Informilo 1 dimanĉo

Informilo 2 lundo

Informilo 3 mardo

Informilo 4 merkredo

Informilo 6 vendredo

Karolo Piĉ

ĵaŭdo

2001-07-19

5

14-a Internacia Esperanto-konferenco

en Strážnice 2001-07-14/20

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Konferenca Informilo

Ĵaŭdo, la 19-an de julio 2001

M. Malovec prelegis pri situacio en Ĉeĥio dum la totalisma reĝimo (persekutoj jak ekzekutoj en la 50-aj jaroj, nuligo de liberaj elektoj, de opoziciaj partioj kaj ĵurnaloj, nuligo de Esperanto-asocio en 1952) kaj precipe pri reguligado de libra kulturo (sekretaj listoj de malpermesitaj aŭtoroj, vortaroj de permesitaj aŭtoroj, sekreta cenzurado kaj reduktado de eldonitaj verkoj, disdonado de titoloj ”meritplena” kaj ”nacia” artisto por la obeemaj ktp.). Sekvis vigla diskuto, pli longa ol la prelego mem.

Posttagmeze venis gastoj el Litomiŝlo, nome oficistino el la magistrato Milada Kadidlová kaj direktoro de la urba muzeo Roman Košek. Post tagmanĝo kun la prezidantino Mantha Christou ili veturis kun ni al Mikulčice, al muzeo de elfosaĵoj el la 9-a jarcento p. K., kie la historiisto Josef Šolc prezentis la plej antikvajn slavajn memoraĵojn.

Mantha Christou kaj Polly Zarkada preparis grekan vesperon kun multaj naciaj frandaĵoj kaj kompaktdiska muziko.

Vendredo, la 20-an de julio 2001

8.00-9.00 matenmanĝo

9.00-13.00 ĝenerala asembleo de IEK

Premio OSIEK 2001

Oficiala fermo de la IEK

13.00 liberaj posttagmezo jak vesperoj

Sabato, la 21-an de julio 2001

8.30 - 22.00 Ekskurso al Litomiŝlo (200 km tien, 200 km reen)

Ĉiĉeronos Milada Kadidlová el la urbodomo

(nia ĵaŭda gastino)

Dimanĉo, la 22-an de julio 2001

9.00 - 19.00 Ekskurso al Lednice, Valtice (kastelaro)

(55 km tien, 55 km reen)

Lundo, la 23-an de julio 2001

9.00 - 13.00 Ŝipekskurso tra Baťa-kanalo

Danko

La organizantoj dankas al la konferencanoj por ilia partopreno, subteno de la loka Esperanto-movado kaj disfamigo de nia enlande nekonata litomiŝlano.

Jan Gördlich, Miroslava Kosnarová, Andrea Hasala, Miroslav Malovec, Vladislav Hasala

Listo de partoprenantoj

Car la adresoj estas apenaŭ legeblaj, ni fotokopias la originalon.