Rememore al la ĉeĥoslovaka radio-elsendado

Verda Stacio

Brno 1927-1937  -  Praha 1945-1950



Ĉefpaĝo

Heredaĵo

 

Historio de la elsendoj

 

Elsenditaj programoj

 

Fotogalerio

 

Radio Praha 1962-1967 kaj Radio Bratislava 1968

 

Studioj

 

Konservitaj verkoj


 

 ESPERANTO EN LA ĈEĤOSLOVAKA RADIO

 

Ĉeĥoslovakio estas lando favora al Esperanto. Ne mirinde do, ke la Ĉeĥoslovaka radio, kiel ĝia grava kultura organo baldaŭ ekinteresiĝis pri Esperanto kaj hodiaŭ ne plu ekzistas iu ĉeĥoslovaka radiostacio, kiu ne estus elsendinta en Esperanto kaj kiu ne havus daŭran kaj varman intereson pri la Esperanto-movado mem.

 

 

P R A H A

La radiostacio en Praha estis inter la unuaj sendostacioj, kiuj disaŭdigis per Esperanto jam en la jaro 1923. De tiu tempo ĝi envicigis aron da propagandaj paroladoj, kiujn prizorgadis Dro Augustin Pitlík, la prezidanto de la Ĉeĥa Esperanto-instituto. Jam la unuaj paroladoj, kiuj havis propagandan celon, vekis eĥon en eksterlando, kion pruvas multaj alskriboj ekzemple el Liverpool, Hengelo, Luzern, Mouthier, Tridente, Wien, Konigsberg, Kaunas, MGnchen, Rotterdam, Geneve, Venezia, Mechelen, Glasgow. En la jaro 1928 disaŭdigis Praha Esperanto-kurson por komencantoj, kiun gvidis Jozefo Eiselt. La organizadon de la Esperanto-dissendoj en Praha aktive partoprenis ankaŭ la konata samideano Otto Ginz, kiu interalie, publikigadis en la oficiala programgazeto Radiojour­nal la tre interesan kaj instruan libron de Aisberg: »Fine mi komprenas la radion.« La radiostacio de Praha, kiun oni povas prave vicigi al la unuaj pioniroj de la Esperanto-disŭdigo, akiris sur tiu-ĉi kampo multajn rimarkindajn sukcesojn. Ĝi estis eble entute la unua radiostacio en la mondo, kiu antaŭ jaroj oficiale ekkorespondis kun la Internacia Radio - Unuiĝo pri la progra­manoncado en Esperanto. Nuntempe, krom esceptoj, Praha ne elsendas en Esperanto kaj cedis la organizadon kaj prizorgadon de la Esperanto-disaŭdigo al la stacioj Brno kaj Moravská Ostrava, kiujn ofte helpas Bratislava kaj Košice. La forta stacio Praha I. (Liblice, 120 k W) nuntempe regule relajsas la Esperanto-progra­mojn el Brno, por subteni ilin kaj plivastigi ilian aŭdeblon al la tuta Eŭropo. La radiostacio Praha II. (Strašnice, 5 k W) relajsas Esperanto-programojn dediĉitajn precipe al la enlanda aŭskultan­taro, ekzemple Esperanto-kursoj ktp.

 

B R N O

Pri la radiostacio Brno, konata sub la nomo »Verda stacio« bonvolu informiĝi el samtitola speciala artikolo.

 

M O R A V S K Á   O S T R A V A

Moravská Ostrava meritas pli longan mencion de siaj Esperanto-programoj, ĉar, kompletigante la plejparte amuzan programon de Brno per informaj paroladoj, ĝi estas krom la Verda Stacio la sola ĉeĥoslovaka stacio, regule elsendanta en Esperanto. Pro tio ni foje envicigis la artikolon de la sekretario de Radiojournal Moravská Ostrava F. K. Zeman, kiu defendas, zorgas kaj estras la Esperanto-disaŭdigon de Moravská Ostrava. Eĉ ne unu jaron post la malfermo de la radiostacio ni envicigis en januaro kaj februaro 1930 du ĉeĥajn paroladojn pri Esperanto kaj unu en Esperanto (parolis Jaroslav Hladký). Jam parolado alvenis riĉa post tiu-ĉi korespondaĵaro kiel de enlandaj, tiel ankaŭ de eksterlandaj samideanoj. Sed malgraŭ tio oni ankoraŭ ne dissendis Esperanton sisteme. En la jaro 1931 estis dissendita denove unu parolado, en la jaroj 1932 kaj 1933 po du. En la jaro 1934, kiam la ĝeneralaj kondiĉo montriĝis pli favoraj, ni invitis samideanon Otakar Gadula al pli intensiva kunlaborado kaj gvidado de la Esperanto-fako. En tiu jaro oni dissendis jam 9 paroladojn espenantajn kaj ĉeĥajn pri Esperanto, ankoraŭ neregule. Tiu-ĉi laboro estis jam celkonscia, ĉar en la apudlima Ostrava-regiono, kie kunvivas diversnaciaj civitanoj kaj kies industria rapidkura vivo ne disponigas tempon por lernado de diversaj lingvoj, sentiĝis tre klare la bezono de facila helplingvo. Ankaŭ el la demandoj de Rusoj, Bulgaroj, Francoj, Angloj, Japanoj, Italoj ktp. ni eksciis, ke ekzistas vere vigla intereso pri la Esperanto-parolado. Antaŭ la Esperanto-dissendoj ni mem eĉ ne sciis, kie estas nia malforta stacio (11.2 kW) aŭdebla. Nur la esperantistoj diris tion al ni.

         Dume Brno jam laŭplane formis sian Esperanto-disaŭdigon. Ni lernis de ĝi kaj en kontakto kun esperantistoj ni ankaŭ preparis sisteman elsendadon en Esperanto. La jaro 1935 signifis grandan salton antaŭen. Ĝojaj voĉoj el la hejmo kaj kreskanta intereso de eksterlando signis al ni, kiel multe ni povas profiti en nia rolo de servanto al la ideo de internacia alproksimiĝo, kies neceso montriĝas precipe en la ĉelimaj regionoj. Tiel oni envicigis en la jaro 1935 jam 33 paroladojn kaj anstataŭ 3 kunlaborantaj ni sukcesis jam akiri 12. La paroladoj estis plejparte informaj, okupantaj sin pri la nacia, kultura, ekonomia kaj politika vivo en Ĉeĥoslovakio. Kaj la eksterlandaj samideanoj rekonis nian laboron kaj estis ĝoje senti la varmon de ilia simpatio.

          Krom tio ni relajsis el Brno du kursojn de Esperanto kaj la Esperanto-horetojn. Ĝis la fino de aprilo 1937 ni elsendis 116 proprajn paroladojn, 1 koncerton kaj 1 radiofilmon (nature krom la relajsoj el Brno). Komence ni dissendis post la 22-a horo MET.

            Tamen por plenumi la deziron de multaj orientaj samideanoj, ni dissendas jam la duan jaron regule ĉiumarde de la 18.00 ĝis la 18.10 MET. En la lasta tempo ni komencis pli intensivan kunlaboron kun la Esperanto-fako de Brno, tiel ke ambaŭ stacioj kreas la programojn komune, ĉe kio nature Brno, grava kulturcentro pruviĝas kiel gvida stacio, havanta jam en la Esperanto-disaŭdigo bonegan tradicion.

            De la tempo, de kiu ni dissendas esperante, la movado en Moravská Ostrava multe kreskis kaj plivastigis sian agadkampon. Ni, en Moravská Ostrava ĝoje servas al Esperanto ĝuste pro tio, ke ni konvikiĝis, kiel Esperanto servas al la propagando de nia ŝtato, al la demokratio, al pacideoj inter la homoj kaj la nacioj de l' mondo. En tio ni havas kun Esperanto komunan taskon. Nek por Esperanto nek por la radio ekzistas pli bela tasko kaj ni devas ĝin komune fari.

           

B R A T I S L A V A

La radiostacio Bratislava decidiĝis al esperanta disaŭdigo jam en 1a jaro 1929. De tiu tempo ĝi dissendis plurajn propagandajn kaj informajn paroladojn el la ĉeĥoslovaka historio kaj la ĉeĥoslovaka kultura vivo. En la jaro 1930 ĝi dissendis Esperanto-kurson por komencantoj de samideano E. Wanitsek. Krom tiu parolis esperante antaŭ la mikrofono de Bratislava H. Kesik, Dro Stan. Kamaryt, A. Macek kaj prof. Vlad. Jukl, kiu gvidis la Esperanto-fakon kaj organizis kvar amuzajn programojn:

22.XII.1932- 18.25-19.00 MET, Amuza esperanta horeto.

23. I. 1933- 20.35-21.00 MET. Amuza esperanta horeto.

20. II.1933- 20.40-21.00 MET. Amuza esperanta horeto por blinduloj.

26. VI. 1933- 20.10-21.10 MET. Amuza esperanta horeto por skoltoj.

La programoj, precipe la amuzaj horetoj tre plaĉis en eksterlando kaj alvenis kelkfoje eĉ preskaŭ 200 alskriboj. Nuntempe Bratislava plejparte relajsas Brnon.

 

K O Š I C E

 

La slovaka radiostacio Košice longe ne enprogramigis propran originalan Esperanto-disaŭdigon kaj kontentiĝis per relajsado. Nur komence de la jaro 1936 ĝi envicigis ses programojn okaze de la Cseh-kurso de lektoro Henrik Seppik el Tartu (Estonio) en Košice. Ankaŭ la Espenanto-disaŭdigo el Košice vekis intereson en ekster­lando kaj ni esperas, ke estos baldaŭ eble plimultigi la Esperanto-­disaŭdigon de Košice.

 

(laŭ broŝuro „Verda Stacio“, 1937)


Novaj kontribuoj

 

Sonregistroj

 

Verda Ĉaro

Doksy

Filatelo

Faka agado

Infanlibro