Klubaj kulturaj programoj



Jam de komence nia membraro regule kunvenadis kaj preparis diversajn programojn. Unue por progresi en la lingvo, sed ankaŭ por konatiĝi kun famaj personoj en Esperanto-movado kaj ankaŭ kun diversaj interesaj homoj en kultura, publika, eĉ politika sferoj. Kaj ankaŭ estis necese amuziĝi, do pro tio aperis kelkaj ensembloj, kiuj tiun ĉi aferon pritraktis.


En la kvindekaj jaroj, kvankam Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko estis nuligita kaj Esperanto fariĝis por tiuj tempoj nedezirata, la esperantistoj ĉiam trovis „vojeton“ por kunveni kaj dediĉi sin al la kara lingvo. En Brno la klubanoj kolektiĝis kaj regule kunvenadis ĉiusemajne en la hotelo Passage – Slovan.


Tiam la unu malgrandan rondeton instruis Esperanton s-ino Věra Borská, emerita operkantistino. Kiam la lernantoj jam pliperfektiĝis en la lingvo, ekestis ensemblo „VERDA MASKO“, sub gvido de Věra Borská. En ĝi estis ĉirkaŭ 10 – 15 personoj, junaj kaj ankaŭ pli aĝaj. Ili preparis diversajn programerojn – kantado, poemaro, deklamado, rakontado, diversaj scenetoj, unuaktaĵoj, ktp., kiujn ili poste prezentis plejparte en la klubaj vesperoj, sed ankaŭ por publiko, okaze de diversaj solenaĵoj. Tiam rolis – ankoraŭ junulinoj Jarka Novotná-Navrátilová, Jarka Rybová-Čejková, Věra Podhradská, plenkreskuloj sinjoro Arnošt Baláš (pli posta prezidanto de E-klubo ĉe la Un ua maŝinfabriko de Brno) kun la edzino, Vlasta Dvořáčková, Rudolf Nečas, Jan Lelek, geedzoj Netík kaj aliaj. Verda Masko kontribuis ankaŭ al programo en Esperanto-kolegio en Doksy en la jaro 1952. Entute la ensemblo preparis en la jaroj 1950 – 1956 pli ol dek diversajn programojn por amuzi kaj plezurigi la gesamideanojn en EK Brno.


En ĝi estis teatraj vesperoj, vesperoj de kantoj, poeziaj kaj melodramaj vesperoj, artvesperoj kun profesiaj aktoroj ktp. Ĉio ĉi kontribuis al bona humoro de aŭskultantoj. Krom tio la aktiveco en tiu ĉi rondeto por ĉiu membro estis bazo por plua evoluo en poresperanta vivo.


En la kvindekaj jaroj plifortiĝis ankaŭ junulara movado. En Brno ekfunkciis Esperanto – junularo, kiun kiel unua gvidis s-anino Drahuška Chlubnová – Hlínková. Multaj junaj esperantistoj el diversaj lokoj ekkomencis studi en nia urbo kaj kompreneble engaĝiĝis en agadon de junularo en Brno. Pli ol dudek junaj homoj kolektiĝis ĉiusemajne kaj krom instruado, ekzercado, diversa amuzado, kantado ankaŭ helpe de diversaj ludoj progresis en la lingvo. Preparis kulturajn kaj amuzajn programojn porEsperanto klubo en Brno. La programoj estis variaj . Poeziaj vesperoj, recitado, deklamado, diversaj teatraj fragmentoj, kantvesperoj, diversaj prelegoj kaj paroloj pri aktualaj okazintaĵoj, kiuj estis precipe verkitaj au tradukitaj de famaj esperantistoj, kiel Jiří Kořínek, Josef Vondroušek, Tomáš Pumpr kaj aliaj.




La Junularo ankaŭ ofte prezentis teatraĵojn, plejparte humurajn, ekzemple de St. Grodzienska, sed ankaŭ proprajn verkojn de siaj membroj – Drahuška Chlubnová- Hlínková, Josef Cink, Jan Werner, Martička Lorková. Ili preparis kaj prezentis ankaŭ du tetraĵojn – Ondro kaj drako de. V. Dyk – tradukita de Josef Vondroušek, Lasta viro de F. X. Svoboda, tradukis Drahuška Hlínková.


Por la teatraĵo Ondro kaj drako la rolintoj mem preparis, pentris kaj ornamis kulisojn kaj spektaklon prezentis ankaŭ dum solena renkontiĝo de esperantistoj en Přerov en la jaro 1953. De post la jaro 1956 gvidis junularon Martička Lorková, kiu ankaŭ ofereme dediĉis sin por daŭrigi en komencita agado. La junularo senĉese preparis kaj aktoris en la programoj por la klubo. Krom tio ankaŭ aktoris dum ĉiujaraj komunaj amuzvesperoj ekzemple, Nikolaaj vesperoj, Kristnaskaj kaj Paskaj programoj, tradiciaj maskobaloj, jubileoj de la klubo ktp.


Estas ankaŭ necese mencii tiujn, kiuj rolis en la menciitaj programoj: Drahuška Hlínková, Martička Lorková, Věra Kořínková-Novobilská, Jarka Novotná- Navrátilová, Jarka Rybová – Čejková ,Věra Podhradská, Jana Borkovcová, Milada kaj Lubor Vondroušek, Hana Bachtíková-Hortová, Františka Fojtíková, Dáša Konecká, Zorka Vaverková, Růžena Tomková, Lída Vanková, Feliicita Dureová, Josef Cink, Jan Werner, Andrej Valjan, František Frýbert, Olda Kaláb, František Hort, František Kopecký, Aleš Bednařík, Ivan Petrik, Jan Duda, Jiří Kalina.


Kompreneble, en la daŭro de sufiĉe longa tempo kelkaj foriris, kaj male kelkaj novaj venis. Dum la jaroj 1952 – 1977 la junularo prezentis en la E-klubo pli ol 50 diversajn programojn.


Post kelka tempo multaj eksjunuliĝis, tamen ili restis fidelaj kaj daŭrigis en la sama aktiveco. „Imagan sceptron“ transprenis sinjorino Adamcová fame konata aktiva membro de EK Brno. Sub ŝia gvido daŭris sian agadon „teatra ensemblo“. Preskaŭ la samaj „aktoroj“ denove ekkomencis prepari diversajn teatraĵojn, kiujn ili prezentis regule dum klubaj vesperoj. Ofereme enviciĝis ankaŭ aliaj samideanoj, se estis necese por diversaj roloj. Tiuj ĉi teatraj programoj famiĝis kaj estis tre dezirataj. Pro tio s-ino Adamcová aktive preparis la teatraĵojn, kiujn mem kaj bone reĝisoris eĉ iam rolis. De la jaro 1957 – 1969 tiu-ĉi ensemblo prezentis ĉirkaŭ 20 teatrajn vesperojn.


Kvamkam mi jam prezentis al Vi sufiĉe da variaj kulturaj programoj, tio ne estis ĉio, kio riĉigis ankoraŭ kulturajn travivaĵojn. Multfoje vizitis niajn aranĝojn estimataj gastoj – veraj profesiaj aktoroj, artistoj. Estas necese unue nomi klubanon Vilibald Scheiber, kiu multajn jarojn, ĉiam okaze de naskiĝtago kaj forpastago de L. L. Zamenhof, prezentis kun siaj profesiaj kolegoj, membroj de Nacia Teatro en Brno, brilajn koncertojn. Post lia forpaso transprenis okazon daŭrigi Václav Halíř, fama operkantisto de teatro Janaček kun sia edzino. Ili ambaŭ kune kun operkantistoj de sama teatro pliriĉigis etoson de solenaj vesperoj. Estas necese ankaŭ diri, ke geedzoj Halíř koncertis ankaŭ dum UK kongreso en Prago. Post la forpaso de s-ro Halíř, daŭrigis en programoj s-ino Supová-Halířová kun siaj lernatoj el artlernejo. En nia kluba arkivo restis konservitaj ĉirkaŭ cent muziknotoj de V. Scheiber kun tradukoj de Jiří Kořínek el Beethoven, Bendl, Bizet, Blodek, Borodin, Brahms, Ĉajkovskij, Dvořák, Fibich, Friml, Glinka, Gounod, Händel, Chopin, Janáček, Leoncavallo, Mascagni, Mendelsson, Moniuszko, Mozart, Novák, Puccini, Rimskij-Korsakov, Rubinŝtejn, Saint-Saens, Schubert, Smetana, Strauss, Verdi, Wagner k.a.


Ni ne povas forgesi nian membrinon, s-inon Alena Růžičková, profesian aktorinon de teatro Mrštík, kiu ofte preparis poeziajn vesperojn kaj pere de siaj melodramoj ĝojigis la aŭskultantojn. Ŝi ankaŭ ofte sin prezentis dum diversaj okazintaĵoj en kadre de ĈEA. Ŝi estis „Honora membrino“ de ĈEA.

Ankaŭ aliaj artistoj–esperantistoj gastis en nia klubo, ekzemple Eva Seemanová, Valdemar Vinař, Jiří Karen, Miroslav Smyčka.


El ĉio ĉi oni vidas, ke kultura vivo en Brno dum longaj tempoj regis. Mi kredas, ke ankaŭ ni almenaŭ iomete daŭrigos.

Věra Podhradská