Miroslav Malovec

Karolo Piĉ kaj ĉeĥaj verkistoj dum la totalismo

I

Karolo Piĉ famiĝis ne nur per siaj verkoj, sed ankaŭ per lingvaj eksperimentoj kaj per erotikaj scenoj en ili. Fakte erotike impresas jam lia familia nomo, en Esperanto same kiel en la ĉeĥa. Ĉeĥaj enciklopedioj mencias du gravajn Píč-ojn en la historio.

La unua estis Karel František Píč (1786-1858), komponisto, orgenisto kaj muzika pedagogo, aŭtoro de lernolibro pri harmonio.

La dua, Josef Ladislav Píč (1847-1911), estis historiisto kaj unu el la fondintoj de la ĉeĥa arĥeologio.

Sed mi ne scias, ĉu ili estis iamaniere parencaj kun nia Karolo Píč, ĉar li preskaŭ ne vizitadis Esperanto-aranĝojn kaj informoj pri li ni trovas nur en liaj verkoj, precipe en Litomiŝla tombejo.

Li naskiĝis en 1920 kaj travivis sian infanaĝon en Litomiŝlo, kie li ok jarojn vizitadis la lokan gimnazion. Lia patro estis oficisto ĉe urbestrejo, sed hobie li ankaŭ aktoris, reĝisoris, orgenis kaj direktis amatoran kantĥoron. Karolo en la gimnazio lernis la germanan, la francan kaj la latinon kaj jam ekde sia 14-a jaro sopiris fariĝi verkisto. Kaj kiam li kiel 17-jarulo ellernis Esperanton, li deziris fariĝi verkisto esperantista.

Ĉiam allogis lin la Litomiŝla tombejo per ia mistera ĉarmo, ĉar tie kuŝis la verkistoj Šmilovský kaj Rettigová, junaĝe mortinta filino de verkisto Jirásek kaj multaj soldatoj, kiuj en 1866 falis ne malproksime en terura batalo apud Hradec Králové (Reĝinburgo). Tien li venadis, meditadis, revadis kaj sopiris pri sia verkista kariero, hejme li glutis verkojn de Seifert, Nezval kaj aliaj poetoj.

Post abiturientiĝo li enskribiĝis al filozofia fakultato de Karola Universitato en Prago, kie li loĝis ĉe sia onklo, redaktoro de Lidové listy (Popolaj Paperoj). Tiu preskaŭ ĉiutage liveris al li bileton por koncerto aŭ teatro.

En 1939 okupaciis la germanaj nazioj Ĉeĥoslovakion kaj fermis ĉiujn universitatojn en Prago. Likvidita estis ankaŭ Esperanto-asocio, kiu disvendis siajn librojn. Karolo Píč aĉetis kelkajn kaj revenis al Litomiŝlo, kie li enskribiĝis en la Pedagogian Instituon. En tiu tempo li provis verki ĉeĥlingve romanon Senmorta Homo. Lia patrino deziris, ke li fariĝu dominikana monaĥo, kaj tial li denove venis al Prago kiel novico Bernardo. Mankis al li pieco kaj post kelkaj monatoj li revenis al sia naskiĝa urbo.

Nelonge li laboris kiel oficisto en la urbestreja provizejo kaj decembre li estis sendita al devigaj laboroj, en Komořany apud Most. Kiam li ricevis libertempon kaj konstatis, ke lia amata avino Barbara estas mortanta, li longigis la forpermeson por unu monato ĝis ŝia morto, kaj nur poste li revenis. Tuj li estis arestita kaj sendita al labortendaro numero 29. Tie oni lin bonvenige frapis, kurigis ĉirkaŭ la apelplaco, poste senvestigis kaj donis malnovan uniformon sen ĉemizo. Li vidis tie homojn mortintajn pro elĉerpiĝo, aŭ homon, kiun oni antaŭ ĉiuj nudigis kaj tiel vipis, ke li hurlis kiel besto kaj fekis pro doloro.

Karolo mem estis trafita de inflamo de pulmoj, preskaŭ senmova kuŝis du monatojn en la tendara malsanulejo, poste estis sendita al hospitalo en Most (kie li vidis multajn teruraĵojn) kaj fine hejmen kiel senbezona malsanulaĉo.

La fino de la milito do kaptis lin hejme en Litomiŝlo. Li fariĝis librotenisto en distrikta oficejo, unue en Litomiŝlo, poste en Polička. Li loĝis en dometo kontraŭ la preĝejo, en kies turo naskiĝis komponisto Bohuslav Martinů. En la oficejo li enamiĝis al kasistino Georgina, edziniĝinta sinjorino, pri kiu li verkis siajn unuajn versojn. Tiuj restis al li, post kiam ŝi ne atendite foriris sen adiaŭo.

En tiu tempo li komencis korespondi kun Tomáš Pumpr, kiu spronis lian talenton, pere de Pumpr li konatiĝis ankaŭ kun Waringhien, Régulo, Lapenna. Li verkis poemarojn Fabeloj el Transe, Rakontoj kaj legendoj kaj Ekkrioj al Georgina. Li vizitadis Esperanto-kolegion en Doksy, unue kiel unu el tricent kursanoj, poste post ascocia ekzameno pri kapablo instrui ankaŭ kiel preleganto. Tiam li verkis eseojn Esperantaj neologismoj, Ilia belsoneco, La supersignitaj literoj en Esperanto kaj Lingvo Vivanta.

En februaro 1948 venis ŝoko: komunistoj ekprenis la potencon, komenciĝis arestadoj, persekutoj, minacado, eĉ ekzekutoj. Multaj homoj fuĝis eksterlanden, ankaŭ la fratino de Karolo Píč, Maria, kiun li poste dek ok jarojn ne vidis. Ankaŭ li intencis elmigri, sed lia najbarino kaj intima amikino Ria konvinkis lin resti.

La gazeto Esperantista aperadis ĝis la jaro 1951, same kiel Esperanto-Servo, fakte komunista propagandilo en Esperanto, kaj same kiel Verda Stacio transirinta post la milito el Brno al Prago. Konserviĝis surbendigo de la opero Najado en traduko de Pumpr kun plej bonaj artistoj el Nacia Teatro, sed poste estis la asocio likvidita.

Post 6 jaroj en Polička revenis Karolo Píč al Litomiŝlo kaj laboris kiel farbisto de fenestroj kaj pordoj. Poste oni proponis al li postenon de kontisto en la Ŝtata fiŝistejo, sed unue necesis solvi la problemon, kiel lin akcepti, kiam li ne estis reĝimisto. Fine oni rememoris lian malsanon dum la okupacio kaj tio helpis al lia amiko-esperantisto en la nacia komitato (komunista urbestrejo) havigi por li tiun laboron.

Plurajn jarojn li travivis per biciklado tra la tuta lando kaj verkado por eksterlandaj Esperanto-gazetoj, precipe Literatura Mondo kaj Nica Literatura Revuo. En 1966 li partoprenis UK-on en Budapeŝto kaj tie li denove renkontis sian fratinon Maria kun sesjara filineto Barbara, baptita laŭ la mortinta avino. Sekvis UK-oj en Madrido (1968), Vieno (1970), Portlando (1972), li travojaĝis la mondon kaj renkontiĝis kun siaj idoloj, Waringhien kaj Régulo. Tiuj proponis lin kiel akademianon post morto de Pumpr. Li akceptis kaj verkis multajn eseojn pri diversaj temoj. Tiutempe lia nova ĉefo, senskrupula karieristo, transŝovis lin al malpli grava posteno kun malpli alta salajro.

En 1981 aperis en la eldonejo Iltis en Saarbrücken lia ĉefverko La Litomiŝla Tombejo, post kiam ĝi fiaskis en belartaj konkursoj kaj ĉe aliaj eldonistoj. La verko tuj fariĝis furoraĵo, same admirata kiel malamata, kio estas por ĉiu verko la plej bona reklamo. La romano estas aŭtobiografia kaj mencis preskaŭ ĉiujn aliajn famajn verkojn de Píč, kiuj sekve devis esti verkitaj pli frue, ec se ili aperis libroforme nur poste.

Mi ne sukcesis ekscii, kiam Karolo Píč edziĝis al Věra Onesork, lia vidvino, kiu kiel lia vidvino en decembro 2000 kontrakte transigis ĉiujn aŭtorajn rajtojn pri la verkaro de K. Píč al R. Haupenthal. En la libro estas priskribitaj multaj liaj amoj, eĉ en plej intimaj kaj erotikaj situacioj, sed pri la edziĝo li parolas nenie.

II.

En la 31-a ĉapitro de la romano Karolo Píč priskribas, kiel li helpis al sia fratino Maria fuĝi antaŭ totalismo eksterlanden kaj en la 43-a ĉapitro li bildigas la situacion de tiuj kiuj restis enlande: mensogado de amaskomunikiloj, eliminadon de neobeemaj aŭtoroj el bibliotekoj kaj librovendejoj, karceran karakteron de la ŝtato kaj inkvizician karakteron de la registaro kaj polico.

Estis tre kuraĝe de Karolo Píč, ke li eldonigis tian libron en eksterlando ankoraŭ dum la totalismo kaj estis por li granda feliĉo, ke la polico ne rimarkis la libron, alie li certe troviĝus antaŭ tribunalo pro kalumniado de socialismo en eksterlando. Mi mem estis antaŭ dudek jaroj invitita al polico, kie oni klarigis al mi, ke kiel esperantisto skribanta ofte al eksterlando mi skribu nur pri la familio, kulturo aŭ vetero, sed neniam pri politiko, ĉar mi povus iun tagon vekiĝi en malliberejo. La policisto diris al mi pri esperantistino, kiu skribis al Brazilo, ke ĉe ni regas ruĝa teroro - la letero estis retenita ĉe la ŝtatlimo kaj por pruvi, ke ŝi pravas, ŝi estis kondamnita por du jaroj je perdo de libereco.

Nur post 1990 ni junaj eksciis veron pri la kvindekaj jaroj en Ĉeĥoslovakio. Por timigi ĉiujn, kiuj ne konsentis kun la diktaturo de la proletaro, oni tiam kondamnis pli ol ducent mil personojn al malliberejo, la prezidento Gottwald subskribis pli ol ducent mortverdiktojn, el kiuj cent sepdek estis plenumitaj.

Montriĝis, ke sangaj revolucioj manĝas siajn infanojn, kiel oni diras. Unu el komunistaj ĉefoj, Rudolf Slánský, estis subite akuzita pri ŝtatperfido, kondamnita kaj ekzekutita kun pluraj siaj kunlaborantoj. Gottwald mem mortis samtempe kun la bulgara Dimitrov unu monaton post Stalin kaj neniu kredas, ke tio estis nur hazardo. En Sovetunio oni komencis paroli pri kulto de Stalin kaj lia kunlaboranto Berija estis ekzekutita. Ankaŭ nia Gustáv Husák estis kondamnita kaj ricevis en lasta momento pardonon, sed kiam li eliris el la malliberejo kaj post dudek jaroj fariĝis ŝtata prezidento, li komencis sendadi al malliberejo aliajn.

La kvindekaj jaroj estis tempo, kiam oni unu tagon iun laŭdis kaj sekvan tagon malbenis. Ekzemple oni tiel malbenis la neobeeman jugoslavan generalon Tito, nomis lin perfidulo, nigra hundo, skribis pri koncentrejoj kaj torturejoj en Jugoslavio. Male oni laŭdis Ĉinion. Poste Sovetunio repaciĝis kun Tito kaj malpaciĝis kun Maŭ Zedong kaj la sinteno renvesiĝis.

Niaj heroaj aviadistoj, kiuj batalis kontraŭ faŝistoj en Aglujo, estis anstataŭ laŭdo arestitaj por 10 jaroj kiel perfiduloj, ĉar kiel helpintoj al angloj ili ne povis esti amikoj de la socialismo.

En la landoj de Sovetia influo oni likvidis liberajn balotojn kaj anstataŭigis ilin per deviga aprobo. La balotontoj devis iri al la balotoj, kie estis nur unu kandidato por koncerna funkcio, kaj eĉ se iu strekis lian nomon sur la balotilo, oni tamen kalkulis tion kiel validan aproban voĉon. Por ŝajnigi pluralismon, oni permesis nur du nekomunismajn partiojn (socialista kaj popoldemokratia), sed ilia membrobazo estis gardata por ne kreski kaj la partiaj ĉefoj estis transvestitaj komunistoj.

Simile oni solvis la literaturon. Oficiale estis la cenzuro nuligita, sed publikigi povis nur tiu, kiu estis akceptita en la asocion de la verkistoj. Kaj akceptita estis nur tiu, kiu aprobis la oficialan ideologion de la reĝimo kaj promesis propagandi ĝin en siaj verkoj laŭ metodo de la tiel nomata socialisma realismo. Kaj se iu esprimis opinion diferencan de la potenculoj, povis esti eksigita el la asocio kiel perfidulo de laboristoj kaj koruptito de la burĝaro.

Plie estis ellaboritaj sinsekve tri neoficialaj listoj de malpermesitaj libroj, kiujn ricevis bibliotekoj kun rimarko "severe sekreta". Laŭ tiuj listoj oni devis elimini el la bibliotekoj la indikitajn librojn kaj kaŝi ilin en la deponejo. Komence inter la malpermesitaj aŭtoroj estis ankaŭ Karel Čapek kiel burĝa aŭtoro, sed kiam oni eldonis kaj laŭdis lin en Sovetio, liaj verkoj tuj revenis. Multaj libroj aperis en la listo nur pro la tradukisto aŭ aŭtoro de la antaŭparolo. Ofte oni devis eldoni la verkojn denove por fari en ili necesajn korektojn. La plej multe korektataj verkoj estis de Marx, Engels kaj Lenin. Preskaŭ post ĉiu kongreso de la komunista partio en Sovetio oni devis ĉion reeldoni en nova versio. Tiamaniere Lenin fariĝis la plej eldonata verkisto de la mondo. Liajn verkojn po cent ekzempleroj devige devis aĉeti ĉiuj bibliotekoj, ankaŭ en kazernoj ekzemple. Mi memoras, ke kiel soldato en 1974 mi foje helpis al nia kazerna bibliotekisto stampi tian amason da liveritaj libroj.

Male la verkojn de nedezirataj aŭtoroj oni eldonadis en ridinde minimumaj eldonkvantoj, nur por fieri en eksterlando, ke la libro ĉe ni aperis. Interesa metodo kiel silentigi certajn aŭtorojn estis eldonado de verkistaj leksikonoj. Aperis ekzemple leksikono de aŭtoroj, kiuj publikigis en la eldonejo Odeon, aŭ de aŭtoroj, kies verkoj estis eldonitaj en la oficialaj eldonejoj en la jardeko 1970-1980. Al kiu oni nenion eldonis, tiu kiel aŭtoro ne ekzistis.

Al la plej grandaj naciaj poetoj Vladimír Holan kaj Jaroslav Seifert oni eldonadis senĉese malnovajn versojn omaĝe al la venka Ruĝa Armeo, sed la novajn verkojn oni lasis en la redakciaj tirkestoj. Nur kiam en 1984 Jaroslav Seifert ricevis Nobel-premion, oni eldonis liajn novajn verkojn, sed grave kribritajn kaj reduktitajn.

Unu el la plej efikaj metodoj, kiel regi la arton, estis en la socialismaj landoj disdonado de titoloj meritplena artisto kaj (pli alta) nacia artisto. Tiujn titolojn ricevadis literaturistoj, pentristoj, muzikistoj, aktoroj ktp. Tiamaniere oni povis malpli grandan, sed obeeman artiston superordigi al pli granda, sed neobeema. La plej grandaj verkistoj Bohumil Hrabal kaj Ladislav Fuks atingis nur meritecon, la plej granda poeto Jan Skácel eĉ ne tion.

Estas kompreneble, ke dum la socialismo estis ĉiuj eldonejoj ŝtataj kaj ke privata posedo de iu ajn multobligilo (ekzemple ciklostilo) estis punenda krimo, ĉar tiel oni povus multobligi kontraŭŝtatajn flugfoliojn. Se oni volis ion ajn eldoni, unue necesis akiri permeson de la ŝtataj organoj. Sed eĉ tiam ofte okazis, ke permesita libro estis lastmomente malpermesita de pli alta rangulo. Tiel oni dismetis jam kompostitajn librojn, muelis la jam presitajn aŭ konfiskis matene antaŭ la malfermo de librovendejoj la jam distribuitajn.

Aŭtoroj, kiuj volis publikigi, devis apliki aŭtocenzoron, do mem likvidi el siaj verkoj ĉion, kio povus veki malplaĉon ĉe potenculoj. Kaj se oni tamen eldonis verkon kun konfiskitaj lokoj, tiuj estis plenigitaj per alia teksto aŭ oni ŝanĝis numeradon de paĝoj por ŝajnigi, ke la cenzuro ne ekzistas.

 

III

Restas ankoraŭ malkovri, kiel el Paŭlo fariĝis Saŭlo, nome kial Karolo Píč unue kondamnis amasan enkondukadon de neologismoj kaj poste per ili inundis siajn verkojn.

En 1949 li verkis ampleksan eseon pri neologismoj, kiun li prelegis en Esperanto-kolegio de Doksy kaj poste ĝi estis publikigita en la gazeto Esperantista. En ĝi li konkludas, ke enkondukado de neologismoj estas necesa, sed oni devas enkonduki sole bezonajn neologismojn kaj en tia rapideco, ke la esperantista publiko kapablu ĝin digesti.

En 1972, kiam li fariĝis akademiano, li skribis por Starto, ke li intencas gardi la Zamenhofan Esperanton kontraŭ tiuj, kiuj detruas ĝin de interne per siaj reformoj.

Kaj en 1981 aperas lia Litomiŝla tombejo, kiu plenas de tiom da novaĵoj, ke Zamenhof mem havus problemojn kompreni tiun lingvon.

Kio okazis? Ŝajnas, ke Karolo Píč mem opiniis, ke li ne ŝanĝiĝis, ke per sia Litomiŝla tombejo li nur realigis siajn antaŭajn teoriojn.

Píč en 1949 atakis Parnasan Gvidlibron kiel neologismaron de Kalocsay, kiu klopodas renversi la Zamenhofan harmonion inter la elementoj de Esperanto. Laŭ li estas Esperanto el 60% latinida lingvo, el 30% ĝermana kaj el 10% slava. La latinida karaktero estas franc-latina, dum Parnasa Gvidlibro klopodas ŝanĝi tiun karakteron al hispan-itala. La terminaroj, kiujn UEA publikigas en la jarlibroj, male klopodas angligi Esperanton. Kaj post dudek jaroj multaj asertos, ke Plena Ilustrita Vortaro francigas la internacian lingvon.

El la eseoj, kiujn Píč publikigis en la sepdekaj jaroj en Starto (Por la Zamenhofa Esperanto, La popola karaktero de Esperanto, La scienc-teknika karaktero de Esperanto, La 15-a regulo, La greka anatemo, Superstiĉo de internacieco) rezultas, ke lin fascinis la dua parto de la 15-a regulo, nome ke oni akceptu el la internaciaj vortoj nur radikon kaj el tiu kreu proprajn Esperanto-derivaĵojn. Tial li kritikis akceptadon de internaciaj derivaĵoj kiel de tutaj blokoj (ekz. agrikulturo) kaj preferis pure Esperantajn variantojn (agrokulturo). Pro tio ne plaĉis al li ankaŭ la grekigado de Esperanto per internaciismoj grekdevenaj, kiuj konfliktas kun jam ekzistantaj Esperantaj vortoj. Ekzemple la vorto monolito signifas unuŝtono (bloko), havanta nenion komunan kun monoj kaj litoj. Simile litografo estas ŝtonskribo, ne nobelo kuŝanta en lito, sed plie Schwartz uzis ĝin en senco de litografa metiisto, dum reproduktaĵo estis litografaĵo, male laŭ PIV ĝi restas reproduktaĵo, dum metiisto estas litografisto.

Píč iris inversan vojon. Li klopodis malderivi, malkombini la latindevenajn Esperanto-vortojn kaj tiri el ili la originan radikon. Ekzemple el la vortoj inkludi kaj ekskludi li tiris radikon kludi kaj el ĝi li poste derivis pure Esperantajn variantojn enkludi, elkludi. Simile el deponi li tiris radikon poni ktp. Tiamaniere li volis dismeti ĉiujn vortojn, kiuj en la latina originalo estas derivaĵoj, ja eĉ tiujn, kiuj ŝajnas esti derivaĵoj laŭ la Esperanta gramatiko. Ekzemple el malgraŭ li tiris graŭ en mala senco, proksima al dank' al. Li asertis, ke Esperanto similas al komputilo, ĉar ĝi konsistas el kunmeteblaj kaj dismeteblaj partoj.

En la 2-a numero de Starto 1977 reagis Jiří Kořínek per artikolo Ĉu reformemo savodona? atentigante, ke tiameniere oni devus ŝanĝi la tutan vortprovizon kaj karakteron de Esperanto. Karolo Píč jam en la unua ĉapitro de Litomiŝla tombejo aludas tiun artikolon kaj plendas, ke li estis atakita kaj nekomprenita, ke li ne volas reformi Esperanton, sed disvolvi ĝiajn latentajn (kaŝitajn) eblojn. Okulfrapa diferenco inter la antaŭaj teoriumadoj kaj Litomiŝla tombejo estas, ke la eseoj estas verkitaj en klasika Esperanto, dum en la Litomiŝla tombejo svarmas novismoj kiel forsin, aŭtem, nelge kaj aliaj.

Povas esti, ke la diferencon kaŭzis simpla fakto, ke io alia estas teoriumi kaj io alia realigi la teoriojn per verkado de romano kaj renkonti multajn problemojn ĝis tiam nesupozatajn. Píč klarigas la problemojn en postparolo.

Parnasa Gvidlibro donis al beletro barokan, preskaŭ liturgian stilon, taŭgan por majestaj epopeoj, sed al Esperanto mankas precipe la ĉiutaga profana lingvaĵo, kiu ebligas priskribi en romano ekzemple kverelon inter ebriulo kaj lia furiozanta edzino, interparolojn de junularo, babiladon de laboristoj en gastejo aŭ flustradon de klaĉulinoj. En la 18-a ĉapitro de Litomiŝla Tombejo li provis imiti la matenajn flustrojn de ulinaĉoj: Ĉu vi aŭdis la kravalon ĉe Genovakoj? - La kravalo ekis pro la juna! Pro Novakidino! - Ĉu vi konas la rustean studenton el la tria etaĝo? - Ĉu tiun verukozan? - Tiun! Li postiras ŝin! Nu, kaj tiu igis ŝin laktoza! Li plikis al ŝi idon! Li obtiradas ŝin jam ekde januaro! .... ktp.

Multaj esprimoj estas tro konkretaj (kremacio ne estas enterigo) aŭ male tro malkonkretaj (ĉiujn altaĵojn ne eblas priskribi per triopo monto, monteto, montego). La mankon ne rimarkas tiu, kiu uzas Esperanton por amika korespondado, sed tuj ĝin eksentas homo, kiu provas verki aŭ traduki romanon.

Tridekjara Piĉ eble opiniis, ke li havas sufiĉe da tempo por malrapida enkondukado ne bezonataj vortoj, sed la sesdekjara verkisto ne plu havis tiom da pacienco. Li volis postlasi verkon, kiu grave riĉigos la lingvon kaj verŝajne kredis, ke la novismoj iom-post-iom radikiĝados eĉ post lia morto. La Litomiŝla tombejo estas siamaniere futurologia verko, kiel Esperanto povus aspekti eble post kvidek aŭ cent jaroj.

Píč ofte kopias la ĉeĥan lingvon, ke tio eĉ mirigas, ĉar apenaŭ oni povas supozi, ke la ĉeĥismoj estas internaciaj. Ekzemple la esprimo "obtirado" estas kalka traduko el la ĉeĥa slango kun subkomprenata signifo "prifiki". Ĉeĥismoj estas ankaŭ "preni nanon" (drinki glaseton da forta brando), "ĉiĉo" (katino kaj metafore knabino), "buĥto" (ĉeĥa rektangula kuko, metafore knabino kaj ŝia vulvo) kaj "doni al iu rabotalon" (kiam iu festas naskiĝtagon, du homoj prenas lin je la manoj kaj du je la piedoj kaj balancas lin tiel, ke lia postaĵo frapas benkon kiel rabotilo - tiomfoje, kiom da jaroj li festas). Laŭ la ĉeĥa lingvo li uzas la distribuan prepozicion "po" prefikse antaŭ verboj kun senco fari la agon po iomaj kvantoj, ekzemple "postari" (stari jen tie, jen alie, enui), "pokuri" (kureti tien, reen, aliloken, ekz. hundo surstrate), "podrinki" (drinki el glaso malrapide, novan gluton post kelkaj minutoj) ktp.

Same kiel Fernando de Diego ankaŭ Karolo Píč sentis nesufiĉon de Esperanto por priskribi montojn kaj altaĵojn, tial ili enkondukas hilo, kolino, kumulo, pinto, glaciso, siero kaj simile li riĉigas la lingvon per vortoj kiel hati (malami), verberi (pune bati sen indiko de batilo), vabanko (facilanima decido), kipo (ŝutamaso), hunti (kurigi, rapidigi), hurti (abrupti, bruski), forniki (malĉaste seksumi) k.s.

Sed plej tikla afero, kiu efikis plej skandale, estas enkonduko de vortoj sen finaĵo (adverboj, konjunkcioj) kaj de novaj afiksoj, ĉar tiuj grave modifas la Fundamenton: ak (plifortigita kaj) aŭtem (sed, tamen, ja), enim (nome), erst (ne pli frue ol, nur), forsin (eble), graŭ (ĝuste tiel), ĝus (ĝuste tiam), mej (malplej), men (malpli), nam (ĉar, pro tio, nome), nelge (antaŭ nelonge), nok (ankoraŭ), olim (jam antaŭ longa tempo), sovente (ofte) kaj aliaj.

Karolo Píč estas aŭtoro, kiu vekas admiron pro literatura nivelo de siaj verkoj, kaj samtempe kondamnon pro enkondukado de nedigesteblaj novismoj. Multaj volis lin imiti kaj enkondukas pluajn novaĵojn, kiuj iam tiam konfliktas ne nur kun la jam ekzistantaj vortoj (ekz. hilo estas specio de batrako, parenca al rano, ne speco de monteto), sed ankaŭ kun enkondukataj neologismoj. Ekzemple hik, hike, hika kelkaj uzas en la senco ĉi tie, ĉitiea, dum Karolo Píč en senco de "problemeto": Jen la hiko! (Jen la tubero en la afero!). Lia amiko R. Haupenthal uzas la esprimon nul en la senco neniu (nul homo = neniu homo), kion mi ĉe Píč neniam renkontis. Tiamaniere kreiĝas en Esperanto dialektoj laŭ personaj gustoj de unuopuloj.

Estas demando, ĉu tio estas danĝera por la lingvo aŭ ne. Mi opinias, ke multaj la danĝeron troigas. Ĉeĥa verkisto Vladislav Vančura kreis multajn neologismojn en siaj ĉeĥaj romanoj kaj ĉeĥa poeto Ivan Blatný utiligis en sia ĉeĥa poezio elementojn de aliaj lingvoj inkluzive de Esperanto, tamen la novaĵoj restis limigitaj je iliaj verkoj kaj la ĝeneralan ĉeĥan lingvon ili ne eniris nek ĝin endanĝerigis. Ankaŭ la novismoj de Esperantaj verkistoj kutime restas limigitaj je iliaj verkoj, en kiuj ili kreas specialan etoson, fortimigan por unuj kaj allogan por aliaj. La Esperanta literaturo ne havas tre multe da legantoj, eble nur unu procenton de la tuta esperantistaro, dum la ceteraj aĉetas nur insignojn, glumarkojn, bildkartojn, flagetojn kaj similajn esperantaĵojn. Kiam aperis la eseo Abunde kaj redunde de Josef Rumler, multaj kolerantaj samideanoj legis sole la neologisman vortareton fine de la kajero, sed la eseon mem ne. En la eseo aperis kelkaj preseraroj, kaj mi devas konfesi, ke komence mi pensis, ke ankaŭ tio estas neologismoj, sed ne trovinte ilin en la glosaro, mi komprenis, ke la tajpinto simple eraris. Sed ĉar 90% da esperantistoj ne legas, la verkoj apenaŭ povas influi la lingvouzon. Ili nur dividas la legantojn je literaturaj kaj lingvaj ĝuantoj malfacila legaĵo kaj je amantoj de simpla legaĵo por pedagogiaj celoj.