Josef Vondroušek (1904-1995)

esperantský překladatel - esperantlingva tradukanto


ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 

Josef Vondroušek

(1904-1995)

La 6-an de decembro 1995, kvin tagojn post sia 91-jariĝo, neatendite mortis honora membro de ĈEA kaj UEA, diligenta tradukanto el la ĉeĥa literaturo, sinjoro Josef Vondroušek. Neatendite, ĉar malgraŭ sia alta aĝo li aspektis apenaŭ 70-jara, vigla, aktiva kaj tute ne kaduka. Ni supozis, ke li sen problemoj ĝisvivos UK en Prago, por kiu li preparis sin kun plezuro.

Josef Vondroušek naskiĝis la 1-an de decembro 1904 en Brno, kie li ankaŭ studis liceon kaj komercan akademion kaj ekoficis kiel bankoficisto. Esperantistiĝinte en 1922, li membriĝis en Esperanto-Klubo en Brno kaj baldaŭ tie plenumis funkciojn de sekretario (1929) kaj prezidanto. De post 1931 li estis komitatano de la Asocio, fidele kunlaboranta. Li sciis krei novan publikon esperantistan kaj areton de kunlaborantoj, kiuj grandparte devenis el la kursoj de li daŭre organizataj kaj tre ofte persone gvidataj. Josef Vondroušek komprenis egale la gravecon de loka agado kaj de la kunlaboro kun la centro kaj la signifon de la regulaj kunvenoj kun allogaj programoj, sciis ĝentile kaj persiste insisti pri esperantlingva konversacio kaj pri partopreno de multaj membroj en la kluba aktiveco. En 1945 fariĝis la programoj de la klub-kunvenoj en Brno afero antaŭe planata por ĉiu monatkvaro, kio estis aranĝo modela, praktikata en nemultaj kluboj aliaj sur nivelo tiom alta. Dum kvin jardekoj Josef Vondroušek preparis Bultenon de EK Brno kun la programoj kaj multaj aktualaj informoj.

Josef Vondroušek fariĝis nekutime fekunda konanto de la Esperanto-literaturo, precipe beletra. Krom tio li fariĝis majstro en esperantlingva konversacio, kiun li estris en unika kvalito. Krome li publikigadis multajn propagandajn kaj informajn artikolojn kaj noticojn ĉeĥajn. Menciindas almenaŭ liaj rubrikoj gviditaj dum kvar jaroj en la gazeto Ruch kaj Nový lid. Regule li sendadis informojn pri la movado al ĉeĥlingvaj ĵurnaloj en Brno.

Lia edzino Milada Vondroušková (1913-1971) estis lia konscienca helpantino precipe en la organiza agadsfero, ekz. dum ambaŭ ĉeĥoslovakaj Esperanto-kongresoj okazintaj en Brno.

Dum multaj jaroj li gvidis Esperanto-kursojn en Klubo de Brno kaj en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, precipe pri historio kaj literaturo de Esperanto (pri kiuj li verkis broŝuretojn) kaj la saman fakon li ekzamenis ĉe la asociaj ekzamenoj de ĈEA.

Lia plej granda merito kaj verko estas tradukado el la ĉeĥa literaturo, precipe la verkaro de Karel apek, lia amata aŭtoro. Lia literatura agado precipe akiris por li ne nur titolon de honora membro de ĈEA (1979), sed ankaŭ de UEA (1992). Traduki li komencis post la dua mondmilito. Li ellernis parkere Plenan Vortaron por esti armita per granda vortostoko. Siajn tradukojn li plurfoje relaboris, lasis ilin ripozi” kaj post certa tempo reverkis ilin denove. Li klopodis, ke lia Esperanto estu klara kaj eleganta.

Ĝis nun aperis jenaj verkoj de Josef Vondroušek: Historio kaj biografioj, Historie a spisovatelé, ambaŭ por SET Lančov, Libro de apokrifoj kaj Rakontoj de la unua poŝo kaj Rakontoj de la dua poŝo de Karel Čapek, Ondro kaj drako de Viktor Dyk, El mia vivo de Vítězslav Nezval, Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek, Propra biografio de Karolo la IV-a kaj du antologietoj: Ĝojoj de mia vivo okaze de lia 80-jariĝo kun tradukoj el Jirásek, K. Čapek kaj J. Šmíd kaj Karel Čapek kun fragmentoj el la verkaro de la ĉeĥa majstro en traduko de J. Vondroušek (aranĝis J. Karen).

El liaj manuskriptoj estas komputile prilaboritaj kaj preparitaj por eldono Saturnin de Zdeněk Jirotka, Naŭ fabeloj de fratoj Čapek, El la notlibro de sankta Petro de Jarmila Hašková, Puraj ĝojoj de mia vivo de Jan Šmíd, Primoloj de Svatopluk Čech, Ŝtono kaj doloro de Karel Schulz (unuaj 300 paĝoj), Aŭdienco de Václav Havel, El la vivo de insektoj de fratoj Čapek, fabeloj Punita orgojlo, Princido Bajaja de Božena Němcová, Karolo la IV-a kaj Bohemio de Václav Chaloupecký kaj La plej eminenta el Pierotoj de František Kožík, kies ĉefa tradukinto estis Jiří Karen, sed Josef Vondroušek grave kunlaboris.

En manuskriptoj ankoraŭ atendas prilaboron jenaj verkoj: Super valoj mateniĝas de František Kožík, Malnovaj ĉeĥaj mitoj de Alois Jirásek, Edzinigebla knabino kaj Zorgoj de kronitaj kapoj de Miloslav Švandrlík, , kaj verkoj de K. Čapek: Afero makropulos, Hordubal, Meteoro, Ordinara vivo, Anglaj Folioj, Italaj Folioj, Ekskurso en Hispanio kaj Vojaĝo Norden.

Kiel vi povas vidi, sinjoro Vondrou ek inklinis traduki bonhumorajn verkojn, ĉar en la mondo estas sufiĉe da malĝojo kaj en Esperantujo bonhumoraj verkoj ne abundas.

 

Tradukoj kaj verkoj:




 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio