Informilo 2 lundo

Informilo 3 mardo

Informilo 4 merkredo

Informilo 5 ĵaŭdo

Informilo 6 vendredo

Karolo Piĉ

dimanĉo

2001-07-15

1

14-a Internacia Esperanto-konferenco

en Strážnice 2001-07-14/20

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Konferenca Informilo

Sabato, la 14-an de julio 2001

Dum la tuta tago alveturadis la partoprenantoj kaj vespere ĉiuj kolektiĝis por interkona vespermanĝo en kela restoracio kun folklore ornamitaj muroj kaj kun tabloj svedmaniere ornamitaj per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Dimanĉo, la 15-an de julio 2001

Je la deka estis la konferenco solene inaŭgurita de la OSIEK-prezidantino, s-ino Mantha Christou. La konferencon nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio salutis la prezidantino, s-ino Věra Podhradská, kaj nome de UEA estrarano por faka agado, s-ro Petr Chrdle. Poste estis prezentitaj la prelegontoj, kiuj samtempe skizis temon de siaj prelegoj: Ed Borsboom (La beletraj verkoj de Piĉ, La poezio en la verkaro de Piĉ), Christian Declerck (La esperantologiaj verkoj de Piĉ, La virino en la verkaro de Piĉ), Josef Dörr (La lingvo de Piĉ), André Grossmann (Didaktikaj rendevuoj kun Piĉ), Miroslav Malovec (Piĉ kaj ĉeĥaj verkistoj dum la totalismo). Sekvis prezento de literaturistoj proponitaj por OSIEK-premio 2001 (K. Barkoviĉ, S. Pokrovskij, W. Auld, E. Urbanová, G. Berverling).

Posttagmeze prelegis pri historio de Strážnice loka historiisto Josef Šolc kaj la konatiĝo kun la historio kontinuis en la kastelo (ĉe ambaŭ interpretis M. Malovec), kie troviĝas Instituto de popolo kulturo (pentraĵoj, porcelanaĵoj, biblioteko, popolaj muzikiloj).

La vesperon fermas balo.

Lundo, la 16-an de julio 2001

8.00-9.00 matenmanĝo

9.00-13.00 prelegoj (Borsboom, Declerck)

15.00 promeno tra la urbo (kolektiĝo en la vestiblo)

16.15 foriro de la tranoktejo al la urbodomo

16.30 la konferencanojn akceptos urbestro (vidu salutvortojn, p. 6)

20.00 Prelego pri regiona vino inkluzive gustum-prezentadon kaj vivan folkloron (prelegos profesia vinisto František Havlík)

 

 

 

Aŭspicio

Aŭspicion pri la konferenco akceptis Ĉeĥa Esperanto-Asocio, p/a Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, tel/fax 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz, www.kuk.cz/cea, organo Starto, p/a Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, starto©clavis.cz, www.clavis.cz/starto.

FUMADO

Ĉar ni loĝas en hejmo por junularo, pli vere infanoj, estas en la tuta domo severe malpermesita fumado. Ni petas la fumantojn respekti tiun postulon kaj fumi eksterdome.

Salutoj

La konferenco ricevis rete du salutojn, nome de Benino kaj hilelistoj:

Benino: Okaze de la 14-a IEK de OSIEK okazonta de 14-21an de julio 2001 en Straznice la nova Benina landa asocio nome B.E.F. plezure deziresprimas bonvenon kaj bonan sukceson al la gepartoprenantoj el diversaj landoj. B.E.F. deziras kunlabori kun la aliaj landaj asocioj. Tial ĝi amike volus agi ĉie en la mondo por akiri spertojn, kiuj permesos ĝian evoluon. Finfine, B.E.F. multe dankas la organizantojn de la 14-a IEK de OSIEK, kuraĝigas ilin daŭrigi iliajn taskojn kaj precipe petas ilin bojkoti disputojn / kverelojn, kiuj alkondukas la disigon. Amike kaj sincere BEF salutas vin kaj la konferencon. Samideane via, la ĝenerala Sekretario de B.E.F. François HOUNSOUNOU.

Hilelistoj: Elkoran saluton al la Internacia Esperanto Konferenco de OSIEK kaj sukceson! P.S. Pro ega okupiteco per preparoj por la Hilelista renkontiĝo (Zagreb, 23-26.07.2001) al mi, bedaŭrinde, mankas tempo por ĉeesti IEK-on, sed mi esperas ke iu el OSIEKanoj trovos tempon por - kiel gasto - partopreni nian Renkontiĝon. Bonvenon! Mato Spekulkjak, la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo.

Kontribuoj al nia Informilo

La redaktoro Miroslav Malovec volonte publikigos viajn kontribuojn por la informilo.

Chris Declerck

pretas paroli při sia ”romano” (650-paĝa) ”Tarokoj jak epokoj” jak legi el ĝi kelkajn specimenojn (± 1 horo).