STARTO N-ro 3/2006 (220)

 

 

UK Florenco 2006 - ĉeĥaj partoprenantoj

 

UK Florenco 2006

         La 91-a Universala Kongreso de UEA okazis ĉijare en Florenco, renesanca itala urbo, ekde la 29-a de julio ĝis 5-a de aŭgusto. La ĉeftemo de UK estis “Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo”.

         Inaŭguro. En la inaŭguro en salono Zamenhof jam tradicie aŭdiĝis salutoj kaj paroladoj.

         Eble la plej multan intereson vekis parolado de prof. Grin, neesperantisto, kiu tamen parolis Esperante pri sia fama raporto koncerne komunikadon en Eŭropa Unio. Li klarigis, ke esperantistoj malĝuste komprenis lian raporton kiel rekomendon de Esperanto. Li uzis nian lingvon nur kiel ekzemplon de neŭtrala komunikilo. En multaj medioj estas Esperanto perceptata kun malkonfido, eĉ malestimo - nia strategio devus unue plifortigi la valoron de nia lingvo en la okuloj de la cetera mondo.

         La aŭskultantojn poste ŝokis Renato Corsetti, kiam li deklaris, ke Florenco estas naskiĝurbo de Esperanto. Sed li tuj klarigis, ke en Florenco naskiĝis Renesanco, sen kiu ne povus naskiĝi ankaŭ Esperanto.

         D-ro Zaleski-Zamenhof, nepo de L. L. Zamenhof, substrekis, ke unu el ĉefaj ideoj, kiuj iniciatis la naskiĝon de nia lingvo, estas ideo de toleremo, ideo de akcepto kaj de kompreno de la alia, de la malsama. Toleremo de la diverseco de kulturoj, ĉar tiu diverseco estas granda riĉeco de la homaro. Antaŭ dudeko da jaroj estis en Bialistoko fondita Fondumo Zamenhof, kiu kreis Medalon de Toleremo por honorigi personojn kaj instituciojn grave kontribuantajn al efektiviĝo de tiu ideo. Antaŭ kelkaj jaroj ricevis ĝin la forpasinta Papo Johano Paŭlo, heroldo de ekumenismo, do toleremo interreligia, ĉijare ĝi estis atribuita al Monda Skoltaro, kiu en toleremo edukas la junularon.

         Eble la plej kortuŝa momento de la inaŭguro estis proklamo de du novaj Honoraj Membroj de UEA: Otto Haszpra (Hungario) kaj Umberto Broccatelli (Italio).

         Programo. Dum la semajno la kongresanoj povis partopreni en 170 diversaj programeroj, klerigaj, kulturaj aŭ en kunvenaj traktadoj de unuopaj fakaj asocioj aŭ movadaj institucioj.

         Kulturo. Inter la kulturaj eventoj elstaris naciaj vesperoj, teatraĵoj Stilekzercoj, Verda Ranaro kaj De Dante al Ĉeĥov, koncertoj de Ĵomar kaj Nataŝa kaj aŭtoraj duonhoroj pri novaj verkoj (La vintra fabelo, Svisa Enciklopedio Planlingva, IKU-libro, La Alaia Venecio, Tabelo, Sferoj, Ordeno de Verda Plumo, Hodler en Mostar, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, filmoj Vizito al Centra Oficejo kaj Gerda malaperis, DVD Esperanto Elektronike).

         Libroservo prezentis premierajn verkojn (Esenca lernolibro de la itala lingvo, Gvidlibro tra Florenco, Kseonofobia gvidlibro al la italoj, La Malemuloj de Giovanni Verga, La princo de Macchiavelli, La gefianĉoj de Manzoni kaj Le radici culturali dell’ esperanto). Estis proklamitaj rezultoj de Belartaj Konkursoj.

         Klerigado. Jam vendrede antaŭ UK en la Florenca Universitato okazis prelegoj dediĉitaj al Bruno Migliorini (1896-1975), lingvisto kaj esperantisto. Lundon oni nomis Kleriga lundo pro tuta serio da prelegoj (Tra Esperantujo; La Latina Lingvo: Imperio, Eklezio, Kulturo;  Italaj Poetoj en Esperanto; Kiel utiligi amaskomunikilojn? Sociaj Agadoj, Vidi per manoj - kiel blinduloj ĝuas arton; Renesanco en Italio; La arto paroli publike; Verda mondo; Scienco kaj popolo; Veterani sed ne maljuni, La itala Renesanco renkonte al la mondo; Italoj eksterlande; Orienta Mediteraneo; Kiel organizi niajn interlingvistojn). Kompreneble ne mankis Internacia Kongresa Universitato (IKU - prelegis Barandovská, Mattos, Eichhorn, Pennachietti, Bojaĝieva, Berveling, La Torre, Bujdosó, Sun Dachen) - la prelegoj aperis libroforme ĉe UEA. Nitobe-seminario pritraktis la 10 jarojn de la Praga manifesto. La kongresanoj povis partopreni kursojn Itala eksprese, Paroligajn lecionojn kaj Cseh-kurson.

         Fine de la kongreso estis akceptita Kongresa Rezolucio.

 

Raporto el Florenco

         Georgo Rada, Most: Dum la tempo de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006 mi partoprenis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en la italia urbo Florenco, nacilingve Firenze. Mi partoprenis kongresan karavanon organizitan de la vojaĝoficejo „Ciao“ en Strakonice, pere kaj kun s-anino Mirka Tomečková el E-klubo en České Budějovice. Ni veturis aŭtobuse el Č. Budějovice al Florenco kaj reen. Dum la vojaĝo tien, ni haltis matene ĉe la maro proksime de Venecio kaj refreŝiĝis naĝante en maro dum kelke da horoj. Poste ni daŭrigis per buso al Florenco. Tie ni loĝis en junulara tranoktejo.

         En la kongresejo, krom la ĝeneralaj-komunaj programeroj, mi partoprenis por tiel diri la miajn: do, la fakajn kunvenojn de ateistoj (ATEO) kaj de nefumantoj (TADEN).

         Tre ĝojigis min la fakto, ke unu salono portis la nomon laŭ itala esperantistino Clelia Conterno Guglielminetti. Ja mi havas agrablan, edifan memoron pri ŝi: En la jaro 1975 mi tradukis kaj gazete publikigis ŝian novelon „Vivo kaj morto de Wiederboren“. Poste, en la Varna U.K. (1978) tute hazarde renkontinte la aŭtorinon, mi diris al ŝi pri la publikigita traduko. Bedaŭrinde, ŝi en la jaro 1984 mortis.

         Ĉar la merkredo estis ekskursa tago kaj la kongresejo estis fermita, mi partoprenis kun mia karavana grupo ekskurson tra Toskanujo. De la urbo Piombino ni per granda ŝipo veturis al la insulo Elbo. Tie mi denove ĝuis fascinajn ondojn de la maro, ĉifoje la Tirenia.

         Dum la UK, kiel kutime, mi renkontis multajn miajn geamikojn, konatulojn el la tuta mondo. Tre plaĉis al mi ekzemple la publika kunveno de la Akademio de Esperanto. Bedaŭrinde, ke por tia interesega programo oni devas atendi tutan jaron - ĝis la venonta universala kongreso. Nu, eble en mia lando Ĉeĥio oni povos intelekte ĝui el la nova fenomeno en mia lando - nome la „ELFo“: Esperantologia kaj literatura forumo (kun administra sidejo en la urbo Brno).

 

         Jindřiška Drahotová: En la lasta vespero en Florenco sur vojo tra parko supren al „Villa camerata“ petis min s-ano Tomeček skribi artikolon pri karavano, de České Budějovice al la 91-a UK en Florenco, por Starto. Mi respondis jese, ĉar mi jam intencis verki artikoleton pro du faktoj.

         Mi ne volis skibi pri varmega vetero, pri luksa aŭtobuso kaj profesia aranĝo de karavano, kiu estis vere internacia – ĉeĥoj, germanoj, poloj, hungaroj... nek pri ekskursoj – al maro, Elbo, Piso, Sieno... nek pri montaro Apeninoj, kiu estas traborita de tuneloj kaj kunigita per pontegoj... nek pri programeroj, kiujn mi ne sukcesis partopreni... nek pri preskaŭ kaŝita kongreso por publiko, vidante nenian afiŝon surstrate... nek pri eminentaj paroladoj de Renato Corsetti, kiujn oni certe povas legi en interreto... nek pri miaj amikaj renkontiĝoj kaj pri Legolibreto III., kiun oni vendis en libroservo kiel novaĵo... nek pri danco de brazilanoj, dum kiu ŝajnas, ke dancantoj baraktas, sed ne tuŝas unu la alian... nek pri „kleriga lundo“ dum kiu oni ne povis elekti prelegon, ĉar oni ne povis partopreni samtempe tiom da interesaĵoj –

         Mi volis nur substreki la fakton, ke la UKon partoprenis pli da junaj homoj ol en pasinteco kaj ke mi dum prezento de „Akademio de Esperanto“ aŭskultis aprezantan laŭdon pri ĉeĥa la lingvista fakulo Miroslav Malovec kun aplaŭdo por li, en tiu momento mi fieris, ĉar mi etas ĉeĥino.

         El miaj skribaj notoj mi ankoraŭ elektas: „Pripensu en viaj argumentoj ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo aŭ lingvo internacia?“ – la demando estu diskutota. Indoneza lingvo estas kvina parolata lingvo en mondo – ĝi estas artefarita same kiel Esperanto! 26.9. estas la tago de lingvoj, estus bone kaj konvene atentigi pri Esperanto publikon. 1.11. estas tago de gepatra lingvo (kontrolu ankoraŭ la daton, mi petas), ankaŭ oni povas atentigi pri rolo de Esperanto kiel protektanto de la naciaj lingvoj.

         Je demando, ke Esperanto ne havas nacian kulturon oni povas diri – ne, ĝi ne havas nacian, ĝi estas neŭtrala kaj ĝia kulturo estas supera – monda. Se per lingvo parolas homoj, la lingvo ne povas esti senkultura.

         Ĉiuj landaj eŭropaj E-asocioj estas anoj de EEU –Eŭropa Esperanto-Unio - krom Estonio. ĈEA pagas 15 Kč je sia ano al EEU. EEU eldonas „Eŭropa bulteno“, kiu estas akirebla nur en reto www.europo.eu, eeu@europo.eu. La 7-a kongreso de EEU okazos en Slovenio – Maribor de la 28-a de julio ĝis la 4-a aŭgusto 2007 www. esperanto-maribor.si. La temo „Pri akvo“ emus turni atenton de progresemaj asocioj kaj unuopuloj al tiu kongreso.

         Akademio submetas 220 vortojn („novajn“) por balotado interrete. Ĉiuj manieroj de ĉapeliloj estas akceptataj, se oni ne ŝanĝas literon.

         Italoj laŭ lingvaĵo ekkonas lokon, de kiu ia italo devenas, britoj – al kiu socia tavolo apartenas. La itala lingvo devenas el florenca dialekto danke al Dante.

         EVA – (verkistoj) volas ŝanĝi statuson, esti pli oficiala simile kiel Akademio – plialtvalorigi la asocion.

         Eŭrodeputitoj jam ricevis 3 leterojn pere de UEA kaj M. Handzlik. Por eventualaj interesatoj el eŭrodeputitoj estas preparita DVD – „Esperanto estas ...“. Mi vidis kaj deziras ĝin!!!

         La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 2.250 homoj el 62 landoj.

 

Jindřiška Drahotová

 

Legolibreto II. kaj III. (50 Kč aŭ 2 Eŭroj) aĉeteblas ĉe J. Drahotová,  Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav, tel.: 326 731 845, mail: drahotovaesperanto@seznam.cz  

 

Novaj honoraj membroj de UEA:

Broccatelli kaj Haszpra

 

La du novaj honoraj membroj, kiujn elektis la komitato de UEA dum la kongreso en Florenco, estas Umberto Broccatelli el Italio kaj Ottó Haszpra el Hungario.

         Umberto Broccatelli naskiĝis en 1931, esperantistiĝis en 1947 kaj tuj ekaktivis, refondinte la Bolonjan Esperanto-Grupon. Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la Universalan Kongreson samurbe en 1955. Li multfoje estis estrarano de Itala Esperanto-Federacio, kaj dum pli ol jardeko li ankaŭ redaktis la revuon de IEF. En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis. En 2004 li estis elektita honora prezidanto de EEU.

         Li aŭtoris du vortarojn (Vocabolario Esperanto-Italiano, Dizionario Italiano-Esperanto) kaj lernolibron de Esperanto (Nuovo Corso di Esperanto, per allievi e autodidatti) en la itala. Li prizorgis la esperantlingvan eldonon de la gazeto de la Radikala Partio, kaj tradukis ankaŭ beletraĵojn, interalie por Itala Antologio, aperinta en la jubilea jaro 1987. Al liaj tradukoj apartenas ankaŭ la verko de A. Chiti-Batelli Zamenhof, hodiaŭ.

         Ottó Haszpra naskiĝis en 1928. Li estas emerita profesoro de la hidro-konstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, membro de la Hungara Akademio de Sciencoj. Esperanton li lernis en 1958. Li estis estrarano kaj vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Asocio, komitatano kaj estrarano de UEA. Ekde 2004 li membras en la Akademio de Esperanto.

         Li ankaŭ estis gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto komence de la 1980-aj jaroj. Li aperigis multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn en Esperanto kaj ankaŭ multe prelegis. En la jaro 2000 aperis lia ampleksa lernolibro de Esperanto por hungaroj. Li ankaŭ aŭtoris studojn pri la kostoj de multlingveco, de lingvolernado kaj pri egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj.

         El lia artikolaro: Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia trarigardo 1888 - 2000, Esperanto - lingvo de la natursciencoj kaj tekniko: 1887-1986, Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj, Regionaj efikoj al la grundakvo far la akvonodaro Gabčíkovo-Nagymaros, Spertoj kaj proponoj pri la apliko de Esperanto en la sciencoj kaj fakoj. k.a.

Origine: www.liberafolio.org

 

Rezolucio de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto

         La 91-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62 landoj,

 

konstatinte,

— ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla;

— ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio;

— ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado;

— ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.

 

Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.

 

Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.

 

Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.

 

Retejo pri Ivo Lapenna!

Ivo Lapenna estas unu el la plej elstaraj figuroj de historio de Esperanto. Li estas la "konstruinto de moderna UEA", ni povas danki al li la historian venkon ĉe UNESKO en Montevideo, kaj multajn aliajn aferojn. (Estas ne senkaŭze, ke en la oficejo de Eventoj pendas 2 fotoj: tiu de Zamenhof kaj tiu de Lapenna...) Memore al lia agado ekzistas pluraj instancoj: - Fondaĵo Ivo Lapenna - Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna - Stipendio Ivo Lapenna, ktp. Oni povas legi pri ili pli detale en la nun konstruata, nova retejo: http://www.ivolapenna.org  - prizorgita de Bruno Masala.

Szilvási László

 

Lančov

         Ĉijare okazis la 54-a SET Lančov, denove en tri dusemajnaj etapoj. El entute 107 kursanoj lernis Esperanton 19 personoj, la anglan 74 geknaboj kaj la germanan 14 homoj. Plie 6 el ili provis posttagmeze ankaŭ la hispanan.

         Preskaŭ 200 litoj restis neokupitaj, do esperantistoj povus facile superi eĉ la anglan kurson, se ili ne evitus la tendaran vivon.

         Fine de la tria etapo renkontiĝis dudeko da iamaj tendaranoj, ankoraŭ de la tempo, kiam ĉiuj tri etapoj estis plenŝtopitaj de esperantistoj. Ĉe tendarfajro ili rememoris kaj kantis.

         Venontjare la tendaro jam festos sian 55-an jaron kaj la ekstendaranoj sian 10-an renkontiĝon.

         La geknaboj en la kursoj estis en la aĝo 8-15 jaroj, escepte pli junaj. Male la pli aĝaj (super 16 jaroj) kutime laboras kiel t.n. "praktikantoj", do estroj de la grupoj, kiuj preparas la posttagmezan programon kun ludoj kaj zorgas pri la infanoj post la instruado. Kelkaj eĉ mem instruas aŭ helpas dum la instruado. La kursoj ne estas identaj kun la grupoj - en grupoj estas la geknaboj dividitaj laŭ la aĝo, en kursoj kompreneble laŭ la lernata lingvo.

         Plenkreskaj kursanoj aperas nur en Esperanto-kursoj. Tamen ankaŭ la infanoj el la kursoj de la angla kaj germana ricevas bazan informon pri Esperanto kaj ĝia movado, almenaŭ dum unu komuna instruhoro. La tuta tendaro kantas Esperante ĉe vespera malhisado de la flagoj (la ĉeĥa kaj Esperanta).

         Ĉijare vigligis la programon vizito de du profesiaj spektakloj: arta fajro super la ruino Cornŝtejn kaj historia batalo kontraŭ svedoj dum la tridekjara milito (en tiutempaj vestoj).

         La trian etapon partoprenis du plenkreskaj esperantistoj el Francio, geedzoj Claire kaj Laurent Philippe, kiuj baldaŭ akiris simpatiojn de ĉiuj infanoj, eĉ el la kursoj de la angla kaj germana, kiuj pro ili lernis kelkajn Esperantajn kaj francajn vortojn.

 

 

Esperantistoj admiris ornam-plantidejojn

 

         La Esperanto-klubo en Litomyšl decidis fieri antaŭ siaj kolegoj per ornam-plantidejoj. La entrepreno estas konata ne nur en la tuta ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ en eksterlando.

         Esperantistoj vizitis la plantidejojn en la unua tago de ekspozicio (la 19-an de aŭgusto 2006), kiu festas la 65-an datrevenon de sia ekzistado. Inĝ. Kopecká invitis la partoprenantojn de la renkontiĝo en la fonejon de la plantidejoj kaj montris belegajn florantajn kampojn plenajn de centoj da plantospecioj. La kompanio mastrumas sur la areo de 120 ha da kampoj. La kultivata sortimento estas la plej larĝa en Ĉeĥio. Ili kultivas florojn, ornamajn kaj fruktajn arbojn, arbetojn kaj herbojn. Oni laboras la tutan jaron. Pasintjare oni eksportis 22 kamionojn da siaj kultivaĵoj. Nuntempe okazas la ekspozicio kun vendado de floroj kaj arboj kaj ekspozicio de produktoj por aranĝado.  

         La posttagmeza programo de la esperantista renkontiĝo realiĝis en saloneto de restoracio U Slunce (Ĉe la Suno). Sinjoro Miroslav Havran rakontis pri la mondĉampionaj maratonoj,  pri la vivo en Kanado. Plej multe plaĉis al li la Rokmontaro kaj la kanada vivmaniero. Li vizitis tie ankaŭ du ĉeĥajn restoraciojn kaj redaktejon, kie oni eldonis ĉeĥlingvan gazeton. Sinjorino Srbová el Pardubice rakontis pri la ĉijara UK en Florenco, kiun ŝi persone partoprenis.

Libuše Dvořáková

 

La Astronomia Esperanto-Klubo

transformiĝis dum la lasta Universala Kongreso en Florenco al Astronomia Sekcio de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista). La nova sekcio kreis sian labor-diskut-liston:

per-esperanto-astronomio@yahoogroups.com .

 

OSIEK-konferenco

en Timişoara, Rumanio

         Ĉi jare la OSIEK-konferenco okazis en la rumana urbo Timişoara, ekde la 15-a ĝis la 21-a de julio, en la ejoj de Universitato West kun la ĉeftemo Kio estas Oriento?

         Diversaj prelegoj lumigis diversajn aspektojn de la ĉeftemo. Tiel s-ro Edgar Muller tre konvinke klarigis, kio esta Oriento el la vidpunkto de geografio. S-ro Eugene Zilah, kiel orientalisto, rakontis pri multnombraj studoj jam faritaj de diversaj orientalistoj, kiuj ja apartenas al certaj kategorioj: pure sciencaj, intence politikaj kolonicelaj, ks. Bardhyl Selimi raportis pri la pozicio de Albanio kaj najbaraj landoj inter Oriento kaj Okcidento, dum Toon Witkam klopodis ĉerpi la orientajn kaj okcidentajn aspektojn de Vjetnamio, surbaze de sia propra sperto el la longdaŭraj vizitoj al tiu lando ege suferinta.

         Bruno Massala kaj Fabrizio Piennacchietti komentis la temon per la donitaĵoj el Biblio kaj Korano, respektive, ĉar ankaŭ religio ludas gravan rolon en la kompreniĝado de tiuj du mondoj.

         La ĉijara OSIEK-premio estis atribuita al André Cherpillod pro Konciza Etimologia Vortaro.

         La konferenco 2008 okazos en la aŭstria Wörgl (19-a/25-a de julio 2008).

 

(el la raporto de Bardhyl Selimi, Albanio)

 

Estraro de ILEI

         La Komitato de ILEI, en sia kunsido okazinta je 2006-06-26 en Parmo, enkadre de la 39-a Konferenco de ILEI, elektis novan estraron de ILEI por la periodo 2006-2009:

 

- Radojica Petroviĉ, Serbio (prezidanto)

- Atilio Orellana Rojas, Nederlando /Argentino (sekretario)

- Sjoerd Bosga, Svedio / Nederlando (kasisto)

- Aida Ĉizikaité, Litovio (konferencoj, scienca agado)

- Zsófia Kóródy, Germanio/Hungario (E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj)

- Yas Kawamura, Japanio (azia agado)

- Miahai Trifoi, Rumanio (lerneja agado)

 

         Prizorgado de aliaj agad- kaj taskokampoj de ILEI (informado, eldonado, junulara agado, projektoj, ekstera agado, ...) estos ankoraŭ dividita inter la estraranoj aŭ komisiita al eksterestraraj kunlaborantoj.

         La Komitato kaj la nova estraro dankis al la ĝisnunaj estraranoj Stefan MacGill, Maŭro La Torre kaj Hokan Lundberg pro ilia laboro por ILEI kaj esperas daŭrigon de kunlaboro en diversaj roloj.

Radojica PETROVIĆ

 

"Esperanto vivas! - Ni montru tion al la ekstera mondo!"

Informoj pri tiu nova kampanjo de Peter Weide pri Esperantaj ĉemizoj troviĝas en la hejmpaĝo http://www.esperantocxemizo.1go.dk

 

La 5-a TREP en Plasy

         Pilzena E-klubo aranĝis de la 15-a ĝis la 18-a de junio jam la kvinan turisman renkontiĝon en la urbeto Plasy (TREP).

 

         Ĵaŭde vespere oni komencis per reciproka prezentiĝo kaj konatiĝo kun la programo por venontaj tagoj (videbla sur informpanelo de manĝeja teraso).

         Vendrede kelkaj partoprenantoj vizitis la urbon Plasy, la aliaj ekskursis en la uzino en Kaznějov, kie oni produktas kaolinon (kun interesaj informoj de ĝia riĉa aplikado), kaj kelkaj vizitis regionan muzeon en Mariánská Týnice. Vespere s-ano Sládeček per lumbildoj konatigis nin kun lastatempaj enlandaj E-renkontiĝoj kaj poste ni vidis videofilmon pri turismaj interesaĵoj de la pilzena norda regiono.

         Interesa por partoprenantoj estis sabata tut-taga busekskurso al Aviadil-parko en vilaĝo Zruč. Tie sur la herbokampo situas privata kolekto de 50 diversaj aviadiloj, tankoj, armeaj veturiloj k.t.p. La ĉiĉerono (posedanto) rakontis al ni pri interesaĵoj, kiuj alliĝas al unuopaj eksponaĵoj. Poste ni vizitis la historioplenan urbon Rokycany, kie atendis nin lokaj klubanoj kun s-anino Anna Mrázová. Ĉiuj akompanis nin en muzeon de D-ro B. Horák, kie nin surprizis interesaj kolektoj. Post tagmanĝo mallonge ni trarigardis ankoraŭ la urbon, kie ni admiris ankaŭ E-montrofenestron en unu papervendejo. El Rokycany ni daŭrigis al vilaĝo Dobřív, kie ni vizitis historian akva-metalurgian fal-martelegan uzinon (vodní hamr). Ĝi estis konstruita jam en la 15-a jarcento, kaj produktis diversajn fer-produktojn ĝis la jaro 1956. Nuntempe ĝi apartenas al kultur-teknikaj memorindaĵoj protektataj de Unesko. Vespere estis - el mia vidopunkto - utila diskuto, kiun malfermis s-ano Kaprál per demando: „Bonvolu diri al ni ĉiuj, kiel vi persone helpas propagandas Esperanton“. Li citis kelkajn spertojn el pilzena klubo, ekzemple per montrofenestro antaŭ la ĉefa stacidomo, per serĉado de solrestindaj samideanoj, per regulaj kunvenoj ĉiumerkrede, per portado de videbla E-steleto ktp. Samideano Karel Kraft k.a. rakontis pri Přemysl Pitter, al kiu li dediĉis propran libron „Heroo de amo“. Sekvis amika amuzo kun projekcio de muziko kaj kantoj denove pere de s-ano Vlado Sládeček.

         La 5-a TREP ne estis por ni ĉiuj nur amuzo kaj ekskursoj, sed samtempe ankaŭ serioza laboro. Anoj de ELFo (Esperantologia Literatura Forumo) kun ĝia gvidanto s-ano inĝ. Jan Werner aktive kontribuis al kresko de E-tradukoj, terminologioj kaj nivelo de E-lingvo inter ĉeĥaj esperantistoj.

         Dimanĉe post matenmanĝo multaj interesuloj forveturis viziti kaj trarigardi la regionan urbon Pilzenon. La 5-an TREP partoprenis sinsekve 25 geesperantistoj. Bedaŭrinde fremdlandanoj ĉijare ne alveturis, malgraŭ, ke ili aliĝis. Ĝis la 6-a TREP 2007!                                                           Viktor Dvořák

 

Problemon de komunikado en EU devintus solvi neŭtrala lingvo

         Lunde, la 12-an de junio 2006 okazis en Bratislava plenkunsido de laborgrupo de "Nacia Konvento pri EU por lingva politiko". Ĉeestis ĉ. 100 homoj, ankaŭ multaj altranguloj de la slovaka politika medio. Kiel gasto ankaŭ Prof. Robert Phillipson, kiu eĉ prelegis dum la kunsido. Sube mi aldonas artikolon tradukitan el la tutslovakia gazeto SME.

         Eŭropa Unio (EU) devus la problemaron de komuna komunikado solvi surbaze de neŭtrala lingvo. - Konsentas pri tio pluraj membroj de laborgrupo de 'Nacia Konvento pri EU por lingva politiko' en unuiĝanta Eŭropo.

         Lingvisto Stanislav Košecký dum la plenkunsido de la Nacia konvento pri EU menciis kiel eblecojn de neŭtrala eŭropa lingvo aŭ modernigitan latinan, elkreon de nova eŭropa lingvo  t.n. Eŭrolingvo, elekton de unu de jam ekzistantaj artefaritaj lingvoj, kiel Esperanto aŭ uzon de lingvo de malgranda eŭropa popolo.

         La nuntempan staton de la dominado de la angla en EU eblas laŭ li taksi kiel netaŭgan kaj bezonatan rekonstruon. „Mankas plenumo de la bazaj deklaroj de EU, kiuj aperadas en bazaj dokumentoj pri la samrajteco de lingvoj, ĉar tiu praktiko de la dominado de la angla, kiu stabiliĝas kaj daŭre plifortiĝas, estas en kontraŭstaro kun tiuj ĉi proklamoj,“ li diris.

         Por neŭtrala lingvo povus eĉ en la fluo de jardeko teorie - laŭ Košecký - evolui ankaŭ variaĵo de la angla lingvo, dum ekestus t.n. Internacia angla aŭ eŭro-angla, kiu diferenciĝus de la brita angla.

         Laŭ Eva Poláková el Amaskomunikila Fakultato de Universitato de S-taj Cirilo kaj Metodo en Trnava ankaŭ ene de EU estas voĉoj kontraŭ la angla, kiu ne estas taŭga tradukilo por multaj lingvoj, ĉar dum tradukado okazas granda svageco kaj malprecizeco. Kiel komunan lingvon ŝi persone preferus facilan artefaritan modelon de la lingvo.

         Kunprezidanto de la laborgrupo por lingva politiko Jozef Reinvart el Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Slovaka Respubliko opinias bezonataĵo doni al homoj sufiĉon da informoj, por ke okazu diskuto pri la estonto de la lingva politiko de EU. Sed same li estas por neŭtrala solvo kaj ne por antaŭenigo de nacia lingvo. „Ĉiu lingvo havas du funkciojn, komunikan kaj indentecan, kaj la angla nuntempe plenumas la komunikan, dum ni povas diri, ke inter elituloj, ne tiom inter la civitanoj, la identecan ĝi neniakaze plenumos,“ li diris.

         Laborgrupo de la nacia konvento devus ĝis fino de la jaro prezenti la unuan lingvo-politikan strategion de Slovaka Respubliko kiel membroŝtato de EU kun rekomendoj al registraro. Tiu strategio devus reagi je nuntempa stato kaj estonto de la lingva komunikado en la plivastiĝanta Eŭropa Unio, kiu jam nuntempe havas 21 oficialajn lingvojn, sed la nombro de ili daŭre kreskos. Krom tio ekzistas jam nun en la Unio ĉirkaŭ 30 regionaj kaj minoritataj lingvoj sen oficiala statuto, kiujn parolas pli ol 50 milionoj da homoj.                Peter Baláž

 

VELEHRAD GASTIGIS KATOLIKAJN ESPERANTISTOJN

         En la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de julio 2006 okazis en Velehrad la 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Partoprenis ĝin pli ol cent esperantistoj el 10 landoj: Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kanado, Kroatio, Litovio, Pollando kaj Slovakio. Multaj pluaj aliĝintoj nuligis partoprenon pro sanproblemoj kaŭze de tiutempa varmega vetero. La kongreso okazis en Pilgrima kaj Spiritekzerca Domo Stojanov en Velehrad, kie samloke kaj samtempe okazigis sian renkonton Ĉeĥa E-Junularo. La iom pli malalta nombro de la partoprenantoj estis ankaŭ avantaĝo, ĉar ĉio povis okazi „sub unu tegmento“, kio kontentigis precipe pli aĝajn kongresanojn. Dum la tuta kongreso regis bela amikeca etoso. Okazis neniu pli grava problemo kaj neniu bezonis sanitaran helpon. Altaj protektantoj de la kongreso estis Kardinalo Miloslav Vlk kaj Ĉefepiskopo Jan Graubner.

         Solena inaŭguro de la kongreso okazis dimanĉe la 9-an de julio. En fama plenplena Baziliko de Velehrad okazis ĝia unua parto - solena inaŭgura Esperantlingva sankta meso kun ĉeesto de multaj paroĥanoj kaj pilgrimantoj. La neesperantistaj ĉeestantoj ricevis specialan broŝureton kun kantoj kaj liturgiaj tekstoj por aktive partopreni la solenan liturgion en Esperanto. La meson celebris la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, Metropolito de Moravio kaj prezidanto de Ĉeĥa Episkopara Konferenco kun ĉeestantaj pastroj – esperantistoj el kvin landoj. Dua parto de la kongresa inaŭguro okazis en kongresdomo Stojanov. Krom la kongresanoj ĝin ĉeestis ankaŭ ĈEJ-anoj, Alta Protektanto de la Kongreso Mons. Jan Graubner, prezidanto de Pola E-Asocio s-ro Stanisław Mandrak, prezidantino de Slovakia E-Asocio s-ino Mária Tomašovičová, prezidantino de Ĉeĥa E-Asocio s-ino Jana Melichárková, prezidantino de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj s-ino Jarmila Rýznarová, prezidanto de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI sac. Lajos Kóbor, estrarano de KELI s-ro Pavel Polnický - sekretario de ĈEA, prezidanto de ĈEJ s-ano Marek Blahuš. La kongreson krom ĉeestantaj gastoj kaj landaj reprezentantoj de IKUE perletere salutis ankaŭ Kardinalo Miloslav Vlk kaj el Vatikano la  ĉefepiskopo Mons. Stanisław Ryłko – prezidanto de Papa Konsilio por Laikoj. La solena inaŭgura tago estis finita per kocerto de spiritaj kantoj en Baziliko de Velehrad realigita fare de s-ano Miroslav Smyčka.

         En pluaj kongresaj tagoj okazis interesaj spiritaj, kulturaj kaj distraj programoj. Ne mankis interesaj prelegoj, el kiuj nepre menciinda estas prelego de Inĝ. Jan Kalný „Ĉu kristanoj bezonas komunan lingvon?“ Krom jam menciita koncerto de s-ro Miroslav Smyčka okazis la koncerto fare de Anna Laszay (Anjo Amika) el Hungario. Belegan kulturan programon prezentis folklora ensemblo Lipina el Vracon kaj kvarpersona infana folklora grupeto el Ratíškovice sub gvido de Prezid. de ĈEA s-ino Jana Melichárková. Krom interkonatiĝo kun kongresurbeto Velehrad okazis perpieda vizito de Arĥeologia Skanseno en Modrá. Tuttaga ekskurso okazis al Areo de Lednice – Valtice kun vizito de vinkeloj en Čejkovice, kie danke al la sekciano s-ro Inĝ. František Havlík okazis  abunda vingustumado de la kongresanoj.

         La solena fermo de la kongreso okazis vendrede posttagmeze kaj vespere. La solenan sanktan meson en Baziliko de Velehrad kun ĉeestantaj pastroj – esperantistoj celebris Ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek en Hradec Králové – Protektanto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, kiu ankaŭ sian komencan alparolon kaj predikon okazigis tute en Esperanto. Solena fermo de la kongreso okazis vespere post distra bunta vespera programo, en ĉeesto de ankoraŭ ĉiuj kongresanoj.

         Sabate, post belege travivita tuta kongresa semajno, la kongresanoj forveturis hejmen kun multaj belaj impresoj kaj travivaĵoj, adiaŭante sin reciproke „Ĝis la revido dum la 18-a Ekumena E-Kongreso 2007 en Pelplin (Pollando)“. La IKUE-kongreso en Velehrad estis la tria sukcesa kongreso aranĝita en nia lando post renovigo de ekzisto de la Katolika Sekcio de ĈEA en la jaro 1990.

     Miloslav Šváček

 

ĈEĤA KURACISTO EN LA KORO DE AFRIKO

         Z českého originálu “Český lékař v srdci Afriky” od Dr. Marcela Drlíka překlad do esperanta realizovala skupinka členů katolické sekce.

         Autor krok za krokem poutavě popisuje své dobrovolnické působení ve Středoafrické republice. Tento chudý stát, vklíněný mezi Kongo, Čad a Súdán, je politicky nestabilní zemí, stále zmítanou bratrovražednými válkami. Doktor Drlík zde působil jeden rok na odlehlém venkově v karmelitánské misii uprostřed buše. V situaci stálého nedostatku zdravotnických prostředků a v primitivních podmínkách byl pro domorodce chirurgem, gynekologem, internistou, porodníkem i dětským lékařem v jedné osobě. Stal se oblíbeným a milovaným dobrodincem mezi obyvateli města Bozoum a jeho širokého okolí.

Zakoupením knihy nejen získáte poutavou četbu, ale projevíte tím solidaritu s trpícími obyvateli nesmírně chudé země ve středu afrického kontinentu. Kniha ve formátu A5 má 191 stránek na matném křídovém papíru s mnoha barevnými obrázky. Je to také velmi vhodný dárek i pro vaše tuzemské a zahraniční esperantské přátele. Cena je 200 Kč. Při koupi dvou kusů je cena za jeden kus 180 Kč. Kromě toho obdržíte zdarma čerstvě vydaný barevný průvodce města Olomouce v esperantu, na jehož vydání se aktivně s olomouckými esperantisty podíleli také členové katol. sekce. Při koupi od tří kusů je cena za jeden kus 160 Kč. Kromě toho obdržíte zdarma Kongresovou knihu (59. kongresu IKUE na Velehradě 2006, 108 stran) v hodnotě 70 Kč, která svým obsahem není jen kongresovou příručkou. Její celá polovina je věnována historii katolického esperantského hnutí u nás.

         Objednávky posílejte na adresu: IKUE-Katolická sekce ČES, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, nebo mailem na: m.svacek@seznam.cz; telefonem: 581 228 304, 732 420 675.

 

Poŝamiko

         Verŝajne librovenda rekordo okazis komence de aŭgusto, kiam dum UK havis sian premieron la nova eldonaĵo de la hejmpaĝo www.edukado.net. La libreto POŜAMIKO vendiĝis en 500 ekzempleroj. La furoro nur tiujn antaŭmendintojn tristigas iom, kiuj devas atendi ĝis septembro por fine ricevi siajn libretojn (entute pli ol 150). En Florenco la libreto servis kiel lernomaterialo dum la popularaj paroligaj kursoj de la paĝaro, gviditaj de la redaktoro Katalin Kovats kaj ŝia kolego kaj edzo Sylvain Lelarge. Per la aĉeto de la libreto la partoprenintoj ne nur subtenis la paĝaron, sed ricevis valoran memorilon pri la bonetosaj lecionoj kaj pri la bazaj konoj de la Internacia Lingvo. La poŝforman eldonaĵon konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj. La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda. Ĝi bone povas servi kiel ĉiam kunhavebla poŝlibreto, helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocela donaco kaj propagandilo. Multaj instruistoj malkovris la pedagogiajn valorojn de la eldonaĵo kaj ekipis sin per 20-30 ekzempleroj por siaj estontaj kursoj. La sukcesa libreto represiĝos en septembro. Poŝamiko aĉeteblos ĉe edukado.net kontraŭ 5 eŭroj.

         Rabaton ricevos la registritaj klasoj de la paĝara sekcio: E-lernejoj. Pliajn informojn vi trovas en: www.edukado.net , sekcio Poŝamiko:

http://www.edukado.net/pagina/Posxamiko/15173//

Viajn mendojn kaj demandojn direktu al "redaktanto@edukado.net"

Katalin Kovats

(RET-INFO)

 

Universitato de Amsterdam

         Ekde la akademia jaro 2006-2007 la Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto funkcianta en la Universitato de Amsterdam ofertas la eblecon lerni ankaŭ Esperanton. Dum jardekoj la lingvo ne estis oficiale instruata en la Universitato kaj nun la studentoj povos ricevi poentojn pro la ĉeesto en tiaspeca kurso. Ĉi tiu atingo ŝuldiĝas al la prestiĝo atingita de la katedro en la lastaj jaroj, kio vekis la intereson de la Universitato gastigi kurson pri Esperanto. Pliajn informojn (nur nederlandlingve) pri la kursoj pri Interlingvistiko vi trovos ĉe

http://studiegids.uva.nl/web/uva/sgs/nl/c/4768.html kaj pri Esperanto ĉe http://studiegids.uva.nl/web/uva/sgs/nl/c/7731.html

         La laboro de la Katedro en la Universitato de Amsterdam estas unu el la agradbranĉoj de la Internacia Esperanto-Instituto, fondita de Andreo Cseh kaj gesinjoroj Isbrucker.

Atilio ORELLANA ROJAS

(RET-INFO)

 

Karel Havlíček Borovský

(1821-1856)

         Okaze de la datrevenoj de K.H.B. eldonis la ĉeĥa poetino kaj amikino de Esperanto Zdenka Bergrová epigramojn Havlíčku Borovský, je humor na trosky? (laŭvorte: Ho Havlíček Borovský, ĉu humuro ruinas? aŭ rime: ĉu humuro timas riski?). Ni prezentas specimenojn (tr. M. Malovec):

 

Vyhnanče Karle Havlíčku,                                    Karel Havlíček, vi ekzilita,

Brixen byl plicím zdravý,                                      Brikseno estis por pulmoj frapo,

dnes bys dostal jen botičku,                                 nuntempe iĝus katen-blokita

na tvůrčí kolo své hlavy.                                       nur krea rado de via kapo.

 

Dobrá literatura                                                    Bona literaturo

umírá.                                                                  mortas al nulo.

Náklad nízký,                                                       Eldonkvanto falas,

žádné zisky.                                                         la profitoj palas.

 

Málokdo čte ještě knihy,                                       Nur malmultaj legas librojn,

je to příliš náročné                                               la klopodo tro doloras

a nezbaví denní tíhy.                                            kaj ne donas psikajn ekvilibrojn.

Čtou se krváky - proč ne.                                     Sangaj romanoj furoras - kial ne.

 

Josef Kajetán Tyl

(1808-1856)

         La saman datrevenon de la forpaso ni rememoras ankaŭ ĉe la kreinto de nia nacia himno Kie mia hejm'?, kreinto de la unua ĉeĥlingva romano La lasta ĉeĥo, de rakontoj historiaj (Rozina Ruthard, Dekreto de Kutná Hora) kaj pri nacia renaskiĝo simila al nia movado (Neforgesuminoj el la tombo de la plej malnova ĉeĥo). Plej gravas liaj jam klasikaj dramoj La sakfajfisto de Strakonice, Obstina virino, Sinjorino Marjánka, la regimentpatrino, La filino de bruliginto, Ministoj de Kutná Hora, Sanga baptofesto. Li mortis en Pilzeno pro malsato kaj manko de kuraciloj.

 

 

16 Internacia Esperanto-Kongreso  - ĈINIO

         De la 15-a de majo ĝis 5-a de junio okazis la 16-a Internacia Esperanto-Kongreso en Ĉinio, kiu celis promocii Esperanto-turismon en la „Ŝtato de la Centro“. Ni komencis per vizitado de Granda Muro, Tomboj de Ming-dinastio kaj de la dinamike prepariĝanta - por Olimpikaj Ludoj 2008 – la ĉefurbo Pekino kun Malpermesita Urbo kaj Ĉielaltaro.

         Krom vizitado ni estis en du altlernejoj en Pekino, kie red. Roman Dobrzynski el Pollando dum tri monatoj instruas Esperanton por prepari 80 gestudentoj al la studado en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz por la studjaro 2006/2007. Entute ni kontaktis 9 altlernejoj en Ĉinio, kies gestudentoj interesiĝas pri studado en ISTK kaj Klerigejo de AIS en Bydgoszcz. Ni subskribis kontraktojn kun du novaj altlernejoj el Wuhan, kies delegacio ĵus vizitis ISTK en Bydgoszcz por vidi la studadkondiĉojn.

         Post Pekino ni vizitis la ĉefurbon de Shengdong Provinco - Jinan (i.a. monton de 1000 Buddoj), kie E-ĉiĉeronis nia ISTK studento S-ro Huang Enliang kaj renkontiĝis kun Estraranoj de Shandong Esperanto-Asocio. Ni daŭrigis trajne al belega Qingdau, kie ni povis ĝui la Flavan Maron kaj faman Tsingdao-bieron. Per nokta buso kun kuŝlokoj ni vojaĝis al Hefei, kie atendis nin vizitado de la urbo kun fama muzeo de Bohun – la plej justa homo de Ĉinio kaj akcepto ĉe Liu Jianguo – bona organizanto de nia 16-a IEK kaj de la ampleksa vojaĝo tra Ĉinio. Sekvis vojaĝo al Nankino kun vizitoj en Muzeo de Masakro kaj Konfucia Templo kun belega malnova urbo. Buse ni atingis poste Suzhou – la ĉefurbon de silko kaj „Venecion de Oriento“.

         Tie ĉiam sperte gvidis nin en Esperanto s-ino Wang Xue. Ni daurigis al Shanghajo, kies lumoj kaj nubskrapuloj estas nun multe pli grandiozaj eĉ ol tiuj de Novjorko, precipe ĉe Huangpu rivero. Poste parto reflugis al Pollando kaj ni komencis la duan etapon trajnvojaĝante dum 25 horoj al Kantono (Guangzhou), kiu pluve nin akceptis. Ĝojigis nin renkonto kun esperantistoj en Kantono. Buse ni daŭrigis al „la plej bela urbo de la mondo“ – Guilin, kiu impresis nin ĉefe per flosado laŭ 83-kilometra rivero Li Jiang – tra belega montaro simila al fama Ha Long Golfo en Vjetnamio, kun vizito en pitoreska Yangshuo. Kortuŝis nin bonega Esperanto-gvidado kaj akcepto ĉe Esperanto-poeto Liu Jixin de la 70-mila nacia malplimulto Maonan kun lia edzino de 300-mila malplimulto Dong. En Ĉinio vivas 56 nacioj kun tiom da lingvoj kaj minoritataj nacioj havas pli da privilegioj ol ĉinoj, i.a. rajtas havi pli da infanoj.

         Per nokta buso kun kuŝlokoj tra bonegaj aŭtovojoj, kiel ĉie en Ĉinio, ni dum 20 horoj atingis kun pramvojaĝo insulon Hainan kun fama duonmiliona urbo Sanya – urbo, kie okazis pasintjare elektoj de la „Fraŭlino de la mondo“ konkurencas kun havaja Honolulu – Waikiki per trioble malplialtaj prezoj.

         Pliaj detaloj ĉe: Andrzej Grzebowski, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando, Tel./Fakso: (48) 52 3461151, Rete: info@esperanto-turismo.com

 

 

La 28-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj la unuan fojon en sia historio okazis en Ĉeĥio

         Konata infanferiejo Pilský Mlýn apud Blatná, romantike situanta surborde de la fiŝlago kaj rande de la arbaro,  gastigis inter la 15-a kaj 29-a de julio 2006 internacian grupon, kiu estas iom specifa ankaŭ en Esperantujo: temas pri familioj, en kiuj oni komune uzas Esperanton en la ĉiutaga vivo.

         En la unua semajno de REF partoprenis ĝin 64 personoj kaj en la dua semajno entute 86 personoj el 11 eŭropaj landoj (15 kompletaj familioj, 6 duonfamilioj, 1 paro kaj 4 unuopuloj alfabetvicorde el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Hungario, Francio, Germanio, Kroatio, Norvegio, Pollando kaj Svislando), inkluzive pli ol kvardekon da ĉiuaĝaj infanoj (ekde 18-monata Louna el Bretonio ĝis 18-jara Tina el Kroatio), inter kiuj estas multaj veraj Esperanto-denaskuloj! Nur lastmomente devis (pro administraj komplikaĵoj en ilia ministerio) nuligi sian partoprenon ankaŭ kvinopo de afrikaj esperantistoj el Komoraj Insuloj.

         REF estas tute neformala aranĝo, kiu ne estas ŝirmata de iu ajn organizo - ĉiujare simple unu el la partoprenantaj familioj konsentas volontule organizi ĝin en sia lando. Ĉi-jare la gastiganta familio estis Vladimír, Pavla kaj Edita Dvořák el Písek, kiu antaŭe vizitis REFon jam trifoje. Tiel - entute la unuan fojon en sia jam 28-jara historio! - la aranĝo fine okazis ankaŭ en Ĉeĥa Respubliko.

         La ĉefa celo de REF estas fortigi neformalajn amikecajn rilatojn inter la familioj kaj precipe inter la infanoj kaj krei tiel pozivan motivigon por plua praktikado de Esperanto.

         La organizantoj krome strebis ankaŭ laŭeble promocii kreeman kaj nekonsumisman pasigon de la libera tempo, instigi la enlandan E-movadon lige al familia uzo de E kaj klopodis informi pri la aranĝo ankaŭ  la distriktan gazetaron.  Ĉi-punkte menciindas, ke fine sukcesis aperi favoraj artikoloj en Listy Prachaticka, Listy Písecka kaj eĉ 3 artikoloj en Písecké Postřehy (inkluzive tutpaĝan intervjuon kun Petro Chrdle pri profesia uzo de Esperanto), kio espereble iom altigis informitecon de la publiko pri aktualaj uzeblecoj kaj perspektivoj de Esperanto.

         Bonŝance eĉ la tortura tropika varmego ne malhelpis la REF-partoprenan tojn aktive per propraj fortoj kunkrei vere buntan programon por ĉies gusto kaj interesoj.

         Jam tradicia kaj ŝatata parto de la programo estis muzikaj aktivecoj – krom regula komuna kantado kaj viva muzikado ĉe popoldancado kaj bivakfajro pluraj entuziasmuloj ekz. pretigis renesancstilan koncerton kadre de la komuna ekskurso al la kasteleto Kratochvíle, en kiu i.a. surprizitajn gastojn Esperante bonvenigis s-ano Jan Fidel Řepa en la kostumo de la iama kastelposedanto Petro Vok. Krome la 25-an de julio okazis en la Urba Insulo en Písek publika REF-koncerto, en kiu prezentiĝis plej diversaj muzikstiloj, ekde konata „Greensleeves“ en E-traduko kaj arĉkvarteto de J. Haydn, ĝis ŝatata ĉeĥa popolkanto „Se estus ĉi tie tia junulino“ kaj viglaj rokkanzonoj de Kim Henriksen, membro de la iama furora muzikgrupo Amplifiki. Estis bonvene, ke la koncerton vizitis ankaŭ  esperantistoj el proksimaj urboj kaj ke la REF-anojn tiuokaze salutis prezidantino de la loka klubo „La Ponto“ s-anino Radka Křivánková.

         Grandan intereson de la partoprenantoj ĝuis ekzemple ŝaka kaj tablotenisa turniroj, kurso pri la ĉeĥa lingvo kaj antaŭtagmezaj manlaboraj minikursoj: oni povis lerni ekz. dratadon, teksadon, origami kaj kirigami aŭ produkti propran ornamitan manpaperon; infanoj povis krei desegnitan T-ĉemizon, lanpupojn, bildkartojn, skatolkastelojn, figuretojn el korko aŭ ornami (kaj poste manĝi) bongustajn marcipankuketojn. Kreemo de pluraj infanoj montriĝis ankaŭ ekz. dum la Tago de la Libro, kiam ili ekz. estigis proprajn libretojn aŭ surscenigis memelpensitan fabelon. Kiel gasto venis tiutage al la aranĝo ankaŭ Petro Chrdle, kiu informis la partoprenantojn pri la nuntempa Esperanto-movado en Ĉeĥio kaj konatigis kun sia Esperanta eldonagado.

         Malgraŭ laciga varmego la homoj ne pigris moviĝi kaj krom akvosportoj, olimpikoj aŭ futbalaj matĉoj „infanoj kontraŭ gepatroj“, nemalmultaj (kaj ne nur virinoj!) volonte vizitadis ekz. ventrodancan gimnastikon sub lerta gvido de Mirka Tomečková (i.a. emerita Esperanto-patrino, kiu mem edukis du filojn – Esperanto-denaskulojn, nun ambaŭ jam plenkreskajn!).

         Novaĵo en la historio de REF-programoj estis ĉi-foje tuttempa porinfana ludo.

         Kadre de la ĉi-jara REF, nomita „Fabela feriado en la Sudbohemia reĝlando“, la infanoj konatiĝis kaj amikiĝis kun la fabela karpo Jakobo, konata turisma simbolo de Suda Bohemio (prezentita de unu el la organizantoj Vlasta Pištíková el Prago), kiu malsaniĝis pro akvofobio kaj preskaŭ tute perdis siajn skvamojn.

         Infanoj do klopodis savi lian vivon serĉante kaj kolektante diversajn trezorojn, kiujn oni vendis por aĉeti por la karpo miraklan kuracakvon. La trezoro estis kaŝita ekz. ne nur en la fiŝlago, sed eĉ en la  kabanaĉo de terura nokta arbara spirito ...

         Infanoj aktive partoprenantaj en la programo estis krome premiataj per speciala fabela mono (en formo de kartetoj el Pexeso-ludo kun la karpo Jakobo) kontraŭ kiu ili povis aĉeti dum la antaŭlasta tago plej diversajn dolĉaĵojn-ludilojn en la fabela merkato.

         Dum la kvar ekskursotagoj, dum kiuj la organizantoj provis prezenti al eksterlandaj gastoj almenaŭ eron el la belaĵoj de Suda Bohemio, oni devis eliri ankaŭ el la specifaj bezonoj kaj interesoj de infanoj: ekz. la urbon Písek oni ekkonis po grupetoj pere de speciala esplora urboludo (plej aventure kaj postuleme estis, kiam infanoj klopodis eltiri slipeton kun unu tasko, kiu malbonŝance falis en sufiĉe profundan truon en la malnova arbo) kaj serĉkvizo en la regiona muzeo.

         Estas ankaŭ menciinde, ke en la projekcia vespero furoris (kaj ne nur ĉe etaj infanoj!) la ĉeĥa Talpeto (Krteček) kaj precipe la fabela filmo „Lotrando kaj Zubejdo“, kiun Ĉeĥa Esperanto-Junularo proviziis per Esperanto-subtitoloj.

         Prijuĝi, kiel sukcesis la aranĝo, por mi kiel organizinto ne decas, tamen laŭ multaj personaj reagoj mi kuraĝas esperi, ke la homoj estis kontentaj, ke ili bone ripozis, amuziĝis kaj ion novan lernis kaj volonte rememoros pri la restado en nia lando. Kaj eta ĝojiga espersigno por la ĉeĥa E-movado i.a. estas, ke la etoso kaj travivaĵoj dum la aranĝo supozeble donis pozitivan impulson por plia esperantigo ankaŭ al 6 partoprenintaj ĉeĥaj infanoj ... Jam pro tio ĉi nia familio el starpunkto de organizantoj povas senti kontentigon.

         Ĉi-loke ni denove ŝatus danki ĉiujn partoprenintojn, kiuj aktive kontribuis al kreo de bunta enhavo kaj agrabla kaj amikeca etoso dum la tuta renkontiĝo.

La sekvontjara REF okazos  inter 22.7. kaj 4.8.2007 en orienthungaria urbo Debrecen.

         Se ankaŭ vi hazarde aktive uzas Esperanton en via familia vivo, vi estas elkore bonvenaj!

