Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *




ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 



STANISLAV Kamarýt

(1883-1956)

La ĉeĥoslovaka esperantistaro havis en Stanislav Kamarýt sian plej eminentan figuron: ekde la komenco de la Esperanto-movado en tiu ĉi lando ĝis nun ne aperis en ĝi viro de simila signifo. En la tutmonda Esperanto-movado li apartenis al vico de ĝiaj plej valoraj kunlaborantoj. Li estis honora membro de UEA.

Kamarýt lernis Esperanton en 1900; li estas unu el la fondintoj de la organizita Esperanto-movado inter ĉeĥoj, pioniro senlace aktiva ĝis sia morto. Liaj funkcioj en la Bohema Asocio Esperantista, poste Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj la lasta en Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko estis por li ĉiam funkcioj laboraj, egale, ĉu li estis sekretario, vicprezidanto aŭ prezidanto de la nomitaj organizoj, ĉu prezidanto de la 13-a Universala Kongreso en Prago, ĉu redaktoro de "Bohema Esperantisto" de "La Progreso" aŭ de "Esperantista" (EAĈSR) kun siaj nenombreblaj kontribuaĵoj.

Profesie Kamarýt estis profesoro kaj poste direktoro de teknika gimnazio en Bratislava, post 1938 gimnazia direktoro en Chotìboø. Krom la agado sur la Esperanto-kampo li estis filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka.

Li partoprenis en la internacia agado per multaj instigoj kaj grandsignifaj faroj, li ne konsideris nura honoro sian multjaran membrecon en niaj altaj lingvaj institucioj (Lingva Komitato, Akademio) kaj eĉ en ilin li klopodis enverŝi sian aktivecon. En grandaj entreprenoj esperantistaj de internacia signifeco li senhezite akceptis la taskon de ĉeĥoslovaka kunlaboranto. La ciferoj kaj indikoj, kiujn li - ĉiam nepre en ĝusta tempo - liveris al tiuj enketoj k. s., estis ĉiam sobraj kaj plej seriozaj. En la "Enciklopedio de Esperanto" estis Kamarýt unu el la tre rigoraj kunlaborantoj. Estis li, kiu instigis la relative grandan ĉeĥoslovakan partoprenon en la Internacia Esperanto-Ekspozicio en Montevideo (1954).

Lia líteratura agado estis tre ampleksa. Pri nia afero li verkis sennombrajn artikolojn kaj eseojn ĉeĥajn kaj esperantlingvajn. Li estis ankaŭ talenta tradukanto de prozo kaj poezio. Apenaŭ iu scias, ke li tradukis la romantikan poemon "Majo" de Karel Hynek Mácha kaj la dramon de Vítìzslav Nezval "Ankoraŭ hodiaŭ subiĝas la suno super Atlantujo (ambaŭ en manuskriptoj). Lia redakto de "Ĉeĥoslovaka antologio" [93]; fundamenta libro de nia literaturo, estis unu el la multaj okazoj dum jardekoj, kiam oni havis, la plezuron kunlabori kun li. Ni posedas ankaŭ lian instruan verkon Mezinárodni jazyk (Internacia lingvo) [234], lian "Filozofian vortaron" [233], lian slovakan "Esperanto-ŝlosilon" en du eldonoj [271, 272].

El liaj fakaj verkoj ĉeĥlingvaj ni menciu almenaŭ O dvojí pravdé. Myšlenky jeŝitného filozofa (Pri duspeca vero. Pensoj de vanta filozofo), eld. en Prago, 1920, kaj O jednoznaènosti mravniho soudu [Pri unusignifeco de etika juĝo ), eld. en Prago, 1926.

Kiam evidentiĝis urĝa neceso posedi historion de la ĉeĥoslovaka movado, estis nur Kamarýt, de kiu oni povis atendi ĝian liveron. Li senhezite promesis, diligente eklaboris kaj finis en 1955. Malgraŭ tio, ke la verko estis longe kvazaŭ kaŝita, ĝi nun fariĝas unu el liaj monumentoj. Kaj en la lastaj tagoj antaŭ sia morto li laboris super la grandaj Esperanto-vortaroj de Filip, preparante ilin por nova eldono.

E1 la nekrologo verkita en 1956 de Ota Ginz, lia intima kunlaboranto, ni citas: "Ni ne plu aŭdos lian paroladon, kiu estis ĉiam ĝuo por la aŭskultantoj. Kamarýt evitis kliŝojn, uzis neniun malplenan vorton, en ĉiu frazero enestis signifo kaj bona valoro. Li parolis kiel scienculo, majstrante plene sian temon, sed mirinde sperta ankaŭ en plej diversaj aliaj fakoj. Li instruis kaj sciis amuzi per siaj paroladoj, homo klera kaj sprita. Karakteriza estis lia prononcmaniero kun vokaloj preskaŭ senescepte mallongaj. Neniam plu ni aŭdos lian ,Nepre!', per kiu li kutimis emfazi esprimojn akcentendajn.

Kiu konis doktoron Stanislav Kamarýt, neniam forgesos tiun ĉi homon plenan de saĝo, homon de nobla karaktero kaj de plej bona koro."

Lia cindro kuŝas en la tombejo en Praha-Holeŝovice.

Verkoj:

Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio











 

 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio