Informilo 1 dimanĉo

Informilo 2 lundo

Informilo 3 mardo

Informilo 4 merkredo

Informilo 5 ĵaŭdo

Karolo Piĉ

vendredo

2001-07-20

6

14-a Internacia Esperanto-konferenco

en Strážnice 2001-07-14/20

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Konferenca Informilo

Vendredo, la 20-an de julio 2001

Dum la ferma asemblo estis balotitaj OSIEK premio 2001, loko de konferenco en 2003 kaj ĝia temo

OSIEK-premio por la jaro 2001.

La proponitoj estis:

William Auld por la traduko de Tolkien: La Mastro de l' Ringoj

Kreŝimir Barkoviĉ por la traduko de K. Ŝtajner: 7.000 tagoj en Siberio

Gerrit Berverling por la kompilo kaj traduko de Latina Antologio

Sergio Pokrovskij por la traduko de Bulgakov: La Majstro kaj Margarita kaj por la Komputika vortaro

Eli Urbanová por la originale verkite aŭtobiografio Hetajro dancas.

En sekreta balotado venkis ELI URBANOVÁ.

Loko de OSIEK-konferenco 2003

Proponitaj estis la ĉeĥa Prago (en ties antaŭurbo) kaj la hungara Pecs.

En sekreta balotado estis elektita PRAGO.

 

Temo de la konferenco 2003

Laŭ statuto de OSIEK necesas elekti la temon plej malfrue unu jaron antaŭ la konferenco, sed ne estas malpermesite elekti ĝin pli frue. La praktiko montris, ke unu jaron antaŭ la konferenco estas malfrue, ĉar la organizantoj por efike propagandi sian lokon bezonas scii la temon dekomence. Tial estis la temo balotata tuj. El multaj temoj (homaj rajtoj, homaranismo, kuir-arto ktp.) estis en sekreta balotado elektita temo INTIMAJ TEMOJ EN LA ESPERANTA BELETRO.

Post danko al la lokaj organizantoj (per donacitaj libroj) la prezidantino Mantha Christou solene fermis la konferencon.

 

Sabata vizito de Litomiŝlo

Kelkaj restintaj konferencanoj forveturis sabate al Litomiŝlo, urbo de Karolo Piĉ. Denove ili renkontiĝis kun sinjorino Kadidlová el la magistrato, kiu unue venigis ilin al restoracio en Smetana-domo kaj poste montris memorindaĵojn de la urbo, plej ofte ligitajn kun la vivo de Karolo Piĉ (muzeon en la iama piarista gimnazio, piaristan preĝejon kun iama piarista internulejo, tombejon kun la tombo de Piĉ), sed ankaŭ aliajn interesaĵojn (kastelan kaj internulejan ĝardenojn, muzeon de Josef Váchal, originala artisto, naskiĝdomon de Smetana). Sur la tombo de Piĉ estas skribite: Karel Píč-Onesork, esperantský spisovatel (Esperanta verkisto). Kelkajn metrojn de ĝi staras tomboŝtono de Antonín Píč (nask. 1896) kaj Marie Píčová (nask. 1917), eble la patro kaj fratino de la verkisto (?). Grava estis ankaŭ renkontiĝo kun s-ro Horáček, kiu fondis en la urbo lernejon por restaŭristoj, restaŭris la jam menciitan domon kun surmuraj pentraĵoj de Josef Váchal (la domo nomiĝas Portmoneum laŭ la nomo de iama posedanto Portman) kaj posedas eldonejon Paseka. S-ro Horáček montris intereson konatiĝi kun la verkaro de Piĉ kaj eble ĝin propagandi.