Rememore al la ĉeĥoslovaka radio-elsendado

Verda Stacio

Brno 1927-1937  -  Praha 1945-1950



Ĉefpaĝo

Heredaĵo

 

Historio de la elsendoj

 

Elsenditaj programoj

 

Fotogalerio

 

Radio Praha 1962-1967 kaj Radio Bratislava 1968

 

Studioj

 

Konservitaj verkoj


 

 Postmilita elsendo de Radioj Praha kaj Bratislava

Radio Praha en la elsendo de la 28-a de februaro 1963 envicigis parolon de D-ro Jaromír Jermář, prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, dediĉitan al la 85-a naskiĝdatreveno de Hugo Steiner, honorofica direktoro de la Internacia Esperanto-muzeo en Vieno. Sur la foto de maldekstre: redaktoro F. Zajíček, D-ro Jermář kaj s-anino Jana Cíchová, prezidantino de la Radio-Komisiono de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato.




Radio Praha elsendas ĉiun lastan ĵaŭdon de monato, sur 233,3 m (1286 kHz) je la 18,45 horo kvaronhoran programon en Esperanto. En la programo de 30.5. „Muzikfestivalo de Praha“.

(laŭ Heroldo de Esperanto, la 16-an de majo 1963)

En la jaroj 1951-1961 okazis nur sporade kelkaj elsendoj en iuj stacioj, nacilingve pri Esperanto.

Marde la 27-an de novembro 1956 la radio Praha disaŭdigis esperantlingve arion el nia fama opero „Najado“ de Dvořák. TKKE sendis al la stacio sian dankleteron /rekomendas same fari al la legantoj!/ kun la peta pri proksima programo en Esperanto informi nin ĝustatempe. (Bulteno EK Praha 44/1956)


LA POR-AŬSTRIA ELSENDO DE RADIO PRAHA, post unu provo en julio 1961, laŭ sugesto de aŭskultantoj envicigis de februaro 1962 sesminutan informaron en Esperanto, ĉiun lastan ĵaŭdon en monato. En la elsendoj funkciis František Zajíček kaj Jana Cíchová (Hrdličková). La elsendoj daŭris ĝis oktobro 1966.

(Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, 1983, p. 166)



Jana Cíchová rememoras:

Ano, jako členka ČEV v Blanické ulici jsem se stala hlasatelkou esper. vysílání pro Rakousko, texty s redaktorem Zajíčkem jsem nejprve psala, pak musila dát ke kontrole (zda tam není nic proti komunistickému režimu!) pak jsme to natočili, já jako hlasatelka a současně jsem vyřizovala došlou korespondenci. Co zájemců nám psalo a chtělo se se mnou seznámit nebo si dopisovat. Když se E-o vedení znelíbilo, bylo zastaveno. Nikdo se nikdy ani nesnažil mluvit o tomto vysílání, jen se mluvilo o Verda Stacio (Mařík atd.). Proč, to nevím, ale vím, že hodně lidí mi vysílání závidělo a nepřálo!? Ale pod hlavičkou Č Rozhlasu a PIS jsem byla vyslána na přednáškové turné po Jugoslávii, pak Francii, kde jsem mluvila o pražských památkách s diapozitivy. Velký úspěch, ukázka, jak se dá vše přednést esperantem. - Na té fotce Jermář tehdy byl pozvaným hostem pro rozmluvu s ním o E-aktivitách.

Fajrero 6/1959

ĈS. RADIO PRAHA PRI D-RO ZAMENHOF.

La 14. kaj 15. de dec. 1959 Radio Praha elsendis 23-minutan programon "Ĉu vi parolas Esperante?". Tiu ĉi plaĉa elsendaĵo estis aŭskultata de vasta publiko en la tuta Ĉeĥoslovakio. Elsendita: 14.12. per Praha I (21,20 h), 15.12. per Praha III (13,30h). Aŭtoro: Helena Wolfová (redaktorino de "Večerní Praha"). Reĝisoro: Josef Henke. Ludis: Kačírková, Vl. Leraus k.s.



