La koboldo Ondra

Tiu ĉi traduko estas dediĉata al amantoj de la delikata animo infana.

JIŘÍ MAHEN

La koboldo Ondra

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ

1921

Estis, vivis iame gepatroj kaj ili havis knabeton - Matiaĉjo li estis nomata - kaj li estis bona junuleto. Li estadis gaja kiel hirundo sub deglutejo, bona kiel sankta figureto en preĝejo kaj saĝa kiel sinjoro instruisto. Hejme la paĉjo kun la panjo amis Matiaĉjon pli multe ol sin mem kaj tial li ricevadis pli ofte (ho, eĉ tro ofte, ĝis la knaboj en la vilaĝo enviis lin pro tio) pantranĉaĵeton kun mielo kaj en ĉiun poŝon po unu piro, pli dolĉa ol sukero. Kelkafoje aldonis la panjo eĉ plenmanon da sekigitaj prunoj kaj li iradis kaj manĝadis plenbuŝe. Se li renkontis en la vilaĝo iun konatan infanon, li volonte partigis tiun bonaĵon kun li kaj tial ankaŭ ree neniu permesis fari malbonon al Matiaĉjo. Preskaŭ ĉiuj homoj haltadis ĉe Matiaĉjo, frapetadis lian ventron kaj demandis lin: Kion do faras la paĉjo? Ĉu li estas sana? - post kio la knabo kutime gaje ekridetis, donis al la vilaĝano la manon kaj diris: estas ĉiuj sanaj - eĉ mi.

La tuta vilaĝo bone sciis pri li kaj li pri ĝi. Li interesiĝis pri ĉio; kie bovino malsanas, kie katoj ricevis idojn, kie oni havas anasidojn, kie iu faris al si ian malbonaĵon, kie eknestis paseroj kaj kien postdomen iradas knabinoj danci kun knaboj. La infanoj rigardis lin kvazaŭ ian Maljunulon-Ĉiosciulon, li sciis ĉion, pri ĉio li sciis rakonti, kvankam li ne parolis multe kaj preferis ĉiam aŭskulti. Ĉe knaboj sur paŝtejo li silentis kelkafoje dum tutaj horoj, kvazaŭ li ne ĉeestus tie, precipe se la knaboj rakontis fabelojn. El fabeloj li plej multe ŝatis rakontojn pri koboldoj, pri mastreto. Aĥ, se mi havus lin iufoje ankaŭ ĉe ni - li sopiris - mi ne scias kiu lin alportas, ĉu la korniko aŭ la cikonio, sed li fartus ĉe ni certe bone, se li alvenus. Mi pretigus liteton por li, jaketon mi kudrus al li, eĉ ŝuojn mi prizorgus - - -

Matiaĉjo efektive estus ŝatinta koboldon hejme kaj rakontis pri tio eĉ al sia paĉjo, sed la paĉjo ekridetis iel strange kaj murmuretis dirante, kion nur havas ĉiam tiuj knaboj kun la koboldoj? Koboldo en kabano - kion li farus en kabano? Eble ian friponaĵon! Li balancadus sin sur vostoj de bovinoj, al ĉevaloj li forprenadus avenon el manĝujo, al kolomboj li elĵetadus idojn el la nesto kaj nokte li sidiĝadus sur benko kaj komencus fajfi al la dormantaj loĝantoj ian petolkanteton, ĝis ili estus devigitaj preni balailon je li. Kompreneble se li estus ia bona koboldo, ke oni eĉ ne sentus lin en la konstruaĵo - nu, estu! Nur devus lin poste Matiaĉjo gardi, por ke lin ne forportu iu monta birdo, kiu ne havas idojn en la nesto. Sed se koboldo eliĝas el kabano, li tuj malboniĝas kaj fariĝas malbona koboldo - - -

Mia koboldo estus certe bona! - diris Matiaĉjo - kaj mi gardus lin, por ke nizo ne forportu lin! Kaj kion en vintro? Korniko enflugas la vestiblon, kaptas lin kaj serĉu lin! - ekridis la paĉjo. Ni havas pafilon, diris Matiaĉjo - - -

Kaj jen iun nokton subite, kiam vento fajfis ekstere, okazis, kio okazis: la knabo vekiĝas sur la forno, kiam fenestro ie bateksonis, li frotis siajn okulojn, staris senpere apud lia kapo kaj sed mirinde, ke li ne ekkriis: koboldo rigardis Matiaĉjon! Okulon li havis kiel du fajraj karbetoj, sur la kapo ruĝan ĉapeton, anstataŭ buŝeto musan rostreton kaj sur ĝi ambaŭflanken po tri longaj lipharegoj. Kaj li suprenĵetadis sin tiel, ke li estis tuj pli malgranda, tuj pli granda, jen estis videblaj eĉ piedetoj kun ungetoj kaj jen blankaj haretoj sur la kolo el sub pintoforma mentono.

Mi eŝtaŝ koboldo Ondra, li ekridegis per rido kiel grietoj, kaj mi alveniŝ tien ĉi kuŝiĝi apud vi, Matiaĉjo! Mi aŭdiŝ ja vin bone, kiel vi promeŝiŝ liton eĉ jaketon kun ŝuetoj al mi.

Kaj ĉu vi ne mordos min? - demandis la knabo timeme kaj tamen ĝoje.

Ne timu, mi eŝtaŝ bona koboldo, ekridis Ondra ĝis lia kapeto ekbalancis kiel papava kapsulo sur kampo. Tuj poste la koboldo enigis al Matiaĉjo la tutan rostreton en la orelon kaj li ektiklis lin per lipharegoj tiel, ke la knabo preskaŭ ekridis, deviŝiŝ ankoraŭ sian malseketan rostreton sur lia nazpinto kaj per delikata voĉeto ekflustris: Ĉu vi havaŝ lakteton?

Mi havas kaj mi donos! - diris Matiaĉjo.

Kaj ĉu vi donoŝ mielon? - demandis la koboldo.

Mi donos, Ondra.

Ojojoj, ojojoj! - saltetis la koboldo, mia Dio, tio elŝoŝ vivo! kaj la koboldo kapriolis, ĝis Matiaĉjo pensis, ke Ondra falis rekte en la poton sur la forno. Sed li dume saltis ĝis la trabon sub la plafono kaj de tie li montris al Matiaĉjo vicon da siaj belaj, blankaj dentetoj - - -

Ne bruegu nur, Ondra, petis Matiaĉjo, liton vi ricevos, jupeton eĉ ŝuojn, lakteton mi donos al vi - - -

Jeeeŝ, jeeeeŝ?

Mi donos, mi donos, mielon vi ricevos eĉ prunon - - -

Kaj ĉu katon vi ne havaŝ? demandis la koboldo.

Ni ne havas, iu dronigis ĝin printempe!

Tio eŝtaŝ bone, tio eŝtaŝ bone! - ekkriis la koboldo, eksaltis kaj dancis sur unu piedo. Tio eŝtaŝ bone, tio eŝtaŝ bone! La kato mortiŝ! Tio eŝtaŝ bone! Lakto eŝtoŝ kaj piro, kaj piro ankaŭ! Hohoho - hahaha - tiel varme eŝtaŝ ŝur la forno! Donu al mi kiŝon, Matiaĉjo, kiŝon, Matiaĉjo, mi ja ne mordoŝ vin!

Kaj ĉu vi rakontos fabelojn?

Jeŝ, frateto, jeeŝ! Ho, kion vi ŝĉiaŝ! Dormu, infaneto, dormu!

Ĉu vi restos ĉi tie, Ondra?

Nur ne diru tion al iu! Kaj atentu birdojn, por ke korniko min ne manĝu, jeeŝ, jeeŝ? Kaj ĉu vi donoŝ ankaŭ kiŝon?

Momenton movadis sin tien kaj tien la malseketa rostreto super Matiaĉjo kaj la langeto lekis la nazon de Matiaĉjo. Sed poste ŝmacis subite du buŝoj kaj Ondra kaj Matiaĉjo fariĝis kamaradoj - - -

Aĥ, mia Dio, kia vivo komencis de post tiu tempo por Matiaĉjo! Ĉiuj belaĵoj de la mondo estis nenio kontraŭ tio, kion alportis al Matiaĉjo la koboldo Ondra. Matiaĉjo estis tiel feliĉa, ke li eĉ ne iradis preskaŭ inter la knabojn. Kaj se li venis inter ili, li neniam diris eĉ per unu vorto, kion Ondra rakontis al li, kion ili faris kun Ondra, ke li havas Ondran, kiel kamaradon, kaj ke ili kune dormas sur unu bakforno. Kaj sur la forno li aranĝis ĉion, kiel Ondra ordonis. En angulon li donis por li kelkajn lukpecetojn, kuŝejeton li pretigis, li eĉ portis malsupren de subtegmento malnovan kuseneton, por ke Ondra povu bone dormi Kaj matene ĉiam li metis flanken iom da lakto, por ke Ondra ĝuu ĝin, eĉ pecon da piro kaj peceton da pano kun mielo li lasis por li sur baktubo. La alian lagon matene ĉio ankaŭ ĉiam malaperis, kvankam la panjo riproĉis, ke la knabo per nenio sufiĉe satmanĝas - - - Kelkfoje restis la lakto por Ondra ĝis la alia tago, sed tiam Matiaĉjo bone sciis, ke Ondra eble ree havis ventrodoloron kaŭze de malbona lakto. Kaj tiu lakto estis malbona pro tio, ke iu batis la bovinon en stalo sur la dorso kaj la bovino ĉagreniĝis - - -

Sed tiuj noktoj, tiuj noktoj kun Ondra! Subite li alvenis al Matiaĉjo sur la fornon, ektiris lin je la granda piedfingro, ektiklis lin sur la plando sub la nazo per lipharegoj kaj tuj li komencis.

Ĉu vi aŭdaŝ, Matiaĉjo? Tio eŝtaŝ malbenita afero!

Kio, Ondra?

Pripenŝu nur. Hodiaŭ matene edziĝiŝ blankan kolombinon tiu kolombo el la tria truo, vi ja ŝĉiaŝ, tiu ŝpruĉmakula, kiu ĉiam koleriĝaŝ, kaj veŝpere la kolombino iam forkuriŝ. Li ploriŝ, ĝemiŝ, ĝiŝ li riceviŝ ruŝajn okulojn.

Li ne bezonis tiom plori, ŝi ja estus al li revenonta!

Ho kion vi nur penŝaŝ! Ŝi eŝtiŝ fremda. Hehehe! Tiu koleriĝis kaj blovpleniĝis! Mi enŝovis tien la kapon kaj voliŝ lin ektiri je la flugilo, li atakiŝ min kaj voliŝ min malŝuprenĵeti en la korton.

Ondra, kial vi grimpas tien?

No, ĝiŝ li edziĝoŝ la duan fojon mi elĵetoŝ al li ĉiujn ovojn!

Ondra, tio estas malpermesite, en ili estas ja kolombidoj!

No, ŝe vi ne volaŝ, mi ilin ne elĵetoŝ! Aĥ, ĉu mi rakontiŝ al vi? Apud la muelejo vagadis hodiaŭ nokte blanka kapreolino - rakontiŝ tion la kuloj. Ŝi eŝtaŝ tute blanka kaj nur ŝur la piedoj ŝi havaŝ ruĝan ŝtrieton. Ŝi rakontiŝ, ke ŝi iam haviŝ tri idojn kaj ĉaŝiŝtoj preniŝ ilin for de ŝi kaj ke ŝi pro tio griziĝiŝ. Sed tio ne eŝtaŝ vero. Ŝi eŝtaŝ, frato diru tion al neniu, feino, kiu dronigiŝ ŝian ideton kaj nun ŝi devaŝ vagi, ĝiŝ ŝin ĉaŝiŝtoj kaptoŝ, kaj mortpafoŝ. Poŝte ŝi ŝanĝiĝoŝ en blankan hirundon kaj forflugoŝ.

Kaj kio fariĝos, se ŝin ĉasistoj kaptos en retojn kaj ne mortigos, ĉar ŝi estas tiel bela?

Do, poŝte ŝi devoŝ reŝti ĉe ŝinjoroj en kaŝtelo kaj ili iradoŝ rigardi ŝin. Kaj ankaŭ tiu iroŝ preter ŝi, kiun ŝi amiŝ kaj ŝi eĉ ne devoŝ bleki - Tial ŝi turmentiĝoŝ, ĝiŝ ŝi mortoŝ.

Koboldo, kaj kial devas esti tiel?

Ho, ĉu mi ŝĉiaŝ? Vidu, ŝur lageto tranŝ la arbareto naĝaŝ jam ŝeŝ ŝemajnojn anaŝo, ŝi havaŝ oran flugilon kaj ploraŝ, mi ne ŝĉiaŝ ankoraŭ kial. En unu kverko tranŝ la valeto eŝtaŝ ŝĉiuro, kiu ĉiu veŝpere mordaŝ ŝian voŝton pro kolero, kaj mi ne ŝĉiaŝ kial. Kaj en la malŝeka valo eŝtaŝ ŝerpento kaj al tiu elkreŝkiŝ hieraŭ piedoj kaj ĝi ne ŝĉiaŝ kial kaj mi ankaŭ ne.

Eble ĝi fariĝos lacerto?

Eh, ĉu vi ŝĉiaŝ? Vi ŝĉiaŝ nenion? Vi eĉ ne ŝĉiaŝ, ke hodiaŭ nokte ĉiuj kankroj en nia rivereto interkonŝentiĝiŝ, ke ili formanĝoŝ la lunon. Kaj ili manĝaŝ ĝin, kaj jam eŝtaŝ de ĝi nur duono.

Sed ĝi alkreskos denove!

Kaj ŝe ĝi eĉ ne alkreŝkuŝ, da lunetoj eŝtaŝ ja ŝufiĉe! Ho, hieraŭ veŝpere mi vidiŝ tri ŝunetojn!

Ondra, ne mensogu kaj lasu min! Kaj ne tiklu min!

Ej, tamen - tri ili eŝtiŝ kaj unu pli bela ol la alia! Kaj ŝteleto enigiŝ hodiaŭ harojn en kamentubon kaj jen mi alportiŝ al vi peceton da ili -! Prenu, - ĉu vi ne volaŝ frato -?

Sed kie estis pensoj de Matiaĉjo! Tri sunetoj brilis en lia kapo kaj el tiu beleco estis en lia koro tiom, ke li jam Ondran eĉ ne vidis. Antaŭ liaj okuloj ekaperis radoj, ili turniĝadis unu post la alia, blanka, flava, ruĝa, ora, blua kaj ree blanka kaj nigra, ruĝa kaj nigra, - ĝis al Matiaĉjo ekturniĝis la kapo kaj li ekdormis, kiel en vintro urso ekdormadas kaj dormas - - -

Plej multe ŝatis Matiaĉjo la koboldon tiam, kiam ili malfrue vespere kunvenis sur subtegmento aŭ en garbejo kaj kiam ili kune ludis leporon aŭ sciuron. Tio estadis momentoj de plej granda plezuro kaj ĝojo de Matiaĉjo. En malnova formetaĵo sub la tegmento sonadis poste rido de gajpetoligita bubeto, ĝis la paĉjo miris, kion nur la knabo ĉiam havas sur la subtegmento - - -

Sed tio estis kutime jam post la ludo, al kiu kiel signalo estis trifoja frapo sur plej alta ŝtupo. - Ondra! - Ondra! - frap! - frap! - frap! - kaj tuj aperis en mallumeto ruĝa kapeto de la koboldo kun tri lipharoj. Kaj pli frue, ol Matiaĉjo atendis, sidis jam Ondra sur trabo, malantaŭ la kamentubo, eligadis sian fingron kaj kriis: Kie vi havaŝ la pafilon? Ĉu vi havaŝ - Ĉu vi ne havaŝ? Iŝŝŝ! - iŝŝŝ!

Matiaĉjo jam havis sian "pafilon" sub la jako, elprenis longan peceton da ligno ekcelis kvazaŭ al pafo kaj ekkriis: Kuradu, Ondra, kuradu, leporeto, ĉirkaŭen! - Kaj tiam Ondra ekkuris. Kvarpiede li saltadis, li grimpis malantaŭ malnovan ŝrankon, ke nur liaj oreloj estis videblaj, li turnadis sin en cirklo, eksaltadis, kuradis inter piedoj de Matiaĉjo, provis lin faligi, ĝis Matiaĉjo fine tamen nur bone ekcelis, ekpafis kaj bum! - la koboldo falis teren kaj eĉ ne moviĝis. Kaj tiam ekkuris la ĉasisto al la leporeto, suprenlevis lin je piedoj, tiris lin je lipharoj, suprenlevis lin je haroj kaj ĉiam nur: Ondra, leviĝu! Ondra, mi faris ja nenion al vi! Rigardu, tio ja eĉ ne pafas! Koboldo, malfermu la okulojn! Ondra, mi ploros!

Tiam Ondra malfermis plejfrue unu okulon, palpebrumis per ĝi, poste malrapide, malrapidete li malfermis la alian, palpebrumis per ili ambaŭ kaj diris: Matiaĉjo, vi eŝtaŝ bona knabeto! Mi amaŝ vin! Nun ni iroŝ en garbejon ludi ŝĉiuron!

Post momento ili estis en garbejo - - -

Matiaĉjo grimpis malantaŭ la pordegon kaj staris tie momenton kovrinde per manoj la vizaĝon. Sed samtempe li rigardis jam per unu okulo ĝis kien la koboldo ree grimpas sub la garbeja subtegmento. Kaj kiam fine el la pajlo apud tegmenta trabaro eksonis: Jam! Matiaĉjo prenis sian pafilon kaj - ekiris "ĉasi sciuron." La koboldo sciis bone sin kaŝi! Kelkafoje jam pensis Matiaĉjo, ke li vidas lin tute bone kaj tuj li ekcelis je li, kiam subite senpere malantaŭ lia dorso eksonis gaje: Hoho - tio eŝtaŝ ia kokino, ŝed ne mi! - kaj pli frue ol Matiaĉjo rekonsciiĝis, Ondra jam glitis sur garboj kiel vento kaj tuj oni denove ne vidis lin. Kaj dum la malfeliĉa "ĉasisto" grimpis trans la fojno en alian flankon de garbejo, Ondra rampis super Matiaĉjo je trabo, grimacis kiel virkato, murmuris kaj ŝpruckraĉis, ridis, kiel la kuraĝa heroo sub li singardeme grimpas por ne difekti sin. Sed Matiaĉjo ne malkuraĝiĝis. Li grimpis iom post iom pli kaj pli malrapide, poste li haltis, kvazaŭ estus multe da spikharoj enfalintaj malantaŭ lia brusto kaj ĵus, kiam "la sciuro" plej multe ridis, Matiaĉjo ekcelis ĝin, pafis kaj, bum! - - - li tiom alkriis Ondran, ke tiu ĉi pro timo ekkapriolis kaj falis malsupren de subtegmento ur draŝplankon. Malsupren falante li sepfoje turniĝis en aero, sed malsupre li fine tamen falis sur la piedoj kaj atendis la knabon. Feliĉa Matiaĉjo estis kutime tiel gajpetoligita, ke li kuraĝis mem gliti je la pajlo malsupren. Sed ĉiam li sidiĝis tiel malfeliĉe, ke la unua membro, per kiu li ektuŝis teron, kutime estis lia nazo, kiu poste treege doloris. Larmoj kiel pizoj ruliĝis sur la vangoj de Matiaĉjo, kaj Ondra ne sukcesis egalrapide forviŝi ilin - - -

Sed poste tamen "la ĉasisto" trankviliĝis, donis al la koboldo kison kaj decidis, ke ili do iru hejmen trinki lakton. Tiam kutime venis ankoraŭ al Ondra la ideo, ke ili iru en la stalon imiti "vespon". Matiaĉjo ne volonte konsentis, sed kion fari? Ĉar li estis plorinta kaj ne volis, ke la panjo ekkonu tion, li fine tamen stariĝis sur la sojlo en stalo, viŝis al si per maniko la okulojn kaj rigardis kiel al Ondra sukcesos "la vespo". Kaj Ondra dume iom post iom suprengrimpis bovinon, dancis sur ĝia dorso kaj en tiu momento, kiam la bovino estis ĝis ekstremo kolerigita kaj batis furioze per la vosto, pendigis sin la koboldo sur ĝiajn kornojn kaj ekzumegis en ĝian orelon kiel krabro. Post tio kutime la bovino suprenĵetis la koboldon en aeron, ĝis li per kapo ektuŝegis la trabon, ĝi frapegis lignan barieron en stalo, bovblekis kaj blekigis ceterajn bovinojn tiel, ke Matiaĉjo kun la koboldo estis devigataj rapidege forkuri hejmen. Kaj hejme, ili kuŝiĝis poste sur la forno kiel du plej bonmoraj el ĉiuj sanktuloj en la mondo kaj mokridis "malsaĝajn" bovinojn, kiuj timas ĉiun muŝon - - -

Domaĝe, ke post kelke da semajnoj estis al Ondra ĉio malsaĝa. Li ĉesis subite rakonti al Matiaĉjo, kial cikonio preferas stari sur unu piedo kaj diris, ke ĝi tion faras, tial, ke ĝi estas malsaĝa, pri cervoj en arbaro li diris, ke ili estas malsaĝaj, ĉar ili lasas sin mortigadi, anseroj sur rivereto estis por li malsaĝaj, ĉar ili ne forflugas, kokinoj en ovokorbo estis por li malsaĝaj, ĉar ili ĉiam produktas ovojn nur por la servistino kaj la servistino estis por li malsaĝa - sur ŝia nazo estas ja tio videbla - - -

Nu, kaj ĉu vi sola nur estas aĝa? - demandis Matiaĉjo. Ondra nur eklekis sin, tratiris siajn lipharojn kaj diris:

Kaj ĉu vi ŝĉiaŝ boji?

Mi ne scias. -

Nu, vidu, diris Ondra, kaj mi ŝĉiaŝ. Mi ŝĉiaŝ boji kiel hundo, murmuri kiel virkato, krii kiel anŝero, ŝibli kiel ŝerpento, voki kiel ŝtrigo, kokiriki kiel kokviro, grunti kiel porko, kiam mortigaŝ ĝin buĉiŝto - - aŭdu! Kaj vere, Ondra blovŝveligis la vangojn kaj oni pensis, ke oni aŭdas boji hundon, murmuri katon, krii anseron, sibli serpenton, voki strigon, kokiriki kokviron kaj grunti porkon. Kaj samtempe kapablis Ondra tiel strange piedfrapi, serpentumi, montri, kiel putoro grimpas sub tegmento, imiti, kiel korniko deviŝas la bekon je la ligno, ke al Matiaĉjo komencis tio ne plaĉi.

Sed Ondra komencis jam fanfaroni kaj, kiam li komencis, nenio haltigis lin. Iru ŝur la korton, li diris al Matiaĉjo, kaj rigardu kolombojn, mi imitoŝ muŝtelon! Rigardu nur iliajn okulojn, kiel ili timoŝ! La kolomboj sidis bele kiel ĉiam en siaj budetoj, kveris por si, ŝvelmaldensigis sian plumaron, sed subite, ili silentiĝis kaj streĉis la kolojn. Poste ekflugis la plejmaljuna paro aeron supren la konstruaĵo kaj eksvingis timplene per flugiloj. Kaj post tio hrrr! ĉiuj kolomboj ekflugegis eksteren kaj suprenflugis, ekfajfis pro timangoro kaj rondflugadis super la tegmento. Matiaĉjo kuris sur la subtegmenton: Ondra, ne timigu ilin tiom! - li volis diri al la koboldo, sed jen neatendite li ekvidis la koboldon, kiel li haltis kolomban ovon ĉe la buŝo kaj eltrinkis ĝin.

Ondra, kion vi faras? Tio ja estas malpermesite!

Malpermeŝite, malpermeŝite, ĝi eŝtaŝ bona kaj eŝtaŝ permeŝita! - diris Ondra kaj tuj li prenis novan ovon kaj eltrinkis ĝin.

Atendu, mi diros tion al la paĉjo!

Diru, mi forkuroŝ de vi!

Matiaĉjon tio ekĉagrenis, sed li diris nenion. Ondra estis ree por kelke da tagoj bonkonduta kaj Matiaĉjo jam preskaŭ forgesis tion, kiam iufoje ree li trafis Ondran, kiel li imitis mustelon ĉe kokinoj kaj prenis ovojn el sub la flugiloj de kokino - - -

Hej, Ondra, se vi ne estos bonhumora, mi efektive diros tion al la paĉjo!

Ne eŝtu malŝaĝa! Kaj venu, ni iroŝ timigi ŝerviŝtinon. Ili kuŝiĝis sur la forno kaj atendis, ĝis kiam portos la servistino poton da lakto. Kaj poste, tuj, kiam ŝi malfermis la pordon, eksiblis la koboldo kaj ekkokerikis kiel koko tiel, ke la servistino ekkriis kaj lasis fali la poton, lakto disverŝiĝis sur planko. Sed samtempe stariĝis la paĉjo en la pordo, ekrigardis Matiaĉjon kaj diris: Matiaĉjo, malsupren de sur forno, kial vi ridas?!

Panon kun mielo li ne manĝas, pecetojn li lasas ĉie kuŝi, diris la panjo.

Lakton vi ne trinkas! - diris la paĉjo.

Tra la subtegmento li ĉiam grimpas! - diris la panjo.

La dorson li havas makulbatitan kaj la nazon vunditan! - diris la paĉjo.

Ĉiam li kuŝas nur sur la forno! - diris la panjo.

Kaj nun li mokridas eĉ la knabinon, ke ŝi lasis fali la lakton! - diris la paĉjo. Panjo, atentu Matiaĉjon! Kaj de post hodiaŭa tago li ricevos neniun mielon kaj da laktonur tiom, kion li eltrinkos kaj eĉ ne guteton pli aŭ malpli. Kaj se li kolerigos vin, nur travipu lin, aŭ venigu min de kampo!

Matiaĉjo eĉ sen vipado ekploregis kaj tiel li plorsingultadis ĝis la nokto. Li ĉagreniĝis, ke la paĉjo tiel koleriĝis, sed pli multe ĉagrenigis lin la mielo, kiun ili forprenis al li. Proksimume je la noktomezo alvenis Ondra - - -

Ondra, estas malbone!

La koboldo ne respondis. Li ekskuis sin nur, rigardis Matiaĉjon kaj tra la nazo li ekgrumblis: Ĉu ili batiŝ vin?

Ili ne batis min, sed koleriĝas!

Vi eŝtaŝ malŝaĝa! - rikanis la koboldo.

Bovino estas malsaĝa, anseroj estas malsaĝaj, mi estas malsaĝa, fine eĉ paĉjo kun panjo estas malsaĝaj - ĉu ne? - laŭtiĝis Matiaĉjo.

Kaj kial ili ne eŝtuŝ? Kial ili forprenaŝ mielon al vi, kvankam mi ĝin tiel ŝataŝ?

Kaj da lakto ni ricevos malpli, Ondra!

Da lakto malpli? da lakto malpli? Ĉu ili diriŝ tion, ĉu ili tion diriŝ?

Kaj ĉion mi devas nun eltrnki mem!

Ĉu nenion laŝoŝ al mi? Nenion?

Mi ne povaŝ? Ruĝan jaketon vi ankaŭ ne doniŝ al mi!

Ondra, pri tio mi ne estas kulpa!

Kaj kie eŝtaŝ ruĝaj ŝuetoj? Mi ilin ankaŭ ne vidiŝ!

Kie mi estis prenonta ilin?

Kaj kie prenaŝ pigo siajn aĵojn? Hieraŭ mi paroliŝ kun ĝi, ĝi ŝidiŝ ŝur arbo malantaŭ la garbejo. Ĝi diriŝ, ke ĝi donoŝ al mi fingingon, jaj, kian ringon!

Ondra, ĉu vi eble volas forkuri?

Lakton vi ne donoŝ, mielon vi ne havaŝ, ŝuojn vi ne doniŝ, jakon vi ne doniŝ - kaj katon vi havaŝ ĉi tie!

Kie vi vidis ĝin?

Ĝi ŝidiŝ hodiaŭ en garbeja ŝubtegmento. Kaj tiel ĝi rigardaĉiŝ min per okuloj! Jaj - mi ne reŝtoŝ ĉi tie, Matiaĉjo, mi ne reŝtoŝ! La pigo havaŝ ringon, kiam oni ŝovaŝ ĝin ŝur la fingro, oni iĝoŝ nevidebla! He, ĝi ŝteliŝ ĝin, ĝi mem ne ŝĉiaŝ kie, ŝed ĝi donaĉoŝ ĝin al mi, ŝe mi iroŝ kun ĝi! Kaj mi ŝovoŝ ĝin ŝur la fingron, kaj faroŝ kion mi voloŝ!

Tiam Ondra komencis danci kaj li tordis siajn piedetojn tiel, ĝis al Matiaĉjo ekturniĝis la kapo. Jen la koboldo ŝajnis esti ruliĝanta neĝbulo, jen ruĝa virkoko, jen ora fiŝeto, jen flirtis plumaro, jen arĝenta strieto kaj subite, ĵus kiam fremda kato malrapide malfermis la pordon kaj eniris la ĉambron kun radograndaj okuloj, io pikis Matiaĉjon en la vangon kaj - la koboldo - estis - for - - -

- - - Ondra estis malaperinta!

Kaj se Matiaĉjo estus sangplorinta siajn okulojn, la koboldon li jam ne trovis plu. Sur la subtegmento estis trankvile kaj kolomboj jam ne estis timigataj, en garbejo estis kviete, en stalo ĉesis bovinoj timi la "vespon", kaj sur la forno estis tiel strange: malseka rostreto jam ne viŝis sin je Matiaĉja orelo. Super Ondra kvazaŭ estus fermiĝinta la tero. Li estis for, por eterne for. Kaj li eble ricevis jam de pigo la ringeton, metis ĝin sur la fingron kaj faris kion li volis - - - Ondra lasis nenion scii pri si. Matiaĉjo estis malgaja; la paĉjo ankaŭ sulkigis la frunton, la panjo jam ne estis tiel bona kiel pli frue, - sur forno estis strange malgaje.

Sed poste tamen nur aperiĝis, ke iu ŝteladis al kokinoj ovojn el ovokorboj, ke mustelo eltrinkis al kolomboj preskaŭ ĉiujn ovojn, ke ili eĉ ne havos idojn.

Tiam Matiaĉjo ekmemoris, kiel al koboldo fine ŝajnis ĉiuj tiom malsaĝaj kaj kiel Ondra komencis ĝoji pri ĉiu malutilo, kiun li povis fari.

Ondra nun jam estis ekster la sojlo kaj ŝanĝiĝis certe en malbonan koboldon! Kaj nun neniu vidas lin - do kiajn malbonaĵojn li nun faros! Matiaĉjoĉesis ĝemi pro Ondra kaj sentis angoron pro la koboldo, kiun li jam ne vidis. Tial li decidis atenti, kion Ondra nun faros. Kaj foje, ĝis li ekvidos lin dum lia friponaĵo, li kaptos lin je basko kaj diros: Ondra, lasu tion, venu ree al mi! Lakto estos denove, eĉ mielo, nur ni devas esti bonkondutaj!

Sed Matiaĉjo vane serĉis la koboldon, tute nenie li ne estis videbla. Pri musteloj oni ĉesis entute paroli kaj je ĉiuj flankoj regis paco kaj kvieto. Ondra kvazaŭ estus malaperinta en arbaroj. Kaj nenie eĉ iu incitaĵo, iu ŝerco kaj spritaĵo - - -

Sed fine apud rivero unuafoje tio tamen komencis. Maljuna onklo sidis tie kaj kaptadis fiŝojn. Pipeto pendis de sur lia mentono kaj li ĉiam nur rigardaĉis en akvon kaj fiŝkaptadis, fiŝkaptadis. Sed fiŝoj ne estas kokinoj por tuj post ĉiu vermo ataki fiŝhoketon - ili ne prenadis - ne prenadis - - - La onklo elĵetadis ĉiufoje fiŝhoketon, malbenadis iam, ŝanĝadis vermojn, pro kolero li jam eĉ ne ekmanĝis panon kun lardo, sed senefike. Matiaĉjon ankaŭ ekenuis jam rigardi en akvon kaj li intencis malaperi hejmen, por ke la onklo fine ne donu al li unu en la dorson pro tio, ke fiŝoj ne ekprenas - - -

- kiam subite la naĝokorko subakviĝis, kvazaŭ la fiŝo estus profunde ekpreninta. Al onkleto ekbrilis la okuloj - - - La naĝokorko elnaĝis, sed tuj ree ĝi subakviĝis ankoraŭ pli profunde. - Ej, kanajleto, vi ekprenis? - diras la onklo, li rapide ektiregis la stangon - - - sed tute nenio - - -

Tio estas stranga, tio estas stranga! - diras la onklo, li rigardas supren kaj jen! - la haro implikis sin en branĉoj de saliko, kaj kiel ĝi implikiĝis! La vermon oni povas vidi du metrojn super la kapo de onkleto. La onkleto malbenis, kiel neniam - - -

Post duono da horo fine estis la fiŝhoketo malsupre. La onkleto ĵetas ĝin denove en akvon, kaj jen - - ree stariĝas la naĝkorko perpendikulare, la onklo atendas, ektiregas kaj subite bac! - - - li kuŝas ĝis la genuoj en akvo kaj la fiŝo nenie!

Tie certe havas la nigra siajn fingrojn, - malbenis la onklo kaj ĵetas senintence la fiŝhoketon en akvon kaj demetas botojn, por elverŝi akvon el ili. Kaj jen, la naĝokorko ree stariĝas perpendikulare, io ekprenas fiŝhoketon ĝis la haro subakviĝas kaj la onklo kun malfermitaj okuloj tiregas kaj tiregas kaj subite ruk! -

- - malnova flikita ŝuo pendas sur fiŝhoketo kaj flirtas en aero. Kaj al Matiaĉjo ŝajnis kvazaŭ estus fulmorapide preterpasinta la kapeto de Ondra malantaŭ arbtrunko sur la alia bordo, la lipharegoj estis videblaj - - -

Do Ondra ne malaperis kaj jam anoncis sin. Matiaĉjo nun bonege atentis. Kaj pro tio, ke li eniris ĉiun kabanon, li vidis baldaŭ ĉie, kiel diverspece Ondra laboris.

Kion oni rakontis ĉe bakisto! Tio eble ankoraŭ neniam okazis al iu en la vilaĝo, kio okazis al la bakisto hodiaŭ nokte! Li zorgeme pretigadis en bakejo kornajn kaj rondajn bulkojn kaj kiam ili estis bakitaj, li portas eksteren la kornajn bulkojn sur tabulo. Kaj jen, tuj kiam li eliras el la pordo blanka rato kuras fulmorapide tra inter liaj piedoj, kaj bum - - la kornetoj kuŝas en la koto - - -

Nu, onkleto, ĉu ĝi havis harojn sub al nazo?

Po tri haroj je ĉiu flanko, Matiaĉjo!

Ho, mia Dio, tio estis Ondra. Al la bakisto li detruis kornetojn. Tio estis li! Tio estis certe li!

Post kelke da tagoj ree ploris maljuna teksisto: Mi teksas jam dum dektri jaroj, sed tian malordon mi ankoraŭ ne vidis sur la teksilo. Varpo kaj subfadenaĵo ĉio estas egala, oni faru kion oni volu. La desegnaĵo ne estas fiksa kaj ĉiam fariĝas interligiĝoj. Kaj kiam oni ekbatas kaj volas ĵeti glitbobenon, ne mire, se oni ne eksentas tremfroston sur la dorso: tridek fadenoj estas kvazaŭ tratonditaj en la mezo kaj tiamaniere oni estas devigataj dum tuta tago reordigi la fadenojn. Jes, Matiaĉjo, malfacila vivmaniero! La patrino diras, ke mi tion aspergu per benita akvo, sed helpu vin: malbono estas malbono. Per benita akvo vi elpelas ĝin kaj ĝi iros al la najbaro kaj malutilos tie - - -

Tio estis Ondra, tio estis certe li - la koboldo de Matiaĉjo.

Li ekkolerigis eĉ la vilaĝanojn, ĝis la tuta vilaĝo zumis kiel svarmo da burdoj, kiam oni pikas en ilian neston - - -

Nu, malsaĝulo, ĉu vi pensas, ke mi ne kapablas teni ĉevalojn? Mi diras al vi: subite kvazaŭ sidiĝus io sur lian nukon, ili nur suprenlevis la vostojn, tuj ekgalopegis kaj ne haltis pli frue, ĝis la tuta veturilo estis disrompita. Flankaĵoj estas batrompitaj, radnajloj for, balanctiriloj disbatitaj - - -

Kaj al mi ree iu hieraŭ malfermis la stalon kaj ellasis ĉevalidon en la ĝardenon. Neniu estis hejme kaj la ĉevalido atakis arbetojn. Kaj ĝi restis rekte pendigita je kapo en inter branĉoj kaj, se mi estus alveninta nur momenton pli malfrue, la ĉevalido estus sufokiĝinta.

Diable! Kaj ĉu vi jam aŭdis? Ĉe mi defalis falĉilo de sur hoko kaj mirinde, ke ĝi ne tranĉvundis la servistinon; nur ĉar la knabino ekpaŝiŝ sur najlon, forsaltis ŝi, alie scias Dio mem, kio estus okazinta!

Kaj ĉe Ondráček hieraŭ ĉiuj garboj masiĝis sur muron kaj disrompis ĝin - - -

Kiu diablo travagas la vilaĝon, najbaro?

La paŝtisto havas ankaŭ malhelpaĵojn kun ŝafoj. Hieraŭ li peladis ilin tra arbaro, mirinde, ke ne ĝis noktomezo, kaj apenaŭ li sukcesis ilin pelkunigi. Kaj laŭdire ili estis tiel furioziĝintaj, ke oni eĉ per hundo ne kapablis teni ilin en aro.

Strangaj aferoj, strangegaj aferoj! Kaj kion vi diras al ĉi tio, Matiaĉjo?

Nu, Matiaĉjo sciis, kion li sciis, sed li diris nenion. Nur tio ĉagrenigis lin ju pli longe des pli multe, ke Ondra nun jam ne ŝercis nur, sed komencis jam ankaŭ iajn krimaĵojn.

Neatendite aranĝis Ondra friponaĵon eĉ al la hebreo, al la ruza hebreo: en kelon li engrimpis kaj ellasis al li tutan vinprovizon el bareloj.

Jaj, amikoj, mi malprofitegas, ke tio eĉ ne estas esprimebla - plende kriis la hebreo kaj dancis antaŭ la butiko - kaj bona vino ĝi estis! Kaj tiu, kiu ĝin ellasis kaj fluigis teren, mortu ĝis matene kaj ne estu feliĉa en tiu ĉi mondo kaj havu inferajn dolorojn sur la alia!

Sed Ondran tio certe ne kortuŝis. Ha, li havis ja sian ringeton de pigo kaj eble li dancis apud la hebreo, kiam li ploris kaj pikis lin en genuon, kie la hebreo ĉiam ekgratadis sin. Kaj neniu vidis Ondran! Li povis fari kion li volis - eĉ sinjoron paroĥestron li ne indulgis -!

