Rememore al la ĉeĥoslovaka radio-elsendado

Verda Stacio

Brno 1927-1937  -  Praha 1945-1950



Ĉefpaĝo

Heredaĵo

 

Historio de la elsendoj

 

Elsenditaj programoj

 

Fotogalerio

 

Radio Praha 1962-1967 kaj Radio Bratislava 1968

 

Studioj

 

Konservitaj verkoj


 

 Esperanto-elsendado en Ĉeĥoslovakio post la milito

 

La informoj estas transprenitaj el la revuo Esperantista (1946-1951), la numero post la oblikva streko montras paĝon en la jarkolekto.




La bildo montras aktorojn, kiuj ludis  en radiosceno „Fantomo en la kastelo“. Starantaj: Frant. Landsman, Miloš Nývlt, Jan Valeš, Antonín Slanina, Václav Lorenz, inspiciento Bohumil Semerák, Antonín Klimeš, ĉefreĝisoro Josef Bezdíček. Sidantaj: Václav Piskáček, Bedřich Bobek, Zdenka Švábíková-Kožíková, Karel Höger, Ludmila Klimešová, Jaroslava Vacková. - Sur la dua bildo: Ĉefreĝisoro de Radio-Praha Josef Bezdíček kun asistanto  kaj miksisto dum prezentado de la Fantomo en la kastelo (Esperantista, decembro 1948).

Artikoloj

Esperantista 1946/7 

Radio

Baldaŭ post liberiĝo de nia lando starigis nia Asocio Radio-komisionon kun s-o Adolf Malík kiel estro kaj turnis sin al direkcio de ĉeĥoslovaka Radio kun propono uzi Esperanton por informado de fremdlando pri politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj aktualaĵoj, de nia ŝtato. Dank' al larĝvida kompreno de la Radio-estraro, la propono estis akceptika kaj la Stacio Praha disaŭdigas lundon kaj ĵaŭdon sur mezaj ondoj kaj ĉiutage sur mallongaj ondoj. Similan sukceson havis E, Klubo en Mor. Ostrava, el kie oni disaŭdigas sur mezaj ondoj ĉiun mardon. La mezondaj disaŭdigoj estas krom tio je nia dispono por informoj priesperantaj kaj organizaj ankaŭ en ĉeĥa lingvo.

            Dum la jaro 1945 parolis sur mezaj ondoj Malík 9 foje, Hromada 6, Slanina 6, Eliášová 3, Dr. Weirych 2, Echtner 2, Forge, Silagyi, Ivone, Mařík, Borovka, Valeš, Benda unufoje.

            Temoj de prelegoj estis:

17. 9. Malík: Enkonduko (ĉeĥe kaj-esp.).

20. 9. Malík: T. G: Masaryk (datreveno 14. 9. 1931).

24. 9. Hromada: Nia subtera movado.

27. 9. Benda: Pri Esperanto-kursoj en Radio (ĉeĥe).

l. 10. Malík: Informoj pri aktualaĵoj.

4. 10. Echtner: Kotraŭgermana digo en Ĥodujo.

8. 10. Hromada: Antaŭ sep jaroj.

11.10. Malík: ÚRO kaj federacio sindikata en Parizo (ĉeĥe). 

15. 10. Forge-Slanina: Intervjuo kun franco.

18. 10. Malík: Centra Estraro Sindikata kaj Sindikata federacio en Paris.

 22. 10. Szilágyi: Perfido de demokratio.

 25. 10. Dr. Weirych: Ekonomia konstruado de ĈSR.

29. 10. Malík: La unua respubliko (28. 10. ). 

 l. 11. Staněk (Hromada): Revolucia-Sindikata movado (ROH).

5. 11. Ivone de Petry-Slanina: Intervjuo kun franca dancistino.

8. 11. Slanina: Filma industrio en ŝtatan posedon.

12. 11. Mařík: Tragedio de 17. 11. 1939.

15. 11. Hromada: Argumentoj - por ŝtatigaj dekretoj.

19. 11: Echtner: Luzacio.

 22. 11. Malík (Eliášová) : Momentbitdoj el la studenta kongreso.

26. 11. Šustr: Bonhumoraĵo dum la milito.

29. 11. Malík: Kongres-finalo.

3. 12. Dr. Weirych: Ekonomiaj rilatoj kun Svedujo.

4. 12. Malík: Skandinavia centralo,

6. 12. Slanina kaj trupo: Sankta Nikolao,

7. 12. Hromada: Esperanto-Svedujo kaj ni.

10. 12. Ing Hons (Malík): Cent jaroj de fervojo Olomouc-Praha.

13. 12. Hromada: Kio nova en ĈSR I.

17. 12. Borovka: Pri L. L. Zamenhof (15. 12.).

20. 12. Slanina-Eliášová: Interparolo kun partizanino.

27. 12. Hromada: Kio nova en ĈSR II.

            Sur mallongaj ondoj komencis disaŭdigado esperantlingva la 24-an de septembro per paroladoj de Kamarýt kaj Malík, kaj ĝi estas daŭrigata ĉiutage, 15 minutojn, 12 minutoj estas prelego, 3 min. muziko. Ĝis fino de decembro parolis sur mallongaj ondoj: Malík 56, Hromada 42, Valeš 7, Eliášová 6, Echtner 2, Kaukušová 2, Jeřábek 2, Mařík 2 foje.

            La resono de nia disaŭdigo estas tre granda.

            Laŭ la ricevitaj korespondaĵoj Radio Praha estas aŭskultata ĝis nun en 11 Iandoj: Svedio, Britlando, Danujo, Nederlando, Francio, Belgio, Svislando, Polujo, Norvegio, Finnlando kaj Bulgario.

            Pluraj profesiaj aktoroj kaj operkantistoj en Praha lernas nian lingvon. Tio estas preparo por radiosendado de teatraĵoj, operoj, operetoj kaj kantoj en Esperanto.

            Multaj samideanoj en Eŭropo estas ankoraŭ sen regula kontakto kun la Esperanto-movado pere de Esperanto-gazetoj. Pro tio Radio, Praha sendos „Esperantan Radio-Revuon de Praha“ ĉiun unuan jaŭdon en la monato je la 22a horo 50 minutoj sur ondo 470 m kun diverslandaj informoj pri interesaj kaj gravaj novaĵoj pri Esperanto, ĝia movado, gazetoj kaj libroj. Jam ni ricevis du librojn por radio-recenzo. Urĝaj informoj estos sendataj kiam ajn en nia lunda kaj ĵaŭda disaŭdiĝado.

 La nunaj ondoj kaj tempoj de Esperanto-sendado Radio-Praha:

 a) ĉiutage (ankaŭ dimanĉe) de la 22,30 ĝis 23 horo sur mallonga ondo 49,92 m: Informa servo pri la vivo en Ĉeĥoslovakio (aranĝo de la stacio),

 b) ĉiulunde kaj ĉiujaŭde de la 22,50 ĝis 23 horo sur meza ondo 470 m: prelegoj, intervjuoj, teatraj scenetoj, kantoj (aranĝo de la Asocio),

 c) ĉiun unuan jaŭdon en la monato (do 7 Febr. ,  7 Marto, 6 Apr., kpt) de la 22,50 ĝis 23 horo sur 470 m; „Esperanta Radio-Revuo de Praha“, informoj pri nia movado (aranĝo de la E-o-Movado).

            Ĉiuj ĉi disaŭdigoj estas ofte (ne ĉiam!) sendataj ankaŭ sur longa ondo 1571 m.

            Moravská Ostrava disaŭdigas ĉiumarde (meza ondo 325,4 m, 922 kc) de 22,20 ĝis 22,30 horo.

            Aŭskultu kaj konfirmu aŭskulton ankaŭ de tiuj ĉi stacioj fremdaj:

            Warszawa ĉiulunde (mallonga ondo 49, 06) je la 23,00-23,15 horo. Aŭskulton konfirmu al Radio Pola, Koszykowa 8.

            Sofia ĉiumerkrede (meza ondo 352) je la 17, 00 horo.

            B. N. R. O. Kortrijk (Belgio), ĉiuvendrede (meza ondo 202,3 m), je la 21,30-21, 45 horo. Aŭskulton konfirmu al Zender Kortrijk van de B. N. R. O. Rijselstr. 36, Kortrijk.

Esperantista 1946/23

RADIO.

 La disaŭdigoj okazas daŭre regule laŭ la programo kaj horaro sur nia paĝo 7. La resono de disaŭdigoj estas tre granda. Ĉiuj aŭskultantoj, kiuj konfirmis aŭdon el 19 landoj, ricevu dankon de la Radio-stacioj Praha kaj Moravská Ostrava same kiel la dankon de ni esperantistoj. El tre multaj leteroj ni citu sole sekvajn:

 Alice Früh el St. Gallen en Svisujo, skribas en marto 1946: Miajn korajn gratulojn pro la radio-relacioj al la agemaj ĉeĥoj! Mi admiras vian prezidenton Beneš. Lia bildo pendas apud mia laborloko en oficejo de la svisa federacia fervojo. Kun intereso mi sekvas viajn energiajn procedojn por atingi 100%-an liberecon. Vi pravegas!!!

            Justo Boberg el Palmfettsvägen 49, I. ANSKEDE, en Svedujo skribas la 23-an de oktobro 1945: Unue mi rolas gratuli vin pro via nova libereco. Ĉiuj Svedaj esperantistoj ĝojas kun vi. Finfine estas do fino por nacismo kaj faŝiŝmo. La humanaj kaj idealismaj movadoj povas denove internacie labori kaj do ankaŭ nia kara Esperanto-movado. Mi apartenas al estraro de Sveda laborista Asocio kaj volas de ni en estraro esprimi nian koran gratulon al ĉeĥaj esperantistoj pro dissendoj en ĉeĥa radio. Mi aŭskultas ĉiujn lundojn kaj jaŭdojn el Praha I, kaj el Mor. Ostrava ĉiujn mardojn. Mi aŭdas tre bone. Mia aparato estas sveda (Luxor) 7 lampa. La disaŭdigoj estas nur iomete malfruaj, sed tre interesaj. Ĝis esperanta venko! Nun aŭ neniam. Jes nun!

Esperantista 1946/33-34

Radio.

 Praha. Niaj radio-programoj daŭras kaj trovas ĉiam pli vastan aŭskultantaron. Korespondaĵoj pruvas, ke ni estas aŭskultataj jam en 19 landoj. Krom la 11 nomitaj en nia unua n-ro, venis leteroj el Hispanio. Portugalio, Hungario, Austrio, Irlando, Jugoslavio; eĉ el Germanio skribis al ni soldato deĵoranta en la angla armeo, ke la tieaj esperantistoj (plejparte revenintaj el koncentrejo) aŭskultas nin (en Hamburg, Godesberg kaj Frankfurt a. /M.)

            El pluraj lokoj venis informoj pri amasa aŭskultado ekz.: Skvöde (Svedio) 11 subskriboj, pli poste 65 aŭskultantoj Breda (Nederlando) 12 subskriboj, Kirkcaldy (Skotlando) 21 subskriboj, Helsinki (Finlando) 13 aŭskultantoj, Nyons (Francio) 16 subskriboj, kaj aliaj.

 La temoj de radiosendoj en la nuna jaro estis:

 3. 1. Slanina, Eliášová, Valeš: Novjara sceno

 7. 1. Paleček: La ĉeĥa metio

10. 1. Budíková (Nacia opero): Kantoj de Křička en traduko de dro T. Pumpr

14. 1. Bouška: Esperantistoj en servo de la vero

17. 1. Hromada; Esperanto-Radiorevuo de Praha I.

21.1. Šimon (Mařík): Rilato de Bohemio al la mezepoka Regno

24. 1. Holcová-Slanina: Intervjuo pri glitkura sporto

28. l. Malík: Pri la ĉeĥoslovaka kongreso kaj venonta laboro

31. l. Kaukušová: Pri la Verda stacio

4. 2. Malík: Kvar ĉeĥaj arteminentuloj

7. 2: Hromada: Esperanto-Radiorevuo de Praha II.

11. 2. Paleček: La čs. metio apud la ŝtatigita industrio

14. 2. Malík: Politika karnavalo

18. 2. Bartošíková-Woudstra: La dummilitaj spertoj en Anglio

21. 2. Valeš: La ĉeĥa vitro-industrio

25. 2. Hromada: Pri la ĉeĥa poeto Svatopluk Čech

28. 2. Malík: Pri malamikaj tendencoj en la eksterlando

4. 3. Slanina (kaj aliaj): Karnavala sceno

7. 3. Hromada: T. G. Masaryk, Esperanto-Radiorevuo III. (50-a elsendo)

11. 3. Malík: Resumo de la ĝisnuna laboro en Radio-Praha

14. 3. Echtner: Ne sole germanaj infanoj malsatas

18, 3. Jurak-Slanina: Intervjuo pri la slovaka militrezisto

21. 3. Hrnčířová (Nacia Opero): Arioj el operoj „La vendita fianĉino“ kaj la „Najado“, Trad. Dr. Pumpr

25. 3. Hromada: Pri kelkaj novaj libroj esperantaj

28. 3. Šupichová: Jan Amos Komenský - Comenius

1. 4. Slanina-Valeš: Gaja sceno aprila

4. 4. Hromada; Radio-Revuo IV.

8. 4. Ing Krajíc: Tabor - nia programo

11. 4. Malík: Proceso kontraŭ K. H. Frank

15. 4. Hromada: Ĉu kunagi a perei (Privat). - Informoj

18. 4. Malík - Sládková: Paska programo

22. 4. Malík: Paska paco de la Ĉs. ruĝa kruco

25. 4. Paleček: Eksportataj produktoj de ĉs. metio

29. 4. Hromada: Muzika vivo en Praha

 (Korekto: La 22. 10. 45. Szilagyi: Impresoj pri la renaskiĝanta demokratio,)

 Mallong-ondaj disaŭdigoj (nun 25,34 m) okazas jam je la 21,00-21,30 horo ĉiutage,

 Moravská Ostrava (Bráf-strato 5) elsendas nun Esperanto-programon regule ĉiumarde je la 22,50 horo laŭ mezeŭropa tempo, ondlongo 325,4 metroj, 922 kilocikloj. Ĝi vokas ĉiun, kiu volas. Skribu de tempo al tempo, ĉu vi aŭskultis nian programon, ĉu ĝi estas bone aŭdebla, kie vi aŭskultas, kiaspecan aparaton vi havas kaj ĉu niaj programoj plaĉas al vi. Se vi deziras, ke io ŝanĝiĝu, skribu al ni tion, ni volas al vi servi! Por ĉiu alveninta letero ni aparte dankos pere de radio. Plej interesajn sciigojn ni komunikos al la mondo!

 

 La temoj dissendataj el Moravská Ostrava estis:

18. 9. Zd. Raška: Proč esperanto? , (ĉeĥe),

25. 9. Milan Rusínský: Pri poeto Petr Bezruč.

2. 10. Dr. Miloš Wolf: Pri vintro-industrio en Moravia Valaĥio.

9. 10. Emil Gebauer: Tankistoj antaŭ urbo Moravská Ostrava.

16. 10. Milan Rusínský: Pri urbo Mor. Ostrava,

23. 10. Alois Červenka: Kelkaj notoj el historio de Těšín- lando.

30. 10. Ing. Frant. Fára: Rivero Odra en kadro de navigacio Ĉeĥoslovaka,

6. 11. Ing. Frant. Fára: Těšín-lando. (politika prel.)

13. 11. Ant. Satek: Pri antikva urbo Štramberk en ĈSR.

20. 11. Ant. Satek: Pri sileziaj arbaroj (polit. prel.)

27. 11. Zd. Raška: Resumo de agado de ĉeĥosl. Esp. kluboj.

4. 12. Dr. Václav Renč: Pri kuracado per penicilin.

11. 12. Otto Sobotka: Kio estas nova en ČSR?

18. 12. Adolf Staňura: Dr. L. L. Zamenhof,

8. l. Dr. J. Šmolka: Nova Ĉeĥoslovakujo (la parto).

15. 1. Dr. J. Šmolka: Nova Ĉeĥoslovakujo (IIa parto),

22. 1. Ing, Dr. Romuald Drlík: Pordego en mondon M. Ostrava,

29: 1. Otto Sobotka: Kio estas nova en ĈSR?

5. 2. Jaroslav Richtar: Pri silezia eksporto.

12. 2. Ing. Josef Hlisnikovský: Mekanikigo en ekspluato de karbo,

26. 2. Otto Sobotka: Kio estas nova en ĈSR?

5. 3. Otto Sobotka: Kio estas nova en ĈSR?

12. 3. Vilém Nový: Tutslava ideo kaj ĝia evoluo.

19. 3. Václav Veselý: Sindikata movado iame kaj nuntempe.

26. 3. Ing. Jos. Teindl: Scienco en popola demokratio.

2. 4. Otto Sobotka: Kio estas nova en ĈSR?

9. 4. Dr. Vlad. Bartovský: La vojoj de nazista justeco.

16. 4. Jan Zborovský: Kion vidigas librovendistaj montrofenestroj.

23. 4. Oto Sobotka: Superrigardo de okazintaĵoj, kaj laboro en ĈSR.

30. 4. Milan Rusínský: Denove liberaj!

 (Ĉiuj prelegoj, escepte tiun de Staňura, estis tradukitaj kaj leĝitaj de Vlad. Slaný aŭ Zd. Raška).

 

 Brno. La Klubo klopodas, ke ankaŭ Radiostacio-Brno enmetu Esperanto-programojn laŭ sia glora tradicio. Ĝi ricevis jam promesojn, sed la efektivigo estas prokrastata, ĝis kiam la stacio, detruita de germanoj, ricevos pli fortan disaŭdigan ekipon.

Esperantista 1946/58-59

Radio.

 Praha. Niaj radio-programoj estas aŭskultataj en 22 landoj. La Radio-komisiono de nia Asocio tre dankas al ĉiuj, kiuj skribas al la Radio-stacio Praha, ke ili aŭskultas. Tiuj leteroj tre forte subtenas nian pozicion en la ĉeĥoslovaka Radio.

  La Esperanto-Instituto Sveda akceptis en la programon de sia Somera Universitato en Uddevalla (10-15 junio) prelegon de Rud. Hromada: La ĉeĥoslovaka koncepto de la demokratio politika kaj ekonomia. Ĉar la persona ĉeesto ne estis ebla, ni proponis al la radio-stacio Praha elsendi la prelegon sur ondo 470 m. La direkcio volonte konsentis. La parolado okazis marde la 11-an de junio je la 20,15 sur ondo 269 m. La konfirma letero el Uddevalla veninta al la stacio estas subskribita de multaj svedaj aŭskultantoj, inter ili E. Malmgren, Einar Adamson, plue de dro F. Szilágyi (Hungario), Vilho Setälä, Anna Selonen kaj Elmi Tamminen (Finnlando),  Leo Zlotnik (Polujo), Margarete Noll (Danlando), C. Stop-Bowitz (Norvegio) k. m. a.

            Dimanĉe la 26 Majo okazis en Ĉeĥoslovakio La parlamentaj elektoj. La rezultoj estis elsendataj nokte en diversaj lingvoj. En 30-60 minutaj intervaloj ni elsendis ankaŭ en Esperanto, trifoje sur la mezaj ondoj de ĉiuj ĉekoslovakaj stacioj kaj sesfoje sur la mallonga ondo.

 La temoj de la radio-sendoj (lunde kaj ĵaŭde, 470 m, 22,50 horo) dum majo kaj junio estis;

 2. 5. Hromada; Radio-Revuo V,

 6. 5. - Escepte neniu elsendo.

 9. 5. Malík: Revolucio de Praha (20min.).

 13. 5. Nesměráková-Vítová: Virina movado en Ĉeĥoslovakio.

 16. 5. Dr. Kamarýt: Esperantistaj viktimoj de la nazismo en ĈSR.

20. 5. Dr. Pitlík: Praha, urbo de l' tutmonda turismo.

23. 5. Malík: La ĉeĥa muziko. 

27.5. Kaukušová: La muzikfestoj en Praha 1946.

30. 5. Šimon (legis Mařík): Historia evoluo de l' ĉeĥa metio.

3.6. Hromada: Metalurgio kaj maŝinfabrikado en Ĉeĥoslovakio (laŭ la peto de l' industrio).

6. 6. Hromada: Radio-Revuo VI.

10. 6. Malík: Tragedio de Lidice en vortoj de la prezidento Beneš.

13. 6. Slanina-trupo: Majo 1946 en Ĉeĥoslovakio. Reĝisoris Bezdíček.

 17. 6. Slanina-Šolc: Intervjuo pri la someraj kursoj en Doksy.

 20. 6. Omelka (legis Bartošík): Kiel esperantistoj havigis al mi la materialon por mia libro Stafeto.

 24.6.: Malík: La 22. 6. 41- atako kontraŭ Sovetunio.

 27.6. Vítek: Mia vojaĝo en Svedio.

 

La mallongondaj disaŭdigoj (nun 25,34m) okazas jam je la 21-a horo ĈIUTAGE kaj daŭras 30minutojn.

            Mor. Ostrava (Bráfova str. 5.) elsendas nun regule ĉiumarde kaj ĉiuvendrede Esperantajn prelegojn pri vivo en Ĉeĥoslovakio, raportojn pri Esperanto-movado kaj aliajn interesajn prelegojn je la 22,50 horo laŭ somera mezeŭropa tempo, ondlongo 325 metroj, t. e. 922 kilocikloj. Povas okazi, ke prelego ne komencos precize je la 22,50 horo, do ni petas, ke vi restu kelkajn minutojn ĉe la aparatoj. Ne forgesu sendi al la Radiostacio poŝtkarton konfirmantan vian aŭskultadon.

            La temoj dissenditaj el Ostrava (en krampoj tradukinto kaj leginto):

 7. 5. Otto Sobotka (Zdeněk Raška): Kio estas nova en Ĉeĥoslovakio.

 14. 5. Jindřich Šajnar: (Vladimír Slaný): Ni konstruas  Silezion. 

 21. 5. Jarmila Kobělková (Zdeněk Raška): Ruĝ-armeanoj.

 28. 5. Josef Teindl (Vladimír Slaný, Zdeněk Raška): Pri prezidento Edvard Beneš.

 4. 6. Otto Sobotka (Zdeněk Raška): Kio estas nova en Ĉeĥoslovakio.

 11. 6. Doktoro Karel Strejček (V. Slaný): Transporto en Ĉeĥoslovaka respubliko.

 18. 6. Josef Linhart (Zdeněk Raška): Konstruado de Ĉeĥoslovaka respubliko kaj sindikata movado.

 25. 6. Karel Strejček (V. Slaný): Pri Ĉeĥoslovakaj banlokoj.

 2. 7. Otto Sobotka (Zdeněk Raška): Kio estas nova en Ĉeĥoslovakio.

9. 7. Otto Sobotka (V. Slaný): Elekto de doktoro Ed. Beneš, prezidento de Ĉeĥoslovaka respubliko.

12. 7. Lubomir Šubrt (Zdeněk Raška): La kulturo de ĉiutaga vivo.

16.7. Jaroslava Raŝkova (V, Slaný): La gepatroj kaj infanoj.

19.7. Vladimir Šmíd (V. Slaný): La planado en industria entrepreno. 

 23.7. Dro Vladimír Bartovský (Zdeněk Raška): Kiel  juĝistoj observas krimecon de nuntempo.

 26.7. Karel Čapek kaj Hofmeister (Zdeněk Raška): Du rememoroj pri Bernard Shaw.

 30. 7. Otto Sobotka (V. Slaný): Ĉeĥoslovakio havas novan registraron.

 Hradec Králové (ondolongo 280 metroj), komencos depost 28-an de aŭgusto dissendi esperanto-programojn ĉiun merkredon je la 18,20-18,30 horo de la Mezeuropa somera tempo. La programojn liveras kaj prezentas alterne kluboj en Hradec Králové kaj Pardubice. Krome ĉiun merkredon depost la 7-a de aŭgusto je la 19,30-19,40 horo informas ĉeĥlinge pri esperanto-novaĵoj kaj pri sia vojaĝo en Skandinavion Josef Vítek, aŭskultu kaj konfirmu tion al Východočeský vysílač en Hradec Králové!

Esperantista 1946/87-88

            VERDA STACIO refunkcios! Niaj eksterlandaj amikoj senĉese petas pri renovigo de la Verda stacio. Baldaŭ plenumiĝos ilia kaj nia deziroj. La Verda stacio Praha elsendis la unuan inaŭguran artprogramon antaŭvespere de la nacia festotaĝo ĉeĥoslovaka, la 27-an de oktobro, je 23.00-23.30 h de MET, per 1a stacio Praha I. La programo kompilita de Dr. T. Pumpr estis tre taŭga por sia celo. Aktoroj de teatroj en Praha eminentis legante kaj kantante. Reĝisoris Bezdíček, komentariis Hromada. Detalan programon ni enskribos en venonta numero.

 Grava oficiola rekono al la Esperanto-disaŭdigoj. Inĝ. Arnošt Bělohlávek, ĉefredaktoro (en la estraro de l' ministerio por informado) de la fremdlingvaj disaŭdigoj konstantis en sia radioprelego „La fremdlando rigardas nin“ (per la stacio Praha II., la 10-an de julio, je la 18,20 horo): „Praha elsendas en dekunu lingvoj: por Bulgario, Jugoslavio, Sovetunio, Anglio (kpt.) kaj krom tio en Esperanto, sur la mallonga kaj meza ondoj. La Esperanto-elsendado apartenas al la plej multe aŭskultataj el ĉiuj.“ - En letero, sendita al nia as. sekr. J. M. inĝ. Bělohlávek skribas: „Via letero, kiun mi tralegis kun neordinara intereso, instigis min, konatiĝi pli proksime kun la senperaj kunlaborantoj de la Esperanto-elsendado. Mi vizitis la Ĉs. radion kaj kompletigis ankoraŭ viajn - informojn. - Mi esperas, ke vi nenion kontraŭdiros, se mi uzos Viajn detalajn inforinojn por konatiĝi nian publikon kun la laboro de l' Esperanto-Asocio en ĈSR. - Mi aludis jam kelkfoje en miaj gazetartikoloj, ke la Esperanta mallongonda elsendado estas la unusola, kiu havas pli grandan resonon en la eksterlando.“ (La letero venis en koverto de la cit. ministerio.)

Esperantista 1946/94

Kion skribas Germano al Radio-Praha. „Aŭskultinte jam ofte viajn sendojn en Esperanto, mi ne volas preterlasi komuniki al vi, ke mi ilin tre klare, bone kaj kompreneble ricevas. Inter viaj lastaj sendoj estis speciale interesaj la raporto pri flugvojaĝo de Amsterdam al Praha (rim.: intervjuo kun L. C. Long) kaj la raporto pri terposedaj reformoj en via lando. Se mi ankaŭ estas Germano, mi pensas, ke vin tamen interesas, kiel mi povas kapti vian stacion kaj speciale la Esperanto-prelegojn. Mi aŭdas la sendojn precipe bone sur mezlongaj ondoj. Estante jam Esperantisto de 27 jaroj, vi povas kredi al mi, ke ni Esperantistoj estis ĉiam kontraŭfaŝistoj. Speciale mi gratulas al via Esperanto-parolanto pro lia klara kaj facile komprenebla elparolo kaj prononco. Do daŭrigu viajn Esperanto-elsendojn, ni munĥenanoj volonte aŭskultos. Samideane J. Bernhard, München.“

Esperantista 1946/103-104

RADIO PRAHA.

