STARTO 3 / 1999 (188)

Marie Bartovská

Disvastigi Esperanton

Mi legis: "Sen instruado ni ne povas disvastigi Esperanton.”

Jes, tio estas vero, sed unue ni devas havi homojn, kiuj ĝin volas lerni. Kaj tiuj "dank'” al Usona mono estas tre malmultaj.

Unue interpretistoj ricevas altajn sumojn kaj tial ili disvastigas terurajn kalumniojn pri Esperanto. Usono dissendas bone salajratajn instruistojn de la angla tra la tuta mondo.

Kaj ni? Kaŭras kaj atendas miraklojn, kiujn por ni faros la bona Dio. Kiel ni povas atendi lernantojn, se la homoj ĝenerale nenion scias pri Esperanto kaj se, do nur kalumniojn? Ni devas ĝuste, vere kaj serioze informi la mondon. Ebloj estas multaj kaj ankaŭ nepostulantaj grandajn sumojn. Neniam utilas tre grandlitera vorto Esperanto, unue oni devas koni la enhavon, kiel oni konas guston de Coca-cola, k.s.

Jen mi trovis naŭ manierojn, kiel oni povas la publikon informi: Ĉiu certe povas inter ili trovi "la sian", por taŭga medio kaj taŭga momento.

1. Tre grava estas la dumkongresa invito de eminentuloj, ĉar se ili konos la veron, ili influos la ceterajn.

2. Oni ree eldonu grandkvante la etajn "ŝlosilojn", kiel nun faris Nederlando. Ĝi estus malmultekosta, do oni povas ĉiam kunporti provizeton, por en taŭga situacio donaci.

3. Grandkvante oni presu bonajn flugfolietojn. Tiujn oni ne ŝovadu en la domajn korespondaĵkestojn, ĉar de tie la reklamoj iras nelegitaj rekte en forfalaĵojn. Oni gajnu ekzemple kelkajn "gesinjorojn gebubojn", kiuj ilin kontraŭ malgranda rekompenco (maĉgumo k.s.) disdonas antaŭ sportejoj, grandvendejoj, preĝejoj aŭ simile rekte en la manojn. Certe multaj finiĝos en paperkorboj, sed ne ĉiuj.

4. Kelkaj radiostacioj elsendas gratulojn (en Ĉeĥio radio Ostrava, katolika Proglas). Tiujn oni povas eluzi ĉe vivjubileoj de konatuloj kun mencio "gratulas E.-klubo", "li longe povu ankoraŭ ĝoji pri siaj E.-amikoj", memkomprene ne en Esperanto, sed en nacia lingvo.

5. Ĉiu estas fakul(et)o en sia laboro, do li klopodu dece penetreti en kunsidojn, festojn de siaj samfakuloj. Oni ne hontu pri Esperanto.

6. Sen penetro de Esperanto en sciencon kaj teĥnikon ne povas ĝi venki. Por tio ni bezonas riĉan fakan literaturon. Ĉiu laŭ sia povo traduku aŭ verku, entute okupu sin per Esperanto en sia fako. Vere oni ne povas eldonadi nevendeblajn librojn, sed ili povas ekzisti sur komputilaj disketoj. Ilian ekziston oni vaste diskonigu kaj kiu ajn interesato povos la tekston baldaŭ ricevi. Kaj la listegon de tiuj verkoj ekkonu la vasta publiko.

7. En E.-gazetoj, precipe en Monato aperas multaj interesaj informoj. Utilas ilin traduki kaj sendi al nacilingvaj gazetoj kun la postulo de mencio de la fonto. Se la tradukoj ne aperas, almenaŭ en la redaktejo oni devis ilin legi. La tradukojn ne faru nur destinita persono, sed kiu ajn bonvolulo laŭ propra decido.

8. Ekzistas obĵeto, ke oni ne renkontas esperantistojn surstrate. Oni renkontas ilin, sed ne scias pri tio. La etaj, ofte "pulaj" insignoj ne diras sufiĉe klare tion, kaj la grandaj "teleroj" estas malbelgustaj, kaj ankaŭ ili ne estas informaj. Okazis al mia (bongusta) insigno: unu junulo "flustris" al alia: "Tia maljuna sinjorino kaj ŝi havas intereson pri futbalo." Nome la futbal-klubo Slavia havas similan insignon. Ankaŭ esperantistoj malfacile atentigas sin reciproke, precipe rapidantaj miopuloj. Samideano V. S. estis ŝipisto inter Prago kaj Hamburgo. Foje li en Hamburgo demandis germane policiston, kie li iru por trovi certan lokon. Ricevinte la informon, li mense koncentrita pri la direkto erare dankis en Esperanto, kaj iris. Post momento lin kaptis la policisto. (Kion mi faris malbonan?) "Mi estas ankaŭ esperantisto," diris la policisto kaj invitis lin en la klubon. Tiun s-o S. ĉiufoje vizitis, kiam li alveturis en Hamburgon, ĝis tion al li la komunistaj estroj "traŝiris". Poste li ne plu povis en Hamburgon veturi; nur sur limon GDR-Germanio okcidenta. Tamen "erari" oni povas ankaŭ intence.

9. En trajna koridoro antaŭ elvagoniĝo mi atentigis (ĉeĥe) sinjoron same atendantan: Ĉu vi scias, ke sur via zonmonujo estas brodita esperantista vorto »Saluton«?" "Jes, mi veturas kun la edzino al kongreso en Montpelieron." Nun estas modo havi sur la vestaĵoj plej diversajn surskribojn, pri kiuj la posedantoj dube scias, kion ili signifas. Tion povas uzi esperantistoj por pli facile trovi sin. Sen la vorto "Esperanto". Oni povus tiel pentri ekz. antaŭe "Saluton", "bonan tagon", "Dio benu", "Kiel vi fartas?", malantaŭe "Revidon!", "ĝis revido", "adiaŭ", "Fartu bone" kaj sim. Se ne eblas pentrita, eblas brodita, diversloke, diversgrande.

Elektu vian manieron kaj elpensu pluajn; nur informu, informu, agu, agu, agu, dece, dece, dece!

12-a Internacia Kultura Festivalo

en Ústí nad Labem de la 1-a ĝis la 3-a de oktobro 1999

dediĉota jam tradicie al la rememoro de ĉeĥaj esperantistaj verkistoj Jiří Kořínek kaj d-ro Tomáš Pumpr okaze de ilia 93-a naskiĝdatreveno kaj ĉijare speciale ankaŭ al la januare forpasinta Eva Seemannová.

Esperanto-klubo en Ústí nad Labem invitas vin al jena

FESTIVALA PROGRAMO:

Vendrede - la 1-an de oktobro

18.00 - Interkona vespero

Sabate - la 2an de oktobro

9.30 Prelega kaj diskuta matineo el kultura sfero kaj el historio de E-movado

14.00 Sanktvenceslaa ekumena vigilio sub la devizo "Interkonfesia toleremo"

17.30 Kultura programo - muzika, kanta kaj deklama - dediĉota al Jiří Kořínek, Tomáš Pumpr kaj Eva Semannová (sed ne ekskluzive de iliaj verkoj)

Dimanĉe - la 3-an de oktobro

8.17 pertrajna ekskurso al banurbo Bílina (30 km okcidente de Ústí)

Reveno al Ústí inter la 14-a kaj 16-a horo.

Aliĝojn akceptas: Marie Moučková, Koštov 110, CZ-400 04, Ĉeĥa Respubliko, tel. 047/5620740

 

 

Okaze de sia 90-jariĝo EK Prostějov eldonis poŝtkarton kaj glumarkojn

EK PROSTĚJOV JUBILEIS

La 7-an de februaro 1909 estis fondita Klubo Esperantista en Prostějov. Omaĝe al ĝia 90-jariĝo okazis la 22-an de majo 1999 en Prostějov renkontiĝo de 60 esp-istoj el 15 lokoj inkluzive de pola Gliwice (lokaj skoltoj deĵoris en la stacidomo). Antaŭtagmeze en la strato Jungmannova, rande de parko, estis solene inaŭgurita memortabulo al la 90-jara datreveno de la klubo, kun ĉeesto de vicurbestrino Božena Sekaninová, ĈEA-prezidanto Vl. Kočvara, PEA-prezidanto Stanislav Mandrak, kluba prezidanto Jaroslav Liška kaj loka ĵurnalisto. Posttagmeze sekvis vizito de urbodomo (trarigardo de interieroj, enskribo en memorlibron) kaj de kastelo kun E-ekspozicio (fondaj dokumentoj de la klubo, libroj, gazetoj, korespondaĵoj, poŝtmarkoj, glumarkoj, bondeziroj el 30 landoj de la mondo). Dancvespero kun 170 tombolaj premioj fermis la aranĝon. La klubo eldonis novajn bildkarton kaj du glumarkojn (ĉio sume por 20 Kč).

Nova komitato de blinduloj

La 10-an de aprilo 1999 kunvenis en Prago ĉ. 30 membroj de nia blindula sekcio. La sekcio eldonis en Brajla skribo Esperantan-ĉeĥan vortaron kaj lernolibron de Kilian kaj daŭrigas la gazetojn Aŭroro kaj Esperanta Ligilo. Estis elektita nova komitato: Jelínek Jiří, Karaš Tadeusz, Příborský Jan, Vychodil Jiří. Ĉar J. Vychodil pro sankaŭzoj ne plu povas prezidi la sekcion, kiel nova sekciestro estis elektita Jan Příborský (1947), eksdirektoro de Tyfloservis en Olomouc, nun emerita. (jv)

6-a renkontiĝo de "MALJUNULARO”

29.5.1999 en Ostrava

EK Ostrava-Vítkovice kunigis fortojn por kunvoki renkontiĝon de iama junularo de kvindekaj jaroj, kiam ĝi estis ekstreme aktiva. Alveturis pli ol 30 gepartoprenantoj. Vivo disĵetis nin en tutan respublikon, do estis disdonita premioj al Inĝ. Jan Werner el Brno, kaj Lud. Chytil el Přerov, ĉar ili alveturis el plej malproksimaj lokoj. Ni eksciis novaĵojn el ĈEA kaj poste ĉiu rakontis pri sia vivo kaj esperantistiĝo. Bona manĝo kaj ofta tosto per brila barela vino levis humoron kaj de poezio ni transiris al kantoj, kiuj estis tiutempe plej ŝatataj. Eĉ ni sukcesis rememori je eldonado de junularaj cirkuleroj "Tagiĝo”, kaj "Junularo agu”, eldono de "Kantaro” kaj unuaktaj teatraĵoj, kiuj estis de ni prezentataj ankaŭ en aliaj kluboj.

Al EK Ostrava-Poruba aliĝis 5 novaj membroj el maljunularo, kiuj per tio volas subteni aktivecon de klubo kaj fini propran pasivecon. Al romantika etoso kontribuis Karel Vala, kiu transdonis al ni saluton de esperantistoj el Kanado, de kie li antaŭ kelkaj tagoj revenis post duonjara restado ĉe sia malgranda grupeto en la proksima vinĝardeno VINBONA, kiun gvidas esperantistino Jarka Pastrňáková-Wiatrová. Ĉe gustumado de 11 vinspecoj ni kaptis ideon kaj planis aŭtune organizi vinan renkontiĝon. Certe ni organizos venontjare 7-an renkontiĝon de "MALJUNULARO”, ĉar ĝi helpis al plivigligo de Esperanto-movado.

Drahomír Kočvara

Nia membro Karel Vala, kiu jam duan fojon gastis ĉe esperantistoj en Kanado, rakontas pri brilaj travivaĵoj. En la manoj li havas ladujon kun acera siropo, kiu estas uzata por dolĉigi manĝaĵojn. En kroniko estas videblaj leteroj, kiujn li sendadis al EK Ostrava-Vítkovice.

Printempa renkontiĝo de FS ĈEA

Sudmoravia urbo Valtice gastigis en la tagoj 9.-11-a de aprilo 1999 Printempan Konferencon de la Ĉeĥa LA de IFEF. Jam vendrede antaŭtagmeze oni aranĝis publikan prelegon kun temo "Kio estas Esperanto", kiun laŭ invito partoprenis preskaŭ 150 gestudentoj de mezlernejoj el Břeclav kaj Valtice. Post la populariga prelego fare de prof. Zdeněk Polák sekvis vigla diskutado pri nia lingvo, rezulto de kiu surloke aliĝis kelkaj interesemuloj por studi la lingvon.

Dum posttagmeza kaj vespera laborkunsido Jindřich Tomíšek raportis pri la lastjara agado kaj sukcesoj atingitaj en Esperantujo kaj detale interkonatigis kun Kampanjo 2000 kaj Laborplano de IFEF 1998-2000. Sabata antaŭtagmeza prelegserio enhavis prelegon de J. Tomíšek "Kiel oni preparas trajn-unuojn por venonta jarcento” kaj informojn pri lastatempa aktivado de Ĉeĥaj Fervojoj ČD, pri ilia membriĝo en organizaĵo Transeŭropaj Fervojoj, pri Misio de UIC Oriento-Okcidento kunsidinta en Prago, pri kontakto inter ČD kaj ÖBB pri vasta kunlaboro sur kampo de profitodonaj tranzittransportoj, pri la nova eksprestrajna kunligo inter Prago kaj Brno nomata Brněnský drak ktp. Sabata posttagmeza ekskurso gvidis nin per trajno al urbo Znojmo, kie akceptis nin la staciestro Josef Steinmetz. Poste sekvis trarigardo de la stacio kaj fervoja viadukto tra historia parto de la urbo. Rezulto de la traktado kun la staciestro estis senpaga disponigo de la sufiĉe granda montrokesto en la stacidomo Znojmo, kie loka E-klubo informos la vojaĝantojn pri niaj lingvo kaj movado.

