DU NOVELOJ
ELDONIS ESPERANTO PIONIROJ, OLOMOUC, ĈSR, 1933
Presis Hanácká knihtiskárna, Olomouc

Ĉi tiun volumon ni dediĉas al la fondinto kaj prezidanto de la Ĉeĥoslova Esperanto Instituto
Dro Aŭgustin Pitlík
MEP.

JIŘÍ SUMÍN

estas pseŭdonimo de la verkistino Amálie Vrbová, lo anta en Přerov (Moravio), kie ŝi isvivis sian 60-an jaron. Ŝi verkis tutan serion de bonaj verkoj, grandajn romanojn kaj multajn realismajn rakontojn laŭ siaj observoj de la efektiva vivo. Ŝi havas intereson pri la socio de virino en la familio, precipe de virino iel subpremata, humiligata, flankenŝovata. Posedante akran psikologian perceptkapablon ŝi klopodas en la homa vivo aŭskulti tion, kio ŝvebas super la ĉiutaga realeco, la sonojn de sento, intelekto kaj volo. Ĉi tiun ĉiaman luktadon inter la spiriteco kaj la malmola realeco ŝi sukcesis trafe priskribi en sia kolekto "Boj s andělem", el kiu estas reproduktita la novelo "Živitelé".

RŮŽENA SVOBODOVÁ

naski inte en suda Moravio en la jaro 1868, vivis de post sia eta juna o en Praha kaj mortis kvindek-jara. Ŝi verkis multajn rakontojn kaj romanojn, en kiuj ŝi solvas problemojn de sia samtempo. Ŝi havis intereson pri la vivo de virino en la societo, pri ŝia rilato al vivo kaj per la heroinoj en siaj romanoj kaj rakontoj ŝi celis montri la vojon al venko super egoismo kaj instinkta nedisciplineco. Ŝi ktopodis peccepti suverenecon de elementa pasio (Ĉerní myslivci), belecon de humileco kaj resignacio, treege delikate ŝi perceptis infanan animon kaj senkompate ŝi malkaŝis kaj skur is misagojn kaj erarojn de la homa societo, kvazaŭ volante montri al la ĉeĥa virino, kiurilate ŝi erar'iras kaj kiel ŝi devas vivi por la propra kaj fremda bonfarto kaj kiel ŝi akiros internan ekvilibron. Ŝiaj verkoj ravas ankaŭ per belega stilo kaj per delikata esprimmaniero, kiuj malkaŝas grandan inteligentecon de la verkistino en ĉiuj fakoj de la homa kulturo, precipe en la arthistorio; tial oni nomis ŝin estetikulino. R. S. ne estis supraĵa, la bezono vastigi ĉirkaŭ si videblan kaj sense percepteblan belecon ne superis klopodon celantan vastigi internan spiritan belecon. Nia postmilita virina generacio forturnas sin de R. S. serĉante novajn vojojn en la literaturo, sed is nun ni ne havas tiajn eminentajn talentojn, kiaj estis siatempe Bozena Němcová,Karolína Světlá, Tereza Novaková kaj post ili ankaŭ Růzena Svobodová.

JIŘÍ SUMÍŇ

GENUTRANTOJ

El la kolekto:
"Boj s andělem" (Lukto kun an elo) kun permeso de la aŭtoro tradukis

M. Jandlová, T. Mrázková kaj M. Zíková

Ĉiuj rajtoj rezervitaj al da aŭtoro

Forte kaj averte resonadis paŝoj de gardisio en malproksima stacidoma angulo, kie en mallumo proksime al ĉirkaŭbarilo ari is grandaj amasoj da karbo. La luno estis mallevi inta, sub la stelplena firmamento brilis frosto kontraŭstarigante kaj enigante ĉien siajn penetremajn brulajn pintojn. Ĉio estis blankigita de i: tero, aero, tegmentoj kaj arboj, reloj, sur kiuj antaŭ nelonge preterpasis trajno, karb'amasoj, ja eĉ konturoj de malplenaj, flanken starigitaj vagonoj.

Vivece sonis ĉi tien tumulto de la stacidomo, spiregado de trajnoj kaj fajfado de lokomotivoj, sed la blanka kolono da lumo, kiu brilis super i, des pli dezertigis kaj malagrabligis la flanke situantan solejon.

La gardisto transpaŝis relojn, haltis momenton, kvazaŭ li esplorus kaj aŭskultus, subite li malaperis post malplenaj vagonoj kaj tuj eksonis laŭtega parolo kaj rido.

Malantaŭ la karba amaso, proksime al la ĉirkaŭbarilo, io ekmovi is. Poste oni perceptis apenaŭ aŭdeblan brueton, kvazaŭ malgranda, timigita museto kuradus tie de loko al loko. Sed subite la brueto ĉesis, estis aŭdebla flustrado kaj mallaŭta interparolo:

"Venu, venu ĉi tien! Jen, kiel sa a ŝi estus! Kaj ne kolektu la karbon, i ja ne apartenas al vi," aŭdi is duonlaŭta ordonema voĉo.

"Nu mi ja nur por vi. . . " oni povis aŭdi de post la barilo timeman proteston, parolatan per infana, plorema voĉeto. " is via sako estos plena, poste nur. . . ."

"Ne, ne, mi ne volas. Venu nur! Tion kapablus kiu ajn! Jen! Kaj se venus gardisto, kiun li ekbatus per bastono? Vaĉjon, ĉu ne? Kaj se endarmo - du staras ja sur la perono - - . Kiun ili forkondukus? Vaĉjon. Kaj se mi volus forkuri, kiel mi devas fari tre ofte, kaj se ĵus veturus trajno kaj mi devus kuri kontraŭ in, kaj povus nek tien nek reen, kiun oni transveturus kaj frakasus je kaĉo? Vaĉjon. Kaj vi fiere irus hejmen, kiel fraŭlino, kaj dirus: Laŭmerite okazis al li; kial li ŝtelis! - Venu nur ĉi tien!"

En truo fosita sub la barilo ekbrilis du timigitaj, grandaj okuloj, post kio maldika alikreska korpeto per rapida movo traglitis kvazaŭ lacerto. Kaj nun estis tie du musetoj, unu bruna, la alia griza, kiuj kun febra rapideco prenadis malmolajn nigrajn bulojn de la amaso kaj ĵetadis ilin post la barilon.

Kiam poste malantaŭ la malplenaj vagonoj eksilentis la parolo kaj rido, ili glitis reen tra la truo kaj singarde, preskaŭ serpentumante sur la tero, ili komencis kolektadi sian rabaĵon.

Ili ne parolis, ja eĉ ne spiris. Ili estis lertaj en ĉi tiu malfacila laboro. Ili sciis majstri malpaciencon kaj suferi malfacilaĵojn. Iliaj malgrasi intaj manoj laboradis senbrue, dum la rigidi inta korpo, pli simila al ŝtono aŭ al amaseto da balaaĵoj, premis sin al la glacii inta tero. La nigraj buloj malaperis iom post iom en la sakoj, sed nun venis la momento de plej grava provo; tial ili staris senmove ĉe kolonoj de la barilo, kiu parte kaŝis ilin, kaj atendis oportunan momenton.

Kiam la gardisto fine iom foriris, Vaĉjo ĵetis sian sakon sur la ŝultron kaj kuregis, kvazaŭ juna lupo kun la unua rabaĵo. Malproksime post li trenissin Žofka (*Legu ĵofka), kies maldikai kruroj kurbi is kaj fleksi is sub la peza ŝar o. Lacega kaj senkonscia pro timo ŝi faletadis kai ŝancel-iris sur la malglata vojo kaj ŝajnis al ŝi, ke la sako da karbo ŝan i is en ian vivan monstron, kiu premas ŝiangor on kaj sufokas ŝin, penas faligi ŝin al la tero kaj elliveri ŝin al ĉiuj malicaj akcidentoj de ĉi tiu dan era malfrua migrado.

Post nelonge ŝi estis sola sur dezerta riverkajo ŝanceliranie tra aleo, super kies prujnokovrita branĉaro brilis steloj. La vojo ŝajnis esti ĉiam pli longa, la vivi inta monstro sur la dorso luktis kun ŝi ĉiam pli obstine kaj la blanka aleo plilongi is senfine.

Subite ŝi ekaŭdis alproksimi antajn paŝojn kaj ŝi ne kapablis jam iri pluen. Ŝi glitis je la bordo malsupren al la glacii inta rivernivelo, post la ponta kolono ŝi deĵetis la sakon kaj poste longe atendis sur la glacio inter elstarantaj ŝtonoj kaj amasi intaj glaciblokoj, tremante pro malvarmo kaj timo.

Aperis kelke da malfruaj pasantoj: fervojisto, soldato kun sia amatino, du vaguloj dum sia suspekta nokta entrepreno. Kiam ili estis preterpasintaj, la kajo denove dezerti is; la nokto pliprofundigis sian abisman faŭkon, nevidebla mano envolvadis ĉion en nigran teksaĵon, super kiu el granda malproksimo trabriladis etaj fajreroj - la steloj.
Pelata de timo, Žofka volis jam suprenrampi, kiam ĵus eksonis averta signalo de Vaĉjo. Ŝi volis forkuri, sed subite ŝi ne kapablis formovi sin. Ŝiaj kruroj estis rigidaj kaj la trafrosti intaj manoj vane provis ekpreni la pezan sakon.Neatendite alkuregis de ie Vaĉjo kaj doninte al ŝi puŝegon en la dorson li ekprenis senvorte la sakon da karbo kaj forkuris.
"Sur la oka arbo estas drato kaj ĉe la vojkruci o estas du maŝkaptiloj;" li atentigis ŝin rapide. Žofka konis tiujn naivajn aran ojn de Vaĉjo, per kiuj li esperis sekurigi sian forkuron por la okazo, se li estus persekutata. Sed ĵus eksonis jam en la strato sova a tumulto kaj kurado, ke Žofka, ne havante sufiĉe da tempo por kalkuli la arbojn, preskaŭ estus falinta, tuŝeginte la draton streĉitan transverse la straton.

Baldaŭ ŝi kur'atingis sian kunulon, kiu trenis sindone ŝian sakon. Per mallongaj interrompitaj vortoj ili rapide interkompreni is pri tio, kio ĵus okazis ne malproksime. Sed nur kiam ili furnis sin en mallar an, zigzagan straton post malnovaj, ruini intaj dometoj, ili kura is fluge ekrigardi reen. El la strato proksime al la ponto ĵus elkueegis du vaguloj persekutataj de gardistoj. Ili ne estis kurintaj tro malproksimen, ĉar tuj poste, sur la loko, kie la drato estis streĉita, eksonis nepriskribebla bruego kaj kriego.

Vaĉjo, gaja pro la rezulto, atingita per lia sprita aran o, deĵetis la sakon kaj saltis pro ojo.

"Ĉu vi vidis ilin, kanajlojn, kiel mi superruzis ilin," li fanfaronis, forgesante la kutiman singardemon. "Ili ruli as tie sur la tero kvazaŭ porkaĉoj. Eble ili eĉ interbati os. Dio gardu ilin, certe ili estas ebriaj."

ojigitaj per tiuj okazaĵoj, ili rapide forgesis siajn malfacilaĵojn kaj suferojn. Ŝajnis al ili, ke la vespero pasis dum interesaj malgravaj aventuroj, kiujn konfesi ne estas konsilinde, kiuj tamen des pli feliĉigas kaj kontentigas. Poste ili malaperis en mallumo de mallar a, malpura strato.
Malalta, malvasta ĉambro, en kiun Žofka eniris, estis plena da vaporo kaj akra malbonodoro, ke preskaŭ ŝi ne vidis eĉ antaŭ sin. La patrino lavis tolaĵon, sur la tero kuŝis amaso da malpura fremda tolaĵo, la muroj estis malsekaj kaj la planko surverŝita. La patro kuŝis vestita sur la lito, kiel li kutime faris, se li estis ebria. Kvin pli junaj gefrafoj de Žofka kuŝis sur la benkoj kaj sur la planko, nur la plej juna dormis en lulilo. Sur la tablo estis ankoraŭ malfermita lernolibro de Žofka kaj kajero, en kiu la lerneja tasko ne estis skribita is fino.

Jam antaŭ unu monato Žofka atingis a on de dekkvarjaroj kaj tial ŝi ne estis plu devigata viziti lernejon, sed per petoj ŝi persvadis la patrinon pretekstante iajn avanta ojn kaj tial la patrino permesis al ŝi resti is la printempo, " is estos laboro". Ŝi estis talenta, ŝatinda knabino, kiu akiris rapide konfidon kaj simpatiojn per ĉarma eksteraĵo kaj per pura, kvankam mizera vestaĵo. La instruistino ŝatis ŝin kaj la kunlernantinoj el riĉaj familioj fari is ŝiaj amikinoj. En ŝiaj grandaj nigraj okuloj speguli is gaja gracieco miksita kun nevenkebla infana scivolemo. Ŝajnis, ke ĉio, kion ŝi lernas, kion ŝi ekscias kaj perceptas, vekas ojon kaj amon en ŝi. Neniu supozis, kian tro fruan maturecon kaj kiajn malserenajn vivospertojn kaŝas ĉi tiu brila infana rigardo. Ŝi havis jam sian privivan opinion, maturi intan en ĥimera duonlumo de infanaj angoroj kaj mizeroj. Ŝiaj delikataj, atentemaj okuloj vidis la mondon rompita en du partojn : unu helan, la alian malhelan. Ŝi sciis tre bone, ke la homoj de ĉi tiuj du malsamaj mondoj ne komprenas sin reciproke, ja preskaŭ ne konas sin. Sed al ŝi estis permesite penetri parte en ambaŭ mondojn, kaj konservi al si la malgajan sekreton. Kompreneble estis necesaj ia lerteco, etaj artifikoj kaj ruzoj, per kiuj - kvazaŭ per sorĉa vergeto - malfermi is la baro, disiganta ambaŭ mondojn. Moralaj principoj, kiuj klare kaj nediskuteble estis pritraktataj en la lernejo, ricevis alian nuancon sub fulgoplena plafono de mizera ĉambreto kaj ofte estis necesaj tre kura aj klarigoj, por ke ili restu almenaŭ iom taŭgaj kaj ne devu esti nepre flankenigataj. Ekzemple estis nenio pli facila, ol memorfiksi la kvaran dian ordonon. Tamen sabate vespere, kiam la patro ricevis sian salajron, estis neeble, ne helpi la patrinon kaj per etaj pugnoj laŭ fortoj prilabori la ebrian patron, kiu rifuzis doni al la patrino parton de sia semajna salajro.

Evidente kaj nediskuteble estis ankaŭ, ke ŝtelo estas abomenaĵo. Sed la patrino estis tolaĵ'lavistino kaj ofte mankis al ŝi mono, por aĉeti karbon. Tial iam delonge estis necese iradi al la stacidomo, por ŝteli karbon precipe, ĉar la patrino asertis, ke preni tian peceton de grandegaj provizoj, kiujn oni konstante elŝutis tien el vagonoj, verdire eĉ ne estas ŝtelo, ke tio estas nur same, kvazaŭ birdeto trinkus el maro.

Estis ankaŭ sendube, ke ĉio, kion ŝi lernis en la lernejo, estis belega, interesa kaj eble eĉ utila. Tamen starigite vid-al-vide kontraŭ malsato kaj malvarmo ĉi tie en tiu malhela mondo signifis tio nenion - nepre nenion! Malgraŭ tio Žofka hezitis eksi i el la lernejo, kiu estis al ŝi kvazaŭ ligilo inter ŝiaj ambaŭ mondoj. Timoplena ŝi meditis pri la momento, kiam ŝi fari os fremda al tiu aminda, afabla sinjorino, kiu estis al ŝi kvazaŭ dua patrino, kiam estos kreskinta nepenetrebla barilo inter ŝi kaj ĉiuj tiuj gajaj, feliĉaj knabinoj, al kiuj ligis ŝin longjara, kora interrilato, kaj kiam ŝi dronos kaj kutimos tiun malafablan kruelan vivon, kondamnita je i por ĉiam.
La sola hela punkto de la malgaja infana o de Žofka estis ŝia amikeco al Vaĉjo. Vaĉjo estis heroo de ĉi tiu malhela mondo, el kiu li estis kreskanta kaj al kiu nepre li apartenis; neniam li ekintencis eksi i el i, aŭ malfideli i al i. Apenaŭ dekkvarjara li fari is subite fama en sia ĉirkaŭaĵo kaj estis momentoj, kiam oni kun evidenda emocio postrigardis la nebelan, iom pigmean masonistan lernanton, kvazaŭ oni ne kapablus satrigardi lin.

Estis uste meze de vintro, duonjaron post la morto de la patro de Vaĉjo, kiam lia patrino malsani is kaj kvin infanoj, inter kiuj Vaĉjo estis la plej a a, malsatis en nehejtita malplena ĉambro. Oni ne havis ŝparitan monon, kredito estis elĉerpita, vestaro, kusenaro eĉ pli bonaj pecoj da meblaro estis venditaj aŭ garantie deponitaj. Ŝajnis, ke tia vivo ne estas plu suferebla eĉ nur du tagojn, kaj tamen i daŭris semajnojn, monatojn. Žofka vive memoras ĉi tiun korŝiran bildon de mizero. Sur lito sen kusenaro kuŝas malgrasi inta virino, simila al kadavro, kvar malsataj infanoj rigardas seninterese antaŭ sin, batas per kuleroj en benkon aŭ tablon kaj de tempo al tempo gratas sin en la hararo. Fine la plej malgranda komencas krii, post i la alia, la tria. . . Poste ĉiuj kriegas, is ili raŭki as kaj postulas man i. La viva kadavro sur la lito baraktas, kvazaŭ i volus levi i aŭ ien profunden eni i, por ne aŭdi la ploron kaj emojn. Fine alkuregas Vaĉjo kun kelke da almoz'petitaj pantranĉaĵoj. Kelkfoje li ricevas pli riĉan almozon, eĉ malriĉaj najbaroj memoras ilin, kompreneble ne ĉiam. Sed ĉiu sentas, ke ĉi tiu stato estas malespera, kaj deziras al la kompatindaj infanoj, ke i fini u jam kiel ajn, nur kiel eble plej baldaŭ.

Sed subite okazas miraklo. Neniu scias, kiam kaj kiel la virino resani is, kiamaniere ŝi ĉe malsato kaj malvarmo reakiris fortojn, tamen ĉiuj vidas, ke denove ŝi iras, ja eĉ kuraciston ŝi venigis al si kaj la infanoj estas dece kaj pure vestitaj, la ĉambreto hejtita, kusenaro ree plenblovi as sur la lito, ja eĉ - la plej granda lukso! - blankaj kurtenetoj flirtas en la fenestroj. Neniu scias, kiam kaj kiel efektivi is ĉi tiu ŝan o, kaj oni opinias, ke la homa kapableco eĉ ne sufiĉas, por klarigi la aferon, ŝajnas ja, kvazaŭ la ĉielo mem estus elverŝinta sian benon ĉi iien.

Dum dimanĉaj interparoloj najbaroi rakontas longan tempon pri ĉi tiu neatendita ŝan o, diversaj konjektoj estas pridiskutataj, is fine ĉiam sekvas lakonaj kaj multsignifaj rimarkigoj pri ŝteloj okazintaj dum la vintro.

Precipe unu okazo estigis grandan emocion kaj la farinto restis nekonata. Al riĉa komercisto perdi is kelkcent kronoj el ŝlosita ĉambro en la unua eta o kaj oni konstatis, ke la kura a ŝtelisto eniris tien tra la fenestro, nome je vivoriska vojo sur krado, defluilo, mallar a kornico kaj la saman vojon reen. Kaj oni rimarkigis, ke tiu kura a grimpulo povus esti Vaĉjo, kiun oni vidis tiam ofte kun fremda knabaĉo, kiu poste malaperis ustatempe, vekinte suspekton per okulfrapaj elspezoj.

Kompreneble per zorgema esploro estis konstatite, ke usie tiutempe, kiam laŭ necertaj homaj supozoj la kapturne granda sumo estis trovi onta en liaj infanaj manoj, Vaĉjo laboris pri restarigo de domoj difektitaj per brulego, dum pluvo kaj malseka vetero, ne malzorgante eĉ unu horon, ke li kutime havis nur neŝmiritan panon, difektan veston kaj estis preskaŭ nudpieda; neniu vidis ĉe li monon aŭ etajn aĵojn de knabaj sopiroj; ekzemple poŝtranĉilon, nikelan poŝhorlo on, ĉenon, aŭ almenaŭ blovharmonikon. Li ne preterlasis ankaŭ profituzi kiun ajn okazon, se estis eble, eĉ per plej penega labormaniero enspezi monon.

Tiam okazis, ke rigardoj de najbaroj fiksadis sin kun matlaŭta admiro al la ĉifonvestita knabo kaj lia famo kreskis is nekredinda kortuŝa legendo.

De post tiu tempo pasis preskaŭ unu jaro, la dan ero fori is, nur nebula duonlumo de sensacia legendo ĉirkaŭis la pigmean staturon de la masonista lernanto.

Sed uste ĉi tiu duonlumo, lasanta liberan evoluon al la fantazio, suprenigis lin antaŭ la okuloj de Žofka. Ŝi rigardis lin kun fervora admiro, ŝi obeis lin laŭvorte kaj estis feliĉa, se ŝi sukcesis instigi lin, ke li entreprenu tiujn dan erajn noktajn ekskursojn, per kiuj ŝar is ilin la kruela sorto de la senkompata hejma ordo. Dum lia ĉeesto ŝi sentis sin nepre sekura kaj ĉiujn malhelpojn ŝi suferis kura e, senriproĉe, senlaŭte.

Ankaŭ nun ŝi enkuris hejmen preskaŭ gaja, spireganta kaj ru vanga, sidi is ĉe la tablo, por fini la lernejan taskon, kvazaŭ ŝi estus reveninta de mallonga refreŝiga promenado.

La plaŭdado en la lavtrogo subite ĉesis, la patrino levis la kapon.

"Vi povus jam lasi tiujn malsa aĵojn," ŝi diris malbonhumore forviŝante per maniko ŝviton de la frunto. "Tia granda knabino! Kiom vi profitas je tio? Vi scias jam sufiĉe; prefere laboru! Antaŭ nelonge estis ĉi tie Soudková, ŝi havas postenon por vi. Bona posteno, ŝi diris, tri infanoj unu malpli granda ol la alia, la geestroj bonkoraj. Vi ricevus kvin guldenojn pomonate, sed vi devus hejme pasigi noktojn, ili ne havas sufiĉe da loko. - Kaj tio uste konvenus al mi. . . Pro la karbo. Aliokaze mi ne lasus vin el la hejmo is la printempo. Kiel mi kapablus sufiĉe hejti? Kvin guldenoj pomonate ne sufiĉus, por aĉeti la karbon. Sed tiel mi dicis: "Se ŝi venos dormi hejmen, bone! Sed aliokaze ne. La knabino estas juna, mi volas gardi ŝin." Ŝi ekridis mallaŭte kaj klinis la kapon.
Žofka aŭskultis indiferente, kelkan tempon ŝi skribis, sed subite maltrankvili inte, ŝi formetis la plumon.

"La insiruistino diris, ke mi iru en la lernejon is printempo," ŝi diris ne rigardante la patrinon.

"Kian profiton vi havas de la instruistino? Ĉu ŝi vestas vin? Ĉu ŝi nutras vin? Nu do! Mi estas kontenta pri tiu via nova posteno. Aliokaze mi ne permesus al vi foriri, sed tio konvenas al mi. Cetere, ŝi havas ankoraŭ alian postenon por vi. Noblaj gesinjoroj, nur unu infano. Estas tie servistino kaj vartistino. Ses guldenojn da salajro.

La estrino estas bonkora, eĉ la estro estus akceptebla, sed li maltrankviligas servistinojn. Tamen el la domo oni ne lasas vin sola, eĉ ne unu paŝon, por ke vi ne alportu infekton. . . Ridindaj homoj! Kaj bani vi devas, ankaŭ ol ili donas la infanon en viajn manojn. Mi diris tuj: "Tio ne plaĉas al mi. Tia afekteco! Infekto! Ridinde! Kion Dio bontrovas sendi, tion neniu evitas." Kaj mi diris ankaŭ: "Mi timas pri ŝi. Por ke ŝi ne fari u malbonmora. La sinjoro estas frivola kaj ne kredas je Dio, tio estas evidenta." Sed la ĉefa kialo estas - tion mi kompreneble ne diris - kiamaniere mi hejtus? Eĉ se vi donus al mi tiujn ses guldenojn, ili verŝajne ne sufiĉus. Tiu ebriulo komencis denove drinkegi, oni forpelis lin el la laborejo."
Žofka skribis aŭskultante nur per unu orelo.
"Mi ne volas, mi ne volas, nenien mi iros!" ŝi eksplodis maltrankvili inte, kiam la patrino silenti is.

"Vi ne volas! Kiu demandas vin? Vi iros kaj la afero estas finita. Tamen tranoktadi vi venos hejmen. Vi fartos bone, kaj pure vi estos vestata. Kion vi scias? Bele estas ĉe tiaj gesinjoroj."

Klinita super la lavtrogo ŝi ridetis, kvazaŭ ŝi rememori us pri io longe pasinta kaj agrabta. La lavtabulo mu is kurbi ante sub ŝiaj fortaj manoj, ŝaŭm'eroj flugadis sur la tablon proksime al la kajero de Žofka. Post momento denove ŝi ĉesis labori, ŝi fiksis siajn akvecajn, verdajn okulojn je la knabino.

"La komencoj estas kompreneble malfacilaj," ŝi rakontis afable, "tamen is vi kutimos, la afero plaĉos al vi. Vi eĉ ne volos reveni hejmen. Bele estas ĉe gesinjoroj. Ĉu mi havos sufiĉe da karbo por morgaŭ?" ŝi demandis.
Žofka embarasi is, rapide ŝi levis la kapon. Ni estis nur unu fojon," ŝi diris malkura e.
"Nur unu fojon?" ektimis la patrino. "Kial do? Estos malmulte da i, tio ne sufiĉos! Knabino malbonmora, ĉu tiel vi obeas la gepatrojn? Ĉu mi ne diris al vi, ke estas multe da tolaĵo kaj krom tio gladado?"
"Vaĉjo ne volis," kontraŭdiris Žofka ploreme. "Mi diris: Mi devas iri dufoje. Sed li nepre ne volis. Nun estas neeble, li diris. Se mi veki os, do post la noktomezo. La gardisto patrolas hodiaŭ, estas tie tiu severa. Leopardo ni nomas lin - laŭ lia voĉo. Sed post la noktomezo, se alvenos Vaĉjo, ni alportos dufoje kaj morgaŭ ni iros nenien."

"Kaj se li ne venos? Do iru dormi, ke vi satdormu."
Žofka ĉirkaŭrigardis malgaje. Distrite ŝi ekprenis sian lecionon kaj kunmetis la librojn. Kien nur kuŝi i? Ŝi meditis. is antaŭ nelonge ŝi dormadis kun sia pli juna fratino Dolfa sur pajlosaketo proksime al la pordo. Tra fendo sub la pordo trablovis malvarmo, sed ili alpremi is unu al la alia kaj dormis profunde iŝ matene. Sed al Dolfa okazis poste io terura.
Jam pli frue ŝi estis malsaneta kaj havis tuberojn sur la kapo, el kiuj iom post iom fari is pusplenaj vundoj. Tamen Žofka ne sentis abomenon kontraŭ ŝi, male, ŝi flegis ŝin zorgeme kaj ofte dumnokte,kiam Dolfa dentklakis kaj tremis pro febro, ŝi kovris ŝin per sia propra korpo. Sed Dolfa, kies sanstato ne pliboni adis; ne volis matene levi i de sur sia pajlosaketo; la tutan tagon ŝi kuŝripozis kaj eĉ ne man iŝ. Foje la patrino, rigardante ŝin pli bone, tre ektimi is.

"Dio gardu kaj kompatu nin, knabino, vi mortos!" ŝi ekkriis terurigita. "Nu tio ne estus grava, ĉar tie vi fartos pli bone, ol ĉi tie, ni vivas ja apenaŭ, ĉiuflanke multe da ŝuldoj, oni ne volas krediti al mi eĉ pecon da pano kaj jen tia malfeliĉo! De kie mi prenos monon por via enterigo? Kaj enterigi mi devas vin. La ĉerko kostos minimume ses, sep kronojn kaj de kie preni ilin: Je kredito neniu donos in. Kaj granda vi estas kaj la morto ankoraŭ plilongigos vin, tio estas memkomprenebla. La honorfraŭlo ne kapablos porti vin, veturilo estos necesa. . . kaj tio kostas monon! Kaj veturigi vin per radportilo - mi hontos. Kion mi kompatinda faros nur! Tiaj elspezoj, tia malfeliĉo, uste kiam ni fartas plej malbone. . . De kie preni monon?"

Tiel ŝi plendis tutan tagon kaj Dolfa ploris kun ŝi. Sed subite venis al la patrino feliĉa ideo.

"Mi portos vin en malsanulejon," ŝi diris, "tie i kostos nenion: Kaj vi fartos bone, vi mortos sur lito."

Sed Dolfa ploris des pli mulie kaj petis, ke la patrino lasu ŝin hejme. Ŝi preferas morti hejme sur la pajlosaketo, ol aliloke sur lito. Ŝi timas monaĥinojn kaj doktorojn. La patrino povas ja veturigi ŝin vespere sur radportilo; kia honto? Ŝi povas kovri la ĉerkon per sako aŭ pajlo; kaj kiu atentos tion? Kaj Dolfa estos poste en ĉielo kaj petos, ke dio rekompencu iamaniere tiujn elspezojn al la panjo.

Tamen la patrino nepre persistis je sia volo. "La efiko de tiaj petoj estas kutime necerta. Se dio ĉiun obeu. . !" Posie ŝi ne parolis plu, ankaŭ Dolfa eksilentis kaj rigardis malgaje antaŭ sin. Posttagmeze komencis la patrino surmeti la festajn vestojn kaj tiam Dolfa ekploris kaj la ceteraj ploris kun ŝi.

"Adiaŭu reciproke," diris la patrino, "vi ne vidos vin plu."

Ili kisis do la malsanan Dolfan, la patrino prenis ŝin sur sian dorson, kovris ŝin per lantuko kaj eliris. Vespere ŝi revenis kvieta kaj kontenta.

"Mi venis ustatempe," ŝi rakontis al la patro. "Se ŝi ne estus tiel malbonstata, oni ne estus akceptintaj ŝin tie. Mankas loko. La ĉefkuracisto mem diris: "Kial vi portas ŝin ĉi tien, ŝi estas ja preskaŭ morta." Sed mi flatis lin: "Via doktora moŝto, vi resanigis ja tiom da homoj, kies sanstato estis pli malbona ol la ŝia." Ŝi ekridis sincere kaj ruze. "Do ŝi restis tie. Dankon al dio! De kie mi prenus monon por la enterigo? En pura lito ŝi kuŝas. Tute sola. Ŝajnas al mi, ke ŝi tie mortos eĉ pli agrable. Nu, longe tio ne daŭros. Du, tri tagojn. La ĉefkuracisto mem diris tion."

Ŝi atendis poste scivole, ĉu baldaŭ ŝi ricevos sciigon de la malsanulejo, ke Dolfa mortis iam. Malpacience ŝi elkuradis elrigardante la leter-portiston, de malproksime ŝi vokis al li, ĉu li alportas ion. Pasis tri tagoj, pasis semajno - nenio venis. "Neeble, ke ŝi ankoraŭ suferas," ŝi meditis vespere. "Eĉ la ĉefkuracisio mem diris, ke ŝi nepre baldaŭ mortos."

Subite ŝi estis konvinkita, ke Dolfa mortis kaj ke oni ne sciigis ŝin pri tio, eble perdinie ŝian adreson, aŭ malestimante ŝin pro ŝia malriĉeco. Eble, ke ili eĉ divenis ŝian planon, eble ankaŭ Dolfa ekbabilis, ke ŝi alportis ŝin tien, ĉar ŝi ne havas monon por la enterigo. - - Ŝi riproĉis ĉion la tutan tagon, ŝi havis ĉiam ian antaŭsenton kaj eĉ apartaj signoj anoncis al ŝi morton de Dolfa. Ekzemple past'rulilo falis de la muro, nokte io gratis je la pordo kaj matene, tuj kiam ŝi malfermis la fenestron, ia birdeto, aŭ pasero aŭ fringo, enflugis la ĉambron, rondflugis en i unu fojon kaj ree tra la fenestro eksteren. Sed tio ne estis pasero, tio estis plej eble ŝia animo, kiu venis por adiaŭi ilin. Vespere ĉiuj pre is por ŝi kaj matene ŝi rekudris iam malriĉajn ĉifonvestojn de Dolfa por ŝia pli juna fratino. Ĉiam ŝi intencis iri en la malsanulejon promesante, kiel ŝi riproĉos ilin tie.

Tempo pasis kaj oni iom post iom forgesis Dolfan. Kelkfoje la patro disputis kun la patrino pro la ĉifonvestoj de Dolfa, en kiuj ŝi forportis ŝin en la malsanulejon kaj kiujn la patrino ankoraŭ ne alportis reen. Ŝi certigis ĉiam, ke ŝi iros tien kiel eble plej baldaŭ, sed mankis tempo al ŝi; eble ŝi iom hontis pro sia ruzaĵo.

Sed antaŭ nelonge, uste kiam la patrino preparis sin al lavado de tolaĵo portante akvon sur la dorso, eniris post ŝi ŝvelinta, strange banda ita knabino kun ŝvelinta ventro kaj cikatroj sur la vangoj. "Kial vi rampas ĉi tien? Kies vi estas?" malafable ŝi rifuzis ŝin. La knabino ne respondis, rigardis nur la patrinon per grandaj malgajaj okuloj. Sed samtempe la manoj de la patrino mallevi is, preskaŭ ŝi estus falinta pro ektimo.

"Pro dio! Tio estas ja Dolfa," ŝi ekkriis terurigita, kvazaŭ fantomo starus antaŭ ŝi. "Nu do, kial vi venis? Vi ja ne estas sana, prefere vi estis restonta tie. Ni supozis, ke delonge vi estas morta. La infanoj timos vin."

Dolfa ne respondis. Ŝi sidi is ĉe la tablo kaj rigardis antaŭen sen intereso. Ŝi kutimi is aliloke, en seka kaj varma ejo. Videble estis malgaje al ŝi kaj aero premis ŝin en la malseketa ĉambreto, plena je akreodora sapa vaporo, dum tra la malfermita pordo fajfeblovis frosta vento. Sed ankaŭ ili estis malgajaj kaj deprimitaj pro ŝia alveno. Ŝajnis, ke ne estas plu loko por ŝi ĉi tie.
Žofka timis vespere kuŝi i sur la pajlosakon apud la malsanulino, ĉar ŝi havis impreson, kvazaŭ Dolfa estus reveninta ne el malsanulejo, sed el iaj malproksimaj, misteraj lokoj. Post kelkaj tagoj malbonodoris terure la nerebanda itaj vundoj de Dolfa kaj ĉiuj koleris pri ŝi. Žofka sentis la kruelon de tiu agmaniero kontraŭ la malsana fratino, sed ne estis eble helpi. Kial ŝi nur revenis? Por nenio en la mondo Žofka kuŝi us apud ŝi. - Tiel ankaŭ nun ŝi sidas kaj pripensas, kien kuŝi i, ŝiaj dormemaj okuloj ĉiam returnas sin al la malnova pajlosaketo, sur kiu ŝi is nelonge komforte ripozadis sola. Laci o anoncas sin, trafrostitaj piedoj bruldoloras kaj jukas ŝin. Tiel ŝi sidas longe apogante la kubutojn sur la tablo, la kapon en la manplatoj kaj klopodas iamaniere solvi la trudeman problemon: Kien kuŝi i? Problemo negrava, sensignifa. Sed tamen i ne estas forigebla; ŝajnas, ke i estas la unua el tuta ĉeno da aliaj. Ĉu Vaĉjo venos por ŝi? Aŭ ĉu ŝi devos iri sola je la karbo? Ĉu foriros la "Leopardo", aŭ ĉu li kaŝos sin nur? Kaj ŝia posteno. . . ? Kvin, ses guldenoj, belaj infanetoj, bongustaj man aĵoj; sed la libereco estos for. Jugo sur la animo kaj sur la korpo. Ŝi volus esti kudristino, modistino aŭ vendistino, ili ĉiuj havas liberajn horojn, sed servistino kaj ankaŭ vartistino ne havas ilin . . . La ora ponteto kuniganta du diversajn mondojn detrui os. La kunlernantinoj ignoros ŝin. Vartistino! Ankaŭ ili ofte demandis ŝin: Kio estas via paĉjo? Selisto, ŝi diris kura e. Ŝi ne mensogis kompreneble, sed selistoj estas diversaj. Estas eĉ tiaj, kiuj posedas domojn.

La manoj mallevi is iom post iom sur la tablon, ankaŭ la kapo trovis pli oportunan lokon por si. La ĉenoj da problemoj malrapide forŝovi adis, sed la ĉeneroj fari is pli malklaraj. Ŝi kvieti as kaj subite ŝi son as, ke ŝi staras sub la ponto kaj penas levi sakon da karbo. Longe ŝi penege laboras, is fine ŝi ĵetas la sakon sur la ŝultron kaj kuras. Ŝi klopodas kalkuli la arbojn, sed ŝi eraras je unu, nur je unu. . Ŝi faletas je drato kaj falas. Ŝi levis la kapon, la manoj rigidi is kaj bruldoloras, la ĉeno da problemoj denove ŝovi as preter ŝi kaj la plej arda: Kien kuŝi i nur? Tiom ŝi dezirus nun dormi kaj ripozigi la korpon. Eble ŝi kuŝi us eĉ apud Dolfa.

En la ĉarnbro estas mallume kaj sur la fenestron iu ekfrapas. Žofka levi as lace de sur la se o kaj tremas pro malvarmo. Ĉiuj dormas jam, nur la malsana Dolfa turnas sin de flanko al flanko kaj emas. Estas al ŝi malvarme kaj la frapado sur la fenestron maltrankviligas ŝin.
En Žofka ekbolis kolero. Ŝi koleras je ĉiuj, plej multe je Dolfa, kiu okupis ŝian lokon, ŝi koleras pro sia laceco, pro sia dormemo kaj pro la doloranta korpo, kaj plej multe pro la penega nokta ekskurso, kiun ŝi estas entreprenonta.
"Kiu frapas?" emas la malsana Dolfa timigite. "La morto! i venis por vi!" Žofka malpezigis sian koron per ĉi tiu respondo, kvazaŭ ŝi estus elŝpruciginta venenon, kiu plenigis ŝian animon. Ŝi envolvis sin en tukon kaj eliris senlaŭte.
Ekstere staris Vaĉjo vestita per fremda pelto, kiu estis tro vasta por li, kaj per ĉapeto, kiu kovris eĉ liajn orelojn, ke Žofka apenaŭ rekonis lin. Malgraŭ tio ekvidinte lin, ŝi gaji is, ŝia dormemo kaj malbonhumoro malaperis.
"Jen, birdotimigilo!" ŝi ridis de malproksime. "De kie vi prenis la pelton?"

"De kie?" respondis Vaĉjo fiere flanken ŝovante la ĉapon sur la kapo. "Nu, enlo i is ĉe ni knabaĉo, li estas sen okupo. Tamen vestojn li havis sufiĉe bonajn. Vespere li ebrii is, nun li dormas. Do mi surmetis lian veston. . . Kial mi suferu pro frosto?"

Senbrue ili rapidegis tra la strato, laŭlonge de mallumaj prujnumitaj fenestroj. Ŝajnis al ili, ke ili maturi is per malfacila tasko, per kiu ili estis ŝar itaj, kaj malestime ili pensis pri ĉiuj, kiuj nun kuŝas kaj dormas.

Ili venis sur riverkajon plenegan da mallumo, arboj, arbetoj; strataj aperturoj pligrandigis dan eron. Ili disiris. Vaĉjo paŝis antaŭe, streĉante la brustkorbon kaj la kapon, por ŝajni pli granda kaj malsimila al tiu pigmea masonista lernanto, kiun konis tiom da homoj. Žofka trenis sin malproksime post li, alpremante sin al domoj; kvazaŭ ŝi volus halti kaj eksonorigi ĉe ia pordo. La firmamento briletis, la frosti inta tero sonoris sub iliaj piedoj, brula frosto vipis iliajn viza ojn kaj manojn. Žofka havis iluzion de fabelo pri ensorĉita kastelo, tra kies misteraj koridoroj ŝi rapidiras, preter naŭ dormantaj gardistaroj al la naŭa korto, kie sur fundo de profunda puto sidas princo ensorĉita en bufon kaj atendas sian liberigon.

Pasinte la lastan straton, kiu eni is en la kajon, ŝi rapidis post Vaĉjo. Ŝi sentis sin sen ena kaj gaja, ke ŝi ekbabilis. - "La patrino volas, ke mi fari u servistino," ŝi diris per mallaŭta, malgaja voĉo, "mi povus elekti inter du postenoj, sed mi ne volas. Mi preferas fari i vendistino, kudristino aŭ modistino. Mi aĉetos poste al mi belajn vestojn, ĉapelon, ŝuetojn kun butonoj. Mi havos ombrelon el puntoj, altan frizaĵon. . . kaj blankajn manojn. . ." - "Kiom vi profitos?" interrompis ŝin Vaĉjo. "Tio ĉio estas bela nur laŭŝajne. Sed efektive temas pri laborego kaj mizero."

"Kaj la servado. . .? Ĉu tio ne estas laborego kaj mizero?"

"Jes, kompreneble. Sed kelkfoje okazas, ke fine servistino bone edzini as kaj estas poste sinjorino. Kompreneble, ne ĉiam. Kelkfoje tamen, precipe se ŝi estis ŝparema kaj ŝparkolektis monon. Poste edzi as kun ŝi iu metiisto, masonestro aŭ fervojisto. . . Sed kiu edzi us kun laŭmoda knabinaĉo? Nur iu malsata skribisto, kaj ŝi devos poste laboraĉi por li. . ."
Žofka silentis embarase. Ili transiris ponton kaj trovi is inter bariloj de magazenoj kaj fabrikoj. De ĉie malfermi is dezerta malplenaĵo, al kiu mallumo estis kuliso, post kiu timigita infana fantazio imagis neverŝajnajn scenojn.
"Vaĉjo, ĉu vi volus esti sinjoro?" demandis Žofka per nenatura tremanta voĉo, evidente nur tial, ĉar ŝia koro malpezi is, se ŝi povis paroli.

"Mi volus esti ekzemple kampulo. . . havi ĉevalojn kaj hundon. Aŭ mi volus esti arbargardisto. Ho ne, mi volus esti mara fiŝkaptisto, tia, kiu posedas sian propran ŝipon. Aŭ mi volus esti mara rabisto, kaj plej multe mi ŝatus. . . sed tion mi ne diros al vi. Kaj kio vi volas fari i?"

"Mi volus esti bonmora knabino, sidi en varma ĉambreto kaj legi rakontojn."

"En varma ĉambreto, tion mi kredas. Vi timas verŝajne, kiel kutime. Sed kion vi volas? Se oni trompaĉas tian "Leopardon", tio ankaŭ varmigas!"

"Sed is foje li trompaĉos nin. . . ?"

"Tiam mi ekprenos ŝtonon kaj bategos lin rekte inter la okulojn, ke li eĉ ne ekpepos. Tion mi faros. Tiu kanajlo gardas ja, kvazaŭ la karbo estus lia propraĵo. Tio ne estas gardisto, tio estas gardhundo. Li havas eĉ ne iom da kompato kaj da intelekto. - Kiom da gardistoj mi rememoras jam! Estis tie diversaj, bonaj kaj ankaŭ malbonaj, tamen tia satano tie ankoraŭ ne estis. Kiam mi estis malgranda bubo, mi iradis kun la avino ŝteli karbon. Kelkfoje la gardisto ekkaptis eĉ batadis nin per bastono, sed endarmon li neniam alvokis. Foje ankaŭ mi rememoras, kvazaŭ tio estus okazinta hieraŭ - ni iras nokte kun la avino ŝteli karbon, la avino estis elektinta belajn belaspektajn pecojn, tiajn, kiuj brulante produktas grandan ardon kaj ne postlasas cindron. Kaj tiel ŝi ŝar is sian dorson per granda pako kaj mi penege portis en mansaketo, kiom mi kapablis. Subite jen - la gardisto kvazaŭ li estus falinta de sur la ĉielo. Nu, mi malaperis tuj kvazaŭ aero, li eĉ ne eksentis min, sed la avino estis malforta je piedoj, ŝi sciis, ke ŝi ne forkuros tro malproksimen, do ŝi renversi is sur la sama loko kaj komencis stertori, kvazaŭ mortante. La gardisto alpaŝinte ŝin diras: ,Ne, ne, maljunulinaĉo, neniajn komediojn, ne imitu melon, mi ne estas ĉashundo. Elpoŝigu dekkrejcecon je tabako kaj vi povas iri hejmen. Se ne, mi venigos endarmon, li staras ja sur la perono.' La avino iuj revivi is. ,Dia panjo,' ŝi diris, ,ĉu uste dekkrejceron? Viraĉo, ĉu vi ne timas dion? Mi iras je karbo jam pli ol dudek jarojn, post kiam mia mortinta edzo estas enterigita, kaj dum mi vivas, mi donis al gardisto ne pli ol kvar krejcerojn. Kaj kiom da karbo mi portadis! En fosaĵo mi havis kaŝita radportilon kaj mi rompis in per tiu ŝar o. Kaj nun, kiam mi fosas jam la teron per mentono kaj kiam mi kapablas porti nur tiom, kiom pigo sur la vosto, nun vi postulas dekkrejceron? Kaj vi volas esti kristano! Ĉu vi ne timas dion? La karbo ja ne valoras eĉ dekkrejceron. Kaj kiom da timo, turmentoj kaj maldormo oni suferas!?' Kaj tiel ŝi parolis vorton post vorto, is fine ŝi insultis lin ŝtetisto kaj mi elŝovis mian langon kontraŭ lin. . . Kaj poste ŝi jetis al li ses krejcerojn kaj ni iris. Nu vidu! Tiaj estis la gardistoj!"
Li eksilentis, ĉar ĵus ili atingis la ĉirkaŭbarilon, kie ili havis sian sekrefan trairejon. Žofka entute ne aŭskultis, ekinteresata per emociaj imagoj de alproksimi anta momento.
Subite tra la nokta kvieto eksonis malproksimen signalsonoriloj klare, penetreme kvazaŭ batsonoj de tura horlo o.

Vaĉjo, kuŝante sur la tero, ŝovis uste la kapon sub la barilon, sed ekaŭdinte la signalon li retiris kaj rapide rektigis sin. "Kio do?" - Li elektis ja tempon post la noktmezo, kiam ne veturas trajnoj kaj la lacaj gardisfoj dormetas, aŭ varmigas sin ĉe fornoj. "La kioma estis ĉe vi, kiam vi eliris?" li demandis rapide.
"Proksimume duono je la unua," diris Žofka flegme, sen intereso. - Vaĉjo ekskui is.
"Ĉe ni ankaŭ. Tio ne estis signalo por trajno. Tio estis io. . ." li eksilentis kaj aŭskultis. La signalo sonis plu. Ĉiam kvin frapoj, poste du, ree kvin kaj du, poste pli longa paŭzo. Nenio ekmovi is, ĉio silentis, kvazaŭ neniu estus, kiu komprenus ĉi tiun alvokon. Vaĉjo kuris ekscitita tien kaj reen laŭlonge de la barilo ne sciante, kion fari. Žofka rigardis seninterese antaŭ sin, komprenante nenion. Ŝi estis preta blinde obei Vaĉjon; kiun ajn ordonon de Vaĉjo. Lia konfuzo fine maltrankviligis ŝin.
"Ĉu ni iros?" ŝi demandis.

"La signalo ne koncernis trajnon," ripetis Vaĉjo kalkulante ĉiam denove la batojn. "Tio signalas ion, mi ne scias. . . eble akcidenton, elreli on aŭ karambolon. . . ankaŭ eble, ke ne o amasi is. . . Kion fari? Post kvin aŭ plej malfrue post dek minutoj ĉiuj fervorege laboros - kaj ne estos eble entrepreni ion. . . ni suferos ie frosto. Plej oportune estus tuj eklabori kaj fini nian laboron. Venu!"
Li glitis rapide tra la truo kaj mirinde, ke li ne mortbatis Žofkan per granda peco da karbo, kiun li ĵetis trans la barilon.

Žofka signis sin per kruco kaj traglitis post li.. lli laboris kun febra rapideco, dume la signalo senĉese sonoradis.
"Kion faraĉas tiuj viraĉoj, ke ili ne aŭdas?" diris Vaĉjo per malica tro sa a voĉo, kiu Žofkan tre kontentigis.
Cetere ili satdormu! Post nelonge ni finos nian laboron kaj iros poste veki sinjoron staciestron."

Samtempe la signalo finsonis.
"Nu. . .," elspiris Žofka konfuze, "nun ni kuru."
"Ne timu! Nur nun komenci os la afero. lli devas zorgi nun pri aliaj aferoj, ol pri ni."
Žofka kontenteekspiris. Ŝi volis iam gliti eksteren, sed ia timo retenis ŝin en la proksimeco de Vaĉjo, kiu kondutis kura e kaj kvazaŭ fortulo.
Sur proksima relvojo preterveturis lokomotivo kun blanka, bukle taŭzita vaportufo. Žofka ekvidis post momento du virojn lumigitajn de ru a ardo. Unu estis malgranda lar ŝultra, tute nigra, klinita super ru a fajrujo, la alia staris senmove, alta korpulenta, la viza on ru an de frosto, lipharojn kaj brovojn blankigitajn per prujno. Timemaj, palaj okuloj ŝancelvagadis kaj Žofka rigardante lin diris kura e al si: "Tiun mi ne timus."

Ŝi ne ekmovis sin, rigardante post la lokomotivo. La viron kun la blankaj lipharoj ŝi ne ekvidis plu, sed ŝi rimarkis fervojiston, kiu staris apud reloj, svingante lanternon. La lokomotivo haltis, eksiblis, elspiris longe kaj reveturis. La tufo super la kamentubo plilongi is en rektan standardon, ĵetitan en mallumon. Ru aj lanternoj prilumis por momento la karb'amason, ke estis videbla inter nigraj bulegoj pala knabina viza o kun grandaj infanaj okuloj kaj kun kontenta trankvila rideto. Ŝi longe postrigardis la reveturantan lokomotivon kaj havis impreson, kvazaŭ ŝi vidus misteran monstron kun ru aj okuloj forigitan per ia sorĉo: Kiam i malaperis en mallumo, ŝi aŭskultis la longan spiregadon kaj sonorajn frapojn, ekkonante, ke i transveturis sur alian celon kaj venas reen.

Dume la stacidomo vivi is, estis aŭdebla bruo de ŝovataj vagonoj kaj fajfado de vaporfajfiloj.

La saman momenton ekrimarkis Vaĉjo, ke ili estas kaptitaj. Granda karbobloko baris la truon fositan, sub la barilo kaj ne malproksime apud kolono, sur kiu kutime brulis lumilo, hodiaŭ verŝajne intence nelumigita, li ekvidis staturon de viro. Flegme li rastas en la karbo, sed nur por trovi ŝtonon.

"Atentu!" li poste diris mallaŭte al la knabino, "kien mi, tien vi senpere post mi." - Sed Žofka ekkompreninte, pri kio estas la afero, falis sur la karbon kaj restis kvazaŭ ŝtoni inta. Vaĉjo ekkuris al barilo, kvazaŭ li volus forkuri, kaj per ŝtono li bategis la gardiston, kiu ekkuregis kontraŭ lin. Li ne trafis lin bone; sed tamen li sukcesis, ke la gardisto falis perdinte la ekvilibron.
Žofka vidinte, ke Vaĉjo malaperadas en ombro de malalta ligna konstruaĵo, eksentis timon pro sia soleco kaj ekkuris post li. Sed forta mano ekkaptis ŝin de mal
antaŭe, ekskuegis ŝin kelkfoje kaj ĵetis ŝin teren, is ŝia malfortika vestaĵo krakis kaj ĉifoni is.

"Sentaŭga, senhonta knabinaĉo, tion vi kare kompensos!" Li ekkaptis ŝin denove, sed la vesto tute disŝiri is kaj la knabino elglitis duone senvesta.

Kiam ŝi kuris laŭlonge de malalta ligna konstruaĵo, ŝi aŭdis, kiel sur plata tegmento kraketadis asfaltkartono sub rapidaj paŝoj. Ŝi divenis, ke Vaĉjo tra tie feliĉe forkuros.

"Leopardo" pelis ŝin antaŭ si kriegante kaj insultante. Alifoje li kriegis, lia voĉo resonis vaste, hodiaŭ li raŭki is pro eksciti o kaj blekis kvazaŭ kapro. Li volis fanfaroni pri sia sukceso vidigi sian gardemecon kaj sagacon, tial li pelis sian viktimon tra hele lumigita stacidomo de perono al perono tra atendejo, restoracio, vestiblo denove reen sur peronon kaj de tie ĉi en oficejon. Li haltigadis fervojistojn rakontante al ĉiu pri sia sukceso. Sed oni ne atentis lin; multaj tre rapidis, aliaj staris kaj pridiskutis ion ekscitite, atente aŭskuliis la signalojn kaj rigardis en mallumon.

"Bonvolu permesi, kvar noktojn mi embuskis la ŝtelistojn, la tutan stacidomon ili malplenŝtelas, ŝajnas, ke ekzisias tuta bando da ili. Precipe unu klopodas ŝteli dekoble, bubaĉo, kiel hamstreto. . . mi embusk'atendis lin kaj hodiaŭ mi feliĉe kaptis lin. ,Mi havas vin', mi diras kaj kaptas lin je kolumo. . . sed la kolumo restis en mia mano, mi rigardas, kaj jen tio estas knabinaĉo, la vagulino, bonvolu nur rigardi tiujn okulojn."

"Ne malhelpu min per babilaĉoj, vi vidas, ke mi estas ur e okupata."
Ili iras pluen. Žofka volus forkuri kaj malaperi en la tero, sed la gardisto ĉiumomente haltas kaj rakontas. La vestaĵo pendas de ŝia korpo kaj al la knabino ŝajnas, ke ĉiuj okuloj fiksi as sur ŝin, ke ili vidas ne nur ŝian disŝiritan veston, sed ankaŭ truhavajn ŝtrumpojn, subjupon kunkudritan el tri diversaj pecoj, ĉemizeton kun forŝirita maniko, eĉ ŝian malgrasi intan mizer'aspektan korpeton. Ŝi klinas la kapon kaj kuras. "Haltu," ekkrias la gardisto. "Kun permeso," li parolas denove, "mi serĉas endarmon. La ŝtelistoj ŝtelas, la tutan stacidomon ili disportus, jen mi kaptis unu, bonvolu rigardi. Ŝi bategis min per ŝtono, is mi renversi is."

"Kiom tio koncernas min? Iru al via okupo."

Tion oni nomas dankesprimon," plendas sekrete la gardisto, sed senlace li kondukas sian viktimon pluen. Konata gastejmastro haltigis lin sur la perono. La ŝtelistinon li ne atentis.

"Ĉu vi komprenas iom signalojn, Kolĉava?"

"Eĥ, kion interesas min la signaloj? Jen rigardu, kian birdeton mi kaptis. Nune mi serĉas endarmon."

"Aŭskultu, kiel tio tinias! Ĉu oni anoncas trajnon?"

"Tio ne koncernas trajnon. Naŭ frapoj!. . . Tio signifas: haltigu ĉiujn trajnojn!"

"Dio en la ĉielo," ektimas la gastejmastro.

"Io okazis kaj mi atendas mian edzinon."

"Sensencaĵoj!" kvietigas lin la gardisto. "Tio povas esti ne 'amasi oj, elreli o, aŭ io simila, eble nur bagatelaĵo. Sed jen rigardu tiun ĉi knabinaĉon."

La gastejmastro ne atentas la knabinon, kaj kuras al la reloj.

"Bonvolu permesi. . : ŝteliston mi. . . kvar noktojn. . . endarmon mi serĉas. . ."

"Iru al diablo!"

Fine ili eniris kancelarion, grandan hele lumigitan ejon, agrable hejtitan kaj malplenan. Ia junulo sidas ĉe granda tablo apogante la kapon en manplatoj kaj dormetas.

La gardisto plezure ekbabilas, dufoje, trifoje li rakontas la tutan okazaĵon, ĉiam pli detale li priparolas sian aventuron kaj klopodas ornami in per etaj elpensaĵoj. La junulo fine levas la kapon, aŭskultas. La gardisto rakontas la okazaĵon la kvaran fojon.

"Tia granda knabino," diras la junulo modere, "ne bezonas ŝteli. Ŝi povus alimaniere enspezi vivrimedojn."

"Por nenio ŝi taŭgas plu," certigas Kolĉava; "Konsideru nur: ŝi ekprenis ŝtonon kaj bategis min, is mi renversi is. . ."

"Tio ne estas ebla. Ŝi ne ŝajnas esti forta," kontraŭdiras la junulo. "Eble estis pli multaj tie kaj iu alia bategis vin."

La gardisto konsterni is. Terure li eligis la okulojn kaj kun levitaj pugnoj li alpaŝis la knabinon.

"Kiom vi estis tie? Parolu! Diru la veron! Post nelonge oni fritos vin en oleo."
Žofka plorsingultis, komencis tremi, ne volis ekparoli. Sed la junulo ekridis kaj fuŝis tiel la aferon.

"Ne timigu ŝin, ŝi estas ja tute konsternita." La gardisto fari is malpacienca.

"Ŝajnas al mi, ke efektive mi ne rigardis bone. Eble estis tie pli multaj. - Aŭskultu! Mi konfidos ŝin al vi! Nur momenton gardu ŝin, mi kuros tien. Tamen mi diras al vi tion: Gardu ŝin bone, ŝi estas ruza. Por ke ŝi ne forkuru. Vi garantias je via kapo por ŝi."
Ili soli lis. La junulo rigardas kaŝe Žofka-n, poste li stari as, en angulo malantaŭ la ŝranko li surmetas kaŝe la kolumon, kiun li vespere demetis.

"Tia bela knabino ne bezonas ŝteli," li diras afable al ŝi. "Tiu povas veturi en kaleŝoj." Li rigardas la knabinon, ridetas, sed de tempo al tempo li embarasi as iom, tordas siajnetajn lipharetojn kaj taŭzas la harojn. Subite ekkaptis lin la sopiro montri sin grandanima, kaj li decidi is, ke li lasos Žofka-n forkuri.
Li iris sur la peronon kaj promenis iom ne tro malproksime. Sed li estis laca kaj dormema, li estis kvazaŭ retirata en la varman kancelarion kaj li revenis preskaŭ senkonscie. Ĉe la pordo li ĉiam rekonscii is kaj returnis sin. Žofka staris senmove sur la sama loko.
"Nu, aŭskultu," li alparolis ŝin, reveninte la trian fojon. "Ĉu vi ne estas dormema?"
"Ne," diris Žofka serioze.

Li volis denove sidi i, sed ĵus li ekaŭdis, ke alveturas trajno. Dankon al dio. Sen ĉapo li elkuregis sur la peronon.

"Tuta horo da malfruo," vokis iu gaje, kvazaŭ io tre amuza estus okazinta.
Žofka staras longe sola en la kancelario. Homojalvenas, foriras, neniu preskaŭ atentas ŝin. Ŝi eĉ ne ekpensas, ke ŝi povus forkuri. Ŝi atendas ion teruran, fatalan.

Eniris altkreska viro en pelto kaj granda ĉapo, kun granda ledsako. La vangojn li havas ru ajn, la barbo, la brovoj eĉ la kolumo de la pelto blanki is de frosto.
Li iras tien kaj reen en la ĉambro kaj atendas. Kelkfoje li fluge ekrigardis Žofkan, subite li ekhaltas antaŭ ŝi, kvazaŭ li rekonus ŝin.
Al la knabino ŝajnas, ke la fatala momento alproksimi is. Ŝi mallevas la okulojn, ordigetas sian disŝiritan veston kaj - tremas.

"Ni konas nin," li diris al ŝi, alpaŝinte ŝin subite: "Vi iradas je karbo, ĉu ne? Laŭŝajne oni kaptis vin - ĉu ne? Tiel okazas. Tamen hontu: tia granda knabino kaj - ŝteli. Vi kapablas jam alimaniere enspezi."

Li eliris sur la peronon, ĉirkaŭrigardis kaj denove revenis. Li trairis la kancelarion, ĉe la kontraŭa pordo li haltis kaj rerigardis. Poste li diris mallaŭte: "Venu!" Žofka iris post li. Ŝi rimarkis, ke lia viza o estis nun pala, la lipharoj kaj brovoj nigraj kaj malsekaj. Nur la okuloj estis la samaj, timemaj, vagemaj, angorplenaj. Li ne pelis ŝin antaŭ si, nur kelkfoje li rerigardis ŝin. Ili iris trans la plenplena perono tra la atendejo, vestiblo kaj eliris sur la straton. Poste ili eniris en malluman koridoron, iris sur lumigita ŝtuparo kaj ie en mallumo de malalta koridoro ili haltis unu senpere apud la alia kaj Žofka ordigadis sur si la disŝiritan veston, dum li malŝlosis la pordon.

En la ĉambro estis mallume. Žofka hezitis eniri.
"Neniu estas tie, ne timu," li diris kaj prenis ŝin je la mano. Ĉe la pordo li haltis kaj Žofka aŭdis, ke li ŝlosfermas la pordon. Poste li ekkaptis ŝin per avidaj tremantaj manoj kai ĵetis ŝin sur divanon. Ŝi pensis, ke li volas murdi ŝin, tial ŝi enigis siajn dentojn en liajn manojn. Nur kiam ŝi eksentis liajn malsekajn lipharojn sur sia vango, ŝi volis bati lin, ŝi volis kraĉi en lian viza on, sed ŝi - faris nenion.

Tamen poste. . . poste ŝi rememori is subite pri liaj timemaj vagemaj okuloj. Ŝi ekkura i is kaj komencis minaci lin. Ŝi minacis serioze, prudente, kiel matura sperta virino, kiu scias la sekvojn de tiaj kulpoj. Li vere ektimis.

Li elŝutis la enhavon de sia monujo sur la manplaton kaj ŝovis in en ŝiajn manojn.

"Jen vi havas, por ke vi ne diru, ke tio estis senpage."
Li ekpalpebrumis per siaj timemaj okuloj atendante, ke ŝi ĵetos la monon al liaj piedoj. Žofka efektive havis grandan guston fari tion. Sed ŝi rememoris, ke hejme ne estas karbo, ke de nun ne estos eble prizorgadi hejtmaterialon tiamaniere, kiel is nun, ke la malsana fratino venis hejmen kaj la patro denove komencis drinki.

Ŝi envolvis la monon en randpinton de la antaŭtuko kaj senvorte elkuris el la pordo.

Kiam ŝi rapidis sur la riverkajo, surprizis ŝin subite ekfajfo de Vaĉjo.

Ŝi estis malagrable surprizita, ŝi timis iel ĉi tiun renkonti on.

"Kiom li volas, tiu trudema bubaĉo? Prefere li devus dormi."

Daŭris kelkan tempon, is ŝi trovis Vaĉjon.

Li sidis kaŭri inta en angulo ĉe dompordo mizeraspekta kaj duonrigida pro frosto. Ekvidinie Žofkon li tre ek ojis.

"Ĉu tamen oni liberlasis vin?" Li miris. "Mi fajfis nur hazardprove, mi pensis, se Žofka forkuros aŭ se oni liberlasos ŝin, ŝi tamen helpos min. Mi estus frostmortinta preskaŭ."
"Kio okazis al vi?" Ŝi demandis lakone seninterese.

"Mi ne scias. Mi saltis malsupren. . . efektive tio estis tre alta. . . en kokso mi eksentis pikdoloron. Mi ne kapablas elspiri. Nu, min oni ne rekonos, neniu vidis min, sed vin oni bone rigardis ĉiuflanke."
"Mi ne timas," diris Žofka moke. Ŝi prenis Vaĉjon sub la brako, sed li ek emis kaj elŝiris sin.

"Ne tiel! Ĉi tie mi sentas doloron. Je la alia mano. Vi do forkuris aŭ ĉu oni liberlasis vin?"

"Eĥ, negrave!" ŝi diris malbonhumore, "mi preferus, ke ni estus jam hejme."

La trankvila, malŝatema konduto kaj maltimemo de lia amikino surprizis lin.

"Mi pensis nur, se oni serĉos nin. Vin oni rekonos ja."

"Eĥ, oni venu nur! Oni rekonu min!"

Vaĉjo silentis konsternite.

"La patrino diradis, ke mi fini os en malliberejo, aŭ eble eĉ pli alte," per gesto li imagigis pendigilon "kaj anstataŭe mi fini os iute bele kaj baldaŭ."

Žofka silentis tro okupata pri si mem.
"Estas mirige, ke vi forglitis al ili," parolis Vaĉjo per malforta interrompata voĉo. "Mi neniel kapablas klarigi tion al mi. Kompreneble, virinoj sukcesas diversfoje, sed vi ja ne estas ankoraŭ virino."
Žofka ne komprenis la sencon de ĉi tiuj vortoj.
"Mi ne iros plu je karbo," ŝi diris posi momento.

"Mi. . . ankaŭ ne," respondis li emfaze kaj maldolĉe. Li estis preskaŭ hejme, ili do povis disiri, sed io devigis lin teni firme la brakon de la knabino. Li rimarkis dumvoje, ke ŝi premas sekrete la randpinton de sia antaŭtuko, kvazaŭ ŝi volus kaŝi ion antaŭ li. Timante, ke li ne ricevus kontentigan respondon, li eĉ ne demandis, sed neatendite, kvazaŭ li volus ŝerci, li batetis delikate Žofkan sur la manon. La antaŭtuko elglitis, io brila eksonis sur la pavimo.

Žofka ekkriis kaj zorgoplene ŝi postkuris la moneron.
Vaĉjo staris pala kun tremantaj strange kurbi intaj lipoj kaj per eligitaj okuloj li rigardis la knabinon.

Ŝi levi is, grandanime ŝi etendis la manon kaj diris kortuŝe: "Jen! Akceptu in!"

Li prenis la moneron, ĵetis in en ŝian viza on kaj eksiblis abomenan insulton.

Ŝi rekti is, ekrigardis lin malŝate.

"Kaj vi estas ŝtelisto," ŝi diris kura e. "Jes, vi estas!"

Li ekŝanceli is, premis la manon je sia brusto, kvazaŭ timante, ke li ne kapablos eldiri, kio plenigas lian koron.

"Kion ajn mi faris," li parolis tusante kaj sputante sangon, "eĉ se mi ŝtelis kaj faris ankoraŭ pli malhonestajn aferojn, mi nutris la tutan familion. . ĉu vi komprenas?. . . Ĉu vi scias, kion tio signifas? Kaj mi estis dektrijara. . . Ĉu vi komprenas?. . ."
"Mi komprenas," diris Žofka malkura e, "sed mi ankaŭ devas."
"Vi mensogas! Vi mensogas!" kriis Vaĉjo laŭ ĉiuj fortoj.
Kiam Žofka malaperis de lia vidpovo, li malŝlosis la pordon kaj aŭskultis. Li estis certa, ke li aŭdos ŝian ploron. . . Li atendis longe. La paŝoj finsonis. Kvazaŭ nekapabla suferi mem la sekreton, kiu estis malkaŝita al li, li ekkriis denove la insulton, kiu koncernis Žofkan. Poste li trenis sin senbrue tra la koridoro kaj plorsingultis.

Spireganta kaj varmigita enpaŝegis Žofka en la ĉambron kaj senvorte ŝi kuŝi is apud la malsana fratino. Ne volante ŝi ekpensis pri tio, kio atendas ŝin.

Jes, ŝi iros servi. . . tuj morgaŭ ŝi foriros. Nur, ke estu jam mateno kaj ŝi povu kunkalkuli la monon, kiun ŝi havas en la antaŭtuko. Kiamaniere ili nur vivos, is Žofka foriros? De kie ili prenos monon por aĉefi karbon? La monon ŝi devos doni al la patrino, sed por kiom da tempo i sufiĉos, se la patro estos longe senlabora? Ŝi ricevos kvin guldenojn pomonate. La unuan monaton ŝi aĉetos al si ŝuojn kaj iom devas resti por la patrino. La duan monaton ŝi aĉetos veston, malkaran, belan veston. Ŝi dezirus ankaŭ ĉapelon, sed tiuokaze ŝi povos doni preskaŭ nenion plu al la patrino. Tial ŝi memoros pri ŝi la trian monaton. Ŝi aĉetos nur vualon al si. Longan "aŭtomobilvualon". Kaj poste ŝi aĉetos biciklon je partopagoj.

Nur ke tio daŭros longe, tro longe, is ŝi havos biciklon. Ŝi preferus tuj havi in. Ĉu i ne estas atingebla alimaniere? Unue biciklon kaj poste nur. . . Ne, ne, neeble.

Doma e!

"Tia bela knabino, en kaleŝo ŝi povus veturadi," ŝi aŭdis klare.

Ŝi enŝovis la antaŭtukon kun la mono sur la bruston kaj profunde malkviete ekdormis.

 

 

RŮŽENA SVOBODOVÁ

MARYĈKA DANCULINO

El la kolekto:


"Černí myslivci" (Nigraj ĉasistoj)
Rajtigita traduko
de Tonča Mrázková

Ĉiuj rajtoj rezervitaj

al F. X. Svoboda en Praha

1.

En "Bílá Studánka" (Blanka Fonto) mortis arbaristo Adolfo, maljuna distrikta arbarestro.

En la princan akompanantaron estis dungita juna, fiera knabo, svelta kaj ĉarma pro sia juneco. El la princa akompanantaro oni eksigis la plej a an el dekdu nigraj ĉasistoj kaj donis al li postenon de distrikta arbarestro en Bílá Studánka, kvankam li ne aspiris tion kaj kvankam li estis embarasita pro tio; estis ja necese trovi al si mastrinon por la memstara arbaristejo kaj estis ordonite al li edzi i.

Li ne estis plu juna. Knabinoj, kiujn li amis iam, aŭ edzini is, aŭ velki is, kaj dum la jaroj nur malmulte li interrilatis kun virinoj. Li diris al si: "Bona sorto, kiu min trafas tro malfrue," kaj li rememoris pasintajn kisojn, kvazaŭ florojn de pasintaj jaroj.

Efektive, li travivis multajn aventurojn kaj kelkaj duonkreskrantaj infanoj en vila oj similis lin kvazaŭ pizo pizon, sed ĉio tio estis pasintaĵoj, parto de intertempa vivo: nun fine malfrui inte estis venonta la efektiva, definitiva vivo.

Nur malfacile li decidi is por edzi o. Oni diris pri li, ke li edzi us, se pastro aperus apud li kaj edzigus lin tuj, kiam li parolas kun iu junulino.

Fine tamen li decidi is kaj kura i is al ago.

Okaze de vila a balo li ekvidis en rondo dancantan knabineton, sveltan kvazaŭ rozmarena vergeto, malpezetan kaj elastan, pri kiu oni diris, ke ŝi dancas tiel perfekte, ke, se oni starigus glason da akvo sur ŝian kapon, ŝi dancante ne disverŝus in.

La knabineto estis dekkvinjara kaj ŝia nomo estis Maryĉka.

Ŝia patro estis posedanto de hereda komunumestrejo kun malnova ligna domo, ornamita per riĉe skulptitaj balkonoj.

Ŝi estis fame konata sova ulino, gaja kaj malhumila infano.

Jam dum sia infana o, kiam ajn ŝiaj gepajroj vespere estis forveturintaj, kun plezuro ŝi balanci adis sur balancilo pendanta inter pordfostoj kaj flugante ŝi ekbalancis per piedoj brulantan lampon, sed ne rompis in. Por ŝi ne ekzistis tro alta kaj tro mallar a muro, kiun ŝi ne suprengrimpus kaj sur kiu ŝi kura e ne promenus ojante pri ambaŭflankaj abismoj, super kiuj ŝi ŝvebis.

Ĉiam ŝi kamaradi adis kun knaboj kaj ne ŝatis knabinan societon.

Sur ĉevalo ŝi rajdis virmaniere, svelta kaj alia kvazaŭ Virgino de Orleano, aŭ kvazaŭ juna kavaliro. Tiel ŝi rajdadis al la lernejo, al parencoj trans kamparon, kun rideto ŝi rigardadis ĉiun kaj al ridinduloj aŭ al konatuloj ŝi kutimis sendi gajajn kriojn.

Ŝi ŝatis aŭtunon, nebulon, rajdon dum pluvo, susuron de arboj, voĉojn de vento.

Ŝi rajdis tra pejza o, sur strato, inter arbaroj, al "Vysoké hory" (Alta montaro), emociita kaj ravegita de la vivo. Ŝia koro batis solene kaj gaje sen ia kaŭzo, la juna korpo ensorbis samtempe la bonodoron kaj freŝecon de la montara aero, kiu tuŝadis ŝian viza haŭton kvazaŭ akvo. ia intermita ekblovo plaĉis al ŝi. Ŝi ellasis la bridon, etendis la brakojn al la bonfara ĉielo, ekskuis la buklan kapon kaj ekkriis sufoki ante:

"Kiel feliĉa mi estas, kiel feliĉa mi estas!"

Dum la infana o ŝi ekŝatis danci kaj de post la momento, kiam la danco la unuan fojon ravis ŝin, la muziko ne plu lasis ŝin trankvila. Ĉio instigis ŝin al movo, al ekzalti o per ritmo.

Ŝi dancadis pasie kaj fervore, ŝi transiris el brako al brako ne konscii ante, el kiu al kiu ŝi transiris, magnetizita de muziko, kiu ardigis ŝian sangon kaj ekscitis ŝian koron.

Ŝi ne sopiris ankoraŭ je vira amo, kiam oni edzinigis ŝin kun la nigra ĉasisto, fraŭlo eksigita el la pririca akompanantaro.

Ŝi sciis nur, ke ŝi fari os sinjorino, ke tute sen ene ŝi traveturados bonodorajn, interparolantajn arbarojn, ke la pura montara aero mole tuŝados ŝin kaj forte malvarmigos ŝiajn ĉiam tro ardantajn vangojn, ke ŝi estos imperiestrino de sova aj arbofaligejoj kaj disfluejoj.

Ŝi estis juna, virge belega, memkonscia. Ĉiam ŝi odoris je blankaj rozoj, da kiuj ŝi havis plenan ardenon malantaŭ la komunumestrejo, ŝi sekigadis ilin kaj konservadis en la tolaĵo kaj ĉirkaŭis per ili ankaŭ la arbaristejon, sian novan hejmon.

II.

La nigra princo alveturis por ĉasi. Ŝi surmetis helan veston ornamitan per enteksitaj miozotoj; la dekoltitan taliveston ŝi ornamis per floroj kaj bonvenis la princon antaŭ la arbaristejo.

"Ĉu mi venas al edzi festo?" demandis la princo ridetante. Li estis tiam ankoraŭ juna kaj ŝatis rigardi belan virinon. Li riverencis antaŭ la ĉarma Maryĉka. La dekdu ĉasistoj, nigraj bravuloj de lia akompanantaro, ne hezitis fari la samon.

Ili ricevis junetan imperiestrinon, ĉiuj komprenis tion kaj ĉiuj ekgaji is.

Maryĉka portis florojn en la haroj, grandaj perlaj orelringoj pendolis en ŝiaj oreloj, la brakon ŝi kutimis apogi sur la kokso; ĉu irante tra la mastrumejo, ĉu irante tra la domo, ŝi ne kapablis iri alimaniere ol dancpaŝe.

La etiketo en arbaristejoj estis malnovmoda. La plej juna ĉasisto servis ĉe la tablo kaj prezentante pladojn al la dommasirino li fleksis unu genuon antaŭ ŝi. Tion alkutimi is ankaŭ la ceteraj.

Maryĉka havis edzon, fieran pri ŝia beleco, ŝi havis dekdu atentemajn amikojn, preskaŭ amantojn.

Ŝi ne kapablis vivi sen danco kaj, kvankam ŝi ŝatis arbarojn, ŝi foriris el ili ĉiam, kiam ajn ŝi ekaŭdis, ke oni aran as balon en iu el la najbaraj urboj. Ŝi ordonis jungi ĉevalojn, la ĉasistoj selis la siajn kaj gaje kaj solene ili ekveturis el "Vysoké hory" en la urbon, por pasigi nokton dancante.

La nigraj bravuloj adoris ŝin, ili genufleksadis antaŭ ŝi invitante ŝin al danco kaj genufleksadis dankante por la danco. Ĉiuj ili amis ŝin, ĉar ŝi apartenis al neniu el ili, ĉar la danco kaj la vivo apud ŝi ravis ilin.

Ŝi naski is por danci; misteraj le oj de beleco kaj forto amasi is en ŝi ritmoriĉaĵon, kiu volis esti eldonata.

Ŝi pasigis unu nokton dancante is hela tago, refreŝi is per dormo, veturis en alian urbon kaj dancante ŝi pasigis tie duan nokton kaj fine en iu vila o la trian; nur poste ŝi revenis hejmen.

Hejme estis kutime gaje. Gastoj alveturadis de malproksime; kelkfoje venis komercistoj kaj sinjoroj el la urbo eĉ en kvin kaleŝoj.

"Ĉu vi havas ion trinkeblan?" ili demandis kutime la arbarestron.
"Mi havas tri sitelojn da biero kaj, se tio ne sufiĉos, ni sendos al "Plavá Hůrka" (Flava Monteto)."

De sur Plavá Hůrka oni venigis vinon, la sinjoroj eltrinkis in kaj soifante ankoraŭ ili kuirigis teon, por trinki rumon.

"Malsa aĵo," diris la mastro, "kial trinki teon! Donu al ni rumon, ni trinkos in eĉ sen teo!"

Kaj ili malplenigis tri botelojn da rumo. Ili kartludis tie je grandaj vetsumoj dum tutaj tagoj kaj dum tutaj noktoj.

"Tie estas kvazaŭ en Monaco*)!" oni kutimis diri pri la arbaristejo en "Bílá Studánka".

Tio estis la pasioj de la mastro.

Male Maryĉka dancis, kiam ajn nur estis eble, eĉ laŭ sonoj de aristono**) kaj pli frue, ol la bienposedantoj, komercistoj kaj sinjoroj el la urcbo ebrii is, ili dancis kun ŝi en la granda ĉambro valson post valso.

La domo estis ĉiam plena da gastoj, kvin foriris kaj ses alvenis; tiamaniere povis Maryĉka eĉ hejme satdanci ĉiutage.

Se dancis neniu alia, dancis ĉiam la arbaristo Jan, nigra, ĉarma, nebona bravulo, havanta belegajn okulojn, kiu tamen estis kolerema, ĵaluza kaj estrema kaj ĉagrene li sopiregis Maryĉkan.

*) Legu: Monako; ĉefurbo de samnoma princlando, mondfama pro la tieaj hazardludejoj.

**) Hejma muzikilo anstataŭita nun per pli moderna gramofono.

La edzo akompanis ŝin pacience dum tutaj jaroj en najbarajn urbojn al ĉiuj baloj kaj ne gardis ŝin, eksidante mem ĉe ludkartoj kaj biero; li fidis ŝin kaj ojis pri tio, ke Maryĉka ojas pri la juneco por li jam perdita.

Iam en vintro la arbarestro de "Bílá Studánka" estis revenanta kun la edzino el diboĉigaj baloj. La glitiveturilo rapidege glitiis sur la brila ne o; de sur tro malaltaj arbobranĉoj, kiujn de tempo al tempo tuŝis la veturigisto per sia vila ĉapo, deskui adis ŝuti ema ne o sur gesinjorojn volvitajn en peltojn kaj tintiloj pendantaj sur nukoj de la ĉevaloj tintadis dezerte kaj monotone en la son on de la danclaca Maryĉka kaj de la tro trinkinta arbarestro.

Sur vojkruci o proksimume unu horon antaŭ la arbaristejo la veturigisto instigis iom tro pasie la ĉevalojn; ili plenforte flankenturnis la glitveturilon kaj nek la veturigisto nek lia mastro rimarkis, ke el la glitveturilo falis ilia bela, en pelton volvita mastrino, la dormanta Maryĉka. Ili rimarkis tion nur, kiam ili haltis antaŭ la arbaristejo. Nur poste ili reveturis por serĉi ŝin kaj ili trovis ŝin en la muelejo dormanta jam senzorge en la rezervaj kusenoj de la muelistino.

Kaj alian fojon en somero antaŭ la mateni o ili denove reveturis de gaja festeno, dum kiu la sinjoro arbarestro konsumis mem sitelon da biero kaj dum kiu Maryĉka dancante trafrotis siajn, ĉielbluajn atlasŝuetojn, ornamitajn per rozoj. La gemastroj ekdormis en la kaleŝo, sed ĉi tiun fojon ekdormis ankaŭ la veturigisto. La ĉevaloj instigataj de neniu veturis en la herbejon inter florantajn ranunkolojn kaj krizantemojn, haltis kaj paŝtis sin.

Alaŭdoj suprenflugadis al la pala frumatena lazuro, virkokoj finkantis siajn matenajn signalojn, en vila oj oni sonorigis an eluson kaj falĉistoj en oblikvaj vicoj laboris jam de post la sunlevi o kaj movante firme kaj laŭmezure la brakojn en diverskoloraj manikoj ili falĉis trunketojn de delikataj kaj pro roso freŝaj floroj.

Vico da junaj knabinoj kun kaptukoj malsuprentiritaj en viza ojn malrapide sed persiste disĵetadis vicojn de la falĉita herbo. Veninte al la kaleŝo ili ĉirkaŭstari is kaj per mokrido vekis la veturigiston; li veki is malrapide kaj poste nur li instigis la ĉevalojn kaj veturigis hejmen siajn pro diboĉado lacajn, dormantajn gemastrojn.

Post kvinjara edzeco lacigis la arbarestron la ĉiamaj veturoj al distraĵoj, la ofta maldormo kaj malkomforto de veturado. Li saldis la librojn pri gaja vivo, sed li ne malhelpis sian edzinon, la belan danculinon, ke ŝi uu la vivon. Li petis la arbariston Jan, sian helpanton, unu el la dekdu, ke li akompanu lian junan edzinon al baloj kaj ŝirmu ŝin, kvazaŭ ŝi estus lia fratino. Mem li rifu is al boteleto, al kartludoj kaj al rostitaj porkidoj.

III.

La arbaristo Jan estis neparolema kaj malserennatura; li eksciti is, se iu ne komprenis, kion li sekrete pensas, kaj ekparolis sole, se li estis incitita; tiuokaze li ne parolis vortojn, sed ŝtonojn.

Virinaĉoj en arbaro timis lin kvazaŭ diablon; se li estis malbonhumora kaj ekvidis ilin en arbokulturejo, kolere li dispremis per piedoj iliajn dorskorbojn kaj makulbatis ilin per la pafilkolbo. Li estis ven ema kaj ĉio, kion li faris, estis instigata de obstino. Se diris iu al li, ke li ne faru ion, spite li faris tion. Farante tion li ekkoleris kaj malutilis ĉiam pli sin mem, ol tiun, kiun li obstinis. Liaj grandaj, malhele brunaj okuloj brilis kolere kaj liaj bele formitaj lipoj estis pro kolero dismorditaj kaj sangmakulitaj.

Kiun virinon li intencis ekposedi, tiu estis la lia. Kaj liaj intencoj rilatis al ĉiu bel'aspekta virgino.
Iam li estis help'arbaristo en la arbaristejo ĉe Bystřičky (Torentetoj).
Lia distrikta arbarestro havis belan, gajan zorgatinon, orfinon, laboreman knabinon, pri kiu li timis. Li sciis pri la malbona famo de arbacisto Jan, kaj interparolis kun li serioze, kiam Jan estis translokita en lian arbaristejon. Sed ĉar li malgraŭ tio tamen ne fidis lin, li ŝlosfermadis la zorgatinon en la ĉambro. Kaj uste tio incitis arbariston Jan. Li malŝategis malhelpojn. La fenestro estis sen kradoj kaj li sukcesis trovi vojon en la virginan ĉambreton. Li ruinigis la knabinon, kun kiu li ne povis edzi i, kiu tamen al bona homo povis esti brava edzino.

La arbarestro ne insultis Janon, kiel ĉi tiu atendis; li evitis lin kaj ne tagman is kun li, is - laŭ peto de la arbarestro - Jan estis translokita. Tio incitis ]anon duoble. Li deziris eksplodojn, malbonajn vortojn, reciprokajn ofendojn.

La arbarestro malpermesis, ke li alparolu lin. Venis ordono, ke Jan translo i u en la novan arbardistrikton.

Dum tri tagoj atendis Jan la arbarestron, por povi paroli kun li, disputi kun li; sed li ne isatendis lin, la arbarestro evitis lin.

Kiam la veturilo ŝar ita per la posedaĵo de Jan staris veturpreta, petis Jan la mastrinon per tute humiligita voĉo, ke li tamen ŝatus adiaŭi la estron. La edzino de la arbarestro certigis lin, ke li atendus vane, ĉar ŝia edzo neniam plu parolos kun li.

Jan forveturis kaj lia humiligita koro suferis. Li renkonti is post unu jaro kun sia iama estro.

Li demandis lin per kruda voĉo, kiu tamen enhavis nuancon de peto:

"Sinjoro arbarestro, ĉu vi pardonis jam?"

"Ne, mi ne pardonis!" respondis lia iama estro kaj forturnis sin de li.

Jan havis okulojn plenaj da larmoj; ne plu da koleraj, sed da bedaŭraj, pentemaj larmoj.

Post kvin jaroj denove li renkonti is kun sia iama estro.

"Sinjoro arbarestro, ĉu vi pardonis jam?"

"Mi forgesis, sed ne pardonis," respondis nefideme lia iama estro. Li ven adis sin per tio, ke li faris bonon al li ĉie kaj ĉiam. Tio doloris kaj incitis Janon pli multe, ol plej gravaj ofendoj.

La arbarestro diris kutime: "Tio estas plej terura ven o, rekompenci malbonon per bonfaro; neniu malbonulo kapablas suferi tion!"

Per tiu ĉi enpenetranta kaj ĉiutage renovi anta ven o, li savis eble konsiderindan nombron da knabinoj, kiujn Jan ankoraŭ estus ruiniginta.

IV.

Maryĉka veturadis kun arbaristo Jan de balo al balo kaj supozis, ke li kondutos same, kiel pli frue ŝia edzo, ke li sidi os ĉe kartludo kaj lasos ŝin danci is la hela tago. Kiam ajn Jan invitis ŝin al danco, ŝi rifuzis lin kutime kaj, kiam ili revenadis hejmen post du- aŭ tri-taga diboĉado, ŝi trovis ĉiam iun, kiun ŝi kunveturigis en la kaleŝo aŭ glitveturilo, por ne esti sola kun arbaristo Jan.

Filo de riĉa grandbienulo el Rusava estis veturonta la saman vojon kaj tre volonte li lasis veturi sian kaleŝon malplena, se li povis amuzi i en la gaja societo kaj aŭskulti la dolĉan ridon de Maryĉka.

Kiam la bienposedanto alveninte al sia ardeno elŝtupis el la kaleŝo, Maryĉka apogis la kapon en angulon de la kaleŝo kaj tuj ŝi ekdormis. Ĉu ŝi dormis, ĉu ne, kiu scias, sed paroli kun Jan ŝi ne emis.

Jan, laŭ sia kolera maniero grincis per la dentoj kaj silentis, kvankam tagon post tago li volis diri ion gravan al ŝi.

Li meditis, kiel gajni ŝian favoron, kiel atentigi ŝin pri si, kiel ravi ŝin, sed vane.

La vagemaj okuloj de Maryĉka neniam plaĉe fiksi is sur li; ŝajnis, kvazaŭ ŝia per ardanta forto ravita estaĵo eĉ ne scius pri li. Sed, eĉ se ŝi dancis kun li, ŝi estis ravita sole per la muziko kaj estis al ŝi tute egale kun kiu ŝi dancas. Ŝi flugis, flugis kaj, se la infero estus malfermi inta kaj ia vitra planko estus aperinta kaj la orkestro estus enprofundi inta en inferon, Maryĉka estus rapidinta enflugi tien kaj pli frue, ol la pordego de infero estus refermi inta, ŝi estus portinta tien sian hazarde lastan dancanton kaj tuj ŝi estus interŝan inta lin je unua diablo, kiu estus veninta por inviti ŝin al danco.

La kruda Jan, kiu ĉiam tuj je la unua fojo ravegis virinojn, elpensadis novajn karesojn kaj komplezojn.

En la urbo oni aran is karnavalon. Maryĉka ek emis sopireme, kiam ŝi aŭdis pri tio.

Jan ek ojis. Li sciis bone, kiel ŝi estos kostumita. Li mem vestigos ŝin, por ke ŝi estu la plej bela el ĉiuj! Li sciis kiel!

Simpla penso pri tio ravis lin, sed li perfidis nenion.

Li atendis konvenan momenton. Dum tagman o Maryĉka mem ekparolis pri tio, per kio ŝi vestu sin, por esti la plej bela. Ŝi interkonsili is kun la edzo kaj kun Jan.

"Mi ne komprenas tiajn aferojn kaj eĉ ne volas esprimi mian opinion, por ke mi ne malsukcesu denove," diris Jan, "sed plaĉus al mi oran vendistino, kian mi vidis veturante tra Italujo kun la princo!"

"Sed kie havigi al si tian kostumon?" La arbaristo Jan gaji is kaj ne retenis gajan ekrideton, kiu tro plenigis lin.

"Faru al mi plezuron kaj permesu, ke mi havigu la veston al vi! Mi aran os ĉion. Vi estos la plej bela. Ne necesas, ke vi zorgu pri io! Ĉu vi permesos?"

La senzorga Maryĉka konsentis ridante. Je tago de la balo arbaristo Jan alportis al sia mastrino la veston, petis ŝin surmeti in, la kapon ĉirkaŭvolvi per velura rubando kaj kiam ŝi revenis el sia ĉambro vestita per striita jupo kaj dekoltita talivesto, kovrita per krucmetita tuko, li mem envolvis ŝin en grandan, blankan, diverskolore plenpresitan ligurian tukon, kiun li klopodis aran i al belaj faldoj per siaj viraj mallertaj manoj.

Maryĉka observis la italan kostumon kaj admiris ĉion, per kio i estis plenpresita: per koloraj korbetoj da sukoriĉaj, maturaj fruktoj, per florkronoj, plektitaj el multkoloraj diantoj kaj tulipoj, per ardkoloraj papagoj balanci antaj sur branĉoj.

"Kia beleco!" ŝi kriis plena da ojo. Delikate ŝi envolvis sin en la tukon kaj kunprenante in per manoj sub la mentono, tute kovrita per ia pendanta teksaĵo kaj simila al tanegera statueto, ŝi fermetis la okulojn, ekskuis la kapon kaj ekdancis tra la ĉambro kantante laŭ valsa tempomezuro:

"La, lala, la, lala, la, lala!"

Maryĉka kantis dancante kaj ŝajnis, ke ŝi entute forgesis, ke en la ĉambro ĉeestas ankoraŭ viva homo.

"De kie vi havas la veston?" ŝi demandis lin, kiam ili veturis jam al la urbo dum antaŭvespero.

"Mi alportis in por vi el Mentone, sed mi ne kura is proponi in al vi. Mi timis, ke vi mokridos min!"

"Eble, ke mi eĉ hodiaŭ mokridos vin. Se mi nur rememoras, kiel mallerte vi envolvis min, kvazaŭ knabo, kiu ne scias brakluli eĉ pupeton, tio iam ridigas min!"

"Ne ridu, mi ne scipovas virinajn laborojn. La tuko ne estas pafilo. Sed ĉion mi farus por vi."

Maryĉka envolvita en pelton rigardis lian nigran profilon, kvazaŭ stampitan kontraŭ la verda vespera ĉielo kaj ekridis.

La junulo Jan vidis nur ŝiajn mokride brilantajn kaj tute indiferentajn okulojn, granite malhelajn, masivajn kaj netrapenetreblajn okulojn.

"Almenaŭ pri tio ne mokridu!" li ekkriis per kruda, en arbaroj ekzercita voĉo.

"Mi sentas ojon, kial mi ne ridu?"

"La unuan dancon vi dancos kun mi!" ordonis la arbaristo.

"La unuan dancon mi rezervis al arbaristo Arnoŝt!" respondis Maryĉka per petoleme delikata, netimigita voĉo.

"Vi ne devis rezervi in. Do la dua estos la mia!"

"La duan dancon mi rezervis al la grandbienulo el Rusava!"

"Kial vi forgesis min?" insistis Jan kaj ekpetis:

"Mi invitas vin do al la tria."

"La trianmi promesis al la juna instruisto el Podhoří. Li dancas malpeze kvazaŭ papilio."
Evidenti is, ke ŝi rezervis jam ĉiujn dancojn is la hela tago.

Nenio restis por la hodiaŭa kavaliro, arbaristo Jan, kiu alveturigis por ŝi la belan ligurian veston, kiu prizorgis por ŝi la korbon da oran oj.

Arbaristo Jan ne malgaji is, sed ekkoleris.

Maryĉka aŭdis nur, kiel liaj blankaj, fortikaj, belegaj dentoj grincas en mallumo. Dum la tuta nokto ŝi vidis tra nebulo de sia ojo lian malhelan, kolerantan viza on, liajn sangru ajn okulojn.

Plej multe ŝi dancis kun la juna grandbienulo el Rusava, maskita kvazaŭ sakfajfisto en pelto.

Post la noktomezo ŝi disdonis al siaj dancantoj bonodorajn, sangkolorajn oran ojn.

Ili sufiĉis por ĉiuj, mankis nur por la arbaristo Jan. Ŝi donis al li la malplenan korbon, kiu malhelpis ŝin dum danco; is la mateno li zorgu pri i.

Li havis la korbon pendigita sur la brako, ne dancis kaj trinkis. Je la noktomezo li trinkis ĉampanan vinon kaj, kiam mateni is, li trinkis prunbrandon.

Je la kvina li venis por Maryĉka:

"Ni veturos!" li diris kolere.

Maryĉka ne rigardis lian viza on kaj diris:

"Mi ne havas tempon!"

"Ni veturos!" ekkriegis la arbaristo. "Estas jungite!"

Maryĉka ektimegis.

Lia viza o estis ŝan ita, ŝvelinta, sova i inta. Tio ne estis la entila junulo, kiu surgenue prezentadis pladojn al ŝi.

"Neniam mi iras tiom frue el baloj," ŝi diris timeme.

La arbaristo elŝiregis ŝin el la brakoj de maldika, pala sakfajfisto kaj ĉirkaŭpremante ŝian manradikon per malmola, necedema mano, li eltiris ŝin el la ĉambrego. Nur en la kaleŝo li envolvis ŝin en pelton kaj kolere li sidigis ŝin kvazaŭ pupon sur la se on.

Li ne povis isajendi ĉi tiun veturon nur tial, ke li povu riproĉi ŝin, ke li povu diri al ŝi kruelajn, kolerajn vortojn, dum ili bolos ankoraŭ en lia brusto, dum ili ne perdos ankoraŭ sian ardon. Kvieta, aerriĉa ĉielnivelo, lumigita de luno rigardis en la iomete ondetigitan, ŝtalbluan riveron. La luno reflektis sian bildon is la fundo de la profunda akvo kaj balancis tie la kalvan ar entan kapon, kvazaŭ ironia pagodo, kvazaŭ lacigita pudrita pieroto. Maryĉka rigardis al la pejza o; ŝajnis al ŝi, ke ŝi balanci as kaj dancas en valsa ritmo. Malantaŭ ŝi tondris la vortoj de la arbaristo:

"Mi turmentas min kaj atendas pacience. . . Vi apartenis al neniu speciale, sed al ĉiuj, same al mi kiel al aliaj. Mi kredis, ke foje estos alie. Eĉ via ombro ne apartenos al ĉiuj tiuj frenezuloj, vi ne apartenos al via edzo, tuta vi estos la mia. Mi ojsopiris la hodiaŭan tagon, la vivon mi estus oferinta por i. Mi meditis pri tio dum tutaj tagoj kaj noktoj. Mi veturos kun ŝi, fine mi diros ĉion al ŝi. Ŝi decidu pri mia kaj sia sorto. La mondo estas granda, kien ŝi nur volos, tien mi forportos ŝin. »Koketulino«, mi aŭdis ĉie nomi vin, sed mi ne atentis tion. Mi malforti is sub via rigardo. Dum jaroj vi elsuĉadis mian sangon. Malnobla kaj kanajla vi estas. Neniu igos vin alia. Vi dancos eble eĉ sur tomboj, vi dancos is la morto, el la tombo vi forkuros, is oni enterigos vin, kaj ankoraŭ vi dancaĉos. Vi ne estas homo, vi ne estas virino, sorĉistino vi estas malbona kaj nebaptita. Vi silentas, eble vi eĉ ne aŭskultas, vi fiksis la okulojn al la luno kvazaŭ vi serĉus ŝirmon ĉe i. Vi ne trovos in! Kontraŭ mi nenie en la mondo vi trovos in plu!"

Maryĉka ekridis.

"Rakontu ion pli gajan," ŝi diris. "Se vi forkondukis min jam el la dancejo, amuzu min almenaŭ; mi ne ŝajas malgajajn parolojn. Mi kredas, ke ekzistas ie gento, kiu ĉiam dancas. Sur branĉoj de grandaj arboj sidas iliaj virinoj, ili havas orbrilajn vestojn, kies brilegon neniu homa okulo kapablas suferi; ili kuradas sur kampoj, kantas, banas sin en klara akvo kaj plektas kronojn el blankaj floroj."

"Ne babilaĉu! Ne incitu min!" ekkriis la arbaristo.

"Ili nutras sin nur per abrikotoj kaj persikoj. Mi konas nenion pli belan ol ĉi tiujn fruktojn. Mi turnas ilin dum longa tempo sur la manplatoj, por ui ilian bonodoron kaj, se mi man as ilin, kun plezuro mi dediĉas al tio longan tempon, por ke mi sat oju kaj satmiregu pri tio, kiel en ĉi tiun malgrandan, belegan formon koncentri is mistera dolĉo de nia nigra tero. . .

Ĉu vi scias, kion mi pensas? La luno similas hodiaŭ mian sakfajfiston el Rusava. . .

Mi forgesis, kion vi parolis. Mi ŝatas aŭskulti interparolojn de arboj. Ili estas noblaj kiel la moroj de nia princo. Neniam ili estas brutaj. . .!"

"Vi opinias, kiel la miaj. . . Ne! Mi amis vin fidele. Mi ne estis nur servisto, mi estis via sklavo, sed vi humiligis min hodiaŭ, vi disŝiris mian koron. Ne estas ankoraŭ ĉio finita. . . ! Ni kviti os!"

Maryĉka ekridis.

Jan daŭrigis:

"Vi humiligis min, vi la unua kaj unusola. Neniam mi diris pri virino: Mi amas ŝin; ĉiam mi diris: Ŝi amas min. . ."

"Kaj tio uste faris vin abomena al mi! Malsa a estas, kiu diras tion. Certaj ni povas esti nur pri ni mem. Se ni garantias pri aliaj, ni ridindigas nin! Noblanima homo neniam diras tion!"

"Jes, ĉiuj virinoj amis min, ili mem proponis sin al mi, sole vi malatentas min."

"Kaj tiel estos ankaŭ plue! Vi ne plaĉas al mi! Vi volas esti amata kaj ne volas ami. Ligna idolo vi estas. Vi sidas kvazaŭ skulptita dio sur ora rozo kaj atendas admiron, kantojn, incenson. Se ili ne okazas, vi ekmoveti as; malfrankvili as kaj ebrii as!"

Ili proksimi is al urbo, kiun ili devis traveturi survoje hejmem.

"Haltu ĉe Pokorný!" vokis Maryĉka al la veturigisto.

"Ne kura u fari tion!" minacis Jan la veturigiston.

"Hejmen mi ne veturos. Mi timas vin. Mi ne volas veturi kun vi, veturu sola! Ĉe Pokorný estas hodiaŭ balo, de longe mi ne dancis, la koro sopiras je danco!"

"Mi ne donos monon al vi! Kaj je kredito vi ne iros diboĉi!" ekmokis ŝin Jan.

Maryĉka eksilentis konsternite kaj ekmeditis. Ili atingis la urbon.

Sur ta placo ŝi ekvidis arbargardiston de ilia distrikto kaj vokdemandis lin, kien li iras.

"Al la poŝtejo, ekspedigi monon!"

Maryĉka deĵetis subite la pelton de la ŝultro kaj saltis el la glitveturilo.

"Kiom?" ŝi demandis mallaŭte.

"Du cent!"

"Donu ilin ĉi tien!"

Kaj tenante la monon en la mano ŝi riverencis sian akompananton.

Ŝiaj granitaj okuloj brilis gaje.

"Veturigu sinjoron Jan hejmen kaj revenu por mi! Sed rapide, vip'instigu la ĉevalojn, por ke li ne forkuru el la glitveturilo! Mi pagas dukaton por tio!" ekkriis Maryĉka triumfe.

Jan estus povinta elsalti, li eĉ levi is jam, sed li ŝan is sian intencon kaj restis.

Li estis lacigita per ĉi tiu rekta batalo kaj dumvoje al la arbaristejo li decidi is ŝan i la metodon.

V.

Venontan matenon iris arbaristo Jan kun la arbarestro en arbaron. Hejmen ili revenis neparolemaj kaj malserenaj. Maryĉka revenis de la dua balo kun neretenebla rideto sur la lipoj. Ŝi rimarkis, ke tiuj du interkonsentis. La saman vesperon malpermesis la edzo ĉiun dancon kaj ĉiujn balojn al ŝi.

"Ne necesas, ke mi risku mokon, ke oni kulpigu min pri defraŭdo de estrara mono. Vi dancis sufiĉe, nun tio fini os!"

Maryĉka ekrigardis ilin atente, ekmeditis, ekskuis la kapon. Netuŝita ŝi diris al si:

"Vi ne faris doloron al mi!"

Kaj de post tiu momento neniam plu ŝi parolis pri baloj, neniam plu ŝi deziris ilin, ŝi neniam klopodis petfavoriga la edzon.

Ankaŭ arbaristo Jan ne prezentadis plu surgenue pladojn al ŝi. Li rigardis sian mastrinon nur per malserenaj, neklaraj okuloj, kelkfoje ruinigita pro sia rompita kura o, alifoje triumfa, ĉar li sukcesis puni ŝin, kelkfoje ree prilumita per bruleto de nemortanta espero.

La nigra, gracia sinjorino Maryĉka pasigis la tutan tagon mastrumante en la domo kaj dum printempo en la ardeno. Kelkfoje ŝi kantis gajajn kantojn al si kaj alifoje ŝi zumkantis monotonajn, ravegajn melodiojn, dum kiuj ŝia juna korpo ritme ektremadis kaj ŝia ridetanta, obstina feliĉo flugadis trans ŝian verdece brunan viza on kvazaŭ vento trans akvon. La edzo kaj arbaristo Jan vidis, ke ŝi estas kvieta kaj feliĉa kaj ili ne maltrankvili adis.

Post la vesperman o, kiam la viroj ludis kartojn aŭ trinkis en la arbaristejo, Maryĉka, ĉar estis malpermesite al ŝi danci, foriradis en arbaron por pre i ĉe la kruco.

VI.

Arbaristo Jan amis sian mastrinon ĉiam same kolere kaj obstine. Sed li havis momentojn, kiam li rememoris pri ĉio, per kio li agis maljuste kontraŭ ŝi, per kio li ofendis ŝin, kiel li kalumniis ŝin, li rememoris ĉiujn siajn vortojn, ĉiun vorton aparte kaj, se li estis sola, por ĉiu sia vorto li ekploris. Li sentis, kiel li ofendis ŝin per la akuzo, kian malnoblan armilon li uzis kontraŭ ŝi.

Li vidis ŝin vespere eliri el la domo volvitan en longan, grizan mantelon.

Li sciis, ke ŝi iras al la kruco, por pre i, kiel ĉiuvespere. Lia koro estis moli inta kaj degeli inta. Li ekpensis: "Mi surgenui os kaj kisos la teron antaŭ ŝi."

Li paŝis senbrue post ŝi kun pafilo sur la ŝultro, kiel li revenis el la arbaro malfrue, ne atinginte la hejmon.

Ŝi ne haltis ĉe la kruco, sed eniris la arbaron, kiu fermis sin post ŝi kvazaŭ kurteno el nigra silko.

Li aŭdis, kiel etaj branĉoj rompi as sub ŝia paŝo, li ekvidis ŝin pretergliti tie, kien trapenetris la lumo de la ru a, granda, levi anda luno.

Li haltis spiregante kaj aŭskultis.

Ŝi eliris el la arbaro sur molan, per arniko florantan herbejon sur lignofaligejo.

Li pripensis, ĉu li sekvu, aŭ ĉu li atendu ŝin ĉe la kruco, por ne fortimigi aŭ denove ne ofendi ŝin per sia kruda parolo.

Li apogis sin al arbo kaj atendis.

La vento mallaŭta interkompreni adis kun tremetantaj betulaj folioj.

De ie eksonis muziko, tintado de gitaro, virina kanto, virina rido.

Unuamomente arbaristo Jan ne komprenis tion. Li eksentis nur egan doloron en sia brusto.

Kvazaŭ spionante ŝtelĉasiston li ŝteliris senbrue sur la faligejon, tien, de kie sonis la kanto.

Sange oran kolora luno levi is super la faligejo.

Maryĉka staris en herbo inter malhele oraj floroj, kun krono el blankaj rozoj sur la kapo, vestita per cinamoflava muslina ĉemizeto, tute surverŝita per malhela oro de la luno. Ŝiaj blankaj brakoj estis apogitaj je la koksoj; ŝi atendis la unuan tonon de nova kanto.

Junulo en pelto kun sakfajfilo sub la brako, la bienposedanto el Rusava, sidis sur trunkstumpo inter delikataj herbospikoj kaj atente li suprenlevadis sian palan viza on al la belega danculino.

Ŝi donis signon al li. Eksonis kanto.

Maryĉka ekturni is en herboj, levis la blankajn brakojn al la ĉielo. Ŝiaj displektitaj haroj flirtis malantaŭ fran hava mantelo. Ŝi ŝvebis ridetante pro feliĉo kaj juneco. Ŝiaj blankaj junaj brakoj flagris kvazaŭ piaj flamoj al la malhele blua firmamento.

Ŝi sternis inter la fingroj blankan ŝalon super la kapo kaj etendis in avide sub la ĉielo, kvazaŭ kredante, ke ŝi kaptos ar entan brilon de la steloj en in.

La pali anta luno surverŝis per rozkolora lumo la brilantan ŝtofon de ŝia robo kaj la kronon el blankaj rozoj ĉirkaŭantan ŝian nigran hararon.

Ŝi malfermetis la lipojn kaj ekkantis. Plej alta feliĉo, kiun la homa estaĵo kapablas posedi, la feliĉo pro juneco, pro muziko, pro ĉiuj diaj sennomaj ojfortoj trafluis ŝian subtilan, ĉarman korpon, levadis ŝiajn graciajn piedojn al danco, tremigis ŝian virgan bruston, ŝiajn junajn mamojn, kurbigis ŝian subtilan talion, aperis sur ŝia pala viza o, tralumis ŝiajn malhelajn okulojn. La feliĉo devenanta de la naturo, kiu ravegis ŝin jam, kiam dum la infana o ŝi rajdis sur neireblaj vojoj kaj kiam ŝi kamaradi is kun monta vento. Heziteme ŝi fermadis la palpebrojn kaj longe klinadis malantaŭen la ravegitan kapon. Vico da blankaj dentoj ekbrilis inter la malfermitaj lipoj.

"Sorĉistino!" ekmurmuris arbaristo Jan tra kunpremitaj dentoj.

Samtempe ekkrakis pafo kaj Maryĉka malsekigita de roso, nesurprizita falis senvorte en malvarman, per roso kovritan herbon, densan kvazaŭ ruto, kiu kreskas tie, kie dancas niksoj.

Vll.

Maryĉka luktis tutan semajnon kun la morto. Kiam vesperi adis, ŝi rekonscii adis post tagoj de spirita nebuli o.

Vespere ŝi petis: "La koro doloras, ludu ian belan arbarkanton al mi!"

La bienulo el Rusava, kiu kun la arbaristomortiginfo portis ŝin senkonscian en la arbaristejon, vizitadis ŝin kaj ludis al ŝi, kion ŝi deziris:

Maryĉka ridetis, ŝi klopodis levi la junajn brakojn, por peti lunon, sian amikon, por peti dion de vivo, sed la vundo en la brusto tro bruldoloris kaj ŝi ne povis plu movi sin.

Ŝi kantis mallaŭte, sed eĉ tion ŝi daŭre ne kapablis.

Ŝi petis: Ludu al mi! Ludu al mi is la lasta sekundo! Mi kredadis, ke ie en la mondo eble ekzistas lando, en kiu ĉiuj homoj estas feliĉaj pro senkulpa, nevenenigita feliĉo; ke ili ŝatas venton, zumadon de pinarbaroj kaj muzikon gajan kaj sopiran. Sed laŭŝajne ne ekzistas tia lando en la mondo. . ."

Ŝi rigardis la blankajn rozojn, kiuj volve rampis is sur fenestrajn kadrojn. Ŝi aŭskultis klukadon de blankaj kokinoj, ŝi rigardis brilon de la suno disverŝitan sur la pure lavita planko kaj diradis:

"Mi bedaŭras, ke mi devas morti! Mi bedaŭras ĉion! Mi bedaŭras, ke ankaŭ sen mi plue zumos arbaroj ĉi tie! Estas strange, nekompreneble, ke jam sen mi! Robinioj kaj tilioj floros kaj jam sen mi! Eĉ miaj blankaj cozetoj velkos sen mi! Mi bedaŭras, ke mi devas morti! La mondo estas plena da amo kaj ojo, sed jam sen mi!

En aŭtuno mi vidis geamantojn malsuprenirantajn de sur montoj. Ili kantis profunde kaj ravi inte duvoĉan kanton honore al sia juna, aŭtuna amo. Kiu scias, kio estas kanto duvoĉe kantata de feliĉaj geamantoj? Ŝi havis en nigraj haroj enigitaj du koralru ajn sorpoberarojn, deŝiritajn en valo de sur koloraj arboj. En aŭtuno, is ili iros rigardi la montaron, is ili venos, por serĉi postsignojn de sia duvoĉa kanto, mi ne vidos ilin. Ili kantos jam sen mi! Kaj muziko sonos ĉi tie kaj, dum i sonos, dancos la homoj en la tuta mondo! Mi bedaŭras, ke mi devas morti! Ludu al mi, ludu al mi almenaŭ is la lasta momento!"

Ŝi vokis la edzon kaj diris al li:

"Mi dirus al vi, senkulpigu min, sed ekzistas nenio, pro kio vi senkulpigu min. Neniel mi kulpi is. La arbaristo Jan malŝatis mian ojon, kiun vi ŝatis. Tial li mortigis min."

Kiam vesperi is, Maryĉka mortis dum plena konscio. La fenestroj estis plenlar e malfermitaj. Ŝia roz ardeno brilis per blankaj bur onoj.

La arbaroj zumis per someraj kantoj.

Maryĉka estis foriranta el la mondo kun larmoj en la okuloj; pli frue ol lastfoje ŝi elspiris la aeron de ĉi tiu belega mondo, kiun ŝi amis per la tuta forto de sia ardanta animo, ŝi petis ridetante:

"Ludu, ludu. . .!"

VIII.

Arbaristo Jan revenis el la urbo; oni ju is, sed ne kondamnis lin.

Lia spirito estis konfuzita.

La princo pensiis lin, la edzon de Maryĉka li translokis el "Vysoké Hory".

Arbaristo Jan lo as malsupre de "Vysoké Hory" ĉe kampulo kaj sidas la tutan tagon senvorte en ardeno, aŭ ĉe la sojlo. Nur dum lumbrilaj vesperoj li ŝteliradas al la arbaro, ŝanceliras de arbo al arbo, is li atingas la faligejon.

La faligejo estas kutime plena da defikataj profundaj ombroj de la okcidenta arbarparto. Sole sur la lokon, kie floras malhele oraj arnikoj, falas la luna lumo.

Je la horo, kiam la luno levi as, arbaristo Jan estas regule ĉiam ĉe tiu ĉi loko. Li surgenui as en malsekan, densan, verdan herbon kaj atendas. De sub blondaj fagobranĉoj alvenas juna virino kun krono el blankaj rozoj sur malhelaj haroj, vestita per orbrila ĉemizeto, kies brilon neniu homa okulo kapablas suferi.

Nudpieda ŝi starigas sin en la freŝan, roskovritan herbon kaj dancas ridetante kaj kantas belegajn kantojn.

La luna lumo en oraj floketoj alglui as sur ŝian brilan robon, aliaj hiperikoj, graciaj kiel ŝi balanci as laŭ ŝia ritmo.

Arbaristo Jan levas la manojn kontraŭ ŝin, vokas ŝin per plej delikataj vortoj, kiujn li ne kapablis elpensi, dum ŝi vivis; sed ĉiufoje li forpelas ŝin per ili, ĉiufoje, kiam ili estas elparolitaj, malaperas ŝia virga, brila estaĵo.

Dum lunaj vesperoj multaj homoj sekvis arbariston Jan al la faligejo; eĉ la nigra princo kun siaj dekdu arbaristoj travoja is ĉi tie scivole, sed neniu alia vidas ĉi tie danci Maryĉkan danculinon en orbrila vesto, neniu aŭdas ŝian nikso-kanton, sole la freneza arbaristo Jan.