La esperanto-elsendoj daŭras regule ĉiun lundon kaj ĵaŭdon je la 22.50 h MET per ondo 470 m. Iliaj temoj en la lasta tempo estis la jenaj. (Tralegu kaj verku ankaŭ ion konvenan; se vi ne povos mem paroli, samideanoj de Praha anstataŭos vin volonte.)

1. VII. Jechout: Jan Hus kaj lia epoko

4. VII. Hromada: Radio-revuo julia

8. VII. Malík: La nova registaro ĉekoslovaka

11. VII. Vítek: Svedio kiel mi ĝin vidis

15. VII. Malík: La dujara rekonstrua plano

18. VII. Glud-Kopenhago: Impresoj de dano en ĈSR

22. VII. Echtner: Somera agado de niaj grupoj

25. VII. Hromada: Bikini kaj Karel Čapek

29. VII. Hromada: Rememoroj pri la 13. Universala Kongreso 1921 en Praha 

1. VIII. Hromada: Radio-revuo aŭgusta

5. VIII. Špůr: Filmo de teruro (Lidice)

8. VIII. Malík: Somera kursaro en Doksy

12. VIII. Šimon (Mařík): Iom el la historio de la universitato de Praha

15. VIII. Hromada: Esperanto en la eŭropa radio Ledo kaj gumo - industrio ĉekoslovaka

19. VIII. Malík: La II. int. studenta kongreso en Praha

21. VIII. Praha II. 21. 35: Hromada: La naciigita industrio sin prezentas

23.VIII. neniu elsendo

26.VIII. Jong-Slanina: Intervjuo kun nederlanda redaktoro

29.VIII. Malík: Datreveno de la slovaka revolucio

2. IX. Šimon (Mařík): Terposedaj reformoj en ĈSR

5. IX. Hromada (Mařík): Radio-revuo septembra

9. IX. Malík: Ekspozicio de ĉs. pentristoj en Svislando

12. IX. Mastná (Malík): Natur- kaj best-protekto

16. IX. Paleček: Ĉs. metio en la Foiro de Praha

19. IX. Malík: Unu jaro de nia radio-laboro

21. IX. Praha II.: Hromada: Mi vidis la Foiron en Praha

23. IX. Episkopo Dr. Novák: Pri la ĉeĥoslovaka eklezio

26. IX. Slanina: Kio estas URO-labor-lernejoj

30. IX. Hromada: Esperanto-ekzamenoj en Praha

3. X. Hromada: Radio-revuo oktobra

7. X. Šimon (Slanina): Ĉekoslovakaj lernejoj

10. X. Malík: Smetana en Svedio antaŭ 90 jaroj

14. X. Hromada: Ĉu vi scias kio estas SOKOL

17. X. Malík: Jubileaj koncertoj de la ĉs. radio

21. X. Baďura (Malík): Travivaĵoj de ĉs. esperantisto-soldato en la oriento dum la milito

24. X. Malík: La signifo de la nunjara 28. X,

27.X. Solena artoprograma duonhoro okaze de la Ĉeĥoslovaka Tago de la Sendependeco. Preparis, tekstojn kaj versojn tradukis Dr Tomáš Pumpr (vidu specialan artikolon)

31. X. Rabochová-Hromada: Intervjuo pri la ĉs. partopreno en la Internacia konkurso de muziko kaj kanto en Ĝenevo

4. XI. Jechout: La signifo de la batalo sur Blanka Monto

7. XI. Hromada: Radio-revuo novembra

11.XI. Malík: Mikrofotografio

14.XI. Hromada: Pri la eĥo de niaj disaŭdigoj

19.XI. Raymond Schwartz Parizo intervjuata de Malík. Recitas sian novan poemon Gastejo ĉe la vojo

21.XI. Malík: Pri la ĉefministro Klement Gottwald (50jara)

25.XI. Dr Unger Zürich: Impresoj de svisa ĵurnalisto  en ĈSR

28. XI. Rabochová recitis Maryčka Magdonová kaj Ruĝa floro de Petr Bezruč, Enkondukaj vortoj: Hromada

2.XII. Malík: Semajno en Ĉeĥoslovakio

5.XII. Hromada: Radio-revuo decembra

9.XII. Malík: Semajno en ĈSR

12.XII. Šimon: Kristnaskaj kutimoj en ĈSR

16.XII. Malík: Semajno en ĈSR

19. XII. Nývlt: Juna studento-kvincenta membro kluba parolas

23.XII. Dr M. Novák, episkopo de la ĉekoslovaka eklezio: Pacon al vi!

26.XII. Malík: Respondo al radio Budapest

30.XII. Eliášová-Valeš: Intervjuo kun Sta Silvestro (verkis. A. Slanina) 

 Nia unua artoprograma duonhoro estis elsendata la 27an de oktobro, de la 23a ĝis la 23.30 horo, okaze de la ĉekoslovaka nacia festotago. 

La programon preparis, la tekstojn kaj versojn tradukis Dro Tomáš Pumpr. Interpretis ĝin du membroj de la iama Verda Stacio Brno: s-ino Zdenka Švábíková-Kožíková, nun membro de Urbaj Teatroj de Praha, s-o Karel Höger, nun membro de la Nacia Teatro en Praha, plue kantis s-ino Marie Budíková, membro de la Nacia Opero en Praha, Karel Jech, membro de la Studio de la Nacia Teatro, kaj Bedřich Bobek, membro de la dramaktora grupo de Radio-Praha. Vorte akompanis Rud. Hromada reĝisoro estis Josef Bezdíček, iam reĝisoro de la Verda Stacio, nun ĉefreĝisoro de Radio-Praha.

 En la programo estis: Fragmento pri 1a efektiva amo al la nacio, el Interparoloj kun Tomáš Garrigue Masaryk (legis Bobek), la poemo de Jan Neruda: Plue, nur plue (Švábíková-Pech), fragmento el la Raportaĵo skribita en 1a maŝo de pendigilo de Julius Fučík (Höger), ario pri alaŭdo el la opero La kiso, de Bedřich Smetana (Budíková), kaj la poemo „Ni estis kaj estos“ de J. V. Sládek (Höger). La programo estis malfermita per la himno La Espero (disko de Infanĥoro Bakule 1927) kaj finita per la ĉekoslovaka himno. Inter la tekstojn oni metis: Fragmenton el la opero La vendita fianĉino de Bedřich Smetana (Kial ni ne ĝoju, se sanon donas Di'), marŝo En la novan vivon de Josef Suk, kaj finparton de la nova verko de Otakar Jeremiáš, komponita laŭ vortoj del poemo: Kanto al la patrolando de Josef Hora.

 La aŭskultinto konstatu kun ĝojo sincera, ke la voĉoj de ĉiuj legantoj, kantantoj kaj deklamantoj estis voĉoj de spertaj profesiaj aktoroj, sed ke ĉiuj enmetis en siajn tekstojn sinceran volon esprimi sentojn de la aŭtoroj kaj la siajn. La homa voĉo estas ilo mirinda: ĝi redonas la senton de la parolanto, sed ĝi estas ilo mirakla. Pardonu al la humila aŭskultinto de vojoj tre multaj. La homa voĉo tre malfaciligas trompon. Aŭskultante atente, vi aŭdas, ĉu la parolanto, deklamanto, oratoranto, kredas sincere tion, kion li diras. La temoj de la duonhoro estis ĉiuj patriotaj en la plej bona senco de la vorto: ili ĉiuj proklamis fidon al interna ideo de sia nacio samtempe kredigante, ke ankaŭ ceteraj nacioj posedas ideojn samvalorajn. Kaj neniu el la aktorantoj mensogis. Pardonu tiun laŭdon al la homo kortuŝita! Estas ĉarmo de disaŭdigaj programoj, ke oni aŭdas sole la voĉojn, kiuj malpli povas kaŝi ol la homa mieno. Kaj la voĉo de komentarianto, kiu estas diletanto, ne tro diferencis de voĉoj profesiulaj.

 La duonhoro vekis agrablan surprizon inter la aŭskultantoj de Radio-Praha. Laŭdaj kaj kontentaj leteroj venis multaj, ankaŭ ĉekoslovakaj samideanoj tiun ĉi fojon esprimis dankon al la direkcio de la stacio kaj, la aktorantoj en pli granda nombro.

 La „radio-stabo“ esperantista klopodas, ke tiaj duonhoroj estu elsendataj ĉiumonate.

 

 Ŝanĝoj en Radio Praha.

  Komencante la 2. de januaro Praha ne plu elsendas la 30 minutan programon je la 21-a horo MET. Anstataŭ tio estas elsendataj

du programoj ĉiutage po 15 minutoj.

1. Je la 19-a horo MET (egalas al 18-a vintra horo ĉs.) sur ondoj 31,41, m kaj longa 1961 m,

2. Je la 23-a horo MET sur la ĝisnuna ondo 49,92 m.

 La programoj estos pliriĉigataj. Krom la kutimaj tag-informoj oni elsendos raportaĵojn kulturajn kaj ekonomiajn, bendo-programojn artajn kaj literaturajn.

            Sabato kaj dimanĉo estos dediĉataj al literaturo esperanta kaj ĉeĥa kaj al esperanto-movado. -

 Ĉeĥoslovakaj samideanoj, aŭskultu je la 18-a ĉs. tempo per ondo 1961 m! 

 Ĉiujn proponojn, materialojn, kritikojn kaj dezirojn sendu al Esperanto-servo de Radio-stacio Praha XII, Stalinstrato 12.

Esperantista 1947/18

Kristnasko en Radio-Praha

            Radiostacio Praha per ondo 49,92 m kaj 1571 m elsendis dum tri kristnasko-semajnaj vesperoj (je la 21a MET) artoprogramajn duonhorojn.

            La 24-an: Pri kristnaskaj kutimoj en ĈSR kun muziko kaj kantoj. Partoprenis: Hromada, Malík, Mařík, Nývlt M., Nývltová Eva kaj Rabochová Ema.

            La 25-an: Dro Mir. Novák, ĉefepiskopo de la ĉeĥoslovaka eklezio: Pacon al vi! Membro de la Verda stacio s-ino Zdenka Švábíková-Kožíková recitis la faman ĉeĥan baladon: Kristnaska vespero de K. J. Erben. Parto II. kaj III. tr. Hromada, IV. tr. dro Pumpr. - Plie Hromada legis Kristnaskan rezonadon de Karel Čapek. Orgenludo,  muziko, kristnaskaj kantoj.

            La 26-an: Vivo kaj verko de Karel Čapek (mortinta je kristnasko 1938).

Esperantista 1947/31

RADIO-PRAHA

 Informu afable viajn eksterlandajn korespondantojn pri la nunaj horoj kaj ondoj. Ili estas:

 Lunde kaj  ĵaŭde je la 22,50-23 horo, ondo 470 m (Praha I).

 Ĉiutage:            l. je la 17,30-17,45 h ondo 31,41 m kaj 1935 m,

                                   2. je la 23-23,15 h, ondo 99,92 m,

 De la 20. aprilo Ĉeĥoslovakio enkondukas la someran  horaranĝon. Sekve de tio niaj programoj estas aŭdeblaj je unu horo pli frue.

 La programoj, elsenditaj lunde kaj ĵaŭde:

2. I. Hromada: Radio-revuo kun informoj el nia movado,

6. I. Malík: Semajno en Ĉeĥoslovakio.

9. I. Král: Novjara saluto.

13. I. Malík: Semajno en ĈSR.

16. I. Šimon (Mařík): Skolta movado en ĈSR.

20. I. Malík: Semajno en ĈSR,

23. I. Raportaĵo pri teatraĵo: Amo, spito kaj morto, de E. F. Burian, el teatro D 47 en Praha (Hromada),

 27. I. Mařík: Studentaj informoj.

30. I. Šupichová: Virinaj en la Esperanto-movado.

3. II. Malík: Semajno en ĈSR,

6. II. Hromada: Radio-revuo de Praha: Kio nova en la

 movado,

10. II. Malík: Semajno en ĈSR.

13. II. Hromada: Letero al Petro de Julius Fučík.

11. II. Malík: Semajno en ĈSR,

20. II. Hromada: Pri le ĉeĥa sukero.

24. II. Mařík: Informoj por studentoj kaj junularo.

27. II. Šupichová: Ĉeĥoslovakaj patrinoj vokas!

3. III. Malík: Semajno en ĈSR,

6. III. Hromada: Radio-revuo de Praha (infonmoj el nia movado).

10. III. Malík: Semajno en ĈSR,

10. III. Stacio Praha II. ondo 270 m elsendis specialan programon pri la Printempa foiro de Praha, je la 21,45 h (Hromada).

13. III. Hromada: Ĉeĥoslovaka industrio kontribuas al la civilizigo.

17. III. Malík: Semajno en ĈSR.

20. III. Mařík: Intervjuo kun bulgara studento Ĉiĉanov.

24. III. Neniu elsendo.

27. III. Hromada:. Muzika festivalo en Praha 1947.

31. III. Mařík: Internacia junulara festivalo en Praha.

 La Radio-komisiono de nia Asocio denove atentigas, ke ĝi akceptas proponojn pri la paroladoj lundaj kaj ĵaŭdaj. Sufiĉas sendi unue ĉeĥan tekston. La propra parolado en esperanto havu maksimume 85 liniojn, kiuj respondas al 81/2 minutoj. La resto estas rezervita per enkonduka kaj fina anonco de la stacio. Anstataŭ la samideanoj neloĝantaj en Praha kaj ne povantaj mem paroli antaŭ mikrofono, diros ilian parolon samideano de Praha. Por la prelegoj la radiostacio donas honorarion.

La mallong-onda programo.

 Ĝi estas bone aŭdebla je la 17,30 ankaŭ per la longa ondo ĉeĥoslovaka 1935 m. Ĉiun sabaton oni elsendas informojn el la esperanto-movado kaj respondajn al niaj korespondantoj, ĉiun dimanĉon iun literaturan temon. La cetera programo estas informoj pri la nuna vivo en Ĉeĥoslovakio, kultura, ekonomia kaj politika. Centoj da leteroj atestas, ke ili estas aŭskultataj kun granda intereso.

Esperantista 1947/60

Ciklo de esper. turismaj paroladoj en Radio-Praha. De la 7. V. ĝis 18. VI. 1947 parolis Dro A. Pitlík ĉiumerkrede je la 23a h. sur ondo 49,92 pri la jenaj temoj: 1. Turismaj allogaĵoj de ĈSR.  2. Praha antikva kaj moderna. 3. Ĉs. banlokoj. 4. Altaj Tatroj kaj aliaj klimataj lokoj de ĈSR. 5. Subteraj mirindaĵoj de ĈSR, 6. Kasteloj en ĈSR, 7. Naciaj kostumoj kaj folkloro de ĈSR.

Esperantista 1947/105

NOVAJ ONDOJ DE RADIO-PRAHA

Depost la 30-a de novembro (dimanĉo) Praha uzadas por la mallongonda dissendo la jenajn ondojn kaj horojn:

ĉiutage:

17.28-17.30 h, MET ondo 49.92 m, ŝtata himno.

(16.28-16.30 h. GMT) 1935 m

17.30-17.45 h. MET ondo 31.41 m, bulteno kaj muziko.

(16.30-16.45 h. GMT) 1935 m

23.00-23.15 h, MET ondo 49.92 m, komentario kaj in-

(22.00-22.15 h. GMT)                                             forma bulteno aŭ

                                                                                              radiomuntaĵo.

La Esperanto-programoj per la stacio Praha I. (470m) restas neŝanĝitaj:

Lunde kaj jaŭde je la 22.50-23.00 h. MET ondo 470.2m.

 (21.50-22.00 h. GMT)

Mallongonda dissendo el Radio-Praha envicigas ĉiun merkredon je la 13,00 horo 5-minutan „Verdan angulon“ kun informoj pri la Esperanto-movado. Funkciuloj sciigu la Radion-Praha (XII, Stalinova 12) pri ĉio, kio povas kaj devas esti disaŭdigata. La fremdlandaj aŭskultantoj sciiĝos tiamaniere plej rapide pri ĉio, kio estas preparata.

La sciigon sendu al J. Mařík en Praha II, Krakovská 20.

VERDA STACIO PRAHA. Ni ricevis la informon, ke la ĉeĥoslovaka Radio metis en sian programon de la jaro 1948-a ĉiumonatan tridekminutan artoprogramon en Esperanto, laŭ la modelo de la antaŭmilita Verda stacio. La elsendoj de la Verda stacio okazos ĉiun unuan lundon en la monato de la 23,30 ­24 horo MET sur ondoj 269 m (60 KW stacio Praha II.), 325 m (100 KW nova stacio Morava). La unua elsendo la 5-an de januaro 1948. - La ĝisnunaj programoj restas senŝanĝe. Ili estas nun: ĉiutage 1. je la 17,30, ondo 49,92 m kaj 1935 m. 2. je la 23-, ondo 49,92 m; lunde kaj ĵaŭde je la 22,50 sur ondo 470m (Praha I.). La ĉeĥoslovakajn samideanojn ni petas disvastigadi la informojn pri ĉi tiuj Esperanto-elsendoj inter siaj korespondantoj eksterlandaj. - La redakciojn de la Esperanto-gazetoj ni petas represi.

E1948-12

RADIO

            La programo de la esperantaj disaŭdigoj de la radio-stacio Hradec Králové dum la monatoj aŭgusto-decembro 1947. Ondo 231 metroj ĉiumarde je la 21,45-22-a horo, krom la unua mardo de ĉiu monato. Programkomisiono: Markéta Otčenášková, Stanislav Váňa, Miroslav Hromas. Adreso: Radioesperanto, Hradec Králové, Zamenhofova 1010, - 28. 8. Tia estas la vivo („Sklavidoj“), -- 4. 9. Postlibertempa meditado (Jiří Otčenášek). - 11.  9. Slovaka kaj internacia kongresoj nunjaraj (Jos. Vítek).  17. 9. Novaĵoj el la movado (M. Otčenášková, Stan. Váňa). - 24. 9. Pri mallongonda disaŭdigo (Jiří Otčenášek). - 30. 9. Raportoj por P. T. T (Mir. Hromas). - 14. 10. Vítek raportas el Danujo (M. Otčenášková), - 21. 10. Enlanda movado (M. Otčenášková, Stan. Váňa). - 28. 10. Ĉeĥoslovakio kaj ĝia porlibereca batalo (Frant.  Pytloun). - 11. 11. Ĉina horeto (M. Otčenášková, M. Patzaková, S. Váňa), - 18. 11. Nunjara skandinava prelegado  (Jos. Vítek), 25. 11.  Letero el Belga Kongo (B. M. Vosáhlo, Leopoldville). - 9. 12. Rememoroj flugas - 15. XII. (Jos. Vítek). - 16. 12. Regiona jara laboro (Frant. Pytloun) - 23. 12. Kristnasko - festotagoj de l'paco (Václav Knoulich M. Štěpánková). - 30. 12. Unu jaro de tutmonda movado (M. Patzaková, L. Rejthárková,  M. Štěpánková).

Esperantista 1948/51

RADIO-PRAHA

elsendas nun (laŭ mezeŭropa tempo normala):

Ĉiutage je la 16.30 per 25,51 m kaj 1935 m  (15 minutojn).

Ĉiutage je la 22,00 per 31,41 m (15 min.).

Lunde kaj ĵaŭde je la 21,50 per 470 m (10 minutojn).

Verda Stacio ĉiun unuan lundon en la  monato je la 22,00 per ondoj 325 m (100 kv stacio Morava) kaj 270 m (60 kv stacio Praha Du).

            Por informoj pri aŭdebleco, por laŭdoj, kritikoj kaj proponoj dankas - Esperanto-servo de Radiostacio Praha XII, Stalin-strato 12.

Esperantista 1948/104

Přehled esperantských vysílání

Časové údaje jsou udány v normalním čase středoevropském.

Denně:

16.30-16.45 Praha 31,41m a 1935m. Zprávy a komentář.

18.15-18.30 Paříž 41.21m. Program různého druhu.

22.00-22.15 Praha 49.92m. Zprávy a komentář. V neděli pásmo.

Pondělí:

22.50-23.00 Praha I. 410.2m. Přednášky a jiný pořad.

23.00-23.30 Verda Stacio Praha (II.) 269.5m, 325.4m, 259,1m a 2196m. (Pouze prvé pondělí v měsíci.) Umělecké pořady.

Úterý:

00.30-00.35 Budapešť 549.5m. Zprávy.

18.55-19.00 Schwarzenburg (Bern) 25,61 a 48,66 m. O Švýcarsku (Dr. Bauer).

19.50-20,00 Sofia 32.9m.

21.45-22.00 Hradec Králové 238m, O esperant. hnutí.

 (Nevysílá prvé úterý v měsíci.)

23.00-23.10 Ostrava 259,1m. (Nevysílá prvé úterý v měsíci.)

Středa:

6.45-7.00 Mnichov 4870 a 405 m. Kurs esperanta. Každou druhou středu (3. 11, 17. 11, atd.).

11.15-11.35 Paříž 431,5m. Kurs.

21.10-21.25 Varšava 48.25m.

Čtvrtek:

00.30-00.35 Budapešť 549,5m. Zprávy.

18.45-19.00 Vídeň II 41.81 a 228.6m. Kurs a zprávy.

18.50-19.00 (tytéž vlny). Zprávy o Rakousku v esperantu.

18.55-19.00 Schwarzenburg (Bern) 25.61 a 48.66 m. O federalismu a míru. (Univ. prof. Dr E. Privat.)

22.50-23.00 Praha I 470.2m. „Týden v ČSR.“

23.00-23.10 Ostrava 259.1m.

Pátek:

19.50-20.00 Sofia 32.9m.

Sobota:

00.30-00.35 Budapešť 549,5m. Zprávy.

14.00-14.15 Mnichov 4870 a 405 m. Kurs esperanta.

 (Každou druhou sobotu).

Adresy pro zaslání poslechového hlášení (Nutno psáti každé stanici zvláště):

Československý rozhlas, esperantský odbor, Praha XII, Stalinova 12. (O programu Prahy I. a krátkovlnného vysílání.)

Verda Stacio, Československý rozhlas, Praha XII, Stalinova 12.

RAVAG, Argentinierstr., Wien IV, Rakousko.

Radio Sofia, Sofia, Bulharsko.

Československý rozhlas, stanice Ostrava, Ostrava, Bráfova 5.

Východočeský vysílač, Hradec Králové.

Radiodiffusion Française Emissions Esperantistes vers I'étranger, 118 Champs-Elysées, Paris 8.

Radio München, Kulturabteilung, Rundfunkplatz 1, München, Německo.

Hungara Radio, Budapest, Maďarsko.

Pola Radio, Koszykowa 8, Warszawa, Polsko.

Schweizer Kurzwellendienst, Bern, Švýcarsko.

                                                                                               J. M.

Esperantista 1949/4

La plej eta postsigno“, detektivkomedio de Ed. Fikar en traduko de Slanina kaj Nývlt, estis prezentita de la Verda Stacio la 6-an de Decembro. Reĝisoris Dal. Chalupa. Meritas laŭdon la eltrovemo de s-o Slanina, kiu scias atingi, ke la programoj estu diversaj.

Esperantista 1949/27

Originalaj poemoj esperantaj estis temo de la Verda Stacio la 7-an de Marto je la 23,00-23,30 horoj. Reĝisoris Dal. Chalupa, deklamis Leraus, Švábíková, Bobek, Holmanová, Nývlt kaj aliaj, kantis Bartoš, pianoludis Letfus, anoncadis Slanina. La poemoj estis prezentitaj en kadro de dialogo inter Švábíková kaj Leraus, kiuj meritas laŭdon apartan. Pri kanto de Bartoš ni ripetu konstaton pri bonega komprenebleco; ĉe esperantlingvaj disaŭdigoj ĝi estas postulo nepra kaj ni laŭdu ĉiam, kiam ni rajtas tiel laŭdi.  Kaj la anoncantojn ni salutu pro la sama kaŭzo.

Esperantista 1949/35

Verda stacio dissendis la 4-an de Aprilo Konversacion kun la aŭskultintoj respondante al iliaj demandoj kaj deziroj. Estis prezentita de f-ino Vlasta Zvědělíková la Lulil-kanto el opero Kiso kaj rusa popolkanto Najtingalo, krom klasika ĉeĥa muziko kaj japana poemo. La tekstaron verkis kaj aranĝis Ant. Slanina kaj Miloš Nývlt. 

            La 2-an de Majo estis prezentita populara ĉeĥa unuakta komika opero de Blodek En la puto", kies versojn tradukis Dr T. Pumpr kaj Dr J. Fousek. Klarigajn tekstojn verse verkis T. Pumpr, deklamis ilin K. Höger, Lída Klimešová, Zd. Procházková. Kantis elstaraj membroj de la Nacia Teatro Lidunjon Marie Tauberová, Verunkan Lidmila Hanzalíková, Adalberton Antonín Votava, Jankon Karel Kalaš. Kantis ĉs. Radio-ĥoro, kies kondukisto estas Jiří Pinkas, muzikis Radio-orkestro, kondukata de Frant. Dyk. Enkondukajn vortojn parolis Ant. Slanina, reĝisoris Dalibor Chalupa. La programo daŭris 80 minutojn kaj estis dissendata krom sur kutimaj ondoj ankaŭ sur Praha I, kiu kutime dissendas dum tiu tempo siajn glorajn noktajn koncertojn. La prezentado meritas laŭdon senrezervan same la tuto kiel la unuopaj rolantoj. La klarigaj tekstoj tre utilis al kompleta kompreno, la operaj versoj estis tre kanteblaj kaj kompreneblaj. La kantantoj estis ĉiuj eminentaj aktoroj, kiuj enmetis dum tiu vespero en siajn kantojn ankoraŭ pli ol kutime. Eĉ tiu, kiu aŭskultis la popularan operon plurfoje, kaj ĉe kiu rolis la infanrememoroj optikaj kaj akustikaj samtempe, aŭskultadis dum tuta tempo streĉite kaj li prave konjektas, ke tiuj, kiuj aŭdis la melodiojn unuan fojon, estis despli ravitaj. Prezento de la opero „En la puto“ estis el ĉiuj starpunktoj faro eminenta. Dankon al la aktorantoj same kiel al la direkcio de la Radio-Praha.

            Per tiu programo finis sezono de la Verda stacio. Dum somero ĝi dissendos artoprogramon nur dek-minutan ĉiun unuan vendredon je la 22,50-23,00 horo de somera mezeŭropa tempo; dum aŭtuno ĝi revenos al la jam kutimaj horoj. Ne forgesu aŭskulti ankaŭ tiujn ĉi programojn kaj konfirmu la aŭdon.

Esperantista 1949/44

Praha elsendas per mallongaj ondoj“ estas flugfolieto eldonita de Instituto de E-Servo. Ĝi enhavas kompletan horaron de mallongondaj dissendoj (kelkaj estas samtempe dissendataj per longa ondo 1935 je 11,30-18,30 h.). Oni dissendas en la greka, serba, kroata, slovena, rusa, bulgara, pola, germana, hungara, rumana, angla, hispana, franca, itala, dana, norvega, sveda, ĉeĥa, slovaka. En Esperanto oni dissendas je la 15,30-15,45 h, sur ondo 25,34 m kaj je la 21,00-21,15 horo GMT sur ondo 33,41 m. La flugfolieto tre taŭgas por almeti al niaj leteroj fremdlanden. Tiu listo estas represita en la franca gazeto "Parallèle 50" el 27. 5. 1949. La fakto, ke en tiaj listoj dufoje aperas Esperanto, meritas atenton.

Esperantista 1949/56

 „Verda stacio“ plilongigis tempon de siaj elsendoj.  Ekde la 5-a de Oktobro 1949 komencos "Verda stacio" regule elsendi ĉiam la unuan merkredon de la monato 45-minutan artan programon sur ondoj: Praha II 269 m,  Morava (Brno) 325 m, Ostrava 259 m, České Budějovice 219 m, je la 23-a horo 15 minutoj.

            Karaj gesamideanoj! Ni scias pri viaj plendoj pro malfrua horo de nia elsendado. Sed ni petas, pripensu serioze la aferon. "Verda stacio" estas la unusola esperantista stacio kun longaj kaj artaj programoj. Ĝi elsendas unufoje en la monato; ĉu ĝi ne meritas vian oferon de unu duonnokto monate? Vi certe ne ĉiutage iras dormi tuj vespere. Do, ŝparu vian tempon por "Verda stacio"! Ni  klopodos pri interesa programo por rekompenci vin.  Dum la lasta tempo ni ricevis de vi malmultajn korespondaĵojn. Ni senkulpigas vin, ni scias, ke vi libertempis.  Sed nun ni insiste petas: Skribu al ni, kunlaboru kun ni! Subtenu nian poresperantan laboron! "Verda stacio" estas  via, pure esperantista, nur kun arta kaj kultura programo:  Atentu! La 5-an de Oktobro ni elsendos duan fojon  operon "En la puto" de Vilém Blodek en esperanta traduko de dro Tumáš Pumpr kaj dro Josef Fousek. La unua ĝia elsendo vekis grandan eĥon ne nur ĉe esperantistoj sed ankaŭ ĉe neesperantistoj. Skribis al ni multaj  aŭskultintoj ankaŭ en sia nacia lingvo (mirinde, komprenante sufiĉe Esperanton). Unu angla samideano skribis: "La opero estis anoncita ankaŭ angle. Kvankam ĝi estas  mia gepatra lingvo, mi komprenis pli bone la esperantan  anoncon,“ - Ni petas, aŭskultu kaj multnombre skribu! Atentigu pri tiu ĉi grava elsendo viajn amikojn!

            Verŝajne ni eldonos ciklostilan gazeton, kiun ricevos  niaj aŭskultantoj. Ne postulu individuan respondon! De  tempo al tempo ni respondos al vi en niaj horetoj kun  aŭskultantoj. - Viajn leterojn kaj poŝtkarbojn adresu:  "Verda stacio", Praha XII, Stalinova 12.  

            Antonín Slanina, esper. gvidanto de "Verda stacio".

Esperantista 1949/60

Dua prezento de la opero "En la puto" fare de la Verda stacio la 5-an de Oktobro je la 23,00-0,23 horo ankoraŭ pli vidigis bonegajn kvalitojn de la versa traduko kaj de la aktorantoj. Ni ne forgesu ankaŭ laŭdi la eminentan orkestron. Ankaŭ la akompanantaj klarigaj versoj de Pumpr, deklamitaj de Höger, denove pruvis arton de la deklamanto kaj tiun de la versfaranto. Kaj ni enskribu tie ĉi ree la kantistojn Hanzalíková, Tauberová, Votava,  Kalaš. La Verda stacio prezentas nun sian artan programon ĉium unuan merkredon de la monato je la 23,00 horo. Ne forgesu aŭskulti!

Esperantista 1949/63

Esperanto elsendoj de Ĉeĥoslovakio

dum la vintra sezono 1949-1950. Nova listo valida de la 2-a Oktobro 1949 (Atentu la ŝanĝojn!)

Ĉiutage

I. 15.45-16.00 h MET, 31,41 m (9550 kc), kaj 1535 m

            (14.45-15.00 h GMT)

II. 22.00-22.15 h MET, 49.92 m (6010 kc)

            (21.00-21.15 GMT)

Lundon:

22.45- 00 h MET, 470 m (Praha I), 325 m (Brno I), 259 m Ostrava) - (21,45-22.00 h GMT).

Merkredon:

 Kiel lundon. (La mezonda progr.plitarĝigita je 5min.)

Unua merkredo da ĉiu monato: VERDA STACIO:

23.00-23.30 (24.00) MET, 269 m (Praha II), 325m, 259m 219 m - (22,00-22.30 aŭ ĝis 23,00 h GMT).

            Inaŭguro 5. X. per ripeto de l‘opero de V. Bkodek: „En la puto“.

            Ostrava ne elsendas memstare en Esperanto.

            La kondiĉo „sine qua non“ por la plua daŭro de la elsendoj estas ke la aŭskultantoj sendu de tempo al tempo al la stacio sian aŭskultraporton. Ĉu vi deziras, ke la elsendoj ne estu limigataj? Do ĉiu plenumu samideanan devon. Skribu al: Ĉeĥoslovaka Radio, Esperanto-Sekcio, Praha XII, Stalinova 12.

            Skribaĵojn, rilatantajn al la „verdstacia" programo, adresu al: Verda stacio, Praha XII, Stalinova 12.                            jm

Esperantista 1949/76

Epizodo komencas“, radio-dramo de Olga Horáková,  tradukita de Ant. Slanina, prezentata de Verda Stacio la 2-an de Novembro kun reĝisoro Dalibor Chalupa estis certe tre atente aŭskultata de multaj pro bona komprenebleco de la aktorantoj. La artoprogramo de la Verda Stacio estas dissendata ĉiun unuan merkredon de la monato je la 23,00-23,45, se bezone ankoraŭ pli longe. Nepre aŭskultu ĉiun unuan merkredon de la monato sur ondoj 219 m, 259 m, 269 m, 325 m! 

Esperantista 1950/4

Vendita Fianĉino“ elsendata de la Verda Stacio la 1-an de februaro signifas ĝian pluan elstaran faron. Estis elsendataj ĉefaj partoj de la glora opero kunigitaj de klarigaj versoj, verkitaj por tiu celo de Tom. Pumpr, kiu estas ankaŭ aŭtoro de la traduko, ĉe kiu muzike kunlaboris Dr J. Fousek. Orkestron kondukis Jan Peška, reĝisoris Dalibor Chalupa, kantis Věra Strelcová Marinjon, Josef Válka Janon, R. Aszhos Kecal-on, M. Pelcl Vaŝkon kaj Komedianton, Soňa Spurná Esmeraldan. La klarigajn versojn deklamis Höger, Procházková, Bobek. La tuto de la prezento estis rava travivaĵo. Orkestro kaj ĥoro ludis kaj kantis brile, la solkantantoj ĉiuj aŭdigis melodiojn agrable kaj surprize bone kompreneblajn. La aŭskultanto havis impreson, ke ĉiuj kantas kaj muzikas kun entuziasmo. Oni ne povas mencii unuopajn kantistojn, ĉar la nivelo de la prezentado estis respektinde alta. Tiaj programoj ne estas nun jam aŭskultataj pro intereso esperantista, sed pro intereso pri la muzika arto mem. Eble la entuziasmo de la  kantistoj estis kondiĉita ankaŭ de la bonegaj versoj de la  traduko. Kaj la bona humoro de la aŭskultantoj certe estis helpata de la klarigaj versoj tre bone deklamataj.

            La kantistoj estas membroj de la Nacia teatro de Brno, la ĥoro kaj la orkestro tiuj de la Radio-stacio Brno. Ili ĉiuj akceptu dankon kaj gratuton. Kaj la reĝisoro Dalibor Chalupa, kiu kunlaboras kun la Verda Stacio depost ĝia komenco, akceptu krom la danko kaj gratulo ankoraŭ bondeziron okaze de 50-a datreveno de sia naskiĝtago.

            Ni tion eksciis nur dum dissendado de gvidanto de la Verda Stacio.

            La Esperanto-elsendoj el Praha okazas ĉiutage de la 15,45-16,00 horo per ondoj 31,41 m kaj 1935 m, kaj de la 22,00-22,15 horo per ondo 49,92 m. Nia mezonda programo okazas ĉiun lundon kaj merkredon de la 22,45-23,00  horo. La Verda Stacio elsendas sian artoprogramon la unuan merkredon en ĉiu monato je la 23 horo per ondoj 210 kaj 325 m. Tempo ĉiam mezeŭropa. Bonvolu sendi al nia radio-stacio konfirmon, ke vi aŭskultas nin, kaj notu, ĉu plaĉas al vi niaj programoj aŭ kio interesas vin en ĈSR.

 Skribu al: Ĉeĥoslovaka Radio, Esperanto-fako, Praha XIl, Stalinova 12. Skribu ankaŭ ĉeĥoj (ĉeĥe)!

Esperantista 1950/11

Ĉu la radio-stacioj elsendu plu en Esperanto? Elsendante en iu nacia lingvo ĉiu radiostacio scias, ke ĝi parolas al nacio ekzistanta. Elsendante en Internacia lingvo ili postulas konfirmon, ke iliaj elsendoj estas aŭskultataj. Tiaj konfirmoj estas leteroj de la aŭskultantoj. De ilia nombro kutime dependas la plua sorto de la elsendoj. - La Ĉeĥoslovaka radio montras ĝis nun la plej grandan komprenon por esperantlingva informado, el ĉiuj radiostacioj de la mondo. Ĝi uzas Esperanton laŭ pli granda skalo ol la lingvojn francan, polan, germanan, bulgaran, bungaran, italan, rumanan, grekan, svedan, danan kaj norvegan, en kiuj ĝi ankaŭ elsendas. Tio estas afero senkompara en la Esperanta historio.

 "Ĉu venas aŭskultraportoj?" demandas la resgondeculoj. Estas en via povo, karaj samideanţoj, kia estos la respondo. Sufiĉas, se vi skribos la adreson kaj kelkajn vortojn. Skribu al ĉiu stacio, parolanta en Esperanto, kaj ne forgesu ankaŭ la Ĉeĥoslovakan Radion en Praha XII, Stalinova 12.

Esperantista 1950/30

Nova radio-kalendaro de Praha

Ĉiutage:             15,45-16,00 h, 25,34 m (11840 kc) bulteno.

                                   22,00-22,15 h, 31,41 m (9550 kc) bulteno,

                                   dimanĉe radiofilmo.

 Lundo: 22,50-23.00 h., 470,2 m. Parolado.

 Merkredo: 22,50-23,00 h, 470,2 m. Parolado.

                                   23,00-23,30 (24.00) horo, 470,2 m, Brno

                                   314,8 m, Verda Stacio, nur la unuan merkredon. La horsistemo estas mezeŭropa. 

 Transmaraj legantoj, bv. noti, ke la ondo 25.34 m estas aŭdebla ankaŭ en Atlantiko, sur la bordoj de Sudameriko, en Afriko kaj Azio. (jm)

Esperantista 1950/43

 Nova radiokalendaro de Praha (valida de 1. VI.); ĉiutage 15,00-15,15 h MET, 31,41 m kaj 25,34 m 22,00-22,30 h MET, 25,34 m.

            La vespera elsendo plilongiĝas je 15 minutoj. La posttagmeza elsendo uzas du samtempajn ondojn, el kiuj unu havas antenenergion 100 KV, trioblon de la ĝisnuna. - La mezondaj programoj sen ŝango. (Jm)

            Maja Fabelo, estas romano, verkita per metodo de impresionisma realismo de Vil. Mrštík en 1892. Ĝi estas dokumento de tiamaj necertecoj, falsecoj, komplikaj primitivecoj, neinformitecoj en socia vivo, el kiuj rezultis strangaj konfuzoj ankaŭ en vivo ama. Tiuj ameraroj ŝajnis tiam kortuŝaj al burĝa mondkoncepto, oni ridetis pri ili, oni kompatis viktimojn de nescio kaj de nesperto, oni ne klopodis senigi la junularon de sencelaj turmentadoj, Dalibor Chalupa dramigis la romanon por disaŭdigaj celoj kaj Verda Stacio disaŭdigis ĝin en traduko de dro Pumpr la 3-an de majo, la stacio akceptu gratulon pro sia sukcesa klopodado prezenti programojn variantajn, diversajn. Ankaŭ tiu ĉi prezentado estis tre altnivela. La temo, jam fora por hodiaŭa aŭskultanto, iĝis tamen aktuala pro la prezento. Helenjon, la deksesjaran knabinon, konfuzitan pro la unuan fojon renkontita amo kaj pro la ardanta printempo same, diradis s-ano Švábíková per voĉo efektive infana, tremetanta pro juneco kaj pro atendemo de mirakloj. La studenton Riŝa parolis s-o Höger ankaŭ per voĉo de junulo 21-jara. Ni enskribu tie ĉi por ke ili ne estu forgesitaj, frazetojn de Helenjo "Mi ne amas vin plu", "Kial mi koleru?" kaj unu de Riŝa "Vi timas homojn?" pro realisma impreso, per kiu ili efikis. La rakonta parolo de s-o Leraus meritas ankaŭ apartan laŭdon. Krom tiuj ĉefroluloj parolis multaj aliaj voĉoj, precipe tiuj de Bolek, Piskáček, Stambolieva, Holmanová, Procházková. Precipe ni enskribu la

 maljunan bonkoran voĉon de Marta. Iom ni bedaŭras, ke virinaj voĉoj estis tro similaj reciproke, oni ne ĉiam facile ekkonis, ke ekparolis alia persono, ĉar tiuj voĉoj estas tro kultivitaj per la sama metodo lerneja. La Marta-voĉo estis tial agrabla escepto. La sonkuliso de prezentado estis sonriĉa, pri kio respondecas reĝisoro Chalupa, teknika helpanto Semerad kaj Junularo de E. K.

            La 7. V. estis ripetita La Vendita Fianĉino, certe multaj aŭskultis la plaĉajn melodiojn duan fojon. La 5-an de julio je la 23-a horo estos dissendataj de bendo partoj de elstara kanta kaj deklama koncerto en Brno okaze de nia kongreso.

Esperantista 1950/62

 Verda stacio dissendadis la 5-an de julio programerojn de la kongresa koncerto en Brno konservitajn sur bendo, la kantantaj voĉoj sonoris. La 2-an de aŭgusto estis ripetata de sur bendo „La maja fabelo“; en Brno tiam furiozis fulmotondro tial sur ĝia ondo oni en multaj lokoj nenion aŭdis, meritas esti enskribita ke venis ne unu plendo kio estas, tre konvinka pruvo ke oni efektive aŭskultas kaj estas nekontenta nenion aŭdinta. 

 La 6-an de septembro estis dissendata radio-filmo Ĉeĥoslovaka junularo“. En la komenco s-o Slanina salutis la aŭskŭltintojn ĉe la komenco de la aŭtuna sezono kaj respondis al diversaj korespondintoj. Poste eksonis VIII-a slava danco de Dvořák kaj post ĝi voĉoj de s-oj Slanina, Nývlt, Bobek, Neuman, Mařík skizis sintenon de ĉeĥoslovaka junularo al samtempaj problemoj kulturaj kaj politikaj. Estis tre klare kaj konvinke dirite kial nia junularo havas unusolan organizon „Asocion de ĉeĥoslovaka Junularo“ kun unu miliono da membroj. Ĝi ja havas taskon neniam ĝis nun donitan al iu junulara organizo: Forigi minacon de la milito. Por tia heroa celo gvido el unusola centro estas nepra kondiĉo. Temas pri instalo de nova ordo socia, en kiu ne ekzistos ekspluatado de homo fare de alia homo. Sed la nova ĉeĥoslovaka junularo spite pena laborado pri tiu sia grandega celo ne estas malgaja; neniam oni tiom kantis kaj dancis kiom nuntempe en nia lando. Poste sekvis radiofilmo de ĉs. popolaj kantoj kantitaj de ĥoro de la meza lernejo en Gottwaldov (70 personoj)  kondukata de Frant. Blaha, piane akompanata de Dr Kubásek. Solkantis Josef Forman kaj Eva Paterová. Tre agrable impresis varieco de la kantoj. En la fino eksonis rusa kanto tre populariĝinta inter ĉeĥoj post la liberigo „Mi fumis tabakon“ kaj impone finis la vicon „Paco-kanto de la nova junularo“. La programo daŭris de la 23,00 ĝis 23,44 horo.  Certe ĉiuj aŭskultis ĝis la fino, sonoreco de la voĉoj malebligis fermi la aparaton pli frue.

Esperantista 1951/28

Radio. La esperantlingvaj disaŭdigoj (mallongaj ondoj, meza ondo kaj Verda Stacio) daŭris laŭ programo ĝis la 17-a de septembro. Tiam Ĉs. Radio reorganizis dissendadon en fremdaj lingvoj malgrandigante ĝian amplekson. Inter nuligitaj dissendadoj estis ankaŭ ĉiu en Esperanto. Venis jam centoj da leteroj al Radio en Praha petantaj restarigon de elsendado en Esperanto. La dissendado daŭris kvin jarojn kaj estis okazintaĵo unika en la mondo kaj laŭ amplekso (4000 elsendoj sume) kaj laŭ kvalito de temoj kaj laŭ prezentado. Akceptu dankon angla ministerio de informoj, kiu ebligis tiun ĉi grandskalan uzon de Esperanto, kaj la parolistoj, kantistoj, deklamistoj, aktoroj, muzikistoj reĝisoroj profesiaj kaj amatoraj kiuj tre ofereme kunlaboradis. Akceptu dankon ĉiuj aŭskultintoj el 32 landoj, kiuj konfirmadis la aŭskulton. Kaj estu al ni pardonite, se ni esprimas nian miron pri faklo, ke ni diras tian dankon la unuaj kaj unusolaj. 

Esperantista 1951/52

Radio-Ostrava elsendadis ĉeĥlingve en traduko de Adolf Staňura el „El Popola Ĉinio“ artikolojn „Virinaj laborantoj en popola Ĉinio“ (24. 10. 1950) kaj „La unua virina traktorista trupo en Ĉinio“ (19. 12. 1950). Ĝi estas tre taŭga uzo de verkoj de niaj ĉinaj amikoj.

Radio Praha 1962-1966

En februaro 1963 la radio-elsendoj en Esperanto revenis por kelkaj jaroj, ĝis oktobro 1966. Oni elsendis por Aŭstrio.



Novaj kontribuoj

 

Sonregistroj

 

Verda Ĉaro

Doksy

Filatelo

Faka agado

Infanlibro