Zamenhofa festo en Vieno 2011

Sabate la 10-an de decembro 2011 en Pola Instituto


http://www.esperanto.at/uploads/media/ZamFest-2011-Vieno.pdf


El nia klubo forveturis tien en aŭto malgranda grupeto: Miroslav Hruška, Miroslav Malovec, Bohumila Trzosová, Josef Vojáček, ŝoforis s-ro Trzos. Al Vieno ni venis ĉirkaŭ tagmezo. Trovinte lokon por parkado antaŭ la urbodomo, ni promenis tra stratoj kaj Kristnaskaj bazaroj (la ĉeĥan kaj slovakan ni aŭdis pli ol la germanan) al Esperanto-muzeo. Ni rigardis ĝin kaj promenante plu tra stratoj, ni renkontis slovakan grupon de esperantistoj (Katka Nosková, Pavel Novotníček, Lubomír Fajth). Poste nin disŝiris homamaso je du grupoj (Trzos, Trzosová, Vojáček, la ceteraj en alia grupo). Ambaŭ grupoj iris rigardi Stefan-domon, la plej faman katedralon de Vieno, kaj poste iris al la Pola Instituto, sed ĉiu grupo venis en alia tempo.


Vidu ankaŭ Kunlaboro Vieno-Brno.


Fotoj, kiujn ni ricevis de Uwe Stecher kaj unu de Julia Schlapsi

































Pola Instituto troviĝas en anguldomo, en la dua etaĝo, kie ĝi havas saloneton kaj libroŝrankon kun libroj pri Chopin. Necesas sonorigi per unu el prembutonoj por esti enlasita. En la antaŭĉambro ni lasis niajn anorakojn, poste eksidis sur seĝoj teatre aranĝitaj. Je la 16.30 h komenciĝis la programo. La ĉeestantojn bonvenigis Bernhard Tuider, la prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio.


Unue li transdonis la vorton al Katalin Fetes, kiu rememorigis la 120-an datrevenon de naskiĝo de Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay kaj 100-a datreveno de ilia esperantistiĝo. La prelego estis akompanata de lumbildoj, precipe pri la militkaptiteco de Baghy en Ruslando, pri kiu li verkis romanon Viktimoj, sed kompreneble prezentitaj estis ankaŭ liaj aliaj verkoj same kiel tiu de Kalocsay. Ĉefa diferenco inter ili estis, ke Baghy aŭtoris originalajn verkojn (prozaĵojn same kiel poemojn), dum Kalocsay koncentriĝis precipe al tradukado. Pro tio li ankaŭ inklinis enkondukadi neologismojn, ĉar tradukanto ne povas eviti malfacilajn lokojn en la teksto, dum Baghy neologismojn rifuzadis. Kvankam ili komune redaktis Literaturan Mondon (gazeton kaj eldonejon), ofte ili polemikis pri tiu diferenca sinteno.


Famaj verkoj de Julio Baghhy: Koloroj, La Verda Koro, Viktimoj, Dancu, marionetoj, Sonĝe sub pomarbo, En maskobalo, Pilgrimo, Preter la vivo

Famaj verkoj de Kalocsay: Rimportretoj,. Sekretaj sonetoj, Ezopa sagxo, Streĉita Kordo, Infero (Dante), Regxo Lear, La Tempesto (Shakesperare), Johano la Brava (Petöfi), La tragedio de l'homo (Madách), Floroj de l' malbono (Baudelaire), Eterna Bukedo (el 22 lingvoj)


La dua prelego estis dediĉita al teamo kaj firmao E@I, registrita en Slovakio. Anstataŭ anoncita Peter Baláž, kiu tiutempe estis en Ĉinio, prelegis Katariína Nosková. Ŝi prezentis laboron de la teamo, el kies rezultoj estas plej konataj la reta Esperanto-kurso Lernu!, al kiu jam registriĝis 100 mil uzantoj el la tuta mondo, retejoj Edukado, Bretaro, kompaktaj diskoj Esperanto Elektronike, filmeto Esperanto estas kaj aliaj. La teamo instruas al eksterlandanoj la slovakan lingvon per Esperanto kaj nun preparas la samon por la Romaaj lingvo kaj kulturo kaj novan projekton Informatiko por abiturientoj. Somere la firmao, kies sidejo estas en Partizanské, havis plurajn staĝantojn, inter kiuj estis nia Miroslav Hruška (Miropiro). Dum la festo ili prezentis ankaŭ librojn eldonitajn de E@I, kiujn prizorgis Peter Novotníček (Petro Novuleto), nova juna redaktoro de Esperantisto Slovaka.


Sekvis bankedo kun agrablaj manĝetoj kaj trinkaĵoj, dum kiuj ni povis diskuti kaj babili. Ni disdonis nian prospekton pri Brno kaj kelkajn ekzemplerojn de Lumo en Tenebro (pri Komenio) kaj Gramatiko de Esperanto (Malovec, 1988).