Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *




ĉefpaĝo

 

 





Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio



Eldonejo KAVA-PECH


 



JOSEF ČAPEK

(1887-1945)

la pli aĝa frato de Karel Čapek, estas precipe klasikulo de la moderna ĉeĥa pentroarto kaj ilustrado, sed li apartenas ankaŭ al gravaj verkistoj. Kun Karel li kunaŭtoris la dramon El la vivo de insektoj, liaj gravaj memstaraj verkoj estas La ombro de filiko (1930) kaj Lamanta pilgrimanto (1936). Por la infanoj li verkis ĉarman libreton Rakontado pri hundeto kaj Katineto kaj la fabelon Pri la dika praavo kaj ŝtelistoj, kiun ni prezentas en ĉi tiu volumo. Li ankaŭ elpensis la nomon roboto por artefarita homo, kiun uzis Karel Čapek en la dramo R.U.R. kaj tiel mondfamigis. Josef Čapek ilustris multajn librojn de ĉeĥaj aŭtoroj. En 1939 li estis arestita de gestapo, ses jarojn li travivis en kelkaj koncentrejoj kaj dum unu transporto li mortis pro tifo.

 

Verkaro:







 

 



Ĉeĥa Esperanto-Asocio