Starto 2/2006 (219)

 

Infana Esperanto-tago en Svitavy en 2006

Rememore pri nia UK

Meze de somero pasos 10 jaroj de nia 81-a UK en Prago 1996. Jes, jam dek jaroj konsumiĝis de nia glora kongreso, kiu estis siamaniere unika ne nur por la enlanda, sed ankaŭ por la tutmonda movado. Estis tie aprobita Praga Manifesto, unuafoje okazis Nitobe-simpozio por aktiva lingvopolitiko kaj eble unuafoje estis por la kongresa kuriero uzitaj komputiloj. La en­komputiligitaj materialoj estis kon­servitaj kaj eksponitaj en la inter­reto. Tie oni nun povas vidi mate­ri­alojn ankaŭ de la sekvantaj kongre­soj, sed la Praga estis la unua. Rete troveblaj estas ne nur la kongresaj kurieroj, sed ankaŭ prelegoj de la Kongresa Universitato kaj de la jam menciita Nitobe-simpozio.

         Kongresa Centro, antaŭe nomata Palaco de Kulturo, kun siaj salonoj kaj salonetoj por unu semajno apar­tenis al 2972 esperantistoj el 66 landoj. Partoprenintoj certe reme­mo­ras formike svarmantan vestib­lon kun multaj giĉetoj, solenajn malfermon kaj fermon en la salono Zamenhof, kortuŝan rakontadon de du Afrikanoj, kiuj venis lastatage, ĉar ilin retenis niĝeriaj soldatoj kaj eĉ minacis per morto. Ne eblas forgesi artajn vesperojn de Bulgara Esperanto-Teatro, Studenta Espe­ranto­-Klubo de Zagrebo, Eva See­man­nová, fraŭlino Barlaston, de niaj operkantistoj kaj nederlanda ensemblo Akordo, nek libroservon kun aŭtoraj duonhoroj. En niaj rememoroj ne povas manki fakaj prelegoj kaj kunvenoj, memorŝtono antaŭ la kongresejo, Kurisu Kei, Reinhard Selten, John Wells, Humphrey Tonkin kaj aliaj movadaj eminentuloj, promenoj tra Prago, infankongreseto en Nová Rabyně. Honoran membrecon ricevis Belka Beleva, Zef Luigi Mjeda, Eva Seemannová kaj Eli Urbanová.

Kaj kio okazis dum la pasintaj dek jaroj?

Nia enlanda movado riĉiĝis je novaj lernolibroj plenkreskulaj kaj infanaj kaj je vortaroj por la publiko, aperis gravaj literaturaj verkoj (Aŭdienco de Václav Havel, Ŝvejk de Jaroslav Hašek, Peza vino kaj Rapide pasis la temp‘ de Eli Urbanová, Majo de Karel Hynek Mácha, Mondo afabla ne nur al vortoj de Jiří Karen), gravaj humanismaj verkoj (Heroo de amo de Karel Kraft, Taglibro de mia frato de Chava Pressburger) kaj verkoj fakaj (Nova realismo de Bruno Vogelmann, tri volumoj de KAEST, unu de OSIEK, Kom­pendio de psikanalizo de Sigmund Freund, Terminologiaj konsideroj de Jan Werner, Kompleksa medi­cino kaj saama akupunkturo de Puramo Chong). Pluraj verkoj estis tradukitaj el Esperanto en la ĉeĥan (La nova realismo de B. Vogel­mann, La skandalo pro Jozefo de Valda Vinař, Ili vivis sur la tero de la geedzoj Robineau, La Zamenhof-strato de Roman Dobrzynski, Interlingvistiko de Detlev Blanke). Fruktodona estas kunlaboro kun verkistinoj Věra Ludíková kaj Zdenka Bergrová. En nia lando estis presitaj du novaj eldonoj de PIV.

Grava avanco realiĝis per helpo de interreto. Nia www.esperanto.cz (prizorgas Aleš Tomeček) prezentas nialandan Esperanto-movadon en di­ver­saj formoj. Ĝi proponas pre­zen­tojn de niaj asocioj, kluboj, sek­cioj, bibliotekoj, gazetoj, litera­turaĵoj kaj novaj eldonaĵoj, asociaj dokumentoj, interesatoj tie trovas kursojn, vortarojn, tendarojn, foto­galeriojn de diversaj aranĝoj. Pluraj el vi sukcesis meti Esperanton sur oficialajn retejojn de kelkaj niaj urboj. Aliaj povas prezenti siajn civitojn, memor­indaĵojn kaj emi­nent­ulojn en la reta enciklopedio Vikipedio.

Antaŭ unu jaro renoviĝis nia junularo kiel memstara organizo.

Krom daŭrigo de ĈEA-organo Starto komencis aperadi neregula reta informilo ĈEA-retkomunikoj, kiun ricevadas ne nur rete atingeblaj membroj de ĈEA, sed ankaŭ ĉiuj interesatoj el la vicoj de nemem­broj.

Kaj ne eblas ne rememori sam­ideaninon Stanjo Chrdlová, kiu preparis programon de la oficiala antaŭkongreso en Brno "Moravia folkloro al la mondo" kaj dum la UK folklorriĉan Nacian Vesperon, prelegis pri Prago kaj gvidis la kurson "La ĉeĥa eksprese", por kio ŝi kune kun M. Malovec preparis broŝuron Baza ĉeĥa konversacio.

mm

Strategio por reta prezento de Ĉeĥio

Česká centrála cestovního ruchu (Ĉeĥa Centro de Turismo) en siaj oficialaj retejoj www.CzechTourism.cz kaj www.CzechTourism.com publikigis „Propagandan Strategion de Ĉeĥa Respubliko 2004-2010.“ Oni supozas, ke la turistoj vizitos nian landon, se en ilia menso formiĝos karakterizaĵo, ligita kun nia regiono. Ekzemple Kroation oni ligas kun libertempado ĉe la maro, Parizon kun Ejfelturo, Nepalon kun Himalajoj, Kenjon kun safaro ktp. Tia karakterizaĵo devas esti nur unu, sed forta, fortega, ĉar imago-asocio kreita en la cerbo de homoj estas pli efika ol la realo. Pli gravas, kion la turistoj kredas pri certa lando, ol kia la lando efektive estas.

La esploroj montris, ke dum en Hungario la turistojn logas ĉefe la naturo kaj sportado, en Ĉeĥio precipe Prago kiel unu el la plej belaj urboj de Eŭropo, poste kasteloj kaj burgoj, galerioj kaj muzeoj, pluraj belaj urboj kaj interesaj vidindaĵoj. Nia popolo impresas kiel klera, amika kaj zorgema, sed neriskema, malmulte kuraĝa.  Nia historio kaj arkitekturo estas aprezataj tre alte, komforto kaj aĉetado tre bonaj, ripozado kaj cikloturismo mezkvalitaj, sportoj kaj naturo malfortaj.

Do nian landon vizitas plejparte amantoj de la historio kaj de memorindaĵoj, personoj serĉantaj trankvilon, komforton kaj agrablan medion. Tial nialanda karakterizaĵo estu: Trankvilo kaj agrablo.

Poste oni proponas en 28 lingvoj bazajn informojn pri Ora Prago, banurboj, kasteloj, Unesko-memorindaĵoj kaj natur-somerumejoj. Proponata estas ankaŭ kunlaboro kun privatuloj kaj urboj.

Kvankam Esperanto mankas en tiu ĉi retejo, ni povas konstati, ke en Vikipedio estas multe pli riĉa oferto internacilingva pri nia lando kaj ĝiaj belaĵoj. La plej diligenta kontribuanto Petr Tomašovský preparis sistemon de informoj pri niaj regionoj kaj iliaj plej gravaj urboj kaj paŝon post paŝo li aldonas priskribojn de niaj civitoj kaj iliaj vidindaĵoj. Aliaj personoj helpas nur sporade. Sed estus grave envicigi tiun oferton en nian TTT-ejon www.esperanto.cz, eventuale proponi kunlaboron al la menciita Ĉeĥa Centro de Turismo.

6 milionoj da libroj?

Aŭtune 2005 Eŭropa Unio lanĉis grandiozan planon enkomputiligi librojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj disponigi tiel la eŭropan kulturan heredaĵon al la publiko de la tuta mondo en la reto aŭ sur kompaktaj diskoj. Temas precipe pri liberaj verkoj (aŭtoro mortis antaŭ 70 jaroj) aŭ kiam la posedanto de aŭtoraj rajtoj donos sian konsenton. Multaj tekstoj (ankaŭ bildoj, son­registroj kaj filmoj) estos tiama­niere savitaj, ĉar ekzistas jam nur kelkaj ekzempleroj, kies materialo komencas putriĝi. Multajn verkojn, kiuj interesas nur malgrandan rondon de specialistoj, ne havas sencon reeldoni, sed en la reto ili estos je dispono de ĉiu interesato.  

Oni supozas, ke tiel atingeblaj povus esti eĉ ses milionoj da libroj jam post kvin jaroj. Temas ankaŭ pri diĝitigo (ciferigo) de analogaj registroj (aŭdo-vidaj), kiuj facile detruiĝas (sonregistroj kaj filmoj), dum en cifera formo ili povas konservi sian kvaliton por eterne.

La projekto devas havi tri fazojn:

- elektronikigi preskaŭ ĉion

- disponigi la rezultojn en la reto

- konservi ĉion por la futuro

Ni povas ĝoji, ke jam nun ne mankas en la reto Esperanta litera­turo kaj multaj homoj laboras por enkomputiligi plurajn, ĉar ni atendis tiun evoluon. Ĉu ni sukcesos en­vicigi niajn tekstojn en la sistemon de EU aŭ ĉu ili restos memstare kaj flanke, estas alia demando. Sed unue ni devas havi elektronikajn tekstojn kaj nur poste ni povas ilin proponi. Kio koncernas librojn, el­donitajn en Ĉeĥio ekde 1901, plej­par­to jam estas enkomputiligita, kvan­kam ne ĉio estas libera kaj publikebla. Multajn ni povas nur konservi por la futuro.

Esperanto Elektronike“

Internacia neregistara junulara organizo E@I (Edukado@Interreto) preparis DVD por propagandi Esperanton, disponigi kursojn kaj legaĵon (DVD estas kompakta disko kun kapacito de sep klasikaj kompaktaj diskoj). La kunordiganto estas slovaka junulo Petro Baláž. La kompakto enhavos tekstojn pri Esperanto, fotojn, filmojn, kursojn, gramatikojn, Fundamenton de Zamenhof, legaĵon (Andersen, Collodi, Swift, Grimm, Němcová, Hašek, Poe, Puškin, Shakespeare, Biblio ktp.), kantojn, revuojn, ludojn kaj programojn. La disko enhavos ankaŭ la kompletan enciklopedion Vikipedio en Esperanto (nun preskaŭ 50 mil artikoloj).

Esperanta renkontiĝo en Polička

La 25-an de marto de 2006 loka Es­peranta klubo aranĝis renkont­iĝon. Kunvenis 30 gesamideanoj el Žamberk, Lanškroun, Česká Třebo­vá, Svitavy, Krouna, Litomyšl, Sebranice Lezník kaj Polička. El la svitava klubo estis Marie Minářová, Marie Čumová, Helena Klusáková, Libuše Dvořáková kaj Martin Ko­vář. Antaŭtagmeze ni vizitis ligno­-entreprenon Pražan. La posedanto de la entrepreno Ing. Pražan konat­igis nin kun produktado. Lia praavo František Pražan fondis la fabrikon en la jaro 1898. Kiam la fabriko kvar jarojn poste preskaŭ brul­ruiniĝis, li konstruis ĝin denove. En la jaro 1911 li fondis malgrandan lignan fabrikon en vilaĝo Borová. Post la morto de la fondinto estris la fabrikon lia filo Ladislav Pražan. La entrepreno fabrikis pakmate­rialon por municio kaj barelojn. En la jaro 1948 ŝtato prenis fabrikon. En la jaro 1992 fabriko estis re­donita al Ing. Petro Pražan. Fabriko estas modernigita. Ĉi tie laboras ĉirkaŭ cent laboristoj. Sepdek procentojn de produktoj oni vendis al eksterlandaj entreprenoj. Sinjoro Nekvinda el Krouna donis al Ing. Pražan libreton, kiun eldonis vilaĝo Krouna pri aviadila malfeliĉo en la jaro 1929. Ĉi tie oni skribis ankaŭ pri lia avo Ladislav Pražan, kiu helpis al aviadisto kpt. Malkovský. Ladislav Pražan ankaŭ parte finan­cis la studadon de la malgranda Bohuslav Martinů.

La postagmeza programo estis en la restoracio „U Mrštíků“. Marie Jílková el Lezník rakontis pri sia stud-restado en Arizono. Ŝi montris al ni fotojn el sia vizito en Grand Canyono, el sia vizito ĉe Indianoj. Ni trarigardis ankaŭ alvokilon de pluvo, kaj pluvo vere venis. Ni travivis ĉi tie agrablan sabaton. Ni volonte revenos en la estonta jaro.

Libuše Dvořáková

 

Enketo inter la partioj

 

Juna membro de ĈEJ Avinty Lanaikey entreprenis enketadon inter la kandidataj partioj por la ĉeĥa parlamento pri ilia sinteno al Esperanto. Nur kelkaj respondis, sed nur malofte pozitive. Plej ofte ili opinias, ke la nuntempa situacio estas natura evoluo kaj ke la artefarita lingvo estas senbezona.

La rezultojn vi povas vidi ĉe http://tandit.ecn.cz/volby2006.htm.

Kompreneble ĉiam respondis unu persono, kiu esprimis sian subjek­tivan starpunkton. Eble aliaj parti­anoj havus alian opinion. Unu rekomendis prefere la latinon.

 

Sabla Printempo

Sabate la 8-an de aprilo 2006 regis belega printempa vetero, kiam en la pitoreska urbo Písek kunvenis trideko da esperantistoj. Sub gvido de Pavla Dvořáková okazis ĉi tie printempa renkontiĝo de esperantistoj nomata SABLA PRINTEMPO.  Ni vizitis lokan muzeon, kie ni krom konstantaj ekspozicioj povis vidi ankoraŭ specialan ekspozicion pri Pasko kaj poste sekvis komuna kunveno en preĝejo de Avancigo de Sankta Kruco (Povýšení Sv. kříže) kun bela programo. Poste ni ĉiuj iris en gastejon U Reinerů, kie estis antaŭmendita tagmanĝo kaj kie la programo daŭris. Posttagmezo estis dediĉita al aktualaĵoj el E-movado, al prezentado de novaj libroj, al komuna kantado. Aparta atento estis dediĉita al disvastiĝanta utiligo de Esperanto en Interreto. La renkonton ni fermis per bela promeno tra la urbo. -mt-

foto Jura Mišurec

UK 2006

Ĉijara 91-a UK realiĝos en Florenco, Italio, inter la 29-a de julio - 5-a de aŭgusto 2006 sub kongresa temo: Lingvoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo.

En la Honoran Komitaton de la kongreso eniris 12 politikistoj, sciencistoj kaj artistoj, inter ili gloraj kantistoj Luciano Pavarotti kaj Andrea Bocelli. Patronecon super la kongreso akceptis Mini­ste­rio pri Kulturaj Havaĵoj kaj Agadoj kaj Ministerioj pri Eksterlandaj Aferoj. Denove atendas la kongres­anojn prelegoj, kunsidoj, koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj kaj memoraĵoj de unu el la plej kulture riĉaj urboj de Eŭropo. La 37-a Internacia Infana Kongreseto en Prato oka­zos sub influo de Pinokjo (plurfoje esperantigita), kies aŭtoro naskiĝis en Florenco, sed akceptis pseŭdo­nomon laŭ naskiĝloko de sia patrino, urbeto Collodi, kie troviĝas granda Pinokjo-parko.

62-a Internacia Junulara Kongreso

en Sarajevo (Bosnio kaj Herce­govino) La mondo en lastaj dudek jaroj fariĝis de unu flanko malpli diversa, ĉar la grandaj entreprenoj funkcias ĉie, la homoj havas la saman vestaĵon en ĉiuj kontinentoj, per Interreto eblas atingi iun ajn punkton en la mondo, kaj la diverseco malaperas en tiu maro. Aliflanke, la homoj nun scias pli multe pri la diversaj kulturoj, ekzemple diversaj orientaj religioj nun estas pli konataj en la okcidento. Kelkfoje tio rezultas en progreso kaj kelkfoje en teruraj eventoj.

39-an ILEI-konferencon gastigos la itala Parma tuj post UK. sub la temo Lingvaj rajtoj, lingvo­lernado kaj edukado por ĉiuj - Subteno al lingvaj rajtoj kaj lingva egal­rajteco, progresigo de lingvo­lernado kaj edukado por ĉiuj estas ekzistokialoj de ILEI kaj gvidideoj de ĝia agado. Por la konferenco oni planas: inaŭguron, Lingvan Festi­valon, unutagan Sim­po­zion laŭ konfe­re­nca temo, komi­tat­kunsidojn, propo­ni­tajn prelegojn de niaj samideanoj kaj invititaj gastoj, seminariojn pri E-literaturo, Interkulturo, Projekto­verkado kaj aparte pagendan banke­don - adiaŭan komunan vesper­manĝon - en lukseca etoso.

 

El niaj jarkunvenoj

La 2-an de februaro realiĝis jar­kunveno de membroj de EK Prostě­jov, partoprenis 14 klubanoj kaj du gastoj. La kunveno elektis novan komitaton: Jaroslav Liška (prezi­danto), Jiří Kincl (sekretario), Věra Smělá (kasistino), Milan Smělý (bibliotekisto) kaj Daniel Zádrapa (revizoro).

La 21-an de februaro 2006 en Olomouc efektiviĝis jarkunveno de la loka Esperanto-klubo (15 klub­anoj kaj 9 gastoj) en la stacidoma klubejo.

La 22-an de marto 2006 en Přerov en restoracio Pegas okazis jarkun­veno de la lokaj esperantistoj (16 klubanoj kaj 14 gastoj). La klubo aperigis ankaŭ novan flugfolion pri la urbo (tr. Ludvík Chytil).

 

Kunveno de estintaj getendaranoj en Česká Třebová

Jam pasis 29 jaroj de perforta fin­igo de KET en Herbortice. En la pasinta jaro kunvenis estintaj geten­d­aranoj en Herbortice kaj najbara Cotkytle. Ĉija­re ili preferis Hory ĉe Česká Třebová. Tien ili iradis dum la tempo de malpermeso de IKUE-sekcio, por ke ili almenaŭ mallonge kunvenu dum aŭtuna pilgrimo...

Ni estis surprizitaj. Al sankta meso servita de estinta tendarano Toník Basler belege kantis kaj muzikis junularo el preĝeja lernejo. Ni petis por tiuj, kiuj jam mortis kaj ankaŭ por tiuj, kiuj ne povis alveni. Post sankta meso ni tagmanĝis en restoracio kaj gustumis dolĉaĵojn preparitajn al kafo de estintaj tendaraninoj. Ne mankis rakontado de Miloš Šváček pri lasta tendaro kaj diversaj malfacilaj travi­vaĵoj, rememoroj de tendaranoj kaj trarigardo de fotoj el tiu tempo. Novajn fotojn alportis Lída Mašková el kunveno en lasta jaro. En jaro 2007 ni verŝajne kunvenos denove. La tendaro estis por multaj grava. Ili trovis tie vivkunulon aŭ ekkonis sian spiritan vivan vojon. Verŝajne ni kunvenos eĉ en estonta jaro - ĝi estos jaro jubilea - 30 jaroj.    Iuj el ĉeestantoj kun tendarestro  forveturis ankoraŭ al Herbortice kaj sur herbejo, kie estis tendaro,  travivis almenaŭ spirite unu tendaran tagon. Z. Novotná

Vizite en Londona klubo.

Agrabla solena vespero okazis la 5-an de majo 2006 en Londona E-klubo. Esperantistoj tie preparis amikan vespe­ron kun bankedo honore al s-ano Greta Buttinger, kiu longatempe helpas al E-vizitantoj de Londono kun loĝado. Pli ol 30 gesamideanoj, multaj el ili ne denas­kaj Britoj, gastoj el Kanado, Francio kaj mi kun filino, eĉ du denaskaj esperantaj infanoj de Koreo faris agrablan inter­nacian medion.

Sed ne ĉiam estas vizito de la klubo tiom multnombra. Mankas junularo, sed ĝi komunikas per komputiloj. Kaj al mi mankis kantado, dum oni trinkas vinon. Tamen la vespero estis belega kaj amika.

Bedaŭrinde ni en Klubo de Poruba ne po­vis tiel esprimi la laboron de Lydie Kle­gová, kiu subite trans­loĝiĝis al Místek, sed restas nia honora prezidant­ino. Milan Neuwirth

Agado de la Praga klubo de ĈEJ

La Praga klubo de ĈEJ estis fondita en septembro 2005 kiel la unua loka klubo de la nova junulara asocio. Ĝi nun estas neformala gru­po sen regularo, kun neformale ele­k­ti­ta estraro kaj sen propraj finan­coj, tamen ĝia agado estas diversa kaj bone videbla.

La klubo organizis jam du gran­dajn kunvenojn, kiujn partoprenis ne nur klubanoj, sed ankaŭ hazardaj gastoj. Granda antaŭferia kunveno okazos en junio. Ekde aprilo oni orga­nizas la tradician kurson Espe­ran­to ĉe biero por junaj interesatoj, kiu okazas preskaŭ ĉiusemajne kaj funkcias ankaŭ kiel regulaj (mal­grandaj) kunvenoj de la klubanoj.


La klubo havas sian propran inter­retan portalon “Esperanto Praha” www.esperanto-praha.net, kie ĝi informas pri sia agado kaj eldonas interretan magazinon “Pelmelo” trovebla samloke.

Tomáš Břicháček

Trejnseminario

La ĉeĥia Nacia agentejo Junularo akce­ptis la monpeton al EU-pro­gramo Junularo faritan de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kun celo okazi­gi inter la 4-a kaj 11-a de novembro 2006 trejnseminarion pri "Lingvoj en interreto" en Brno, Ĉeĥio. Oni antaŭvidas partoprenon de 19 geju­n­uloj el 7 landoj - po 3 el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Lito­vio, kaj po 2 el Nederlando, Germa­nio. La trejnseminario pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifikaj trajtoj en la interreta medio estos organi­zata fare de ĈEJ en kunlaboro kun E@I, kiu disponigos por ĝi trejnistojn el pluraj partneraj kaj aliaj landoj. Tuj post la seminario estos ebleco prezenti ĝiajn rezultojn kadre de tritaga konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Espe­ranto en Scienco kaj Tekniko) oka­zonta en Dobřichovice apud Prago. Krome oni antaŭvidas utiligon de la rezultoj de la ĉeĥia seminario ankaŭ en estontaj projektoj de E@I.


Marek BLAHUŠ
Ĉeĥa Esperanto-Junularo

(vicprezidanto)

Infana Esperanto-Tago

La 27-an de majo de 2006 kunvenis ĉe svitava fervoja stacidomo pli multe ol 40 junaj geesperantistoj kun siaj gvidantoj. Partoprenantoj alveturis el Ratíškovice, Olomouc, Česká Třebo­vá, Rybník, Sebranice, Lezník, Opa­tovec, Svitavy. Loka Esperanta klubo aranĝis tradician infanan Esperantan tagon. Post ekskurso al la fonto de rivero Svitava kaj vizito de Schindle­ra arbareto ĉijare ni karavanis en sportan areon Cihelna. En la parto de areo de motorcikla vetkurejo infanoj serĉis paperetojn kun literoj. Poste infanoj kunmetis el ĝi esperantajn vortojn.

Ni vizitis ankaŭ urboparkon, kie ĉiuj admiris florantajn rodo­den­dronojn, azaleojn kaj iridojn. Lageto kun ruĝaj fiŝetoj kaj kun florantaj  nimfeoj plaĉis al ili. La loko estis konvena por fotografaĵo. Ni ankaŭ haltis ĉe la monumento de Oskar Schindler, kiu staras kontraŭ lia naskiĝdomo. Kon­kur­soj daŭrigis en objekto Servo de Lernejo. Ĉi tie la partoprenantojn atendis refreŝiĝo el Masokombinát Polička kaj premioj el entrepreno Ravensburger Polička kaj EVT Svitavy por venkintoj. Infanoj estis premiitaj pro scio de Esperanto, pro scenetoj, fabeloj kaj sportaj atingoj. Antaŭ de fino de kunveno vizitis nin loka televido. Ĝi faris interparolon kun aranĝistinoj kaj enketon kun infanoj.

Korespondi deziras

Mia nomo estas Tania.

Mi loĝas en Rusio, sed mi naskiĝis en Ĉehio en komforta kaj bela urbeto Frenštát pod Radhoštěm. Kaj kvan­kam nia familio loĝis tie nur kvin jarojn, mi bone memoras mian malgrandan patrolandon kaj de infan­eco mi revas viziti Ĉehion denove. Nun mi loĝas en Biro­biĝano - ĝi estas orienta urbeto en Rusio. Mi estas dudekok-jara ĵurnalistino en loka gazeto. Mi ŝatas pentri sur tolo kaj komputilan gra­fikon. Miajn pentraĵojn mi malmulte ekspozicias en Birobi­ĝano kaj en Ĉinio. Mi verkas ankaŭ beletran prozon, kiun mi publikigas en loka litera­tura almanako kaj en niaj gazetoj. Mi volus konatiĝi kun inte­resa viro por korespondo kaj povas esti por pli serioza konigo. Bonvolu skribi en Esperanto, sed plej bone en la rusa.

Mia poŝt-adreso (en Angl.):

Russia, 679014, EAO, Birobidgan, p/o 14, a/b 38 - Brehova Tania.

Mia ret-adreso: georgeword@mail.ru

Majaj aktivadoj de Katolika Sekcio

En sabato kaj dimanĉo la 13-an kaj 14-an de majo okazis tre agrabla kaj sukcesa renkontiĝo de la Katolika Sek­cio omaĝe al eminenta esperant­isto, poeto kaj verkisto, sacerdoto D-ro Prof. Jan Filip en lia naskiĝurbo Přibyslav, kie li estas entombigita.

Sabate kolektiĝis sub historia urba turo esperantistoj el diversaj lokoj de nia lando. Unue okazis vizito de urba muzeo, kun kiu estis ekligitaj kun­laboraj kontaktoj. Sekvis vizito de urba tombejo, kie ĉe tombo de Jan Filip okazis unua parto de la rememoro pri tiu ĉi imitinda persono. Kiel esprimon de dankemo la ĉees­tant­aj esperantistoj metis florbukedon sur lian tombon.

Posttagmeze okazis tre interesa kul­tura programo dediĉita al esperantista sacerdoto Jan Filip, kiun partoprenis ankaŭ civitanoj de Přibyslav. Diman­ĉe antaŭtagmeze sekvis agrabla inter­babilado kun parencoj de Jan Filip.

Nunjare okazos tri gravaj jubileaj datrevenoj de Jan Filip, kiu inter ĉeĥa esperantistaro estas konata precipe kiel verkinto de grandaj vortaroj ĉeĥa-Esperanta kaj Esperanta-ĉeĥa kaj esperantigo de multaj popolaj kantoj: 95-a datreveno de lia naskiĝo, 70-a datreveno de lia sacerdotiĝo kaj 35-a datreveno de lia morto. La renkontiĝo de la Katolika Sekcio celis rememo­ron de Jan Filip ĝuste en la jaro de tiuj ĉi tri gravaj liaj datrevenoj.

Sabate la 20-an de majo okazis tre be­lega tria renkontiĝo de ekstendaranoj de perforte likvidita Katolika Espe­ranto-Tendaro de Herbortice en la jaro 1977. Ĝis ĝia likvido per invado de StB-anoj okazis entute sinsekve naŭ tiuj tendaroj kun kursoj de Esperanto aranĝitaj de Katolika Sekcio de ĈEA sub gvido de Miloslav Šváček.

Unua parto de la renkontiĝo okazis en Česká Třebová – Hory, kie en pilgri­ma kapeleto celebris por partopre­nantoj la meson ekstendarano sac. Antonín Basler, episkopa kanceliero, kanoniko kaj paroĥestro el Olomouc. En salono de loka restoracio sekvis tre agrabla interbabilado. Poste la parto­prenantoj translokiĝis al tendarejo en Herbortice, kie okazis rememora pro­grameto kun kantoj kaj tendara viciĝo. Estis akceptita propono venont­jare, tri­dek jarojn post perforta likvido de la tendaro, denove okazigi la reme­moran renkontiĝon en Herbortice.

Miloslav Šváček

XIX-a DIDMATTECH 2006.

Nova Universitato de J. Selye (UJS) en Komárno, suda Slovakio, organizas la 6-an kaj 7-an de septembro 2006 internacian scienc-fakan konferencon DIDMATTECH 2006 (Didaktiko, materialoj, tekno­logio) kunlabore kun pluaj kvin alilandaj universitatoj.

Laborlingvoj de la konferenco estas: angla, slovaka, hungara, ĉeĥa, Esperanto, germana, pola kaj rusa. Lingvoj krom la angla, slovaka kaj ĉeĥa  estos uzeblaj por prelegoj nur tiam, se estos sufiĉa nombro de partoprenantoj, en aparte kreitaj sekcioj, por publikigo en prelegokolekto sen limigo.

Ne estas multaj tiaj konferencoj, kiuj inter laborlingvoj uzas Espe­ranton. Oni povas nur reko­mendi uzi ĉi tiun eblon kaj partopreni la konferencon kun kontribuo en Esperanto, des pli, ke antaŭ ĝi okazas en Komárno SUS kaj TAKIS kongreso; sufiĉos do iom plilongigi la restadon sen aldona veturado. Celo de la konferenco estas interŝanĝo de informoj kaj spertoj, precipe pri informaci-komunikadaj teknologioj kaj pre­zent­ado de rezultoj el propra scienc-esplora agado kun speciala orientiĝo al didaktikaj aspektoj de instruado.

La konferenco estas destinita precipe por pedagogoj instruantaj studobjektojn el la sfero de mate­rialoj kaj teknologioj en diversaj tipoj de lernejoj kaj studentoj de doktoriga studado kaj talentaj studentoj. Pli detalajn kaj aktualajn informojn pri la konferenco kaj elektronikan aliĝilon vi trovos en: http://www.selyeuni.sk.

-jv-

Víte, že

existují webové stránky v češtině, kde si můžete zdokonalit znalosti esperanta? Přihlašte se do www.lernu.net, které nabízí:

1) jazykové kurzy v několika zna­lostních úrovních

2) články, povídky, časopisy, knihy

3) hudbu a filmy

4) hry

5)slovníky

6) zprostředkování kontaktů s jiný­mi uživateli (dopisování, chatování, soupeření a hraní)

7) zajímavosti a novinky ze života esperantistů aj.

 

Lernu je velmi užitečné. Ti, kdo jej absolvují, umí velmi brzy komuni­kovat esperantem na slušné úrovni.

Hezké učení :)

Dáša Chvátalová

Pozvánka na 12. konferenci

Českého esperantského svazu

Vážení přátelé,

výbor Českého esperantského svazu (ČES) si Vás dovoluje pozvat na konferenci ČES, která se bude konat v Českých Budějovicích ve dnech 22.-24. září 2006 v areálu Akademie věd ČR. Ubytování a stravování je zajištěno v blízkých vysokoškolských kolejích a menze.

Místo konference, ubytování i stravování je umístěno v klidné lokalitě akademického korpusu vzdálené krátkou procházkou od centra. Jihočeské univerzitní centrum je rovněž dostupné od vlakového i autobusového nádraží linkou městské dopravy č. 3 (6 zastávek = cca 12 minut) - výstupní zastávka "Jihočeská univerzita".

Účastníci s vlastní dopravou se orientují podle ukazatelů směru "Holašovice". Akademie věd ČR se nachází na ulici "Branišovská" v městské části "Čtyři Dvory".

Akademie věd ČR nám nabízí hned několik míst pro setkání souběžně. Proto v letošním roce bude na konferenci probíhat několik programů současně, abychom tak vyšli vstříc požadavkům a přání co největšího počtu účastníků.

V sobotu dopoledne bude plenární zasedání všech účastníků se slavnostním zahájením konference a zprávami o činnosti a hospodaření ČES a jeho jednotlivých sekcí a klubů.

V pátek večer, v sobotu odpoledne a podvečer a v neděli dopoledne budete mít možnost vybrat si z bohaté nabídky programu, ve kterém nebude chybět:

- vzpomínky na UK, IJK a další mezinárodní akce v uplynulém roce,

- prezentace Esperanta na internetu,

- výměna zkušeností při výuce jazyka vč. ukázek kurzů a jazykových her,

- přednáška o Ekoturismo,

- jazykový koutek - aktuální problémy,

- seminář o hospodaření v klubech a sekcích pro předsedy/ tajemníky/ pokladníky klubů a sekcí - seznámení se změnami souvisejícími s přechodem na podvojné účetnictví,

- burza nápadů - proč to v některých klubech a sekcích jde a jinde ne? Poučme se u úspěšnějších, jak přilákat na své akce zájemce, jak získat sponzory, jak dnes úspěšné kluby začínaly, …,

- Lotrando a Zubejda a řada dalších českých i zahraničních filmů doplněné esperantskými titulky zásluhou esperantské mládeže,

- hry i společný zpěv v esperantu.

Každý den bude rovněž probíhat kurz pro ty, kteří si chtějí zopakovat základy a rozmluvit se.

Nebude samozřejmě chybět ani sobotní odpolední vycházka a především sobotní galavečer s živou hudbou a bohatou tombolou.

V minulých letech jsme museli stanovovat vždy kompletní cenu za dvě noci ubytovaní a plnou penzi. Jen za takových podmínek byly hotely ochotny přistoupit na cenové podmínky přijatelné pro nás. V letošním roce je ubytování a stravování zajištěno odděleně a každý z Vás se může přihlásit a uhradit stravování či ubytování jen po tu část konference, kdy bude skutečně přítomen.

Pro nás to znamená zvýšené nároky na organizaci a pečlivost, kdy se počet stravujících a ubytovaných bude neustále měnit. Věnujte prosím proto pozornost pečlivému vyplnění přiložené přihlášky. Pomůžete tak sobě a především všem účastníkům konference cítit se spokojeni.

Věnujte rovněž pozornost volbě typu ubytování. Chceme vyjít vstříc těm, kterým vyhovuje pokoj na ubytovně, i těm, kteří jsou ochotni za více soukromí si připlatit. Při ubytování ve dvoulůžkovém pokoji nepřesáhne cena konference ceny na obdobných akcích v minulých letech.

Výbor ČES

 

Vřesina

Ŝajnas, ke en la nordo de Moravio naskiĝis nova tradicio. Kiel antaŭ unu jaro, ankaŭ ĉijare la 31-an de majo kunvenis Esperanto-kluboj el Poruba kaj Vítkovice ĉe samideano Milan Neuwirth en Vřesina ĉe printempa fritado de ovaĵo.

Ĉifoje niajn klubojn fortigis per sia vizito rara gasto - eksprezidantino de ĈEA Věra Podhradská.

Sankta Petro bedaŭrinde ĉijare ne favoris nin, tial post nelonga kunsidado kaj ekkantado ligita kun manĝeto reĝisorata de la sinjorino mastrumantino ni transigis nin al la loka hejmeca gastejeto „U Strakošů“.

Tie nia renkonto daŭris plu en agrabla medio kaj en bona humoro, al kiu kontribuis la sinjorino gastej­estrino per bonega kuirarto.

Apud spritaĵoj kaj gajaj rakontoj en la renkontiĝo estis traktataj ankaŭ organizaj aferoj: partopreno en SET Lančov kaj ĉefe suprenmarŝo al Ĉantoryja, kiu okazos jam la 18-an de junio kaj en kiu ni revidos nin kun la polaj kaj slovakaj espe­rantistoj kaj unuafoje en la historio ni provos prepari por la renkontiĝo ankaŭ firman programon.

En Vřesina ĉijare la fritado de ovaĵo ne realiĝis, sed la aranĝo estis tamen sukcesa, al ĉiuj ĝi plaĉis kaj ni jam anticipe ĝojas pri la 3-a renkontiĝo post unu jaro.

Jaroslav Suchánek

 

Hary Potter en Esperanto?

Bonvolu viziti la retpaĝon www.hp-esperanto.com kaj subteni Esperantan projekton. Imagu "Hari Poter"-on kaj liajn amikojn, parolantajn Esperanton! La libraron de Hari Poter amas ĉiaj homoj, kaj ni kredas ke la Esperanta traduko prezentos la rakonton al novaj legantoj, kaj helpos ankaŭ disvastigi la lingvon.

Nun ekzistas bona traduko de la unua libro. Tamen, ni bezonas sondi la mendadon de tiuj libroj, kaj aranĝi eldonejon. Per nova retpaĝo, www.hp-esperanto.com, ni celas kolekti sufiĉan nomliston por pruvi, ke la komunumo de Esperanto, ĝiaj amikoj, kaj tiuj dezirantaj pliajn tradukojn de Hari Poter havas la grandecon kaj intereson por igi tiujn librojn eldonindaj. Ni antaŭdankas vin pro via subteno.

George Baker, retadreso: "gbakisto@yahoo.com" membro de ELNA (esperanto-usa) kaj UEA

Estas preta la jam antaŭanoncita filmo "Gerda Malaperis"!

Ĝi estas frukto de longa laboro, lanĉita en la pasinta jaro kaj ĵus finita. La filmo estas farita speciale por la esperantistoj tutmonde.
Nia skipo kredas, ke tiu filmo estas grava ne nur por la lernantoj, sed ankaŭ por ĉiuj ni, ĉar ĝi ekigas novan eraon pri komunikado en Esperantujo.

En tiu ĉi jaro ni fondis la filman entreprenon "Filmoj Imagu", kies celo estas produkti bonajn filmojn en Esperanto, ĉar mankas ja tiaj. La filmon "Gerda Malaperis" ni realigis pene, proprapoŝe kaj kun grava helpo de kelkaj afablaj esperantistoj, kiuj apogis morale kaj finance nian projek­ton. Ni invitas vin esti partoprenanto en tiu laboro. Ni invitas vin antaŭaĉeti almenaŭ unu ekzempleron de la filmo. Ĝi estas produktita en la formato DVD (libera regiono). Via aĉeto helpos nin prepari aliajn filmojn.

Por koni nian laboron vizitu: http://www.imagufilmo.org

Karen Pereira kaj Joe Bazilio Retadreso: <imagu2@uai.com.br>

 

Reta Informado-Centro

La paĝaro proponas sian spacon por jenaj tipoj de materialoj: informiloj, fotoj, bildoj, videoj kaj retligiloj (Laŭ la bezono estos kreataj pluaj sub­menuoj por ili.). Eblas ankaŭ diskuti la temojn de informado en la Disku­tejo -- en kiu eblas elkrei forumojn laŭteme kaj laŭbezone.
Plej grava trajto de la paĝaro tamen estas ebligo de enmetado de inform­iloj far la paĝarvizitantoj mem (t.n. "Alŝutejo") -- tiel eblos atingi daŭran pliriĉigadon de la paĝaro per novaj informiloj. Baldaŭ aldoniĝos ankaŭ la dokumentoj kaj informiloj de UEA.
Ankaŭ viaj informiloj estas bonvenaj en la nova paĝaro:
www.informado.net
Peter Baláž (Petro)

E@I-kunordiganto
petro@ikso.net


Poŝtmarko kun portreto de Kalocsay

Kalocsay Kálmán, unu el la plej elsta­raj Esperantaj literaturistoj forpasis la 27-an de februaro en 1976. Danke al la zorgado de s-ino Csiszár Ada ("kal-csi@drotposta.hu"), okaze de la 30-a datreveno de lia morto estis produk­tita personigita oficiala poŝtmarko ĉe la Hungara Poŝto en valoro de 50 HUF.

Ĝia foto estas videbla ĉe:
http://www.esperanto.hu/aktualis.htm
laŭ RET-INFO

UNIVERSALAJ LINGVOJ EN SVISLANDO

SVISA ENCIKLOPEDIO PLANLINGVA

Temas pri 1100-paĝa, riĉe ilustrita libro pri la historio de la planlingvaj movadoj en Svislando. La aŭtoro estas Andreas Künzli, svisa esperantisto kaj interlingvisto. La kuneldonantoj estas Svisa Esperanto-Societo, landa asocio de UEA, kaj Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI). Vidu:

http://www.plansprachen.ch

Futbalteamo Esperanto

Ĉe la retejo www.laloko.org oni po­vas vidi futbalteamon Esperanto ekip­itan per vestoj kun verdaj steloj. La teamo preparas sin por mondĉam­pionado en Sud-Afriko 2010.

La Loko“ informas ankaŭ pri televidkomedio en Esperanto kaj pri propagandado de la lingvo en Tajlando.

Nova E-Asocio pri GNU kaj Linukso

La "promesbanka" alvoko de Michel BASSO fondi E-Asocion pri Linukso sukcesis jam la 18-an de majo, kaj ĝin jam subskribis 33 personoj - je 23 pli, ol la planita.


Adreso: http://www.eo.pledgebank.com/linukso

 

ĈEA komitato kunsidis

La 27-an de majo okazis la 3-a komitata kunsido en novrekonstruita domo de P. Polnický en Poděbrady, kiun ankaŭ par­to­prenis membroj de la kontrolko­mi­si­ono, prezidantino de ČEJ kaj redaktoro de Starto. Unue estis kontrolita plenum­ado de taskoj  el la pasinta kunveno. Po­s­te la komitato konatiĝis kun la rezul­toj de revizia raporto de la asocia kon­trolkomisiono. La komitato konstatis, ke estas necese prilabori necesan internan instrukcion, pro tio ĝi nomumis labor­komisionon. Daŭra problemo - la ekono­mia stato estas konstante ne tre bona. Ĝis nun ne pagis sian kotizon 102 membroj kaj la komi­tato trovis nenian fonton de enspezoj. Sed duaflanke, tre bone estis akceptita petletero de nia prezidantino al dumvivaj membroj, kiuj ĝis nun dediĉis al la asocio preskaŭ 18 mil kronojn. Al ĉiuj apartenas kora danko.

Al la ĉefa traktado apartenis preparo de 12-a konferenco, kiu okazos 22.-24. 9. 2006 en České Budějovice. La programo estos riĉa kaj ni kredas, ke alloga kaj ke niaj membroj ĝin vizitos multnombre. Venonta kunsido okazos la 2-an de septembro en Brno. -vp-

 

3-a Sudafrika Subkontinenta Esperanto-Kongreso

okazis (27.4.-5.5.2006) en Muizen­berg apud Kaburbo en Sudafriko - parto­prenis esperantistoj el Sudafri­ko, Ganao, DR Kongo, Namibio, Zimbabvo kaj Pol­lando. Efektiviĝis prelegoj pri komuni­kaj problemoj, diversaj ekskursoj kaj trarigardo de historiaj vidindaĵoj.

Por dulingveco en Eŭropo.

Reinhard Selten, Helmar G. Frank: Argumentoj kaj dokumentoj. Eld. IFB Verlag, Paderborn, 2005. 112 paĝoj broĝuritaj.

Spegula eldono de AIS en Espe­ranto kaj la germana prezentas unu artikolon de R. Selten, tri de H. Frank kaj ankoraŭ plurajn doku­men­tojn uzeblajn por argu­mentado. Tamen N. Gudskov atentigas, ke pri kelkaj asertoj oni povus polemiki (la germana kiel la dua eŭropa lingvo post Esperanto, ne kalkulado de Rusio al Eŭropo, sed de Turkio jes k.s.).

 

Esperantisto arestita

 

La plurtaga manifestacio sur la centra placo de Minsko estis direktita kontraŭ la falsita elekto­rezulto en la elekto de la prezidento de Belorusio la 19-an de marto. La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Min­sko vendrede frumatene, kune kun kelk­cent aliaj manifestaciantoj. En lundo li estis kondamnita je 15-taga malliberigo.

Laŭ Libera Folio

 

Esperanto-artistoj

La dan-sveda artista duopo, Daniel Salomon kaj Olof Olsson, nomas sian projektaron "La Loko". Ili volas pliriĉigi la kulturon de Esperanto per elementoj de la ĉiutago kaj tiel ankaŭ popularigi la lingvon. Unu el iliaj pli fruaj projektoj estis rapidmanĝejo en Kopenhago, kiun ili funkciigis dum kvin semajnoj (www.laloko.org).

 

Vizito el Brazilo


Lunde la 29-an de majo brazila esperantistino Liette Lela de Queiraz Pessoa kun sia edzo venis viziti sian korespondanton Jozefon Flídr al Litomyšl. Ambaŭ estas profesiaj instruistoj. Ili loĝas en la urbo Balneário Camboriú en la ŝtato Sankta Katarina. Ankaŭ en nia disktrikto ili vizitis civiton Svatá Kateřina ĉe Borová.  Plezure ili supreniris la ŝtuparon de la preĝeja turo en Polička kun la naskiĝa ĉambreto de komponisto Bohuslav Martinů. Ili promenis tra la urbo Litomyšl kun la monaĥejaj ĝarde­noj, trarigardis kastelon Nové Hra­dy, burgon Svojanov.

Ilia gastiganto Flídr interkonsentis por ili babiladojn kun esperantistoj el Litomyšl, Česká Třebová, Lan­škroun kaj Svitavy. La brazilaj geedzoj estis entuziasmaj, ke Esperanto estas  tiom disvastigita en tiu ĉi regiono kaj proponis kores­pondadon ankaŭ al aliaj espe­rantistoj. Multaj el la partoprenintoj jam havas siajn brazilajn kores­pondantojn. Ĉiuj travivis agrablajn komunajn momentojn kaj dank‘ al Esperanto akiris novajn amikojn.

Renkontiĝo en Šumperk

Sabate la 20-an de majo 2006 EK Šumperk organizis renkontiĝon. Kun­venis 30 partoprenantoj el 9 lo­koj de nia respubliko. Antaŭ­tag­meze ni ĝuis naĝadon en tegmentita naĝejo kaj per videoregistraĵo ni rememorigis la pasintjaran UK-on en Vilno. Posttagmeze en proksima restoracio oni diskutis pri la agado de rondetoj kaj pri planitaj aranĝoj. Kvido Janík rakontis pri sia vizito de Eŭropa Parlamento en Stras­burgo, kien invitis lin eŭrodeputito Vladimír Remek. Kompreneble tombolo ne mankis.

L. Dvořáková

Internaciaj ekzamenoj ILEI/UEA

duan fojon en Ĉeĥio


Kiel jam estis anoncite, inter la 2-a kaj 8-a de oktobro okazos en Dobři­cho­vice Internacia Paroliga Semaj­no (InPaSem), enkadre de kiu oka­zos du sendependaj aranĝoj, nome la ekumena diservo sabate la 7-an, kaj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/ UEA: kaj baza, kaj meza ŝtupoj, de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro.

Al ambaŭ menciitaj aranĝoj oni povas aliĝi sen neceso ĉeesti la tu­tan InPaSem. La ekumenan Diser­von memkomprene senpage kaj sen neceso antaŭaliĝi, pri la Internaciaj ekzamenoj jen nun kelkaj detaloj. ILEI akceptis nian proponon doni rabaton al la membroj de ĈEA, ĈEJ, SKEF kaj SKEJ, kiuj aliĝos sufiĉe frue. La normala prezo de la ekzamenoj estas 60% de MA-kotizo por la koncerna lando. Tio validas ĝenerale. Por personoj daŭre loĝantaj en Ĉeĥio tio estas 732 Kč (MA kotizo estas 1220 Kč). Tamen, la membroj de supre nomitaj asocioj, kiuj aliĝos al la ekzamenoj kaj pagos la kotizon antaŭ la 31-a de aŭgusto, povas pagi la rabatitan kotizon 500,- Kč.

La ekzamenoj testas scion de vortoj kaj de gramatikaj reguloj, kapablon kompreni aŭdatan kaj skribatan tek­ston, mem esperimiĝi buŝe kaj skribe, scii pri la historio de la internacia lingvo kaj ĝia literaturo, tralegi kelkajn librojn en Esperanto. La baza ŝtupo respondas al sukcesa finstudo de lernolibro por komen­cantoj (ĉ. 800 vortradikoj), la meza por progresintoj (pliaj 800 vortoj). Niaj lernolibroj Písemný kurs, Esperantem za 3 měsíce taŭgas por la baza ŝtupo, Paŝoj al plena posedo (Auld), La tuta Esperanto (Seppik) kaj similaj taŭgas por la meza ŝtupo. Pri la movado informas Historio kaj biografioj (Von­drou­šek), Jarlibro de UEA.

Pli da informoj vi povas legi ĉe

 http://www.edukado.net/pagina/Internaciaj+Ekzamenoj/150//
Do, ne hezitu uzi la okazon ricevi la internacian pruvon de viaj konoj de Esperanto - favorpreze kaj sen devo de longa vojaĝo! Pli da informoj kaj aliĝiloj: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Do­bři­cho­vice, rete:
chrdle@kava-pech.cz

Rimarkigo:

La meza ŝtupo respondas pro­ksimume al nia asocia ekzameno „Pri scio“, kies regularon vi trovos ĉe la retejo de nia ILEI-sekcio:

http://www.volny.cz/malovec/regularo.htm

P. Chrdle kaj M. Malovec

Montpeliero - esperantlingva retejo

La asocio Apsike1997 (franc­lingve: Réinsertion et Espéranto) [Asocio Por Sociala Integriĝo Kaj por Esperanto — 1997 estas la jaro de la fondiĝo], kies sidejo estas en Montpeliero, ege fieras anonci, ke de kelkaj tagoj la hejmpaĝaro de tiu granda urbo de Sud-Francio estas tradukita Esperanten.

Jen la retadreso de la hejmpaĝaro: http://eo.montpellier.fr/18-accueil.htm

Ĉiu bone memoras, ke Montpeliero estas aparte konata en Esperantujo depost la jaro 1998, kiam ĝi akcep­tis la 83-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Komence en la franca kaj parte en la angla, la hejmpaĝaro de la urbo ĵus estis renovigita, kun tutnova portalo tradukita en la lingvojn de la ses ĝemeligitaj urboj. Ĝuste Apsike1997 proponis tion, ekde 1998, kadre de dosiero de kun­laborad-propono, kiun ni prezentis al la elektitoj. Tio okazis tri mona­tojn post la U.K.

Certe, necesis, ke ni armu nin per pacienco, sed vidu la rezulton. Sufiĉas unu mus-klakado, por ke Montpeliero prezentu sin al vi, en ok lingvoj kaj en Esperanto. Ĝuste ankaŭ Apsike1997 plenumis la tradukadon de la hejmpaĝaro en la uson-anglan kaj en la katalunan.

Por kontakti la urbodomon de Montpeliero: mairie@ville-montpellier.fr

Por la tuta estra skipo de Apsike1997, la direktoro: Thierry SALADIN.

 

(La retejo de Apsike1997 mem havas la adreson http://apsike1997.free.fr/).

Svazová knihovna

se musela odstěhovat z Dobři­cho­vic, kde se o ni staral ing. Pluhař, byla nějaký čas v Poděbradech u Pavla Polnického a nakonec našla snad definitivní místo (aspoň na nejbližší desetiletí) ve Vracově u manželů Vyšinkových.
Budou po celé prázdniny kni­hov­nu zpracovávat.


Anna a Jiří Vyšinkovi
Kollárova 131
696 42 Vracov
tel.: 518 628 155
mail: anjivy@seznam.cz

 

Propagační materiály

Výbor se na svém jednání zabýval návr­hem poskytnout klubům a sek­cím mate­riály z majetku Svazu zdarma (za poštovné a balné) k pro­pa­gaci es­pe­ranta a je­jich vlastních klubů a sekcí v místech působení, na školách apod. Jedná se o knihy, pro­pagační tis­koviny, pohledy, od­zna­ky, audio­kazety a kompaktní dis­ky. Případní zájemci nechť kon­taktují elektro­nickou poštou manžele Vyšinkovy (adresa viz výše). Pokud bude zájem vytvořit tzv. bur­zu propa­gač­ních mate­riálů a litera­tu­ry, kontaktujte Mir. Vaňka (vanekmi@centrum.cz).

Nabízené materiály:

Vondroušek: Historio kaj literaturo
Vondroušek: Historie a literatura
Kilian: La mondo rakontas
Kamarýt: Historio
Kilian: 808
Kilian: Č-E a E-Č slovníček
Hromada: E-Č a Č-E kapesní slovník
Abunde kaj redunde
Werner: Terminologia kurso
Internacia seminario Komenio
Historio kaj literaturo
E- odznaky
pohlednice: Saluton el kongresurbo
Saluton 81-a UK

Vyšla nová významná díla

(Libroservo de UEA)

 

La gefianĉoj, Alessandro Manzoni, přel. B. Cadei, Milano 2006, 495 stran, cena 30 EUR (u UEA). Tento historický román o 17. stol. je největším dílem italské literatury v 19. stol. Byl vydán u příležitosti UK ve Florencii.

 

Historio de Herodo, přel. Spiros Sarafian, 625 stran, bližší informace u překladatele mihelis@otenet.gr .

Herodotova Historie je první velké historické dílo světové literatury, které popisuje život antických národů. Herodotos je právem nazýván otcem historie.

La Vintra Fabelo, W. Shakespeare, přel. H. Tonkin, Rotterdam 2006 (14,10 EUR u UEA).

TRA ESPERANTUJO

Moskva Esperanto-eldonejo "Impeto", kiu estis fondita en 1992, nun havas novan retejon (impeto.ru). Por rigardi ĝian version en Esperanto vi povas musklaki al: http://impeto.ru/index.php?newlang=esperanto

Farbskatol' - nova televido en la reto. En majo ĉesis funkcii la Internacia Televido el Brazilo pro financaj problemoj, sed jam la 5-an de majo junularo funkciigis alian http://farbskatol.net/, kiu uzas dife­re­n­can sistemon: oni tie vidas kvar ekranojn kun senmovaj bildoj, sed sufiĉas klaki maldekstran butonon, kaj la bildo ekmoviĝos. Oni do ne bezonas atendi dum pluraj horoj, kiam venos la dezirata programo.

Esperantlingva paska bondeziro de la Papo Benedikto la 16-a en la mesaĝo Urbi et orbi sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano - pere de Mondovizo vidis kaj aŭdis ĝin la tuta mondo. La Papo bele, tute klare prononcis la esperantlingvan bon­de­ziron. La ĉeĥan ankaŭ.

Prezidento Alfred Moisiu honor­igas la fondaĵon EVIDENTE. Laŭiniciate de la Albana Esperanto Instituto kelkajn monatojn antaŭe, la fondaĵo EVIDENTE estrata de elstara esperantisto s-ro Jacques Tuinder el Nederlando estas honorigota per Medalo de Dankemo pro ties bonfaroj al la albanaj blinduloj dum pli ol dek jaroj da agado. La koncerna dekreto aperis la 22an de februaro 2006.

Franco en EU angle? Ŝoka! La franca lingvo perdas sian iaman privilegian pozicion en la mondo, nun ankaŭ en la Eŭropa Unio. La 23-an de marto 2006 Ernest-Antoine Seilliere, ĉefo de franca entreprenista asocio UNICE, en EU-kunsido komencis paroli angle. La ĉeestanta prezidento de Francio, Jacques Chirac, aŭdinte tion, incitita forlasis la salonon, kun li ankaŭ du ministroj. La epizodon poste Chirac komentis: „Mi devas diri, ke aŭdinte paroli francon en la konsilio (EU) angle, mi estis profunde ŝokita… Tio ne estas elmontro de nur nacia intereso, tio estas intereso pro kulturo kaj dialogo inter kulturoj. Ni ne povas konstrui la mondon de l’estonto sur nur unu lingvo kaj tiel sur unu kulturo.“ we laŭ LN

P.S. La Internacia Televido jam denove funkcias.

Esperantem za tři měsíce

Eldonis KAVA-PECH, 2006, 3-a eldono, ISBN 80-85853-84-1. Recenzo Marek Blahuš.

La libro Esperantem za tři měsíce (“Esperante post trimonata studo”) montras, ke bonan lernolibron de fremdlingvo por memlernantoj eblas krei eĉ tiam, se la leganto dediĉu al la studado nurajn 3 monatojn. Helpas ĝin en tio evidente ankaŭ mem la instruata lingvo – esperanto estis nome kreita tiel, ke ĝi estus ellernebla esence pli rapide ol aliaj lingvoj. Ankaŭ tial eblas tiom rapide atingi nivelon sufiĉantan por ordinara komunikado. Antaŭaj lingvoscioj estas avantaĝo, sed al diligentaj studantoj la aŭtoroj promesas sukceson eĉ tiam, se ĝenerale ili ne posedas la “lingvoĉelojn”. La aki­ri­tajn sciojn de esperanto oni po­vas uzi en korespondado, legado, aŭskultado de radio aŭ televido, aŭ per partoprenado de internaciaj ren­kontiĝoj.

La lernaĵon kovras 60 lecionoj, dividitaj po kvin en unuopajn semajnojn (lundo ĝis ĵaŭdo plus unu semajnfina ripetleciono). La unuaj 40 okupiĝas pri gramatiko. La gramatikaj reguloj estas en ili eksplikataj koncize, tiel ke la plejmulton de la teksto konsistigas rekte esperantlingvaj ekzemploj kun ĉeĥaj tradukoj. Kiam kroma klarigo estas bezonata, ĝi troviĝas enkrampe rekte ĉe la koncerna esprimo. En la ripetlecionoj oni taskas la leganton traduki du kontinuajn tekstojn el la ĉeĥa en esperanton, resp. inverse; sian tradukon ŝi/li povas kompari kun provizita modeltraduko.

La ceteraj 20 lecionoj okupiĝas pri vortprovizo kaj temas fakte pri malgrandaj vortaretoj pri diversaj temoj. Inter tiuj oni ne ellasis eĉ pli specialigitajn kampojn kiel interreto aŭ klerigado. La semajnfinaj lecionoj en ĉi tiu parto ne plu diferencas de la aliaj, sed por ekzercado oni povas utiligi la legolibron. Tiu plene okupas la lastan trionon de la lernolibro kaj enhavas 18 artikolojn. Reprezentitaj estas tradukoj de ĉeĥa kaj eksterlanda beletroj kaj fakliteraturoj, samkiel fragmentoj de verkoj origine verkitaj en esperanto. Por legado de la tekstoj oni povas uzi esperantan-ĉeĥan vortaron, ekhaveblan ĉe la eldonejo. Mi rekomendas utiligi ankaŭ la bonege ellaboritajn ek­zer­cojn por la lernolibro, haveb­lajn interrete (vidu bildon - prepa­ris Petr Melichárek).

 

Ni kondolencas

La 1-an de januaro 2006 post longa kaj  grava malsano mortis en sia 86-jaro samideano Ludvík Zaoral. Li estis unu el la plej malnovaj anoj de la Esperanto-klubo en Olomouc. Ĝia membro li fariĝis  baldaŭ post renovigo de la klubo en Olomouc en la jaro 1945. De komenco li montris eksterordinaran aktivecon en agado por la internacia lingvo. Dum multaj jaroj li estis elektata en estraron de la klubo en funkcion de ĝia vicprezidanto. Li gvidis kursojn de Esperanto, ofereme prizorgadis programojn por la klubaj kunvenoj, multe zorgis pri la kluba biblioteko kaj kiel reprezentanto de la klubo li partoprenis diversajn Esperanto-renkontiĝojn ankaŭ en eksterlando.

Kiam lia sanstato ne ebligis tiun ĉi aktivadon, li estis elektita kiel ho­no­ra prezidanto de la klubo.

JUDr Vladimír Mohapl

La 24-an de februaro 2006 mortis Josef Václav Otta (70-jara), fond­into de la rondeto en Šumperk kaj iama asocia komitatano (en la pasinta numero de Starto aperis lia nomo fuŝita - ni petas pardonon).

La 1-an de aprilo 2006 forpasis Jarmila Pavlíková (80-jara) el Domažlice.

 

Lada Bala

La 12-an de majo 2006 mortis Ladislav Bala en aĝo de 85 jaroj. Li estis honora membro de ĈEA ĉefe pro sia laboro en Esperanto-tendaro en Lančov. Multaj tenos lin en sia memoro kiel okulfrapan viron kun blankaj haroj kaj barbo (tiuj blankiĝis en minejo, kiam li estis superŝutita en koridoro kaj preskaŭ perdis la vivon), kiu severe obser­vis, ke neniu damaĝu la tendaran havaĵon, pri kiu li zorgis kun sia edzino kaj genepoj dum multaj jaroj. Li postlasis tendaran kronikon kaj foto-ekspozicion instalitan en la manĝejo kaj oficejo de la tendaro.

 

Bohuslav Kumpošt

La 5-an de junio 2006 forpasis en Hradec Králové s-ano Bohuslav Kumpošt en sia 95-a jaro, do nia plej aĝa esperantisto.

KALENDARO 2006

15.-18.6.2006 TREP Plasy kaj ELFO

esperantoplzen@centrum.cz

1.-8.7. 2006 Ekoturisma Seminario (EKOTUR 2006) en la urbeto Dobřichovice apud Prago Informoj: www.kava-pech.cz/ekotur

8.-15. 7. 2006 La 59-a Kongreso de Inter­nacia Katolika Unuiĝo Esperan­t­ista (IKUE) en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio). Specialan programon por junuloj organizos ĈEJ. Informoj: www.ikue.orghttp://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek, pri la junulara programo ikue@blahus.cz

2.7. – 15.7. 2006 La 1-a etapo SET Lan­čov (podhradska@volny.cz)

16.7. – 29.7. 2006  La 2-a etapo

30.7. – 12.8. 2006  La 3-a etapo

12.8. – 13.8. 2006 Renkontiĝo de eksaj tendaranoj en SET Lančov

 

12.-19. 8. 2006 La 56-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) en la vilaĝo Strážné (la montaro Karkonoŝo, nord-orienta Bohemio). Informoj: cea.polnicky@quick.cz
15.-29. 6. 2006 La 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF) en Pilský Mlýn. Informoj:

PavlaDvorakova@tiscali.cz  

22.-24.9.2006 Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Čes­ké Budějovice jirka.tomecek@post.cz

2.-8. 10. 2006 Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006 en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago), en la pensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj: www.kava-pech.cz/inpasem
6.-8. 10. 2006 Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI en Dobřichovice (la lastajn 3 tagojn de InPaSem 2006).

16-22. 10. 2006 Semajna Lingva Seminario en Skokovy. Pliaj informoj www.mlboleslav.cz/esperantodrahotovaesperanto@seznam.cz

10.-12. 11. 2006 Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006 en la urbeto Dobřicho­vice (proksime de Prago) en la pensiono Sokol. La temo A(ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj.Informoj: www.kava-pech.cz/kaest

8.12.-10.12. La 18-a Internacia Kultura Festivalo (IKF 2006) en Ústí nad Labem omaĝe al 100-jariĝo de Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr. Informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ

vlastimil.novobilsky@atlas.czkriz.j@kr-ustecky.cz inkluzive de:

9.12. 2006 La 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago, informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ vlastimil.novobilsky@atlas.czkriz.j@kr-ustecky.cz .

Poděkování
Děkuji všem doživotním členům, kteří podpořili svým mimořádným příspěvkem činnost svazu. Ke dni 27. května 2006 přišlo 17 350 Kč od 45 dárců. Jana Melichárková

Alvoko al konfirmo.

 Mi petas ĉiujn kompetentulojn sendi la staton de sia mona subkonto ĉe ĈEA laŭ sia registro al la tago de 31.12.2005 por reciproka konfirmo kun la registro de ĈEA. Temas pri kluboj, sekcioj kaj fondoj. Bonvolu sendi viajn informojn, se eblas, senprokraste al la kasisto, prefere retpoŝte (=senkoste). hirs@gm.vyskov.cz Vratislav Hirš

 

Česká Třebová

Sabate la 10-an de junio 2006 EK Amikeco en Česká Třebová prepa­ris esperantistan renkontiĝon kun Balo de Rozoj. Posttagmeze la parto­prenantoj promenis al bel­videjo Kozlov, al la somerdometo de Max Švabinský kaj trarigardis kapelon de Virgulino Maria la Helpema el 1834 kun kuraca fonto. La infanoj el rondeto de Zdena Novotná prezentis fabelon „Pri budo kaj bestetoj“, poste komen­ciĝis dancamuzo kun muzikbando „El papero“ el Svitavy.

 

-jt-