Kvazaŭ ĝi estus okazinta hodiaŭ, rakontas ankoraŭ pri tio maljunulinoj en vilaĝo kun teruro. Iris sinjoro paroĥestro tra vilaĝo, tie li dankis por saluto, tie li ekridetis al mastro en fenestrojn de bieno, tie li donis la manon kaj priparolis tiun kaj alian aferon kaj ŝercis pri tio kaj pri alio - - -

Kaj jen, apenaŭ ree li ekbalanciĝetis por daŭrigi sian promenon subite virbovido elsaltis el pordego, ekkuris kaj mallevinte la kapon - hup! - ĝi rekte eniĝis sub la veston de sinjoro paroĥestro kaj tuj ĝi portis lin sur la dorso tra la vilaĝo. Sinjoro paroĥestro timigita ekkaptis ĝian voston kaj tiel forte li ĝin tenis, ke la bovido furioze ekgalopis. Ĉiuj elkuradis antaŭ konstruaĵojn kun forkegoj kaj rastiloj en la manoj, maljunulinoj signis sin per kruco, la infanoj kriegis, la mastroj kun servistaro ridis, kaj bovido kuris kun sinjoro paroĥestro al preĝejo - - -

Ĝis tie, antaŭ la paroĥestro bovido ekhaltegis, faris grandan saltegon, deĵetis sinjoron paroĥestron en fosaĵon kaj ekgalopis for en kamparon.

Satridis la loĝantaro, sed poste ili bedaŭris sinjoron paroĥestron kaj nur tio mirigis ilin, kiel povis kuraĝigi bovido ataki sinjoron paroĥestron - - - Sed Matiaĉjo bone sciis, ke tie denove Ondra enmetis siajn fingrojn!

Post friponaĵoj - ĉu malproksime estas la malfeliĉo? Ĝi venis. Subite iun belan tagon matene la ŝuisto kriegante elkuris el sia kabaneto kaj portis pecon da ŝuo alkudritan al sia manplato - - -

Ne demandu, homoj, kiel tio okazis, - helpu min, rapide tratondu tion, pli frue ol al mi elfluos la sango! - li plorĝemis.

Ĉu vi estis blinda aŭ ebria?

Ho ve, nek blinda, nek ebria, mi ekdormetis, metis ŝuojn sur la genuoj kaj tiel mi dormis iomete. Kaj kiam mi ekvekiĝas kaj rigardas: aleno kudras mem, trapikas mem truetojn, pretigas mem peĉfadenon, traŝovas ĝin - tra mia mano!

Sed tio ja ne estas kredinta, najbaro!

Mi ĵurligas min per ĉiuj sanktuloj!

Kio estis farebla? Ili kuŝigis ŝuiston en la liton, venigis kuraciston, la kuracisto skuadis la kapon, sed poste li tamen lavis kaj bandaĝis la vundon.

Post unu semajno oni denove venigis lin en la vilaĝon. Maljuna ĉarpentistohakante radsegmentojn dehakis al si sur trunkstumpo tuj kvar fingrojn apud la radiko mem.

Nu, ĉu vi trinkis supermezure? - diris la kuracisto.

Ho, ve, sinjoro doktoro, mi ne trinkas jam dum unu semajno! - diris la ĉarpentisto. - Mi ne scias mem, kiel tio okazis! Mi hakas, hakas kaj mi sukcesadis, kiel mi jam de longe ne sukcesis. Nur la radsegmento ne plaĉis iel al mi, nodoj estis en ĝi! Per pli granda forto mi volis forhaki ilin. Kaj samtempe kvazaŭ iu faligus la segmenton en mia mano, la mano cedis, la hakilo eksiblis kaj jen - kvar fingroj estis for - - -

Sed kiam venadas la malfeliĉo sola?

Post unu semajno oni alportis de la monto en la vilaĝon maljunulinon Běla - kaj ŝi estis malviva! La arbaristo ŝin mortpafis, kiam ŝi serĉis fungojn.

Kiel estas Dio super mi, - li ploris antaŭ ĉiuj vilaĝanoj, - sinjoro doktoro, mi ne estas kulpa pri tio! Mi ĉasis en arbaro kaj samtempe, kiam mi staris kun streĉita ĉano ĝis kiam la hundoj elpelos al mi ĉasbeston, komencis Běla en densaĵo brueti. Mi diras al ŝi ankoraŭ: For de tie! - sed samtempe kvazaŭ iu ekpremis la ĉanon, pafo eksonis, kaj ĉi tie vi vidas tion: la virino estas morta! Sed mi pri tio ne estas kulpa, mi ne estas kulpa, sinjoro doktoro, mi ne estas kulpa!

Tion faris certe ankaŭ Ondra.

Matiaĉjo ploregis, ke oni devis lin forkonduki hejmen kaj kuŝigi sur fornon, por ke li sate plorĝemu. Granda doloro pro Ondra venkis la koron de Matiaĉjo kaj Matiaĉjo plendis: Ondra, revenu! Koboldeto, kial vi estas tiel malbona? Nu, mi diros ĉion al la paĉjo kaj ni aĉetos al vi jaketon, eĉ lakton vi ricevos, nur ne estu malbona! Kaj al pigo ni donos dukaton por la ringo - - -

Sed vana peno! Post unu semajno Ondra eminentiĝis denove kaj tiufoje - eĉ je Matiaĉjo mem - - -

Lignohakistoj ordigis sur la korto fagŝtipojn kaj ili havis jam tiel altan aron da ili suprenordigitan, ke la lignohakisto staranta sur ŝtiparpinto gratis sin embarase post la oreloj. Kamaradoj, li diras, ĝi iom malrektiĝas! Mi timas, ke ĝi ne disfalu! Ni devas ĝin rektigi!

Oni prenis stangojn kaj komencis premi la ŝtipojn al muro. Sed tuj, kiam du kamaradoj forte ekpremis el flanko kaj la meza hakisto estis prenonta plej multe - vespo ekzumis ĉirkaŭ la kapo de la lignohakisto, li eksvingis la manon kaj bac! - - la ŝtipoj flugis en korton. Matiaĉjo ekkonis tiun vespan ekzumon, sed pli frue, ol li povis ekkrii: Ondra - -, tri ŝtipoj falis sur lian piedon kaj dispremis liajn fingrojn - - - Pro doloro li falis teren kaj eksiblis nur. Tion do fine faris al li lia koboldo! Piedon li kontuzis al li pro tio, ke Matiaĉjo estis iam lia frato - - -

Matiaĉjon oni ne povis trankviligi.

Kaj poste ili kuŝigis lin en la liton, venigis kuraciston, flegis lin, vartis lin, sed kion helpis ĉio tio: la piedo saniĝis nur duone! La fingroj iel tordiĝis kaj kiam Matiaĉjo unuafoje leviĝis el la lito, li lamiris.

Malgajiĝis la paĉjo, malgajiĝis la panjo, sed nur al Matiaĉjo iel belege ekbrilis kaj floris la okuloj, ĉar en tiuj malgajaj tempoj, kiam la knabo kuŝis en kusenegoj rigardante ĉiam nur en angulon de ĉambro, kie pendis malnova nigra bildo, elpensis Matiaĉjo grandan planon, kiel malebligi la friponaĵojn de Ondra. Matiaĉjo amis tamen nur Ondran kaj ne povis forgesi lin. Kaj tiam, kiam lin ceteraj knaboj vizitadis, li demandis ĉiam nur pri nestoj. Nenia malfacilaĵo! La knaboj rakontis al li eble pri cent paseraj nestoj, pri alaŭdaj, pri anasaj, pri koturnaj, pri sciuraj nestoj, nur pri piga nesto sciis neniu. Sed ĵus pli frue ol Matiaĉjo resaniĝis, alkuris malsaĝa Jura, klakis manplatojn kaj jam li kriis: Mi jam trovis ĝin!

Kie? -

En arbaretoj. -

Vere? Kaj ĉu vi vidis tie pigon? -

Mi vidis. Ĝi ĉiam vagas tie ĉirkaŭen kaj krias, kvazaŭ iu tirus ĝin je flugilo! -

Kaj ĉu estas la nesto alte? -

Ho, kiel alte! Kaj la pinton havas la arbo rekte super akva profundaĵo. -

Tio nenion malhelpas! - flustris Matiaĉjo, - sed Jura, diru tion al neniu! Ni iros tien foje rigardi kaj poste mi diros al vi, kio kaj kiel!

Donu nur Dio, ke Ondra ankoraŭ estu tie! - li pensis en sia animo. Jam de longe, de longe estis la koboldo nek videbla, nek aŭdebla - - -

Estis malgaja kaj malagrabla posttagmezo, kiam fine Matiaĉjo sukcesis nerimarkite forkuri el la hejmo kaj el vilaĝo en kamparon. Tuj, kiam li troviĝis sur postdomaj kampoj, kvankam la piedo doloris, li kuris rekte al arbaretoj eĉ ne haltante. De tempo al tempo li ekpalpis la piedon, ĝemis, sed ne malkuraĝiĝis. Ĝis tiam, kiam li atingis valon inter rokoj, kie neniu povis vidi lin, li haltis, sidiĝis sur ŝtonon kaj iomete ekĝemetis - - -

La vintro jam proksimiĝis kaj tial certe oni povos Ondran konvinki, ke li revenu! Li povas ja eĉ ringon preni kun si kaj nur al homoj en vilaĝo li ne devas malutili. La pigo certe lasos lin for, ĝi sendube jam ne amas lin, ĉar ĝi neniam amas ion en la mondo. Nur donu Dio, ke Ondra ankoraŭ estu tie supre en la nesto! Matiaĉjo denove ekkuris - - -

Kaj poste li enkuris en arbaron kiel leporo, li tute kurbiĝis kaj kliniĝis, sed nur antaŭen li kuris. Arbaretoj jam ne povis esti malproksime. Rivereto turniĝis en malsekaĵoj kaj malaperis en profundegaĵoj. Altaj arboj balancis sin super ĝi el ĉiuj flankoj. Super inkaj ebenaĵoj lumis blankaj beluloj, grizaj alnoj kaj ruĝaj trunkoj de pinoj. Peĉo, rezino kaj akvo bonodoris ĉie ĉi kaj ia malhela krepusko englutis ĉiumomente la malgrandulon - Matiaĉjon kaj reaperigis lin denove kiel lunan radion en malfrua matena krepusko. Kaj la radio-Matiaĉjo glitis, lametis, eksaltadis, ĝemis de tempo al tempo, sed li ne cedis.

Poste devis Matiaĉjo grimpi trans ŝtonegoj kaj vadi tra malvarma akvo, sed li ne cedis. Fine li haltis super la plej alta profundaĵo kaj ĉirkaŭrigardis - - - Aĥ! - altege super li, kontraŭ griza ĉielo balancis sin granda nesto inter branĉoj de maldika arbo kaj supre - ĉu tio ne estis trompaĵo? - balancis sin kaj flirtis ia ruĝa standarteto el malordigita nesto. - - - Ondra estas en la nesto - diris al si Matiaĉjo, ekrigardis la arbon kaj tuj li grimpis supren.

Li sukcesadis malfacile, tro malfacile kun sia doloranta piedo - sed tamen li sukcesadis. Pli frue, ol li atingis la unuan branĉon, dufoje ekturniĝis al Matiaĉjo la kapo, sed poste, kiam li ne ĉesis - subite, subite estis al li kvazaŭ li estus aŭdinta de supre konatan, aĥ, tiun konatan voĉeton: - Nu, frato, ĉu vi jam eŝtaŝ ĉi tie? - Matiaĉjo streĉis ĉiujn fortojn, nur por esti pli proksime al la ruĝa standardeto. Branĉoj fleksiĝis, sed la knabo eĉ ne atentis tion. La nesto estis jam manetende atingebla kaj Matiaĉjo jam pensis, ke li vidas Ondran kaj aŭdas lian inciteman voĉon: Kion? - Lakton vi donooŝŝ? - kiam subite - - -

- - - io krakis sub la knabo kaj pli frue ol Matiaĉjo rerigardi povis, granda branĉo kliniĝis, rompiĝis sub la knabo kaj Matiaĉjo kun ekkrio falegis en akvon - - -

Supre lastafoje ekflirtis io ruĝa tra aero kaj poste ekregis kvieto, ne esprimebla, malgaja silento. - - -

Ploris la paĉjo, kiam iun tagon Matiaĉjo malaperis, ploris la panjo, ploris sinjoro instruisto, ploris la tuta vilaĝo pro la knabeto, kiun amis ĉie ĉiu. Sed eĉ entembigi oni ne povis lin, neniu sciis, kie estas Matiaĉjo, kien li malaperis. - - -

Ĝis printempe oni trovis lin dronigitan en akva profundaĵo. Malbona koboldo logis lin tien, kaj dronigis lin.

 

Tiun ĉi libreton el ĉeĥa lingvo tradukis

Esperantista Rondeto,

aldonita estis en jaro de XIII. nia kongreso

ĉe

Moraviaj Esperanto-Pioniroj

kaj zorge preparita kaj presita ĉe

Bohumír Knechtl kaj Komp.

Ĉiuj kune en ĉeĥoslovaka urbo

Olomouc