Stanislav Kamarýt

Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

ANTAŬPAROLO

Estis la Someraj Esperanto-Tendaroj (SET) en Ĉeĥoslovakio, aranĝataj ĉiujare de 1952 kiel ennatura studkursaro precipe por la junularo, kiuj en siaj lecionoj pri la historio eksentis mankon de manlibro pri la historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio. D-ro Kamarýt volonte akceptis la instigon de SET en Žimrovice kaj fervore eklaboris sur tiu ĉi ĝis nun neplugita kampo. Lia partopreno en la movado ekde la jaro 1980 plifaciligis la taskon.

Kamarýt finis la verkadon en la jaro 1955. Laŭ la letero al Vlastimil Novobilský, la posta aŭtoro de la literatur-historia manlibro por SET [340], Kamarýt jene imagis la finan parton de sia Historio: "Mi prezentas al mi, ke la historio finiĝos en 1952, kiam ĉesis aperadi la Asocia organo Esperantista kaj Esperanto-Asocio en ĈSR estis likvidita. Tiam komencis agadi organizite kaj konscie nia Junularo. Estus bele fini per aparta ĉapitro pri tiu (junulara) epoko. Tial mi tre dankus vin, se vi sendus al mi materialon, kiun vi ricevos de viaj [junularaj] delegitoj kun eventualaj rimarkoj viaj pri sintenoj kaj meritoj de unuopuloj." Sed la subita morto [ 1956-07-30 ) malhelpis lian planon.

Nur post 15 jaroj aperis ideo publikigi la verkon de d-ro Kamarýt, okaze de la konferenco en Brno traktanta la historion de la movado en niaj landoj [ 1971-06-12/13 ]. La manuskripton afable disponigis la filino de la aŭtoro, prof. Zdenka Gruberová en Prago.

La verko estis trovita nepreta por preso, estis necese submeti ĝin al ampleksa redakta laboro, kiun unue prenis sur sin Vuk Echtner, poste en 1978 Jan Werner, kiu fine de 1979 en la redaktan kolektivon akceptis duopon Jaroslav Maøík kaj Zdenìk Hršel. La ĉefa tasko de J. Maøík estis kunlabori super la indekso de personoj, krom tio li grave kontribuis per pluraj kompletigaj detaloj kaj tutaj tekstopartoj. La ĉefa tasko de Z. Hršel estis kompili la bibliografian indekson, plu li helpadis verkontroli iujn informojn donitajn en la verko.

Per la indeksoj ni celis malpezigi la tekston, forigi person-datojn kaj bibliografiajn indikojn pri libroj kaj tamen konservi ilin en la verko, ja eĉ ampleksigi kaj alirebligi, ĉar la manuskripto ĝuste el tiu vidpunkto estis nekompleta.

Malgraŭ nia peno ni ne sukcesis trovi datumojn pri pluraj personoj kaj publicaĵoj, precipe el la malnova aŭ iom malnova tempo (pro likvidoj de la Asocio kaj la membro-kartotekoj, pro gazet-eldona vakuo en iuj periodoj, nealireblo de iuj malnovaj gazet-kolektoj, neprecizaj gazet-informoj, malhavo de serioze kaj fake gvidata arkivo, ofte tre nekontentige prizorgataj bibliotekoj k. a.). Kiomgrade ni sukcesis, vi konstatos mem. Kaj se vi scias pliajn datumojn, liveru ilin al la responda redaktoro de tiu ĉi libro ĉu rekte, ĉu pere de ĈEA en Prago cele por eventuala plua eldono de la verko.

Kiu konis d-ron Kamarýt, tiu scias, ke lia Esperanto estis rapide fluanta, mallongvokala, portanta trajtojn kvazaŭ malnovtempajn, tamen riĉa. La teksto posedas liajn lingvajn specifaĵojn, ekzemple en frazkonstruo, en ioma neglektado de la difina artikolo. La redakta laboro ne estis facila ankaŭ pro konstanta prikonsiderado de la specifaĵoj, kiuj en iuj kazoj bezonis korekton. Plurloke ni do metis la gramatikan artikolon, ŝanĝis vortordon, precipe en kazo de adverboj, kies pozicio ludas gravan rolon en rilatigo nur al sekvanta frazelemento.

Estis necesaj kelkaj kompletigoj de la teksto mem. Tiujn ni laŭ subjektiva prikonsidero aŭ envicigis kun atentigo pri redakcia aldono (A. d. 1. red.) aŭ noto (N. d. 1. red.), aŭ, se ili havis karakteron de nura prifakta elnombro, simple aldonis en la tekston sen atentigo pri editora tuŝo.

Plej ampleksa kompletigo rilatas la radioelsendojn en la ĉapitro 5.26., ĉar ne estis trovita en la postlasaĵo la manuskripta folio n-ro 196. La folio probable enhavis tekston pri la artoprogramoj de Radio Praha. La ĉapitro pri radioelsendoj estis do rekonstruita, iom pli detale, fare de J. Maøík. Li parte uzis raportojn de Kamarýt en "Esperantista" kaj parte verkis novan tekston surbaze de siaj spertoj en la elsendoj el Prago kaj surbaze de reserĉoj en la gazetaro. E1 la origina manuskripto devenas la teksto 5.26.1. kaj parte 5.26.6.

Ni devas mencii ankaŭ, ke ne estis trovitaj la folioj 200-206 de la manuskripto. Ilian enhavon ni ne sukcesis difini, sed ni decidis aldone kompili informon pri niavidpunkte diskutebla temo "Interhelpo", ĉar la laborista temo estis apud la mankantaj folioj.

La verko tempe ampleksis la movadon ĝis 1955. La redaktantoj konsideris utile ampleksigi ĝin per koncizaj faktoj ĝis fondiĝo de la nunaj Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Asocio de Esperantistoj en SSR. Tiu ĉi aldono formas la sesan ĉapitron.

En serĉado de diversaj informoj, precipe por la indeksoj, afable helpis dekoj da esperantistoj, el inter kiuj ni nomu almenaŭ Jana Cíchová-Hrdlièková kaj Jiøí Patera, kiuj grave helpis per elĉerpado de person-datoj en malnovaj gazet-kolektoj. Al ĉiuj apartenas nia danko.

Ni kredas, ke publikigo de la "Historio" verkita de Kamarýt estas ago utila. Ne estas necese polemiki pri tio, ĉu la verko estas nura kroniko de la movado, ĉu rememoroj de unu el niaj unuaj kaj elstaraj pioniroj de la movado, ĉu kompetenta scienca prihistoria verko. Ni scias, ke ni helpis savi verkon gravan, informoplenan kaj interesan: Ni deziras, ke ĝi estu kiel tia akceptita de la publiko, kaj ne lastvice, ke ĝi servu en formado de esperplena futuro de lingvo internacia.

Brno, majon 1981.

LA EDITOROJ
1. Ĝermado kaj kresko (1887-1918) F. V. LORENC KAJ LA UNUAJ PIONIROJ, LA ONDO ELVOKITA DE T. ÄŚCEJKA (1900-1906), ORGANIZAJ KLOPODOJ, UNIO KAJ ASOCIO, DUM LA UNUA MONDMILITO
2. En la unua Respubliko (1918-1939)
3. Dum la dua mondmilito
4. Nova rekonstruo
5. Tridek facetoj de la movado
51. Lernolibroj, vortaroj, tradukoj
52. Kursoj, fakoj, interhelpo
53. Katolikoj, UK, radioelsendoj, seminarioj
6. Redakcia postskribo
7. Klarigoj, rimarkoj, bibliografia indekso