Revuo Esperanto (UEA) pri Radio Praha:

Esperanto, junio 1962, N-ro 679 (6), p. 120: Ĉeĥoslovaka Radio elsendos sesminutan programon inter 17.45 kaj 18.00 la 28-an de Junio per ondoj 233m. (1286 kcs) pri la temo: Esperantistoj en Pilsen.

Esperanto, jul/aŭg 1962, N-ro 680 (7-8), p. 144: Ĵaŭdo 17.50-17.55 Praha. 233m. (1286 kes). P. Radio Praha, Sendung für Österreich, Ĉeĥoslovakujo. (nur la lastan jaŭdon de ĉiu monato).

Esperanto, oktobro 1963, N-ro 695 (10), p. 177: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha. Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujoi (nur la lastan ĵaŭdon de la monato). Vendredo 10.00-11.10 Praha, 49m., 41m., 31m., I (Ripeto de la ĵaŭda rubriko la morgaŭan vendredon; dekkvinminuta parolado dum la germanlingva programo).

Esperanto, novembro 1963, N-ro 696 (11), p. 197: Radio Praha: 28-XI. Karavano de Amikeco (Tibor Sekelj); 19-XII, anstataŭ 26-XII), Kion ni atendas de la Novjaro 1964? (Voĉoj de aŭskultantoj). Dek-kvinminuta parolado dum germanlingva programo por Aŭstrujo de 17.15 ĝis 18.00 (G.M.T.)

Esperanto, decembro 1963, N-ro 697 (12), p. 216: Radio Praha. La decembra programo okazos eksterkutime la antaŭlastan ĵaŭdon, tio estas la 19-XII. Temo: „Kion ni atendas de la Novjaro 1964? (Voĉoj de niaj aŭskultantoj)“. Ondolongo: 233 m. Tempo: Inter 17.15 kaj 18.00 dum germanlingva programo.

Esperanto, januaro 1964, N-ro 698 (1), p. 16: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato). Vendredo 10.00-11.10 Praha, 49m., 41m., 31m., I (Ripeto de la ĵaŭda rubriko la morgaŭan vendredon; dekkvinminuta parolado dum la germanlingva programo).

Esperanto, marto 1964, N-ro 700 (3), p. 54: Radio Praha. 26-III, Miloŝ Lukáŝ: miaj rememoroj pri Aŭstrujo je 18.50 per ondoj 233 m. (1286 kcs).

Esperanto, jul / aŭg. 1964, N-ro 704 (7-8), p. 138: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato).

Esperanto, septembro 1964, N-ro 706 (9), p. 158: Radio Praha 24-IX, Novaĵoj el Esperanto-rondetoj. Proponoj kaj sugestoj por la venontaj elsendoj estos atente studataj. Skribu al Radio Praha, Disaŭdigo por Aŭstrio, Esperanto-elsendo, Ĉeĥoslovakujo.

Esperanto, oktobro 1964, N-ro 707 (10), p. 178: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato).

Esperanto, januaro 1965, N-ro 710 (1), p. 18: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato).

Esperanto, aprilo 1965, N-ro 713 (4), p. 77: Jaŭdo 17.50-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato).

Esperanto, julio 1965, N-ro 716 (7), p. 137: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato).

Esperanto, sept. /oktobro 1965, N-ro 718 (9-10), p. 177: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (nur la lastan ĵaŭdon de la monato).

Esperanto, januaro 1966, n-ro 722 (1), p. 18: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (ĉiun alternan ĵaŭdon).

Esperanto, aprilo 1966, n-ro 725 (4), p. 77: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (ĉiun alternan ĵaŭdon).




Esperanto, junio 1966, n-ro 7272 (6), p. 114: Vizito de I. Lapenna

Esperanto, julio / aŭgusto 1966, n-ro 728 (7-8), p. 137: Jaŭdo 17.45-18.00 Praha, 233m. (1286 kcs). I. Radio Praha, Disaŭdigoj por Aŭstrujo, Praha, Ĉeĥoslovakujo (ĉiun alternan ĵaŭdon).

Esperanto, septembro 1966, n-ro 730 (9), p. 158: RADIO PRAHA. 2-IX, Esperantistoj en la sudbohemia regiono: 16-IX, Parolas niaj aŭskultantoj; 30-IX, Pri ĉeĥoslovaka lernejsistemo.

Esperanto, oktobro 1966, n-ro 731 (10), p. 171: En la supervido de radio-elsendoj (p. 171) Praha jam mankas.

Esperanto, februaro 1967, n-ro 735 (2), p. 31: Praha rekomencas Esperanto-elsendojn ĉiumerkrede je 9,30 h MET (8.30 GMT). Ondoj: 31,56 m (9505 kcs) kaj 49,55 m (6055 kcs). En la kadro de germana programo).

Esperanto, marto 1967, n-ro 736 (3), p. 51: RADIO PRAHA parolas en Esperanto dum la germanlingva programo ĉiumerkrede. Vidu la februaran numeron.

Esperanto, aprilo 1967, n-ro 737 (4), p. 68: En la supervido de radio-elsendoj Praha denove mankas - jam definitive.

Bratislava transprenas la torĉon

Esperanto, januaro 1968, n-ro 746 (1), p. 8: Ĉeĥoslovakujo En Slovakujo komenciĝas en januaro 1968 radio-kurso de Esperanto.

Esperanto, marto 1968, n-ro 748 (3), p. 41: RADIO BRATISLAVA ek de la 8-a de januaro dissendas Esperanto-kurson ĉiun lundon de 17.30 ĝis 17.40 kaj ĉiun mekredon (ripeto de la lunda programo) de 9.45 ĝis 9.55 (GTM). Ĉiun alternan semajnon estos disaŭdigataj slovaklingvaj novaĵoj kaj respondoj pri Esperanto en daŭro de 5 minutoj. Ondlongoj: 273 m (1097 kcs), 243 m (1232 kc), 427 m (701 kcs), 188 m (1594 kcs). La aŭtorino de la kurso estas Dr. Magda Šaturová. Adreso de la redakcio: Redakcio de RADAR, Leninplaco 13a, Bratislava 1, Ĉeĥoslovakujo. Pasintjare la sama radio-stacio elsendis slovaklingve 55-minutan literaturan programon pri D-ro Zamenhof preparitan de Dr. Šaturová je oficiala deziro de la radio-stacio Bratislava.

Esperanto, aprilo 1968, n-ro 749 (4), p. 61: Lundo 17.30-17.40 Bratislava, 428 m (701 kcs), 273 m (1097 kcs), 243 m (1232 kcs), 188 m (1594 kcs). K Radar, Lenin-placo 13/a, Bratislava 1, Ĉeĥoslovakujo. Merkredo 9.45-9.55 Bratislava. Kiel lunde.

Esperanto, julio-aŭgusto 1968, n-ro 752-3 (7-8), p. 112: Lundo 17.30-17.40 Bratislava, 428 m (701 kcs), 273 m (1097 kcs), 243 m (1232 kcs), 188 m (1594 kcs). K Radar, Lenin-placo 13/a, Bratislava 1, Ĉeĥoslovakujo. Merkredo 9.45-9.55 Bratislava. Kiel lunde.

Esperanto, oktobro 1968, n-ro 755 (10), p. 154: Lundo 17.30-17.40 Bratislava, 428 m (701 kcs), 273 m (1097 kcs), 243 m (1232 kcs), 188 m (1594 kcs). K Radar, Lenin-placo 13/a, Bratislava 1, Ĉeĥoslovakujo. Merkredo 9.45-9.55 Bratislava. Kiel lunde.


Novaj kontribuoj

 

Sonregistroj

 

Verda Ĉaro

Doksy

Filatelo

Faka agado

Infanlibro