Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *




ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 



Julius FUČÍK

(1903-1943)

 

ĉeĥa komunista ĵurnalisto ekzekutita de nazioj en Berlino-Plötzensee. En karcero li verkis danke al helpo de ĉeĥa gardisto Kolínský verkon Riporto skribita en pendumila maŝo, kiu post la milito estis tradukita en pli ol 80 lingvojn (en la japanan tradukis ĝin fama japana esperantisto kaj bohemisto Kurisu Kei). Ĉar la verko estis misuzata por propagandaj celoj de la totalisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio, ĉiu nova eldono aperis kun kelkaj ŝanĝetoj, kio vekis suspekton, ke la libron aŭtoris iu alia kaj ke ĉio estas granda mensogo. Nur en 1992 ekspertoj povis traesplori la manuskritajn papervolvaĵojn, elportitajn sekrete el la karcero, kaj konstatis, ke ili estas aŭtentaj, sed la publikigata versio estis iom "korektita" (ekzemple oni sekretigis konfeson de Fučík, ke li ne eltenis torturadon kaj parolis). Do la Esperanta eldono el 1979 suferas pro la mankoj, tamen la traduko estas leginda jam pro tio, ke ĝi estas laboro de Rudolf Hromada, unu el plej bonaj stilistoj de la Esperanta literaturo.

Fučík estis ankaŭ literatura kritikisto. El liaj kritikoj pleje gravas la eseoj pri la verkistoj Karel Sabina kaj Božena Němcová kaj pri la Nacia Teatro en Prago.

 









 

 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio