110 jaroj de Esperanto en Brno - 110 let esperanta v Brně


Občanský klub, Hybešova 65a, Brno - 21. 5. 2011


aliaj fotoj - salutoj - simboloj



Věra Podhradská gvidas la kunvenon

Fotanta Uwe Stecher en blua ĉemizo


Miroslav Malovec parolas pri historio de la klubo


Miroslav Hruška parolas pri junularo


Miroslav Hruška projekcias pri junularo


Alparolo de Zdeněk Hršel


Miroslav Malovec rememoras gravulojn de la klubo


Bohumila Trzosová ĉe Libroservo


Kamila Bártlová rakontas pri infanoj


Věra Podhradská bonvenigas s-inon Helena Halířová ...


... kaj transdonas al ŝi bukedon


Malgranda ekspozicio post la dorso de la prezidanto


Zdeněk Hršel interparolas kun aŭstra gasto Georgo Dermatis


František Frýbert kaj Libuše Filipová


B.Trzosová, E. Georgiev, J. Werner ĉe Libroservo




Pavel Lehký prelegas pri ....




.... ekonomio kaj nekomunikado




Miroslav Smyčka transprenas donaceton pro sia kultura programo





Subskriboj de la partoprenantoj


S-ro H. M. Meitzen kun P. Lehký




La fina punkto laŭ Z. Závodný



110 jaroj de Esperanto en Brno (PDF) 110 jaroj de kluba historio - 110 let dějin klubu

Alparolo de la honora prezidanto Zdeněk Hršel - Historia bulteno de 1930 redaktata de Ernesto Sonnenfeld - Klubaj kulturaj programoj -

Taksado de Miroslav Hruška -



La solenon partoprenis 51 personoj, inter ili ankaŭ el Aŭstrio, nome Hans Michael Maitzen (honora prezidanto de AEF), Leopold Patek (estrarano de AEF), Elisabeth Hlauschek, Ion Ardelean, Evgeni Georgiev, Georgo Dermatis, Uwe Stecher (estrarano de AEF). Ili transdonis saluton de Bernhard Tuider, la nuntempa prezidanto de AEF, laboranto en la Esperanto-Muzeo.


El aliaj ĉeĥaj kluboj ni bonvenigis: Miroslav Smyčka el České Budějovice, Jiří Patera kaj Jiří Souček el Prago, Libuše Filipová el Chropyně, Kamila Bártlová el Okříšky, Jaroslav Liška el Prostějov, Bohumil Boban Řepa el Netolice, Jan Bartušek el Olomouc, Anna Dzuňová kaj Alžběta Matějíčková el Přerov, Jarmila Čejková kaj Milan Neuvirt el EK Vítkovice. Ni bonvenigis ankaŭ zorganton pri nia klubejo en la strato Starobrněnská, s-ron Kosina.


Speciala gasto estis operkantistino Helena Halířová, kiu preparadis por nia klubo koncertojn ekde 1958. Ankaŭ nun ŝi proponis, ke ŝi venos koncerti kun trideko de siaj studentoj.


La programon komencis rememoro pri niaj forpasintoj kaj himno La Espero, poste Miroslav Smyčka kantis kelkajn kantojn sen muzika akompano. La kluba prezidanto Miroslav Malovec koncize priskribis la historion de la klubo kaj la honora prezidanto Zdeněk Hršel alparolis la aŭskultantojn per kelkaj vortoj (tekstojn vidu sube). Miroslav Hruška prezentis la agadon de nia junularo projekciante bildojn sur la muron. Post tagmanĝo en la proksima restoracio Omega daŭrigis la programon Miroslav Malovec per rememoro pri forpasintaj gravuloj de nia klubo. Věra Podhradská priskribis la kulturajn programojn postmilitajn (teatraĵojn kaj koncertojn), Pavel Lehký projekciis bildojn kun pruvoj, ke sen komuna facila lingvo EU ne povas konkurenci al Usono kaj Ĉinio kaj la prelegan posttagmezon finis Jan Werner per remeoro pri kvar epizodoj.


Bohumila Trzosová zorgis pri Libroservo kaj Oldřich Arnošt Fischer preparis malgrandan ekspozicion kaj fotis bildojn, kiujn ni prezentas sube. Aliaj klubaninoj servis per kafo, limonado kaj kukoj. Josef Vojáček presis broŝuron kaj prizorgis projekciilon. Zdeněk Závodný alportis donaceton al ĉiu partoprenanto preparitan de lia edzino kaj kun B. Trzosová aranĝis jubilean bildkarton. Slavomír Barták kun O. A. Fischer simile havigis al ni jubileajn glumarkojn.


La solenon gvidis kaj reĝisoris Věra Podhradská.