Rememore pri

Somera Esperanto-kolegio en Doksy

1946-1952

ĉefpaĝo

Verda Voĉo

 

 

 

 

 

 

 


 

"VERDA VOĈO DE DOKSY“

 

estis ciklostilita bulteno de la "Somera Esperanto-Kolegio“ en la urbo Doksy. Ĝi estis redaktata de Antonín Slanina en Esperanto, en la ĉeĥa kaj slovaka, komencis aperadi ĉiutage dum la daŭro de la "Kolegio“ 1947, kaj de post la 1-a de oktobro 1947 monate, dum la kursaro 1948 ree ĉiutage (t. e. 12-foje), poste, in­ter la kursaroj, laŭ bezono, por resti en kontakto kun la kursanoj kaj por organizi aliĝojn. Tiel ĝi fariĝis unika ĉiu­taga ĵurnalo esperantista. La unuopaj numeroj estis plej ofte kvarpaĝaj. La bulteno aperadis ankaŭ, kiam la kursa­roj okazadis krom en Doksy ankaŭ en la urboj Svit kaj Po­prad (tie aperis sole du numeroj). Nur kiam la kursaro okazis en la urbo Kost (1953), la bulteno ne povis apera­di. Dum la kursaro en 1954 permesis la distrikta instanco eldoni sole kvar numerojn. La enhavo de la bulteno estas instrua, amuza, organiza. Ĝi superas plurajn gazetojn an­kaŭ per tio, ke ĝi estis efektive legata de ĉiuj ricevintoj.

Skanoj:

 1947  1948 1949  1950

Tekstigitaj:

HTML:

1947-07-041947-07-21 -

PDF:

1947-07-041947-07-21 -