Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *




ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 



Moraviaj Esperanto Pioniroj

Moraviaj Esperanto-Pioniroj (MEP) estis privata eldonejo de esperantlingvaj libroj en Olomouc. La unua provo estiĝis antaŭ la unua mondmilito en Prago, kiam du junaj juro-studentoj, Jaroslav Mastný kaj Josef Friedrich, eldonis glumarkojn kun tekstoj el la verkaro de Komenský. Sed nur en Olomouc kreiĝis la kolektivo de Jaroslav Mastný, ŝuofabrikanto, Antonín Kudela, juĝeja oficisto, kaj Albín Neužil, lernejestro en la antaŭurbo Neøedín. La triopo dediĉis sin al eldonado de Esperanto-tradukoj de ĉeĥaj libroj.

Antaŭ la unua mondmilito aperis la unua eldonaĵo, ĝi estis "Esperantista movado en Moravio" [131]. Post la milito estis la unua "La koboldo Ondra" de Jiøí Mahen [315], kiu komencis serion de tradukoj el la ĉeĥa literaturo. Ĝi estis libreto nur kun 42 paĝoj malgrandformataj, sed tipografie bele aranĝita.

MEP laboradis persiste ĝis 1938. Per ilia eldonejo aperis sume 12 beletraj kaj du sciencaj verkoj. Kelkaj el ili estis respektindaj ankaŭ pro dikeco. Ekzemple la verko de Welzl sur 318 paĝoj. MEP estis efektiva kolektivo. Sur la plimulto de iliaj libroj estas ankaŭ kiel tradukinto indikita MEP. Krom la tri nomitaj membroj en la lingvaj taskoj kunlaboris precipe Tonèa Mrázková. Ilia elekto de libroj tradukotaj meritas laŭdon senrezervan. Ili elserĉadis verkojn literature valorajn kaj samtempe aktualajn. Ankaŭ la vendadon ili sciis organizi sukcese.

Al la kolektivo de kunlaborantoj estas necese aldoni personon, kiu estis verŝajne la ĉefa tradukanto en la kolektivo de MEP, sed kiu pro sia modesteco ne permesis, ke la eldonantoj indiku lin kiel tradukinton. Li estis Josef Øebíèek, finfrekventinto de juro-studoj en Prago, ĉefo de komerca departemento en la fervoja direkcio en Olomouc, esperantisto de la jaro 1918. Li ne ŝatis societan vivon, tamen li dediĉis ĉiun sian liberan tempon al tradukado, preskorektado, administrado. Verkoj tradukotaj estis elektataj precipe de J. Mastný. La netskribaĵojn por la preso kaj preskorektojn helpadis plenumi al J. Øebíèek tre oferema animo de la kolektivo Tonèa Mrázková, orfino, kiu estis septembre 1942 torturmurdita en la nazia koncentrejo O wi cim. Antaŭ la milito ŝi aktivis ankaŭ en fervojistina Esperanto-rondeto en Olomouc. - (A. d. l. red.)

Kiam "La Progreso" eliradis neregule, ili en aŭgusto 1930 helpis fondi en Prostìjov novan gazeton LIGILO. La unuaj du jarkolektoj aperadis ciklostilitaj, de post januaro 1932 presitaj. Redaktata ĝi estis de F. Heikenwälder, komerca oficisto, kiu vidigis grandan talenton redaktoran kaj organizan. Li sciis baldaŭ kompreni ĝeneralajn liniojn de la Asocia agado kaj adapti gvidon de la gazeto al bezonoj de la movado. Estante krome homo akuratema, li sciis eldoni "Ligilon" tre regule kaj en plaĉa aranĝo. En 1938 "Ligilo" estis transdonita al la Asocio, kiu eldonadis ĝin en 1938 kaj 1939.













 

 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio