Rememore pri Somera Esperanto-kolegio en Doksy 1946-1952 |
||||||||
ĉefpaĝo |
|
|
|
|
|
|||
|
Somera Esperanto-kolegio en DOKSY estis fondita en
1946 laŭ iniciato de Karel Šolc. Ĝi okazis ĉiujare dum du
semajnoj en julio-aŭgusto. Ĝi konsistis el la kurso elementa
(Cseh-metoda), kurso por progresantoj, konversacia kaj el la seminario por
instruistoj. Ĉiutage antaŭtagmeze estis kvar horoj da lecionoj,
posttagmeze kaj vespere kleriga kaj distra programoj. La kolegion gvidis ĝia
komitato: D-ro A. Pitlík estis direktoro, V. Špúr administranto, K. Šolc
zorgis pri la Cseh-metodo, A. Slanina pri klerigo kaj distro. La unua kursaro
havis 60 kursanojn, la plej granda nombro estis 260. |
|
||||||