato de ĈEA dum la 3-a Asocia kongreso en Praha; Josef Vondroušek iĝis Honora Membro de ĈEA, la Klubo ricevis insignon de MEM, same kiel dr. Foit kaj Z. Hršel; Ekspozicio en Mahen-biblioteko (15.9.-1.10.); Eva Seemannová aktoris pri Božena Němcová (20.3.); B-B-B-renkontiĝo en Bratislava (20.-21.10.); forpasis poetino Milda Jakubcová (14.10.)

1980: B-B-B en Brno (20.-22.6.); teatra vespero "Serĉado de blua tono" de E. Seemannová (26.2.) laŭ Jiří Karen; koncerto omaĝe al 35-a datreveno de liberiĝo (15.4. kaj 11.11.); solena prezento de "Mensogulo kaj lia gento" en Teatro de Fratoj Mrštík (22.11.) omaĝe al 70-jariĝo de Alena Růžičková-Pavlínová, kiu ĉefrolis - dum la paŭzo gratulis J. Vondroušek kaj Dr. Inĝ. J. Šikula nome de la Klubo. 14. 10. teatra vespero de E. Seemannová (V. Vinař: Ĉerande de l' abismo); koncerto de pola altlerneja ensemblo Zespól Piesni Dawnej el Bydgósc

1981: junularan renkontiĝon en Vyškov (10.-12.4.) preparis MUDr. V. Škoda el Brno; B-B-B kune kun soleno de 80-jariĝo de la Klubo (12.-14. junio) ; plua B-B-B- en Bratislava (16.-19.10.); Ŝtata Scienca Biblioteko en Brno eldonis liston de E-literaturo en la biblioteko (Z. Hršel kaj B. Kyjovská);

1982: M.Malovec kaj V. Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 4-a kongreso en Pardubice; koncerto (20.4.) por la paco; renkontiĝo kun Jiří Karen "Arboj venas urben" (11.5.)

1983: B-B-B en Budapeŝto (6.-8.5.); Eva Seemannová kaj Ota Dub pri Karolína Světlá (22.3,); Jiří Karen pri Karel Höger kaj František Kožík en Verda Stacio (3.5.); forpasis Marie Adamcová (13.12.)

1984: SAEST 1984 "Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado" en Brno (31.8.-2.9.); junulara renkontiĝo en Tálský mlýn en Žďár n. S. preparita de MUDr. Škoda.; Josef Vondroušek 80-jara; Z. Hršel, M. Malovec kaj K. Kraft komencas labori pri nova vortaro; Gloraj monologoj (E. Seemannová, 9.10.), koncerto omaĝe al 40-a datreveno de Slovaka Nacia Insurekcio (H. Halířová, 16.10., 110 spektantoj); Niaj esp. verkistoj (J. Karen, 30.10.)

1985: B-B-B en Bratislava (4.-6.10.); koncerto al Jaro de tutmonda muziko (12.11.).

1986: Terminologia kurso en Roudnice (1.-5.9.) laŭ lernolibro de Jan Werner; B-B-B- en Budapeŝto (9.-11.5.); koncerto al Internacia Jaro de Paco (4.3.);

1987: B-B-B- en Brno (2.-4.10.) en Blasko-Češkovice kun koncerto; Věra Podhradská, Miroslav Malovec kaj Vladimír Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 8-a kongreso en Olomouc; forpasis Tomáš Borkovec (3.10.); aperis antologio el verkaro de Karel Čapek kompilis Jiří Kren el tradukoj de J. Vondroušek.

1988: B-B-B en Bratislava (10.-12.6.); Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. EK Třebíč); forpasis Jiří Kořínek (4.11.);

1989: La Pupteatro Radost el Brno gajnis la unuan premion de la 22-a internacia pupfestivalo en Zagrebo kun "Teatraĵo pri Dorotea" en traduko de J. Vondroušek kaj M. Malovec kun konsulto de A. Růžičková; koncerto al 130-jariĝo de Zamenhof (21.11.). En hotelo Družba ĉe la digolago de Brno okazis konference de la ĉeĥa esp. junularo (28.-30.4.).

1990: TRASE - tradukista seminario omaĝe al Rudolf Hromada estis planata en motelo Arkada en Bučovice, sed fine ĝi okazis en Obora ĉe digolago de Brno (20 partoprenantoj, 9.-11.11.); ĉi tie M. Malovec kaj K. Daněk akceptis redaktoradon de Starto post Jiří Patera; bildrakonto Zamenhof preparita de Malovec, Daněk, Hliněnská laŭ belga eldono; Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana de Jan Werner; 27.2. okazis koncerto omaĝe al 140-a datreveno de naskiĝo de prezidento Masaryk (V. Halíř, H. Supová, J. Duda, J. Hlaváč, M. Hámová, J. Náhlík, P. Kuchař). B-B-B en Brno (1-3.6. - 90 personoj).

1991: junia festo de 90-jariĝo de la Klubo (7.-9.6.); klubejo en Spojklub en Šilingvovo nám.; Malovec en Roterdamo ĉe UEA; en majo dum IFEF-kongreso en Olomouc Malovec preparas kongresan kurieron; Jana Burianová preparis vinan seminarion por junulara sekcio; B-B-B renkontiĝo apud digolago. La kluba biblioteko translokita al loĝejo de M. Malovec.

1992: la Klubo fondis Esperantan Literaturan Fondaĵon; M. Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1992; Pupteatro Radost partoprenis pupteatran festivalon en Klagenfurt kun teatraĵo Doktoro Johano Faŭst (tr. M. Malovec), kiu aperis ankaŭ kiel broŝuro; ili gajnis la trian premion. Josef Vondroušek honora membro de UEA en la Viena UK; J. Werner ricevis premion Luigi Minnaja de Belartaj Konkursoj de UEA pro eseo Ĉu konflikto inter vorto kaj nocio? (UK Vieno). Omaĝe al Komenio aperis libro Lumo en tenebroj de František Kožík (tr. Zdeněk Rusín, fragmentojn el la verkaro de Komenio tradukis M. Malovec) kaj kajero Internacia Seminario pri Komenio (Preparis J. Mařík kaj M. Malovec).

1993: V. Podhradská estis inter ĉefaj organizantoj de komuna ĉeĥa-germana kongreso en Karlovy Vary, Malovec preparis kongresan libron.

1994: De la 10-a de januaro kunvenoj en Starobrněnská 15 merkrede, ne plu marde; apris Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek en traduko de J. Vondroušek okaze de SAT-kongreso en Strážnice; Malovec preparis Jarlibro de ĈEA 1994 okaze de la asocia 25-jariĝo

1995: aperas la Propra biografio de Karolo IV (tr. J. Vondroušek, redaktis Z. Hršel kaj M. Malovec) okaze de IKUE-kongreso en Olomouc; jarfine J. Vondroušek forpasis (6.12.); en Brno "ĉe Kozakoj" asocia konferenco (20.-22.10.), kie siajn kantojn prezentis Lubomír Huf el Ivanovice na Hané (kantis Štěpánka Roušková); samtempe okazis Internacia festivalo de filmoj kaj videoj en senbareiera teatro Barka en la strato Svatopluka Čecha (organizis KAVA-PECH); aperis nova vortaro Esperanta-ĉeĥa de Kraft-Malovec (ĉefa kunlaboranto Z. Hršel, eld. KAVA-PECH);

1996: dum UK Prago 96 administradon helpas ĉefe V. Podhradská, kongresan kurieron M. Malovec kaj K. Daněk, S. Barták preparis tasetojn kun E kaj ceramikan volvaĵon, Jitka Daňková helpis en informilo. S. Chrdlová kun M. Malovec preparis por konfresanoj Baza ĉeĥa konversacio. Z. Hršel invitis al Brno du afrikanojn, Kokou Sagbadjelou el Togo kaj Viktor Nto-Nto el Kamerunio; V. Podhradská iĝas vicprezidanto de ĈEA en la 8-a kongreso en Havířov, Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1996; KVA-PECH eldonis ĉeĥlingve la verkon Nový realismus de B. Vogelmann en traduko de V, Pecák kaj M. Malovec; Knaboj de Kastora rivero de J. Foglar (tr. D. Berndt, eld. EK Třebíč) enkomputiligis M. Malovec kaj J. Mendl

1997: M. Malovec gastis en Stuttgart kaj ligis kontaktojn kun loka klubo; Z. Hršel kaj M. Malovec komencis kolekti la verkaron de M. Lukáš por verki detalan bibliografion; M. Malovec komencis sisteme enkomputiligadi la tradukan heredaĵon de J. Vondroušek, sed ankaŭ de aliaj esperantistoj, same ankaŭ iam eldonitan E-literaturon, por ke ĝi restu konservita por la futuro kaj interreto; grave helpas J. Mendl el Milevsko (ekz. Švejk en traduko de V. Váňa, multaj tradukoj de J. Vondroušek); al nia Esperanta Literatura Fondaĵo skribis praga poetino Věra Ludíková petante pri traduko de siaj versoj

1998: Ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft (ĉefaj kunlaborantoj Z. Hršel kaj M. Malovec, eld. KAVA-PECH), trian eldonon de Nova realismo de B. Vogelmann preparis por preso M. Malovec (eld. KAVA-PECH); aperis Terminaro de feloj de L. Středa, enkomputiligis M. Malovec (redaktis K. Kraft, eld. KAVA-PECH); aperis Badenlanda legendaro de B. Phillipe enkomputiligita de M. Malovec; Věra Ludíková eldonis sian poemaron Ekaŭdi la animon/Uslyšet duši en spegula Esperanta-ĉeĥa eldono (tr. J. Mráz kaj M. Malovec); likvido de Esperanta Literatura Fondaĵo (nova leĝo postulas duonmilionan kapitalon).

1999: ŝanĝo de kluba adreso (ne plu poŝkesto, sed privata adreso de M. Malovec), ing. Wener kaj Malovec partoprenis UK en Berlino, Malovec poste ankaŭ ILEI-konferencon en Karlovy Vary, de kie li venigis al Brno denove la togolandan gaston Kokou Sagbadjelou, pri kiu zorgis unu semajnon "paĉjo" Z. Hršel; forpasis Václav Halíř (22.3.), operkantisto ofte koncertanta por nia klubo; la poemo de Věra Ludíková Ekaŭdi la aninom aperas en 10 tradukoj (anglan kaj hebrean aranĝis nia klubo per Esperanto); Věra Podhrahdská elektita kiel asocia prezidanto en la 9-a kongreso de ĈEA en Tábor; kongresan libron Tridek jaroj preparis Malovec; tiu ankaŭ redaktis prelegaron Modernaj rimedoj de komunikado (eld. KAVA-PECH pri KAEST '98) kaj komputile prilaboris tradukojn de Josef Rumler Majo de K.H. Mácha kaj Kristnaska tago de K. J. Erben ; vizito de franca esperantista familio Pichon veturanta kun ĉevalo

2000: forpasis Dr. Jaromír Šikula, CSc (29.5.); aperis Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. KAVA-PECH)

2001: La klubo festis sian 100-jariĝon sabate la 26-an de majo en la Malnova Urbodomo, en saloneto pruntita de la urbestro Petr Duchoň, kies reprezentanto Pavel Kuba salutis la kunvenon (ĉ. 100 personoj). La ĉefan paroladon prezentis la kluba prezidanto Zdeněk Hršel, la kulturan programon prizorgis s-ino Helena Supová-Halířová kun sia junulara kantista ensemblo kaj Miroslav Smyčka. La kunvenon gvidis Marie Klimentová, interpretis Pavel Polnický. La klubo eldonis bildkarton kaj broŝuron Cent jaroj de Esperanto en Brno. En la antaŭĉambro funkciis libroservo kaj ekspozicio pri la klubo aranĝita de O. A. Fischer. Dum OSIEK-konferenco en Strážnice dediĉita al K. Píč, M. Malovec redaktis la konferencan bultenon. Josef Vojáček instruas Esperanton en Masaryk-universitato kaj kun Miroslav Malovec kaj Josef Hron (Pardubice) gvidas asocian sekcion de informadiko.  J. Werner akiris premion Luigi Minnaja de Belartaj Konkursoj pro eseo Kulturo de komunikado (UK Zagrebo).

2002: Fondita Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Dum la asocia kongreso en Prago du niaj membroj estis distingitaj per honora membreco de ĈEA (Věra Podhradská kaj Zdeněk Hršel). V. Podhradská konfirmita kiel asocia prezidantino. Kvar membroj partoprenis KAEST en Praha, nome  Věra Podhradská (organizado), Miroslav Malovec (Esperanto en la virtuala mondo), Josef Vojáček (Logika programado kaj duonaŭtomata tekstotradukado) kaj Jan Werner (Ĉesigi la disipadon de fakula energio en la movado). Miroslav Malovec komencis kontribui al la esperantlingva reta enciklopedio Vikipedio kaj kun helpo de Chuck Smith fondis la ĉeĥan version. La Societo preparis materialon Posuzujme esperanto objektivně (Ni prijuĝu Esperanton objektive). Jan Werner prilaboris Terminaron de betono kaj betonistaj laboroj. Forpasis Jarmila Dufková (27.3.) kaj d-ro Evžen Wohlgemuth, zoologo (15.7.).

2003:  Aprile niaj membroj kontribuis al Esperanto-programo ĉe la ekspozicio Libromondo 2003 en Prago (prizorgis poetino Věra Ludíková) kaj ĉe ekspozicio de fremdlingvaj tradukoj el Karel Čapek en Strž. Dum OSIEK-konferenco en Prago denove M. Malovec redaktis la konferencan bultenon. M. Malovec metis en Vikipedion artikolojn de Enciklopedio de Esperanto (1935), kiujn aliaj vikipediistoj aktualigas. Forpasis Alena Růžičková-Pavlínová, honora membrino de ĈEA. J. Vojáček kaj M. Malovec estis invititaj al Frankfurt ĉe Majno instrui Esperanton al lokaj esperantistoj.

2004: La klubo festis 100-jariĝon de du grandaj klubanoj, nome Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber. Venis reprezentantoj de la partnera urbo Stuttgart. Inĝ. Jan Werner aperigis ĉe KAVA-PECH libron Terminologiaj konsideroj kaj Jaroslav Pokorný preparis ekspozicion en agrikultura muzeo en Valtice (paneloj disponeblaj). M. Malovec enkomputiligis la tutan verkaron de František Omelka. En KAEST partoprenis J. Werner (Planlingvo) kaj M. Mlovec (Vikipedio - Aktualigo de Enciklopedio de Esperanto 1935). Ekfunkciis Enciklopedio de la urbo Brno, por kiu M. Malovec prilaboris plurajn temojn (Vondroušek, Kořínek, Šikula, Fondo de la Unua societo 1901, fondo de ĈEA 1969, Verda Stacio).

2005: Eldonita prelegaro Verda Duopo pri Vondroušek-Scheiber. La klubon vizitis klubanoj el la partnera urbo Rennes kaj nia reprezentanto Marek Blahuš vizitis partneran urbon Stuttgart okaze de la 100-jariĝo de la loka Esperanto-klubo. Inĝ. Vojáček gvidas Esperanto-kurson ĉe Masaryk-universitato. En la klubo aktivas tri junuloj (Marek Blahuš, Pavel Hrdlička, Miroslav Hruška). Inĝ. Jan Werner redaktis broŝuron Jarkolekto de TAKE 2005 kaj eldonas kajerojn Konstru-forumo; Marek Blahuš fondis Ĉeĥan Esperanto-Junularon. Forpasis Marta Lorková, multjara kluba kasistino, kiu ofte preparis kulturajn programojn (23.7.). M. Malovec esperantigis poemon por Taglibro de mia frato pri Petr Ginz (la libron mem esperantigis Věra kaj Vlastimil Novobilský). M. Malovec kontribuis por la reta Biologia Libraro (BioLib) per esperantlingvaj nomoj de plantoj kaj animaloj laŭ PIV, poste helpis L. Středa el Úpice kaj J. Hron el Pardubice. J. Werner esperantigis la unuan rakonton el la libro de Milan Kundera Můj Janáček (Mia Janáček) kaj pere de la eldonejo Atlantis petis la aŭtoron pri permeso, sed ne ricevinte ĝin, aliajn rakontojn li ne tradukis.

2006: Elekteblan studobjekton „esperanto“ elektis 80 studentoj de Masaryk-universitato, el kiuj 50 finis ĝin. Junaj esperantistoj en Brno fondis propran klubon. Novembre efektiviĝis seminario „Lingvoj en interretopor 23 gejunuloj el 23 landoj (eĉ el Brazilo kaj Kanado) kun financa kontribuo de EU el fondaĵo por junularo. Inĝ. Jan Werner iniciatis Esperantologian kaj Literaturan Forumon (ELFO), kiun li gvidis per siaj leteroj. Niaj gejunuloj aktive partoprenis eldonon de DVD Esperanto elektronike, verkon de societo E@I, kie ili aktivas. En KAEST Dobřichovice partoprenis M. Blahuš (Unikodo - Esperanto de Interreto), J. Werner (Ĉarpentistaj lignoligoj) kaj M. Malovec (Maŝinelementoj laŭ J án Mužlay). M. Blahuš interpretis en Bratislava por Viŝegrada kvaro kaj reprezentis TEJO-n en junulara renkonto en Hispanio. Kun M. Hruška li vizitis Silvestron en Nowy Sącz. J. Werner akiris premion de Belartaj Konkursoj pro eseo Pri bono, malbono kaj multkulturismo (UK Florenco)

2007: Studentoj de Masaryk-universistato (49 geknaboj) plenumis studkontrololon, pluaj 9 en Olomouc; Mgr. Zdeněk Hršel esperantistgis prospekton Brno estas ĝusta direkto, troveblan tiam en la magistrata retejo (ne plu). Inĝ. Werner kolektis siajn Leterojn ELFO 2006-2007. En viena kolokvo Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj partoprenis M. Malovec (Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj disponigo de libroj per elektronikigo) kaj M. Blahuš (Propono pri starigo de interreta superkatalogo kaj cifereca arĥivo de Esperanto-literaturo). M. Blahuš partoprenis prelege interlingvistikan seminarion en Berlino germanlingve. Niaj junuloj vojaĝis tra Ukrainio kaj partoprenis en ago-semajno de la pola Malbork.

2008: Nove fondita E-lingvo eldonis surpapere la supre menciitan prospekton pri Brno kaj sian propran varbilon. M. Malovec helpis prepari Esperanto-muzeon en Svitavy kaj ĝian prospekton, same esperantigon de retejo de Svitavy. Adolf Veselý donacis al la muzeo reliefan portreton de Eŭgeno Lanti, kiun li konservis hejme dum jardekoj. Jan Werner verkis Koteadon en konstru-desegnoj. J. Werner, V. Podhradská kaj M. Malovec kolektas informojn pri esperantistoj enkadre de projekto Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado. En la klubo filmis Ĉeĥa Televido kun nia junularo. Jan Werner aperis en dokumenta filmo de Ĉeĥa Televido Interhelpo - historio de unu iluzio. Forpasis Magistrino Milena Picková (20.2.). V. Podhradská preparis la asocian kongreson en Přerov kaj finis sian laboron en la asocia komitato, elektita estis M. Malovec. En KAEST Dobřichovice partoprenis aktive J. Werner (prelego Kvar jaroj de Konstru-Forumo), J. Vojáček (Esperanto, scienco kaj tekniko - kelkaj konsideroj al estonteco) kaj M. Malovec (Pri konstruado de elektronika biblioteko-arkivo). La lasta kontribuis per simila teksto por la festlibro de Tonkin. M. Blahuš sukcese prezentis sian bakalaŭran anglalingvan laboron A Spell Checker for Esperanto (Literumkontrolilo por Esperanto). M. Malovec esperantigis kinologian retejon Zooplanet. J. Werner publikigis en La Ondo de Esperanto 8-9/2008 rakonton de Jan Balabán La pano de juna aĝo kun permeso de la aŭtoro, kiu en 2010 neatendite mortis 49-jara.

2009: D-ro Lehký el E-lingvo partoprenis Ĉeĥan Konferencon en Poděbrady, kie li prelegis pri lingva problemo en Eŭropo. Ĉi tiu unua prezento ne vekis grandan intereson. Slovaka eldonejo Espero eldonis libron 1111 anekdotoj en Esperanto de Josef Borský, aŭtoro el Brno. M. Hruška akompanis duopon el Koreujo tra Brno kaj al Pardubice, poste grupon de slovakaj esperantistoj al Macocha, J. Werner montris nian urbon al grupo de rusaj esperantistoj celantaj al UK. Bohumila Trzosová venigis esperantiston Emílio Morales Ortega el Hispanio, urbo Valencio. En salono de la biblioteko Mahen okazis poezia vespero de rusa poetino Ljubov Vondroušková, kies versojn esperantigas J. Krolupper. Esperanton prezentis al neesperantistoj J. Werner. J. Vojáček aperis en la televido Prima en programo Divenu, kiu mi estas. M. Blahuš instruis en InPaSem (Dobřichovice), J. Werner en Skokovy. M. Malovec elektita kiel kluba prezidanto, V. Podhradská kiel prezidantino de la Societo. M. Malovec esperantigis retejon de A. Vyšinková pri marcipano. En Liberec okazis junulara kongreso de TEJO (18.-25.7.), kiun kunorganizis niaj junuloj (precipe M. Blahuš).

2010: D-ro Lehký partoprenis Ĉeĥan Konferencon en Poděbrady la duan fojon kaj ĉifoje lia prelego Tra kie kaj kiamaniere pluen estis konsiderata inter la dek plej interesaj (el kvindek), ĝi estas eĉ legebla (ĉeĥe) en la retejo de la konferenco inkluzive de fotoj (bildoj 67-72); inĝ. Jan Werner eldonigis sian tradukon de studenta romano Fieraj koroj de Eda Jitzovský kaj Jarkolekton de TAKE 2010; en la retejo estas atingeblaj liaj kajeroj Konstru-Forumo; Marek Blahuš esperantisgis libron de Max Kašparů Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj kaj Miroslav Malovec esperantigis anekdotojn de Pavel Rak Desegnita humuro kaj poluris versojn de Elena Popova Rim-enigmoj. Věra Podhradská prizorgis ekonomion de ĉiuj tri etapoj de SET Lančov (cetere kiel ĉiujare dum lastaj jardekoj). Miroslav Hruška instruis laŭ metodo de Pavel Lehký. Miroslav Malovec enkomputiligis ĉirkaŭ 600 tekstojn de Jiří Kořínek, inkluzive de Serĉado de blua tono de Jiří Karen pri la vivo de Chopin. Kun Viktor Dvořák el Moravské Budějovice li preparas libron pri Otakar Březina (tradukoj de Tomáš Pumpr kaj Jiří Kořínek) kaj kun Petr Chrdle novan eldonon de la dramo R.U.R. de Karel Čapek en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj (verŝajne Josef Řebíček). Marek Blahuš gvidis ĉeĥan karavanon al UK en Havano kaj reprezentis tie ĈEA kaj ĈEJ. Esperanton li prezentis en televido Ondo el Brno. M. Blahuš kaj M. Hruška aktive partoprenis la konferencon KAEST en Modra (Slovakio). La prelego de Blahuš (Literumkontrolilo por Esperanto) estis samtempe lia bakalaŭra disertacio e Masaryk-universitato. Kiel staĝanton de la teamo E@I la universitato sendis lin al Francio por aŭtuno 2010 kaj printempo 2011. F. Frýbert transloĝiĝis al Prago.

2011: La klubo festis 110 jarojn de sia ekzisto. Ĉe la asocia retejo M. Malovec fondis paĝon Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado kun 500 personoj kaj ilia konciza karakterizo. En la ĉeĥa vikipedia gazeto Wikimedium aperis intervjuo kun M. Malovec pri fondo de la ĉeĥa Wikipedia en 2002. J. Vojáček reprezentis Esperanton ĉe stando Zooparadizo dum hundo-ekspozicio en Brno. J. Werner verkis kaj eldonis Ladistaj produktoj en konstruado. Pavel Lehký prelegas pri komunikado en Česká konference 3, nunjare en Kutná Hora. Miroslav Hruška prizorgis esperantan tekston por Integrita trafika sistemo de Sudmoravia Regiono (KORDIS). En la asocia kongreso en Šumperk Miroslav Malovec fariĝis honora membro de ĈEA. Dum Vikimanio en Svitavy aperis M. Malovec televido. Jarfine ni partoprenis en Zamenhof-festo en Vieno (Trzosová, Hruška, Malovec, Vojáček). Malovec partoprenis IFEF-kongreson en Liberec kiel redaktanto de Bulteno (7.-14.5.).

2012: La Societo festis 10 jarojn de sia ekzisto, parte en la klubejo, parte per ekskurso al la digolago kaj la kastelo Veveří. J. Vojáček trifoje parolis en la radia programo Apetýt kaj prizorgis ekspozicion pri Esperanto (Ĉu Esperanto estas morta lingvo?) en Moravia Landa Biblioteko, poste en Sudmoravia Magistrato kaj Filozofia Fakultato de Masaryk-Universitato. Ĉe la sama fakultato li gvidis kursojn de Esperanto kaj de interlingvistiko. J. Werner eldonis kolekton de siaj tradukoj kaj eseoj sub la nomo Versa Neversa Mozaiko. Sed ĉefe preparis por eldono Ĉeĥan-esperantan frazeologion de Josef Cink. Niaj membroj prelegis dum OSIEK-konferenco en Svitavy, dum KAEST en Modra apud Bratislava kaj dum Zamenhof-festo en Vieno. En la retejo aperis nova paĝo Elŝutu kun multaj prelegoj kaj aliaj tekstoj produktitaj de esperantistoj en Brno. Gazeto Fénix de Ĉeĥa-ĉina Societo publikigis artikolon de M. Malovec Tradukoj de la ĉeĥa literaturo en la ĉinan per Esperanto. P. Lehký laboras pri projekto de pura akvo el la aero kun la esperantlingva komerca nomo Sanakvo. Kun Max Kašparů kreis M. Malovec verketon Konciza psiĥiatria vortaro.

2013: En januaro ing. Werner partoprenis 3-an internacian konferenceon pri rusoj en Moravio; En februaro fine aperas la longe preparata Ĉeĥa-Esperanta frazeologio de Josef Cink. En majo M. Blahuš, M. Hruška, M. Malovec kaj V. Zouzalik partoprenis vikipedian trejnadon en Partizánske. La 26-an de julio Marek Blahuš parolas en televido Ostrava; somere komenciĝas rekonstruo de la klubejo en Starobrněnská; la 7-an de septembro grupo el Brno (Fischer, Frýbert, Malovec, Trzosová, Werner) partoprenas en 90-jariĝo de EK Přerov; en septembro aperas libro Otokar Březina: Moje matka – Mia patrino en 14 lingvoj, kiun preparis Viktor Dvořák el Moravské Budějovice kaj Miroslav Malovec el Brno; la libron akompanas kompakta disko pri vidindaĵoj de Regiono Vysočina; inaŭguro de la libro en Jaroměřice la 14-an de septembro; Jan Werner eldonas Historiaj ĉevroj; Oldřich A. Fischer enĉeĥigis Arne, la ĉefido (KAVA-PECH); studenta teatro DOMA en Svitavy ludis en UK Rejkjavíko Čapek-dramon R.U.R., kies partojn kaj reklam-materialojn esperantigis M. Malovec (ĝi jam estis ludata en 2012 dum OSIEK en Svitavy kaj en teatro Polárka en Brno dum treatra festivalo); novembre Radio-Brno invitas por interparolo (Blahuš, Malovec, Vojáček); partopreno en 2-a Internacia Lernejo Bartošovice (Podhradská), en 5-jariĝo de E-muzeo Svitavy kaj en konference de ĈEA en Nymburk; J. Vojáček instruis Esperanto kaj interlingvistikon al 41 studentoj de Masaryk-universitato kaj partoprenis seminarion en Sanremo; dr. Fischer verkis nekrologon pri R. Sachs por ĉeha faka veterinara gazeto. Josef Vojáček prelegis kun dr. Fösmeier pri Metodiko de instruado ĉe AIS en Universitato de Defendo en Brno. Milan Kolka prilaboris vortareton pri Gerta malaperis por instru-programo de Masaryk-universitato. Marek Blahuš estis elektita kiel la plej juna akademiano (membro de Akademio de Esperanto). Miroslav Hruška fariĝis redaktoro de la asociaj Retkomunikoj. Trio Viktor Dvořák, Miroslav Malovec kaj Josef Vojáček komunikis kun ministerio de instruado pri eblo instrui Esperanton kiel duan fremdan lingvon.

2014: la 18-an de januaro partopreno en inaŭguro de prelegaro de la 3-a konferenco Rusoj kaj Moravio (Fischer, Malovec, Podhradská, Vondroušková, el aliaj kluboj Turková kun Viktor kaj Liba Dvořák); mortis la honora kluba prezidanto Zdeněk Hršel (3.6.2014); Miroslav Malovec ricevis honoran membrecon de Wikimedia pro fondo de la ĉeĥa Vikipedio en 2003; la 21a-an de aŭgusto Jan Werner kaj Miroslav Malovec prelegis en juda societo en Brno pri Zamenhof; Josef Vojáček la 24-an de aŭgusto parolis en Radio Brno; Josef Vojáček prelegis en Universitato de Defendo en Brno pri Enkonduko en interlingvistikon; la Societo eldonis libron de Jan Werner Tvorba slov v esperantu; Miroslav Malovec kun Viktor Dvořák el Moravské Budějovice eldonis libron Otokar Březina Tajemství bolesti – Mistero de doloro, kiun ili prezentis en simpozio pri Březina la 19.9.2014 en Prago; Josef Vojáček fariĝis honora membro de ĈEA en la asocia kongreso en Prostějov; 13-16.11.2014 partoprenis KAEST 2014 en Modra-Harmonia (Slovakio) tri esperantistoj el Brno: Marek Blahuš (Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj), Miroslav Malovec (Prilaboro de arkivaĵoj) kaj Václav Zouzalík (Interretaj arĥivoj, Kial kaj kiel uzi Krean Komunaĵon); la samaj partoprenis ankaŭ la ĉeĥan Vikikonferencon en Stelobservejo kaj planetario Brno 19.11.2014, Malovec kiel fondinto de la ĉeĥa Vikipedio, Blahuš kaj Zouzalík inter organizantoj, ĉiuj kiel prelegantoj: Pri estiĝo de ĉeĥa Vikipedio (Malovec), Vikinovaĵoj (Zouzalík), Ombraj trajtoj de Vikipedio, Amuza vikikvizo kun premioj (Blahuš); la kvizon partoprenis nova membrino Vlaďka Havlíčková; la konferencon ĉeestis ankaŭ esperantistoj el Brno Marie Malá, Josef Vojáček, Martin Sedlák kaj el Slovakio Matej Grochal kun Radoslava Semanová. Novan kluban retejon en Facebook kreis Milan Kolka, kiu ankaŭ preparis ekzercilojn por ekzerci vortojn.

2015: La klubo aĉetis novan domajnon http://esperantobrno.cz/ , al kiu Milan Kolka komencis alŝuti tekstojn el la malnova retejo. Forpasis Jarmila Handlová (1926-6.1.2015). Oldřich Arnošt Fischer esperantigis kaj eldonigis komedion de Blanka Fišerová Ĉerkoturneo, Jan Werner Terminaron de kanalizacio kaj romanon Metamorfozoj de Věra Nosková (kuntradukis Věra Muchnová). Marek Blahuš fariĝis rezidento (kunlaboriganto) de Masaryk-universitato kaj ĉeĥa Wikipedia kaj parolis en la ĉeĥa Vikikonferenco en Prago. Malovec ciferecigis la kluban bultenon 1952-1989 kaj esperantigis la retejon VEDEM pri judaj knaboj (1942-1945). A. O. Fischer parolis en Radio Brno. Malovec helpis savi materialojn el Kilian-domo en Třebíč (parte en Lančov, Svitavy, Brno). Josef Vojáček kompletigis novan lernolibron de KAVA-PECH per ekzercoj.

2016: La komuna jarkunveno de la Societo kaj de la Klubo la 3-an de februaro nuligis la Societon, kiu eniris la Klubon sub la formo de fuzo. La klubo akceptis la nomon Klubo de esperantistoj Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Estis elektita nova komitato: Miroslav Malovec (prezidanto), Milan Kolka (vicprezidanto), Oldřich Arnošt Fischer (sekretario), Bohumila Trzosová (kasistino). En Brněnský deník la 25-an de aprilo 2016 aperis artikolo de redaktoro Martin Vertéši Umělý mezinárodní jazyk je sblížil. Píší v něm knihy (La artefarita internacia lingvo ilin kunigis. Ili verkas en ĝi librojn). La retejo VEDEM en Esperanto estis solene inaŭgurita la 5-an de majo 2016, tago de viktimoj de holokaŭsto (esperantigis M. Malovec). Novan libron Kun fotilo inter libeloj preparis Oldřich Arnošt Fischer. Jan Werner eldonis du publikaĵojn: Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj kaj Konstrufaka kolekto; en UK Nitra laboris ankaŭ esperantistoj el Brno (M. Blahuš, M. Hruška, M. Malovec, M. Sedlák, V. Zouzalík), partoprenis ankaŭ M. Kolka, J. Vojáček. Okazis tie ankaŭ du teatraĵoj kun nia partopreno: teatraĵon El la vivo de insektoj esperantigis M. Malovec kun helpo de traduko de Josef Vondroušek kaj en Tuŝoj je animo deklamis versojn M. Blahuš. La gazeto Instinkt publikigis artikolon pri Vikipedio kun mencio pri fondo de la ĉeĥa versio el Esperanto. Oktobra ĈEA-kongreso en Pelhřimov reelektis por la asocia komitato s-anojn M. Hruška kaj M. Malovec. En novembra KAEST en Modra-Harmonia prelegis el Brno Miroslav Hruška (Sistemo de pruntepreneblaj bicikloj kaj urbo Brno), Miroslav Malovec (Esperanto kiel klerigilo) kaj Václav Zouzalík (Vikipedio-trejnado). En la retejo Bulteno historia aperas nove enkomputiligitaj historiaj bultenoj ne nur el Brno. En la biblioteka gazeto Duha 3/2016 aperis artikolo pri Esperanto-bibliotekoj (Malovec) kaj fine de novembro en Týdeník rozhlas (Semajngazeto Radio) felietono de verkistino Věra Nosková Spřízněni umělým jazykem (Konkordiĝintaj per artefarita lingvo) laŭ informoj de redaktoro de Starto, kiu publikigis ŝian rakonton en traduko de Věra Muchnová kaj Jan Werner. Mortis Adolf Veselý (30.5.). En la ĉeĥan ni tradukis retejon pri la renesanca sciencisto Simon Marius. En memorlibro pri Josef Ŝemer, israela esperantisto, aperis liaj anekdotoj kolektitaj de Malovec.

2017: en Mahen-biblioteko la 11-an de aprilo prelego pri Esperanto kaj komunikado (J. Vojáček, M. Malovec) okaze de 100 jaroj post la morto de Zamenhof (14.4.), venis proks. dek personoj. M. Malovec enĉeĥigis multlingvan retejon pri Zamenhof. La klubo eldonis bibliografion de Miloš Lukáš (majstra Esperanto-tradukisto) kompilitan de Zdeněk Hršel (eldonon preparis O. A. Fischer kaj M. Malovec). Skaraboj, papiloj kaj aliaj insektoj antaŭ objektivo estas nova libro de O. A. Fischer. KAVA-PECH eldonis libron Velký esperantsko-český slovník - Granda Esperanta-Ĉeĥa Vortaro. En la retejo pri historiaj bultenoj aperis junularaj bultenoj, praga bulteno, Pacdefendanto, Medicinaj informoj el 1950-aj jaroj. Miroslav Hruška kun Matěj Nárožný preparis (26.7.) asocian retejon ĉe Fejsbuko. En Svitavy aperis libro de Josef Čáp SVITaVY – Apokryfní pověsti (Apokrifaj legendoj de Svitavy), en kiu la apokrifo pri Oskar Schindler estis tradukita ankau al la ukraina, rusa kaj Esperanto (tr. M. Malovec). La studenta teatro DOMA el Svitavy ripetis la teatraĵon El la vivo de insektoj en UK Seulo. Forpasis Slavomír Barták (22.1.) kaj Eva Hliněnská (9.6.). Malovec enkomputiligis verkojn de Josef Řebíček, Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj (1930) kaj Abocoregistro de koncernaj komercaĵoj (ĉeĥa - esperanta - germana, manuskripto).

2018: Inter 8.2.-4.3. ekspozicio en HodonínĈu Esperanto estas morta lingvo?“ preparita de nia ing. Josef Vojáček en oranĝerio; 26.2. prelego en Mahen-biblioteko por Kultura Akademiko de Tria Aĝo (Malovec, Kolka, Fischer anstataŭ Vojáček, kiu ĉion aranĝis, sed estis en banurbo Hodonín kiel paciento). La 25.3. Marek Blahuč en televido pri genealogio. 7.4. premiero de opero Sternenhoch de Ivan Acher en Nova Scenejo de Nacia Teatro en Prago en Esperanto-traduko de Miroslav Malovec (I. Acher muzikigis Esperantan version, kiu fariĝis originalo – 5 spektakloj printempe, pluaj decembre kaj januare); 30.5. aperis artikolo Esperanto ne estas morta lingvo en gazeto VICE, ĝi enhavas intervjuon kun M. Malovec; Milan Kolka preparis tabloludon Abecedino kun bildetoj de Oldřich Arnošt Fischer. Jan Werner esperantigis libron de Jiří S. Kupka Sangofragoj pri s-ino Věra Sosnarová, kiu transvivis gulagon. La eldonejo Sezonoj eldonis libron Nia diligenta kolegaro, kun ĉeĥaj gravuloj T. Čejka, S. Kamarýt, F.V.Lorenz, K. Píč, E. Urbanová (prilaboris M. Malovec). Li prilaboris ankaŭ 36 medalionojn de gravaj ĉeĥaj esperantistoj por Literatura Instituto de Akademio de Sciencoj. Forpasis niaj membroj Antonín Bretšnajdr (16.2.), MUDr. Vladimír Škoda (4.3.), Anna Veselá (10.8.), Milada Vondroušková (26.8.). En Almanako Lorenz 2018 eldonata en Rio de Janeiro aperis artikolo de M. Malovec VEDEM – la vivo de infanoj kaj plenkreskuloj en la koncentrejo Terezín (samvolume ankaŭ artikolo de Jarmila Rýznarová el la klubo Pardubice: Mia unua vojaĝo okcidenten). La 7.11. filmis en nia klubejo Ĉeĥa Televido (redaktoro Petr Kotrla kaj kameraisto Jonáš Nepustil), el unuhora filmado estis kelkminuta raporto 20.11. je la 7-a matene ČT2 en la programo Dobré ráno (Bonan matenon) pri la hungaraj lingvo kaj kulturo (Esperanto enmetita kiel alia interesa lingvo). Oldřich Arnošt Fischer verkis kaj eldonis libron Ie sub niaj piedoj pri la svarmanta surtera mondo de senvertebruloj. Li prelegis ankau en ekumena esperantista kongreso en Poděbrady (6.-13.8.) pri Biblio de Kralice kaj en la kongreso de Rumana Esperanto-Asocio (14.-16.9.) pri libeloj. Milan Kolka funkciigis la kluban butikon (http://butiko.esperantobrno.cz/). Estis nuligita nia konto ĉe Poštovní spořitelna kaj restis nur FIO. Jarfine SAT eldonis libron Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto kun kontribuo de M. Malovec pri Kilian kaj lia statistiko, ke UEA dum la unua mondmilito peris 170 000 leterojn inter homoj, kiujn disigis la milito. En KAEST (Modra, 18.-21.10.) prelegis M. Blahuš (Genetika genealogio), M. Malovec (Kiamaniere oni faras vortaron) kaj Václav Zouzalík (Autoraj rajtojn nuntempe, Libereco en interreto). Ligita kontakto kun la eldonejo de ing. Vladimír Filip, kiu kiel infano partoprenis kursojn en Lančov (nomo de la eldonejo lau lia patro).

2019: la 15-an de januaro en Ĉeĥa Televido ČT2 programo Bonan matenon (6-8 horo) Marek Blahuš estis intervjuata pri Vikipedio, genealogio kaj Esperanto. La 5-an de februaro mortis Věra Podhradská kaj la 7-an de oktobro František Frýbert.. La 18-an de marto la opero Sternenhoch ricevas Premion de Teatra Kritiko pro la muziko de Ivan Acher kaj Tereza Marečková (rolanta en la opero) estas proklamita Talento 2018. La 13-an de majo aperis gazeto Týden (Semajno) 21/2019 kun granda artikolo de redaktorino Barbara Jelínková pri la ĉeĥa Vikipedio: estas menciitaj du niaj membroj, M. Malovec (kiel fondinto per traduko de surskriboj el Esperanto) kaj M. Blahuš (kiel sola ĉeĥa profesia vikipediisto). Simila artikolo aperis en Mladá fronta Dnes, n-ro 34, redaktoro Daniel Pacek. La 23-an de majo 2019 M. Malovec prelegis pri Esperanto-tradukado en sukeraĵejo sub la Turo en Frýdek-Místek post koncerto de Ivan Acher, Jana Vébrová a Vanda Šípová. La 29-an de majo 2019 J. Vojáček instalis ekspozicion pri Esperanto en Masaryk-universitato (en t.n. kampuso) en koridoro inter rondaj fenestroj de la biblioteko. La 18-an de junio lanĉo de nova libro de ing. Filip kun ĉapitro pri Esperanto en Brno en Moravia Landa muzeo. En UK 2019 (Lahti) estis al M. Malovec atribuita Diplomo pri Elstara Arta Agado pro esperantigo de Sternenhoch. En biblioteko Mahen lanĉo de memuaro de Martin Stuppnig kaj ekspozicio pri Esperanto (2.-31.10.). Inter 17.-20.10. CEA-kongreso en Brno (Čichnova). O. A. Fischer eldonas libron Ekkompreni neparolantojn. La asocio eldonas Ĉeĥa Esperanto-Asocio en la jaroj 1969-2019, preparis M. Malovec. Vizito de japana esperantisto Kobashi Ryotara, kuracisto el Kioto (2.11.). Malovec ciferecigis plejparton de verkaro de forpasinta Josef Kavka kaj skanis materialojn post V. Podhradská kaj Z. Hršel (tiujn transdonis la filo J. H. en novembro).

2020: Nur januare venis la atribuita Diplomo pri Elstara Arta Agado. (Ivan Acher ricevis la 7-an de marto Ĉeĥan Leonon pro la plej bona muziko – filmo Lernanto de Horloĝisto , kio pruvas, ke la aŭtoro de la esperantlingva opero estas ekster- ordinara artisto). La 5-an de februaro jarkunveno de la klubo. La agadon de la klubo paralizis koronviruso, sed tio ne haltigis laboron de unuopaj esperantistoj hejme per komputiloj (ekz. esperantigado de Prestashop, skanado de materialoj, ciferecigado de malnovaj tekstoj ktp.). Agrable nin surprizis Memorejo de Moravia Literaturo en Rajhrad, kiu preparis ekspozicion pri František Kožík kiel pri verkisto kaj esperantisto (sen nia helpo – sed jam estis ligita neformala kunlaboro, transdonitaj kelkaj publikaĵoj, konatiĝo kun la filino de la verkisto). J. Werner foriris en majo al seniordomo Modřice, siajn librojn kaj manuskriptojn donacis al la klubo (10 bananskatoloj), kiuj estas prilaborataj (trovita foto kun 13-jara poeto Ivan Blatný). Klubejo en Starobrněnská junie definitive likvidita, ekde septembro la klubo kunvenas en klubejo de Křenová 57, marde 18-19 h. Bedaŭrinde post tria kunveno la klubejo estis denove fermita pro koronaviruso kaj la klubanoj kunvenas nur virtuale sub teknika gvido de M. Kolka - foje kiel interparoloj, foje kiel antaŭfilmitaj prelegoj (O. A. Fischer). Al Muzika fako de Nacia Biblioteko en Prago liveritaj kopioj de muzikaj materialoj el nia kluba arkivo (tradukoj de J. Kořínek kun notoj adaptitaj de V. Scheiber kaj medalionoj de tredukantoj) kaj al Muzika Muzeo en Prago liveritaj kantaretoj kun traduko de ĉeĥaj popolkantoj.. Milan Kolka kaj Miroslav Malovec esperantigas programon Prestashop por retaj butikoj. Malovec parigis 8000 ĉeĥajn kaj Esperantajn arbaristajn terminojn kaj enkomputiligis vaporturbinajn terminojn de M. Tůma. Milan Kolka fondis kluban pagon ce Eventa Servo. Autune Malovec esperantigis por KAVA-PECH du librojn (Kosmofabeloj, Desegnita humuro 2) kaj preparas revizion de Ĉeĥa-Esperanta Vortaro de Kraft. La kluba biblioteko kreskis je ĉ. 400 libroj donacitaj de J. Vojáček, F. Horáček kaj J. Werner. En la kluba retejo pri historiaj bultenoj aperis novaj numeroj de Medicinaj Informoj, Praga bulteno, Verda Familio kaj Esperanta Vorto de Lanškroun (danke al eksterklubaj tajpistinoj J. Malá, A. Švubová, A. Gybasová kaj E. Pazourková). Forpasis Libuše Obláta Horňanská (3.1.), monaĥino.

2021: Jaro de la 120-a datreveno de la klubo. O. A. Fischer omaĝe al la datreveno preparis libron El mirinda mondo de dipteroj (Insecta, Diptera) kaj jubilean bildkarton. M. Malovec verkis por monografio pri R.U.R. preparata de Instituto por Ĉeĥa Literaturo de AS ĈR artikolon R.U.R. a esperantské divadlo u nás (R.U.R. kaj Esperanto-teatro nialande). Plie li tekstigis du radiokursojn de Th. Kilian el la jaroj 1933 kaj 1933 elsenditaj de Verda Stacio Brno (en la kluba retejo elŝutu) kaj estis telefone intervjuata de redaktorino Dominika Píhová el la gazeto Deník N pri la fondo de la ĉeĥa Vikipedio en 2002, kaj pri la sama temo ankaŭ Martina Pejchlová el gazeto MF Dnes, same ili kontaktis nian vikipediiston Marek Blahuš. La klubaj kunvenoj estas daŭrigataj virtuale, gvidas M. Kolka, kiu preparas Invitilojn, registras la prelegojn kaj publikigas en Jutubo. Milan Kolka akiris konsenton esperantigi tabloludon Kodaj Nomoj. Miroslav Hruška prezentis sian projekton de Arbarista Panteono (Lesnický Slavín), kiu estas parte en Esperanto. Forpasis inĝ. Jan Werner (la 20-an de januaro) kaj Marie Klimecká (7.6.). Virtuala jarkunveno elektis novan komitaton: Milan Kolka (prezidanto), Miroslav Malovec (vicprezidanto), Oldřich Arnošt Fischer (sekretario), Bohumila Trzosová (kasisto). Reta gazeto Literka de Monumento de literaturo en Rajhrad en januara numero publikigis intervjuon kun Malovec (Miroslava Šudomová, Libor Kalina), similan intervjuon registris Lucie Hostačná el radio Brno por programo Apetýt (16.2.). En aprilo la klubo subtenis per adopta kontribuo surikatojn kaj agamon en ZOO Brno (22.6. la klubanoj vizitis en ZOO siajn adoptitojn). En la Tago de Esperanto la 26-an de julio la Ĉeĥa Televido invitis Marek Blahuš al programo „Bonan matenon“. Li havis tri enpaŝojn: 6.206.557.40. La 18-an de septembro – soleno de 120 jaroj de la klubo. La klubo eldonis en limigita kvanto Malgrandan gvidilon tra Brno kunlabore kun la Turisma Informa Centro (TIC). Ekde la 5-a de oktobro ni komencas uzi novan klubejon (Hybešova 65a). Malovec kontrolis preparatan libron Ruĝaj vojoj de Aŭrovilo (PAWEŁ KOWALCZYK).

2022: La klubo decidis aranĝi alterne kunvenojn en la klubejo en la strato Hybešova 65a kaj retkunsidojn per Skajpo, ĉiujn registri, se eble, kaj enmeti en Jutubon. La 24-an de marto reprezentantoj de la klubo partoprenis inaŭguron de ekspozicio de kolaĝoj de verkistino kaj pentristino Gabriela Kopcová en la Memorejo de Rajhrad, kie estas eksponita ankaŭ Esperanto-versio de ŝia libro Vesmírníčky – Kosmofabeloj. La Memorejo eldonis kompaktan diskon kiel katalogon de ekspozicio pri František Kožík, en kiu estas ankaŭ ĉapitro Zelená stanice a František Kožík (Verda Stacio kaj František Kožík, verkis M. Malovec). Malovec kontrolis preparatan prelegaron KAEST 2020 kaj partoprenis en IFEF-kongreso en Beroun (6.-12.5.) kiel redaktanto de la kongresa Bulteno (kun grafikisto Vít Stanovský) kaj interpretis dum ekskursoj en fervojista muzeo en Lužná kaj an vitrofarejo en Nižbor. Dum la kongreso li ankaŭ finis redaktadon de la nova vortaro. Kolka kaj Malovec partoprenis en renkonto en Šumperk (21.5.). En la tago 9.6. M. Malovec partoprenis en soleno de la eldonejo KAVA-PECH en Prago (30jaroj de ekzisto), kie estis amase baptitaj (lanĉitaj) novaj libroj (ĉirkaŭ 25 titoloj, duono en la ĉeĥa, duono en Esperanto). Inter ili ankaŭ nova Granda ĉeĥa-esperanta vortaro (M. Malovec) kaj Atributoj de apostoloj kaj evangeliistoj en ambaŭ lingvoj, en la ĉeĥan tradukis O. A. Fischer. Ekde septembro la klubaj kunvenoj estos denove merkrede, alterne ĉeeste en Hybešova 65a kaj rete. La 26-an de aŭgusto aperis en Deník intervjuo de redaktoro Pavel Podešva kun Miroslav Malovec pri fondo de la ĉeĥa Vikipedio en decembro 2002 kaj januaro 2003. La 27-an de junio forpasis Helena Supová-Halířová (1927-2022), operkantistino kaj muzika pedagogino, kiu kun sia edzo Václav Halíř (1926-1999) kaj aliaj gekolegoj kaj gestudentoj preparis por esperantistoj kvindekon da koncertoj (Konstitucia kongreso 1969, UK 1996, plej ofte en la klubo dufoje en jaro). O. A. Fischer eldonis libron Arboj kaj arbedoj, Josef Vojáček anoncis kurson. Milan Kolka studas interlingvistikon en Poznano. Milan Kolka prelegis por universitato de la tria aĝo (9.12.) en la jura fakultato de Masaryk-universitato. Marie Malá kaj Miroslav Malovec partoprenis inauguron de ekspozicio de modernaj artistoj (inter ili Gabriela Kopcová) en kastelo de Dolní Kounice (2.10.)

2023: Prelego de Josef Vojáček en Mahen-biblioteko (17.1.). Por omaĝo de Odoriko el Pordedone (14.1. en Prago) M. Malovec tradukis himnon kaj partoprenis la aranĝon. O.A. Fischer esperantigis kaj eldonis libron de Tetjana Lohvinovska Pensoj pri la Esenco. Ĉeĥa televido ČT24 en programo Historie.cz prezentis ĉeĥan Wikipedion (18. kaj 25.2.) kaj aperis tie ankaŭ interparolo kun M. Malovec (32-a minuto) el la jaro 2011 pri fondo de la ĉeĥa Wikipedio. M. Blahuš kaj M. Malovec vizitis Ĉeĥan Radion Brno (15.4.) kiel vikipediistoj kaj elsendis vive dum 5 minutoj pri Vikipedio kaj Esperanto. O. A. Fischer partoprenis konferencon Romas (26.5.) pri rasaj malegalecoj. Unua antaŭferia rostado en la parko Lužánky (21.6.). M. Kolka kaj M. Malovec partoprenis Tutslovakian Esperanto-Kongreson (TEK - 23.-25.6.) en Nová Dubnica, Kolka prelegis pri Poznano kaj instruista trejnado, Malovec pri sia vortaro E-Ĉ, ĉar aperis slovaka traduko E-S (estis ankaŭ inaŭgurita Biblioteko Ján Vajs). Survoje de Slovakio al Bialistoko haltis en Brno juna esperantisto el Tanzanio John Megassa (18.7.). La kluba prezidanto Milan Kolka kaj la vicprezidanto Miroslav Malovec partoprenis la 108-an Universalan Kongreson de Esperanto en la itala Torino, kie ili submetigis sin al KER-ekzameno, nivelo C1 kompleksa kaj C2 skriba. La kluba sekretario Oldřich Arnošt Fischer prelegis en la 72-a KELI-kongreso en la pola Bjalistoko pri la dornoplena vojo de romaoj.

2024: La klubo komencis traduki gvidilon tra Brno kaj prepari sin por la atendata UK 2025. Daŭras virtualaj renkontoj kun la klubo en Gliwice kaj la klubo ligas kunlaboron kun la Moravia Landa Biblioteko. Alvenis (2.3.) praga grupo E-mental', komune ni vizitis ekspozicion Misteroj de la mondo en somerkasteleto Mitrovský. Transdono de la kluba biblioteko al Moravia Landa Biblioteko (19.3.). Milan Kolka komencis instrui retan kurson komisiite de la asocio (marde 16.4.) kaj samtempe li instruas komencantojn en klubejo (ĵaŭde). Vizito de klubanoj el Gliwice (19.-21.4.).