VERDA STACIO

1932-1950

 

En 1932 komencis elsendi Brno prelegojn pri Ĉeĥoslovakio (M. Strejèková). El oftaj disaŭdigoj en Brno rezultis regulaj "Esperanto-horetoj" elsendataj ĉiumonate per grupo de profesiaj aktoroj kaj kantistoj "Teatro- kaj Radio-Aktoroj" (TRAKT), kiu prezentis siajn programojn sub la titolo "Verda Stacio", fondita en 1933. Ĝiaj membroj lernis Esperanton en la kurso aranĝita en 1932 de Radiojournal. Estis elsendataj unuhoraj artprogramoj kun deklamoj, kantoj, teatraĵoj, operoj, operetoj kaj muziko. La programoj estis altnivelaj pro aktorado de eminentaj artistoj, tiam junaj, nun preskaŭ ĉiuj tre famaj, ekzemple K. Höger, Z. Švabíková-Kožíková, J. Bezdíèek, F. Šlégr, A. Klimeš, la reĝisoro d-ro F. Kožík.

La gvida kolektivo en Brno konsistis el Dalibor Chalupa, estro de la literatura sekcio de la stacio Brno, J. V. Šamla, oficisto tiea, M. Strejèková, T. Kilian, faka instruisto en la komerca lernejo en Trebíè. La resono en eksterlando estis tre granda. En 7.933 venis 2 200 leteroj konfirmantaj aŭskultadon. Verda Stacio eldonadis de post 1934 por siaj aŭskultantoj "Ĉs. Radio Bultenon", ciklostilitan, iam presitan aperantan antaŭ la "horetoj" por informi la aŭskultantojn pri tekstoj kaj pri personaj. En 1937 eldonis la Radio Brno tre reprezentan almanakon [523].

El la programoj de la tiama Verda Stacio ni enskribu la operojn "La vendita fianĉino" (tradukis Šamla), "La kiso" (trad. Šamla), La operetojn "Sur rozoj sternite" [361] (trad. Šamla), "Pola sango" (trad. Šamla), la dramojn "RUR" [87] (trad. MEP), "La blanka malsano" [84] (trad: Kilian), "Ĉeĥa Betlehemo" (de Miloš Kareš, trad. J. Filip), "Grandhotelo Nevada" (trad. Heikenwälder), "Pacon kaj ĝojon al homoj de bona volo" (de D. Chalupa, trad. M. Strejèková).

Ĉar en Brno mankis la animo de Esperanto sur la radioondoj, Inĝ. A. Slavík29), kaj pluraj el la aktivuloj de la tiea Verda Stacio translokiĝis post la liberigo de Ĉeĥoslovaka Respubliko en Pragon (Chalupa, Bezdíèek, Höger, d-ro Kožík, Švabíková-Kožíková, Leraus, geedzoj Klimeš), estiĝis kondiĉoj por revivigi tie la artoprogramojn de Verda Stacio.

La radia Esperanto-grupo artoprograma konsistis el membroj de la radia drama ensemblo, el aktoroj de Pragaj teatroj kaj ankaŭ el membroj de la Esperantista Klubo en Prago. Al la radio- kaj teatro-aktoroj plaĉis la Esperanta lingvo kaj ili plene adekvate redonadis la spiriton kaj enhavon de la elsendataj verkoj.30)

La unua ĉeokaza elsendo okazis 1946-10-27, antaŭvespere de la ŝtata festotago, la regula duonhora programo ĉiumonata renoviĝis la 5-an de januaro 1948 kaj plilongiĝis la 5-an de oktobro 1949 al 60, laŭbezone ĝis 90 minutoj. Tiuj elsendoj daŭris ĝis junio 1950. La serion fermis la unua aŭtuna programo la 6-an de septembro tiujare.

En la januara programo 1948 (stacioj Praha II kaj Morava, poste plurfoje ankaŭ Èeské Budìjovice), por kontinuigi la tradicion de la Verda Stacio en Brno, estis i. a. ree prezentita la radiosceno, per kiu Brno siatempe komencis la artoprogramojn (1934-10-03): "Ĉu revo aŭ fakto" de Dalibor Chalupa en traduko de J. V. Šamla. Sekvis la kortuŝa rememoro pri Inĝ. Antonín Slavík.

Aparte elstaraj faroj estis la elsendo de tri ĉeĥaj operoj. La maja programo 1949 estis dediĉata al la komika opero