Rememore al la ĉeĥoslovaka radio-elsendado

Verda Stacio

Brno 1927-1937  -  Praha 1945-1950



Ĉefpaĝo

Heredaĵo

 

Historio de la elsendoj

 

Elsenditaj programoj

 

Fotogalerio

 

Radio Praha 1962-1967 kaj Radio Bratislava 1968

 

Studioj

 

Konservitaj verkoj


 

 LA VERDA STACIO

 

            Se ni volas starigi superrigardon pri la farita laboro de la »Verda stacio«, ni devas vere komenci - kiel oni diras - de Adamo, ĉar la historion de kvin jaroj, kiun ni notas pli detale en tiu-ĉi almanako, antaŭis prahistorio, kiun ni devas por kompleteco ankaŭ rememori.




            Ĝi estas la jaro 1927, do ĝuste antaŭ dek jaroj, kiam en la programoj de la Brna radiostacio aperis kurso de Esperanto, gvidita de komerclerneja direktoro Josef Bednář. Estus sendube interese ekscii, kiom da rodioaŭskultantoj ĝi akiris por Esperanto kaj kiuj el ili restis fidelaj al la ideo de la internacia lingvo. Ni nur eksciis el la korespondado de tiu jaro, ke la kurso trovis grandan eĥon kaj estis kun intereso aŭskultita eĉ eksterlande. Rimarkinda estas ankaŭ, ke lernantoj de tiu-ĉi kurso, kiuj la unuan fojon renkontiĝis ĉi tie kun Esperanto, estas la nunaj aktivaj kaj konstantaj kunlaborantoj de la »Verda stacio«: sam-anino Marie Strejčková kaj Jiří V. Šamla, kiu fariĝis poste eĉ membro de la Brna radiostacio.

            Post la jaro 1927 silenliĝis Esperanto sur la ondoj de Brno kaj reaŭdiĝas denove en la jaro 1931.

 

1 9 3 1

Okazis tiel pro la »Napoleona ekspozicio« en Slavkov (Austerlitz), urbeto proksima al Brno, kiu pro facile kompreneblaj kialoj vivas sole al la Napoleona tradicio. En la bela kastelo de Slavkov, kie Napoleon pasigis en la jaro 1821 momentojn en la gloraj tagoj de la historia batalo, estis instalita riĉa ekspozicio de reme­moraĵoj pri tiu tempo kaj pri Napoleon mem. Kaj ĝuste pri tiu-ĉi ekspozicio enprogramigis la Brna radiostacio la 24-an de junio la paroladon »Napoleona ekspozicio en Slavkov«, proponitan kaj prelegitan de s-ino Marie Strejč­ková, la tiama vicprezidantino de la loka esperantista klubo. La eĥo estis kontentiga, sed per tio la esperanta disaŭdigo por tiu jaro finiĝis

 

1932

 

Tiu-ĉi jaro pasis sub la signo de la naŭa tutsokola kongreso. Kion signifas por Ĉeĥoslovakio »Sokol« kaj ĝiaj kongresoj, ripetiĝantaj ĉiun sesan jaron? Ili estas analogiaj al la grekaj Olimpiaj ludoj, mobilizadoj de fortoj korpa, spirita kaj morala. La gimnastika societo Sokol (Falko) estis fondita antaŭ 75 jaroj kiel esprimo kaj manifestiĝo de nacio, kiu dum miljara historio pruvis sian forton per granda memstara ŝtato kun evoluinta kulturo, sed kiu pro tragedieco de la sorto estis submetita al la regado de la Habsburga monarkio. Kaj ĝuste Sokol konservadis en la nacio memfidon, kuraĝon kaj kredon al la estonteco, kiun en la tempo de perdo de la libereco profetis la granda filo de la Ĉeĥoslovaka nacio Jan Amos Komenský per la vortoj: »Post forpaso de koleraj ventegoj revenos la regado en viajn manojn, ho, popolo ĉeĥa.« Por la reveno de la regado en manojn de la nacio laboris Sokol per detala laboro kaj ankaŭ per la grandaj manifestaj kongresoj. Antaŭ la mondmilito ĝi okazis sub observo de la polico, sed malgraŭ tio akiris la sokolkongresoj multajn amikojn en eksterlando pro sia unika spektaklo kaj evoluinta kulturo gimnastika. En la liberigita ŝtato prezentas la sokolkongresoj ĝojan feston de libereco kaj evoluo kultura kaj korpa, en kiuj partoprenas gimnastikaj societoj de multaj ŝtatoj.

Kaj ĝuste en la jaro 1932 enprogramigis la Brna radio antaŭ la malfermo de la sokolkongreso, la 17-an de aprilo esperantan paro­ladon pri la »IX-a tutsokola kongreso en Praha«, faritan denove de sam-anino Marie Strejčková. La parolado klarigis la signifon de tiu gimnastika festo kaj donis konsilojn al la fremduloj. Mal­graŭ tio, ke oni dissendis nur per Brno kaj en tempo ne tre kon­vena por eksterlanda aŭskultado (18.50-19.00 MET), ricevis la radiostacio 42 alskribojn, postulantaj informojn. Tio valoris pri­pensandon. Oni konstatis tre klare la propagandan valoron de Esperanto, sed samtempe oni ĝoje ekkonis, ke per unusola lingvo estis kompreneble kontaktitaj anoj de diversaj nacioj. Ĉu ekzistas io pli bela por la radio, kiu en sia laboro ne konas landlimojn? Kaj tiam oni decidis: la Esperanto-disaŭdigoj estos daŭrigataj. Oni serĉos vojon al ideala kuniĝo kun homoj de bona volo ĉie, kie la radio-ondo estas akceptebla. La 31-an de majo oni komencis la regulan elsendadon de semajnaj paroladoj, kiuj estis plejparte envicigitaj en la antaŭvesperan programon (je la 18-a MET) aŭ en la programon vesperan (ĝis la 22-a MET) aŭ eĉ en la noktan programon (post la 22-a horo MET). Per la gvidado de la paroladoj estis komisiita sinjorino Marie Strejčková. La paroladoj havis karakteron propagandan, informan kaj ili estis de tempo al tempo anstataŭataj de kulturaj temoj kaj legado el la ĉeĥoslovaka literaturo. Oni absolvis en tiu jaro entute 22 paroladojn.

            Laŭ la temsekvo de la paroladoj oni klare vidas certan programan evoluon de la disaŭdigo jam en la unua jarduono, kvankam ĝi estis epoko preskaŭ pure eksperimenta. Ni rimarkas la unuajn paroladojn, kies eksklusiva celo estis liveri al la aŭskultantaro ĝeneralajn informojn pri nia lando, pri ĝia aspekto kaj vivo. Temoj de la pli postaj paroladoj jam specialiĝas, forlasas ofte la komencitan direkton kaj, kio estas la plej grava, ili aktualiĝas (U. K. en Parizo - Masaryk-ringo - Zamenhof-parolado - Pri la 28-a oktobro ktp.). Oni plibeligas la paroladojn ankaŭ per mu­ziko kaj kantado aŭ oni envicigas la paroladon en paŭzon de kon­certo pri kiu la parolado temas. Ekzemple antaŭ kaj post la paro­lado »La slovaka popola kanto kaj muziko« ludis kaj kantis origi­nala slovaka orkestro. Progreson oni vidas ankaŭ en tio, ke la unuajn paroladojn disaŭdigis sole Brno, al la julia programo aliĝis jam Moravská Ostrava kaj la paroladojn de la 28. X., 16. XII., kaj la 23. XII. dissendis la tuta ĉeĥoslovaka radio, t. e. Brno, Praha, Bratislava, Košice kaj Moravská Ostrava.

Por vigligi la intereson pri Esperanto mem, oni envicigis por la ĉeĥoslovakaj aŭskultantoj kurson de Esperanto, kiun gvidis Theodor Kilian, nuna konstanta kunlaboranto de la Brna radio, konata ankaŭ kiel preleganto kaj aŭtoro de la radioludo »Momentoj el la vivo de D-ro Esperanto«. La kurso estis elsendita dufoje semaj­ne po 15 minutoj kaj daŭris de la 6-a de oktobro 1936 ĝis la 4-a de marto 1937, entute 37 lecionoj, 1 enkonduka kaj 1 finparolado. Kiam oni sumigis la rezulton de la tutjara eksperimenta laboro, oni konstatis, ke la semo falis sur fruktoportan teron kaj ke estas necese plue kulturi la kampon. Kaj tiel venis la jaro

 

1933

Necesis solvi ne nur lingvajn, sed ankaŭ pro­gramajn problemojn. Ne estis plu eble resti ĉe elsendado de nuraj paroladoj, ĉar ni, kiel radio­fakuloj bone sciis, ke parolata vorto prezentata en diversaj formoj estas pli alloga kaj finfine, ke oni povas per Esperanto elsendi eble eĉ ĉiun programon, kiun oni elsendas per nacia lingvo. Ĉe tiu ideo malfermiĝis larĝa horizonto, kies finon ni tiam ankoraŭ ne vidatingis. Dialogo, dramo, radiofilmo, opereto, opero, melodramo! Kiom da allogaj formoj, da ebloj kaj ni konfesu - kia sukceso, valorigi Esperanton en interpre­tado de artverkoj. Tiame oni ankoraŭ ne pensis pri propagando en kiu-ajn direkto, sed allogis la problemo: Kontaktiĝi al komuna aŭskultado de artverkoj kun amaso da nekonatoj, malproksimaj laŭloke kaj laŭlingve. Pri la kvalito de Esperanto kiel lingvo ni estis konvinkitaj. Ni ankaŭ ne sentis mankon je konvenaj verkoj aŭ je iliaj tradukantoj. Plej grandan zorgon kaŭzis al ni la prezentado de la programoj pri kiuj ni dume nur revis.

            Kaj tiel venis vere historia momento. La 1-an de marto 1933 ni elsendis la unuan fojon pli longan esperantan programon sub la reĝisorado de Dalibor Chalupa. La programo de la unua esperanta horeto, kiun ni elsendis de la 22. la ­23.15 MET per Brno, Bratislava kaj Moravská Ostrava konsistis el jenaj partoj:

1. Enkonduko.

2. La Espero (gramofondisko - ĥoro de Bakule).

3. Recitado:

 a) Dombrovský: Nova kanto.

 ­b) Stanislav Schulhof: Verda stelo.

4. Popolaj kantoj moraviaj.

a) Bela flor'.

b) Janko, kiu vin vundbatis.

c) Ĉu vi al mi, junulino, diros.

5. Ignát Hermann:

La pentristo kaj fiakristo.

Sceno el juĝeja vivo.

6. Ĉeĥoslovaka ĵazmuziko sur gramofondiskoj.

a) Voskovec & Werich: Senerara homo rara.

b) Vlasta Burian: Festparoloj. Parodiaĵo.

c) Jaroslav Ježek: Bugatti step.

7. Recitado.

Stanislav Schulhof: Ho ve, koro disŝirita.

8. Dialogo.

II-a Internacia libertempejo en Lázně Bělohrad.

9. Josef Suk: En novan vivon. Marŝo.

10. La Ĉeĥoslovaka himno.

Ludis, parolis, recitis kaj kantis jenaj samideanoj, kiuj post pluraj provoj kuraĝis antaŭ la mikrofonon en drama programo: Marie Strejčková, Štěpánka Šmardová, Zdeňka Trdá, Ivan Blatný, Bedřich Freund, Theodor Kilian, Josef Smečka, Jiří V. Šamla kaj Frantiŝek Válka. Kiam finsonis la vortoj de la radioanoncanto, koniganta en Esperanto la finon de la disaŭdigo, flugis la pensoj de ĉiuj, kiuj en la ateliero ĝoje ekspiris, en la vastan mondon. Kaj sur iliaj vangoj oni povis legi la demandon: Ĉu iu aŭskultis nin, ĉu li komprenis, ĉu la dissendo plaĉis? - Kaj tiujn demandojn respondis en la sekvintaj tagoj aro da alvenintaj leteroj, ariĝintaj el diversaj landoj de Eŭropo, en la nombro de pli ol cent.

 

            Mi ne scias kiamaniere esprimi al vi mian konten­tecon pro la hieraŭa disaŭdigo esperantlingva.

            Mi povas aserti al vi, ke la hieraŭa vespero estis kvazaŭ festo por mi.

            Mi tute ne pensis, ke mi estis tiel malproksime de via ŝatata radiostacio, ĉar la disaŭdigo estis vere per­fekte aŭdebla kaj klara. Ŝajnis al mi, ke mi estis tute apud la aktoroj, gekantistoj ktp. Sed bedaŭrinde tio estis nur dolĉa revo. Tamen tiun ĉi fojon mi travivis veran ĝojan kaj interesan vespereton.

 Léon Braet, NIEUWPOORT - Belgio.

 

Koran dankon pro via tuthora interesa disaŭdigo de la 1./III. La programo estis tre bela, la prezentaĵoj bone aŭdeblaj - espereble ni povos ankaŭ estante ĝui viajn disaŭdigojn.

Helmi kaj Hilda Dresen, TALLlN - Estonio.

 

Kaj tiel oni feliĉe ekkomencis. La elrevita regno komencis realiĝi, ni firme ekpaŝis tie, kie ni ankoraŭ antaŭ nelonge vidis nebulon. En la jaro 1933 oni elsendis krom la kutimaj paroladoj entute 6 pli longajn Esperanto-programojn (Esperanto-horetojn), en kiuj varias vorto prelegata, recitata kaj drama kun kantado kaj muziko. Tiuj-ĉi horetoj estis relajsataj kaj tial en eksterlando pli bone aŭdeblaj. Preskaŭ ĉiam relajsis Bratislava kaj Moravská Ostrava, unufoje eĉ la forta stacio de Praha.

Dua horeto sekvis la 5-an de majo de la 22.15-23.10 MET kaj estis relajsata de Bratislava kaj Moravská Ostrava. Ĝia maja programo konsistis el jenaj numeroj:

1. Bedřich Smetana: Uverturo al la opero Vendita finanĉino. .

2. Jan Neruda. Maja felietono.

3. Antonín Dvořák: a) El la Moraviaj duetoj.

                                               b) Humoresko (gramofondisko).

4. Zdeněk Fibich. Poemo (gramofondisko).

5. Milan Orovan: Maja kanto. Kanzono.

6. Dalibor Chalupa: Li kaj ŝi en majo. Gaja dialogo.

7. Jaroslav Křička: Estadrata. Polko.

 

Tiun-ĉi programon prezentis jenaj samideanoj: Vlasta Kubíková­Janotová, Marta Švorčíková, Zdeňka Trdá, Jan Janota, Theodor Kilian, Jiří V. Šamla, reĝisoris Dalibor Chalupa. Kiel oni vidas, prezentis la programon, eĉ draman, esperantistoj-diletantoj. Sed

ne estis eble resti longe ĉe tia situacio kaj tial oni decidiĝis trovi elireblon, kiu forigus ĉiujn dubojn kaj gajnus por nia ideo ankoraŭ pli da bonvolaj amikoj ol ĝis nun.

Brno, ĉefurbo de la lando Moravio-silezia estas la dua plej granda Ĉeĥoslovaka urbo. Ĝi fariĝis vera kulturcentro kun ses altlerne­joj, dua plej granda teatro en kiu oni ludas en du konstruaĵoj dramojn, operojn kaj operetojn. Akiri la aktorajn de tiu-ĉi teatro por Esperanto kaj tiel ankaŭ por ludado en la Esperanto-artpro­gramoj, estis nia unua tasko en la komenciĝanta postvakanca ĉefsezono. Post cirkulera alvoko, en kiu oni resumis la ĝisnunan esperantan laboron de la Brna radio kaj disvolvis la planon por la estonteco, aliĝis preskaŭ dudek anoj de la Landa dramteatro kaj de la Brna radiostacio, kiuj montris intereson pri praktikado de Esperanto en radia artesprimo. Kaj tiel oni komencis en oktokbro 1933 en la elsendejo internan kurson por artistoj, kiun kun eksterordinare bona sukceso gvidis s-ino Marie Strejčková.

La intereso pri Esperanto estis granda, la diligenteco de la kursanoj modela kaj tiel estis metita la fundamento al la aktora trupo TRAKT (Teatro kaj radio-aktoroj), en kies frunto staris de ĝia komenco la eminenta radioreĝisoro Josef Bezdíček. La perceptkapablo de la aktoroj por prononcado kaj drama kompreno de fremdlingvoj estas konata, kaj tiel estis eble alpaŝi jam en oktobro kun kelkaj, kaj en novembro jam preskaŭ kun ĉiuj al la elsendado de Esperanto - programoj, kies artisma nivelo malgraŭ kelke da komencaj lingvaj malglataĵoj rapide leviĝis.

            La reston de la jaro plenigis la sekvantaj Esperanto-horetoj, ĉe kiuj ni notas la unuajn ludintajn aktorojn - Traktanojn.

La 6-an de junio de la 22.20 - 23.20 elsendis Brno sonbildon de Jiří V. Šamla: Moravio. Ĝi estis radiofilmo, prezentanta en raporta, drama kaj sona formo la reliefon de la moravia lando. Okaze de tiu-ĉi disaŭdigo dediĉis Heroldo de Esperanto pli ol unu paĝon al informa artikolo kun tri ilustraĵoj pri Moravio. En tiu-ĉi horeto ludis sub la scenaranĝo de Vladimír Konupka la lastan fojon esperantistoj - amatoroj: s-ino Marie Strejčková, f-ino Zdenka Trdá, s-roj Bedřich Freund, Richard Chlup, Ferdinand Pospíšil, Zdeněk Provazník, Josef Smečka kaj Jiří V. Šamla.

La oktobra horeto konsistis denove el miksita programo kaj estis

dissendata per Brno, Praha, Bratislava kaj Moravská Ostrava.

La programo :

1. Enkanduko (J.V.Šamla).

2. Antonín Dvořák: Karnavalo. Uverturo.

3. Svatopluk Čech: El la matenkantoj. (Šamla)

4. Antonín Dvořák: Ario de Terinjo el la opero Jakobín. (Kantis

Marie Bakalová, ĉe fortepiano Břetislav Bakala.)

5. František Šorm: KERDAMO. Drama skizo.

Sinjorino - Zdeňka Trdá

Sinjoro - Josef Bezdíček.

Ŝoforo - Josef Svátek.

Voĉo el la telefoncentro - Vanda Rosenbreyerová.

Scenaranĝo - Dalibor Chalupa.

6. Vortoj por la aŭskultintoj. (Šamla.)

Eble pro la proksimiĝanta serioza vintro-sezono komenciĝas la novembra horeto per dramstila programo. Kompilis ĝin kaj versanoncadon verkis Jiří V. Šamla. Marie Bakalová.

 

1. Enkonduko en versoj (Šamla).

2. Josef Suk: Kanto de amo. Violonsolo. Ludis Karel Hanousek, ĉe fortepiana Břetislav Bakala.

3. Jiří Wolker: Balado pri okuloj de l' hejtisto. (František Kožík.) 4. Bedřich Smetana: Lulkanto el la opero La kiso. (Marie Bakalová - B. Bakala.)

5. Karel Mužík:

EDISON KAJ LA MORTO. - Drama interludo.

Edison - Karel Urbánek.

Morto - Vladimír Leraus.

Kuracisto - František Kožík.

Voĉo - Antonín Klimeš.

Alia voĉo - Zdeňka Švábiková.

Reĝisoro - Josef Bezdíček.

6. Jára Beneš: Kanzono el la opereto Ĉe la sankta Antonio (Ferdinand Pospíšil).

7. Recitado:

a) R. Schwartz: Esperantisto, ekesto kaj malapero.

b) J. V. Šamla: Kompatinda poeto.

c) R. Schwartz: Termometroj (Božena Žáková).

8. Jaroslav Hašek-Šamla:

LA HONESTA TROVINTO.

Humora skizo.

Mario Buklová - Anděla Novotná.

Polica oficisto - Antonín Klimeš.

Reĝisoro - Josef Bezdíček.

9. Finaj vortoj.

10. Himnoj.

 

Tiu-ĉi horeto altiris specialan intereson, kiun oni povas ankaŭ ekkoni laŭ tio, ke la balado de Jiří Wolker pri okuloj de l' hejtisto estis represita en la Ĉeĥoslovaka Esperanto-revuo Ligilo kaj poste bibliofilie eldonita en bela formo kaj kun bildoj. La dramo Edison kaj la morto de Karel Mužík estis represita en Heroldo de Espe­ranto (Germanio), en Nia Gazeto (Francio) kaj en kataluna traduko en Diari de Vich (Katalunio).

La lastan Esperanto-horeton de la jaro ni dediĉis al la Kristnaska festo, prezentante al niaj aŭskultantoj ĉeĥajn koledojn. Koledo estas popola kanto, kantata je Kristnasko kaj ĉirkaŭ la Nova jaro.

Krom la Esperanto-horetoj, kiuj fariĝis jam monataj, oni nature ne forgesis je paroladoj kaj tiel oni de tempo al tempo disaŭdigis post la 22-a horo MET prelegojn pri diversaj temoj, kiuj celkonscie ligiĝis al la linio de la pasinta jaro. Ilia enhavo estis tre varia, tamen ni enprogramigis ankaŭ paroladon kun iom politika temo. Ĝi estis paralado de universitata profesoro Dro František Weyr, prezidanto de la Mezeŭropa instituto pri: Ĉeĥoslovakio kaj la nuntempa Eŭropo. Post tiu-ĉi prelego ni ekvidis, ke tiaj temoj trovas intereson ĉe la aŭskultantaro kaj en la postaj sezonoj ni pli ofte enprogramigis ilin.

 

1934

 

Sur tiu-ĉi loko estus dezirinde diri kelkajn vortojn pri la tempo­divido, per kiu direktiĝas la ĉeĥoslovaka radio ĉe la elsendado dum la jaro kaj dum la unuopaj tagoj, por ke nia esperanta aŭskultantaro estu ankaŭ laŭ tiu flanko informita. La jaron oni dividas en du sezonojn, nome la ĉefan - vintran - kaj la so­meran. La somera sezono daŭras nur dektri semajnojn kaj la programstrukturo kaj la dissendaĵoj de tiu sezono mem estas tiel ŝanĝitaj, ke ili konvenu al la postuloj de la aŭskultantoj precipe en la monatoj julio kaj septembro. Plinombriĝas la amuzaj programoj kaj raportadoj kaj malpliiĝas la nombro de programoj seriozaj kaj dramaj. La kaŭzon ni serĉu ankaŭ en tio, ke temas pri tempo de forpermesoj, oni ne ludas en la teatroj, la aktoroj forveturas al la kamparo kaj tre ofte en eksterlandon. Kun la sama sorto renkontiĝas ankaŭ TRAKT, pro kio ni ellasas en la monatoj julio, aŭgusto kaj eble eĉ septembro niajn regulajn Esperanto-horetojn. La ĉefsezono komenciĝas meze de septembro kaj tial ni kutime kalkulas la oktobran Esperanto-horeton la unua de la sezono. La kalendarian dividon de la jaro ni uzas ĉe la resumado en nia almanako nur pro pli facila sindirekto.

 

La taga elsendado finiĝas je la 22-a horo MET kaj poste sekvas la aktualaĵoj de la Ĉeĥoslovaka presoficejo. La Esperanto-horetojn ni do povas ekdissendi nur post la aktualaĵoj, tio signifas post la 22.20 horo MET. Ĉar ni turnas nin per Esperanto nur al mal­granda parto de nia nacia aŭskultantaro, ni devas uzi nur tiun ­ĉi tempon. Tion-ĉi ni klarigas por tiuj, kiuj perletere plendas, ke ni elsendas tro malfrue. Temas precipe pri orientaj aŭskultantoj; al ili apartenas pro tiu-ĉi intertempa neeviteblaĵo nia pardonpeto. Post tiu-ĉi deflankiĝo ni revenu al la programa superrigardo de la jaro 1934. - - - Do en tiun-ĉi jaron ni ekpaŝis plenaj de espero, jam firme helpataj de nia reprodukta artista grupo Trakt. Por la horetoj ni fiksis unuecan formon. Ili komenciĝis tiu-jare per mallonga prelego de iu eminenta sciencista persono, poste sekvis artisma programo kaj la tuton finis novaĵanancado - leterkesto. El prelegoj estis enprogramigitaj jenaj:

 

Februaro: Univ. prof. Inoc. Arnošt Bláha: La fundamentoj de la

demokratio.

Majo: Universitata prof. Dro Frant. Weyr: Naciecaj minoritoj en la Ĉeĥoslovaka respubliko.

Junio: Verkisto Dro Karel Čapek: Letero el Ĉeĥoslovakio.

Julio: Univ. prof. Dro Inoc. Arnošt Bláha: La ĉeĥoslovaka kultur-­idealo.

Novembro: Univ. prof. Dro Jaroslav Kallab: Ideoj de paco.

 

El la artismaj programoj ni rememorigas almenaŭ pri la sekvantaj: »En kio estas la juneco granda«, radioludo de Jaroslav Beran, kiu renkontiĝis kun granda sukceso. Honore al la 85-a naskiĝtago de la prezidanto T. G. Masaryk ni elsendis la 6-an de marto radio­filmon de Dalibor Chalupa, en kiu vidiĝis la granda verama per­soneco de la prezidanto-Liberiginto. La ĉefparto de la aprila horeto estis kabaredo »Aprila pluv' - virina plor'«.

»Amo en la Ĉeĥoslovaka popolkanto«, programo en kiu solkantistoj kaj ĥorkvarteto prezentis la plej popularajn naciajn amkantojn, kies tekstojn oni klarigis per enkonduka anoncado.

La radioludo »Ĉu revo aŭ fakto« de Dalibor Chalupa, laŭdanta la ideon de internacia lingvo. Per tiu-ĉi programo oni komencis la 3-an de oktobro la Esperanto-horetojn de la ĉefsezono kaj enkonduke parolis en Esperanto la direktoro de la Verda stacio Antonín Slavík, mem esperantisto kaj granda simpatianto al Espe­nanto, kiun li lernis jam antaŭ 30 jaroj. Lia merito estas, ke oni rekonis Esperanton taŭga kaj eminenta helplingvo, per kiu povas la ĉeĥoslovaka radio diskonigi la plej altajn homajn ideojn kaj kulturhavaĵon de nacio kaj antaŭmeti ilin samtempe al grand­nombro de aŭskultantoj el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Direktoro Slavík gardas ĉe ĉiu no­va paŝo de agado kaj mem ne aŭdata, li estas la animo de ĉio, kio eksonas en Espe­ranto tra la ondoj de la ĉeĥoslovaka ra­dio en malproksimajn regionojn de la mondo.

Sukcesa estis la dialoga ludo »Du voĉoj« de F. K. Zeman, post kiu alvenis tre mul­taj leteroj laŭdantaj la artisman ludon de la aktoroj kaj ilian klaran prononcadon. La voĉojn ludis f-ino Zdeňka Švábiková kaj Vladimír Leraus sub la reĝisorado de Dro František Kožík. Jen unu el la alskriboj:

 

... Kaj la radioludo »Du voĉoj«? Ho, tio estus ĉa­pitro por si mem. Tro malofte oni aŭdas tiel belajn parolon kaj belsonecon de Esperanto, kiel ni estis aŭskultantaj en tiu interesega kaj amuza teatraĵo. Sinceran gratulon al ĉiuj rolintoj!

            Sed ankoraŭ ion! Kelkaj niaj samideanoj estis tiel ravitaj por la dolĉa voĉo de la aktorino Mario, ke ili ankaŭ volus ŝin ekkoni. Bedaŭrinde la distanco inter Brno kaj Novi Sad estas tiel granda, ke ili ne povas pensi, kiel la sekretario de vojaĝoficejo je rekta, per­sona rendevuo. Pro tio ili petas, ke ŝi afable sendu al ili sian fotografaĵon, por ke ili povu (kaj mi ankaŭ) rigardi ŝin almenaŭ sur la bildo.

 Dolfa Bartošík,

NOVI SAD -- Jugoslavio.

 

Per mallonga speciala programo oni rememoris la 19-an de decembro la centan datrevenon de la Ĉeĥoslovaka himno. Resume ni povas diri, ke oni en la jaro 1934 elprovis la fortojn kaj se la pasintaj jaroj prezentis la infanaĝon de nia disaŭdigado, ĉi tiu jaro estis jam aĝo junula. Kaj hodiaŭ ni povas konstati, ke malgraŭ tio, ke ĝi tute ne estis junulo timema kaj malkuraĝa, ĝi bezonis scii, ke ĝi estas subtenata de multaj bonvolaj unuopuloj en la tuta Eŭropo kaj ĝi estis al ili danka por tio.

 

1935

 

Post la junula aĝo venas jaroj virecaj, jaroj de kuraĝo kaj celkonscia laboro. Kaj tiel en la jaro 1935 finsolviĝas la problemoj de la prezentado, efektiviĝas ideoj jam pli frue naskiĝintaj, aliĝas novaj Traktanoj kaj realiĝas planoj, jam antaŭe starigitaj: la dissendado de ĉiuj programpartoj, kiujn oni elsendas en nacia lingvo. Jen nature revenas la problemo, kiun ni renkontis tuj komence, nome la tradukado en Esperanton. Nia devizo estis - ­dissendi komence nur verkojn de ĉeĥaj aŭtoroj. Ekkomenciĝis do prizorgado de perfektaj Esperanto-tradukoj el la ĉeĥoslovaka lingvo. Kiu tradukas en Esperanton, ne devas forgesi, ke la tra­duko devas esti komprenebla al ĉiu nacio, iliaj lingvoj diferenciĝu kiel-ajn ĉu per sintakso, ĉu per frazeologio aŭ specialaj nuancoj. Traduki laŭvorte ĉiujn esprimspecialaĵojn, ofte signifus erarigi la aŭskultantojn de tiuj nacioj, en kies lingvoj simila dirmaniero ne ekzistas. Kaj jen ni opinias, ke ni sukcesis trovi kelkajn traduk­antojn, konsciaj pri tiu postulo kaj ke ilia laboro kontentigis. Ili estas: Jan Filip (el Nový Jičín), František Heikenwälder (el Prostějov), Theodor Kilian (el Třebíč), Moraviaj Esperanto-Pio­niroj (el Olomouc), Marie Strejčková kaj Jiří V. Šamla (ambaŭ el Brno). Ofte ĝi estis malfacila tasko, kiun la nomitaj trans­prenis. Kiel sukcese ili solvis ĝin, evidentiĝas denove el la alvenin­taj leteroj kaj el la esperanta gazetaro.

Senpere al tiu-ĉi problemo ligiĝas ankaŭ la problemo de la prononcado ĉe la prezentado kaj al tiu ni dediĉas specialan zorgon. Spertaj esperanlistoj scias el internaciaj rilatoj, ke ĉiu nacio al­portas en la prononcadon diversajn malregulaĵojn, kiuj fontas el la karaktero de ĝia patra lingvo. Eble la ĉeĥa lingvo havas tiurilale specialan avantaĝon en malfermitaj vokaloj kaj klaraj kon­sonantoj, ĉar la eksterlandaj aŭskultantoj ne plendis multe pri tio, ja eĉ kontraŭe, kiel ni vidas laŭ subaj linioj:

 

Mi volas danki vin por la belega esperanta horo, kiun vi aŭdigis hodiaŭ vespere. Vi Ĉeĥoj parolas tiel mirinde klare, ke estas ĝojo aŭskulti vin. Senpacience mi atendas vian venontan disaŭdigon.

Th. Tiesen,

DEN BURG - Nederlando.

 

Tio estis agrabla surprizo hieraŭ vespere - la ko­medio »La decido!« Vigle ludita, tre klare prononcita - vera ĝuo. Ĝis nun mi ne havis la okazon, ĉi tie tiel bone aŭskulti iun esperantlingvan sendaĵon. Des pli mi ĝojis hieraŭ, kiam la ondoj alportis tiel »klare kaj elegante« la vortojn en »nia« lingvo. Jen ĝi fa­riĝas vere internacia: mi, germano, sidas en Neder­lando kaj aŭskultas ĉeĥan stacion, elsendantan ver­kon de angla samideano. Duobla mirindaĵo nuntempa: La Internacia Lingvo kaj Radio.

 Teo Jung,

ĉefredaktoro de Heroldo.

Scheveningen.

 

Necesas rimarkigi, ke ĉiu nacio taksas la prononcadon en la spirito de sia lingvo, oni povas diri, laŭ la malegaleco de siaj orga­noj parolaj kaj aŭdaj kaj eble absoluta unueco eĉ ne estas atingebla. Tiel preparitaj, armitaj de volo kaj subtenataj de bona penado kaj de fidelaj kunlaborantoj, ni ekkuraĝis al kelkaj agoj gravaj kiel por ni, tiel ankaŭ por la esperanta movado mem. La unua en tiu-ĉi jaro (la 2-an de januaro) estis la prezentado de la opereto »Sur rozoj sternite« de la aŭtoroj Polách-Žalman­Weinberger. Ĝi estas la unua opereto en Esperanto, elsendita perradie. Ĝi estis tre afable ekceptita, sed la rezulto ne blindigis nin. Ni konis la mankojn kaj ni celis pli alten. Pluaj elsendoj estis »Provoj el la nuntempa ĉeĥoslovaka drama kaj opera kreado«, radioludo pri prezidanto de la Ĉeĥoslovaka respubliko T. G. Ma­saryk kaj poste la plej granda ĝisnuna sukceso, la opero »Vendita fianĉino« de klasikulo de la ĉeĥa muziko, Bedřich Smetana. De­nove ni povas diri: la unua opero disaŭdigita en Esperanto, kvan­kam temis nur pri radioaranĝo, kiu ĉerpis el la verko la plej gravajn partojn kaj unuigis ilin per vortoj de rakontanto. Post tiu-ĉi elsendo ni ricevis la ĝis nun plej grandan nombron da alskriboj, aprobantaj ne nur la verkon mem, sed ankaŭ ĝian prezenton. Ni ricevis alskribojn ekzemple el jenaj landoj: Ĉeĥoslovakio 224, Francio 210, Italio 139, Germanio 91, Svedlando 90, Jugoslavio 88 ktp. La rolojn prezentis jenaj kantistoj:

Mario - Věra Strelcová.

