Omaĝo al verda duopo

el Brno

 

ĉeĥa versio

 

 

                                                     J. Vondroušek                 V. Scheiber

 

 

La solenon organizis komune Klubo de esperantistoj en Brno kaj Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno.

 

Antaŭ cent jaroj naskiĝis tradukanto Josef Vondroušek (1904-12-01) kaj muzikisto Vilibald Scheiber (1904-12-29)

Esperantistoj el Brno omaĝis la datrevenon per omaĝa konferenco (4.-5.12.2004) kun jena progra­mo:

Sabato:

- Renkontiĝo de sudmoraviaj espe­rantistoj

- Konferenco pri J. Vondroušek kaj V. Scheiber, ilia vivo kaj verko

- Koncerto de H. Halířová

Dimanĉo:

- Trarigardo de la vidindaĵoj de Brno

- Seminario pri traduk-arto

- Seminario pri Esperanto kiel plan­lingvo

 

Programo de la konferenco okazinta honore al la jubileuloj

Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber, Brno la 4-an de decembro 2004

Josef Vondroušek – 1904-12-01 – 1995-12-05

Vilibald Scheiber – 1904-12-29 – 1974-08-02

 

Tempo

Personoj kaj temoj prezentotaj

14.00

Věra Podhradská – inaŭguro de la konferenco

14.10

Prof. PhDr. Vladimír Smékal, CSc.: Kdo je významnou osobností? (Kiu estas grava persono?)

14.20

Miroslav Smyčka: Vilibald Scheiber – mia instruanto en la jaroj 1949-50

14.30

Helena Halířová: Vzpomínka na Vilibalda Scheibera a hudební pořady v Klubu esperantistů v Brně (Rememoro pri V. S. kaj pri muzikaj programoj en la esperantista klubo en Brno)

14.45

Mgr. Zdeněk Hršel: Josef Vondroušek – prezidanto de la Esperantista klubo en Brno

15.00-15.15

Paŭzo

15.15

Jiří Patera: Esperanto – la literatura lingvo

15.30

Ing. Vlastimil Kočvara: Dek konsiloj al la esperantistaj tradukantoj laŭ Ivan Seleznjov

15.45

Miroslav Malovec: Josef Vondroušek – elstara tradukanto

16.10

PhDr. Věra Barandovská-Frank: Fabela Josef Vondroušek. Pri la traduko de Naŭ fabeloj kaj iom da rememoroj aldone

16.30

Jarmila Čejková – lego de fragmento el la Hunda fabelo de Karel Čapek

16.35-17.00

Ĝenerala diskuto pri la prezentitaj temoj kaj temoj koneksaj

La konferencon gvidis Jan Werner

Konferencejo: Salono de „Střední odborné učiliště spojů“, Brno – Komín, Čichnova ul. 23

 

La rezulto de la aranĝo

 

 

La renkontiĝon de sudmoraviaj esperantistoj partoprenis proksimume dudeko da personoj, krom esperantistoj el Brno nur tri el aliaj lokoj de la suda Moravio (K. Bártlová - Okříšky, V. Škoda - Bučovice, J. Pokorný - Valtice).  La ceteraj ĉeestantoj estis el aliaj lokoj de la respubliko kaj eksterlando (Stuttgart, Padernborn). K. Bártlová priskribis sian agadon kun infanoj de la elementa lernejo, J. Pokorný memorigis sian someran ekspozicion pri Esperanto en la agrikultura muzeo en Valtice, kie li direktoras, V. Škoda kaj Z. Hršel ĝenerale diskutis pri ebloj kiel informi pri Esperanto. L. Chytil el Přerov, kie li ricevis Medalon de J. A. Komenio pro propagando de la urbo per Esperanto, priskribis, kiamaniere li sukcesis ĉe la magistrato de Přerov esperantigi la materialojn pri la urbo. Bedaŭrinde neniu sudmoravia klubo sendis sian reprezentanton, tamen Z. Hršel estis komisiita de la kunveno ankoraŭ provi vigligi la kunlaboron.

 

 

La prelega posttagmezo realiĝis laŭ la plano kun nur kelkaj ŝanĝetoj. Senkulpigis sin prof. Smékal, ke li devis forvojaĝi al Londono, Jiří Patera revenis el hospitalo post operacio, tial li restis hejme en Prago, sed transdonis sian prelegon al J. Werner, kiu ĝin tralegis. La ceteraj prelegoj estis prezentitaj laŭ la plano. Aŭskultis kvardeko da personoj. Ĉe la maldekstra muro estis instalitaj tri paneloj kun ekspozicieto pri la vivo de J. Vondroušek kaj V. Scheiber, kaj kun libroj tradukitaj de J. Vondroušek. En la salono estis preparita ankaŭ modesta libroservo. Ĉeestis ankaŭ filino de J. Vondroušek, Milada Vondroušková, kaj ŝia frato Libor Vondroušek kun sia edzino.

 

 

 

 

La koncerta vespero estis tre bela, kvankam venis malpli da spektantoj ol ni supozis (tridek aŭ kvardek, inter ili ankaŭ genepoj de J. Vondroušek kaj unu pranepo). La programon konferanseis kantistino Helena Supová-Halířová, kantis ŝiaj lernantoj de popola lernejo de artoj (25/30-jaruloj) kun piana akompano de J. Drápelová. Tri junulinoj el la baleta fako prezentis kelkajn dancojn. Per pluraj kantoj kun pianakompano de J. Michalcová kontribuis Miroslav Smyčka. Violonajn koncertaĵojn ludis Josef Jakubec kaj Jan Duda. La kantoj estis kantataj plej ofte en Esperanto. Ni aŭdis repertoaron de la klasikaj ĉeĥaj kaj mondaj komponistoj. Fine estis prezentita filmo kun kantado de Václav Halíř, filmita unu jaron antaŭ lia forpaso (kanto Malfermado de akvofontoj).

 

La dimanĉa promeno komenciĝis en la klubejo de Starobrněnská, kie la promenontoj renkontiĝis, kafumis kaj aŭskultis magnetofonan prelegon de Josef Vondroušek pri tradukado. Poste ili foriris en la urbon trarigardi la memorindaĵojn de Brno (historia kaj nuntempa urbodomoj, katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo k.s.). 

 

La seminario pri tradukado komenciĝis per la jam menciita magnetofona prelego de J. Vondroušek, post foriro de la promenantoj restis nur kelkaj personoj. M. Malovec montris verkojn pri tradukado, kiuj aperis en Esperanto (Bahman, De Diego, Cherpillod), kaj ĉeĥlingvan lernolibron de traduk-arto de la universitato Palacký en Olomouc.  Li atentigis, ke esperantistoj kutime diskutas nur pri gramatika ĝusteco en la tradukoj, dum en la naciaj lingvoj la gramatika ĝusteco estas konsiderata kiel memkomprena afero, oni diskutas pri transigo de estetikaj, filozofiaj kaj kulturaj valoroj de la verko. Poste ekviglis debato pri diversaj tradukistaj problemoj. Fine oni diskutis, ke necesus eduki novajn tradukantojn aŭ per specialaj seminarioj aŭ per verko de lernolibro (ekz. laŭ tradukoj de niaj plej bonaj majstroj Lukáš, Hromada, Pumpr, Kořínek, Váňa k.a.).

 

La seminario pri planlingvo realiĝis en Kohoutovice.