Rememore pri la Esperanto-teatro

Verda ĉaro de Julio Baghy

1954-1959

ĉefpaĝo

programoj

Ondráček

Čudová

Opava

 

 

 

 

 

 

Eva Seemannová:

 

Poezio kaj vero

 

Historiaj faktoj pri vivo de Marie Magdalena Novotná-Čudová, avino de Božena Němcová (La avinjo“)

 

Kiam mi komencis - sub reĝisora gvido de mia amiko kaj reĝisoro Jiří Hraše - studi por sursceneja prezento leterojn de Božena Němcová, mi komencis ankaŭ studi detale la vivon de tiu ĉi rava artistino. Kaj ju pli intense mi dediĉis min al tiu studo, des pli ravita, kortuŝita kaj entusiasmigita mi sentis min. La temo ĉiam pli kaj pli kaptis mian tutan memon, miajn intereson, scivolemon kaj avidon ekkoni kiel eble plej multe, prefere ĉion eblan pri la vivo, laboro, arto de tiu unika estaĵo, pri ŝiaj pensoj, faroj, pri ŝia familio kaj familianoj, pri ĉio, kio inspiris ŝin, kio doloris kaj ĝojigis ŝin. Mi ekzemple notis ĉiujn lokojn de ŝiaj restadoj en Prago kaj provis trovi ilin - kaj fakte mi trovis eĉ nuntempe kelkajn en tiu sama stato kiel tiam, kiam Němcová tie loĝis.

 

Memkomprene, plejparte la domoj estas nun jam detruitaj, eĉ kelkaj stratoj ne plu ekzistas, sed tamen mi precize informiĝis pri ĉiuj ŝiaj intaj loĝlokoj. Kaj same mi volis ekkoni homojn, kiuj influis ŝin, kun kiuj la granda verkistino kontaktis kaj kiuj vivis en ŝia senpera proksimo.

 

Memkomprene, unuavice interesis min la rava estaĵo de ŝia avino, tiel kortuŝe kaj majstre priskribita en la „Avinjo“. Kaj kun granda surprizo mi konsciiĝis, ke la vivo de Marie Magdalena Čudová, edziniĝinta Novotná, estis tute alia ol la vivo de „La avinjo“ - Němcová rajtis submeti sin al siaj revoj kaj fantazio, ŝi ne notis familian registro-liston, sed verkis belan romanon, revon pri beleco, eternaj bono kaj trankvilo. Ŝia romano pri la avino estas majstraĵo absolute malsimpla, arte verkita, ĝi plenumas ĉiujn postulojn pri artefarita kaj arte kreita belaĵo. Sed, la vera, nuda vivo estas kutima malpli bela ol la revo - kaj la vivo de Magdalena Čudová estis vivo kruda, malmola tiom, kiom ni eĉ imagi ne plu kapablas. Mi ekamis tiun virinon, mi kliniĝas humile atntaŭ ŝia mizero, antaŭ ŝia nekredeble kruda vivo, kaj mi estas certa, ke sekvi tiun vivon tra ties realeco ne signifas eĉ ete malvalorigi la verkon de nia sinjorino, tute male: mi konsciiĝas, ke Němcová estis artistino, kaj samtempe ekstaras en humila miro pro unu virina sorto, kiu por ni, modernaj kaj jam tre dorlotitaj homoj, povas esti mirakla ekzemplo pri kuraĝo, humilo kaj bono. Jen do kelkaj historiaj faktoj pri la vivo de Magdalena Novotná-Čudová:

 

Marie Magdalena Čudová naskiĝis en Křovice apud Dobruškaen la montaro Orlické. Ŝiaj gepatroj estis Jan (Johano) Čuda, ĉarpentisto, kaj lia edzino Marie, kiuj naskis sep infanojn; jen iliaj nomoj: Anna, Dorota, Alžběta, Marije, Kateřina, Magdalena, Josef. Precizajn naskiĝdatojn ni ne konas kaj neniam plu kapablos konstati, ĉar en Dobruška maje 1806 ekestis terura brulkatastrofo, dum kiu 20 homoj perdis siajn vivojn, estis neniigitaj multaj konstruaĵoj, garbejoj, la preĝejo, dekanejo, malsanulejo, kaj forbrulis ĉiuj matrikuloj. Tial ni neniam plu kapablos indiki precizan daton de naskiĝo de Magdalena. Sed ĉe ŝia edziniĝo en Kladsko la 5an de februaro 1792 Magdalena Čudová deklaris al la prusa dekano, ke ŝi estas 22 jara. Sekve ni supozas, ke ŝi naskiĝis en la jaro 1770.

 

La familio Čudovi estis ege malriĉa, ili ne havis bienon, kiel rakontas Božena Němcová, sed mizeran kabanon (somere mi estis tie). Unu dokumenton el tiu tempo ni tamen havas; en kelo de la urbodomo en Dobruška restis burgrafaj kaj bienaj libroj, kiujn la brulkatastrofo ne atingis, kaj inter ili troviĝas interesa dokumento:.... .....

 

Certe interesus vin tiu dokumento. Jen ĝia laŭvorta teksto: .....

 

Laŭ la dato de tiu kontrakto - la 8an de novembro l783 - evidentas, ke Jan Čuda, la patro de Magdalena mortis jam antaŭ la jaro 1783, tiam ŝi estis 10, 12 jara knabinjo - jam en sia infanaĝo ŝi iĝis duonorfa.

 

La onta edzo de Magdalena, Jiří Novotný, naskiĝis en Křovice - ĉe la geedziĝo li deklaras, ke li estas 29 jara, do verŝajne li naskiĝis en la jaro 1763 (mi estis ĉijare ankaŭ ĉe lia naskiĝkabano). Li estis absolute orfa, ambaŭ liaj gepatroj mortis, la patrino jam antaŭ longa tempo, la patro neatendite, ne havante eĉ tempon fari testamenton. Jiří estis la plej juna inter sep fratoj. Ilia kabano estis tre ruinigita, mizera kaj ŝuldoŝarĝita. Mizero granda. En la jaro 1781 interkonsentiĝis la gefratoj transdoni la kabanon al uzo de la plej aĝa frato Jan (Johano); Jiří estis tiam 18 jara kaj devis ricevi kiel heredaĵon 10 florenojn, - tio estis lia unusola havaĵo. Pri lia infanaĝo ni ne havas sciigojn, sed certe ĝi estis pezega, enfalante la plej malbonajn tempojn en la historio de ĉeĥa agrikulturisto kaj servutulo: 1769 - 71 la konata granda malrikolto, ĉiu varo estis tre multekosta, homoj mortas pro malsato, 1775 okazis la granda ribelo de terkulturistoj, poste en la jaro 1778 la prusa invado, ruinigo dum la dekmonata milito, denova malsato, homoj ne havis ŝuojn nek vestojn / en Dobré oni en la paroĥejo pruntedonadis komunan mantelon al fianĉoj por la edziĝfesto/.

 

Memkomprene Jiří ne povis studi, kiel rakontas B. Němcová en sia „Avinjo“, ĉar 1/ li ne havis por tio monon, 2) la estrara nobelaro eĉ ne permesus tion al li, ĉar, estante kuratoranto de la orfo, ĝi rajtis postuli de li 3jaran servon sur siaj bienoj, 3) laŭ la terezina verdikto en latinajn studlernejojn neniu, kiu ne scipovis la germanan, estu akceptata. B.Němcová post preskaŭ unu jarcento tion ĉion memkomprene ne plu sciis.

 

Jiří estis teksisto; li ofte vizitadis sian onklon en Křovice - Venceslaon Novotný, kiu loĝis en nro 9. Čudovi loĝis en nro 12 /B. Němcová diras en rakonto de sia avinjo: „apud nia bieno loĝis la vidvino Novotná .... „ do, Čudovi ne havis bienon, Kaj Novotná, la patrino de Jiří, ne loĝis en Křovice, cetere ŝi mortis jam antaŭ nelonge. En Křovice loĝis sole la onklo de Jiří.

 

En 1787 laŭ nova Jozefa verdikto rajtas Jiří foriri libere kien ajn. Tre verŝajne li foriris, kiel multaj aliaj teksistoj, en Kladsko.

 

Por tri jaroj li malaperas ie en mondo, li estas eĉ en Berlino en la kolonio de ĉeĥaj teksistoj, sed kiam oni komencas en Pruslando varbi por la milito, Jiří fuĝas tra Kladsko en Bohemion. Kaj tie, en Křovice li gefianĉiĝas kun Madlenka Čudová. Sed en Bohemio oni ankaŭ varbas por la milito. Jiří dum ia tempo kaŝas sin, poste fuĝas al Kladsko. Imagu: li ne estis edzo, ne laboris sur ia bieno aŭ aliloke, he havis monon por elpagi sin mem kaj krom tio li estis absoluta orfo, la estraro certe prenus lin kaj tiam oni militservis dumvive, vivodaŭre - sed li estis enamiĝinta! Kaj fuĝi li povis sole al Kladsko - estis proksime, 3 horojn daŭris al junulo la vojo al Šnapa super Olešnice kaj tio estis jam la limo; la vojo bone konatis, oni iradis tie kun la teksita varo al Kladsko kaj reen. Kaj Jiří certe ne fuĝis sola. Sed en Kladsko li renkontiĝas kun prusaj varbistoj.

 

Ni ne scias precize, kiam li fuĝintis, sed versimile estis iam dum la jaro 1791. Somere aŭ aŭtune en la sama jaro sekvas lin tra tiu sama vojo lia fianĉino Madlenka Čudová. Ŝi iras kun scio kaj konsento de ambaŭ familioj, Čudové kaj Novotní sciis pri la sinkaŝado kaj fuĝo de Jiří kaj konsentis, ke Madlenka iru por edziniĝi al Jiří. Memkomprene ŝi ne povis iri al la paroĥejo por peti: donu al mi miajn dokumentojn, ĉar mi fuĝontas al mia fuĝinta fianĉo - tial ŝi foriris sen dokumentoj kaj pli poste tiujn neniigis la brulkatastrofo.

 

La geedziĝo okazis la 5an de februaro 1792 kaj Madlenka estis tiam 2 monatojn graveda. Ĉi fakto malkovritis nur antaŭ nelonge, ĉar ĝis nun ŝian unuenaskitan filon oni supozis Karolon Kašpar, kiu naskiĝis nur en la jaro 1794. Sed antaŭ nelonge estis trovita la baptolisto de la unua infano Johano Karolo Aŭgustin, kiu naskiĝis la 8an de aŭgusto 1792. La baptolisto estas deponita ĉe Karolicki urzad Parafialny v Klodsku.

 

La geedzoj Jiří kaj Madlenka Novotných vivas vivon de prusaj soldato kaj soldatino, li en la fortikaĵo, ŝi en la urbo. Vivtenas ilin lia soldatsalajro kaj ŝia laboro - Madlenka estas teksistino, kiel preskaŭ ĉiu montarano en tiu tempo / memkomprene temas pri la montaro Orlické/.

 

Laŭ Božena Němcová la avinjo rakontas, ke ŝia edzo Jiří mortis, estinte vundita en la batalo. Sed ankaŭ tio estas nur romano-fantaziaĵo. La enskriboj en matrikuloj en Kladsko pruvas, ke Jiří vivis en Kladsko ankoraŭ multajn jarojn post sia maldungo el la armeo. En la batalo kontraŭ Košciusk estis Jiří sufiĉe grave vundita en la piedon, kiun necesis fortranĉi. Tamen verŝajne nun komencas la plej feliĉaj jaroj de Madlenka kaj Jiří - ili ambaŭ teksas kaj Jiří ne plu estas soldato. Li mortis nur la 17an de majo 1805 je tuberkulozo, kaj la enregistro pri lia morto troviĝas ankaŭ ĉe la Kat. urz. Paraf. v Klodsku.

 

Madlenka havis 9 infanojn, kelkiuj mortis en Kladsko ne malfrue post la naskiĝo. Ĉiuj bapto- kaj morto-enregistroj troviĝas ĉe la menciita ofico en Kladsko. La lasta filino Johana Barbora Terezie estis postmortanaskitino, Jiří mortis en majo 1805 kaj tiu ĉi knabineto naskiĝis la 5an de septembro 1805. Tiu ĉi Johana Barbora Terezie estis longe opiniata la patrino de Božena Němcová, sed ŝi estis nur ŝia onklino. Patrino de Němcová estis Marie Magdalena Terezie, naskiĝinta la 8an de novembro 1797, do ŝi estis 22jara, kiam naskiĝis B.N., kaj ne 15jara - dekkvinjara estis la onklino de B.N., la menciita lasta filino de Madlenka, Johana Barbora Terezie.

 

Kaj nun pri la vivo de Madlenka post la morto de Jiří. Němcová rakontas en sia „avinjo“, ke oni proponis al la vidvino Novotný eduki ŝiajn filojn en fremdaj lernejoj kaj ke la vidvino rifuzis tion kaj prefere foriris. Jen ekzemplo pri bela patriotisma sento de Němcová, sed la vero aspektas iom aliel: depost februaro 1807 scias la estro de la fortikaĵo en Kladsko von Götzen, ke la fortikaĵo sieĝotas, ĉar proksimiĝas la franca armeo - estis milito kontraŭ Napoleono de la jaro 1806. Von Götzen rapide kompletigas soldataron, kolektigas armeojn kaj nutraĵojn. Kaj ĉefe - li ekziligas ĉiujn fremdlandanojn, kiujn li ne povus utiligi por la milito kaj kiuj formanĝadus el malmulta nutraĵo, bezona por soldatoj.

 

Madlenka Novotná estas fremdulino, ŝi ne plu havas edzon kiu povus esti utila por la milito, sed ŝi havas nuntempe kvar infanojn, kaj ĉiujn necesus nutri. La ekziliga ordono plene koncernas ŝin, ŝi foriras, ĉar ŝi devas foriri, estante ekziligita kun ĉiuj siaj infanoj. Kaj denove ŝi ne petas siajn dokumentojn en la paroĥejo, - aŭ ŝi foriras rapide kaj forgesas pri tio, aŭ tio por ŝi ne valoras: ŝi kaj ŝia edzo vivis ja ĉiam sen dokumentoj. Kaj tiel okazis, ke la dokumentoj ne perdiĝis kaj estis lastatempe trovitaj en Kladsko ĉe la menciita ofico.

 

Versimile ŝi ne foriras kun tri infanoj, kiel rakontas Němcová, sed kun kvar - ĉar tiu unuenaskita ne mortis en Kladsko. La plej malgrandan knabineton ŝi portas surmane, la knabinjo estis unu kaj duonjaron aĝa.

 

La vojo, kiun iris Madlenka Novotná el Kladsko en Bohemion, estas konata, mi povus precize priskribi ĝin, aŭ montri sur la mapo, sed mi ne volas trolongigi mian rakonton. Nur mi mencios, ke ŝi foriris el Kladsko printempe, en la jaro 1807, dum la komencanta tagiĝo kaj malfrue vespere venis al Olešnice. Nun mi memorigas vin pri tio, ke ŝi rajtis resti /laŭ la kontrakto/ en sia naskiĝkabano nur ĝis sia memstariĝo, do nun ŝi ne plu rajtis reveni tien. Tial ŝi ne iris tuj al Křovice - cetere tion ŝi absolute ne povus fari en unu tago - sed nur al Olešnice, kie ŝi kun siaj infanoj tranoktis. Certe ŝi trovis tie konatulojn, eble eĉ parencojn, ankaŭ el la familio de sia edzo.Do, vidu - Němcová rakontas, kiel la avinjo revenis el Kladsko al siaj gepatroj - kaj Madlenka jam longe ne havis gepatrojn en tiu tempo, cetere ŝi ne naskiĝis en Olešnice, kiel  mencias Němcová, sed en Křovice. Kaj same ŝi ne povis resti en sia kabano, ĉar neniam dum sia vivo ŝi havis propran kabanon... Ni ne scias precize, kion ŝi faris dum tiuj jaroj, dum tiuj multaj jaroj antaŭ ol ŝi venis al  Ratibořice. Sed ŝi devis vivi kiel dungitino ĉe fremdaj homoj. 

 

La montaro  Orlické estis teksista regiono kaj estis tie kutimo, ke oni dungis iun al teksiaparato tie, kie oni havis du tiajn aparatojn kaj pro malsano aŭ alia kaŭzo sur unu oni ne laboris. Tiamaniere devis vivi ankaŭ Madlenka kun siaj infanoj, cetere tiuj maturiĝantaj baldaŭ foriradis el la montaro, Kašpar en Vienon kaj Terezie, la onta patrino de B.N., ankaŭ en Vienon, kie ŝi laboris kiel servistino. Tie ŝi konatiĝis kun Jan Pankl kaj naskis sian unuan filinon kaj eble interesos vin, ke sur ties baptolisto estas nomo Barbora Novotná. Post kvar monatoj Pankl edziĝis al terezka kaj donis la nomon ankaŭ al sia filino Barbora, onta granda verkistino Božena Němcová.

 

EnRatibořice venis Magdalena Novotná en la jaro 1825 - tiam estis Barunka kvinjara. /mi/ Kun Magdalena venis al Ratibořice ankaŭ ŝia plej juna filino Johanka, por kiu Pankl prizorgis postenon en la kastela kuirejo.

 

La malmultaj jaroj, pasigitaj en Ratibořice, nepre estis por la avino jaroj de feliĉo. Ŝi havis tie nepojn, la malgranda Barunka fariĝis ŝia favoratino. Sed tamen baldaŭ evidentiĝis malakordiĝoj inter la avino kaj ŝia filino Terezie, kiu jam apartenis al pli nobla societo kaj riproĉis al sia patrino ŝiajn simplajn kutimojn kaj fakton, ke ŝi na parolis germane. Magdalena estis simpla kampara virino, ŝi ne volis kaj ne kapablis akomodiĝi. Jam post kvar jaroj, en la jaro 1829, translokiĝas la avino en la nobelkastelan korton al sia plej juna filino Johanka. Kaŭzo estis, ke Johanka atendis eksteredzecan infanon kaj Terezie, kiu nun apartenis al pli alta socio, forgesis, ke ŝi mem naskis eksteredzecan filinon kaj opiniis tion skandalo kaj honto por la tuta familio. La avino memkomprene ne estis tiom severa. En la jaro 1830 foriris la avino kun Johanka al Ratibořice kaj se ni legas notojn de B.N., kiu intencis verki sian vivpriskribon sed bedaŭrinde neniam tion faris, ni trovas, ke verŝajne temis pri sufiĉe drasta „elpelo el la hejmo“. La eksteredzeca filo de Johanka naskiĝis en Chvalkovice kaj post 10 monatoj mortis.

 

Poste foriris Johanka en Vienon kaj la 60 jara Magdalena Novotná denove revenas al servutula vivo de dungitino.

 

Dume Johanka, kiu servis en Vieno kiel kuiristino, edziniĝis tie al la urba harinvendisto Šimon Josef Fräntl kaj en la jaro 1837 naskis sian unuan - do la unuan kun sia edzo - infanon. Ni ne scias precize, kiam la avino alveturis al tiu ĉi sia filino en Vienon, sed jam en tiu sama jaro, en 1837, ŝi estas jam notita en la listo pri loĝantaro de la urbo Vieno, sekve ni supozas, ke Johanka, atendante la infanon, venigis al si sian patrinon por ke tiu helpu ŝin.

 

En Vieno, en la familio de sia laste naskita filino, restis Magdalena Novotná-Čudová ĝis sia morto. Neniam plu ŝi revenis al sia amata montaro, kie ŝi naskiĝis. Kaj kiam ŝi mortadis, ŝia amata Barunka, tiam jam edzino de Němec, vivis kun sia edzo en Polná, estis laŭ siaj propraj vortoj ankoraŭ feliĉa kaj nenion sciis pri la mizero de sia avino, kiu tiom amis ŝin kaj pli poste inspiris ŝin al plej rava juvelo de nia nacia literaturo.

 

Magdalena Novotná-Čudová mortis absolute malriĉa kaj estis entombigita en la malnova matzleinsdorfa tombejo en Vieno, sed vane ni serĉus ŝian tombon: la tombejo proksimume antaŭ 30 jaroj estis nuligita kaj ŝanĝita en parkon. Do el unu tiom peza vivo, kies mizeron ni hodiaŭ eĉ imagi ne plu kapablas, restis absolute nenio ....

 

El la „primorta enskribo“, kiun deponitas ĉe Katholisches Pfarramt St.Florian, Wien, ni scias, ke Magdalena Novotná mortis je la tria horo matene la 27an de marto 1841 en Vieno nro 439 , kaŭzo de la morto estis pulmoparalizo. Kaj aŭskultu la kortuŝan enskribon el la „Listo pri postlasaĵo“ - mi legos al vi la ĉeĥan tradukon, ĉar memkomprene la dokumento estas germana: .......