Johano - Josef Válka.

Venco - Josef Žižka.

Kecal - Vladimír Jedenactík.

Esmeraldo - Vlasta Zachová.

Komedianto - Vladimír Konupka.

 

Ludis orkestro kaj kantis ĥoro de la Brna radiostacio, sub gvido de Břetislav Bakala, la ĉefdirektisto orkestra de la Verda stacio. La disaŭdigo de la Vendita fianĉino vekis grandan intereson ankaŭ ĉe la neesperantista publiko. Tial invitis la Verda stacio unu horon antaŭ la disaŭdigo redaktorojn de gravaj ĵurnaloj kaj mu­zik-kritikistojn al komuna aŭskultado de la opero en unu flanka ateliero. Antaŭ la dissendo parolis al ili direktoro Slavík pri niaj Esperanto-disaŭdigoj, valorigis la signifon de Esperanto por la radio kaj prezentis la rezultojn ĉe ni akiritajn. La rezulto de tio ­ĉi estis ne nur la informigo de la ĵurnalistoj pri la temo radio kaj Esperanto, sed ankaŭ multaj kritikaj artikoloj en diversaj ĉeĥoslovakaj gazetoj.

Jen ni alportas koncizigitajn raportojn de muzik-kritikisto Dro Jan Racek, kiu aperis en grava ĉeĥa gazeto Lidové noviny:

 

 

"La Brna radio envicigis merkrede en sian nok­tan muzikan programon la operon Vendita Fianĉino de Smetana en esperanta traduko. . . La opero estis prezentita en tre mallongigita, sed klara formo, ĉar la mankantaj scenoj estis anstataŭitaj de kunliga teksto, lerte verkita de Dalibor Chalupa. . . En tiu-ĉi tre bona elekto estis koncizigite prezentita la tuta muzikevolua linio de la opero. La traduko de Jiří V. Šamla estas ritme kaj metrike eminenta, tiel ke ĝi nenie difektis la muzikan strukturon de la ver­ko. Al la prezentado estis dediĉita granda la­boro kaj la radio-orkestro liveris sub la gvido de Břetislav Bakala stile kaj teknike belan tu­ton... Per la esperanta disaŭdigo de la Vendita fianĉino akiris la Brna sendostacio meriton pri tre efika propagando de tiu-ĉi genia verko de la ĉeĥa muzikarto des pli multe, ke la tuta disaŭdigo estis preparita kun granda zorgemo kaj programa celkonscio.«

 

Plua rimarkinda ago de tiu-ĉi jaro estis la dissendado de la utopia dramo RUR (Rossums Universal Robots) de Karel Čapek, konata el multaj tutmondaj scenejoj. Per tiu-ĉi dramo oni surmetis malfacilan taskon al la aktoroj kaj al la prezentado oni denove in­vitis ĵurnalistojn, kiuj tre laŭde menciis la tuton en la nacia gazetaro. Poste sekvis la radioludo de Th. Kilian "Momentoj el la vivo de doktoro Esperanto«, kiu trovis grandan eĥon en la koroj de ĉiuj esperantistoj kaj pri kiu laŭde esprimis sin eĉ la filino de nia mortinta majstro, Lidja Zamenhof. La jaron fermis la ra­dioludo de Miloš Kareš kaj Jaroslav Křička, »Ĉeĥa Betlehemo«, liganta sin al la ĉeĥa popola poezio kaj formas ĝojan atmosferon de simplaj animoj, turnantaj sin kun infaneca ĝojo kaj kredo al la Kristnasko en Betlehemo.

En tiu-ĉi jaro ni faris ankaŭ eksperimenton, kiun ni efektivigos ankoraŭ pli konsekvence. Dum ĉeĥa raportado el la Brna instituto por kuracado de kankro, la »Domo de konsolo«, kiu estas unu el la plej modernaj de tiu speco, oni resumis la dissendon en Esperanto. Do raportado en Esperanto. Kaj por kompleteco ni mencias la prelegciklon »Ĉeĥoslovakio laboranta«, de eminentaj sciencistoj, parolantaj pri diversaj temoj, larĝe elĉerpantaj la demandon pri alportaĵo de la Ĉeĥoslovaka scienco kaj arto al la mondkulturo.

 

Jen la prelegoj:

 

Univ. prof. Dro J. B. Kozák: Vortoj enkonduke.

Univ. prof. Dro Miloš Weingart: Spiritaj sciencoj.

Dro Zd. Wirth, sekcia ministeria ĉefo: La arto.

Univ. prof. Dro Boh. Němec: Natursciencoj.

Univ. prof. Dro Frant. Smotlacha: Korpa eduko.

Univ. prof. Dro Vlad. Helfert: La ĉeĥoslovaka muziko.

Teknik. prof. Dro Frant. Zeman: Nia industrio.

Univ. prof. Dro Josef Šusta: Finaj vortoj.

 

Do la bilanco de tiu-ĉi jaro estas ĝojiga. La laboro sukcesas, sed kreskas kaj postulas grandan respondecon, ĉar krom la preparo kaj la studado de ĉiu programo, kreskas ankaŭ la korespondado. Sed pri tio aliloke.

 

1936

 

En tiu-ĉi jaro ne signifas jam la Esperanto-disaŭdigo por la Verda stacio ion ekskluzivan, ĉar ĝi enradikiĝis kaj fariĝis normala disaŭdigo, kiel ĉiu cetera, dissendata en ĉeĥoslovaka lingvo. Tiu ­ĉi stato de certeco estis kreita per certigo de la repertuaro por la tuta jaro, per altigita lingva nivelo de la Traktanoj kaj per ia akirado de novaj prezentantoj, precipe kantistoj, ĉu sol- aŭ ĥor­kantistoj. Oni do povis labori kun nepra certeco kaj tamen la preparo de ĉiu horeto elpostulis multan tempan kaj diligentecon. . . Por informi niajn amikojn pri la laborplano, ni priskribos la tutan prepartempon antaŭ la disaŭdigo de la opereto Pola sango de Oskar Nedbal (la 11-an de marto). Unue estis necese prizorgi la radioranĝon, tio signifas mallongigi la opereton je 75 minutoj kaj kelkloke verki eĉ novan prozan tekston. Tiun-ĉi taskon, kiel ankaŭ la tradukadon transprenis Jiří V. Šamla, kiu tradukas preskaŭ ĉiun kantatan tekston. Unu semajnon antaŭ la dissen­dado ricevis la aktoroj kaj la kantistoj la tekstojn, por perfekte konatiĝi kun ili. Ni atentigas, ke ni uzas ĉe opereto por faciligo de la laboro kaj por plibonigo de la prezentado duopan roldividon, tio signifas, ke ĉiu aganta persono havas unu prezentanton por parolado kaj unu por kantado. Estas nature necese, elekti similajn voĉojn, por ke la aŭskultanto havu la impreson de unu persono. Poste sekvas du legoprovoj kun la dramaktoroj por la lingva studado, ĉe kiu funkcias kiel lingva eksperto s-ino Marie Strejčková. La samo okazas kun la ĥor- kaj solkantistoj, kiuj nature jam provas ĉe fortepiano. Poste sekvas provoj antaŭ la mikrofono, kiujn oni aŭskultas unue pro la kompreneb­leco kaj akurata pronocando de Esperanto kaj plie oni formas ĉi tie jam la artisman esprimon de unuopuloj kaj de la tuta ensemblo laŭ la reĝisora plano. La lastaj du provoj okazas kun orkestro kaj la ĝenerala provo montras jam la definitivan aspek­ton de la disaŭdigo. Dum tiu oni korektas jam nur la akustikajn ĝenojn kaj akcentas la drame kaj muzike plej gravajn partojn. Ke tiaj provoj, kiuj arigas, kiel ekzemple ĉe la Pola sango eĉ 70 prezentantojn, kaŭzas kompreneble multan bruon kaj forto-streĉon, tion ne necesas eĉ akcenti. Sed kion ni devas substreki, estas la fakto, ke ĝi estas ĝoja laboro kaj ke la tuta artista en­semblo laboras entuziasme kaj precipe la kantistoj trovas plaĉon je kantado en Espenanto, kiu estas tre simpatia al ili. Jen legu, kion skribas la koncerttenoristo Josef Válka, tre konata kantisto el la radio, el koncertoj kaj el la teatro.

»Se mi ekmemoras pri la ĝenerala kaj nepra sukceso de la unua disaŭdigo de la opero Vendita fianĉino de Smetana - kiun ja pruvas pli ol 1200 entuziasmaj kritikoj el Eŭropo kaj eĉ el transmaraj landoj, senditaj al la Brna radiostacio - tiam ĝi unuavice certe estis sukceso de la genia muziko de Smetana, de feliĉa elekto, en kiu estis la verko mallongigite prezentita en sia tuta interna muziklinio, de la reproduktado mem kaj ne lastvice de la belsoneco kaj ĉarmo de la esperante kantata vorto. Se por ĉiu esperantisto estas ĝojo   a ŭ s k u l t i   la Esperanto-horetojn de la Verda stacio, tiam povas mi, kiel kantisto diri, ke kanti en Esperanto, ne nur ne kaŭzas malfacilaĵon en la reproduktado, sed kontraŭe, mi kuraĝas aserti, ke en delikateco, belsoneco, facila prononcado kaj komprenebleco superas Esperanto la klasikan ling­von de la kantistoj - la italan. Ja Esperanto havas en tiu-ĉi rilato pro sia internacieco eĉ avantaĝon. Pro tio ĝi povas akiri kaj certe akiros precipe en kantado ĉefan lokon ankaŭ kiel la plej taŭga lingvo por la radio.«








Ni dezirus, ke niaj aŭskultantoj vidu unufoje nian radioatelieron antaŭ disaŭdigo de iu granda verko. Ŝajnas, ke ĉio estas plenigita de febra vibrado kaj de konscio pri respondeco kaj sopiro pri plej brila prezento. Sciu ja, kiom da aparatoj en la diversaj mondpartoj »kaptas« en tiu momento la ondojn de la ĉeĥoslovakaj radiostacioj!

Resumante la laboron dum la jaro 1936, ni devas speciale ekmemori ankaŭ la aprilan kabaredon (la 1-an de aprilo), kiun ni disaŭdigis kiel raportadon el publika salono. Ĝi estis aprila kabaredo, kiun aranĝis la esperantista klubo en Brno kun helpo de la Verda stacio, kaj al kiu estis invititaj ne nur samideanoj, sed ankaŭ neesperantistoj, por ke ili konatiĝu kun Esperanto, uzata por artismaj bezonoj. La unua parto de la vespero, kiun oni ne disradiis, enhavis en sia programo gajan ĉeĥan enkondukan anon­cadon, kanzonojn ktp. kaj la sama programo post kelkaj ŝanĝoj estis disaŭdigata perradie en Esperanto kiel normala monata horeto. La ĝoja kaj gaja atmosfero de la salono, vigligita de mu­ziko, kantoj kaj dialoga anoncado, transportis sin al ĉiuj aŭskul­tantoj, kio estis ĝoje kvitita. Inter la vizitintoj estis krom kelkaj eksterurbaj gastoj ankaŭ la konata Cseh-metoda instruisto Hen­rik Seppik, kiu parolis post la programo al la ĉeestantaro kaj rakontis kiel oni aŭskultas en Estonio la Esperanto-programojn de la Verda stacio.

El la ceteraj horetoj de tiu-ĉi jaro oni certe vive rememoros pri la komedio »Grandhotelo Nevada«, de František Langer, la radio­ludon pri Edison »La frato de Prometheus« de Dalibor Chalupa kaj la kristnaskan radiofilmon »Pacon al homoj de bona volo« de la sama aŭtoro. Tamen al du horetoj ni speciale altiras vian atenton. La 3-an de junio ni elsendis fantazian radioludon de Jiří V. Šamla »Nia estonta«. Ĝi estis filmo de raportadoj, scenoj kaj priskriboj el universala Esperanto-kongreso de futuro, kian ni dezirus partopreni, sed ne en iu fantazie malproksima tempo, sed prefere kiel eble plej baldaŭ. Kongreso kun centmiloj da partoprenantoj, kun oficialaj reprezentantoj de ĉiuj ŝtatoj, kongreso plena de ĝojo, gajeco kaj vigleco, kie oni ne plu arigas malgrandajn sukcesojn akiritajn sur la propaganda kampo de Esperanto, sed kie oni nur konstatas, ke Esperanto ne plu estas propagandebla, ĉar ne ekzistas plu personoj, kiuj ne scius ĝin. Kaj tian fantazian, sed tamen idealan Esperanto-kongreson partoprenis niaj aŭskultantoj dum la priskribita horeto.

La dua programo estis la disaŭdigo de la dramo »Okazintaĵo en Magnuŝov« originale verkita de pola samideano Mieczislaw Braun (pseŭdonimo por advokato Aleksander Mieczyslaw Braunsztajn) (el Lód ). Ĉi tie ni intence deflankiĝis de la indikita vojo elsendi nur verkojn de ĉeĥoslovakaj aŭtoroj kaj ni ankaŭ venonte di­saŭdigos almenaŭ unufoje en la jaro verkon de Esperanta aŭtoro ne atentante lian naciecon.

Krom la regulaj Esperanto-horetoj oni elsendis en tiu-ĉi jaro tri programojn porinfanajn en ĉeĥa lingvo, en kiuj ludis kaj kantis lernantoj el la popollernejoj de s-ro instruisto Jozefo Jeřábek el Brno-Maloměřice kaj de lernejestro Albín Neužil el Olomouc. Speciale la du unuaj, verkitaj de la aŭtoroj Svátek-Šamla sub la titolo »Jozefĉjo lernas Esperanton« vekis grandan intereson ĉe la junularo, ĉar »Jozefĉjo«, kiun prezentas Traktano Venceslao Šindler estas tre populara figureto de la ĉeĥoslovakia radio. Kaj finfine oni denove ekkomencis kurson de Esperanto por komencantoj, kiun dufoje semajne gvidis Theodor Kilian. La jaro 1938-37 estas en certa grado por la Esperanto-disaŭdigo de la Verda stacio jaro jubilea, ĉar oni atingis en ĝi kvin jarojn de la dissendado de la unua Esperanta parolado, kiu metis la fundamenton al ĉiu cetera laboro, kaj dek jarojn de la unua kurso de Esperanto. Post tiu-ĉi epoko ni alpaŝas al dua jarkvino, kies komencon ni alprenas ankoraŭ en tiun-ĉi almanakon, por ke la supervido de la ĝisnuna agado estu kompleta de la komenco ĝis la somersezono de la jaro 1937.

 

1937

 

Tiu-ĉi jaro estas tre grava por Esperanto pro tio, ke pasis ĝuste k v i n d e k jaroj de ĝia kreo kaj pro tio, ke antaŭ d u d e k jaroj mortis ĝia kreinto Dro Zamenhof. Memorante pri tiuj-ĉi jubileoj ni ekiris en la jaron 1937 kun la intenco starigi nian dissendadon sur firman fundamenton, perlabori la idealan program­nivelon kaj akiri por Esperanto kaj per tio por la ideo de la inter­nacia interkompreniĝo kaj eterna paco kiel eble plej multajn adeptojn.

En doktoro Zamenhof ni vidas ne nur genian filologon, sed ankaŭ pacifiston, kiu donis en la manon de la homaro unikan pacarmi­lon, la lingvon, kiu posedas la eblecon helpi al la fratigo de la homano. Oni devas nur bedaŭri, ke ĝia merito ne estas ankoraŭ ĉie oficiale rekonita kaj ke oni ne komprenis ĝis nun, ke kvindek jaroj de Esperanto signifas ankaŭ duonjarcenton de spirita kaj kultura evoluo, duonjarcenton de energio kaj diligenteco en ling­va studado, en organizado kaj propagando. Oni povas ĉi tiun tempon sen troigo kompari al kvindek jaroj de kultura evoluo de nacio, kiu porgesis nenion, por enskribiĝi en la historion de la homaro, por pravigi sian ekziston per praktika kaj arta laboro. Esperanto evoluas jam kvindek jarojn kaj ĝi evoluos plu kiel tio estas en ĉiu nacia lingvo kaj ni ĝoje konstatas, ke ĝi estas sen­ĉese pli esprimriĉa en poezio kaj scienco. Sed ni ne pensas nur pri la lingvo mem, pri ĝia valoro filologia, ĝia esprimkapablo, sed, kaj ĉefe pri ĝia signifo en la ideo de humaneco kaj internacieco, kies firma apoga kolono ĝi estas.

La nombro de la esperantistoj en la tuta mondo, kaj ni ne devas kalkuli nur la organizitajn klubanojn, estas jam tiel alta kaj ĝi fieras per tiom da aŭtoritatuloj el ĉiuj fakoj de la homa scienco, ke ĝi prezentas certan potencon, kiu ne estis elkomandita aŭ elspekulita ĉe verda tablo, sed ĝi kreskis spontane kaj el la konvinko, ke Esperanto estas kreaĵo de homa spirito, kaj havas in­terhoman taskon. Estas devo de la filologoj, labori pri ĝia evoluo, sed ne detrui ĝin pro iu efemera plezuro.

Kun tiu-ĉi konvinko, akirita per nia kvinjara laboro, kiu ne estas

- kaj tion ni substrekas - propagando de Esperanto, sed ĝia nura uzo por komunikado de pensoj, ni enpaŝis la jubilean jaron. Ni deziras, ke oni komprenu nin.

Laŭ programa vidpunkto ni malfermis ĉi tiun jaron per la ripeto de la opero Vendita fianĉino de Bedřich Smetana, kiu estis komplotigita kaj nove aranĝita. Ĉifoje estris la orkestron nova direktisto, samideano Jan Plichta. En la dua horeto ni elsendis ori­ginalan radioludon de angla samideano Douglas P. Boatman »La decido«, kiu estis pli poste el Esperanto tradukita en la ĉeĥan lingvon kaj elsendata la 17-an de aprilo en la normala nacia programo de la Brna radiostacio. Ĉiloke ni rememorigas, ke pere de Esperanto venis en nian programon ankaŭ moderna japana dra­mo »Nokto sur landlimo« de Uzaki Akita, tradukita en la ĉeĥan lingvon ankaŭ de reĝisoro Bezdíček.

            La marta kaj aprila horetoj estis celkonscie dediĉitaj al ludoj teme ĉerpantaj el la milita tempo. Ĉi tie ni planis memorigi al tiuj teruraj momentoj ĝuste en la tagoj, en kiuj la mondfirmamento kovriĝas de militaj nuboj. Ĝi estis kvazaŭ averta ekkrio en la unua ludo »La milito ankoraŭ ne finiĝis« de Karel Mužík kaj reme­moro pri la bataloj por la liberigo de la ĉeĥo­slovaka nacio en la dramo »Kavaleria patrolo« de František Langer. Al tiu ludo ni notas, ke ĝia enhavo estas murdanta, kruela batalo, sed laŭsence ĝi sopiras pri trankvilo kaj paco de la patrujo. La Kavaleria patrolo, kiun ni dis­sendis la 15-an de aprilo de la 22.20 ĝis la 24.00 horo MET estas pro sia daŭro (1.40 horo) la plej longa Esperanto-disaŭdigo entute. Post tiuj-ĉi du obskuraj bildoj venas en majo kaj en junio programoj por ĝojigo kaj amuzo. Gaja kabaredo maja »Koro en floro« kun muziko kaj konataj kanzonoj kaj finfine ripeto de la opereto »Pola sango«, kiun oni en multaj alskriboj denove po­stulis.

Per tio ni fermas la rememoran promenadon tra la pasintaj jaroj kaj rerigardas kun ĝojo, kvazaŭ ni elirus post longa vojo tra fermita valo sur altaĵon de kiu ni observas lokojn, sur kiuj ni antaŭ ne­longe staris. Ni karesas ilin per la rigardo kaj tiel volonte revenas al ili, kiel ni kun amo re­memoras la junecon kaj revenigas eĉ la plej simplajn momentojn, kiujn ĉirkaŭverŝas la re­memoro per ĝoja varmo - Kaj ni staras ĉe lim­ŝtono, de kiu malfermi­ĝas al ni vojo, kiu kon­dukas pluen kaj pli al­ten. Estu ankaŭ tiu-ĉi plua vojo same feliĉa.

(laŭ la broŝuro „Verda Stacio“, 1937)


Novaj kontribuoj

 

Sonregistroj

 

Verda Ĉaro

Doksy

Filatelo

Faka agado

Infanlibro