Rememore pri la Esperanto-teatro

Verda ĉaro de Julio Baghy

1954-1959

ĉefpaĝo

programoj

Ondráček

Čudová

Opava

 

 

 

 

 

 

Jindřich Ondráček rememoras

 

 

            En la jaro 1955, veninte en Prahan, mi tuj komencis vizitadi la Esperanto-klubon, merkrede, kaj junularajn renkontiĝojn, marde.

            Tiam la Verda ĉaro de Julio Baghy jam ekzistis, ĝi prezentis jam kelkajn programojn. Eva Seemannová konvinkis min, ke ankaŭ mi estu ano de Verda ĉaro de Julio Baghy.

            Mian unuan rolon mi studis en la teatraĵo Mariŝa de fratoj Mrštík. Mi ricevis la rolon de Francek, sed kvankam mi konis la rolon kaj kun ceteraj partoprenis la provludojn, al Seemanová ŝajnis, ke por tiu rolo mi estas tro trankvila kaj fine anstataŭis min Jiří Pastor.

            Sed en la dua teatraĵo, Pigmaliono de G. B. Shaw, mi ricevis rolon de kolonelo Pickering. Kelkfoje ni prezentis la teatraĵon en Praha, poste nia grupo ricevis inviton prezenti Pigmalionon dum la Varsovia kongreso en la jaro 1959.

            Por ilustri la tiaman politikan etoson: la inviton subtenis pola ministro (mi ne plu memoras kiu), ni havis aĉetitajn trajnbiletojn por trajno forveturonta je la 15a horo, sed ankoraŭ tagmeze ni sidis en nia ministerio kaj atendis la permeson por forveturi. Tamen ni elveturis el Praha kaj nur tiam, kiam ni trapasis la ĉeĥoslovakan-polan landlimon, ni estis certaj, ke ni atingos Varsovion.

            Tie, en la palaco de kulturo, kie okazis la kongreso, ni  poste prezentis Pigmalionon. Vidante tie la scenejon, ni estis ŝokitaj.

            En Praha ni kutimis ludi en Malá scéna (Malgranda scenejo), kie la scenejo havis nur kelkajn metrojn. En la kulturpalaco estis la scenejo preskaŭ 50 metrojn longa. Ni devis alkutimiĝi paroli al 6 mikrofonoj, kiuj pendis de la plafono.

            Tio ne estis la sola problemo. La rolon de servistino Pearc ricevis Inge Bartošíková. Kiel nederlandanino ŝi ne ricevis permeson veturi al Pollando.

            Mi jam ne scias, kiamaniere - por anstataŭi ŝin - ricevis la rolon samideanino el Pardubice (la nomon mi ne plu rememoras). Preskaŭ antaŭ la forveturo al Varsovio ŝi malsaniĝis.

            Kiel nun rapide trovi novan anstataŭintinon? Jen estis elektita Jaroslava Míčová, kiu gvidis infanan lernejan rondeton, kiu deklamis poemojn kaj prozojn prezentitajn tiam dum politikaj, sindikataj kaj similaj kunvenoj, tiel nomata „kulturní vložka“ (kultura parto).

            Ŝi akceptis la rolon. Ĉiuj estis trankvilaj, ĉar ĉiuj supozis, ke ŝi havas spertojn ankaŭ en teatro.

            En trajno al Varsovio Antonín Seemann, kiu reĝisoris, demandis, ĉu Míčová konas sian rolon. Ŝi respondis ke jes. Sed siajn frazojn ŝi prezentis kiel poemon, ne sciante, en kiu momento diri la ĝustan.

            Do la tutan veturon en la trajno, en unu kupeo, ni pruvadis partojn de ŝia rolo, por ke ŝi alkutimiĝu, kiam estas ŝia vico por paroli.

            Tamen dum la prezentado en Varsovio okazis jeno.

            Sur la scenejo estis Pickering, Eliza kaj Higins. Eniris servistino Pierc (Míčová), diris sian frazon, poste interparolis Higins kun Eliza kaj subie estis silento. Tra la scenejo iradis kontraŭ si Eliza kaj Higins. Dum ilia preterpaso Eliza mallaŭte diras al Higinso: „Do parolu“. Dum la dua renkontiĝo meze de la scenejo Higins respondis al ŝi: „Mi havas nenion por paroli.“ Tiel okazis kelkfoje. Malantaŭ la scenejo Seemann rimarkis, ke io ne estas en ordo. Post pli longa silento li sufloris al Míčová. La situacio estis savita, poste ĝis la fino okazis nenio malbona.

            Ni supozis, ke tio estas terura hontindaĵo. Sed la spektantoj opiniis, ke la situacio estis tiamaniere bone substrekita, akrigita. Do ni malfeliĉis pro la hontindaĵo, spektanto tion sentis male.

            En Praha la rolon de Pickering ludis mi. Por la kongresa prezentado, ĉar mi por la kolonelo estis tro juna (24-jara), devis tie anstataŭi min sinjoro Rybinski. Same, antaŭ la forveturo, li malsaniĝis, kaj mi ludis mian rolon en Varsovio.

            Glora epoko de la Verda ĉaro de Julio Baghy estis dum mia soldatservo. Tiam estis prezentita Nora de Ibsen, Legendo de amo de Nazim Hikmet, kiu hazarde estante en Praha, partoprenis la prezentaĵon.

            Post mia reveno al la civila vivo mi ludis ankoraŭ en la teatraĵo Matka (Patrino) de Karel Čapek.

            Pro diversaj kaŭzoj poste la grupo disfalis kaj foriris el Praha.

            Eva Seemannová en postaj jaroj prezentadis diversajn monologojn. Iam-tiam antaŭ ŝia programo mi legis enkondukajn vortojn.

            Kun siaj programoj en Esperanto aŭ ĉeĥe ŝi vizitadis ankaŭ diversajn urbojn, kie ŝi havis prezentaĵojn.

            Ankoraŭ mi devas aldoni, ke ĉiujn tekstojn tradukis ŝi mem, eventuale iam kunlaboris A. Seemann.

            Post la sukceso en Varsovio ni ricevis inviton al la venonta kongreso en Bruselo. Sed ni jam ne ricevis permeson veturi okcidenten.