Valda Vinař


ĈEĤAJ FABELOJ


Antaŭparolo porinfana


kiun rajtas legi eĉ plenkreskuloj



En la koro de Eŭropo situas malgranda lando, kie vivas memstara popolo laborema kaj pacama. Senzorgeme petolas feliĉaj infanoj sub karesa tuŝo de klaraj sunradioj, ĝojplene kaj volonte laboras ge­patroj konstruante eĉ pli bonan estontecon por siaj idoj.

Sed ne ĉiutempe la popolo povis ĝui liberecon kaj uzadi fruktojn de sia laboro. Multfoje en la hi­storio, konkeremaj najbaroj atakis tiun landon pro­fitpromesan kaj subpremis ĝin ofte por kelkdek jaroj, eĉ por jarcentoj. Mizero, malsato, infektaj malsanoj kaj ĝenerala malbonstato ekregis ĉiam tiuokaze. Multaj infanoj vane sopiris je reveno de siaj patroj kiuj batalmortis dum milito, multaj pat­rinoj priploris siajn edzojn aŭ filojn, eĉ nesciante kie troviĝas tomboj de la amatoj. . . . Malfacile kaj senĝoje oni vivadis en tiaj epokoj.

Tamen eĉ tiam la popolo ne malesperis. ĉiam oni kredis je pli favora estonteco, konstante oni instigis infanojn, ke ili agu juste kaj honeste, ĉar solsole korpureco kaj kuraĝemo kapablas ja venki ĉiujn maljustaĵojn. Kia morala forto vivtenis la po­polon, se ĝi sukcesis heroe postvivi ĉiujn malfavora­ĵojn kaj akiri la feliĉan hodiaŭon!

En la modesta kompilo, kiun vi tenas enmane, kredeble vi malkaŝos almenaŭ eron da ega spiritfo­rto kiu helpis superi ĉiujn subpremintojn - ĉar jen mi prezentas kelkajn fabelojn kiuj trafe spegulas la animon de l' ĉeĥa kaj slovaka popoloj. El la abund­riĉa trezoro mi elektis tiujn plej karakterizajn. Ho­mamo, justeco, poeziemo kaj sprita humuro - jen ĉeftrajtoj de l'koncernaj fabeloj, samkiel la ĉefaj naturkvalitoj de la popolo vivanta en ĉeĥoslovakio. La fabelojn oni unue rakontadis, kompreneble, nur en pli posta tempo ili ricevis formon literaturan; estas do veraj popol-kreitaĵoj. Des pli bone oni povas distingi, kian rilaton havis la simplaj popolanoj al siaj feŭdoĉefoj, kiel ili imagis idealan monarĥon kaj kiel ili sciis taksi homajn ecojn. Popolfabeloj estas malfalsa bildo de nacia karaktero, prezentante mondon kiun la popolo kreas laŭ sia plej intima imago. Se patrina lakto estas la unua nutraĵo por infankorpoj, la fabeloj siavice estas la unua nutraĵo por infanaj animoj; se vi volas ekkoni karakteron de popolo, konigu ties fabelojn.

Prilaborante unuopajn fabeltemojn por jena lib­ro, mi ofte ĉerpis el la verkoj de Božena Němcová kaj Karel Jaromír Erben, kiuj estis la unuaj litera­turistoj skribe fiksintaj ĉeĥajn kaj slovakajn fabelojn. Tamen celo de mia klopodo estis ne simple traduki, sed - konservante la nacian etoson - libere adapti juvelojn de ĉeĥoslovaka fabelpoezio kaj pre­zenti ilin al internacia legantaro en kvazaŭrakonta stilo facile komprenebla eĉ por esperantistidoj - ĉar ĝuste al junularo precipe estas la verko ja destini­ta.

Do, karaj geknaboj, jam lasu transporti vin per flugiloj de senlima fantazio en ravan Fabelregnon kiu situas inter maldormo kaj eksonĝo - kaj aŭsku­ltu intimajn voĉojn de avinoj kiuj jam depost kelk­cent jaroj rakontadas al siaj genepetoj en la mal­granda lando en la koro de Eŭropo. . .


V. V.

Ne tiom oro kiom salo valoras


Maljuna reĝo havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. ĉar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliiĝas jam, li ofte meditadis, kiu el tiuj tri fariĝu estrino de la regno post lia morto. Amante ilin egalmezure, li tre zorgumis por decidi juste. Finfine venis al li ideo elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: "Filinetoj miaj! Mi maljunas jam kaj neniu scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraŭ. Tial mi volas decidi, kiu el inter vi estu reĝino, post kiam mi malviviĝos. Sed unue mi ŝatus scii, knabinetoj miaj, kiom vi amas min. Nu, filino plej aĝa, diru vi, kiom vi amas vian patron!"

"Ho patro mia, pli kara ol oro vi estas por mi!" respondis tiu plej aĝa kaj dece kisis manon de sia patro.

"Nu bone; kaj vi, filino mezaĝa, kiom vi amas vian patron?"

"Ho patro mia dolĉa, kvazaŭ gemaron de l' tuta mondo mi amas vin!" asertis la demandita filino kaj flate sin tenis al la patro.

"Bone tiel," diris la reĝo kontentigita kaj turnis sin al la filino malplej aĝa: "Nun diru do an­koraŭ vi, Marinjo - kiel vi amas min?"

"Mi vin amas, paĉjo, kaj estimas same kiel sa­lon," respondis ŝi kaj malruze la patron rigardis.

"Ha, vi fiulino!" ekkriis ambaŭ ŝiaj fratinoj, "ĉu vi amas vian patron ne plie ol salon?"

"Samkiel salon," trankvile jesis Marinjo kaj denove rigardis la patron, afable ridetante.

Sed la reĝo ege koleriĝis kontraŭ la filino pro la diro, ke ŝi amas lin nur kiel salon, tian tute or­dinaran, bagatelan aĵon, kiun ĉiu ajn povas havi en laŭplaĉa kvanto kaj kiu preskaŭ neniom ja valoras.

"Iru for!" li kriis. "For de mia rigardo, se vi ne estimas min plie ol salon! Nur kiam salo iam povus fariĝi pli valora ol oro, vi povos reveni; poste mi faros vin reĝino!"

Post jenaj vortoj - Marinjo, kiu kutimis ĉiam obei al sia patro, vole-nevole foriris havante lar­mojn en siaj okuloj kaj grandan ĉagrenon en sia koro. Ne sciante, kien direkti sin, ŝi ekiris laŭvente trans montojn kaj valojn, ĝis ŝi venis en densan arbaron. Kaj subite ŝi vidas maljunulinon survoje: de ie-nenie ŝi aperis jen. Marinjo dece salutis - la maljunulino afable respondis; kaj vidante postsign­ojn de ploro sur vangoj de la junulino, ŝi demandis pri kaŭzo de ŝia aflikto.

La malfeliĉulino rakontis do al la avino sian ok­azintaĵon kaj aldone asertis, ke ŝi tute ne deziras fariĝi regino, sed nur ŝatus konvinki sian patron, ke ŝi amas lin neniom malpli ol ŝiaj fratinoj.

La maljunulino jam antaŭe sciis, kion Marinjo rakontos; ŝi nome estis bonsorĉistino. Konsoleme tuŝinte manon de Marinjo, ŝi demandis, ĉu tiu ne emas helpservadi ŝin. Volonte Marinjo konsentis, ĉar egale ŝi ne sciis, kie ripozigi sian zorgumplenan kapon. La afabla virino do kondukis ŝin en sian kabanon kaj unue ŝin manĝigis kaj trinkigis. Tio ja konvenis al Marinjo, ĉar pro longdaŭra iro ŝi jam tre malsatis kaj soifis.

Poste la maljunulino ŝin demandis: "ĉu vi sci­povas ŝafojn paŝti kaj melki? ĉu ŝpini kaj tolon teksi vi scipovas?"

"Mi ne scipovas," diris Marinjo, "sed se vi al mi diros kiamaniere fari, vere mi ŝatos plenumadi."

"Ja pri ĉio mi volonte vin instruos; vi nur estu obeema koncerne ĉion, kion mi ordonos. Kiam ven­os la ĝusta tempo, vi ne bedaŭros."

Marinjo promesis ĉiam obei - kaj senprokraste ankaŭ ekis la laboron, ĉar ŝi estis knabino vigla kaj laborema.

Dum Marinjo estis servanta ĉe la saĝa avino, ŝiaj pli aĝaj fratinoj hejme maldiligentis kaj zorgis nur, kiamaniere amuziĝi kaj sin distri. Senĉese ili flatis la patron kaj hipokrite dorlotis lin, ĉiutage petante novajn kaj novajn donacojn. Tiu plej aĝa ŝatis nur ĉiaokaze surmeti grandvalorajn robojn kaj oraĵojn, tiu mezaĝa siavice aranĝis luksajn festen­ojn kaj devigis sian patron aĉetadi pluajn kaj pluajn juvelojn kun multekostaj gemoj ĉiaspecaj.

Tiam la reĝo ofte pensadis je Marinjo, konsci­iĝinte, ke ŝi estis multe pli modesta kaj aminda ol ambaŭ ŝiaj fratinoj. Multfoje li eksopiris revenigi ŝin, sed neniu en la tuta regno sciis, kie ŝi restadas. Krome, ĉiam denove li koleriĝis kontraŭ ŝi, reme­morinte ke ŝi amis lin ne pli ol salon.

Iutage, en la reĝa palaco estis aranĝota granda festeno, al kiu multaj estimindaj gastoj estis inviti­taj. Sed subite antaŭ la reĝo aperis lia ĉefkuiristo tute konsternita:

"Ho ve, Reĝa Moŝto!" li lamentis. "Kia mala­grabla akcidento al ni okazis! Tuta nia salprovizo degelis - kion ni faru ?. . ."

"Ordonu do alvenigi alian," rediris la reĝo nub­miene.

"Ho Reĝa Moŝto, kiom da tempo oni bezonos por transporti ĝin el alia lando! ĝis tiam, per kio mi salu?"

Ne sciante kion respondi, la reĝo tre riproĉis la ĉefkuiriston kaj foririgis lin ordoninte, ke li kuiru sen salo. "Kiel Reĝa Moŝto deziras, tiel mi faros," opiniis la kuiristo. Kaj tiutage en la reĝkastela ku­irejo oni pretigis manĝaĵojn tre abundajn sed sen­salajn.

Stranga festeno estis tiame kaj al la gastoj mal­bongustis, kvankam ĉiuj manĝaĵoj estis laŭvide al­logaj kaj luksaspektaj. La reĝo tre malbonhumor­iĝis pro la evento. Multnombraj senditoj senprok­raste ekvojaĝis ĉiuflanken por aĉeti salon - tamen ĉiuj revenis sensukcese kun malĝojiga raporto: ĉiuj salprovizoj en la tuta lando degelis.

La reĝo ordonis do importi salon el alia lando; ĝis la veturiloj revenos, oni kuiru ĉefe dolĉaĵojn kaj ĝenerale tiajn manĝaĵojn, kiaj salon ne postulas. Kiel li deziris, tiel oni faris. Sed tiaj festenoj tute ne kontentigis la gastojn; trosatiĝinte je dolĉaĵoj, unu post alia ili adiaŭdiris al la reĝo kaj vojaĝis alilan­den.

Ege malkontentis kaj plendis la reĝaj filinoj, ­sed kion la reĝo estis faronta? Senĝoja vivado ek­estis en la palaco. Sur lukse aranĝitan festentablon oni ĉiutage alportis sensalajn manĝaĵojn, kiujn ne­niu emis manĝi. Plej plaĉe pretigitajn kremotort­ojn oni trovis malbongustaj.

Pro malhavo de salo suferis ne nur homoj, sed eĉ brutaro; bovinoj kaj ŝafinoj ĉesis laktodoni. La homoj perdis siajn humuron kaj spritecon, iĝis mal­viglaj, senfortaj kaj inklinis malsaniĝi. Eĉ la reĝo mem kaj liaj filinoj ekmalsanis. Tristeco ekregis en la tuta lando. Tiam la maljuna reĝo konsciiĝis, kia valoraĵo estas salo, kiun li konsideris bagatela, kaj sentante, ke liaj vivofortoj rapide malpliiĝas, li tutkore sopiris aboli la maljustaĵon, kiun li iam faris al Marinjo...

Kaj tiutempe la saĝa maljunulino en sia kabano diris al Marinjo:

"Knabineto mia kara - ekestis tempo, kiam vi revenu hejmen."

"Ha avinjo! Kiel mi iru hejmen, se paĉjo ne volas min allasi!" rediris Marinjo plorante.

Sed la maljunulino al ŝi rakontis ĉion, kio okazis intertempe, kaj asertis, ke nun ŝi povas jam rehej­miĝi al sia patro, ĉar li scias jam, ke salo estas pli valora ol oro kaj ĉiuj karaj gemoj de la tuta mondo. Kaj aldone ŝi diris:

"Pro via bona servado mi volas vin malavare rekompenci; diru do, kion vi postulas."

"Ho, vi bone zorgis min, avinjo, bone al mi konsilis kaj afable min instruis; nenion mi postulas krom iometo da salo, kiun mi ŝatus donaci al malsana paĉjo!"

"Pripensu bone," sugestis la maljunulino, "vi rajtas ja deziri kion ajn; ĉiun vian deziron mi kapablas plenumi. ĉu vi vere postulas nenion plian krom salo?"

"Nurnure salon mi petas," ripetis Marinjo insiste.

"Nu, se vi salon tiom alte taksas, neniam vi malhavu ĝin. Jen vi havas vergeton; kiam suda vento proksiman fojon ekblovos, prenu la vergeton, iru laŭvente trans tri montojn, trans tri valojn, poste haltu kaj svingu ĝin kontraŭ la tero! Kiuloke vi svingbatos, tie la tero disiĝos - kaj vi eniru; kion vi trovos interne, tio estu via doto."

Kaj fine ŝi donis al Marinjo ankoraŭ plenan portsaketon da salo. Marinjo akceptis kun sinceraj dankoj kaj pretigis sin por hejmeniri. La maljuna virino kondukis ŝin ĝis rando de l' arbaro. Adiaŭ­ante, Marinjo promesis baldaŭ veni por forkonduki ŝin en la reĝan palacon porĉiame; sed la avino nur ridetis pro la parolo kaj jam en posta momento ŝi malaperis kvazaŭ aerdisiĝinta.

Marinjo miris kaj bedaŭris, - tamen sopiro je paĉjo devigis ŝin ekrapidi al la horizonto, kie kontu­riĝis la turoj de ŝia hejmkastelo.

ĉar ŝi estis simple vestita kaj ŝia kapo estis kovrita per kamparanina tuko, neniu en la palaco rekonis ŝin kaj oni rifuzis ŝin allasi al la reĝo dir­ante, ke li grave malsanas.

"Ho, nur enlasu min," insistis Marinjo, "mi por­tas al la Reĝa Moŝto grandvaloran donacon, pro kiu li certe resaniĝos!"

Do, tion aŭdinte, ili fine kondukis ŝin al la lito de la preskaŭ mortonta reĝo. Jen Marinjo petis, ke oni regalu ŝin laŭ tradicia moro per peco da pano. La reĝo tuj ordonis alporti panbulon.

"Sed bedaŭrinde, salon ni ne havas," li aldonis tristavoĉe.

"Ja salon havas mi," diris Marinjo, detranĉis panpecon, malfermis sian portsaketon kaj salinte la panon, kompleze ĝin proponis al la reĝo kaj donis eĉ la saketon.

"Fakte, jen salo!" ĝojkriis la reĝo surprizita. "Ho, kiom valora donaco! Kiamaniere mi rekompencu, junulineto? Postulu kion ajn, ĉion vi ricevos!"

"Nur jenon mi postulas, paĉjo: ke vi ĉiam amu min same kiel salon!" respondis Marinjo kaj de­metis la tukon de sur sia kapo. Nur tiumomente la reĝo rekonis sian retrovitan filinon kaj eklarminte pro ega ĝojo petis ŝian pardonon. Sed Marinjo var­me ĉirkaŭbrakumis lin kaj tenere karesis kaj ne volis rememori malbonajn pasintaĵojn.

Fulmorapide disfamiĝis, ke la malplej aĝa reĝi­dino hejmen revenis kaj alportis salon. ĉiuj ekĝo­jis pro la sciigo kaj are oni torentis al la kastelo por saluti Marinjon kaj samtempe elpeti iom da salo. Volonte Marinjo pridonacis ĉiun veninton kaj mirinde! kvankam ĉiuj ricevis po iomo, la salkvan­to en la portsako kvazaŭ ne malpliiĝis.

La reĝo baldaŭ ree saniĝis, kaj kunveniginte sian konsilantaron, nomumis Marinjon reĝino. La tuta popolo bontrovis lian decidon, konsiderante Ma­rinjon savintino de la lando.

ĵus kiam Marinjo la unuan fojon de sur kaste­la balkono salute mangestis al la amasiĝinta popolo kiel nova reĝino - subite ŝi eksentis survange var­metan tuŝon: estis milda vento, kiu ekblovis de sude. Rememorinte pri la vortoj de la maljunulino, Marinjo prenis la vergeton kaj ekiris laŭ la vento. ŝi iris trans tri montojn kaj tri valojn, poste haltis kaj svingis la vergeton kontraŭ la tero. Tuj la te­ro disiĝis kaj Marinjo tra larĝa fendo paŝis inter­nen.

Post momento ŝi venis al granda grota halo tut­blanka kaj, kvazaŭ-glacie brilanta; samaspekta estis la planko, kaj rondĉirkaŭe troviĝis koridoroj, en kiuj svarmis gnomoj etkreskaj kun flamantaj kenoj enmane. ĝoje ili vokis al Marinjo renkonte:

"Bonvenu, reĝino, ni jam atendas vin! Nia es­trino ordonis, ke ni gvidu vin ĉi tie por ĉion al vi prezenti, ĉar ĉio ĉi estas ja via posedaĵo!" Tiel ili pepis ĉirkaŭ ŝi, saltetis, kenojn svingis kaj laŭ la rokaro grimpis supren-malsupren, sekve de kio la tuta groto en tremetanta brilo aspektis kvazaŭ in­krustita per milionoj da diamantoj.

Marinjo estis ege mirigita kaj kvazaŭ blindiĝin­ta pro tia beleco. La gnomoj kondukis ŝin tra ko­ridoroj, kie de sur plafono pendis glacikonusoj arĝe­nte brilantaj, kaj fine ili venis en ĝardenon, kie troviĝis ruĝaj glacirozoj kaj strangformaj floroj. Unu tian rozon la gnomoj deŝiris kaj transdonis al la reĝino; ŝi volis flarsenti ĝin, sed la rozo ne odoris.

"Ja kio ĝi estas?" demandis Marinjo. "Tian belaĵon mi neniam estis vidinta."

"Jen ĉio estas salo!" respondis la gnomoj unu­sone kaj sugestis al Marinjo, ke ŝi ĉiam ajn libere prenu laŭ sia bezono, ĉar tian provizon oni povas ja neniam konsumi. Marinjo dece dankis, adiaŭis la etkreskulojn kaj eliris eksteren. Sed la tero mal­antaŭ ŝi restis jam fermita.

Rehejmiĝinte, Marinjo ĉion rakontis al la patro kaj li konsciiĝis, ke la maljuna virino el la arbar­kabano dotis lian filinon multe pli malavare ol li mem. Tuj li ordonis pretigi kaleŝon kaj kune kun Marinjo li veturis en la arbaron, por trovi la bonu­linon. Sed kiom ajn ili serĉis, nenie ili trovis eĉ plej etan postsignon de la kabano nek de la virino. Nur tiam divenis Marinjo, ke la maljunulino verdi­re estis homfavora feino.

La salo en la portsaketo konsumiĝis; sed Mari­njo, sciante pri la saltrezorejo, kapablis provizi la tutan landon, kiu ekde tiu tempo neniam suferis pro manko de salo. Tial ĉiuj landanoj tre ŝatis kaj estimis sian reĝinon. ŝi tamen ĉiam restis modesta kaj malfiera; kaj neniam ŝi forgesis la bonkoran mal­junulinon kiu konigis al ŝia popolo la valoron de salo.


Feliĉo kaj Mizero




En kamparo vivis foje du fratoj; unu el ili estis riĉega bienposedanto, la alia tute malriĉa sen­bienulo.

Ununokte la malriĉulo postenis sur postrikolta kampo de sia riĉa frato, gardante grenfaskojn. Su­bite li ekvidis hele vestitan virinon: ŝi levadis spi­kojn, kiuj postrestis sur la stoplejo, kaj almetadis ilin al la grenamasoj. La gardanto haltigis ŝin kaj demandis, kiu ŝi estas kaj kion ja ĉi tie ŝi faras. "Feliĉo de via frato mi estas," ŝi respondis. "Mi ko­lektas perditajn spikojn, por ke li havu plian rikol­ton-" -- "Nu bone," diris la malriĉulo kontentigita, "sed ĉu vi ne scias, kie troviĝas mia Feliĉo?" - "­Oriente," rediris la blankvestulino koncize kaj malaperis.

Tiam la malriĉulo ekdecidis iri en la mondon por serĉi sian Feliĉon, kaj li tuj sin pretigis, por la intencon efektivigi. Sed kiam li frumatene estis forlasonta sian hejmon, de malantaŭ la bakforno elsaltis griza malgrasa estaĵo, kiu ekploris kaj insiste petis, ke li prenu ŝin kune. - "Sed kiu vi estas?" demandis la malriĉulo surprizita. - "Nu, via Mizero ja!" - "Ha, tiel do! Vin mi devas ja kunpreni," diris la malriĉulo sagace, "sed vi estas tre malforta laŭvide kaj la vojaĝo tro longdaŭra; rigardu, jen malplena botelo kaj faru vin tute eta kaj eniĝu, tiel mi povos vin kunporti-" Mizero volonte obeis al lia konsilo, sed tuj kiam ŝi enboteliĝis, la malriĉulo firme ŝtopis la botelon, por ke ŝi ne povu elrampi. Poste Ii ekiris, kaj veninte al marĉejo, li la botelon enĵetis.

Tiamaniere seniĝinte de Mizero, li daŭrigis sian vojaĝon orienten, ĝis li venis al granda urbo. Long­daŭre li estis vaganta tra la stratoj kaj deman­danta tie kaj ĉi tie, ĉu iu ne emas dungi lin por ia ajn laboro. Sed vana estis lia klopodo. Nur post longa zorgumado, kiam li preskaŭ malesperis jam pro malsato de la familio, li tamen sukcesis trovi sinjoron, kiu emis dungi lin por fosi kelon en sia domo. - "Salajron vi ne ricevos," diris la sinjoro, "sed kompense, kion vi trovos fosante, tio estu via posedaĵo." La malriĉulo konsentis pri la propono kaj senprokraste ekis la laboron.

Post nelonga tempo, fosante li trovis bulon da oro. Laŭ la interkonsento ĝi apartenis al li; tamen li donis duonon al la mastro kaj daŭrigis la fosadon. Kelkajn tagojn poste, li malkovris feran pordon; ĝin malferminte, li venis en subterejon, kie troviĝis ega amaso da malsamspecaj valoraĵoj. Surprizite li ĉion rigardis kaj suspektis, ke li sonĝas, sed subite li ekaŭdas obtuzan voĉon kiu eliris el ŝrankokesto star­anta en angulo: "Enlasu min, mia mastro! Ho, ella­su min!" - Li levis do la fermotabulon kaj vidu! el interno de la kesto elsaltis ĉarma blankvestita junulino, riverencis al li renkonte kaj diris kun afa­bla rideto: "Dankon pro la liberigo!" - "Kiu vi es­tas?" demandis li ravita. - "Ja via Feliĉo, tiom long­daŭre serĉata kaj nun finfine trovita. Ekde hodiaŭ mi ĉiam restados ĉe vi kaj ĉe via familio. . . " Jenon dirinte ŝi malvidiĝis.

Kompreneble, la trovinto tre ekĝojis. Denove li interdividis egalparte kun sia dungito, sed malgraŭe restis al li tiom, ke li fariĝis ega riĉulo. Aĉetinte domon, li ekvivis tie kun siaj familianoj senzorge, ĉar depost tiam lia posedaĵo de tago al tago eĉ plimultiĝis. Tamen neniam li forgesis sian pasintan mizerstaton kaj ĉiapove subtenadis malriĉulojn de sia novhejma urbo.

Unutage, promenante tra la stratoj, li renkontis sian fraton, kiu tien venis negocacele. Nu, li ĝoje kondukis lin en sian domon, abunde regalis kaj mult­vorte rakontis ĉiujn siajn travivaĵojn: kiel li foje renkontis la spiko-kolektantinon sur lia kampo, kia­maniere kaj kiuloke li seiĝis de sia Mizero - kaj ĉion pluan. Dum kelkaj tagoj li gastigis lin mal­avare, donis al li fine grandan monsumon kaj mul­tekostajn donacojn por liaj edzino kaj gefiloj kaj adiaŭis lin for fratece.

Sed lia frato estis malbonkora kaj multe envi­is al sia samfamiliano lian bonfarton. Dum sia hej­menvojo li senĉese meditis, kiamaniere revenigi Mi­zeron al la feliĉulo. Veninte al tiu loko, kie lia frato laŭ sia diro enmarĉigis la botelon, fervore li ekser­ĉis. Post longdaŭra klopodo li fine tamen sukcesis trovi la forĵetitan botelon; tuj li elprenis ĝin kaj malŝtopis. Samamomente Mizero elsaltis kaj, rapide rekreskinte antaŭ liaj okuloj, plezure ekdancis kaj flate lin ĉirkaŭbrakumis asertante: "ĝis via morto mi restos al vi fidela pro la liberigo! Ekde hodiaŭ mi ĉiam restados ĉe vi kaj ĉe via familio kaj neni­am plu forlasos vin!. ." Kaj tuj ŝi komforte eksi­dis sur lia ŝultro.

Vane la maliculo penis deskui ŝin, vane klopo­dis ŝin parolkonvinki, ke ŝi iru al sia unua mastro; neniamaniere li kapablis senigi sin je liberigita Mi­zero, nek vendi ŝin, nek donaci, nek enterigi, nek dronigi - ĉiam ŝi fikse sidis sur lia ŝultro. Kaj vere baldaŭ li ankaŭ spertis efikon de ŝia sindonemo: survoje atakis lin rabistoj kaj forrabis ĉion kion li estis hejmen veturiganta; post kiam li helpe de al­mozpetado finfine rehejmiĝis, anstataŭ sia bieno li trovis nur amason da cindro kiel postsignon de in­cendio; kaj rikoltaĵojn de sur liaj kampoj intertempe forflosigis subita inundo.

Tiel al la envieme eksriĉulo restis nenio krom Mizero, kiu laŭ sia ppromeso fidele akompanis lin ĉiam estonte dum lia tuta vivo.




Tri oraj haroj de avo ĉiomsciulo




Okazis-ne okazis: vivis foje reĝo kiu ŝategis ĉasi. Iutage, ĉaspelante cervon en densa arbaro, li perdis vojon. Noktiĝis jam kaj la reĝo solsola long­daŭre vagis tra la arbaro, ĝis li fine venis al senar­bejo - kaj vidu: jen staris kabano, loĝejo de karbi­gisto. La reĝo eniris kaj postulis, ke la karbigisto gvidu lin el la arbaro.

"Tre volonte mi akompanus vin," diras la kar­bigisto, "sed rigardu, reĝa Moŝto, mia edzino estas ĵus naskonta idon, mi ne povas nun foriri. Kaj ce­tere, kial vi vagaĉus tra la nokto? Prefere vin kuŝi­gu subtegmente sur la fojno kaj matene mi elkon­dukos vin." - Nu bone, la reĝo obeis.

Baldaŭ poste la ido naskiĝis; estis knabeto.

La reĝo kuŝis en la subtegmentejo kaj ne povis ekdormi, ĉar li ne kutimis pasigi nokton tiel sen­komforte. Je la noktomezo li ekrimarkis ian lumon malsupre en la ĉambro; li enrigardis tra fendo en la plafono -- kaj kion li vidas! La karbigisto dormas, lia edzino kuŝas kvazaŭ sveninta kaj ĉe la infaneto staras tri maljunulinoj tutblanke vestitaj, ĉiu kun flamanta kandelo enmane. Estis sortulinoj.

La unua diras: "Mi destinas al jena knabo, ke li spertu gravajn danĝerojn." La dua diras: "Kaj mi al li destinas, ke li savu sin el ĉiuj insidoj kaj vivu longdaŭre." Kaj diras la tria: "Mi destinas lin esti edzino de la ĉi-momente naskita filineto de tiu reĝo, kiu jen supre kuŝas sur la fojno." Poste la malju­nulinoj estingis la kandelojn kaj ĉio silentiĝis.

La reĝo sentis sin, kvazaŭ oni enigus glavon en lian bruston. ĝis matena krepusko li maldormis meditante kion fari, por ke la destino ne povu ple­numiĝi.

Post kiam tagiĝis, la infano ekploris. La karbi­gisto vekiĝinte vidas, ke intertempe lia edzino en­dormiĝis porĉiame. "Ho, vi, mia orfeto kompatinda!" li lamentis. "Kiel mi nun prizorgadu vin?" - "Donu al mi la naskiton," diris la reĝo, "mi prizorgos lin tiamaniere, ke li neniom malhavos; kaj vin mi re­kompencos per tiom da mono, ke dumvive vi ne be­zonos per laboradi." La povra karbigisto ekĝojis pro jena propono kaj la reĝo promesis la infanon baldaŭ forprenigi.

Kiam li revenis en sian kastelon, oni ĝoje al li raportis, ke pasintanokte la reĝino naskis filineton. La reĝo nubmieniĝis, venigis serviston kaj konfid­ence al li diris: "Iru tiun kaj tiun arbaron, tie en kabano restadas karbigisto; al tiu transdonu jenan monon kaj li rekompence al vi donos novnaskitan infanon. Vi ĝin prenu kaj poste dumvoje dronigu. Se vi ne faros, vi mem morte trinkos akvon!" La servisto iris do, prenis la infaneton, metis ĝin en korbon, kaj irante laŭlonge de torenta rivero, en­ĵetis la etulon eĉ kun la korbo.

"Bonan nokton, bofilo neinvitita!" diris la reĝo cinike, post kiam la servisto al li ĉion rakontis.

Memkompreneble la reĝo kredis, ke la infaneto dronis, sed okazis aliel: en la korbo ĝi flosis laŭ la rivero, kvazaŭ oni lulus ĝin, kaj dormis, kvazaŭ oni al ĝi kantus ĝis ĝi flose proksimiĝis al fiŝista kabano. La fiŝisto sidis sur la bordo, riparante siajn re­tojn. Ekvidinte ion preterflosi, rapide li enboatigis sin kaj en proksima momento li jam tenis la kor­bon kun dormanta bebo.

Nu, li alportis ĝin al sia edzino: "ĉiam vi dezi­ris havi fileton, jen vi havas do: akvo lin al ni li­veris." - La edzino de l' fiŝisto ĝojis pro la evento kaj edukis la knabeton kvazaŭ propran. Oni nomis lin Riverido, ĉar ja ili ricevis lin de la rivero. - ­Akvo fluas kaj jaroj pasas - la knabo fariĝis junulo nekompareble ĉarma en vasta ĉirkaŭo. Unusomere okazis, ke la sama reĝo solsola raj­dis ĉascele tra la pejzaĝo. Varmega tago estis kaj li soifis. Hazarde li haltigis sian ĉevalon ĝuste an­taŭ la kabano de l' fiŝisto kaj postulis freŝan akvon por iom trinki. Kiam Riverido ĝin alportis, la reĝo surprize rigardis la ĉarman junulon kaj admire diris al la fiŝisto: "Ja bravan helpanton vi havas; ĉu via filo?" "Mia kaj ne mia," respondis la fiŝisto, "ĵus hieraŭ pasis dudek jaroj depost kiam li alflosis laŭ jena rivero en korbeto kiel malgranda bebo; ni lin proprigis kaj edukis."

Jenon aŭdinte la reĝo paliĝis pro ektimo, ĉar li ekkonis, ke estas la sama knabo kiun li iam ordo­nis je dronigo. Sed tuj li rekonsciiĝis kaj diris:

"Mi bezonas sendi kurieron al mia edzino kaj neni­un mi havas je dispono ĉimomente; ĉu la junulo povus iri?" "Via reĝa Moŝto ordonas kaj la knabo iros," rediris la fiŝisto.

Do, la reĝo eksidis kaj skribis al sia reĝa edzi­no jenan leteron:

"La junulo, kiun mi jen al vi sendas, estu sen­prokraste per glavo mortpikita; li estas ma danĝe­ra malamiko. Antaŭ mia reveno la afero estu fari­ta. Jen mia nepra deziro.

Poste li la leteron faldis kaj sigele fermis alpre­minte sian ringon.

Riverido tuj ekiris, por la leteron transdoni. Sed li devis iri tra vasta arbaro; tie li perdis vojon kaj erariris. Li vagis en densejoj, ĝis komencis krepus­kiĝi. Tiam li renkontis maljunulinon. "Ja kien, Riverido, kien ?" - "En la reĝan kastelon, por transdo­ni leteron, sed mi perdis vojon. ĉu vi ne povus, avinjo, al mi konsili, kiudirekte mi iru?" - "Estu kiel ajn, hodiaŭ vi ne plu kapablas atingi vian ce­lon," diris la maljunulino, "tranoktu ĉe mi; vi povas min fidi, mi estas via baptopatrino." La junulo kon­sentis. Kaj apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn - jen sub­ite aperis ĉarma dometo, kvazaŭ ĝi elteriĝus.

Nokte, kiam la knabo estis dormanta, la mal­junulino eltiris el lia poŝo la reĝan leteron kaj an­stataŭigis ĝin per alia, kiu tekstis jene:

La junulon, kiun mi jen al vi sendas, senprok­raste edzigu al nia filino; li estas mia destinita bo­filo. Antaŭ mia reveno la afero estu farita. Jen mia nepra deziro.

Nu bone, post kiam la reĝino tralegis la leteron, tuj ŝi igis aranĝi solenan edziĝfeston. Kaj ili ambaŭ, la reĝino samkiel la novedzino, tre kontentis pro tiom ĉarma fianĉo. Kaj same feliĉa sentis sin Rive­rido.

Kelkajn tagojn pli poste rehejmiĝis la reĝo. Vi­dinte kio okazis, li ege koleriĝis kontraŭ sia reĝa edzino pro ŝia faro. - "Vi mem ja ordonis, ke antaŭ via reveno mi edzigu lin al nia filino!" respondis la reĝino kaj ateste al li montris la leteron. La reĝo prenis ĝin kaj rigarde esploris la skribon, la sigelon, la paperon - ĉio estis aŭtenta. Li do venigis la bofi­lon kaj demandekzamenis lin, kio okazis dum lia vojo.

Riverido rakontis laŭvere, ke li perdis vojon en la arbaro kaj pasigis nokton ĉe sia baptopatrino. - "Kaj kiel ŝi aspektis?" - Kaj laŭ la diro de Riveri­do la reĝo konsideris, ke estis la sama persono, kiu antaŭ dudek jaroj destinis lian filinon al la karbigi­sta filo.

Li enpensiĝis - meditis - kaj fine li diras: "Kio okazis, tion neniu povas ŝanĝi. Tamen vi ne devas esti mia bofilo senrekompence. Se vi volas havi mi­an filinon, vi devas al ŝi dote alporti tri orajn haro­jn de avo ĉiomsciulo." Li opiniis, ke tiamaniere li plej eble liberiĝos de sia malŝatata bofilo.

Riverido adiaŭis sian edzineton kaj ekiris - sen scii kien. Sed ĉar li havis sortulinon kiel baptopat­rinon, estis por li facile, trovi la ĝustan vojon. Long­daŭre li iris, malproksimen trans montarojn kaj arbarojn, trans riverojn kaj trans valojn - ĝis li ve­nis al nigra maro. Jen li vidas remboaton kun ŝipi­sto. - "Dio helpu, maljuna veturiganto!" - "Same al vi, juna migranto! Kien laŭ jena vojo?" - "Al avo ĉiomsciulo, por akiri ties tri orajn harojn." - "Hoho, jam delonge mi atendas tian senditon! Dum dudek jaroj mi postenas jenloke transveturigante kaj ne­niu venas por liberigi min. Se vi promesos demandi avon ĉiomsciulon, kiam mia laborego finiĝos, mi transveturigos vin." -Riverido promesis kaj la mal­feliĉulo lin transigis al la alia bordo.

Poste li venis al granda urbo kiu aspektis kadu­ke kaj triste. Antaŭ la urbo li renkontis maljunu­leton kiu pene iris helpe de bastono kaj ŝajnis pres­kaŭ mortonta. - "Sanon al vi, grizhara aveto!" - ­"Same al vi, brava junuleto, kien laŭ jena vojo?" - "Al avo ĉiomsciulo, por akiri de li tri orharojn." - ­"Ni vidu, tian senditon oni jam delonge atendas ĉe ni; ja tuj mi devas vin konduki al nia reĝo!"

Kiam ili venis tien, la reĝo diris: "Oni al mi raportis, ke vi iras al avo ĉiomsciulo. Tiuokaze aten­tu: ni havis ĉi tie pomarbon kiu produktadis ju­nigajn pomojn; se iu ajn manĝis eĉ nur unu tian pomon, li denove juniĝis, eĉ se li estis jam morton­ta. Sed depost dudek jaroj la pomarbo ne plu ri­koltiĝas. Se vi al mi promesos demandi avon ĉiom­sciulon, ĉu ekzistas ia rimedo, reĝamaniere mi re­kompencos vin." - Riverido promesis kaj la reĝo afa­ble liberlasis lin.

Poste li venis al alia granda urbo kiu estis du­one ruiniĝinta. Proksime al la urba pordego li ek­vidis junulon kiu estis enteriganta sian mortintan patron kaj maldolĉe ploranta. - "Dio konsolu vin, malgaja entombiganto," diris Riverido. - "Dio vin a­kompanu, afabla migranto - kien laŭ jena vojo?" - ­"Al avo ĉiomsciulo, por akiri liajn tri orharojn." - ­"Ah domaĝe, ke vi ne venis pli frue! Sed sinjoro, nia reĝo jam delonge atendas tian senditon; mi de­vas vin al li konduki."

Kiam ili venis tien, diris la reĝo: "Laŭdire vi iras al avo ĉiomsciulo - do aŭskultu. Ni havis ĉi tie puton, el kiu torentadis viviga akvo. Iu ajn nur iom trinkinte resaniĝis, eĉ se li estus jam mortanta; kaj se li estus jam senviva, ŝprucite per tiu akvo li tuj reviviĝis kaj denove kapablis moviĝi. Sed jam depost dudek jaroj la akvo ĉesis fonti. Se vi prome­sas demandi avon ĉiomsciulon, kiamaniere ni povas nin helpi, vi ricevos de mi reĝan rekompencon." - R­iverido promesis kaj la reĝo bonvoleme liberlasis lin.

Poste li estis logdaŭre kaj longvoje iranta tra malhela arbaro, ĝis li meze de 1' arbaro subite ek­vidis vastan verdan herbejon kun abundaj belaj flo­roj, kaj tiuloke situis ardebrila ora palaco. Estis kastelo de avo ĉiomsciulo.

Riverido eniris. Sed interne troviĝis sola malju­nulino sidanta en unu angulo kaj ŝpinanta. "Bonve­non, Riverido," ŝi diras, "mi ĝojas revidi vin." Estis lia baptopatrino, la sama ĉe kiu li tiam tranoktis, kiam li estis migranta kun la letero. "Kio vin veni­gis ĉi tien?" - "La reĝo ne volas senrekompence akcepti min kiel bofilon; li do sendis min, ke mi havigu tri orajn harojn de avo ĉiomsciulo." - La maljunulineto diris ripetante: "Avo ĉiomsciulo estas mia filo, la klara Suno: Matene li estas knabeto, tagmeze viro kaj vespere maljunulo. Mi mem havi­gos por vi la tri orajn harojn de sur lia kapo, por iel rekompenci pro via baptofileco. Sed jenloke vi ne povas resti nekaŝita. Mia filo estas bonkorulo, tamen kiam li vespere venas hejmen malsata, faci­le povus okazi, ke li vin rostus kaj formanĝus. Jen malplena tino, tie kaŝu vin." - Riverido petis, ke ŝi ankaŭ demandu avon ĉiomsciulon pri tiuj tri aferoj, kiujn li promesis returnvoje prikonsili. - "Mi deman­dos," diris la maljunulineto, "kaj vi atentu, kion li diros."

Subite ekestis ega vento ekstere kaj tra la ok­cidenta fenestro la ĉambron enflugis Suno kiel mal­junuleto kun orkolora kapo. "Jen mi flare flaras homodoron!" li diras. "ĉu vi havas iun tie ĉi, pat­rino?" -"Taga stelo, se iu ĉeestus, ja vi devus vidi lin! Sed tiel estas: dum tuta tago vi flugadas tra la vasta mondo kaj la homodoro plenigas vian naz­on; nemirinde, ke vi eĉ veninte hejmen opinias ĝin flarsenti!" - La maljunuleto rediris nenion kaj al­tabliĝis por vespermanĝi.

Post la vespermanĝo li kuŝigis sian orharan ka­pon sur la genuojn de l' maljunulino kaj komencis dormeti. La maljunulineto, vidinte lin ekdormi, el­ŝiris unu lian orharon kaj faligis ĝin - ĝi ektintis kvazaŭ kordo. "Kion vi volas, patrino?" diris la maljunuleto vekiĝinte. - "Nenion, mia filo, nenion; mi nur iom dormetis kaj strange sonĝis."-"Pri kio vi sonĝis?" - "Pri urbo, kie oni havis fonton de vi­viga akvo; malsanulo trinkinte resaniĝis kaj mortinto ŝprucite reviviĝis. Sed depost dudek jaroj la akvo ĉesis flui. ĉu estas ia rimedo, kiel ĝin fluigi denove?" - "Simpla rimedo: en la puto sur la fonto sidas rano kiu la akvon malfluigas; la ranon oni mortigu kaj la puton purigu - la akvo fluos kiel an­taŭe."

Kiam poste la maljunulo denove ekdormis, el­ŝiris la maljunulineto duan lian haron kaj faligis ĝin. "Kion vi havas denove, patrino?" - "Nenion, filo mia, nenion; mi dormetis kaj denove eksonĝis pri io stranga. En iu urbo oni havis pomarbon kiu produktadis junigajn pomojn: maljunulo manĝinte tian pomon rejuniĝis. Sed depost dudek jaroj la pomarbo ne plu donas fruktojn. ĉu estas ia helpo?" - "Facila helpo: sub la arbo kuŝas serpento kiu senfortigas ĝin; la serpenton oni mortigu kaj la pomarbon replantu - ĝi portos fruktojn kiel antaŭe."

Poste la maljunuleto baldaŭ ekdormis denove kaj panjo elŝiris lian trian horon. "Ja ĉu vi ne lasos min dormi, patrino?" diris li malbonhumore kaj pretis ekstari. - "Kuŝu nur, fileto mia, trankvile ripozu; senvole mi vekis vin. Dormeto min venkis kaj denove al mi venis stranga sonĝo. Pri boatisto ĉe nigra maro mi sonĝis: dum dudek jaroj li trans­veturigas jam kaj neniu venas por lin liberigi. Ki­am lia laborego ja finiĝos?" - "Filo de stultulino li estas! Al iu alia li enmanigu sian remilon kaj estos ties vico. Sed jam lasu min trankvila, frumatene mi devas rapidi por fortrinki la larmojn kiujn ĉiu­nokte elploras la reĝa filino pro sia edzo, karbigista filo, al kiu la reĝo ordonis, ke li alportu miajn tri orharojn." -

Antaŭ la mateniĝo denove ekestis ventego ek­stere, kaj sur la genuoj de maljuna panjo anstataŭ maljunuleto vekiĝis bela orhara infano, dieca Sune­to, adiaŭdiris al panjo kaj tra la orienta fenestro elflugis en la mondon.

La maljunulineto deprenis la fermoplaton de la tino kaj diris al Riverido: "Jen tiuj tri oraj haroj, kaj kion avo ĉiomsciulo respondis pri tiuj tri afe­roj, tion vi jam ankaŭ scias. Nun iru do, ni ne plu renkontos unu la alian, ĉar estas jam senbezone." - Riverido bonmore dankis la baptopanjon kaj ekis sian returnan vojaĝon.

Kiam li venis en tiun urbon kun la puto, la re­ĝo demandis lin, kian sciigon li alportas. "Favoran," diris Riverido. "La puton igu pura kaj la ranon, kiu sidas sur la fonto, mortigu; la akvo poste ekfluos kiel antaŭe." - La reĝo tuj farigis tion, kaj vidante la akvon denove torenti, donacis al Riverido dekdu ĉevalojn cigneblankajn kaj ŝarĝis ilin per tiom da oro kaj arĝento kaj gemoj, kiom ili kapablis porti. Kiam li poste venis la alian urbon, ties reĝo same lin demandis, kian konsilon li alportas. "Jen­an," diris Riverido. "Elterigu la pomarbon; sub la radikoj oni trovos serpenton, tiun oni mortigu, la pomarbon denove enplantu, kaj ĝi fruktodonados kiel antaŭe." - La reĝo tuj farigis tion kaj la pom­arbo post ununura nokto abunde ekfloris. La reĝo ege ekĝojis kaj donacis al Riverido dekdu ĉevalojn kaj ŝarĝis ilin per tiom da multvaloraĵoj, kiom ili kapablis porti.

Poste Riverido rajdis pluen kaj kiam li atingis la nigran maron, la ŝipisto lin demandis, ĉu li scii­ĝis kiam li liberiĝos. - "Mi sciiĝis," respondis Rive­rido, "sed unue transigu min, nur poste mi al vi di­ros." - La ŝipisto spitis ja, tamen vidante ke alia helpo ne ekzistas, veturigis lin trans la maron eĉ kun liaj dudek kvar ĉevaloj.- "Kiam vi denove iun transveturigos," diris al li poste Riverido, "enmani­gu al li vian remilon kaj saltu surborden; ekde tiam li postenados anstataŭ vi!" ­

La reĝa bopatro eĉ ne kredis siajn okulojn, ki­am Riverido al li donis la tri orajn harojn de avo ĉiomsciulo, kaj lia filino ploris, ne plu pro ĉagreno sed pro ĝojo, ke ŝia edzo revenis. - "Kaj kie vi aki­ris jen tiujn belajn ĉevalojn kaj la multvaloraĵojn?" demandis la reĝo. - "ĉion ĉi mi ricevis kiel rekom­pecon," diris Riverido kaj rakontis, kiel li helpis al la du reĝoj rehavigi la pomojn, kiuj maljunulojn rejunigas, samkiel la akvon, kiu malsanulojn resa­nigas, kaj mortintojn revivigas. - "Junigaj pomoj! Viviga akvo!" silente ripetis la reĝo al si mem. "Se mi unu tian pomon formanĝus, mi rejuniĝus; kaj eĉ se mi mortus, per tiu akvo mi reviviĝus..." Senprokraste li ekvojaĝis, por akiri la junigajn po­mojn kaj la vivigan akvon - kaj ĝis hodiaŭ li ne estas reveninta.

Tiel la karbigista filo iĝis bofilo de la reĝo, laŭ la destino de 1' sortulino, kaj la ruza reĝo - eble ĉiam ankoraŭ veturigadas homojn trans la nigran maron!



Joĉjo la sentaŭgulo kaj kartludema reĝidino



Vivis foje gepatroj en kamparo; ili havis negra­ndan bieneton kaj tri filojn, kies nomoj estis Francisko, Antonio kaj Johano. Malbone fartis familio, ĉar tiutempe ekestis milito kaj ambaŭ pli aĝaj filoj devis militservi. Hejme, ĉe la maljunaj gepatroj restis nur tiu malplej aĝa, sed ties helpo estis ne multefika; en la vilaĝo oni nomis lin Joĉjo la sentaŭgulo, ĉar neniam li zorgumis pri io ajn, senĉese nur kantetis kvazaŭ senzorga birdo kaj vivis facilanime de tago al tago.

"Joĉjo," diris la patro unutage, "vi estas jam sufi­ĉe plenkreska por edziĝi; elektu do junulinon, por ke ŝi helpu nin ĉe la mastrumado!" -"Ho, mi jam elektis!" gaje konsentis Joĉjo. "Estas Lunjo, filino de nia vilaĝestro; tiu al mi plaĉas kaj tiun mi edziniĝos." Kaj tuj li iris por peti nuptopermeson de ŝia patro.

Sed la riĉa vilaĝestro eĉ aŭdi ne volis pri tia svatanto, dirante ke li akceptos kiel bofilon sole tiun kiu estos dotita per almenaŭ cent dukatoj. Joĉjo ko­leriĝis kontraŭ la malhumila avarulo, sed neniel ŝanĝis sian decidon; reveninte hejmen, li sciigis al siaj gepatroj, ke li iros en la mondon por akiri cent duka­tojn kaj poste edziĝi. Vane lia patrino plorpetis, ke li ne tutsoligu ilin, vane la patro insistis, ke li elek­tu alian junulinon en la vilaĝo. Joĉjo obstinis, ke li edzinigos solsole Ludmilon kiu al li plej plaĉas kaj kiun li amas. Nu, kion fari. . . Panjo bakis plenan paton da papavaj kukoj kaj envalizigis ilin; por ke Joĉjo ne mortu pro malsato en la mondo. Paĉjo admonis lin, ke li ĉiam agu juste. Joĉjo ekiris.

Sed ne longdaŭre li migris. Transirinte la plej proksiman monteton, li eksentis sin ege malsata. Do, li sidiĝis sub granda tilio ĉevoje, elvalizigis la ku­kojn kaj pretis ekmanĝi. Sed subite de ie-kie aperis kaduka maljunuleto kaj demandis Joĉjon, ĉu li ne bonvolus regali lin per unu kuko, ĉar dum la tuta tago li nenion manĝis. Volonte proponis al li Joĉjo la tutan kukprovizon, sincere asertante: "Mi lasos por mi nur unu, ĉar mi povas ja vivteni min per ŝir­kolektado de pomoj kaj piroj, framboj aŭ mirteloj - ­sed vi estas jam tro maljuna por nutriĝi tiamani­ere; nur prenu ilin senĝene!" - Tutkore dankis la maljunuleto, prenis la kukojn kaj daŭrigis sian iron. Joĉjo rigardsekvis lin, manĝante la ununuran kukon, ĝis la aveto malaperis ĉe vojkurbiĝo; kaj mirinde - ­finmanĝinte la kukon, Joĉjo sentis sin tiom sata kaj kontentigita, kvazaŭ li estus formanĝinta plej abun­dan festotagmanĝaĵon. Li do komforte kuŝigis sin sub la arbo kaj fermis okulojn por iom dormi.

Sed ekdorminte li jene sonĝis :

En klara helo reaperis la maljunuleto dirante: "Bonkore vi traktis min, Joĉjo, kaj mi volas nun re­kompenci vian sincerecon; jen mi donacas al vi tri so­rĉajn objektojn: ĉapelon, bastonon kaj monsaketon. Se vi turnos jenan ĉapelon surkape, vi troviĝos kie ajn laŭ via deziro. Se vi batos per jena bastono te­ron, tuj vi havos regimenton da soldatoj je dispo­no, kaj se vi prenos kiom ajn da dukatoj el jena monsaketo, ĝi tamen restos ĉiam plena. Prenu ilin kaj uzadu por bonfari!..." Poste la aveto malape­ris kaj Joĉjo vekiĝis.

"Ho, kiom amuze mi sonĝis!" diris Joĉjo al si mem. "Nu, vere ne malutilus posedi tiajn sorĉobjek­tojn..." Sed kia miro! - ĉe lia dekstra mano kuŝas fremda bastono kaj apude en la herbo ia stranga ĉapelo; kaj enpoŝiginte manon li palpe trovis mon­saketon plenan de pezaj moneroj. - "Ho, se la sonĝo estus maltrompa...!" ekpensis Joĉjo kaj tuj decidis la aferon elprovi. Li surmetis la ĉapelon, turnis ĝin surkape kaj kriis: "Tuj mi estu ĉe Francisko kaj Antonio!" - Kaj vidu! en la sama momento li fakte troviĝis ĉe siaj ambaŭ fratoj meze de taĉ­mento da soldatoj.

ĝoje la fratoj interbrakumis, sed la komand­anto malmilde demandis la civilulon, kion li dezi­ras! - "Ja miajn fratojn forkonduki mi deziras!" respondis Joĉjo bonhumore. - "Vi freneziĝis!" kriis la soldatestro. "Ili devas ja militservi; kiu anstataŭu ilin en batalo?" - "Jen iliaj anstataŭantoj!" ridis Joĉjo kaj bastonbatis teron. Tuj elstaris antaŭ la komandanto tuta regimento da soldatoj. - "Ja tian kompenson mi volonte akceptas!" ĝojkriis la oficiro kaj senprokraste liberlasis Franciskon kaj Antonion, kiuj plezure dankis al sia malplej aĝa frato, ke li senigis ilin je militservado.

Nun, kiam la fratoj ree kunestis, nenio al ili mankis; dank' al la senfunda monsaketo ili povis aĉeti novajn vestaĵojn, bone manĝi kaj trinki kaj ĝenerale bonfarti. Sed memoriĝinte pri siaj gepa­troj, ili ekvojaĝis hejmen por aboli ties mizerstaton.

Unutage ili venis en gastejon kaj tie sciiĝis, ke en proksima kastelo loĝas reĝidino kiu ege ŝatas kartludi. - "ŝi disfamigis," rakontis la gastejmastro, "ke tiun ŝi akceptos kiel edzon, kiu kartlude superos ŝin." - "Kaj ĉu neniu tia venis ankoraŭ?" demandis la fratoj. "Ho, jam multaj riĉuloj provis tion, sed la reĝidino estras la kartludon tiom majstre, ke ĉiuj malgajnis," klarigis la mastro.

Nu, al Francisko ŝajnis la afero tre alloga. Li enpoŝigis la sorĉan monsaketon kaj iris en la kaste­lon por anonci sin kiel konkuranto. - "ĉu vi volas ludsuperi min?" mokis la reĝidino. Francisko mem­fide jesis. Ili do sidiĝis kaj ekludis. Unu tagon ili ludis, du tagojn - kaj Francisko ĉiufoje malgajnis. ­"Ja lia poŝo jam certe malplenas," pensas la reĝidi­no kaj ordonas, ke oni alportu manĝaĵojn kaj vinon. Refreŝiĝinte ili daŭrigis la ludadon; Francisko de­nove estis malgajnanto, tamen ĉiam li pagis sen eĉ palpebrumi. Tiam la reĝidino ekrimarkis, ke pagan­te li ĉiam elmetas monon el unusama poŝo. Jam la trian tagon ili estis ludantaj - kaj kiam oni denove alportis refreŝigaĵojn, la reĝidino kaŝe instigis sian ĉambristinon, ke ŝi metu en pokalon de Francisko ian dormigilon. ŝi sukcesis nerimarkite fari kaj post momento Francisko dormegis. Tiam la reĝidino pre­nis el lia poŝo la monsaketon kaj anstataŭis ĝin per alia, tute samaspekta.

Post kiam Francisko vekiĝis, ili ekludis denove. Sed kiam li estis pagonta post kelkfoja malgajno, nur malplenan monsaketon li trovis en sia poŝo. Tuj la reĝidino ordonis, ke oni malliberigu lin, sed Francisko petis: "Liberlasu min, Reĝidina Moŝto, mi donacos al vi ankoraŭ sorĉoĉapelon!" - "Kaj kie vi ĝin havas?" demandis la reĝidino suspekteme. ­"En la gastejo; estas mia kamarado, kiu posedas tian ĉapelon, tuj mi alportos ĝin!" respondis Fran­cisko sagace.

Sed la reĝidino bone komprenis lian ruzon. ŝi ordonis senprokraste venigi la kamaradon eĉ kun la ĉapelo. Vole-nevole devis Antonio preni la ĉapelon kaj iri al la kastelo; por senti sin sekura, li kun­prenis ankaŭ la sorĉbastonon, esperante elstarigi la gardo-regimenton, se necesus. Sed tuj kiam li estis kondukita al la ruzema reĝidino, ŝi forprenis de li ambaŭ sorĉobjektojn kaj ordonis enkarcerigi lin samkiel Franciskon.

Tiel Joĉjo restis denove sola, eĉ perdinte la va­loraĵojn kiujn li estis akirinta pro sia bonkoreco. Sencele li ekmigris ien-nenien, meditante kiamaniere almenaŭ helpi al siaj fratoj.

Post ioma tempo li venis al granda strangfolia arbo; laŭaspekte estis nek pomarbo nek pirujo - kaj tamen surkreskis belegaj piroj kaj same manĝi­logaj pomoj! Mirigita gaprigardis Joĉjo la neordina­raĵon, sed ĉar la piediro malsatigis kaj la rigardo apetitigis lin, senĝene li deŝiris grandan piron kaj ek­manĝis. Tre bongusta estis la piro; sed finmanĝin­te ĝin, Joĉjo sentis, ke lia kapo estas iel nekutime peza kaj kvazaŭ ŝarĝita per io eksterordinara... Li palpe esploras sian frunton, rigardas sian ombron ­kaj jen diablo! li konstatas, ke sur lia kapo elkres­kis grandformataj bovkornoj!

"Nu, jen kio ankoraŭ mankis al mi!" diris Jo­ĉjo al si mem. "Tamen, se mi jam estas brutaspek­ta, mi almenaŭ satiĝu, eĉ se mi devus ekhavi anko­raŭ hufojn kaj besthararon!" - Kaj deŝirinte gran­dan pomon de la sama arbo, kun ega apetito li for­manĝis ĝin! Kaj vidu! la kornoj sur lia kapo kom­encis malfiksiĝi kaj post momento defalis, lasinte nenian postsignon sur lia frunto. - Joĉjo ekĝojegis; jam li sciis, kiamaniere liberigi siajn fratojn! Li ŝirprenis kelkajn fruktojn ambaŭ specajn kaj rapi­dis kun la rikolto returnen al la urbo. . .

La sekvintan matenon, kiam la ruza reĝidino eliris el la kastelo por iom promeni tra la urbo, ŝi ekvidis kamparanon kiu ofertis pirojn tiom allogajn, ke ŝi tuj aĉetigis ilin kaj kun ega apetito manĝis an­koraŭ dum sia promeno. . . Sed kian spektaklon ĝuis la urbanoj! Antaŭ ol la reĝino revenis en la kastelon, sur ŝia kapo elkreskis bovkornoj tiom gran­daj, ke ŝi apenaŭ povis iri tra la pordo de sia loĝo­ĉambro.

Kompreneble, tuj la afero disfamiĝis vastĉir­kaŭe kaj ĉiuj regatoj plezuris kaj kaŝite mokis pri la akcidento de la reĝidino kiun oni ĝenerale mal­ŝatis pro ŝia fieremo. Multajn doktorojn, scienculojn kaj kuracistojn venigis la reĝo, sed ĉia klopodo estis sensukcesa, ĉar neniu el inter la invititoj scipo­vis forigi la malhonorigan kapornamaĵon de la reĝ­idino; se ili provis la kornojn movi, doloris - se ili volis forsegi ilin, ne eblis. . .

Kaj tiam ekestis vico de Joĉjo. Li prunte - pre­nis nigran mantelon, surmetis longharan perukon, surnazigis grandformatajn okulvitrojn, kaj iris en la kastelon por anonci sin kiel famkonata magistro el fremdlando, kiu scias elkuraci la reĝidinon. Tuj oni allasis lin kaj la reĝo promesis al li grandan monsumon, se li sukcesos. ­

Nu bone - Joĉjo rigardas la reĝidinon, kapskue­tas kaj diras: "Bedaŭrinde - la medikamentoj, kiuj kuracas jenan malsanon, estas tro multekostaj; eĉ plej riĉa homo ne kapablas ilin aĉeti." - "Ne grave," diras la reĝidino, "mi posedas monsaketon kies en­havo neniam elĉerpiĝos; jen prenu ĝin kaj iru aĉe­ti la medikamentojn!" - "Nu jes," elturniĝas Joĉjo, "sed oni vendas ilin sole en lando tro malproksima; cent jarojn mi bezonus por ĝisvojaĝi tien." - "Facila helpo," replikas la reĝidino, "surkapigu jenan ĉape­lon; en momento ĝi transportos vin kien ajn!" - "­Bone," diras Joĉjo, "Tamen tia vojaĝo estas tre danĝera; kion mi faru, se iu volus min ataki kaj prirabi dumvoje?" - "Nenion timu," diras la reĝi­dino malpacience, "jen vi havas ankoraŭ sorĉbastonon kiu per unu bato disponigos al vi regimenton da soldatoj; sed nun foriĝu jam por havigi la me­dikamenton!''

Nu, volonte Joĉjo obeis. Helpe de sia reakirita ĉapelo li transportiĝis en la malliberejon por sciigi al siaj gefratoj, ke jam baldaŭ ili liberiĝos - kaj tuj li reaperis antaŭ la reĝidino.

"La medikamenton mi havigis jam," deklaris Joĉjo. "Sed antaŭ ol mi ekkuracos vin, Reĝidina Moŝto, ni devas nuligi la kialon de via malsaniĝo; certe ĝi estas puno por ia maljustaĵo kiun vi estis al iu farinta. ĉu vi ne rememoras?" - "Ho jes," tuj la reĝidino memoriĝis pri enkarcerigitaj Francisko kaj Antonio kaj senhezite ordonis liberlasi ilin. Poste Joĉjo elpoŝigis pomon, kiun li estis deŝirinta desur la stranga sorĉarbo, murmuris longan frazon da nekompreneblaj vortoj ŝajnigante sin ekzorci, kaj finfine postulis, ke la reĝidino la pomon formanĝu. - Tuj post kiam ŝi faris tion, la kornoj de sur ŝia kapo defalis kaj ŝi denove aspektis kiel antaŭe.

La reĝo preskaŭ senkonsciiĝis pro ĝojo kaj pro­ponis al Joĉjo duonon da regno kaj aldone sian fili­non kiel edzinon - sed Joĉjo malhumile rifuzis di­rante, ke en sia hejmvilaĝo li havas fianĉinon multe pli amindan. La reĝidinon li admonis, ke ŝi neniam plu faru maljustaĵon al iu ajn, se ŝi ne volas deno­ve ekhavi bovkornojn - kion ŝi volonte promesis.

Francisko kaj Antonio siavice ĵurpromesis ne­niam plu hazardi en kartludo. Joĉjo donis al ili la sorĉbastonon, por ke ili sentu sin sekuraj dum sia hejmeniro - kaj li mem translokiĝis helpe de sia sorĉa ĉapelo en la hejmvilaĝon. La senfundan mon­saketon li donacis al siaj gepatroj, por ke ili povu jam ĝismorte bonfarti nelaborante.

Depost tiam ĉiuj vilaĝanoj estimis lin kaj plu neniu nomis lin sentaŭgulo. Eĉ la vilaĝestro kom­preneble ĉesis malhelpi lian nupton kun Lunjo; ili do geedziĝis kaj feliĉe kunvivis havante multajn idojn. Kaj se ili ne mortis ankoraŭ, certe ili estas vivantaj ĝis hodiaŭ. . .


Pri Longulo, Dikulo kaj Bonvidulo


Vivis maljuna reĝo kiu havis ununuran filon. Tiun li foje venigis kaj al li diris: "Kara mia filo! Bone vi scias, ke maturaj fruktoj devas defali. Sa­me mia kapo maturas jam kaj eble baldaŭ ĉesos ĝui la sunbrilon. Tamen antaŭ ol vi entombigos min, mi ŝatus ekkoni mian estontan bofilinon, vian edzi­non. Kara filo, edziĝu!"

"Volonte mi plenumus vian deziron, kara pa­ĉjo," respondis la reĝido, "sed mi ne havas ja fian­ĉinon, neniun mi konas."

Tiam la maljuna reĝo elpoŝigis oran ŝlosilon kaj ĝin donis al sia filo: "Iru en la plej superan etaĝon de la kastelturo, tie ĉirkaŭrigardu kaj poste al mi diru, kiun vi ŝatus elekti kiel edzinon."

La reĝido senprokraste iris. ĝis nun li neniam troviĝis tie supre, eĉ ne estis aŭdinta, kio enestas.

Veninte ĝis la plej supera etaĝo, li ekvidis en la plafono malgrandan levpordon el fero. Li malŝlosis ĝin kaj supreniris. Jen li troviĝis en granda rondforma halo. La plafono estis blua kvazaŭ ĉielo dum serena nokto, eĉ arĝentaj steloj surbriletis; la planko estis kovrita per verda silka tapiŝo - kaj ĉirkaŭronde en la muro estis dekdu altaj fenestroj en oraj kadroj kaj en ĉiu fenestro sur kristala vitro estis junulino irizkolore bildigita kun reĝa kroneto sur kapo, en ĉiu fenestro malsama kaj alimaniere vestita, tamen ĉiuj ege belaj. Konsternita rigardis ilin la reĝido sen scii, kiun li elektu - kaj tiam la junulinoj komencis moviĝi kvazaŭ ekvivintaj, turnis al li sian rigardon. ridetis al li renkonte kaj pres­kaŭ eĉ ekparolis.

Tiam la reĝido ekrimarkis, ke unu el la dekdu fenestroj estas vualita per blanka kurteno; tiun li malkovris, por vidi la kaŝitaĵon. Kaj vidu! - jen pre­zentiĝis junulino en blanka vesto kun arĝenta zono kaj per la diademo; ŝi estis pli bela ol ĉiuj aliaj, sed malgaja kaj pala kvazaŭ eltombiĝinta.

Longdaŭre rigardis la reĝido la bildon, ĉar la vidaĵo ravis lin - kaj fine li diris kortuŝita: "ĉi tiun mi deziras kaj neniun alian!" Tuj kiam li tion elbuŝi­gis, la junulino klinis sian kapon, vangoruĝiĝis kvazaŭ rozo, kaj en la sama momento ĉiuj bildoj malaperis.

Post kiam la reĝido revenis malsupren kaj rakontis al sia patro, kion li vidis kaj kiun junulinon li elektis, ĉagreniĝis la maljuna reĝo kaj diris: "Malprave vi agis, kara filo, malkovrinte la kovritaĵon, kaj ege vi endanĝeriĝis pro la promesvorto. Tiu junulino estas submetita al potenco de malica magiisto kaj malliberigita en fera kastelo. Kiu ajn provis ŝin de tie liberigi, neniu estas ĝis nun reveninta. Sed kia helpo, donita vorto estas leĝo. Iru do, provu sukcesi kaj sana revenu al mi hejmen!"

La reĝido adiaŭis do la patron, selis ĉevalon kaj ekrajdis por havigi la fianĉinon.

Post ioma tempo li troviĝis en vasta arbaro kaj tra tiu arbaro li rajdis kaj rajdis ĝis li perdis vojon. Kaj kiam li estis vaganta en densejoj inter rokaro kaj marĉejo nekapabla trovi ĝustan direkton, subite li ekaŭdis vokon de malantaŭe: "Heee! Atenduuu!" La reĝido rigardis returnen kaj ekvidis tre altstaturan homon kiu rapide sekvis lin. "Atendu kaj permesu, ke ni iru kune! Se vi dungos min, certe vi

ne bedaŭros!"

"Kiu vi estas," diris la reĝido, "kaj kion vi kapablas?"

"Oni nomas min Longulo, ĉar mi scipovas plialtiĝi. ĉu vi vidas jen tie sur la alta abio la birdan neston? Mi deprenos ĝin kaj eĉ ne bezonos suprenrampi."

Tion dirinte, Longulo komencis plialtiĝi, lia kor­po rapidege kreskis ĝis li estis same alta kiel la abio; poste li prenis la neston, tuje retiriĝis kaj enmanigis ĝin al la reĝido.

"Plaĉan spektaklon vi scipovas prezenti," diris la pridonacito, "tamen kion por mi valoras birdaj nestoj, se vi ne kapablas min gvidi el jena arba­ro."

"Ho, estas ja facila afero," diris Longulo kaj de­nove komencis plialtiĝi ĝis li estis trioble pli alta ol la plej alta pino en la arbaro; ĉirkaŭrigardinte li diras: "Jen tiudirekte ni plej baldaŭ eliros el la arbaro." Poste li retiriĝis, prenis la bridon da l' ĉeva­lo kaj ekiris. Post eta momento ili jam troviĝis ek­ster la arbaro. Antaŭ ili etendiĝis vasta ebenaĵo kaj trans la ebenaĵo altis grizaj rokaroj, similaj al mu­roj de granda urbo, kaj arbaro - kovrita montaro.

"Jen tie, mastro, iras mia kamarado," diris Lon­gulo kaj montris flanken sur la ebenaĵo, "tiun vi ankaŭ devus dungi, ĉar vere bone li povus al vi servi."

"Voku kaj venigu lin, por ke mi vidu, kia bra­vulo li estas-"

"Estas iom malproksime, mastro," Longulo, "li povus ne aŭdi min; kaj certe daŭrus tro longe ĝis li venus, ĉar li estas eksterordinare ŝarĝita. Mi prefere iros lin alporti!"

Tiam Longulo denove altiĝis tiom ege, ke lia kapo eĉ ennubiĝis, faris du tri paŝojn, prenis sian kamaradon sur la ŝultron kaj starigis lin antaŭ la reĝido. Estis korpulentulo havanta ventregon kva­zaŭ kvarsitelan barelon.

"Kiu estas vi," demandis lin la reĝido, "kaj kion vi scipovas fari?"

"Mi, sinjoro, mi nomiĝas Dikulo kaj scipovas plilarĝiĝi."

"Do, montru!"

"Laŭ via deziro, sinjoro: sed bonvolu rapidege rajdi for - tuj returnen en la arbaron!" vokis Dikulo kaj komencis per enspirado pufiĝi.

La reĝido ne komprenis, kial li rajdu for; sed vidante, ke Longulo rapidege kuras al la arbaro, li spronis la ĉevalon kaj galope sekvis lin. Kaj estis jam vere urĝa tempo por foriĝi, ĉar Dikulo estus lin mortpreminta eĉ kun la ĉevalo - tiom rapide kreskis lia ventrego ĉiuflanken: subite ĝi plenigis la tutan spacon. Aspektis, kvazaŭ estus alruliĝinta ia montego.

Poste Dikulo ĉesis pufiĝi, blove elspiris, ke eĉ arbaroj skuiĝis, kaj refaris sin tia, kia li estis antaŭe.

­"Ja vi donis al mi lecionon!" diris al li la reĝido. "Sed ne ĉiutage mi trovos tian bravulon; iru kun mi."

Ili do iris plu kune. Proksimiĝinte al la rokaroj, ili renkontis homon kies okuloj estis bandaĝitaj per vualtuko.

"Mastro, jen nia tria kamarado," diras Longulo, "ankaŭ tiun vi devus dungi; vere vi ne sentus domaĝon pro tio."

"Kiu vi estas," demandis lin la reĝido, "kaj kial vi havas okulojn vualitaj; vi ne vidas ja vian vojon?"

"Ho kontraŭe, sinjoro! ĝuste tial, ke mia vidokapablo estas troa, mi devas miajn okulojn bandaĝi; per vualitaj okuloj mi vidas tiom kiom aliaj homoj per tiuj senvualaj. Kaj formetinte la vualtukon, mi kapablas ĉion trarigardi; kion mi rigardas fikse, tio ekflamos, kaj kio ne povas bruli, tio kreve pecetiĝos. Tial min oni nomas Bonvidulo." Poste li forturnis sin, demetis la vualtukon kaj per siaj ardaj okuloj fikse ekrigardis kontraŭan rokon; la roko komencis kraki kaj fendiĝi, ŝtonoj estis eksplode flugantaj ĉiuflanken kaj post eta momento el la roko restis nur varfo da sablo. Kaj en la sablo io brilegis kvazaŭ fajro. Bonvidulo iris por tion alporti al la reĝido: Estis purega oro.

"Ho, vi estas ja bravulo nerekompencebla per mono!" diris la reĝido. "Nur frenezulo ne ŝatus uzi vian servadon. Sed se vi estas tiom vidokapabla, rigardu ja kaj al mi diru, kiom distanca estas ankoraŭ la fera kastelo kaj kio tie nuntempe okazas?"

"Se vi sola rajdus, mastro," respondis Bonvi­dulo, "eble eĉ post unu jaro vi ne atingus vian celon; tamen kune ni tien venos ĉi - vespere. ĵus oni por ni pretigas vespermanĝon."

"Kaj kion tie faras mia fianĉino?"

"En altega kastelturo

tristas via belulin' -

­trans ferkrado kaj ŝtonmuro

magiisto gardas ŝin."

Tiam diris la reĝido: "Kiu el vi estas bona, helpu al mi liberigi ŝin!"

Kaj ili ĉiuj promesis lin helpi. Do, ili kondukis lin inter la grizaj rokaroj tra tiu breĉo kiun Bonvi­dulo estis bore farinta per sia rigardo, tra altaj montaroj kaj densaj arbaroj, ĉiam pluen kaj pluen; kaj kiam survoje elstaris baro, tiam tiuj tri ĝin tuj forigis.

Finfine, kiam la suno ekis kliniĝi al okcidento, la montaroj komencis esti malpli altaj, la arbaroj malpli densaj kaj la rokoj erikokovritaj. Kaj kiam ĝi troviĝis super la horizonto, la reĝido ekvidis feran kastelon ne malproksime antaŭ si; kaj kiam ĝi poste estis jam subiranta, li rajdis sur fera ponto en la pordegon. Kaj tuj post kiam la suno kuŝiĝis, la fera ponto de si mem leviĝis, la pordego je unu fojo brue fermiĝis kaj la reĝido kun siaj helpantoj iĝis kaptitoj en la malserena fera kastelo.

Post kiam ili rigarde esploris la kastelan korton, la reĝido enstaligis sian ĉevalon - jam ĉio estis tie por ĝi preta - kaj poste ili iris en la kasteldomon.

En la korto, samkiel en la ĉevalejo, en la kastela halo kaj en la ĉambroj - ĉie ili vidis en krepuska lumo multajn homojn lukse vestitajn, kavalirojn kaj servistojn, sed neniu el ili moviĝis, ĉar ĉiuj estis ŝtoniĝintaj.

Trairinte kelkajn ĉambrojn ili venis en vesper­manĝejon. Tiu estis klare lumigita kaj meze staris festena tablo kun abundaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj pretigita por kvar personoj. Ili atendis kaj atendis longdaŭre, konsiderante ke iu venos. Sed venis neniu. Finfine ili do eksidis kaj manĝis kaj trinkis laŭplaĉe.

Satiĝinte ili komencis ĉirkaŭrigardi, kie ili dormu. Sed tiam neatendite kun granda bruo malfermiĝis la pordo kaj la ĉambron enpaŝis ĝibiĝinta maljunulo en nigra robo, havanta kalvan kapon, grizan barbon ĝis genuoj kaj tri ringegojn el fero anstataŭ zono. Man-en-mane li kondu­kis belan, belegan junulinon blanke vestitan; ĉe talio ŝi havis arĝentan zonon kaj sur la kapo perlan diademon, sed pala ŝi estis kaj malgaja kvazaŭ eltombiĝinta.

La reĝido tuj rekonis ŝin kaj ekrapidis al ŝi renkonte. Sed antaŭ ol li povis eĉ vorton elbuŝigi, diris al li la magiisto: "Bone mi scias, kial vi venis; jenan reĝinon vi volas forkonduki. Do, nun aŭskultu! Vi povos ŝin preni, se vi dum tri noktoj sukcesos gardi, ke ŝi ne foriĝu. Se ŝi malaperos, vi ŝtoniĝos kun viaj kunuloj same, kiel okazis al ĉiuj kiuj estis venintaj antaŭe." Poste li mansignis al la reĝino, ke ŝi eksidu, kaj foriris.

La reĝido ne kapablis eĉ rigardon deturni de la junulino; tiom bela ŝi estis. Li do provis al ŝi paroli kaj pri diversaj aferoj ŝin demandi; sed ŝi ne respondis nek ridetis kaj neniun eĉ rigardis, kvazaŭ ŝi estus el marmoro. Li eksidis do apude kaj decidiĝis la tutan nokton maldormi, por ke ŝi ne povu malaperi. Longulo sin longigis kvazaŭ rimeno kaj ĉirkaŭvolvis la tutan ĉambron laŭlonge de la muroj. Dikulo eksidis en la pordo kaj pufi­ĝinte tiel plenigis ĝin, ke eĉ museto ne povus sin traŝovi. Kaj Bonvidulo garde sin starigis ĉe kolono meze de la ĉambro.

Tamen post nelonge ili ĉiuj kvar komencis dormeti, ekdormis kaj dormegis la tutan nokton.

Frumatene, kiam komencis tagiĝi, la reĝido vekiĝis kiel unua, sed - kvazaŭ oni per ponardo vundus lian koron - la reĝino estis for! Tuj li vekis siajn kunulojn kaj demandis kion fari.

"Neniom zorgu, mastro," diris Bonvidulo kaj akravide ekrigardis tra la fenestro eksteren, "Jen, mi jam vidas ŝin! Cent mejlojn de ĉi tie troviĝas arbaro, meze de l' arbaro staras maljuna kverko, en la supro de la kverko estas glano - kaj la glano estas ŝi. Longulo, prenu min surŝultren kaj ni havi­gos ŝin."

Tuje Longulo sin per li ŝarĝis, plialtigis sin kaj ekiris, ĉiu paŝo po dek mejloj; Bonvidulo gvidis lin laŭ ĝusta direkto.

Kaj pasis ne plia tempo ol oni bezonus por ĉirkaŭkuri dometon - jen ili estis jam returne kaj Longulo donis al la reĝido la glanon -dirante: "Jen, mastro, faligu ĝin planken!" La reĝido ĝin faligis kaj en la sama momento ekstaris la reĝino apud li.

Kiam la suno trans montaroj komencis jam vidiĝi, brue malfermiĝis la pordo kaj la ĉambron enpaŝis la magiisto ruze ridetanta. Sed ekvidinte la reĝinon, li nubmieniĝis, murmuris --- kaj krak! unu fera ringego sur lia korpo krevis kaj defalis. Poste li prenis la junulinon ĉe mano kaj forkondukis ŝin.

Dum la tuta tago havis la reĝido nenion por fari. Li nur promenis en la kastelo kaj ĉirkaŭe, por pririgardi la strangaĵojn.

ĉiuloke aspektis, kvazaŭ ĉio estus en ununura momento malviviĝinta. En unu ĉambrego li vidis ŝtonigitan kavaliron kiu estis ambaŭmane tenanta etenditan glavon, kvazaŭ li volus iun dishaki. En alia ĉambro estis ŝtoniĝinta homo kvazaŭ fuĝanta; li falpaŝis, sed plu ne sufiĉis al li tempo por finfali. Sub kamentubo sidis servisto kun peco da rostita viando kiun li ne povis finmanĝi. Kaj ankoraŭ multajn aliajn li vidis, ĉiun en tia pozicio kian li havis en la momento, kiam la magiisto kriis: "ŝtoniĝu!" Ankaŭ multajn belajn ĉevalojn ŝtoni­gitajn li vidis - kaj ĉie en la kastelo kaj ĉirkaŭe estis dezerte kaj senvive: arboj senfoliaj, herbo­kampoj senherbaj, rivero nefluanta, nenie birdeto, kiu kantus, nek floro kiu bonodorus, en la rivero neniu eĉ plej eta fiŝo. . .

Matene, tagmeze kaj vespere la reĝido kaj liaj kunuloj estis en la kastelo bone kaj abunde regali­taj; de si mem portiĝis manĝaĵoj, de si mem verŝi­ĝis vino. Kaj post la vespermanĝo denove malfermi­ĝis la pordo kaj la magiisto alkondukis la junulinon, por ke la reĝido gardu ŝin. Kaj kvankam ili ĉiuj decidiĝis ĉiapove eviti dormon, tamen ili malsukcesis kaj baldaŭ ekdormis ege.

Frumatene dum tagiĝo la reĝido vekiĝis kaj rimarkinte, ke la reĝino ne ĉeestas, forte skuis ŝultron de Bonvidulo: "He, vekiĝu. Bonvidulo! ĉu vi scias, kie troviĝas mia fianĉino?"

La alparolito tuj vigliĝis, ekrigardis eksteren kaj diras: "Mi jam vidas ŝin! Ducent mejlojn de ĉi tie staras monto, en la monto estas roko, en la roko estas gemo - kaj la gemo estas ŝi. Se Longulo ĝisportos min, ni ŝin havigos."

Tuj lin prenis Longulo ŝultren, plialtigis sin kaj ekiris - ĉiu paŝo po dudek mejloj. Poste Bonvidulo fiksis sian ardan rigardon kontraŭ la monto; la monto disŝutiĝis, la roko interne disiĝis je mil pecoj kaj inter tiuj brilegis gemo. Tiun ili prenis kaj alportis al la reĝido. Tuj post kiam li faligis ĝin planken, la reĝino ekstaris jen denove. Kaj kiam poste la magiisto venis kaj ŝin vidis, liaj okuloj ekardis pro kolero - kaj krak! denove unu fera ringego sur lia korpo krevis kaj defalis. Li nure murmuris kaj forkondukis la reĝinon el la ĉambro.

Tiutage estis ĉio kiel hieraŭ. Post la vesper­manĝo la magiisto ree alkondukis la reĝinon, akre rigardis la reĝidon kaj moke al li diris: "Nun ni vidu, kiu el ni du estas venkonta!" Post jenaj vortoj li forlasis ilin.

Ege ili ĉiuj penis tiuvespere, por sin defendi kontraŭ ekdormo; eĉ sidiĝi ili ne volis kaj intencis la tutan nokton pasigi nur paŝante tien kaj reen - ­sed ĉia klopodo estis vana, ĉar ili estis prisorĉitaj. Unu post alia ili ekdormis marŝante tra la ĉambro, kaj la reĝino triafoje malaperis.

Matene la reĝido denove vekiĝis kiel unua, kaj nevidante la junulinon, li rapide vekis Bonvidulon:

"He, ĉesu dormi, Bonvidulo! Rigardu, kie troviĝas la reĝino!"

Longdaŭre rigardis Bonvidulo eksteren. "Ho miastro," li diras, "malproksime ŝi estas, tre mal­proksime! Tricent mejlojn de ĉi tie situas nigra maro, meze de la maro kuŝas funde konko, en la konko estas ora ringo - kaj la ringo estas ŝi. Nu, ne zorgu, ni tamen ŝin havigos. Sed hodiaŭ devas Longulo kunpreni ankaŭ Dikulon, ni bezonos lin. Longulo do prenis Bonvidulon sur unu ŝultron, Dikulon sur la alian, plialtigis sin eksterordinare kaj ekiris - ĉiu paŝo po tridek mejloj. Kaj kiam ili venis al la nigra maro, Bonvidulo montris, kien li etendu manon por elakvigi la konkon. Longulo plilongigis sian manon kiom li povis, sed la fundon tuŝi li tamen ne kapablis.

"Atendu, kamaradoj, nur iomete atendu, tuj mi helpos vin," diris Dikulo kaj sin pufis kiom kapablis lia ventrego; poste li ekkuŝis sur la bordo kaj komencis trinki. Post eta momento la akvonivelo tiom malaltiĝis, ke Longulo facilege atingis la fundon kaj la konkon elakvigis. Tuj li elprenis la ringon, surŝultrigis la kamaradojn kaj rapidis returnen. Sed kuri kun Dikulo estis tamen iom pene, ĉar tiu havis ja duonmaron da akvo en sia ventro; tial en vasta valo li deskuis lin surteren. Aŭdiĝis brua bato, kvazaŭ oni faligus akvosakon de sur turo, kaj en momento estis la tuta valo subakvigita kaj similis al granda lago; Dikulo mem apenaŭ sukcesis elrampi.

Intertempe la reĝido en la kastelo jam tre angoris. Trans montaroj komencis jam vidiĝi suna brilo kaj la helpantoj ĉiam ankoraŭ ne revenis. Ju pli ardaj sunradioj supreniĝis, des pli granda estis lia angoro. Kaj en la momento, kiam oriente aperis la suno kiel mallarĝa flameca strio, malfermiĝis la pordo per brua bato kaj sur la sojlo staris la magiisto. Li rigardis en la ĉambron, kaj vidante ke la reĝino ne enestas, malice li ekridegis kaj enpaŝis.

Sed tiumomente - tint! la fenestro frakasiĝis, la ora ringo falis sur la plankon, kaj la reĝino jen staris denove! Scie, Bonvidulo vidis, kio okazas en la kastelo kaj en kia danĝero troviĝas la mastro, kaj diris tion al Longulo; tiu ĵetis la ringon tra la fenestro en la ĉambron.

La magiisto tiom ekkriegis pro kolero, ke eĉ la tuta kastelo tremis - kaj subite: krak! La tria fera ringego sur lia korpo krevis kaj defalis, la magiisto iĝis frugilego kaj elflugis tra la frakasita fenestro eksteren.

Kaj tiam la bela junulino tuj ekparolis kaj dankis al la reĝido, ke li elsavis ŝin, kaj vangoru­ĝiĝis kvazaŭ rozo.

Samamomente en la kastelo kaj ĉirkaŭe ĉio reviviĝis: la kavaliro kiu estis tenanta la etenditan glavon, svingis ĝin kaj poste ŝovis en glavingon; la falpaŝinto finfalis, sed tuj starigis sin kaj palpe esploris sian nazon, ĉu ĝi ne estas vundita; la servisto sidanta sub la kamentubo ekis fini sian vespermanĝadon; kaj ĉiuj aliaj daŭrigis sian komencitan agadon. En la staloj gaje henis kaj piedbatis ĉevaloj, la arboj ĉirkaŭ la kastelo verdis kiel vinko, sur herbejoj kreskis abundaj multkoloraj floroj, alte en la aero trilis alaŭdo kaj en torenta rivero petole svingiĝis aroj da malgrandaj fiŝetoj. ĉie estis viglece, ĉie estis gaje!

Intertempe multaj kavaliroj kunvenis en la ĉambro, kie troviĝis la reĝido, kaj ĉiuj lin dankis pro sia saviĝo. Sed li diris: "Mi mem estas

nedankinda; se mi ne havus fidelajn helpantojn, estus al mi okazinta la samo kio okazis al vi." Kaj tuj poste li ekvojaĝis returnen al sia patro, la maljuna reĝo, kun sia elsavita fianĉino kaj kun la helpintoj Longulo kaj Bonvidulo; la kavaliroj ĉiuj akompanis lin. Survoje ili renkontis Dikulon kaj ankaŭ tiun ili irigis kune.

La maljuna reĝo ploris pro ĝojo, ke lia filo tiel sukcesis, ĉar li jam konsideris lin ne revenonta.

Baldaŭ poste oni okazigis gajan edziĝfeston kiu daŭris tri semajnojn. Gastis tie ĉiuj kavaliroj savitaj de la reĝido. Post kiam la edziĝfesto finiĝis, Longulo, Dikulo kaj Bonvidulo anoncis al la juna reĝo, ke ili iros en la mondon por serĉi okupon. La juna reĝo invitis ilin resti porĉiame ĉe li: "ĉion mi al vi donos, kion vi bezonos dumvive: tute ne necesas, ke vi eĉ iom laboru!" Sed tian senutilan vivadon ili ne ŝatis; elpetinte do lian forpermeson, ili tamen foriris kaj ekde tiam vagas ie en la mondo.


Pri Orharulino el kristalvitra kastelo


Antaŭ longa, longega tempo vivis maljuna fiera reĝo, kiu deziris ĉion posedi kaj ĉion scii.

Foje vizitis lin maljunulino kiu alportis mortigi­tan serpenton kaj asertis: "Se vi jenan serpenton rostigos kaj manĝos, vi ekkomprenos lingvojn de ĉia­specaj animaloj." - Nu, al la reĝo ekplaĉis, ke li scipovos ion eksterordinaran; bone li rekompencis la maljunulinon kaj tuj ordonis al sia preferata ser­visto: "Jenan fiŝon pretigu por mia hodiaŭa tagman­ĝo! Sed eĉ peceton vi ne devas ŝtelmanĝi, se vi ne volas perdi vian kapon!"

Georgo, la servisto, multe cerbumis pri tiu mal­permeso. "Neniam mi estis vidinta tian ĉi fiŝon," li diris al si, "ĝi aspektas ja kvazaŭ serpento! Kia kui­ranto mi estus, se mi eĉ ne gustumus mian kuirprodukton?" Sekve, kiam la serpento estis rositita, li surlangigis peceton kaj gustumis. Tiumomente li ekaŭdas zumvoĉadon ĉe siaj oreloj:

"En senzorga jarsezon'

ni kante zumu,

zigzagumu, ne zorgumu

pri malhon'!"

Georgo ĉirkaŭrigardas, sed vidas neniun krom kelkaj muŝoj flugantaj en la kuirejo. Kaj en proksima momento aŭdiĝas raŭkvoĉoj de ekstere:

"Kien do? kien do?" -

"Al la kampar', al la kampar'!"

"Tre miriga ir', tre miriga ir'!"

Georgo elrigardas tra la fenestro, sed vidas nur aron da anseroj kun flavaj idoj... "Jen ni vidu!" li ekkomprenis, "tia estas do la fiŝo!" Rapide li enbuŝigis ankoraŭ peceton kaj kuris por priservi la reĝon per la neordinara manĝaĵo.

Posttagmeze la reĝo ekdeziris iom rajdi; li ordonis do al Georgo pretigi ĉevalojn kaj akompani lin.

Kiel li ordonis, tiel farite. La reĝo rajdis fronte kaj Georgo sekvis lin. Kiam ili troviĝis sur vasta herbejo, subite la ĉevalo de Georgo gaje ekhenis: "Hoj, frato mia! Hodiaŭ estas tiom hela vetero, ke mi ŝatus trans montaron salti!" - "He, mi deziras fari same." henrespondis la alia, "sed sur mia dorso sidas ja maljunulo; se mi eksaltos, li falaĉos teren kvazaŭ sako da terpomoj!" - La moka ĉevalparolo ŝajnis al Georgo tiom sprita, ke li ne kapablis reteni laŭtan ekridon. - "Kial vi ridas?" malmilde demandis la reĝo kiu same ja komprenis la ĉevalan lingvon. ­"Nenial, Reĝa Moŝto," elturniĝis Georgo, "mi nur sentas min feliĉa." - Sed la reĝo jam eksuspektis lin kaj malbonhumoriĝis; tuj li decidis rajdi returnen.

Post kiam ili revenis en la kastelon, la reĝo de­ziris trinki vinon. "Plenigu por mi pokalon ĝisrande," li nubmiene diris al Georgo, "sed se vi superverŝos, mi ordonos vin senkapigi!" - Georgo prenis kruĉon da vino kaj komencis verŝi. Tiumomente tra la fene­stro enflugis du birdetoj; unu flugsekvis la alian kiu tenis tri orajn harojn en sia beko. - "Donu ilin!" pe­pis tiu unua, "ili apartenas al mi!" - "Kia ideo!" kriis la alia, "estas ja mi, kiu ilin levis!" - "Sed mi vidis ilin fali, kiam la orhara junulino kombis sin; donu almenaŭ du!" - "Eĉ unu mi ne donos!" - Tiam ili ko­mencis interlukti tirante la harojn; ĉiu sukcesis ka­pti po unu -- kaj tiu tria falis planken. En tiu mo­mento Georgo turnis sian rigardon al la falinta haro, superplenigis la pokalon kaj iom da vino transftuis.

- "Vi malgajnis vian vivon!" kriis la reĝo, "sed mi pardonos vin, se vi alvenigos tiun orharan junuli­non, por ke mi povu edzinigi ŝin."

­Nu, vole-nevole selis Georgo ĉevalon kaj ekraj­dis por venigi la orharan junulinon, kvankam eĉ imagon li ne havis kie ŝin serĉi.

Post nelonge la ĉevalo alportis lin ĝis rando de nigra arbaro -- kaj jen Georgo ekvidis brulantan ar­buston apudvoje; ĝuste sub la flamanta arbusto si­tuis formikejo, kie konfuze svarmis timigitaj formi­koj, ien-tien transportante blankajn ovojn por ŝirmi ilin kontraŭ falantaj fajreroj. - "Ho, helpu nin, Georgo, helpu!" ili vokis, "ni brulmortos eĉ kun niaj idoj!" - Tuj Georgo deĉevaliĝis, forhakis la arbuston kaj estingis la fajron. - "Kiam vi bezonos nian helpon, rememoru kaj ni venos!" vokis la for­mikoj dankeme.

"Kiamaniere formikoj povus min helpi," pensis Georgo en si mem kaj daŭrigis sian vojaĝon tra la nigra arbaro. Elrajdinte li troviĝis sur ebenaĵo, kie staris alta abio. En ties supro li ekvidis korvan nes­ton - kaj jen! surtere sub la arbo lamentpepis du korvidoj: "Forflugis niaj gepatroj kaj ni devas mem prizorgi nin! Sed ni estas ankoraŭ tro junaj, nekapablaj flugi! Ho Georgo, helpu! Se vi ne sati­gos nin, ni mortos pro malsato!" - Senhezite ĝe­orgo eltiris glavon kaj mortigis sian ĉevalon, por ke la malfortaj birdoj havu nutraĵon. - "Kiam vi bezo­nos helpon, voku nin kaj ni venos!" klukis gaje la korvidoj.

Pluan vojon devis Georgo nur piediri. Longte­mpe li estis migranta tra montara pejzaĝo - ĝis tran­sirinte la lastan montopasejon li ekvidis antaŭ si senliman, vastan maron. . .

Sur la bordo kverelis du fiŝĉasistoj: ili retkaptis grandan orkoloran fiŝon kaj ĉiu el ili volis havi ĝin por si mem. - "Mia estas la reto, al mi apartenas do ankaŭ la fiŝo," asertis unu. - "Kion valorus via reto," kontraŭdiris la alia, "se vi ne havus mian ŝipon kaj min kiel helpanton?" -- Tiel ili interdispu­tis kaj neniamaniere kapablis akordiĝi. - "Mi konsi­los al vi," proponis Georgo. "Vendu al mi la fiŝon kaj interdividu la monon egalparte!" - Jena ideo ekplaĉis al la fiŝistoj. Georgo donis al ili la tutan monsumon, kiun li ricevis de la reĝo por la vojaĝo, kaj preninte la fiŝon - reĵetis ĝin en la maron! Kun plaŭda sono ĝi vigle ekbaraktis en la akvo, kaj las­tafoje elŝovinte sian kapon diris al Georgo: "Kiam vi bezonos mian helpon, sufiĉas rememori min!" Kaj poste ĝi malaperis en marprofundo.

Ambaŭ fiŝistoj miris pro la stranga faro de Ge­orgo kaj demandis lin pri celo de lia vojaĝo. - "Mi devas al nia maljuna reĝo venigi orharan junulinon, sed tute mi ne scias kie serĉi ŝin," konfesis Georgo. - "Ho, tiun ni konas," diris la fiŝistoj, "estas ja Orharulino, reĝidino el kristalvitra kastelo jen tie sur la insulo! ĉiumatene dum tagiĝo ŝi diskombas sian orhararon, sekve de kio ega brilo ekestas sur­ĉiele kaj surmare. Se vi deziras, ni mem veturi­gos vin al la insulo, ĉar vi tiel saĝe akordigis nin. Sed vi devas tre atenteme elekti: dekdu filinojn havas la reĝo, tamen unusola estas tiu orhara. . ."

Post kiam Georgo elŝipiĝis sur la insulo, sen­prokraste li iris en la kristalvitran kastelon por peti la reĝon, ke li permesu al sia orhara filino iĝi ed­zino de lia mastro. - "Mi plenumos la deziron," promesis la reĝo, "se vi mem sukcesos plenumi tri taskojn, ĉiutage po unu. Portempe vi povas ripozi ĝis morgaŭ."

Kaj matene la reĝo diris: "Mia Orharulino po­sedis perlan koljuvelon; sed ties ŝnuro ŝiriĝis kaj la perloj disŝutiĝis jen tie sur la herbejo. Vi devas tut­kolekti ilin, eĉ unu ne devas manki." - Georgo iris do al la herbejo; ĝi estis vastega kaj la herbo altkreska. Li genuiĝis kaj ekserĉis, sed kvankam li estis serĉanta de matene ĝis tagmeze, eĉ ununuran perlon li ne sukcesis trovi. . . "Ho, se ĉeestus miaj formiketoj por min helpi!" sopire li ekĝemis. - "Ja ni ĉeestas kaj volonte al vi helpos!" aŭdiĝis voĉetoj en la herbo - kaj jen Georgo ekvidis -multnombran aron da formikoj svarmantaj ĉirkaŭe: de ĉiuflanke ili rapidis, ĉiu alportante po unu perlo. Nur surfa­denigi ilin estis tasko de Georgo. Kaj kiam li estis jam kunligonta la fadenon, lame alrapidis ankoraŭ unu kriplopieda formiketo krianta: "Atendu, Geor­go, ne ligu! Jen ankoraŭ la lasta!"

Vespere Georgo transdonis la perlojn al la reĝo; tiu kalkulreviziis ilin kaj diris: "Bone vi faris la la­boron, sed via morgaŭa tasko estos malpli facila."

Kaj kiam Georgo venis matene, la reĝo diris jenon: "Mia Orharulino, banante sin en la maro, perdis oran ringon; tiun vi devas retrovi kaj alpor­ti." - Malespereme iris Georgo al la maro kaj senkonsile paŝis laŭ la bordo; pura estis la akvo, sed tiom profunda, ke la fundon li ne kapablis eĉ ĝisri­gardi, des malpli elserĉi tie ringon kaj atingi ĝin. . . "Ho, se ĉeestus mia ora fiŝo," li eksopiris, "tiu povus min helpi!" En la sama momento aŭdiĝis plaŭda sono en la maro kaj el la ondiĝinta akvo elŝoviĝis kapo de la ora fiŝo. "ĝustamomente vi rememoris min," ĝi diris. "Mi scias, kion vi bezo­nas; atendu iom, baldaŭ mi revenos!" Kaj fakte: post nelonge ĝi reaperis, portante en la buŝo la de­ziratan ringon. . .

Nu bone - en la sekvinta mateno diris la reĝo: "Se vi volas, ke mi donu Orharulinon al via regne­stro kiel edzinon, vi devas havigi vivigan kaj mor­tigan akvojn; ŝi bezonos ilin." - Kompreneble, Ge­orgo ne havis eĉ ideon, kie en la mondo tiaj akvoj troviĝas kaj kiamaniere ilin akiri; li ekiris do tute laŭhazarde kaj dumvoje cerbumis, kiel aranĝi la aferon, por ke li sukcesu. Veninte en arbaron, li ekpensis: "Ho, se nun ĉeestus miaj korvidoj, eble tiuj povus min helpi!" - Tiumomente aŭdiĝis plaŭ­da sono super lia kapo, kaj suprenrigardinte li ekvi­dis ambaŭ korvidojn sur proksima branĉo. "Kion vi deziras?" ili demandis. - "Mi devas havigi akvojn vivigan kaj mortigan," diris Georgo, "kaj ne sci­as kie ilin serĉi." - "Tion ni scias tre bone; nur iomete atendu, ni alportos!" Kaj post eta momento ili flugis returnen, ĉiu kun kukurbo plena de akvo; ankoraŭ ili sciigis al Georgo, kiu el inter la akvoj es­tas viviga kaj kiu mortiga - kaj li dankinte ekrapi­dis reen al la kristalvitra kastelo.

Sed returnvoje li ekvidis malplaĉan aperaĵon: meze de grandega aranea reto sidis ega abomeninda araneo suĉanta mortigitan muŝon. Georgo senhezite prenis la kukurbon kun la mortiga akvo kaj iom ŝpruĉis kontraŭ la araneo - kaj vidu! kvazaŭ tro­matura ĉerizo ĝi falis teren tute senviva. Poste li ŝprucis iom da viviga akvo kontraŭ la mortigita muŝo; tiu tuj ekmoviĝis, vigle elrampis el la ara­neaĵo kaj flugis ĉirkaŭ oreloj de Georgo ĝoje zum­ante: "Kiam vi bezonos mian helpon, ni revidos unu la alian. . ."

ĉar Georgo sukcesis plenumi la tri taskojn, la reĝo konsentis transdoni al li sian orharan filinon.

"Sed vi devas mem elekti ŝin," li diris kaj kondu­kis Georgon en luksan ĉambregon, kie ĉirkaŭ rond­forma tablo sidis dekdu belaj junulinoj, harprecize samaspektaj; iliaj kapoj estis kovritaj per grandaj

neĝblankaj tukoj, sekve de kio eĉ unu haro de iu ajn junulino ne estis videbla. - "Jen miaj filinoj," diris la reĝo. "Se vi divenos, kiu el inter ili estas Orharulino, vi povos ŝin forkonduki - sed se vi era­ros, senprokraste vi devas foriri sola kaj neniam plu reveni."

Tre angore sentis sin Georgo, nesciante kion fari. Sed subite li ekaŭdis mallaŭtan zuman voĉon ĉe sia orelo: "Paŝu malrapide ĉirkaŭ la tablo; mi flustros al vi, kiu el la junulinoj estas tiu orhara." Estis la muŝo kiun Georgo pasintatage revivigis. "Jena junulino ne estas - jena ankaŭ ne - nek ĉi tiu - jen tiu estas Orharulino!"

"Jenan filinon donu al mi!" ekkriis Georgo. "Tiun ĉi mi volas konduki al mia regnestro kiel fianĉinon!" - "Vi divenis," diris la reĝo - kaj la junulino tuj ekstaris demetinte la kaptukon; la ora hararo en abundaj tufoj libere ektorentis de ŝia kapo preskaŭ ĝis la planko kaj ega brilo esti­ĝis vastĉirkaŭe, kvazaŭ kiam la suno vidigas sian plej helan vizaĝon dum somera tagiĝo. . .

Poste la reĝo malavere dotis sian preferatan filinon kaj Georgo venigis ŝin al sia estro kiel fi­anĉinon.

La maljuna reĝo preskaŭ ekdancis pro ega ĝo­jo kaj tuj ordonis ĉion prepari por pompa nupto. "Unue mi intencis mortpendigi vin pro via mal­obeemo," malice li diris al Georgo, "sed ĉar vi ha­vigis por mi tian ĉarman fianĉinon, oni nur sen­kapigu vin kaj honeste entombigu!..."

Vane petis Gevrgo, ke la reĝo pardonu lin, se­nefike larmis Orharulino. La kruela reĝo senkom­pate plenumigis sian ordonon. Nur post kiam oni senvivigis Georgon, la reĝo bonvoleme permesis, ke Orharulino prenu lian kadavron. ŝi almetis do la forhakitan kapon al la malviva korpo kaj surŝprucis iom da mortiga akvo; tuj ambaŭ partoj

kunkreskis kaj la vundo malaperis sen plej eta postsigno. Tiam Orharulino ŝprucis la vivigan akvon - kaj samamomente Georgo reviviĝis, ek­staris kaj sentis sin vigle kaj junece kvazaŭ re­naskita; li fariĝis eĉ multe pli bela ol iam ajn antaŭe.

Kiam la maljuna reĝo vidis la rezulton, tuj li ekdeziris same rejuniĝi kaj beliĝi. Strikte li ordonis, ke oni ankaŭ lin senkapigu kaj poste surŝprucu akvon. Nu, oni senkapigis lin do laŭor­done - sed kiom ajn ili ŝprucis, la kapo ĉiam spitis unuiĝi kun la korpo, ĉar oni uzis unue la akvon vivigan. Nur post kiam ĝi estis jam konsumita, oni konsciiĝis pri la eraro kaj komencis ŝpruci el la alia kukurbo; tuj la kapo kunkreskis kun la korpo - sed ĉar oni havis plu neniom da vivakvo por revivigi la kadavron, la reĝo devis resti jam senviva porĉiame.

Tamen neniu regno povas ja ekzisti sen regnestro. Oni do multe cerbumis kiun elekti - kaj fine decidis: kiu komprenas ne nur lingvon

sed ankaŭ animon de ĉiuj animaloj, tiu certe estos komprenema regnestro rilate al la homoj; kaj milda virino lumiganta vastan ĉirkaŭon certe scios ĉiam montri ĝustan vojon al sia edzo. Tiel Georgo kaj Orharulino fariĝis novaj gereĝoj kaj depost tiam komprenemo kaj sunbrilo konstante regis en la tuta lando ...