Rememore pri la Esperanto-teatro

Verda ĉaro de Julio Baghy

1954-1959

ĉefpaĝo

programoj

Ondráček

Čudová

Opava

 

 

 

 

 

 

 

Esperantista Kultura Festivalo en Opava kaj teatro

 

          Lunde la 19-an de novembro 2007 adiaŭis Silezia teatro en Opava kaj vasta publiko kun Vladimír Klazar,  estinta aktoro, reĝisoro kaj ĉefo de dramtrupo de la teatro. Li subite mortis 9. 11. en aĝo de 87 jaroj. Li mem ne estis esperantisto, tamen li enskribiĝis en la ĉeĥa movada historio.

     Influita de amikaj rilatoj kun  la subskribinto, li kun sia edzino A. Španihelová, opersolistino kaj pluaj mebroj de la teatro en Opava plenumis en Esperanto artan programon de la 1-a Esperantista Kultura Festivalo en Opava en 1967 omaĝe al 100-jariĝo de la poeto Petr Bezruč, kulturdatreveno de UNESCO.  Post inspiriga sukceso li akceptis proponon  surscenigi iun ĉeĥan dramverkon en Esperanto.

     Post pristudo de tiamaj ebloj mi proponis elekti verkon de V. Nezval Manon Lescaut, kiu estas tre ŝatata de ĉeĥa popolo kaj plue tiam ekzistis eminenta traduko de la verko pere de Jiří Kořínek, ĝi estas samnivela kiel la ĉeĥa originalo. Komence de la jaro 1968 kreiĝis necesa trupeto, kiu unue plenumis bazan Esperanto-rapidkurson, por ke la aktoroj bone komprenu la lingvaĵon de la teatraĵo kaj oni komencis studi unuopajn rolojn. Vladimír Klazar reĝisoris la spektaklon, mi prizorgis la lingvan kvaliton. Post kelkaj monatoj estis la surscenigo preta kaj en Opava – tiama Teatro de Z. Nejedlý – okazis la premiero, kiun partoprenis esperantistoj el Ostrava-regiono. La rezulto estis eminenta.

     Sekve la grupo aliĝis al la Internacia Festivalo de Esperanto-teatroj en Pulo (Jugoslavio), kien forveturis la grupo aŭtobuse kune kun necesa teknika ekipaĵo, kostumoj kaj ĉiuj bezonaĵoj. Tio estis la unua elveturo de Opava teatro eksterlanden post la dua mondmilito. La karavano ricevis gravan financan subtenon de tiama Regiona Nacia Komitato, kontribuis ankaŭ la urbo Opava. Ĉar aktora trupo krom la surscenigo preparis ankaŭ Artan Vesperon kun deklamado kaj operarioj, ĝi vizitis unue Zagrebon, kie estis prezentita tiu programo (organizis tion Kultura Servo), kaj poste okazis jam ĝuste en Pulo en "Istrisko Narodne kazalište"  (Istria Nacia Teatro) la eksterlanda premiero de la verko.  Alitage ripetiĝis ankaŭ la Arta Vespero. Ambaŭ vesperoj estis sukcesaj.

        Post reveno hejmen havis la kolektivo pluajn interesajn planojn por prezento de jam preparita surscenigo kaj ankaŭ intencis prepari pluan verkon por scenejo. Bedaŭrinde kelkaj tagoj post reveno invadis en Ĉeĥoslovakion soveta kaj aliancanaj armeoj kaj la situacio draste ŝanĝiĝis. Kvankam prezento de Manon Lescaut ankoraŭ foje okazis en Jablonec nad Nisou dum Monda Ekspozicio de Biĵuterio kaj intertempe venis ankaŭ por trupo invito al UK en Helsinki, la ŝancoj tute perdiĝis. La kolektivo disfalis kaj novaj oficialaj institucioj tute malebligis tiel kolektivan elveturon eksterlanden. Tamen post la dua milito tio estis ununura kazo, kiam profesia kaj alkvalita teatro surscenigis ĉeĥan dramon Esperante.

        Vladimír Klazar tamen kun kelkaj aliaj teatraj kolegoj ankoraŭ plurfoje publike prezentiĝis en Esperanto dum lokaj kaj regionaj renkontiĝoj.

                                                                                      Vl. Kočvara