Pavla Dvořáková

 

EKOTUR

         Dum tagoj 1.-8. de julio 2006 okazis en Dobřichovice turisma aranĝo por piedirantoj kaj biciklantoj - EKOTUR, kiun partoprenis ankaŭ mi. Unue mi miris, ke venis tiom malmulte da partoprenantoj, inter 14 kaj 16. Sed poste tio montriĝis kiel avantaĝo, ĉar dum biciklado ni ne tiom devis zorgi pri "la plej malforta ĉenero". Ĉiuj sukcesis bicikli laŭ nia oferema gvidanto Petro Chrdle. La duan grupeton, kiu migris piede, gvidis sperta turisto Zdeněk Pluhař. Unuopaj itineroj estis bone elektitaj, ĉar ili kondukis ne nur al turismaj vidindaĵoj, sed ankaŭ enhavis sufiĉe da refreŝigaj lokoj. Do ne necesis porti manĝaĵon kaj trinkaĵon, ĉar dumvoje estis abunde da eblecoj por refreŝigi sin.

         Ni vidis multon interesan, sed mi ne volas listigi la vidindaĵojn por ne enuigi vin. Ŝatantoj de naturo aŭ biciklado venonte venu kaj vi certe ne bedaŭros. Mi mem jam nun antaŭĝojas venontan EKOTUR. La venonta Ekotur okazos la 30-a de junio ĝis la 6-a de julio 2007 proksime de
Karlovy Vary. Meze de la semajno dum ripoztago estas planata komuna vizito de Internacia filmfestivalo en Karlovy Vary.

Karel Votoček

 

Radio Svoboda pri E-o

La konata radiostacio "Radio Svoboda" elsendis preskaŭ 1-horan programon pri Esperanto en sia ruslingva programo la 17-an de aŭgusto. El la tuta Rusio estis telefonoj al la redakcio kun diversaj demandoj kaj opinioj pri Esperanto. Oni menciis ankaŭ la nomon de Renato Corsetti kaj la nomon de UEA.

 

Brunnaj esperantistoj popularigas sian urbon kaj regionon en norda Italio

         Societo por internacia lingvo Esperanto en Brno, en la kadro de siaj agadceloj, prezenti sian urbon kaj regionon de suda Moravio en eksterlando, delegis s-anon Zdeněk Závodný, por efektivigi amikan viziton al esperantistoj en Vicenza en norda Italujo kun la tasko prezenti Brunnon (Brno) kaj sudan Moravion kiel altiran turisman regionon, kun kiu italoj ligas vicon de multsignifaj historiaj eventoj.

         Por prezenti Brunnon kaj sudan Moravion estis uzataj propagand-materialoj de Brunna magistrato kaj por Esperanta prelego pri la italaj patriotoj, kiuj estis karcertenataj en kazematoj de Špilberk, servis broŝuro „Gli italiani allo Spielberg!“

         Por plifortigo de reciproka amikeco estis malfermitaj kelkaj boteloj de sudmoravia vino, kies kvaliton oni alte taksis per kantoj.

         Folkloraj tradicioj de suda Moravio estis dokumentitaj per kroĉtrikitaj artverkoj, kiujn por la ĉeestantoj dediĉis s-ino M. Závodná.

         Ni esperas, ke tiu esperantista iniciato pligrandigos intereson de alilandanoj, precipe italoj, pri nia urbo kaj regiono.                                          -zz-

 

En Anglio

         De la 23-a junio ĝis la 4-a julio 2006 estis grupo de 10 infanoj kaj gejunuloj ĉe E-rondeto AMIKECO el Česká Třebová en Anglio. La grupo prezentis sin en kvin lernejoj en Stroud, Stonenhaus kaj Gloucester per dancoj, fabeloj, scenetoj kaj kantoj ĉe gitaro. Ĝi montris ankaŭ iajn malnovajn kutimojn kaj dancojn pri jarsezonoj.

         En Oksfordo dancis kaj kantis knabinoj en universitata kolegio de Hilda kaj povis ankaŭ trarigardi ĝin. Ili vizitis natursciencan muzeon kaj al vespermanĝo invitis ilin fama Esperanta verkistino – doktorino Marĵorie Boulton.

         Sukceson en prezentado havis nia grupo en Londona E-klubo. Al ĉiuj plej multe plaĉis la danco laŭ malnova gilda kanto el Česká Třebová. En E-klubo ni transdonis donaceton –broŝureton pri nia urbo de urba estraro kaj ceramikaĵon el Keralit el Litomyšl. Ni mem ankaŭ ricevis donacon.

         Por geanoj el nia grupo estis interese babili post programo kun geklubanoj . En Londono ni restis ankoraŭ tri tagojn. Ni vizitis la meridianon en Greenwich, malnovan observatorion kaj domon de unua reĝa astronomo, maristan muzeon, la barilojn kontraŭ alta tajdo en rivero Tamizo, malnovan velŝipon, memorindaĵojn en Londono mem, ĝuis la “Londonan Okulegon”.

         Mi dankas al miaj geamikoj en Anglio: Elizabeth Stanley, geedzoj Fantom, doktorinoj Kataline Hall kaj Marĵorie Boulton eĉ Belonia Gabalda el Francio, kiuj zorgis pri ni.

-zn-

 

IKUE en internacia kongreso

         Komence de junio 2006 okazis apud Romo internacia kongreso de novaj komunumoj kaj ekleziaj movadoj, organizita de la Papa Koncilio por la Laikoj. IKUE estis invitita, kune kun pli ol cent aliaj asocioj agnoskitaj de la Sankta Seĝo. Tiu kongreso estas same grava ene de la Katolika Eklezio, kiel la konferenco de Neregistaraj Organizoj en UN.

         Tie la du delegitoj de IKUE, Marija Beloŝeviĉ kaj Bruno Masala, povis renkonti delegitojn kaj konigi la Katolikan Esperanto-Movadon al dekoj da personoj. Post la kongreso okazis granda renkonto en Vatikano kun papo Benedikto la 16-a. Partoprenis ĝin pli ol 500.000 membroj de diversaj asocioj kaj komunumoj reprezentitaj en la kongreso.

         Kompleta raporto pri la kongreso estas legebla tie:

http://www.ikue.org/Kongreso-Pentekosto-2006/

         Fotoj de la renkonto en Vatikano estas videblaj tie:

http://bmasala.free.fr/Pentekosto2006/

 

Bruno Masala

(RET-INFO)

 

La malbono povas iam servi ankaŭ al la bono!

 

         Tuj post la dua mondmilito mi aliĝis al la skolta movado. Post unu jaro mi kun ceteraj skoltoj ŝatus kontaktiĝi kun skoltoj eksterlandaj. Aliĝu al E-kurso kaj vi povus kontakti skoltojn de la tuta mondo, diris al mi la mezlerneja profesoro Kilian, aŭtoro de E-ekzercaroj. Do mi kun kelkaj geskoltoj partoprenis E-kurson, kiun prof. Kilian gvidis. Post ĝia finstudo mi fondis en Třebíč SEL-on. Ni tiam estis en la grupo de SEL ĉirkaŭ 30 geskoltoj. Post la jaro 1948 venis nova komunista registaro. Skoltismo devenis de okcidento kaj servis laŭ komunistoj al imperialistoj. Do oni likvidis ĝin en la jaro 1950. Ni, SEL-anoj, ne volis rezigni. Ni fariĝis junularo ĉe E-klubo. Al E-junularo tuj aliĝis multaj geskoltoj. Ĉirkaŭ 200. Dum kunvenoj krom normala skolta programo ni devis lerni ankaŭ Esperanton. Dum 1 jaro ni kiel esperantistoj helpis niajn agrikulturistojn dum rikolto, ni kolektis malnovan paperon kaj feron ktp. Kaj poste ni petis klerigan oficejon, ke ili ebligu al ni organizi SET-on. Ĉar la klerigan oficejon tiam estris esperantisto Fr. Sedláček, ni povis la tendaron realigi. Jes, realigi, sed kun E-instruado.

         Por tendumi ni trovis lokon ĉe digolago de Vranov en golfo ĉe Chvalatice. Konstrui la tendaron ne estis facila afero. Ĉiun skoltan materialon ni devis transdoni al la nova organizo de Pionýr. Finfine ni sukcesis, tendojn pruntedonis al ni pli aĝaj skoltoj, bakujon por la tendara forno donacis la plej aĝa skolta gvidanto kaj ni povis forveturi al la tendarloko.

         Jam dum la unua semajno venis la kontrolo de la distrikta Pionýr-organizo. Interesis ilin, ĉu ni vere instruas Esperanton. Ili estis vere surprizitaj. Esperanton instruis Jarek Voda, studento de altlernejo. Sed, sed ... unu juna tendarano, hodiaŭ la akademia pentristo Kremláček, pentris al la tendo kapon de indiĝeno. Terura afero! Antaŭ forveturo la kontrolo demandis, kion ni volus de ili. Unu tendarano ekkriis, sendu al ni ian muzik-ensemblon, kiu ludas „ĵaz“. Kaj „ĵaz“ venis de okcidento. Tia estis la 1-a SET en Chvalatice en la jaro 1952.

Pavel Sittauer

 

Festivalo de la Tero

 

okazinta inter la 20-a kaj 26-a de junio 2006 en 24 landoj de kvin kontinentoj uzas himnon en Esperanto. La tekston trovu ĉe http://e-novosti.info .

 

Esperanto-ekspozicio en Muzeo de Šumava

S-ano Jiří Pěnek preparis en Muzeo de Šumava ekspozicion, kiu daŭros ĝis la fino de oktobro:

         En Muzeo de Šumava en la urbo Sušice estas jam ekde la 1-a de julio 2006 ekspozicio de prospektoj de muzeoj el la tuta mondo kun la titolo: Muzeoj - trezorujoj de la mondo. La prospektojn la muzeo akiris danke al la eksterlandaj esperantistaj kluboj. La ekspozicio estas kompletigita per informtabulo pri Esperanto kaj ĝia uzeblo kun la titolo: Esperanto kaj Interreto. Ĝi enhavas kelkajn interesajn elprintaĵojn de retpaĝoj, ekz. tiuj de ĈEA.

 

 

 

 

 

Ĉeĥa-Esperanta geologia vortaro

de Václav Procházka estas trovebla en la interreto ĉe la adreso http://mujweb.cz/veda/geoesp/index.htm

 

Antverpeno festos

inter la 27-a kaj 30-a de majo 2007 pro 100-jara ekzisto de la klubo „Verda Stelo“ per internacia pentekosta renkontiĝo: prelegoj, turismo, danco.

 

Medalo de toleremo

         Fondaĵo Zamenhof en Bialystok, Polio, en 1999 decidis krei specialan medalon por honorigi homojn, kiu estas  perceptataj kiel ege toleremaj kaj donantaj bonan ekzemplon por la tuta mondo. La medalon projektis Dymitr Grozdew – bulgara pentristo, longjara loĝanto de Bjalistoko.

         Ĉijare oni interkonsentis elekti du kandidatojn: profesoron Władysław Bartoŝewski, la eksministron pri eksterlandaj rilatoj („la polan simbolon de dialogo“ precipe inter poloj, germanoj kaj hebreoj) kaj Mondan Skoltan Organizon en Ĝenevo – pro la edukado de junularo.

         La enmanigo okazis la 9-an de junio 2006 ĉe la Supera Altlernejo pri Publika Administrado. En la plenplena lerneja salonego observis rektoroj kaj profesoroj de bjalistokaj altlernejoj, reprezentantoj de diversaj decidpovaj instancoj, kulturorganizaĵoj, studentoj, esperantistoj, gastoj.             (RET-INFO)

 

 

Rezultoj de Belartaj Konkursoj de UEA 2006

POEZIO:

1-a premio: Francisco Javier Moleón (Hispanio) pro "Sed tiam" kaj Christian Riviére (Francio) pro "Kvankam silenti"; 2-a premio: Neide Barros Rego (Brazilo) pro "Mistero"; 3-a premio: Helena Melnikova (Rusio) pro "Mia lando". Partoprenis 33 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj.

 

PROZO:

1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Nia paradizo bonvenigas"; 2-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Meduzet"; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Tomatoj el Nederlando" kaj Lena Karpunina (Germanio) pro "Trovi kaj perdi". Partoprenis 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 9 landoj.

ESEO: 
Premio "Luigi Minnaja": Aleksandr Melnikov (Rusio) pro "Ekparolu por ke mi vin vidu -- aŭ ĉu esperantisto rekoneblas laŭ paroloj"; 2-a premio: Christian Riviére (Francio) pro "Tamen kompreni" kaj Jan Werner (Ĉeĥio) pro "Pri bono, malbono kaj multkulturismo"; 3-a premio: ne aljuĝita; honora mencio: Anna Bennett (Usono) pro "Neperforta komunikado". Partoprenis 9 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj.

TEATRAĴO: 
1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Marko Nikoliĉ (Serbio) pro "Nia diligenta kolegaro"; honora premio Li Shijun (Laŭlum; Ĉinio) pro "Cignoj". Partoprenis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

KANTO:
1-a premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando; teksto) kaj Tarcísio José de Lima (Brazilo; muziko) pro "Multe pli ol simpati'" kaj pro "Oraj horoj"; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 12 kantoj de 10 aŭtoroj el 5 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO 2005:

"Arne, la ĉefido" de Leif Nordenstorm (Svedio), eldonita de KAVA-PECH (Ĉeĥio) kun ilustraĵoj de Pavel Rak. Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

FILMO:

1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Joe Bazilio Costa (Brazilo) pro "Tiel estas la vivo"; honora mencio: Kim Henriksen (Danlando) pro "Tri muzikvideoj". Partoprenis 2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj.

 

Miroslav Smyčka jubileas

La apokalipsa dato, la 11-a de sep­tembro, estas naskiĝtago (1926) de nia kara baritonulo kaj honora membro de nia asocio, kiu tiom ofte kantis dum niaj aranĝoj, ke oni ne povas liajn koncertojn kalkuli. Kiel profesia operkantisto li aktivis en Opava, České Budějovice kaj precipe en la operejo de Ústí nad Labem (1970-1995), kie li daŭre enskribiĝis en la historion de la teatro. Sed ni konas lin precipe kiel „nian“ kantiston, kiu inter­pretas famajn ariojn en nia kara lingvo dum niaj kongresoj, dum Kulturaj Festivaloj en Ústí nad Labem, kiujn li mem aranĝis (nun li loĝas en České Budějovice), kaj en aliaj renkontiĝoj.

Koran gratulon kaj multajn kantojn!

 

Honora membro de ĈEA Lada Bala (1920-2006)

         Honoran membrecon ricevis s-ano Lada Bala pro la senlaca laboro por Esperanto en SET Lančov.

         Li naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1920 en Hradec Králové. Lia avo, atamano de kozakoj, Dimitrij Bala, estis mortigita dum la batalo kontraŭ la revolucio de bolŝevikoj en Rusio. La avino estis pola princino. Lia patro kun edzino kaj la plej aĝa filo forkuris Ĉeĥoslovakion. Krome de Lada naskiĝis en Hr. Králové ankoraŭ lia fratino. Lia pli aĝa frato aliĝis al nia aviadista armeo. En la tempo kiam la nazioj komencis politikan agadon kontraŭ nia respubliko, aliĝis 17-jara Lada en nian armeon. Post unu jaro li fariĝis serĝento kaj fariĝis komandanto de bunkro ĉe landlimo de Vranov n. Dyjí ĉe ŝoseaj meandroj. Li trovis knabinon en la proksima urbo Mor. Budějovice kaj pli poste edziĝis al ŝi. Lia frato foriris kiel aviadisto batali kontraŭ nazioj al Britio. Pli poste la kolonelo Bala fariĝis anstataŭanto de brita marŝalo, nia generalo Janoušek. Post milito li revenis hejmen kaj de komunisma regado estis arestita kiel malamiko de popolo. De malliberejo li forkuris al Germanio kaj pli poste al USA. Lada, lia frato perdis pro tio sian laborlokon kiel ĉefo de poŝtoficejo. Neniu volis okupi lin. Finfine li fariĝis vendisto en proksima vilaĝo ĉe  Mor. Budějovice. Ĉefoj de vendejoj Jednota pli poste ordonis al li por unu jaro laboron en minejo de Ostrava. Dum katastrofo li restis kelkajn tagojn sub la tero. Li estis savita tute blankhara kaj blankbarba. Post reveno hejmen li laboris en oficejo de vendejoj Jednota.

         La SET li unuafoje vizitis en la jaro 1961. Tiam venis du barbuloj. Li kaj Mirek Hlaváč el Plzeň - Leontodo. Mirek estis malpli aĝa kaj ĉiam havis en la tendo malordon. De tiu tempo Lada atakis min per protestoj, kun kiu li devis dormi. Sed tamen ni fariĝis bonaj amikoj kaj de tiu tempo Lada helpis al mi organizi SET-ojn.

         Li estis ne nur blanka barbulo, sed fariĝis ankaŭ simpatiulo por ĉiuj tendaranoj. Kiel oficisto de Jednota li sciis, kie aĉeti ekipaĵon por la tendara kuirejo, kie aĉeti malmultekostajn tolaĵojn. En la jaro 1968 ni aĉetis la unuan kabaneton „Junio“. Ni aĉetis materialon kaj dum unu jaro Lada konstruis 4 samajn kabanetojn. Ĉiun liberan tempon li dediĉis al SET Lančov. Dum unu etapo li ne nur libertempis en SET, sed ankaŭ mastrumis aŭ instruis aŭ gvidis la etapon.

         Venis la maljuneco, venis la malfeliĉo pere de la morto de lia ŝatata edzino. Lada transdonis sian hejmon al sia nepino kaj iris al la domo de maljunuloj de sankta Antonio en Mor. Budějovice.

Por la SET Lančov kaj por Esperanto li faris multe. Dankon kara mia amiko, dankon Lada.

Pavel Sittauer

 

Libor Křivánek

(1926-1983)

         Libor Křivánek naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1926 en Bělá pod Bezdězem. Li studis Komercan akademion en Mladá Boleslav kaj daŭrigis en la politika kaj sociala altlernejo en Prago studadon de ĵurnalismo, kiun li finis en majo 1948. Li fariĝis komisiito por eksterlanda komerco en la Praga entrepreno Ligna, sed kiel sana nepartiano li devis foriri el la kancelario en la produktejon. Sekvis la soldata servo de eksstudenta serĝento en Písek, kiu iĝis por li fatala - li edziĝis tie,  fondis familion (filoj Radko kaj Libor, filino Mira), kiu ekde 1952 loĝis en Písek.

         Li amis lerni fremdajn lingvojn (la anglan, francan, germanan, hispanan), interesiĝis pri la literaturo, historio, geografio  kaj arto, lia hobio estis turismo kaj vojaĝado, por kiuj bedaŭrinde la tiutempa politiko ne donis multajn okazojn.

Pli ol 20 jarojn li laboris en la muzeo de Písek kun granda elano, la suda Bohemio kaj Písek-regiono ĉarmis lin, ofte li partoprenis en diversaj esploraj laboroj. La 15-an de januaro 1983 li antaŭtempe forpasis, venkita de gravaj lezoj post aŭto-averio, okazinta dum deĵora vojaĝo.

         Esperanton li lernis baldaŭ post la milito en kursoj de Václav Špůr en Doksy, kiujn li ofte kun plezuro rememoris. Ekloĝinte en Písek li propagandis la lingvon, akiris interesiĝantojn kaj poste klubanojn de la rondeto ĉe Jitex Písek (vestaĵ-fabriko). Li aranĝis ne nur kursojn kaj regulajn klubajn kunvenojn, sed ankaŭ plurtagajn ekskursojn al Pollando, GDR (orienta Germanio), Jugoslavio (1967) kaj Somerajn Esperanto-Tendarojn en Šumava-Popelná (1957) kaj Červená nad Vltavou (1958).

         En la 1960-aj jaroj li fariĝis UEA-delegito por turismo, post UK Budapest 1966 li fondis Turisman Esperanto-Bazon en Zvíkov. Inter la jaro 1976-1979 li laboris kiel membro de CK de ĈEA kaj prezidanto de la turisma sekcio. Li organizis ekskursojn de eksterlandaj esperantistoj tra nia respubliko, ekz. li gvidis svisojn el Lausanne, kio ligis tutvivajn amikecojn.

         Libor Křivánek ofte publikigis en diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj, prilaboris ĉeĥan-Esperantan gastronomian terminaron, kiun en 1978 eldonis esperantista klubo La Progreso en České Budějovice.

         Libor Křivánek ankaŭ fondis la klubon Ponto en Písek, al kiu li dediĉis multan tempon kaj energion kaj kie ĝis nun aktivas lia edzino.

         Ni, kiuj konis lin kaj kunlaboris kun li, ĝis nun danke memoras lin.

 

Jaroslav Kuzník

(1929-2006)

         La 26-an de junio mortis en Opava en sia 77-a jaro Ing. Jaroslav Kuzník, longjara esperantisto, kiu en pasinteco čefrolis en la junulara E-movado. Li naskiĝis en Opava 7.7.1929, Esperanton li ellernis en la unua postmilita kurso, kiu okazis en Opava en la jaro 1947 kaj post frenkvento de la kurso en Somera Esp. Kursaro en Rožnov li fariĝis instruisto de la lingvo (1950). Li baldaŭ fariĝis grava kaj oferema funkciulo de nove naskita Loka grupo de EA ĈSR en Opava, plenuminte taskojn de ĝia sekretario. Li ekredaktoris la kluban cirkuleron "Informační list" (1950 -1951) kaj ĉeestis preparon kaj organizon de junularaj SET-oj en Žimrovice (1952-1954). Post likvido de la landa asocio EA ĈSR en 1952 transprenis iniciatemon la junularo, kiu bone tutŝtate organiziĝis kaj gvidis la ĉeĥoslovakan esp.-movadon. La 4-a landa jarkonferenco en Hradec apud Opava (1953) elektis s-anon Kuzník kiel ĉefdelegiton, la funkcion li plenumis du sinsekvajn jarojn. Lige kun tiu li transprenis ankaŭ la redaktadon de „Tagiĝo“ (1953-1956), kiu estis „neoficiala“ organo de la ne nur junulara movado en nia lando - post ĉesigo de ĝia antaŭulo „Junularo, agu!“. Post sia rezigno s-ano Kuzník gvidis Esperanto-klubon en Opava ĝis transdono de tiu funkcio al la subskribinto. Longajn jarojn li ankaŭ funkciis kiel delegito kaj fakdelegito de UEA en Opava. Li restis fidela al la movado kaj propra klubo ĝis sia lasta spiro!

V. Kočvara

 

Ni kondolencas

- la 15-an de februaro 2006 mortis Vladimír Rychlík (1911) el Žacléř

- printempe forpasis ankaŭ Vladimír Boudar el Třebíč kaj Růžena Konečná el Otrokovice.

 

Forpasis Roma Thorsen

         Kun malĝojo ni informas, ke la 26-an de aŭgusto 2006 forpasis Roma Thorsen, duonjaron post la forpaso de sia edzo, la konata verkisto Poul Thorsen. Ili ambaŭ fondis la "Biblioteka apogo Roma kaj Poul Thorsen" aranĝita ĉe UEA, kaj estis fervoraj esperantistoj, por kiuj Esperanto estis ilia vivo.

Ileana Schröder

 

KALENDARO 2006

2.-8. 10. 2006 Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006 en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago), en la pensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj: www.kava-pech.cz/inpasem 

6.-8. 10. 2006 Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI en Dobřichovice (la lastajn 3 tagojn de InPaSem 2006).

16-22. 10. 2006 Semajna Lingva Seminario en Skokovy. Pliaj informoj www.mlboleslav.cz/esperanto aŭ drahotovaesperanto@seznam.cz 

10.-12. 11. 2006 Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006 en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago) en la pensiono Sokol. La temo A(ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj. Informoj: www.kava-pech.cz/kaest 

8.12.-10.12. La 18-a Internacia Kultura Festivalo (IKF 2006) en Ústí nad Labem omaĝe al 100-jariĝo de Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr. Informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ

vlastimil.novobilsky@atlas.cz  kriz.j@kr-ustecky.cz

 inkluzive de:

9.12. 2006 La 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago, informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ vlastimil.novobilsky@atlas.cz  kriz.j@kr-ustecky.cz.

 

Esperanta enciklopedio Vikipedio en la interreto jam havas 57 mil artikolojn pri ĉiuj temoj kaj fakoj.

 

 

THORSEN-APOGO JE DISPONO DE BIBLIOTEKOJ

         Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon akiri senkoste librojn, kiuj mankas en iliaj kolektoj, ĉar jam por la deka fojo UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesataj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton. En la jaro 2005 sep bibliotekoj ricevis subvenciojn, kiuj valoris 80 ĝis 225 eŭrojn.

         La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2006. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin ankaŭ rete al direktoro@co.uea.org.

 

Populare pri historio de la sciencoj kaj teknikoj

         Ĵus aperis unika por esperantlingva literaturo 250-paĝa libro "Elektitaj lekcioj pri historio de scienco kaj tekniko" de Carlo Minnaja (Padova) kaj Anatolo Ŝejpak (Moskva). La libro konsistas el 3 partoj:

1. Komenco de civilizacio (A. Ŝejpak) - (de ŝtono ĝis plasto).

2. Historio de matematiko (C. Minnaja).

3. Hidraŭlikaj maŝinoj (A. Ŝejpak) - temas pri pumpiloj, akvaj radoj

Nikola Gudskov

 

Renkontiĝo en Svitavy

okazos la 7-an de oktobro 2006, kolektiĝo antaŭ la fervoja stacidomo inter la 8:30 - 9:00 h. Ekde la 9-a h trarigardo de tombeja preĝejo kun klarigado de la urba historiisto Mgr. Fikejs, laŭ intereso trarigardo de la Urba Biblioteko fondita de Oswald Ottendorfer (1826-1900), mecenato de la urbo. Posttagmeze programo en la objekto Servo por la Lernejo: video pri vizito de Panamo kaj Kostariko (Kvido Janík), trarigardo de la urba kroniko eldonita okaze de 750-a datreveno de la urbo. Informoj pri la rondeto kaj pri la asocia konferenco, tombolo.

Kore invitas Klubo de Esperanto-amikoj en Svitavy

 

 

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a ve většině poboček České pošty si vyžádáte tisko­pis VKLAD, který vyplníte ve všech kolon­kách: částka Kč - sumu,  kterou platíte, č. účtu: 195 230 825/0300, variabilní symbol: má celkem 10 kolonek - prvních pět je pro vaše číslo svazové legitimace (bez písmene kategorie a doplněné vpředu nulami, např. 00325). Číslo legitimace je uvedeno na štítku při expedici Starta. Dalších pět pro variabilní symbol podle účelu platby (viz sez­nam).  Pokud platíte za klub (EK nebo sekci), uveďte svoje číslo legitimace a pošlete V. Hiršovi seznam, za koho platíte. Symbol kon­stant­ní je 0379 a název účtu je: Český espe­rantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek, který Vám slouží jako doklad o platbě. Platba je bez poplatku.

Seznam čísel (variabilní symboly):

10011 konference České Budějovice

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

06944 zápisné do Odborné knihovny ČES

50200 sekce železničářů IFEF

50400 komise pedagogická ILEI

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

51200 sekce informatiky

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Zájemci o časopisy

Peranto: Pavel Polnic­ký, Na Vinici 110/10, 290 01 Podě­bra­dy, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz. Předplatné uhraďte na účet u České spořitelny v Poděbradech, č.ú. 0017 011 013/0800, konst. s. 0379 a variabilní s. uvedený u jednotlivých titulů. Pokud platíte jednou položkou za více časopisů, pošlete perantovi rozpis platby.

Monato: 890,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran formátu A4

La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu A5

La Ondo de Esperanto: 540,- Kč, v.s. 07003, 11 čísel ročně, 24 stran formátu A4

Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formátu A5

Literatura Foiro: 1000,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel ročně, 56 stran formátu A5

Heroldo de Esperanto: 1080,- Kč, v.s. 07006, 17 čísel ročně, 4 strany formátu A3

Femina: 660,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28 stran formátu A4

Litova Stelo: 300,- Kč, v.s. 07008, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

Pola esperantisto: 300,- Kč, v.s. 07009, 6 čísel ročně, 36 stran

 

 

Sciencaj Antaŭpublikaĵoj

Esperantistaj sciencistoj povas publikigi seriozajn sciencajn artikolojn en "Listo de Antaŭ-Publikigo" http://arxiv.org, aŭ en grupo "Esperanto-Scienco" en http://groups.google.com/group/Esperanto-Scienco .

Prof. Filipe de Moraes Paiva

 

 

Starto

organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4-foje jare. Abono 10 eŭroj (+ 3 eŭroj aerpoŝte),

rete Starto: malovec@volny.cz,

rete ĈEA: cea.polnicky@quick.cz (sekretario)

melicharkova@quick. cz (prezidanto)

www.esperanto.cz

  Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze.

  Membrokotizoj: A 300 Kč, B 200 Kč, C 100 Kč, D 500 Kč, Z 1000 Kč, Starto-abono 200 Kč, F libervola, enskribo 20 Kč.

  Korespondaj kursoj: 600 Kč komencantoj, 700 Kč progresintoj. Aliĝoj: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz

  Libroservo: c/o Anna a Jiří Vyšinkovi, Kollárova 131, 696 42 Vracov, tel. 518 628 155, anjivy@seznam.cz

  Sekcioj de ĈEA: katolika, kristana, blindula, medicina, fervojista, pri informadiko

  Komisionoj de ĈEA: pedagogia

  Asocia adreso: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, c/o Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz

  IČO de ĈEA: 00 44 30 34

  GRAVA INFORMO!!!

  NOVA BANKO-KONTO de ĈEA:

195 230 825 / 0300

Poštovní spořitelna Poděbrady

 

ISSN 1212-009X

 

 

Redakto-fermoj: 1.2.; 7.5.; 15.8.; 15.11.

Komitato de ĈEA:

Prezidanto: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick. cz (reprezentace ČES, koordinace, vnitřní vztahy, metodika)

Vicprezidanto (komitatano A de UEA): Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 257 712 201, fakso 257 712 126 chrdle@kava-pech.cz (mezinárodní vztahy, odborná aplikace esperanta, vydavatelská činnost, EU, retkomunikoj)

Vicprezidanto: Jiří Tomeček, Dr. Bureše 3, 370 05 České Budějovice, 602 611 584, jirka.tomecek@post.cz (muzeum)

Sekretario: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel./fax. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz

Kasisto: Vratislav  Hirš,  Ruprechtov 117, 683 04 Drnovice, 517 385 367, hirs@gm.vyskov.cz (členská základna, účetnictví)

Komitatano: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 543 233 047, podhradska @volny.cz (kluby, konference, zápisy, čestní členové)

Komitatano: Miroslav Vaněk, 507 44 Libošovice 104, vanekmi@centrum.cz,

(sekce, komise)

Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio: Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. č. 1, 130 00 Praha 3, tel. 603 444 828

Kontrolgrupo de ĈEA: Prezidanto: Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, josef-hron@volny.cz, tel. 466 401 942;

Věra Štěpánová, Jana Zajíce 2873/22, 400 11 Ústí n. L., strpanova.v@kr-ustecky.cz;

Jiří Souček, Mečislavova 223/8, 140 00 Praha 4, soucek@pcp.lf3.cuni.cz

Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 547 240 690, malovec@volny.cz, malovec @chello.cz

 

Kontrollegis: M. Malovec kaj la komitato

 

 

Kolektado de gazetaj eltranĉaĵoj: Jarmila Čejková, Malý Koloredov 1538, 738 01 Frýdek-Místek,

jarkacejkova@centrum.cz

 

Periodikum Českého esperantského svazu (37. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

malovec@volny.cz; http://members.chello.cz/malovec/

Členská evidence a změny adres:

c/o Vratislav  Hirš,  Ruprechtov 117, 683 04 Drnovice, 517 385 367, hirs@gm.vyskov.cz

 

Uzávěrka dalšího čísla: 15.11.2006

 

Organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (37-a jarkolekto)

Abonebla ĉe UEA, ĉe niaj perantoj aŭ rekte ĉe nia Asocio

Abonprezo: 10 eŭroj

(se aerpoŝte: + 3 eŭroj)

Redaktoro: Miroslav Malovec,

Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

Ĉeĥio, e-mail: malovec@volny.cz;

http://members.chello.cz/malovec/

Presis: DTP centrum, Svitavy

 

Redakto-fermo de la sekva numero: 15.11.2006

 

ISSN 1212-009X