Rememore pri la Esperanto-teatro

Verda ĉaro de Julio Baghy

1954-1959

ĉefpaĝo

programoj

Ondráček

Čudová

Opava

 

 

 

 

 

 

Programoj de Verda Ĉaro de Julio Baghy

 

1954-12-16 Vespero de premiitaj konkursaĵoj. Estis prezentitaj orginalaj verkaĵoj, premiitaj en la Internacia Beletra Konkurso de UK 1954: komedieto de Ant. Semann: „Korespondu!“ (ludis la aŭtoro, E. Suchardová, D-ro J. Sucharda kaj L. Rejtharková), unuakta dramo de Ant. Semann „Mi esperas“ el la vivo de D-ro L. L. Zamenhof (ludis D-ro Sucharda la ĉefrolon, Suchardová, Semann, Rejtharková kaj Ant. Slanina), poemojn de E. Urbanová kaj E. Suchardová recitis E.  Suchardová. Tiuvespere estis anoncita la ekfunkcio de artisma kolektivo de EKP „Verda Ĉaro de Julio Baghy“ kaj legita aproba letero de J. Baghy, kies dorlotata revo estis tiamaniere plenumita.

 

1955-04-13 artvespero honore al L. L. Zamenhof, aranĝita de VĈJB en granda salono de Malgranda scenejo.

 

1955-07-13 en Tutŝtata Konferenco en Otrokovice VĈJB prezentis artan programon, en kiu la du teatraĵetojn de Ant. Seemann „Korespondu“ kaj „Mi esperas“. La saman programon prezentis VĈJB ankaŭ en la Somera kolegio de Esperanto en Doksy.

 

1955-12-14 en Malgranda Scenejo okazis solena artvespero de VĈJB honore al nia Majstro kun jena programo:

 1. La 75-a poemo el la kolekto „La vagabondo kantas“ de J. Baghy

 2. H. Sudermann: La hejmo. Laŭ la orginala dramo reverkis kaj e-igis A. Seemann

 3. K. Havlíček- Borovský: Bapto de caro Vladimír

 4. J. Baghy: Ni deksepjaraj. Ni sepdekjaraj.

 5. K. Ĉapek: Patrino. Muntaĵo el la dramo, tradukis R. Hromada.

 

1956-04-11 Artvespero de VĈJB honore al la majstro: Maryša - 4-akta teatra dramo de fratoj Mrštík, por VĈJB akomodis A. Seemann, esperantigis E. Suchardová. La teatraĵo prezentita duafoje 1956-05-07, ankaŭ en Malgranda Scenejo

 

1956-06-04 premiero de E-prezento de „Pigmaliono“ de G. B. Shaw, en Malgranda Scenejo, E-a traduko de E. Suchardová.

 

1956-12-12 Solena vespero honore al L. L. Zamenhof en la granda salono de Malgranda Scenejo. VĈJB prezentis du orginalajn teatraĵojn:

 Marjorie Boulton: Ĉe l' akvo de forgeso (drameto en versoj)

 J. Baghy: Dum tondras kanonoj, verkita por la VĈJB kaj dediĉita al Eva Seemannová

 

1957-14-20/24 Esperantista Klubo ĉe Kleriga Instituto de ONV Praha 2 kunlabore kun Tutŝtata Konsulta Esperanto-komitato aranĝis seminarion por Esperanto-funkciuloj, en kies kadro la 20-an de aprilo je la 19-a horo en Malgranda Scenejo VĈJB prezentis „Nora“ (Hejmo de ludiloj) de H. Ibsen, trad. Eva Seemannová.

 

1957-11-09 Solena Vespero okaze de Granda Oktobra Socialista Revolucio kun artisma programo kaj kun prezento de fragmento el tetraĵo „Patrino“ de Karel Čapek, en traduko de R. Hromada, aranĝo kaj reĝio Antoni Seemann.

 

1958-05-15 Verda Ĉaro de Julio Baghy prezentis en Malgranda Scenejo fabelon de Nazim Hikmet „Legendo pri amo“, tradukitan de Eva Seemannová, kiu kreis la rolon de la reĝino Mahmene Banu.

 

1958-06-07 duafoje prezentita la teatrajo „Legendo pri amo“ antaŭ 150 spektantoj, inter ili la aŭtoro Nazim Hikmet, kiu esprimis sin favore pri la Intemacia Lingvo.

 

1959 Dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio prezentis Verda Ĉaro de Julio Baghy la teatraĵon „Pigmaliono“ de G. B. Shaw.

 

1959-10-10 en la Malgranda Scenejo okazis ripeto de „Pigmaliono“, sukcesinta en Varsovio. Ĝi estis la lasta prezentado de VĈJB.

 

(laŭ Centjariĝo de EK Praha de Jiří Patera