Informilo 1 dimanĉo

Informilo 2 lundo

Informilo 4 merkredo

Informilo 5 ĵaŭdo

Informilo 6 vendredo

Karolo Piĉ

mardo

2001-07-17

3

14-a Internacia Esperanto-konferenco

en Strážnice 2001-07-14/20

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Konferenca Informilo

Mardo, la 17-an de julio 2001

En la prelega matineo daŭrigis siajn prelegojn Ed Borsboom (La poezio en la verkaro de Piĉ) kaj Christian Declerck (La virino en la verkaro de Piĉ). Certagrade la prelegoj identis, ĉar Piĉ poezias precipe pri virinoj. En la paŭzo inter la prelegoj oni menciis la meritojn de Reinhard Haupenthal pri la eldonado de verkoj de Piĉ kaj klarigis, ke li estis invitita al la konferenco, sed la vojaĝ- kaj restad-kostoj superis la financajn eblojn de OSIEK, kies prelegantoj mem ĉion pagas por si.

Ni elpetis fragmenton el la dua prelego por publikigo.

El la prelego pri virinoj en la verkaro de Karolo Piĉ

La virino en la verkaro de Piĉ konstante metamorfoziĝas. Ŝi aperas en multaj eldonoj, laŭ la bezonoj de la rakonto, laŭ la bezonoj de viro.

Ili do estas diversaj - ĉiam alia virino. Naiva, ĉarma, kompatinda aŭ sopirata, en la poemaroj. En Litomiŝlo - tiu kaj tia, revoj kaj rememoroj. En Klaĉejo - la virino ordinara, ne tre klera. En la Verkist-Ordeno - la virino intelekta kaj delektinda, inteligenta kaj vivema. En La Bermuda triangulo la eksterordinara virino: siaspecaj sorĉistinoj, iel misteraj - petolemaj, scivolaj, ritoplenumaj, ekstersense ekstrasensivaj kaj sciaj. Elstaraj rakontoj kiel: Tio ja, ree, estis nokto, La pereo de Sodomo, Linio de fido, kaj Simpozio pri -ata -ita

En unu el la ‚bermudaj‘ rakontoj ni legas (111): ”Al ĉiinu, kiun vi iam renkontis, al ĉiinu, kiun vi iam eble iom amis, al ĉiinu, kiu al vi plaĉis, vi estas iel mistere ligita kaj kroĉita, kaj vi ne povas vin malligi. La rememoroj pri ĉiu tiinu iras kun vi kaj neniam vi kapablos ĝin perdigi.”

Mi kredas, ke tio validas por ĉiu el ni. Kaj iras kun ni, ne sole la vivaj virinoj, kiujn ni konis aŭ renkontis reale - la revidataj, la malaperintaj, la formortintaj - sed ankaŭ la virinoj kiujn kreis la arto de pentristoj, skulptistoj, filmistoj, fotistoj, kaj verkistoj; akompanas nin, krom veraj virinoj, ankaŭ paperaj virinoj.

Ĉe la demando ”Kia estas la virino en la verkaro de Piĉ?” ni devas ankaŭ, ni ne povas tion preterlasi, kalkuli kun la motivo. La celo de multaj scenoj, krude lascivaj, en kiuj Piĉ priskribas delogadon, amoradon aŭ masturbadon - tiu celo povas ŝajni rekte erotika, iuj eĉ asertus, ke pornografia. Sed detala esplorado de la variaĵoj de tiu temo, kombinita kun paŭŝale supervida rigardo de la tuta vivoverko, rivelas ke ĉio ĉe Piĉ servas al la ellaborado de lia literatur-bildo, al kreo de romanlingvo.

Ĉe la fino de Kritiko kaj Recenzistiko Piĉ skribis: ”Kaj ĉu mi reakcentu, ke mia eksterordinara danko apartenas ankaŭ al la virino, al kiu ĉi tiu libro estas dediĉita, kaj kies nomo troviĝas sur la fronta paĝo?”

Kiu ‚virina‘ nomo? - Ĉu Litomiŝl? Aŭ ĉu, en la titolo, la nomo Esperanto?

Christian Declerck

Lipina

Post libera pluvega posttagmezo venis gaja vespero kun geknaba zimbalona muzikgrupo Lipina el Vracov, pri kiu ni hieraŭ skribis ”infana”, sed pli bone estus diri ”junulara”, ĉar nur violonistoj kaj unu dancanto estis 15- aŭ 16-jaraj, dum la ceteraj estis 20-jaruloj aŭ eĉ pli aĝaj. Kvin paroj dancis folklorajn ĉiregionajn dancojn, kelkajn solojn kantis la zimbalonanta knabino, poste la menciitaj violonistoj, sed plej ofte kantis la dancantaj paroj mem. Fine de la programo ili prezentis konkursajn ludojn kun ĉapeloj - oni laŭ ritmo de la muziko devas preni la ĉapelon de la najbaro kaj meti sur la propran kapon, kiun dume liberigis la alia najbaro. La muziko iĝas ĉiam pli rapida, ĝis iu el la ludantoj fuŝas la ludon. Poste ili ”eltiris” plurajn spektantojn sur la dancejon (liberigita loko en la vestiblo de la tranoktejo Interstudent), por ke ankaŭ ili elprovu tiun ludon. La programo estis fermita tiel, ke la knaboj invitis al danco konferencaninojn, la knabinoj konferencanojn kaj en pluraj sovaĝaj dancoj ilin ŝvitigis.

La konferenco en Interreto

Ni sukcesis jam meti la unuajn Konferencajn Informilojn en la reton ĉe la adreso http://mujweb.cz/Veda/traxler kaj dissendi ilin al redakcioj de Esperanto-radioj. Radio Vieno respondis per propono de siaj programoj.

Merkredo, la 18-an de julio 2001

8.00-9.00 matenmanĝo

9.00-13.00 prelegoj (Dörr, Gacont - prezentos Fontannaz kaj Grossman)

    1. ekskurso al kastelo Milotice (per propraj veturiloj)

20.00 Esperanto en filatelo (Hasala)