Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *




ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 



Theodor KILIAN

(1894-1978)

naskiĝis 26. 9. 1894 en Ivančice, Moravio. Esperanton li lernis kiel militkaptito en Tomsk, Siberio 1919. Li instruis ĉe popollernejo (1920 - 1928), poste kiel ŝtata instruisto por la germana lingvo ĉe la komerca gimnazio en Třebíč (ĝis 1951), fine kiel direktoro de sanitara kaj sociala gimnazioj (ĝis 1954), poste emerito.

Funkcioj: Ano kaj delegito de UEA de 1921, gvidis pli ol 40 E-kursojn, fondis kun siaj kursanoj E-klubojn en Ivančice (1930) kaj Třebíč (1947 ĝis 1965 ĝia prezidanto), prezidanto de E-klubo en Brno (1934 - 40) kaj multaj aliaj. En la jaroj 1946-47 li kolektis por la Deklaracio de UEA 5631 individuajn kaj 1 002 000 kolektivajn subskribojn.

Aktivecoj ĉe la radio-stacio en Brno konata kiel Verda Stacio: kiel konstanta kunlaboranto de VS (1932 - 38) li faris multajn propagandajn paroladojn en la ĉeĥa kaj Esperanta, tradukis unuaktajon de I. Herrmann: La pentristo kaj la fiakristo (elsendita 1933), verkis radioludon Momentoj el la vivo de L L. Zamenhof (els. 1937), tradukis La blankan malsanon de Karel Čapek (elsendita kaj eldonita de Moraviaj E-Pioniroj 1938).

Verkoj: Li skribis multajn ĉeĥajn kaj germanajn prop. artikolojn, verkis E-kurson por la germana gazeto: "Der Freidenker" (La Liberpensulo 1925-26), ĉeĥan broŝuron Esperanto kaj ĝia kreinto (1936), E-libron por siaj 3 radiokursoj (7 eldonoj, 31 000 ekz. 1933-48), detalan Ekzercaron de Esperanto, por SET li verkis libretojn ABC-lernolibro, 800 vortoj plej ofte uzataj kaj LMR - La mondo rakontas (50 rakontoj el 5 kontinentoj).

Lia aktiva kaj fruktodona vivo estis finita neatendite la 3-an de julio 1978.

Verkaro:









 

 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio