Starto 1/2007 (222)

 

 


Esperanto-rondeto en Okříšky

Vašek - Martin - Tomáš - Pavla - Šárka

Marie - Mirka - Anička - Tereza - Aneta - Dr. Kamila Bártlová

 

 

NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Karaj esperantistoj,

ĉi tiu estas la lasta mesaĝo, per kiu mi, kiel prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj starigi personan bilancon pri ĉi tiu tuta periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion, kaj kion mi atingis kaj ne atingis.

Unue mi diru sincere, ke mi opinias, ke en ĉiuj ĉi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi donis al ĝi. Same mi opinias ke dum la tuta vivo mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al ĝi. Tio verŝajne ne estas nur mia sento. Mi trovis ĝin ĉe multaj esperantistoj sed ankaŭ ĉe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj organizaĵoj, ĉu en politikaj partioj, ĉu  en perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin, membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas ĉi tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto.

Se temas pri Esperanto, mi havis la naivan ideon antaŭ deko da jaroj proksimume, ke unu el la problemoj de la nuna movado estas, ke ĝi ne plu estas movado. Vi scias, ke ĉiuj revo­lucioj en la daŭro de la tempo insti­tuciiĝas, kaj ke la idealismaj bata­lantoj de la unua periodo transdonas la regadon al homoj, kiuj apartenantaj al posta generacio, ne havas la samajn idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en ordon la ĥaosan entuziasmon de la antaŭa periodo. Tio estas, tre verŝajne, natura leĝo, el kiu ankaŭ la Esperanto-movado ne povas elfuĝi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj, kiuj nun­tempe profitas el la instruado de la angla. Por profiti el io, oni devas esti profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj.

Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem plu­disvastigi ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof eĉ ne antaŭvidis, ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas kontraŭflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, eĉ krokodiloj - ĉi tie temas pri la veraj bestoj - ridas se vi provas remi kontraŭflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraŭ la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, loĝanto en malgranda vilaĝo de Gaŭ­lujo, la sola vilaĝo, kiu aŭdacas kon­traŭstari la invadintan roman arme­egon. Sendube la loĝantoj de aliaj vilaĝoj diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraŭ la latina -- kaj vidu la sekvojn. En tiu kazo restas al ni nur la vojo krei nian propran niĉon, nian propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj.
Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al ĉiuj esperantistoj estis unu el la linioj de mia agado. Mi, ni, estas kiel la vilaĝo de Asteriks. Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la mondo ĉirkaŭ ni ne volas aŭdi ĝin, ĉar ĝi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta nun pri tre pli gravaj temoj. Oni eĉ ŝerce demandas, ĉu la terglobo malaperos en la jaro 2050-a aŭ 2060-a, simple ĉar aro da homoj, kiuj taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de la medio, internaciaj konvencioj, ktp. Do, ne estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio.

Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni volas ankoraŭ havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al la esperantistoj en ĉi tiu peri­odo, kaj mi trovis multajn aŭskul­tantojn favorajn je tio. Mi provis ĝisnaŭze revenigi al la idealismo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli danĝera revo­luciulo ol ni nun.

Ni certe ne triumfigos Esperanton zor­gante pri niaj elegioj en nia for­lasita parto de la arbaro. Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraŭ ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj.

Bonŝance la historio ne finiĝis. La nuna situacio ne daŭros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antaŭvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. Espe­ranto estis tre bona ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj loĝantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata “fera kurteno” en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaŭ aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas.

Krei esperantistojn en ĉiuj mondo­partoj kaj ne nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena mal­longigo en multaj triamondaj landoj.

Mi trovis multajn favorajn aŭskul­tantojn pri la supre menciitaj ideoj, sed mi ankaŭ trovis multajn indi­ferentajn aŭskultantojn kaj ankaŭ kelkajn kontraŭajn. Al ĉi tiuj mi diras, ke mi neniam pensis, ke nur mi pose­das la veron. Ni vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj, kiuj konvinkiĝas lerni kaj uzi Esperanton, ĉar la cetero, laŭ konata libro-titolo, estas nur literaturo.
Mi devas ankoraŭ diri du aferojn. La unua temas pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj ĉirkaŭ ĝi aŭ inter ĝi kaj la organoj de UEA. La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la tuta komunumo. Sen ĝi ne ekzistus firma punkto al kiu rigardi. Ĝi estas nia Mekko kaj nia Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel plu. Dirinte tion, mi tamen diru, ke ĝi havas sian rolon kaj plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de ĝi tion, kion ĝi ne povas fari. Se via intereso estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en Gvatemalo aŭ en Francujo, inter la lingvo-instruistoj de Aŭstralio aŭ de Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion. Se vi volas ke Eŭropa Unio uzu Esperanton, ne pensu, ke tio okazos per translokigo de la Centra Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj, neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj, vi povas anstataŭigi volontulajn agantojn. Tio estas la maljuneca malsano de nia movado, por parafrazi iun, kiun  oni lastatempe tro malmulte citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra la lokaj kluboj, ĉar ili estas la veraj produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili.

La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko reagis je miaj tro multaj petoj pri kunlaborado aŭ tutsimple pri laborado.

La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj, kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus franca-esperanta vor­taro, kaj ekverkas ĝin, ne konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva esperantistaro kaj pri ĝia historio (retaj kursoj ofte estas iom tro kaŝe­maj pri la ekzistanta nereta movado).

Por doni ekzemplon pri la ne­eŭropanoj, mi parolu pri juna afrikano ĵus-lerninto de Esperanto, kiu havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete detruiĝis. Dum la restado en la malsanulejo lia ĉefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte la biciklon de eŭropaj esperantistoj, li refariĝis la plej feliĉa homo en la mondo, kaj ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj ekzistas multaj en la plej malriĉaj landoj de la mondo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas citi pliajn, sed ĉiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geami­koj, certe rekonos sin.

Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi ĉiuj!

Renato Corsetti

 

EŬROPA ESPERANTO-UNIO

La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio kun la strebo igi la Eŭro­pan Union lingve efika kaj sendiskrimi­nacia. Ĝi fondiĝis jam en la jaro 1977 dum la UK en Rejkjaviko, sed ĝi devis esti plurfoje revivigita. Nun ĝi jam kelkajn jarojn laboras tre vigle, ekde la jaro 2005 ĝi estas jure registrita en Belgio, kie ĝi kreis en Bruselo Komu­nikadcentron, kiu i.a. celas informi eŭroparlamentanojn pri Esperanto. ĈEA estis plurajn jarojn "neoficiala membro" (do ni estis informitaj kaj iom parto­prenadis la diskutojn, kvankam ni ne pagis membrokotizon). Ekde la UK en Vilno 2005 ĈEA jam estas plenrajta membro de EEU. En Vilno ankaŭ estis elektita nova estraro de EEU: Sean O Rian (prezidanto), Flory Witdoeckt (VP), Zlatko Tišljar (sekretario), Georgo Handzlik kaj Peter Baláž.

 

7-a kongreso de

Eŭropa Esperanto-Unio

okazos en Maribor, Slovenio, ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2007, vidu http://esperanto-maribor.si/. La temo estas „AKVO difinas eŭropan estonton de la 21-a jarcento“ kun prelegoj pri akvo kaj ekologio, kun filmoj pri marĉoj, birdoj, riveroj, kun diskutoj pri terminologio (biologio, ekologio ktp.). Ne mankos ankaŭ prelego „Kion lernu EU el jugoslavia lingva sperto“, kaj aranĝoj Asembleo de EEU, estrarkunvenoj de EEU kaj Strategia forumo de EEU. La programon riĉigos ankaŭ koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj.

Oficiala TTT-ejo de EEU estas http://www.europo.eu/, sed ĝi prizorgas ankaŭ la TTT-ejon www.lingvo.org. EEU ankaŭ eldonas Eŭropan Bultenon

http://www.europo.eu/index.php?art=4 kaj ĉiun duan jaron aranĝas la Eŭropan Kongreson.

 

 

Nova Direktoro por la CO de ELNA

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko havos novan direktoron por la Centra Oficejo. La estraro de ELNA aprobis la proponon, ke Vilĉjo Harris servos komence de la 15-a de februaro 2007. Li antaŭe servis kiel kasisto de ELNA kaj estro de la Komitato pri Membreco. Don Harlow, la antaŭa direktoro, konata pro sia Esperanta literaturo en la reto, bedaŭrinde ne plu povas servi pro malsaneco.

Filipo DORCAS, prezidanto,
Esperanto-Ligo por Norda Ameriko

 

Israela poŝtmarko pri Esperanto


En la pasinta n-ro de Starto ni menciis, ke Israelo eldonis la 17-an de decembro 2006 poŝtmarkon kun portreto de Zamenhof kaj surskribo Esperanto 1887-2007 kaj porokaza stampo. Nun ni povas prezenti ĉion kune. Ankoraŭ estas aldonita flugfolio, kiu en Esperanto, la hebrea kaj la angla rakontas koncizan historion de la Esperanto-movado. Interese estas, ke la portreto de Zamen­hof estas kreita el literoj de biografia teksto. La sama teksto troviĝas ankaŭ sur la porokaza koverto.

 

Novaj informoj pri Ota Ginz

Rusisto Jiří Franěk eldonis 70-paĝan broŝuron Ota Ginz - Od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (Ota Ginz - De Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov), en kiu li ĉeĥe, germane kaj angle skribas, ke ĉi tiu grava cionisto postlasis stenografiitan taglibron el la unua mondmilito, kiun kapablis deĉifri nur unu virino, sinjorino Ctiborová, kiu ĉe la deĉifrado preskaŭ blindiĝis. Ginz kiel dudekjara soldato fariĝis rusa militkaptito, laborigita en bieno de familio Ŝoloĥov, kie li konatiĝis kun 14-jara knabo Miĥail, estonta verkisto. Post 28 jaroj Ota  Ginz skribis al Ŝoloĥov gratulon okaze de Nobel-premio kaj estis mirigita de lia respondo, ĉar la verkisto lin memoris. La broŝuron eldonis Asocio de iamaj malliberuloj de koncentrejo Schwarzheide. La taglibro mem estas ankoraŭ eldonota. En la libro estas nur unu mencio pri esperantisteco de Ginz, sed por ni gravas ĉefe la biografiaj novaĵoj mem.

Nova libro de Petr Ginz

Aperos ĉeĥlingve romano Návštěva z pravěku (Vizito el praepoko) de la juda knabo-esperantisto mortigita de faŝistoj en 1945, filo de Ota Ginz. La romanon preparas Societo Franz Kafka en Prago.

 

Ulrika

Dum la 18-a Inter­nacia Kultura Festi­va­lo en Ústí nad Labem (vidu p. 26) estis prezent­ita an­kaŭ loka poetino Alena Melicharová kaj ŝia nova longa poemo (kvindeko da kvar­versaj strofoj) Ulrika, pri junulino Ulrika von Levetzow, kiu enamiĝis al maljuna Goethe kaj neniam edzin­iĝis pro amo al li.

La broŝureto en pli modesta formo aperis nun kun tradukoj al Esper­anto (fare de Jaroslav Krolupper), al la germana kaj soraba lingvoj (ambaŭ tradukoj de Michael Wolf).

      LA AVANTAĜOJ  DE URBĜEMELIĜO PER ESPERANTO


Eble ne ĉiuj scias, ke en marto 2005 la urbestroj de Herzberg (germana urbeto apud Hanovro) kaj de Góra (Pollando) renkontiĝis kaj - surbaze de decido de la respektivaj urbaj konsilantaroj - deklaris la du urbojn ĝemeligitaj kaj fiksis ke la reciprokaj oficialaj rilatoj okazos per Esperanto. Al tiu ĉi senprecedenca –iasence eĉ sensacia- rezulto kontribuis la agado de la Esperanto-societo en Herzberg.

Ne temas nur pri surpapera decido, ĉar ekde la menciita dato la kunlaboro inter Herzberg kaj Góra akiris tre konkretajn formojn. Ekzemple: en somero 2005 la E-societo en Herzberg du semajnojn gastigis kaj trejnis sep instruistinojn el Góra, kiuj poste vastaskale instruis la internacian lingvon en sia urbo. Plej originale estis samjare la dusemajna internacia Arbara Lernejo apud Herzberg, dum kiu aranĝo multaj infanoj el ambaŭ  landoj plibonigis sian Esperantan lingvoscion. La sama iniciativo ripetiĝos en 2007 kun parto­preno de trideko da gelernantoj kaj geinstruistoj.

Alia aspekto de la ĝemeliĝo estas mult­nombraj kursoj de Esperanto okazantaj en ambaŭ urboj.
Ĉu ne temas pri modelo de internacia kunlaboro, kiun oni devus imiti?

Pliaj informoj: http://ic-herzberg.de

*

LA MOVADO EN HISTORIA PERSPEKTIVO


La projektojn de esperantaj Komu­numoj, la fortojn kaj malfortojn de la Esperanto-Movado, la Universalajn Kongresojn inter soleno kaj kaoso, la 100-jaran datrevenon de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer kaj la demandojn de la nuntempa junulara Esperanto-movado pritraktis la 32-a Studsesio okazinta ĉe la Inter­kultura Centro en Herzberg am Harz (Germanio). Dum la studsesia semajn­fino, de la 2-a ĝis la 4-a de februaro 2007, okazis ankaŭ viglaj debatoj pri la Esperanta stilistiko. En la kadro de la programo prelegis Peter Zilvar kaj Dirk Bindmann (Germanio), Veronika Acsádi (Hungario) kaj Gian Carlo Fighiera (Italio).


Venontaj studsesioj pri leksikografio, interlingvistiko kaj instrumetodoj:

Prof-ro H. D. Krause kaj d-rino Sabine Fiedler prelegos  pri leksikografio, frazeologio kaj interlingvistiko dum la posta 33-a  Studsesio (11-13 majo 2007).

La sekva 34-a Studsesio okupiĝos ĉefe pri  metodologio kaj instrumetodoj, donante praktikan helpon al tiuj, kiuj ŝatus lerni de spertuloj. Gvidantoj: Zsofia Korody, kaj nome de edukado.net: Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge.


Pliaj informoj:
http://ic-herzberg.de

Turisma kaj lingva seminario en Bahratal (orienta saksa Ercmontaro)

de la 8-a ĝis la 11-a de junio 2006

Organizanto: Esperanto-Asocio Saksa Svisio r. a.

Kontaktoj: Norbert Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str. 12, 01796 Pirna

nokosaksio@tiscali.de, Tel. 03501 773232

Dr. Frank Nitzsche, Dresdner Str. 115, 01326 Dresden. Tel. 0351 4109933.

frank.nicxe@t-online.de,

Bahratal situas apud la ĉeĥa limurbeto Petrovice meze inter Pirna kaj Ústí kaj estas rapidege atingebla tra la tute nova aŭtostrado A17 (en Ĉeĥio D8) elirejo Bad Gottleuba (kuracloko en arbaroriĉa mezmontara regiono). Atentu ke iomete pli norde situas alia nove kunmetita urbeto Bahratal, kiu havas propran elirejon el la aŭtostrado A17.

El Pirna (busa stacidomo kajo 3/ 50 m sude de la trajna stacidomo - trairu la tunelon sub la trajnlinio al la rivera ponto) 3 buslinioj (216, 218, 219) dum iomete malpli ol 1 horo transportas vin al la haltejo “Bahratal Dorfplatz” (iam Hellendorf; poste ili atingas la limon). Preskaŭ ĉiuhore iu el la busoj forveturas(www.vvo-online.de).

El la ĉeĥa Libouchec (tie ankaŭ trov­iĝas trajnhaltejo) veturas 2 ĉeĥaj buslinioj 590050, 590060 www.idos.cz al Petrovice ĝis la limo (distanco de tie ĉirkaŭ 2 km)

La seminariejo troviĝas en iama uzina feriejo “Buschbachbaude” en iama vilaĝo Kleppisch (1 km al la haltejo “Dorfplatz“). Apude ni mendis kelkajn modestajn finnstilajn kabanojn por po 5 personoj kun restadĉambro + fridujo + necesejo + duŝejo en la teretaĝo kaj 2 dormĉambroj (2 resp. 3 personoj) en la supra etaĝo. Eblas ankaŭ tranokti en la gastejo “Zur Linde“ en 2-kilometra distanco en la urbeta parto Markersbach (bonvolu mem mendi: www.gasthaus-zur-linde-bahratal.de, Talstr. 30, 01816 Bahratal, Tel. 035023- 62841). En tiu regiono vi povas migri tra arbaroj al montoj altaj ĝis 650 m super la marnivelo kun bela elrigardo al la montoj de la Bohemia Mezmontaro kaj al la sabloŝtonaj montoj de la saksa Svisio kaj vi povos admiri la imponajn konstruaĵojn (pontojn kaj tunelojn) de la nova aŭtostrado A17/D8. Ne forgesu vian pasporton!

La nombro de la sidlokoj en la prelegejo estas limigita, tial baldaŭ aliĝu. Eksterlandanoj pagu surloke.

 

BEF-4 ne okazos


La 10an de februaro en Kaliningrado okazis Konferenco de Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU). La Konferenco akceptis la agadraporton kaj la financan raporton de la Komitato de KREU kaj elektis ties novajn gvidorganojn. Interalie, la Konferenco decidis nuligi la 4-an Baltan Esperanto-Forumon (kiu devus okazi en Kali­nin­grado en julio 2007) pro sanproblemoj kaj/aŭ granda profesia premo de la ĉefaj organizantoj.

laŭ ret-info

TRA ESPERANTUJO

Retpaĝo de Societo Kalocsay
Ni komencu la novan jaron per bona novaĵo: ankaŭ la "Societo Kalocsay" havas jam proprajn retpaĝojn!
La "Internacia Amika Societo Kalocsay" kiel memstara jura persono estis fondita en la jaro 1991 kun la gvido de s-ino Csiszár Ada. Ĝi okupiĝas unuavice per la flegado de Kalocsay-vivoverko, kaj hodiaŭ jam havas pli ol 40 membrojn. Adreso de la retejo:
http://www.esperanto.hu/kalocsay/

Esperanto je la servo de la entreprenoj

La firmao "Mondo", kiu helpas en la konstruado de alternativaj domoj, uzado de sunenergio, purigo de uzita akvo, ktp, havas retejon http://www.mondo.be en pluraj lingvoj, i.a. en Esperanto.
http://www.mondo.be/Esperanto/index.html
Okazo prezentiĝas, ke Esperanto-parolantoj esprimu sian kontenton, aprezon kaj aprobon  en Esperanto en ties gastlibro.

Germanin Pirlot

Nova sekretariino en Litovio

Ekde komenco de 2007 en oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas ne plu oficas sekretariino Aida Cizikaite. Lige kun tio la 2-an de novembro 2006 estis anoncita konkurso por okupi tiun postenon. La nova sekretario estas Jurate Pupstaite.

Litova Esperanto-Asocio

Esperanto-libroj en 2006

En la pasinta jaro surmerkatiĝis 204 libroj en/pri Esperanto sur entute 30 mil paĝoj. Ilin produktis 114 eldonintoj. Plej multe eldonis "Libro-Mondo" (Pol­lando). Pliaj statistikaĵoj estas en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov "Eldonado en Esperantujo: jaro 2006". Ĝi aperis en la februara kajero de "La Ondo de Esperanto" kaj jam estas legebla en la retejo de "La Ondo" ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko "Novaĵoj".

Nova arkivejo de Radio Vatikana

Nova arkivejo de Radio Vatikana, kun kelkcent elsendoj en Esperanto estas je via dispono ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/index.php
Maldekstre aperas resumo de la tri lastaj elsendoj. Dekstre kompleta listo de la arkivitaj programoj kun ebleco serĉi
- laŭ dato (monato) kaj rubriko (evan­gelio, internaciaj informoj, leterkesto...)
- laŭ vortoj: ekz. tajpu 'Bartolomeo' en la fako 'serĉu vorton' kaj klaku sur 'EK' por listigi 8 elsendojn kie temas pri la ortodoksa ekumena patriarko. Klako sur la "Aŭskultu/Elŝutu" lanĉas simple la mp3 arkivon, kiu estos legata de via TTT-krozilo.

Rimarko: se la programo estas ankoraŭ havebla en la oficiala retejo de Radio Vatikana, ĝi estas elŝutita de tie, tiel ke la statistiko de la stacio registru vizitojn de esperantistoj.


Bruno Masala
amb@osiek.or

THORSEN-APOGO AL SEP BIBLIOTEKOJ

Sep bibliotekoj ricevis subvenciojn de la fondaĵo Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Po 250-eŭran subvencion ricevis la Brazila Sekcio de ILEI, Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Pakistana E-Asocio kaj La Ondo de Esperanto (Rusio). E-Biblioteko de Kuzerano kaj Pireneoj (Francio) povis pliriĉigi sian kolekton por 100 eŭroj. La bibliotekoj de la Kultura Domo de Esperanto, konata kiel Kastelo Greziljono (Francio), kaj Vicenza E-Centro (Italio) ricevis po 75 eŭrojn.

USUI HIROYUKI REĜISOROS LA KONGRESAN TEMON

La juna japana esperantologo Usui Hiroyuki estis elektita de la Estraro de UEA por reĝisori la traktadon de la kongresa temo de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". Interesan enkondukon al la temo s-ro Usui faris jam en la novembra Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA.

 

LIBROSERVO DE UEA: PLIALTIGO DE MINIMUMAJ SENDOKOSTOJ UNUAFOJE POST 1981

Ekde la 1-a de januaro 2007 la minimumaj sendokostoj estos 4 eŭroj. Sen ŝanĝo validos plu la baza regulo, laŭ kiu la Libroservo fakturas por ekspedo 10% de la mendosumo. Sekve la plialtigo de la minimuma krompago kon­cer­nos nur mendojn sub 40 eŭroj.

Beletra Almanako

en aŭtuno 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos "Beletra Almanako" (BA). Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj). Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko). Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperos en BA. Pli detale vidu

ĉe: http://www.librejo.com/beletra-almanako/index.html

ORATORA KONKURSO EN JOKOHAMO

En la 92-a UK en Jokohamo denove okazos Oratora Konkurso por gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj povos elekti inter kvar temoj: - Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto - Kiel la reto ŝanĝas la Esperanto-movadon? - Ĉu ni lernas el pasinteco? - Sciencfikcio - ĉu fantazio aŭ aŭguro?

Novaj materialoj en STEB

Al la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko ĉe: http://www.eventoj.hu estis aldonitaj novaj verkoj: * Mi komprenas fine la radion! * Enkonduko en la teorian biologion * La araneoj * Balanciĝo de elektra reta frekvenco * Liverkondiĉoj kaj damaĝoj de varoj ĉe fervoja vartrafiko * Nova rigardo al la nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto * Sistemo Internacia de mezur-unuoj * kaj aliaj.

E-klubo „LA PONTO“ sincere invitas vin pasigi kune agrablan tagon dum la 

II-a   SABLA PRINTEMPO (PÍSECKÉ JARO)

okazonta sabate la 14-an de aprilo 2007 en Písek

Kio atendas vin ĉi-jare?

10.30   renkontiĝo antaŭ la Regiona Muzeo  (eniro el la ĉefa Granda placo)

- sekve komuna trarigardo de la urbo­centro (laŭ alia itinero ol pasintjare), riĉigita per malgranda urba serĉludo,

- vizito de unika, romantike situanta historia Urba elektrejo

12.30-13.30 tagmanĝo en salono de la populara  restoracio „U Reinerů“

13.30-15.00 kleriga kaj kultura E-programo samloke

15.00 - alternativaj promenoj al la Urba Insulo aŭ al galerio Portyč

Partoprenkotizo  150,- Kč (pensiuloj kaj studentoj ĝuas 30,- Kč rabaton) inklu­zivas programon, enirpagojn, kom­ple­tan tagmanĝon (sen trinkaĵoj) kaj ricevotajn informmaterialojn.

Bonvolu sendi ĝin ĝis 5.4. aŭ al konto ĉe Česká spořitelna:  0130625033/0800 (bv. klare indiki vian nomon!) aŭ per poŝtpagilo al: V. a P. Dvořákovi, Gregorova 2563, 397 01 Písek.

Ambaŭkaze vegetaranoj aldonu literon „V“ en mesaĝo por ricevonto.

Se vi pagas samtempe por kelkaj personoj, ne forgesu skribi ĉies nomojn.

Bonvolu kunporti vian pagokvitancon. Surlokaj aliĝintoj krompagas 50,-.

Por dezirantoj el malproksimo ni povas certigi tranokton en ekipitaj aparta­mentoj en la urbocentro (500,- Kč por 2 noktoj kaj 1 persono).

Informiĝu ĝis 30. 3. 2007 ĉe vl.dv@centrum.cz  (uzeblas ankaŭ kiel Skype adreso), aŭ telefone ĉe 774 999 091. 50%-a antaŭpago estas bezonata.

Ni elkore ĝojatendas vian alvenon!

 

Jako příprava na některé tematické okruhy lančovského semináře (str. 23) je koncipován pracovní seminář

ESPERANTO  EN  LA  RETO“ 

který proběhne v Písku 13.-15.4.2007

paralelně se setkáním Sabla Printempo.

Je určen pro 3 okruhy zájemců:

1. pro ty, kteří rozumějí problematice tvorby webových stránek a chtěli by se podílet na vytvoření vhodné šablony pro webové stránky klubů a sekcí ČES

2. pro ty, kteří sice programování nerozumějí, ale ovládají základy práce s počítačem a rádi by pro svůj klub či sekci takovou stránku založili a spra­vovali (doplňovali aktuálními informa­cemi) a chtěli by se naučit jak to provést.

3. pro ty, kteří mají zájem se podílet na překládání turistických materiálů o měs­tech a kulturních památkách do espe­ranta (s možností klasického uplatnění i využití na webu) - a to jak pro jazykově zkušenější, tak i pro méně zkušené (pokud možno schopné zpracovat text na počítači v MS WORDu)

Na semináři bude utvořena i internetová diskusní pracovní skupina, do níž se budou moci zapojit i zájemci, kteří se semináře nezúčastnili. O ní vás budeme doufejme informovat v příštím čísle Starta.

Pracovní program bude probíhat ve čtyřech tříhodinových blocích (v pátek večer společný úvod do problematiky,

v sobotu dopoledne a odpoledne práce ve skupinách, v neděli dopoledne spo­leč­ná prezentace výsledků práce a dis­kuse).V sobotu mezi 12.00 a 15.30 je plánována pauza na oběd, kulturní program a procházku po městě (společně s účastníky akce Sabla printempo).

Poplatek 220,- zahrnuje účast na programu a sobotní oběd. Ostatní jídla si účastníci zajišťují sami. Pro zájemce můžeme rezervovat ubytování ve vybavených apartmánech v centru města či ve 4lůžkových pokojích v hotelu Buly (500,- za 2 noci a osobu).

Zájemce prosím o vyžádání si přihlášky (nejpozději do 28.3.)  na mailové adrese pavladvorakova@tiscali.cz.

Platební podmínky a kontaktní spojení jsou stejná jako u akce Sabla Printempo (viz samostatný článek v tomto čísle). Věřím, že se nám na této akci podaří vytvořit základy dobrého pracovního týmu,  schopného realizovat konkrétní projekty na podporu esperanta v nových podmínkách nového tisíciletí.

PhDr. Pavla Dvořáková

koordinátorka akce

 

 

La Akademio de Esperanto ĵus voĉdone aprobis la jenan raporton de la Sekcio pri prononcado (33 akademianoj voĉdonis jese, 5 nee kaj 1 sindetene).

 

Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio

La Akademio de Esperanto konfir­mas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ĝi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn super­signojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Espe­ranto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan.

Ekzistas ankaŭ aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konser­vata aŭ transsendata elektro­nike en cifereca formo laŭ diversaj kodsis­temoj, kaj ankoraŭ aliaj similaj okazoj. Ankaŭ tiajn manierojn skribi, transskribi aŭ prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentajn.

Geraldo Mattos

Prezidanto de la Akademio de Esperanto

Nezaplacené členské příspěvky

Vážení přátelé,

blíží se konec února a mnozí z vás dosud nesplnili svou základní členskou povin­nost - zaplatit členský příspěvek na tento rok. Abyste snadno zjistili, jak je to s vaší platbou, bude nyní nově uváděn na adresním štítku za členským číslem u nezaplativších členů následující zamračený ksichtík: „:-(“. (Spatříte jej po naklonění hlavy doleva nebo po otočení Starta doprava.) Po zaplacení jej na adresním štítku příštího Starta již neuvidíte. Může se však stát, že vaše platba sice byla poukázána, ale přesto se na vás obličejík na adresním štítku mračí. Čím to může být? Příčin může být hned několik.

Nejčastější je případ, kdy není u platby uveden žádný variabilní symbol, případ­ně je symbol neúplný či chybný. Proto si před platbou laskavě pročtěte odstavec na předposlední stránce (každého) Starta. Pro jistotu zde zopakuji to nejdů­ležitější, co se týká platby členských příspěvků. Na každém adresním štítku Starta je uvedena členská kategorie podle výše poslední známé platby a vlastní členské číslo (+ nově případný zamračený obličejík). Pro každou platbu svazu je nutné ve variabilním symbolu uvést členské číslo toho, za koho je platba uskutečněna. To je však jen první část variabilního symbolu. Bezpro­středně za členské číslo uvádějte důvod platby. Pro členství v ČES to je 06940. Takže člen, který nalezne na adresním štítku například „B 1098:-(“ by měl na účet svazu (viz druhá stránka každého Starta) zaslat členský příspěvek ve výši minimálně 200Kč a uvést variabilní symbol 109806940.

Další příčinou, díky které není vaše platba známá, může být situace, kdy jste členské příspěvky vybrali v místním kroužku, tyto příspěvky nebyly pouká­zány nebo byly sice poukázány na účet svazu, ale nebyl odeslán jmenný seznam členovi výboru ČES, který vede evidenci členů.

Poslední příčinou může být přehléd­nutí, či lidská chyba při vedení členské evidence, případně chybná improvizace při přiřazování plateb s nekompletním variabilním symbolem, kdy se však podle nějakých indicií dá s velkou pravděpodobností plátce stanovit - někdy tedy i chybně.

V poslední době došly na účet svazu následující platby, které jsem si netroufl nebo opravdu nemohl při nejlepší vůli určit:

Neadresné došlé platby

 

červen 2006 - 100 Kč,

15.9.06 - 100 Kč,

15.9.06 - 200 Kč,

18.9.06 - 200 Kč,

20.9.06 - 200 Kč,

9.10.06 - 200 Kč,

21.12.06 - 200 Kč, VS 6940,

27.12.06 - 1.700 Kč z EK Plzeň bez seznamu,

28.12.06 - 200 Kč, VS 93370753,

2.1.07 - 500 Kč, VS 6940,

25.1.07 - 1.220 Kč

17.1.07 - 50 Kč, VS 0.

22.2.07 - 200 Kč, VS 0
Pokud se někdo poznáte v uvedených platbách, laskavě mě kontaktujte, nejlépe e-mailem nebo večer telefonicky.

Vratislav Hirš

Libroservo

Položky označené písmenem "P" jsou určené k prodeji, ale také si je mohou objednat esperantské kluby jako bez­platný propagační materiál. Ke všem zásilkám je účtováno poštovné, které se odvíjí od hmotnosti zásilky. Objednanou literaturu  neposíláme na dobírku.  Za objednané zboží se platí přiloženou složenkou. Nadále zůstávají  v platnosti  slevy:
při nákupu min. 200,-Kč.............      10%
                  min. 500,-Kč.............      15%
                  min.1000,-Kč............      20%
Slevy neplatí při prodeji do zahraničí a při stánkovém prodeji během sjezdů, konferencí a ostatních setkáních espe­rantistů. Nabízené tituly a materiály je možno objednat e-mailem na adrese:

anjivy@seznam.cz

nebo na adrese: Anna + Jiří Vyšinkovi
                               Libroservo ČES
                               Kollárova 131
                               696 42 Vracov

Kód Název Cena

2

P

Saluton el kongresurbo

2

3

P

Saluton 81-a UK

3

1004

 

Esperantem za 3 měsíce

147

1006

P

Vondroušek:Historie a spisov.

10

1007

P

Vondroušek:Historio kaj biog.

10

1008

 

Malovec:Gramatiko de E-o

130

1009

P

Kilian:LMR

10

1010

 

Kamarýt:Historio de E en ĈS

20

1016

 

Melichárková: E pro děti 2

126

1017

 

Melichárková: E pro děti 1

98

1027

 

Feidler-Rak.:Ilustrita frazeolo

140

1028

 

Baza Ĉeĥa konverzacio

39

1029

P

Vondroušek:Historio kaj lit.

10

2002

P

Kilian:Č-E a E-č slovník

10

2003

P

Hromada: E-č a č-E kapes. sl.

20

2004

 

Filipové:Velký  č-E/E-č slov.

20

2005

 

Malovec, Kraft: Slovník E-č

129

2006

 

Kraft: Slovník Č-E

188

2007

P

Rybář: Hidraŭlaj meĥanismoj

10

2008

P

Traxler: Č-E právnický slov.

25

2009

P

Traxler: E-č právnický slov.

25

2010

 

Chrdlová, Malovec: Konver.

39

3004

P

Kožík:Lumo en tenebroj

26

3007

 

Echtner: Sep tradukoj

13

3013

P

Abunde kaj redunde

4

3020

 

Kurisu:Co mi dala čes.lit.

30

3022

 

Knaboj de Kastora rivero

50

3024

 

Tvarožek: Ŝercoj 1

12

3025

 

Tvarožek: Ŝercoj 2

12

3029

 

Ludíková: Pošli to dál

120

3030

 

Váňa:Rakontoj ne nur ŝercaj

146

3031

 

Kraft: Heroo de amo

190

3043

 

Ludíková: Pošli to dál 2

150

4001

P

Urbanová: El subaj fontoj

16

4003

P

Kvarfolio

4

4004

 

Sileziaj kantoj

4

4005

 

Kořínek:Elekto el la origin.

5

4007

 

Majo 

62

4009

 

Ludíková: Ekaŭdi la animon

96

4010

 

Gazda: Frenezetaĵoj

10

4012

 

Uslyšet duši 1+10/vícejaz./

96

4013

 

Uslyšet duši/1+10/

96

4017

 

Urbanová:Rapide pasis temp'

98

5004

 

Chrdlová:Kanto por ĝojo

86

6002

P

Kolekto el AEST 1989

30

6003

P

Werner:Terminologia kurso

20

6004

 

Tůma: Pri la varmo

9

6005

P

Seminario pri Komenio

10

6010

 

Jak úspěšně jednat s Japonci

30

6011

 

La nova realismo III

150

6012

 

La nova realismo II

63

6017

P

KAEST 98, resumoj

15

6022

P

KAEST 98

150

6024

P

Fakaj aplikoj de E

150

6026

 

Freud:Kompendio de psikoan.

146

6043

P

KAEST 2004

120

7001

P

Poŝatlaso Praha

15

8001

 

Team - kasedo

58

8002

P

Famaj kantoj por belaj horoj

57

8003

P

Kantoj de l´popolo - kasedo

57

8004

P

Kantoj de l´popolo - KD

115

9001

P

E hvězda v bílém poli

5

9002

P

E hvězda v kruh.výseči

5

9003

P

E-zdravotníci

5

9004

P

Odznak ČES

5

 

PŘÍSPĚVKOVÝ ŘÁD ČES

platný od 1.dubna 2007

1. Povinností každého řádného a přispí­va­jícího člena ČES je platit roční člen­ské příspěvky podle jedné z následu­jí­cích kategorií:

- kategorie A (řádný člen)

Roční příspěvek: minimálně 300,- Kč

Kategorie: osoby ekonomicky aktivní

Členské výhody: bezplatný odběr svazo­vé­ho časopisu Starto, využívat nabíze­ných služeb ČES - se slevami, právo volit a být volen (po dosažení 18 let věku) do orgánů ČES a další dle Stanov ČES

- kategorie B (řádný člen)

Roční příspěvek: minimálně 200,- Kč

Kategorie: osoby ekonomicky neaktivní – studenti, důchodci, invalidní důchodci, rodič na rodičovské dovolené

Členské výhody: jako členové v kategorii A

- kategorie C (řádný člen)

Roční příspěvek: minimálně 100,- Kč

Kategorie: rodinní příslušníci člena v ka­te­go­rii A, B nebo F, mohou uplatňovat osoby nevidomé

Členské výhody: jako členové v kate­gorii A vyjma odběru časopisu Starto

- kategorie P (přispívající členství / pří­zniv­ci esperanta)

Roční příspěvek: minimálně 150,- Kč

Kategorie: příznivci bez závazku učit se esperantu

Členské výhody: právo využívat nabíze­ných služeb ČES se slevami

- kategorie F (doživotní řádný člen)

Roční příspěvek: dobrovolný

Kategorie: členové ČES, kteří v minu­los­ti jednorázově výrazně podpořili čin­nost ČES; od roku 2004 se nelze stát novým doživotním členem

Členské výhody: jako členové v kategorii A

2. Při vstupu nového člena do ČES se kromě členského příspěvku vybírá zápisné ve výši 20,- Kč.

3. Pokud klub nebo kroužek ČES pou­ká­že platbu členských pří­spěv­ků hromadně a zašle seznam platících členů členovi výboru ČES pověřenému vedením člen­ské evidence do 31. prosince předchozí­ho roku, získá slevu ve výši 10%, která bude připsána na subkonto klubu nebo kroužku v účetnictví ČES.

4. Členové ČES mohou v běžném roce podpořit činnost ČES poskytnutím peněžitého daru. Na požádání vystaví účetní ČES doklad o přijetí daru pro daňové účely.

Členské příspěvky a peněžité dary jsou použity především na přípravu, tisk a distribuci svazového časopisu Starto, administrativní a režijní výdaje výboru ČES a nákup knih do Libroserva.

 

DLT - faktoj pri finita projekto

Raporton de Klaus Schubert pri la fama traduk-projekto pere de Esperanto vi povas legi en Scienca kaj Teknika Biblioteko, sekcio: ceteraj materialoj

http://www.eventoj.hu/steb/

Výsledek hospodaření ČES za rok 2006 a rozpočet na rok 2007

 

Skutečnost 2006

Rozpočet 2007

stručný popis

řádek

příjmy

výdaje

příjmy

výdaje

členské příspěvky na běžný rok

1

38620

500

46800

 

členské příspěvky na následující rok

2

32600

4475

28000

 

mim. příspěvky členů, vč. konf.

3

41226

 

12500

 

dary

4

3000

 

12000

 

předplatné Starto bez členství

5

700

 

800

 

provize za předplatné časopisů .

6

1555

 

 

 

písemné kurzy

7

3600

 

3000

2000

prodej knih a ost. mat. z Libroserva

8

3254

 

4500

200

nákup knih do Libroserva

9

 

4388

 

3000

poštovné a balné Libroservo

10

413

331

 

 

úroky bankovní

11

262

 

300

 

konference/sjezd ČES

12

76859

61311

10000

 

UEA - provize ind. členství

13

3534

 

2800

 

UEA - kolektivní členství

14

 

3464

 

4000

UEA - náklady hl. delegátky

15

 

2335

 

2000

sekce, kroužky, fondy

16

87947

74935

4800

19000

sam. sekce, kluby, a soukr. osoby, UEA

17

88414

128151

 

 

kurzové rozdíly

18

 

256

 

 

tisk Starto (vč. platby č. 4/05 v r. 06)

19

 

36067

 

28000

poštovné a balné Starto

20

 

27020

 

27000

tvorba a distribuce Starto

21

 

4800

 

4800

jízdné a stravné

22

 

6414

 

12000

poštovné

23

 

740

 

2000

telefon a internet

24

2700

6957

 

4200

poplatky bankovní

25

 

2313

 

2300

vedení účetnictví

26

 

6000

 

 

nájemné za sklad

27

 

6658

 

 

nákup služeb - kopírování apod.

28

 

 

 

1000

režijní materiál - kancel. potřeby

29

 

427

 

1000

poplatek muzeu v České Třebové

30

 

 

 

2000

dary a reprezentace

31

 

 

 

1000

změna stavu záv. a pohled.

32

5989

7434

 

 

rozdíl na konci a na počátku (zisk)

33

 

5695

 

10000

kontrolní součet

34

390 673

390 673

125 500

125 500

Poznámka:

Případné dotazy k tabulce rád zodpoví pokladník ČES: Vratislav  Hirš,  Ruprechtov 117, 683 04 Drnovice, tel. 517 385 367, e-mail: hirs@gm.vyskov.cz.

Konference ČES 2007

se uskuteční v Poličce ve dnech 21.-23. 9. 2007. Přihláška bude v příštím čísle.


Konferencejo en Polička

Návrhy doprovodných programů. Protože se na konferenci v Českých Budějovicích 2006 osvědčil model doprovodných programů, máte mož­nost zaslat požadavky na zařa­zení svých příspěvků do letošního doprovodného programu. K dispo­zici budou opět dvě míst­nos­ti.


Požadavek musí obsahovat tyto informace:
• název příspěvku
• jméno přednášejícího
• předpokládaná délka
• plánovaný den prezentace (pátek, sobota, neděle)
• plánovaný začátek prezentace

Předpokládaná délka, plánovaný den prezentace a plánovaný začátek prezentace si vyhrazujeme po kon­zul­taci pozměnit dle potřeby. Vaše požadavky očekáváme do 15. dubna 2007 na
vanekmi@centrum.cz nebo Miroslav Vaněk, 507 44 Libošovice 104.

Miroslav Vaněk

Oficiala lanĉo de Amikumu.com!

La 18-an de februaro oni lanĉis ĉe http://www.amikumu.com novan retaron pro la Semajno de Internacia Amikeco (19-26 feb). Per Amikumu.com, vi povas facile amikumi kun aliaj esperantistoj tra la tuta mondo. Vi povas trovi proksimajn amikojn, homojn kun samaj interesoj kaj ankaŭ libere diskuti en niaj novaj babilejo kaj forumo.
En Amikumu ĉiu povas krei profilon, en kiu li aŭ ŝi prezentas sin. Vi povas aldoni, pri kio vi interesiĝas kaj alŝuti fotojn. Poste eblas en Amikumu serĉi esperantistojn, ekzemple laŭ interesoj, kaj aldoni certan personon - amikon - al via konto.
Verŝajne la plej interesa opcio en Amikumu estas la ebleco vidi ĉiujn uzantojn sur Google Maps.  Tiel oni povas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo vidante, kie kiu loĝas. Eĉ estas aparta paĝo kiu montras al vi liston de uzantoj ordigitaj laŭ proksimeco al vi, do vi povas malkovri nekonatajn esperantistojn eĉ en via urbo!
Ne ĉiam facilas ekhavi kontaktojn kun esperantistoj, ĉu en propra regiono, ĉu kun samaj interesoj. Momente ĉefe post longa aktivado ene de la movado kaj ĉefe per renkontiĝoj, eblas ekhavi internacian amikaron. Per Amikumu, vi povas pli facile inter­konatiĝi kaj plene uzi la avantaĝojn de la interreto.

laŭ ret-info

La semajnaj lingvaj seminarioj en penziono ESPERO Skokovy

okazos printempe de la 16-a ĝis la 22-a de aprilo, aŭtuna seminario okazos de la 15-a ĝis la 21-a de oktobro. Aliĝu ĉe Jindřiška Drahotová, Sadová 745, 293 01 Mladá Boleslav, telefono 326 731 845, drahotovaesperanto@seznam.cz, pli detale www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy.

 

Invito al Plasy

Esperantistoj de Pilzena klubo invitas vin al 6-a turisma renkontiĝo en urbeto Plasy (TREP), kiu okazos je la 14.-17.6.2007 en ripozloko „Máj“. La urbeto Plasy troviĝas en belega naturo, 25 km norde de Pilzeno (vidu trafikan planon). Dum ekskursoj kaj pied­promenoj vi havos denove eblecon ekkoni pluajn diversajn interesaĵojn en la regiono, kaj vespere rigardi video-projekciojn. La prezo por unu tago (3-foje manĝo kun loĝado en kelklitaj ĉambroj por anoj de ĈEA = 300,- Kč, por la ceteraj partoprenantoj = 20 eŭroj. Aliĝilojn kun adreso, naskiĝdato kaj dato de alveturo bonvolu forsendi ĝis fino de majo letere al: Václav Kaprál, poštovní schránka 11, CZ-331 51 Kaznějov aŭ rete: esperantoplzen@centrum.cz. Ĉiuj estos ĉiam bonvenaj. Ni komencas ĵaŭde 14.6. de la 14-a horo posttagmeze.

 

Esperanto-filatelo denove sukcesas

Dum la tagoj 16.-20.11.2006 okazis en la belga ĉefurbo Bruselo la tutmonda filatela ekspozicio Belgica 2006, dediĉita precipe al eksponaĵoj de junaj fila­telistoj, kio praktike signifis, ke samtempe temis pri Junulara Mond­ĉampioneco en filatelo. La ekspozicion aŭspiciis belga reĝa geedza paro. En la ekspozicia bulteno oni inter aliaj fakaj artikoloj publikigis artikolon „Mond­lingvo Esperanto“ kun akompanaj mal­no­vaj fotoj de la koncernaj filatelaĵoj (p. 113-118). Aŭtoris ĝin neesperantisto, sed eminenta kaj mondskale sukcesa kaj konata ĉeĥa filatelisto inĝ. Lumír Brendl, la nuna prezidanto de Ĉeĥa Filatela Asocio.

 

Voĉdono por la PEN-Premio

"La Verko de la Jaro 2006"

 

Ses titoloj kandidatas por la Esperanta PEN-Premio “La Verko de la Jaro 2006”, rezervita al la originala prozo eldonita en 2005-2006: “Amaro” de Sten Johansson (eld. Fonto), “Arne, la ĉefido” de Leif Nordenstorm (eld. KAVA-PECH), “Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj” de Sen Rodin (eld. FEL), “Diverskolore” de Trevor Steele (eld. Sezonoj), “La fotoalbumo” (dua volumo) de Trevor Steele (eld. IEM) kaj “Hodler en Mostar” de Spomenka Ŝtimec (eld. Edistudio). Ili ricevis la necesan subtenon de minimume tri PEN-anoj, kaj estis submetitaj al la referendumo de la abonantaro de “Literatura Foiro”. La voĉdonilo aperis en la decembra numero de revuo “Literatura Foiro”. La limdato por la voĉdono estas la 30-a de aprilo 2007. La sekretario de la premio estas Milena Makaveeva (Bulgario). Ŝi ricevos la balotilojn (poŝte kaj/aŭ rete) kaj kompilos la finan klasifikon.

laŭ NUN

Genealogio

En lasta jarmilo en Eŭropo okazadis multaj migradoj kaj ni ĉiuj estas foraj kuzoj. Tion oni povas pruvi nur parte, ĉar konserviĝis nur dokumentoj el lastaj tri jarcentoj.  Ni tre ĝojos, se ni povos enmeti en nian datenbankon pri la eŭropaj familioj, enskribojn de bohe­miaj, moraviaj kaj sileziaj esperantistoj kaj neesperantistoj. Bonvolu viziti niajn paĝojn:

Ligiloj al genealogiaj retejoj kun esperantlingva versio

http://worsten.org/famrete/niaj_retejoj.htm

Regiona genealogia esplorado:

http://worsten.org/rge/cz/rge_cz.htm

Principoj de la datenbanko

http://worsten.org/rge/pr/principaro_cs.htm Pri ĉiu distrikto en la Ĉeĥa Respubliko estas aparta paĝo, sur kiu ni listigos enskribojn de personoj, kiuj loĝas en tiu distrikto aŭ kies prauloj devenas el tiu distrikto.

 


La paĝo pri genealogio en Ĉeĥio

Serĉataj estas familioj Lazar kaj Šulák:

http://retejoj.eurogento.org/lazar/gento_lazar_cs.htm

http://retejoj.worsten.org/jans/cs.htm

La plej granda vortaro

En aprilo 2007 aperos en Hamburgo (Germanio) Granda Vortaro Germana-Esperanta [Großes Wörterbuch Deutsch -Esperanto]. Tiu vortaro enhavas pli ol 160.000 serĉvortojn kaj parolturnojn sur 1679 paĝoj grandformataj kaj do estos la plej granda Esperanto-vortaro iam aperinta en la mondo. La fama lingvo­scienca eldonejo Buske-Verlag aper­igis jam en 1999 (tuj antaŭ la UK en Berlino) la ampleksan Granda Vortaro Esperanta­-Germana (882 pp.) kaj estas rete kontaktebla pere de www.buske.de (german- aŭ anglalingve). La aŭtoro de ambaŭ vortaroj estas Prof. d-ro Erich-Dieter Krause.

 

LA POLA RADIO

PLU AŬSKULTEBLA

Malgraŭ la januara ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Radio Polonia pere de mallongaj ondoj, oni daŭre povas aŭskulti ĝin pere de interreto. Nova juna redakcia teamo nun pretigas ĉiutage dudekminutan elsendon, kiun oni povas aŭskulti ĉe

http://www.polskieradio.pl/eo/ -

En la kadro Aŭskultu oni povas tuj lanĉi la lastan elsendon; sub ĝi troviĝas Arkivo de antaŭaj elsendoj. La nova sistemo ebligas precizan kalkuladon de aŭskultantoj, tial nun des pli gravas subteni la elsendojn per aŭskultado.

ret-info

ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS

(Oificiala organo de ĈEJ, redaktita de Marek Blahuš)

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) festas du jarojn ekde la momento, kiam tri studentoj unue kunvenis por restarigi la organizitan junularan e-movadon en Ĉeĥio. La civitana asocio nun havas 71 membrojn kaj ĝia plej granda ĝisnuna atingo estas la internacia trejnseminario okazinta en Brno, pri kiu oni nun povas legi resumon en la retpaĝaro de ĈEJ.

Jarŝanĝe 5 ĈEJ-anoj ĉeestis renkont­iĝon Ago-Semajno en Pollando. En la skipo estis pluraj novuloj kaj iliajn entuziasmajn raportojn vi povas legi en la retpaĝaro. Samloke spekteblas ankaŭ nemalhavinda filmo pri la aranĝo. Aldo­ne, la 6-an de januaro Marek Blahuš reprezentis Ĉeĥion dum esperantista supren­iro sur la monton Poludnica en slovakiaj Tatroj.

Post sukcesa disvendo de 100 ekzem­pleroj de la DVD "Esperanto Elektro­nike" dum 4 monatoj, ĈEJ nun disponas per novaj 100 ekzempleroj de la dua, plibonigita eldono, kaj ofertas ĝin al aĉetemuloj. En Pasporta Servo 2007, mendebla ĉe ĈEJ, aperis du novaj junaj
gastigantoj (Dagmar C
hvátalová kaj Petr Dohnálek). Jan Urbánek kaj Marek Blahuš instruos dum la lasta februara semajnfino en seminario de SKEJ pri Vikipedio en Partizánske (Slovakio). Aktualaĵoj pri ĉeĥa junularo ĉiam troveblas en ĝia retpaĝaro ĉe http://www.esperanto.cz/cej

PASPORTA SERVO 2007 MENDEBLAS

Pasporta Servo (PS) plifaciligas inter­nacian vojaĝadon kaj trovadon de inter­kulturaj kontaktoj, ebligante al siaj mem­broj resti en la hejmoj de aliaj esperant­istoj. Ĉiujare oni kompilas liston de gastig­antoj, kiuj pretas senpage akcepti gastojn por tranoktado. La nun aperanta eldono por 2007 enhavas 1294 adresojn en 89 landoj. Necesas scipovi Esperan­ton por uzi la servon. Ĉeĥa Esperanto-Junularo organizas grupan mendon de PS 2007. Unu ekzemplero kostos ĉ. 450 Kč. Tamen por certigi ĝin necesas mendi rapide, ene de kelkaj tagoj. Interes­iĝantoj skribu al ĉej@blahus.cz

Ago-Semajno 2006

okazis inter la 26-a de decembro 2006 kaj la 2-a de januaro 2007 en urbo Nowy Sącz en Malgrandpolio, Pollando, pro­ksime de Zakopane kaj Krakovo. Ĉeestis ĝin ĉirkaŭ 180 gejunuloj el pluraj landoj de Eŭ­ropo, Ameriko kaj Azio. Inter ili estis ankaŭ grupo de kvin ĉeĥoj, membroj de Ĉeĥa Esperanto-Jun­ularo - en la grupo gvidata de Marek alvenis Mirek, Franta kaj Karol. Por tiuj tri ĝi estis la unua internacia E-renkontiĝo eks­ter­lande, aŭ, kaze de Karol, eĉ unua E-renkontiĝo entute (li komencis lerni Esperanton nur en la trajno!). En la agosemajno partoprenis ankoraŭ ĉeĥino Markéta, kiu nun loĝas kaj laboras en Pollando.

Esperantistoj el Okříšky denove sukcesaj

Sub ĉi tiu titolo informas Informilo de Okříšky 5/2006, ke la infanoj el la loka Esperanto-rondeto akiris premiojn en desegno-konkurso de la franca urbo Lunay-Vendomois pri la temo „Akvo - tero - fajro - aero“. La unuan premion gajnis Oldřich Hobza (infanĝardeno) kaj la trian premion Barbora Vostalová (8-a klaso). Pri la sukceso informas ankaŭ la civita retejo

http://www.okrisky.cz/vismo/dokumenty2.asp?u=10977&id_org=10977&id=207356.


La diplomojn transdonis direktorino de la infanĝardeno Jana Zelená kaj vic­direktorino de la elementa lernejo Mgr. Helena Štajglová. Salutis kaj kantis amikoj el la Esperanto-rondeto, gvidata de d-ino Kamila Bártlová. La laste menciitan intervjuis Horácké noviny (26. 1. 2007) kaj dediĉis al Esperanto tutan paĝon. Okříšky havas nun sian oficialan retpaĝaron ankaŭ en Esperanto.


Lančov 2007

55. jazykový tábor se uskuteční opět ve třech etapách:

1. běh 1.7.-14.7.2007 E, A, N

2. běh 15.7.-28.7.2007 E, A, Š, N, R

3. běh 29.7.- 11.8.2007 E, A, N

Kromě esperanta se vyučuje také angličtina, němčina, španělština a ruš­tina. Stravování je 5x denně, ubytování ve čtyřlůžkových chatkách. Záchody a umývárny byly rekonstruovány.

Kurzovné na esperanto je 2500 Kč (děti) a 2700 Kč (nad 15 let), u ostatních jazyků 3000 Kč (děti) a 3200 Kč (starší). Zahraniční účastníci platí 125 EUR. V ceně je stra­vování, ubytování i kurz. Slevu 200 Kč mají členové Klubu mládeže LET Lančov, další slevu 200 Kč získáte při zaplacení do 30. 4. 2007 nebo 100 Kč do 31. 5. 2007. Informace na www.set-lancov.cz, podhradska@ volny.cz (tel. 543 233 047) nebo na adrese Esperanto, 674 01 Třebíč.

Na závěr třetího běhu se uskuteční tradiční setkání bývalých táborníků se slavnostním nástupem u příležitosti jubilejního 55. tábora a seminář Jak pracovat pro esperanto v současnosti (viz str. 23).

Seminář: Jak pracovat pro esperanto v současnosti?

Dnešní svět počítačů, internetu, mobi­lů, videí a výukových programů posky­tuje naší práci nové možnosti, jiné zase vzal. Můžeme realizovat projekty, na které se minulé generace esperantistů neodvažovaly ani pomyslet, zato se vytratilo dřívější idealistické nadšení. Často si sami neuvědomujeme, co všechno dnes můžeme uskutečnit, ale ani to, jak se změnilo myšlení a postoje “vnějšího” světa, na který se snažíme zapůsobit.

Poslední týden třetí etapy letošního Lančova před tradičním setkáním bývalých táborníků chceme věnovat semináři na toto téma ve dnech 5. až 11. srpna 2007. Pět dní po čtyřech hodinách diskusí, převážně v češtině, proberou důkladně témata, kterých se naše sva­zové konference dotýkají jen letmo.

Komu leží na srdci osud esperanta, našeho svazu, našich klubů a jejich knihoven, měl by se semináře zúčastnit. Víme, že další generace esperantistů už nebudou pracovat stejným stylem jako my (klubové schůzky, nástěnky, knihov­ničky, věstníky) a musíme se důkladně zamyslet, jak v roce 120 výročí espe­ranta uchovat stoleté kulturní dědictví, tedy dosavadní práci, do budoucnosti a zajistit její pokračování. Pokud neuči­níme včas patřičné kroky, může naše kultura v dalších desetiletích skončit ve sběrných surovinách. Dnešní studenti nejsou zvyklí lámat si hlavu osudem literatury studovaného jazyka.

Týdenní pobyt vyjde na poloviční cenu za etapu, tedy na 1400 Kč.

Témata:

1) Vytvoření obrazu esperantské kultury jako části světa, do které vstoupit se vy­platí, protože nabízí zajímavé možnosti využití jazykových znalostí

2) Vytvoření systému učebních a pracov­ních nástrojů, aby zájemce mohl zvlád­nout a používat esperanto na žá­doucí úrovni k zamýšlenému účelu

3) Vedení klubových knihoven tak, aby v rámci svazu vytvořily určitý systém esperantské kultury (esperantologie a interlingvistiky) vzájemně se doplňující, který by se dal začlenit i do celostátního systému meziknihovních služeb, případ­ně právně zajistit proti likvidaci.

4) Náš podíl na vytváření celosvětových turistických informací v esperantu o re- gionech, státech, měs­tech, památkách a národních kulturách.

5) Náš podíl na vytváření esperantských informací z oblastí kultury, sportu, vědy a techniky se zaměřením zvláště na děti, mládež, studenty, seniory, tělesně posti­žené a další skupiny.

Cílem semináře je uvědomit si potřebu uvedených úkolů a ujasnit si cesty k jejich realizaci. Každý den skončí doporučením, jejichž souhrn bude zveřejněn vzávěrečné rezoluci. Účastníci se pokusí zformulovat dopo­ručení nejdříve jako jednotlivci (aby si každý uvědomil, co mu seminář přinesl), nako­nec pak jako skupina. Dostanou také úkol (vyberou si z několika možností), který se pokusí během týdne zpracovat.

Informace a přihlášky:

Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

malovec@volny.cz

 

PRI ESPERANTO INFORMI PUBLIKON KONVENAS EN TIES NACIA LINGVO

Kiam mi antaŭ du jaroj ricevis donace la libron Homo, kiu defiis Babe­lon, tuj mi decidis alvicigi ĉeĥan tradukon al la hispana, korea, litova lingvoj (kaj eble aliaj). La vivon de nia Majstro priskribis francaj verkistoj: René Centassi kaj Henri Masson. Antaŭparolon verkis Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. La libro enhavas eldirojn de diversaj famuloj, ekz. Claude Piron, Romain Rolland, Jean Rostand, Willy Brandt – kaj Umberto Eco, aŭtoro traktinta diversajn aktualajn temojn, kiu la libron rekomendas al siaj studentoj.

Tio estis „la defio“ por mi.

Kia estas la stato de la traduko ĉi momente:

La aŭtorajn rajtojn aranĝis por mi Henri Masson mem rekte de la eldonejo L´Harmattan. La lingvo-korekto estas en procedo. Neniu obstaklo staras kontraŭ la preso de la 280-paĝa libro, kaj mi esperas, ke ĝi ĝustatempe aperos kiel omaĝo de du gravaj ĉi-jaraj jubileoj: 120 jaroj de la apero de la UNUA LIBRO en 1887 el la plumo de L. L. Zamenhof, kaj 90 jaroj, de kiam la Majstro forpasis.

Karaj gesamideanoj, por ke la menciita „rememorigilo“ ne restu en stoko de mia loĝejo, mi bezonas vian helpon! Mi instigas vin ĉiujn jam nun cerbumi kaj pripensi, al kiuj „konvena personoj“, al kiuj institucioj kaj institutoj en la neesperantista medio, vi distribuos ĝin. Por prezenti la homon – HOMON – L. L. Zamenhof, kiu tiom faris por la homaro. Certe li tiun agon pli aprezus, ol ĉiujn eventualajn rememor-ceremoniojn.

La libro estos sendube efektiva mani­ero festi la „Eŭropan tagon de gepatraj lingvoj“ – ĉar Esperanto kiel samvalora partnero de naciaj lingvoj jam ekzistas en iuj landoj.

Mi dankas al miaj kunlaborantoj, kun espero je via subteno kaj helpo karaj gelegantoj

via

Jindřiška Drahotová

Sadová 745/36

CZ-293 01 Mladá Boleslav

tel.: +420/326/731845

mail: drahotovaesperanto@seznam.cz

www: www.mlboleslav.cz/esperanto

 

En bonaj ĉeĥaj librovendejoj vi povas aĉeti tradukon de la libro Ili vivis sur la Tero de geedzoj Robineau kun titolo: Osm let na cestách po naší planetě el la eldonejo Volvox Globator.

Ĉe mia adreso vi povas peti Legolibretojn II, III, IV.

 

Ordeno de Verda Plumo

 

je publikace chorvatského autora Josipa Pleadina představující na 450 espe­rantských spisovatelů, mezi kterými jsou i naši:

J. Bělohlav, S. Bubeníček, J. Cíchová, T. Čejka, J. Filip, O. Ginz, R. Hromada, E. Jelínková, S. Kamarýt, J. Karen, T. Kilian, O. Kníchal, J. Kořínek, K. Kraft, F. V. Lorenc, M. Lukáš, J. Mařík, F. Omelka, K. Píč, T. Pumpr, L. Riedl, J. Rumler, S. Schulhof, E. Seemannová, J. Šupichová, Š. Urban, E. Urba­nová, V. Váňa, Č. Vidman, V. Vinař, J. Von­droušek, J. Werner.

Cena UEA: 33 eur.

Silvestr 2006 v České Třebové

Jako každoročně, i letos pořádal esperantský klub „Amikeco“ v České Třebové 29. prosince 2006 v klubu Horbytka esperantský silvestr. Sjelo se 63 účastníků z 19 míst. Nejvzdálenější účastníci byli např. z Ústí nad Labem, Prahy či Mikulova. Pořadatelé připravili kromě pohoštění soutěže a kvízy. Celý večer moderovala Jana Křížková. Porota vybírala nejlepší scénku na téma „Naše vesnice“. Vyhrálo družstvo České Třebové se scénkou „Když jsem já sloužil“. Vítězkou kvízu ze znalosti lidových názvů se stala členka svitavského klubu Marie Minářová. Jako nejpilnější tanečník byl vyhodnocen Jirka Kosnar z Pardubic. Pořadatelé také popřáli jubilantovi Kvido Janíkovi ze Šumperka, který v lednu oslaví  60. narozeniny. Jako vždy se rozdávaly i vánoční dárky. O půlnoci se před přípitkem zpívala společně česky i esperantsky  píseň na uvítání nového roku. Zástupci kroužků informovali o svých akcích v roce 2007. Esperantský klub Litomyšl bude pořádat v březnu výstavu v městské knihovně a besedu o esperantu. Předsedkyně AEH  Pardubice Jarmila Rýznarová vyprávěla o spo­lu­práci s rozhlasovou stanicí  v Uru­guay, která vysílá do celého světa esperantské relace, kde Jarmila Rýznarová  již ně­kolikrát posluchačům vyprávěla o čes­kém esperantském hnutí a m.j. o espe­rantských silvestrech v České Třebové. Svitavský Klub přátel esperanta uspořá­dá dětský esperantský den, které­ho se mají zúčastnit i mladí esperantisté z Pol­ska. Českotřebovští esperantisté všechny pozvali na letní esperantský ples.

Koresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto

peras korespondadon inter japanaj kaj eksterlandaj korespond-dezirantoj. Se vi interesiĝas pri korespondo kun japanoj, bonvolu turni vin al Koresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, Tokio, Japanio. Bonvolu aldoni vian aĝon, sekson, profesion, interesojn kaj viajn preferojn por faciligi laboron de la servo.

 

Ĉebalta Esperantista Printempo

Filio de Pola Esperanto-Asocio en Koszalin sciigas vin, ke en la tagoj 12.-20. de junio 2007 okazos en Mielno la 29-a Ĉebalta Esperantista Printempo kun riĉa kaj varia Esperanto-programo. Vidu www.esperanto.koszalin.pl

 

Esperanto ekster Esperantujo

Estas mirige, ke en Usono, Japanio, Germanio kaj en kelkaj aliaj landoj artistoj kaj muzikbandoj elektas la nomon “Esperanto” kiel titolon de siaj albumoj, aŭ kiel nomon de la bando mem, kvankam ili ne estas esperantistoj. Ĉu temas pri modo? Ekzemple, antaŭ­nelonge fondiĝis The Esperantos - roka triopo el Bay City en Miĉigano (Usono). Vidu informon en la rubriko „novaĵoj“: http://www.esperanto.org/Ondo/

Aleksander Korĵenkov

La lasta IKF

La 18-a Internacia Kultura Festivalo kune kun la 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago okazis en urbo Ústí nad Labem, Ĉeĥio, dum la 8-a ĝis la 10-a de decembro 2006. Ĝi estis dediĉita al la centa datreveno de naskiĝo de elstaraj ĉeĥaj literaturistoj Jiří Kořínek kaj D-ro Tomáš Pumpr.

Vendrede estis bonvenigitaj la aliĝintoj (venintaj ne nur el diversaj lokoj de Ĉeĥio, sed ankaŭ el la najbara Germa­nio) kaj prezentitaj raportoj pri E-agado en la reprezentitaj E-kluboj kun ioma komuna kantado, prezentado de E-sorĉisto kaj amika babilado.

La ĉefa programo okazis sabate la 9-an de decembro. En la prelega matineo eksonis prelegoj pri ambaŭ jubileuloj. Pri Jiří Kořínek (1906-1988) parolis Prof. D-ro Vlastimil Novobilský, CSc. menciante lian tradukan kaj originalan kreadojn. Al la kvindeko da aŭskultantoj li prezentis unuhoran sonbendan inter­vjuon kun J. Kořínek, kies enhavo ne nur reliefigis la tutvivan laboron de la poeto sur la literatura kampo, sed enhavis ankaŭ interesajn aktualajn kon­siderojn pri la stato de la E-movado antaŭ pli ol dudek jaroj kaj ankaŭ profetajn vortojn koncerne estontan vojon de nia lingvo.

Sekvis prelego pri D-ro Tomáš Pumpr (1906-1972) en prezento de Jiří Patera el Prago, kompletigita de Miroslav Malo­vec el Brno (pri tradukado de Bapto).  Ili ambaŭ aprezis elstaran  rolon de Pumpr, kiu per siaj tradukoj disvastigis konon pri la ĉeĥa literaturo tra la E-mondo. Kelkaj liaj Esperanto-tradukoj fariĝis plie lingvaj pontoj, pere de kiuj estiĝis tradukoj ĉinaj, japanaj k.a.

Sabata posttagmezo estis dediĉita unue al la spirita koncerto en la loka preĝejo de Sankta Paŭlo. La ĉefa kultura programo okazis sabate vespere en la neordinare bela salono de la urba muziklernejo de Eva Randová. La artisman programon kompilis Miroslav Smyčka kaj realigis ĝin en Esperanto plejparte profesiaj kantistoj kaj mu­zi­k­istoj el Prago, Brno, Olomouc kaj Ústí nad Labem. Oni aŭskultis ekz. ariojn el „La najado“ de Dvořák, „La edziĝo de Figaro“ de Mozart, „Rigoletto“ de Verdi k.a. Prezentitaj estis ankaŭ arioj el operetoj, plie instrument-koncertoj kaj poem-deklamado.

La aktoroj rikoltis merititan aplaŭdon de la entuziasmaj spektantoj. La programo estis tiel ŝtopita, ke mankis tempo por la tradicia kolektiva kantado de kristnaskaj kantoj en traduko de J. Kořínek.

Dimanĉe la 10-an de decembro unu grupo ekskursis al monteto Ostrý, kiun poezie prikantis J. Kořínek. De ĝia pinto oni povis spekti la urbon kaj majestan fluon de la rivero Elbo fluanta al Norda maro. La alia parto de la partoprenintoj veturis trajne al la banurbo Teplice, trarigardis ĝian centron kun famaj kuracdomoj, kie iam ripozis aŭ kuracis sin ekz. J.W. Goethe, A. von Humboldt, L.van Beethoven, F. Palacký, J. Neruda kaj multaj aliaj. Ili vizitis ankaŭ gimna­zion, kiun prezentis 14-jara gimnaziano, same kiel Beŭronan kapelon, pri kies renovigo mirinde aktive zorgas la lokaj gimnazi-studentoj.

 

Jubileo de Ludmila Klegová

Depost naskiĝo de la iama membrino kaj kunfondantino de la klubo Poruba Ludmila (Lýdie) Klegová en oktobro 2006 pasis 80 jaroj. Juna ŝi esperantistiĝis kaj dum jaroj estis aktiva kaj fervora en esperantista agado. Ŝi kunfondis grupon „Junularo  Ostrava“, instruis Esperanton en Ostrava-Stará Bělá, laboris en sekretariejo de ĈEA en Praha, kaj ĝis 2005 estis prezidantino de E-klubo en Poruba. En tiu jaro ŝi esperantigis informilon pri Ostrava. De post transloĝiĝo al Místek ŝi restas honora prezidantino de la klubo en Poruba. La klubanoj el Ostrava kaj esperantistoj, kiuj ŝin konas, deziras al ŝi ĉion bonan, sanon kaj multe da sunaj tagoj kaj esprimas sincerajn dankojn pro ŝia riĉa kaj oferema laboro por Esperanto.

Milan Neuvirt

 

Linhart Rýznar 85-jara

Honora membro de ĈEA, populara amatora magiisto kaj sukcesa Ĉe-metoda instruisto festis la 5-an de novembro 2006 sian jubilean nask­iĝ­tagon. Li esperantistiĝis jam en 1937 en Liberec, post la milito li transloĝiĝis al Svitavy, kie li iniciatis fondon de la loka E-klubo kaj la samon en la najbara Polička. Post fondo de ĈEA en 1969 li laboris kiel komitatano kaj membro de la revizia kontrolgrupo.

 

Jubileo de Eli Urbanová

Honora membrino de UEA kaj ĈEA, eksa akademianino kaj ĉiam aktiva poetino festis sian vivjubileon la 8-an de februaro. Sian vivon ŝi priskribis en aŭtobiografia romano Hetajro dancas, honorita per OSIEK-premio, sed firman lokon en la Esperanta literaturo ŝi akiris per siaj poemaroj Nur tri kolorojn, El subaj fontoj, Verso kaj larmo, Vino, viroj kaj kanto, Peza vino, Rapide pasis la temp' kaj El mia buduaro. Sian unuan poemaron ŝi publikigis ĉeĥe en 1940 ankoraŭ kiel 18-jara knabino Eliška Vrzáková en sia naskiĝ-urbo Čáslav sub la pseŭdonimo Eliška Dou­bravská.

Niaj jubileantoj

La 31-an de oktobro kunvenis en  salonego de la kulturdomo Vltavská en Prago tri jubileantoj: La poeto Čestmír Vidman ĝisvivis sian 85-an naskiĝjaron. Inter la gratulantoj estis ankaŭ Marie Zýková el Pilzeno, kiu solenas la saman tagon (sed ne la saman jaron!!). Kaj la tria jubilanto estis – K.H.B. – Karel Havlíček Borovský. Jes, la granda ĵurnalisto, poeto kaj patrioto ĝuste en la sama tago naskiĝis: je la 31-a de oktobro 1821...Nia jubilanto Č.V. al lia omaĝo elkreis malgrandan volumeton de poemoj. En ĝi li esprimas sian tutvivan admiron kaj estimon al K.H.B., kaj siajn tute intimajn sentojn li esprimis en la poemo, en kiu li parolas

Al si mem

Ke strange povas datoj harmonii

evidentigas dokument´

Do vi povis en lulilo krii

post Havlíček jarojn cent

 

Granda honoro kaj omaĝo

komenci vivon kun mesaĝo

de ribelema ĵurnalist´...

 

En la esperantigo de Jaroslav Krolupper ni povas legi ankoraŭ kelkajn poemojn. Sed en la ĉeĥa originalo ili estis preskaŭ ĉiuj deklamitaj de Gabriela Vránová kaj Alfred Strejček. Tiuj famaj dekla­mistoj tiamaniere omaĝis la jubilanton same kiel la plena salono de spektantoj, inter kiuj estis multaj esperantistoj. Ĉu ne esti kortuŝitaj (kaj fieraj), kiam A. Strejček alparolis la aŭtoron:  Kara amiko, sciu, ke iu delonge nin kunligas: ĝi estis Eva Seemannová, via ami­kino, por kiu vi estis dramaturgo kaj kiu ankaŭ pro viaj verkoj faris tiun ĉi salonon plena same kiel hodiaŭ; sciu, ke ŝi ankaŭ al mi instruis Esperanton (kiun mi dumtempe forgesis), kaj ke sub ŝia gvido mi eĉ kantis kaj deklamis esperante... Ne nur ŝia filo Štěpán Sucharda, sed ni ĉiuj  sentis sinceran dankon al E.S., kiu semis bone, en fekundajn korojn de siaj aŭskultantoj, kiuj samtempe estis ĉi tagaj parto­prenantoj.

Restas aldoni, ke ĝuste en la koncerna tago aperis la „novbakita“ libro de Čestmír Vidman, kiu portas la nomon Než padne mlha docela (Antaŭ ol la nebulo falos plene). La titolo memorigas tristan realecon, ke la vidkapablo de la aŭtoro estas preskaŭ tute nebuligita, sed samtempe la legantoj trovas en la libro lian optimismon kaj sinceran „espe­rantistecon“ , kiun li proklamas ne nur surpapere. Ankaŭ li semas bonan semon kaj tial ni danku lin kaj gratulu al li!!

 

Rememore al Eva Seemannová, al ŝia morto-tago – la 21-an de januaro 1999.

Ni havis reĝinon...

la „reĝinon de scenejo“, kiu per sia arto vivigis (krom aliaj) la tri reĝinojn de ĉeĥa historio, nome: Kunhuta, Alžběta Rejčka, Eliška Přemyslovna.

En la dramaturgio de Čestmír Vidman (kaj sia propra) ŝi ludis ties rolojn sur multaj podioj; ĉeĥlingve. Sed tiun lastan – nome Eliza Premislida – ŝi opiniis tiel elstara (ŝi ja estis patrino de la reĝo Karolo la Kvara), ke ŝi revis prezenti ŝin antaŭ la publiko kiel eble plej vasta –

kaj internacia.

Tiun revon ŝi efektivigis: dum la 81-a Universala Kongreso, Prago, 1996. Sen modifo ni legu la recenzon de la plej elstara spektanto, jen...

Pri Eva Seemannová mi plurfoje aŭdis: Honora Membro de Ĉeĥa E-Asocio kaj nun ankaŭ de UEA, de jardekoj teatre aktiva – ŝi faris tro multe por listigi tion.

Do kun grandaj atendoj mi iris spekti ŝin en Mi, Eliza Premislida, reĝino ĉeĥa, dramigo de novelo pri la lasta ĉeĥa reĝino de la Premislida dinastio (1292 – 1330), historio al mi – kaj supozeble al multaj – absolute nekonata. Unuavide stranga elekto: kial mi estu emocie trafita de intrigoj de homoj el foraj tempoj, kies nurajn nomojn estis malfacile kapti kaj memori? Tamen Eva Seemannová ludis tiel konvinke ke mi plene forgesis kie mi estas. Mi vidis, vere vidis junan virinon kiu baraktas por sia dinastio, por sia infano, kiu estos la savanto de sia popolo. La aktorinon kiu jam aktivis en la 50-aj jaroj mi tute ne plu vidis. La historiajn detalojn mi plejparte forgesis – sed ŝiajn klopodojn kaj ŝiajn suferojn mi ne tiel rapide forgesos.

(Gerrit Berveling, Nederlando. Transprenite el: ESPERANTO 1084 (9), septembro 1996.

 

Postsekve al Eva Seemannová

Rememoro en la tago de ŝia morto 21.1.1999

 

Ŝi vojiris laŭ rivero

de aŭtuno ĝis somero

kaj rulŝtonojn ŝi kolektis

Ŝi kumulis ilin hejme en kartono

malantaŭe sur balkono

Ili ĉiam ŝin delektis

Je Kristnasko ŝi preparis

al la ŝtonoj ja omaĝon

Reanimon ŝi finfaris

Jen sur ĉiu ŝtono pentris ŝi vizaĝon

de koloroj buntaj

 

Ermiton ien gvidas sbiro

Princoj kaj knabinoj floraj

Princinoj kun kronetoj oraj

Ankaŭ ruzaj klaĉulinoj

Kaj kampuloj Kampulinoj

Kolosoj Nanoj Elfoj Gnomoj

Feoj kaj fantomoj

 

Ridemulo Blanka dentorondo

ridetanta al la tuta mondo

Akompanas Sanĉo Donkiĥoton

Kolombino trompas Pieroton

Kaj tubisto kun volvitaj ŝnuroj

Panoptiko Multe da figuroj

 

Al la kreintino venis la ideo

teatraĵon ludi kiel sur arkeo

Laŭ riveroj ŝi promenis

kun rulŝtonoj arlekenis

Ŝi la mondon ja komprenis

 

Čestmír Vidman

esperantigis Jaroslav Krolupper

Novaj libroj de Jiří Karen Estis trovita manuskripto de poemaro Revuloj el 1980, kies samnoma poemo en la sama jaro ricevis la 2-an premion de Belartaj Konkursoj de UEA. En 2006 estis eldonitaj du ĉeĥlingvaj libroj de korespondaĵoj de Jiří Karen el militaj jaroj, kiam li estis laborigita en Germa­nio: Dopisy z Rajchu (Leteroj el Reich) kaj Kdybych se snad nevrátil... (Se mi eble ne revenus ...). Ni ekscias, ke liaj gepatroj baldaŭ mortis kaj tial li estis eduk­ita de la geonkloj, ke li kores­pondis kun gravaj verkistoj Jiří Šotola, Zdenek Rotrekl, Jan Zahradníček kaj kun sia unua amo, poetino Věra Lhotská.

 

KALENDARO 2007

2007-03-19/31: Esperanto-ekspozicio en la urba biblioteko (iama urbodomo) en Litomyšl. En ĝia kadro okazos "Prelego pri Esperanto kun sekva diskuto" marde 2007-03-20 je 17:00. Inf.: flidr.josef@lit.cz

2007-04-13/15: Adonido (Hlaváček jarní) en Ratíškovice. Renkontiĝo de amantoj de naturo kaj bongusta vino. Inf.: melicharkova@quick.cz

2007-04-13/15: Laborseminario en Písek dediĉita al a) kreado de retpaĝoj de E-kluboj, b) tradukado de jam ekzistantaj retpaĝoj de urboj kaj aliaj memorindaĵoj en Esperanton kaj stra­tegio de ilia enretigo. Bonvenas kaj spertuloj pri komputiloj kaj E-tradukado, kaj ĉiuj seriozaj laikoj!

2007-04-14: Sabla Printempo en Písek, turisma, kultura kaj kleriga programo, paralele kun supre menciita laborseminario. Inf. por ambaŭ eventoj: pavladvorakova@tiscali.cz
■ 16.-22.4.2007 Semajna lingva seminario en pensiono Espero en Skokovy. Aliĝu ĉe Jin­dřiš­ka Drahotová, Sadová 745, 293 01 Mladá Boleslav, telefono 326 731 845, reta adreso:

drahotovaesperanto@seznam.cz, www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy

2007-05-04/06 (kun ev. plilongigo ĝis 08): Maja renkontiĝo de Katolika sekcio de ĈEA en komforte ekipita pilgrimdomo en Dub nad Moravou. Inf.: m.svacek@seznam.cz
■ 2007-05-26: Renkontiĝo de ekstendaranoj de iamaj tendaroj en Herbortice. Inf.:

m.svacek@seznam.cz

30.5.-3.6.2007: La 5-a kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handi­kapu­loj. Seč (30 km sude de Pardubice). Informoj: aeh-ikeh@volny.cz
■ 2007-06-09: Infana Esperanto-Tago en Svitavy, ekskurso al la Afrikaj trofeoj kun konkurso (kune kun polaj infanoj), inf.:
dvorakovalibuse@quick.cz
■ 2007-06-14/17: La 6-a Turisma Renkontiĝo en Plasy proksime de Plzeň (TREP).
Inf.:
esperantoplzen@centrum.cz
■ 2007-06-16: Somera Esperanto-balo en Česká Třebová. Inf.:
zn.esperanto@seznam.cz
■ 2007-06-17: Ĉeĥa-pola-slovaka Esperanto-renkontiĝo sur la pinto de la lim-monto Ĉantoria. Inf.:
suchanekj@seznam.cz

30.6.-6.7.2007: Ekoturisma renkontiĝo por pied-turistoj kaj biciklantoj. Radošov apud Karlovy Vary, Informoj: chrdle@kava-pech.cz
■ 1.7.-28.7.2007 Du etapoj de SET Lančov

2007-07-29/08-11  - La 3-a etapo de Lančov (Esperanto, angla, germana). En la dua semajno de la tria etapo okazos seminario pri laboro por Esperanto en la nuntempaj kondiĉoj kaj fine de la tria etapo la ekstendaranoj kaj amikoj de la tendaro festos la 55-an jubilean tendaron. Ĝustatempa aliĝo donas rabatojn. Pli da informoj kaj aliĝiloj ĉe http://www.set-lancov.cz/ aŭ ĉe podhradska@volny.cz

29.7-14.8.2007: Komuna flugo al la 92-a Universala Kongreso al Jokohamo (Japanio). Informoj: chrdle@kava-pech.cz
■ 2007-07-21/28: Atentu: la komuna bus­voja­ĝo el Olomouc al la 18-a Ekumena Kongreso (60-a IKUE, 57-a KELI) kune kun la 8-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro. Pelplin (PL), pri kiu ni informis pasintnumere NE OKAZOS pro malgranda nombro de aliĝintoj. Oni veturos komune, sed trajne. Inf.:
m.svacek@seznam.cz

12.-16.9.2007: Konferenco de IKEK (Inter­nacia Kolektivo de Esperantistoj-Komu­nistoj), Dobřichovice, inf.: dieter.rooke@tiscali.ch

21.-23.9.2007 Konferenco de ĈEA (Polička) Inf.: podhradska@volny.cz
■ 24-30.9.2007: Internacia Paroliga Semajno (InPaSem), kurso de Esperanto por komencin­toj kaj lingva seminario por jamaj parolantoj, Dobřichovice. Informoj:
chrdle@kava-pech.cz
■ 7.10.2007 Renkontiĝo en Svitavy

15.-21.10.2007 Semajna lingva seminario en pensiono Espero en Skokovy. Aliĝu ĉe Jin­dřiš­ka Drahotová, Sadová 745, 293 01 Mladá Boleslav, telefono 326 731 845, reta adreso:

drahotovaesperanto@seznam.cz, www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy

Kaj jam notu por la jaro 2008:  2008-11-07/09: KAEST 2008 (Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobři­chovice. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

Forpasis granda kuracisto

D-ro Yamazoe Saburoo, honora membro de UEA, aŭtoro de Angla-Esperanta Medicina Terminaro kaj Esperanta-Angla Medicina Terminaro, forpasis la 15-an de januaro 2007 en la aĝo de 98 jaroj.

 

Hledáme: Časopis českých esperantistů (Bohema Revuo Esperantista) 1907-1914, Český Esperantista (Bohema Esperantisto) 1902-1911 - i jednotlivá čísla - nabídněte redakci Starta.