Stanislav Kamarýt
Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

6. REDAKCIA POSTSKRIBO

6.1. CEDO EL LA POZICIOJ

La aŭtoro planis en la verko veni ĝis la jaro 1952. La laboron li finis en 1955, kelkloke li do transpaŝis la planitan limon, sed li evitis la faktojn, kiuj aŭguris organizan disiĝon de la movado. La redaktoroj do aldonas en konciza formo kelkajn faktojn pri la jaroj 50-aj kaj 60-aj.

En 1948 estis ĉesigita pag-kontakto kun eksterlando, ĉesis pag-eblo al UEA kaj per tio ankaŭ la individuaj membroj de UEA en nia lando. Fine de la jaro 1950, laŭ konsiloj de la ministerio por eksterlandaj aferoj, buŝe peritaj de la prezidanto Malík, EAĈSR eksiĝis el UEA. Malík iniciatis kampanjon por fondo de Internacia Ligo de Progresemaj Esperantistoj (ILPE), sed la plano entombiĝis ne atinginte konsenton de la centraj oficoj.

En 1951 kaj 1952, surbaze de nova situacio en la organiza vivo enlanda kaj pro la preparata eldono de nova leĝo pri organizaĵoj, la lokaj grupoj transiris de EAĈSR en la unuecan sindikatan organizaĵon (ROH) kiel fakrondoj de sindikataj kultur-kluboj kaj kultur-domoj aŭ fariĝis rondetoj de lokaj klerigaj societoj (osvětové besedy). Pluraj el ili plibonigis tiel sian situacion, aliaj havis nebonajn spertojn.

En 1951 aperis la lasta numero (jarkolekto 6, n-ro 12) de la Asocia organo Esperantista, bonege redaktata de d-ro S. Kamarýt (1946-1951) kaj internacie ŝatata, ĉar por 1952 la ministerio ne konsentis plu atribui la necesan paperkvoton. La radioelsendoj estis ĉesigitaj jam en septembro 1950.

Fine estis eldonita la avizata leĝo (n-ro 68) pri organizaĵoj, laŭ kiu ekzistu plu kelkaj difinitaj tutŝtataj amasaj organizaĵoj kaj la ceteraj, "kies plua ekzisto ne helpas la konstruadon de socialismo aŭ ĝin bremsas", likvidu sin (sciigo de la Centra Nacia Komitato en Praha al la Asocio el la 26-a de marto 1952). La leĝo celante faciligi la likvidon difinis, ke por tiu ago sufiĉas laŭjure decido de la asociaj komitatoj, sen kunvoko de ĝenerala kunveno. EAĈSR starigis apartan komisionon, kiu intertraktis dum longa tempo kun la Centra Konsilantaro de Sindikatoj (ÚRO) kaj poste duonjaron kun la ministerio por internaj aferoj pri konservo de la centro esperantista enkadre de iu landa organizaĵo. La komision gvidis la asociestro A. Malík. Obeante fine la ripetatajn urĝajn rekomendojn de la ministerio kaj sekve de la nova situacio kreita per la leĝo 68, ne vidante alian elireblon, la komitato de EAĈSR (t. e. inkluzive de SES) post longa kunveno la 6-an de septembro 1952, finiĝinta la 7-an matene, akceptis la formalan proponon de J. Kožený (sume 23 voĉoj por, 3 voĉoj kontraŭ kaj 15 sindetonoj) anonci al la Centra Nacia Komitato de la ĉefurbo Praha la decidon pri disiro de la Asocio, tamen kun amendo pri la oficiale alte aprezata laboro de esperantistoj en la pasintaj jaroj. Post la likvido A. Malík forlasis la movadon. Lia prognozo ĉe la kongreso en Liberec, ke "neniu faligos nin, se ni mem ne alterenigos nin", ne plenumiĝis. Tri komitatanoj estis kontraŭ la likvido, precipe Rudolf Burda. Sed la aliaj vidis en desupra disirigo gravan danĝeron por la ekzisto de la interes-rondetoj kaj fak-rondoj esperantistaj kaj de la movado entute.

La havaĵo de la Asocio (i. a. ses skribmaŝinoj) estis donacita al Kruh přátel českého jazyka (Amikaro de la ĉeĥa lingvo), sed tiu estis poste ankaŭ likvidita.

Por komparo ni menciu la kazon de la landa filatelista organizaĵo: ĝi faris formalan tribunalan proteston, ke likvido ne respondas al la leĝo. Sekve de tio restis konservita almenaŭ la filatelista centrejo kaj la havaĵo. Se oni estus uzinta tiun procedon (pri kiu apenaŭ iu tiam sciis), oni povus postuli, post la fondo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (1969), redonon de la estinta Asocia havaĵo kaj de la deĵorejo.

Per la decido la 7-an de septembro 1952 la Asocia komitato ĉesis funkcii komisiinte al la likvida konisiono (R. Hromada, T. Balda, O. Ginz, V. Král) fari ĉion ceteran.

6.2. LA MOVADO SUB NOVAJ KONDIĈOJ

La plejparto de la estintaj Asociaj lokaj grupoj ekzistis plu ĉe sindikataj uzinaj kultur-kluboj aŭ lokaj klerigaj institucioj. Iuj eldonadis multobligitajn informajn bultenojn.

Ĉe LA KLUBO EN PRAGO, interes-rondeto de sinsekve kelkaj kultur-institucioj, koncentriĝis de tiam inform- kaj aĉet-petoj el la tuta lando, kiujn precipe la prezidanto Jaroslav Šustr kun granda fortostreĉo, tamen ĉiam kompleze, klopodis plenumi. Kilogramoj da korespondaĵoj venadis al li en poŝtaj sakoj.

Por iel kompensi la mankon de organizaĵo kaj de informa agado en nia lando, energie eklaboris RUDOLF BURDA en Pilzeno por utiligi Esperanton, dum la tiama "malvarma milito", en la porpaca batalo. Lia multobligita inform-organo "La Pacdefendanto" (59 n-roj, 1952-1956), antaŭulo de la internacia gazeto "Paco" de MEM, faris netakseblan servon ne nur en nia lando. Sendata en la mondon ĝi baldaŭ helpis revivigi per siaj alvokoj, informoj kaj sugestoj la movadojn en USSR kaj en aliaj socialismaj landoj.

R. Burda, oferinte multe da laboro kaj propra mono, organizis helpon de ĉeĥoslovakaj esperantistoj al familioj de arestitaj japanaj pacbatalantoj (1950-1951).

En 1953 fondiĝis Mondpaca Esperantista Movado (MEM), kies prezidanto laŭmerite estis elektita R. Burda. Post lia morto fariĝis MEM-prezidanto Jožka Staněk (pseŭd. kata kano), ĵurnalisto en Prago.

Junulara fako ĉe EAĈSR estis fondita en 1948, ĉe SES fondiĝis junulara sekcio en 1950. La ESPERANTISTA JUNULARO MIRINDE AKTIVIĜIS EN 1949. En sia 1-a landa konferenco okazinta enkadre de la kongreso en Brno (1950) la junularo organiziĝis kun Jan Neumann el Prago kiel prezidanto kaj junulara fakestro en EAĈSR. Instigite de siaj pluaj jarkonferencoj en Rožnov pod Radhoštěm (1951, 1952) la junulano en pluraj lokoj transprenis la gvidadon de la lokaj grupoj aŭ fondis novajn rondojn. En aprilo 1952 la Junularo havis 26 aktive laborantajn grupojn kun 541 membroj kaj la gruponombro ankoraŭ kreskis. La 3-a junulara konferenco en Rožnov (1952) estis taksata kiel modelo de serioza traktado pri la problemoj de organiza vivo kaj ĝia evoluigo. La oferemo de la juna generacio esperantista por la ideo ŝajnis preskaŭ ne koni limojn.

La junularo en Prago sub la prezido de Jan Neumann havis dum kelkaj jaroj propran meblitan klubejon (en la strato Římská). En 1952 komenciĝis la glora tradicio de ennatura stud-restado: Someraj Esperanto-Tendaroj, organizataj de la grupoj en Třebíč, Opava k. a. (vidu 5.10.).

Post J. Neumann en 1951-07-22 (Rožnov) estis elsktita kiel junulara fakestro Vlastimil Vyhlídka el Čakovice. Estis starigita reto de regionaj delegitoj kaj cirkuleroj kun la tasko organizi la movadon laŭ la regiona skalo: "Vokas vin Praha", "Esperanta Vorto" en Lanškroun, "Oběžník", poste "Junularo, agu!" en Opava, "Juna Voĉo" en Poprad. En la orientbohemia konferenco en Pardubice, marte 1952, la fakestro Vyhlídka decidis pri pluaj regionaj cirkuleroj: "Esperanto-Junularo" en České Budějovice, "Frateco" en Třebíč. (Vidu ankaŭ 4.4.) Pere de la cirkuleroj la prezidanto-fakestro direktis la movadon de junaj esperantistoj.

La agado en la regionoj rezultigis plurajn regionajn konferencojn: Otrokovice 1951-10-07, la 1-a tutslovakia junulara kunveno en Svit 1951-10-20/21, Ostrava (t. n. Interbabilado) 1951-11-03/04, Pardubice 1951-11-25 kaj 1952-03-0l/02, Praha 1951-12-0l, České Budějovice 1952-05-17/18. En la 3-a jarkonferenco junulara (1952), okazinta denove en Rožnov pod Radhoštěm, estis elektita nova fakestro, studento Jan Werner el Lanškroun. Estis decidite pri centra cirkulero "Junularo, agu!" en Gottwaldov, kiu publikigadu organizajn informojn kaj instrukciojn de tutŝtata karaktero. D-ro S. Kamarýt ĉeestante la konferencon kontente konstatis la batalpretecon junularan.

La gejunuloj post 1952 transprenis de la nejunuloj, iom ŝokitaj pro la likvido de la landa Asocio, la iniciatemon. La okazintaĵo en Prago la 6-an de septembro 1952 elvokis preskaŭ tujan kunsidon de junularaj delegitoj en Ostrava, kiu principe decidis pri daŭrigo de organizita laboro ankaŭ sen EAĈSR. La fakestro Werner fariĝis ĉefdelegito de la Esperanto-Junularo, kiu ne prezentis sin kiel organizaĵo, sed kiel movado. La kunsido akceptis "Tagiĝon" kiel centran organon de la Junularo kaj reorganizis iom la sistemon de regionaj delegitoj. Ses regionoj kovris la tutan ŝtaton. La regionaj delegitoj estis: Jiří Pastor el Litvínov studanta en Prago, Vladimír Novotný en České Budějovice, Karel Franc en Pardubice, Drahomíra Chlubnová en Brno, Vlastimil Novobilský en Opava kaj Milan Neubeler en Poprad.

La gvidaj personoj celis plu vigligi kaj stabiligi la junularan movadon per starigo de intergrupa konkurso pri aktiveco. Enkondukis ĝin la 4-a jarkonferenco, okazinta 1953 en la kastelo Hradec u Opavy (nun Hradec nad Moravicí). La konferenco estis kvazaŭ solena programero de la kursaro SET, situanta sub tendoj kelkajn kilometrojn kontraŭ la fluo de la rivero Moravice, en belega verda valo. La konkursoj havis pozitivajn rezultojn en la postaj jaroj. Sed jam antaŭ tiu ĉi aranĝo estis en la jarkonferencoj elektata la plej aktiva junulara grupo dum la pasinta laborjaro. En 1951 estis tiel elektita la Junularo Ostrava, en 1952 la Junularo Lanškroun, en 1953 la Junularo Opava, en 1954 estis premiita kiel konkurs-venkinto la Junularo Opava kaj en 1955 same la Junularo Brno.

