Informilo 1 dimanĉo

Informilo 3 mardo

Informilo 4 merkredo

Informilo 5 ĵaŭdo

Informilo 6 vendredo

Karolo Piĉ

lundo

2001-07-16

2

14-a Internacia Esperanto-konferenco

en Strážnice 2001-07-14/20

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Konferenca Informilo

Bonvenu ”KI”

Dimanĉe vespere preskaŭ neatendite aperis Konferenca Informilo. Bonege, ja dum IEK-oj la plej aktualaj informoj estas ĉiam necesaj, ĉar iaj ŝanĝoj en programo povas okazi spite al volo de organizantoj. La ŝanĝoj povas kaŭzi ja ”miniĥaoson”, sed tamen sufiĉe malagrablan. Kaj tial ”KI” sendube helpos eviti al ĉiuj malagrablaĵoj. Ja la tuta nia moderna socio, ĝisvorte staras sur rapidaj kaj precizaj informoj. Do bonvenu KI kaj servu efike al niaj bezonoj dum la tuta konferenca semajno.

JG

Lundo, la 16-an de julio 2001

La prelegan matineon startigis Ed Borsboom per rakontado pri la vivo de Karolo Piĉ. Unue li demandis plurajn aŭskultantojn, kiam kaj kie ili aŭdis unuafoje pri la verkisto - montriĝis, ke krom unu neniu iam ajn persone renkontiĝis kun K. Piĉ, tial li restas persono iel mistera. Li naskiĝis en Litomiŝlo, tie vizitadis gimnazion, poste li enskribiĝis al Karola Universitato en Prago. Sed venis faŝisma okupacio, la universitatoj estis fermitaj. Li fariĝis por kelkaj monatoj eĉ novico ĉe dominikanoj, sed baldaŭ revenis hejmen. De tie li estis sendita al norda Bohemio por devigaj laboroj, de kie li revenis grave malsana. Post la milito li estis librotenisto, farbisto de fenestroj, denove kontisto. Lia fratino Maria forkuris antaŭ komunismo en Kanadon, sed li restis por ne perdi kulturajn radikojn, tamen li verkis nur por tirkesto kiel disidento rifuzanta la reĝimon.

Chris Declerck elektis kiel temon de sia prelego la esperanto-logiajn verkojn de Piĉ, kiuj ofte akompanas liajn beletraĵojn kiel postparolo, sed aperadis ankaŭ memstare en broŝuroj aŭ gazetoj. La logike ordigitaj citaĵoj el ĉi tiuj tekstoj klare kaj atentokapte montris la evoluon en la lingvistika pensado de Piĉ, lian opinion pri la signifo de literaturo por la vivkapablo de lingvoj kaj de Esperanto speciale.

Posttagmeza promeno

Ĉirkaŭ la 15-a horo interesatoj kolektiĝis en la vestiblo kaj piede foriris al la malnova sinagogo kun tombejo, kiujn ni povis rigargi nur de ekstere, ĉar interne okazas rekonstruaj laboroj.

Vizito ĉe la urbestro

Preskaŭ du horojn poste akceptis la konferencanojn la urbestro Jaromír Šašinka en la urbodomo ĉe la placo, kie staras ankaŭ la urba muzeo kun statuoj de Komenio kaj Masaryk. La urbestro gastigis ĉiujn per bonvina tosto kaj interparolo pri historio de la urbo kaj respondis demandojn: kiel la loĝantaro akceptis disfalon de Ĉeĥoslovakio en 1993 (malbone, ĉar ĉi tie estas miksitaj ĉeĥaj-slovakaj familioj), kiaj estas lernejoj en la urbo (agrikulturaj kaj tekstiliaj), ĉu la lernintoj havas sufiĉe da laboro (bedaŭrinde la vestaĵa fabriko Šohaj laboras nur je 30%, ĉar ĝin ricevis kvar privatuloj, nekapablaj kunlabori, nek kun eksterlandaj investantoj), ĉu la sinagogon rericevis la juda komunumo (jes, sed kiam ili faris el ĝi varstokejon, post multaj protestoj la urbo komencis rekonstrui ĝin kiel memoraĵon kaj faros el ĝi galerion de ceramikaĵoj kaj someran koncertejon) kaj simile la eksterlandaj gastoj respondis la demandoj, kiel en iliaj landoj oni rigardas la akceptadon de novaj landoj en Eŭropan Union. Post unuhora diskuto (tradukata) li adiaŭis ĉiujn per manpremo.

Zdenka Bergrová - Oscilad‘ de steloj

ekzempleron de la poemaro vi povas ricevi senpage ĉe la libroservo. La poetino, kiu dum sia vivo enĉeĥigis 27 000 versojn, precipe el la rusa lingvo, en la lasta jardeko eldonis proprajn poemarojn, el kiuj jam multaj poemoj estis esperantigitaj de Jaroslav Mráz kaj Miroslav Malovec. Ili estas atingeblaj ĉe www.mujweb.cz/Kultura/Bergrova kaj prese kiel fragmentoj en la proponata broŝuro. Vi vere ĝojigus la 80-jaran poetinon per rencenzoj aŭ nacilingvaj tradukoj, se vi sendus iliajn kopiojn al ŝia adreso: Zdenka Bergrová, Marie Cibulkové 30, 140 00 Praha 4, Ĉeĥio.

Mardo, la 17-an de julio 2001

8.00-9.00 matenmanĝo

9.00-13.00 prelegoj (Borsboom, Declerck)

13.00-20.00 libera posttagmezo (butikumado, naĝado, skanzeno ktp.)

20.00 Lipina (infana zimbalona muziko el Vracov)

Poŝta stampilo

La partoprenantoj ne bezonas aĉetadi poŝtmarkojn, ĉar sufiĉas pagi poŝtkostojn ĉe la tablo (en angulo kun bildkartoj, telefonkartoj kaj trinkaĵoj) kaj via sendaĵo ricevos porokazan stampaĵon en koncerna valoro (vidu p. 30 en Konferenca kajero). Ĉeĥa Poŝto honorigis la konferencon per speciala registra glumarko (vidu la saman paĝon).

Meditado ĉe la sunleviĝo

Interesuloj povas peti ĉe Nancy Fontannaz tiun senpagan broŝureton de O. M. Aüvanhov.

Salutoj

Hieraŭ, la 15-an de julio, fakse salutis nin kolegino kaj amikino Maria Butan el Timisvara (Rumanio), kiu skribas: …kun granda bedaŭro mi nur de malproksime travivas la hodiaŭan tagon de la malfermo de la konferenco kaj la revidon de OSIEK-anoj. Mi ĉiam perceptis la konferencon kiel grandan aŭ malgrandan specialan familion kun fortaj amikecligoj inter la anoj. Transdonu, mi petas, miajn salutojn al ĉiuj, mi bondeziras al ĉiuj konferencanoj plenan sukceson kaj mirindan etoson.” Dankon, Maria, ni ankaŭ rememoras vin kaj vere bedaŭras, ke vi ne estas inter ni, krom en la pensoj. JG