JUDr. Karel Traxler (*1914)

            Li studis la juran fakultaton de Karola Universitato en Prago. Ĝis 1980 laboris kiel profesia juĝisto en la sfero civiljura. En 1978 emeritiĝis kaj ĝis nun laboras en Příbram kiel jurkonsilanto en Konsultejo por Familio, Geedzeco kaj Interhomaj Rilatoj.

            Kun Esperanto li konatiĝis jam kiel gimnaziano, sed detale komencis okupiĝi pri ĝi nur post 1970 kiel membro de Esperanto-Klubo en Příbram, kie li gvidas ĝis nun kurson de Esperanto. Dum sia restado en Kanado (Calgary) li vizitadis lokan Esperanto-klubon, kie li kunlaboris pri la Esperanta kaj ĉeĥa partoj de plurlingva sporta vortareto, eldonita okaze de Vintraj Olimpikoj 1988 en Calgary. Antaŭ la 81-a UK en Prago 1996 li verkis por la revuo Naše rodina (Nia familio) artikolon "Úvahy o mezinárodním jazyku" (Rezonoj pri la internacia lingvo) kun precipa prezento de Esperanto. En tiu fako liaj ĉefaj verkoj estas juraj vortaroj ĉeĥa-esperanta (1986) kaj esperanta-ĉeĥa (1988), pri kiuj li povis labori danke al kompreno kaj subteno de la edzino Olga kaj filo Jiří (Georgo).