La 4-a jarkonferenco elektis kiel ĉefdelegiton Jaroslav Kuzník el Opava, kiu samtempe transprenis la funkcion de redaktoro de la junulara cirkulero (fakte bulteno) "Tagiĝo". Por helpi al la ĉefdelegito samtempe stariĝis junulara "centrejo" kun reprezentantoj lingva, kultur-propaganda, dokumentada, reprezentanto por MEM kaj centreja reprezentanto por kontaktoj kun Slovakio.

La 5-a landa jarkonferenco okazis en 1954 denove en la kastelo Hradec u Opavy lige kun SET. La ĉefdelegito Kuzník konstatis, ke la labor-entuziasmo de la junularo, kiu atingis brilajn rezultojn, iom forpasas. Tamen konsiderin dan aktivecon montris la regiona delegito en Brno, J. Werner. Organiza reprezentanto fariĝis la konata laboranto kaj verva oratoro Drahomír Kočvara en Ostrava. La funkcion de ĉefdelegito por Slovakio akceptis Júlia Kaczorová el Svit, kun la espero, ke ankaŭ en tiu ĉi ŝtatoparto la junularo ekaktivos.

La 6-a tutŝtata konferenco okazis 1955-07-09 en Otrokovice kiel faka kunveno de la 1-a tutŝtata konferenco de esperantistoj-pacdefendantoj. Interalie estis diskutata plibonigo de la tutjara konkurso de la grupoj. Post la rezigno de Kuzník estis elektita nova ĉefdelegito, Jaroslav Mařík en Prago. Tiu funkciis ankaŭ kiel junulara reprezentanto ĉe la Tutŝtata Konsulta Komitato Esperantista (TKKE) ĝis ĝia ĉesigo en 1957.

La ĉefdelegito resumadis agad-raportojn de la regionaj delegitoj kaj aperigadis ilin en la centra organo "Tagiĝo". En la resumaj raportoj respeguliĝadis la junulara agado en la lando. Post la ĉesigo de "Tagiĝo" fine de 1958 aperis samkaraktera bulteno "Fajrero" en Třinec (1959-1961) sub la lerta redaktado de Inĝ. J. Werner en Ostrava. Ankaŭ ĝi estis forta ligilo de la ĉeĥoslovaka esperantista junularo kaj ni aldonu, ke ne nur de junularo. (Detalojn vidu en 4.4.)

D-ro S. Kamarýt adresis al la junaj esperantistoj alvokon, kiun publikigis ĉefartikole la Bulteno de EK en Praha (1955, n-ro 27/28). Ni akcentas: "MALJUNULO ALPAROLAS JUNULARON. . . Tiam, kiam ni perdis eblecojn presi, aperis subite aĝtavolo simila, kiel estis iam la nia: kompakta, konscia junularo. . . (Aludo precipe al la jaroj 1951- 1952. - Rim. de la red. ). Junaj geamikoj, transprenante de ni la torĉon, malimitu niajn erarojn! Vi prenas torĉon modestan kun flameto bezonanta prizorgon, sed kiu ne rajtas estingiĝi!

--------

Rerigardante la pasintajn tempojn ni venas al la konkludo, ke post la likvido de EAĈSR en 1953 estis la junulara aktivado, la pacbatala agado de Rudolf Burda, prezidanto de MEM, la agado kaj servoj de la Esperantista Klubo en Praha kaj de post 1954 la kunordiga kaj kuraĝiga laboro de TKKE, kiuj komune scipovis malstagnigi la movadon, sen oficiala centra oiganizaĵo, kaj teni ĝin sur konsiderinde alta nivelo. Tio helpis konservi la bazon por la restarigo de postaj landaj organizaĵoj esperantistaj en Ĉeĥoslovakio.

En 1955 aperis signoj pri la volo revivigi la esperantistan movadon en la popoldemokratiaj landoj. El USSR aŭdiĝis prof. E. Bokarev pri klopodo starigi Sovetunian societon por Esperanto. De tiam komenciĝis ĉiam pli vasta perspektivo por la internacia lingvo en la socialisma landaro. Gravan instigon donis la rezolucio de UNESCO pri Esperanto (1954) kaj interesiĝo de iuj Sovetiaj instancoj pri Esperanto. (Pluaj detaloj de tiu plezuriga renaskiĝo estas troveblaj en la ĉefartikolo de Heroldo de Esperanto 1955 n-ro 13, "Io naskiĝas. . .", verkita de J. Mařík).

6.3. DU TUTŜTATAJ KOMITATOJ

Por forigi la forte sentatan mankon de tutŝtata centro esperantista, delegitoj de Esperanto-rondetoj elektis dum sia kunveno en Olomouc (1954-01-09) provizore, kaj en la landa konferenco de esperantistoj pacdefendantoj en Otrokovice (1955-07-06/10) definitive kaj bonfide (sen desupra antaŭaprobo) TUTŜTATAN KONSULTAN KOMITATON ESPERANTISTAN - TKKE (Celostátní esperantský poradní sbor - CEPS). La senstatuta komitato celis helpi laŭpove la agadon de la lokaj rondetoj, kunorgidi la agadon kaj reprezenti la Esperanto-rondetojn antaŭ la oficoj kaj la publiko. La prezidanto estis J. Vítek, la vicprezidanto E. V. Tvarožek, la sekretario M. Rudolf (la ĉefa iniciatinto). La Junularon en ĝi reprezentis ĝia ĉefdelegito J. Mařík. La Komitato eldonis laŭbezone la informilon "TKKE informas" kiel parton de la Bulteno de EK en Praha. En 1956 la ministerio por instruado kaj kulturo komencis trakti kun TKKE pri starigo de landa centro esperantista kaj skribe komisiis la TKKE-membrojn funkcii kiel la prepara komitato. Tiu komencis preparojn por konstitua landa konferenco en Olomouc. Sed la esperoj ne estis plenumitaj. Ministeria letero en la jaro 1957 ĉesigis la tutan agadon de TKKE.

En la jaroj 1959-1969 direktis la movadon ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO - ĈSEK (Československý esperantský výbor - ČSEV), starigita de la ministerio por instruado kaj kulturo "interkonsente kun la Centra Konsilantaro de Sindikatoj (ÚRO) kiel konsultiĝa, iniciata kaj kunordiga organo (ne organizaĵo) ĉe Kleriga Instituto en Praha por solvado de problemoj de la helpa internacia lingvo Esperanto". La edikto de la ministerio n-ro 7854/59-V/1, el 1959-02-23 estis publikigita en la ministeria bulteno 1959-03-31. La membroj de ĈSEK estis nomumitaj de la ministro. Prezidanto estis d-ro Jaromír Jermář, CSc., poste Inĝ. František Sviták. La Komitato eldonis dum kelkaj jaroj presitan organon "Informoj de ĈSEK" (Zprávy čs. esp. výboru), la redaktoro estis d-ro L. Izák.

La situacio fine de 1960-aj jaroj ŝanĝiĝis. Pri statuto de nova Esperanto-Asocio oni traktis jam en 1967. En 1969-03-29/30, en la konstitua kongreso en Brno (Besední dům) fondiĝis ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO - ĈEA (Český esperantský svaz - ČES), kun la sidejo en Prago kaj la prezidanto Josef Vítek. Ĝin sekvis en 1969-05-09/11 en Pribylina, en la hotelo Esperanto, fondiĝo de ASOCIO DE ESPERANTISTOJ EN SLOVAKA SOCIALISMA RESPUBLIKO - AESSR (Zväz esperantistov Slovenskej socialistickej republiky - ZESSR), kun la sidejo en Bratislava kaj la unua prezidanto Pavel Rosa.