Informilo 1 dimanĉo

Informilo 2 lundo

Informilo 3 mardo

Informilo 5 ĵaŭdo

Informilo 6 vendredo

Karolo Piĉ

merkredo

2001-07-18

4

14-a Internacia Esperanto-konferenco

en Strážnice 2001-07-14/20

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Konferenca Informilo

Merkedo, la 18-an de julio 2001

Josef Dörr prezentis la lingvaĵon de Karolo Piĉ kaj vekis viglan diskuton, ĉu necesas ”piĉismoj” kiel erst, forsin, enim, ma, aŭtem, men aŭ diversaj precizigoj de montoj (kolino, hilo, alpo, siero, kipo), de vipado (verberi, flageli, ŝlahi) aŭ de aliaj aferoj (cuki, ŝup-ŝup, hati, malado) aŭ la tuta aro de afiksoj (eŭ-, es-, par-, -al-, -ud-, -e-) ktp.

Gesamideanoj N. Fontannaz kaj A. Grossman poste prezentis prelegon de C. Gacond, kiu pro malsaniĝo ne povis veni. Li surbendigis sian prelegon kaj eĉ kompletigis la parolon per skribita teksto. Por ke la prelego ne estu monotoma, oni alterne aŭskultis lian voĉon kaj laŭtlegis liajn tekstojn. La temo estis didaktiko per piĉaj tekstoj. Al kursanoj povas la instruisto legis ekzemple la unuan ĉapitron el La Litomiŝla tombejo pri problemoj ĉe verkado de romano, aŭ ĉapitrojn při biciklado aŭ pri mallibereco de verkisto en totalisma reĝimo kaj poste diskutigi la kursanojn pri la temo.

Dum la tagmeza paŭzo okazis malgranda intervjuo kun loka ĵurnalistino Lenka Fojtíková, kiun partoprenis Mantha Christu, Bruno Masala, Vláďa Hasala kaj Mirek Malovec. Venontsemajne aperos artikolo en la gazeto Slovácko.

Posttagmeze per kvar aŭtomobiloj oni veturis al la kastelo Milotice, kie interpretis Miroslav Malovec. (Sciante, ke la ĉiĉeronino aŭskultas, kiel sonas Esperanto, li klopodis paroli klare, ne tro rapide, kaj precipe flue, eĉ se de tempo al tempo kun eraroj, tamen ankaŭ la eraroj devas esti elegante prononcataj antaŭ neesperantisto.) Post la trarigardo de la kastelo kaj ĝia ĝardeno, la aŭtomobiloj forveturis al la proksima vilaĝo Skoronice, kie antaŭ la preĝejo atendis du lokaj esperantistoj kaj post vilaĝo ilia amiko en sia vinkelo, kie li ĉiujn regalis per kelkaj vinglasetoj de la blaka kaj de la ruĝa.

Vespero apartenis al Vl. Hasala kaj lia plej granda hobio - Esperanto en filatelo. Post lia enkonduko ekzumis vigla diskuto.

 

Letero de sinjorino Onesorková

Hieraŭ venis letero de la vidvino de Piĉ, kiu deziras al la konferenco sukceson, sed ŝi havas san-problemojn kaj hodiaŭ forveturas el Litomiŝlo, tial ŝi ne povas renkontiĝi kun ni.

Roger Goris, la sekretariode la grupo Esperanto 3000 en Leuwen salutas nian IEK: ”Bondeziroj al ĉiu partoprenanto al IEK 2001”. Al la sekva IEK en Leuwen jam aliĝis 21 partoprenantoj el 7 landoj. Ankaŭ vi povas ĝui rabaton, se vi aliĝos jam dum la konferenco en Strážnice kaj tuj poste pagos al organizantoj en Leuwen. Aliĝilo en la prelegejo. La tujaj aliĝintoj poste ricevos du Duval-botelojn (fama forta biero).

 

Preskoboldo ŝercis

Se vi nenion strangan rimarkis sur la belaj notkajeroj, kiujn vi trovis en viaj konferencaj dosieroj, ne legu la sekvajn vortojn!

Se tamen vin ŝokis, ke la kikeroa ”Malklera homo estas sklava besto” fariĝis ”Maklera …”, sciu, ke la frapfrazon de La Gazeto aliformis la presisto kiu - sen scipovi la esperantan - kreis ŝvarc-indan spritaĵon. Nu, li tamen meritas ian punon. Piĉ-stila pugvergado estus eble troigita - estu li afliktita per postulo de kiel eble plej granda rabato je fakturado! Mi tamen proponus, ke venontfoje li pli decidige laborigu sian preskoboldon kaj kuraĝu misformi ankaŭ la adjektivon ”sklava”, por ke ni havu la pli veran: ”Maklera homo estas sana besto”.

EdZ

Ankaŭ en la 3-a numero de Konferenca Informilo la koboldo petolis, kiam en la prelegon de Christian Declerck li enŝovis ”la malesperantaj, la formortitntaj” anstataŭ ”la malaperintaj, la formortintaj”. Iam tiam okazas, ke la komputilo aŭtomate korektas kelkajn esperantaj vortojn laŭ la ĉeĥa ortografio kaj la rapidanta redaktoro ne sukcesas tion kapti (ekz. kaj - jak, dum - dům, pri - při).

 

 

Ĵaŭdo, la 19-an de julio 2001

8.00-9.00 matenmanĝo

9.00-13.00 prelegoj (Malovec), akcepto de Litomiŝlaj gastoj (sekretariino de la urba oficejo kaj direktoro de la urba muzeo) ĉe la urbestro de Strážnice kun reprezentantoj de OSIEK

    1. ekskurso al Mikulčice (per propraj veturiloj)

20.00 Greka vespero (Mantha Christou, Polly Zarkada)