Vespera vizito de la vinkelo de MUDr. Macháček kun vingustumado, kantado kaj babilado kontentigis, eĉ sanigis, ja onidire alkoholo prenata el la mano de la kuracisto estas sanigilo. Same kontentiga estis dimanĉa antaŭtagmeza ekskurso tra la urbo Valtice. Post la komuna tagmanĝo finiĝis la bonsukcesa aranĝo, kiun krom dek eksterlandaj kolegoj el Aŭstrio kaj Nederlando kiel honora gasto partoprenis ankaŭ reprezentanto de ĜD ČD kaj LA de FISAC PhDr. Anna Abelovská. Plua pruvo, ke niaj fervojistaj esperantistoj iras ĝustan vojon.

Jindřich Tomíšek

EK Náchod informas

Kunvenoj okazas ĉiun duan lundon en monato je 14.30 h ĉe s-ino Jiřina Nováková, Běloveská 1591. Koresponda adreso: František Molík, Zákoutí 269, 547 01 Náchod - Nový Svět, tel. 0441 / 420 669.

Esperantaj tagoj en Svitavy

Sabate la 24-an de aprilo 1999 la klubo "Amikoj de Esperanto" en Svitavy aranĝis tradician renkontiĝon (venis 27 esperantistoj el 9 rondetoj). En antaŭtagmezaj horoj ni vizitis ekspozicion de ilustraĵoj kaj desegnaĵoj de Jiří Suchý en la urba muzeo kaj ekspozicion de bier-industria historio. Posttagmeze ni vidis filmojn pri UK en Montpeliero kaj pri vojaĝo tra Alasko, kiun efektivigis Kvido Janík el Šumperk.

Monaton poste, sabate la 22-an de majo 1999, la junaj samideanoj el Svitavy organizis infanan regionan renkonton, kiun partoprenis 20 geknaboj en aĝo 6-16 jaroj el Brandýs nad Orlicí, Česká Třebová, Opatovec kaj Svitavy. Post trarigardo de lignoskulptaĵoj de Alois Petrus transiris la infanoj al la VI-a elementa lernejo, kie ili admiris la lernejklubon, katenitaj de komputiloj kun libera alireblo al Internet. En bela lerneja medio ili poste kantis, konkursis pri sukeraĵoj kaj ludis teatraĵon en Esperanto. Antaŭ la forveturo ĉiu ricevis donaceton.

Klubo Amikoj de Esperanto Svitavy

Infana vizito al Ratíškovice

Infanoj de rondeto AMIKECO el Česká Třebová veturis ĵaŭde la 10-an de junio 1999 al Ratíškovice, kie ilin s-ino Melichárková loĝigis en familioj de lokaj infanoj. Vendrede en lernejo ambaŭ grupoj kantis, prezentis fabelojn, rakontis pri eksterlandaj vizitoj. S-ino Vyšinková el Vacenovice montris al ili fabrikadon de marcipanaj figuretoj. Vesperon finis tendarfajro ĉe fiŝlago. Sabate ĉiuj komune vizitis kastelon en Milotice.

Z. Novotná

Esperantista hund-amikaro

Kiel amikino de Esperanto kaj de hundoj, plej fidelaj helpantoj de homoj, precipe de la maljunaj kaj blindaj, mi intencas fondi societon "Esperantista hund-amikaero (EHA)", kie dresantoj de hundoj povus interŝanĝi spertojn, konsilojn, instigojn, fotokonkursojn kaj ekspoziciojn. Valorigu vian vivon! Skribu al: Pavla Zemanová, U starého mlýna 18/16, 104 00 Praha 15 - Uhřiněves, tel. (02) 6771 2264.

Artikoloj en la ĉeĥa gazetaro

En Květy 22/1999 aperis artikolo de PhDr. Helena Vostradovská "Esperanto jazykem EU?" (Ĉu Esperanto lingvo de EU?), Mladá fronta DNES alportis la 22.6.1999 leteron de Jindra Drahotová "Saluton, Ervín!" kaj Lidové noviny la 25.6.1999 publikigis redakcian artikolon surbaze de interparolo kun Petro Chrdle "Esperantisté věří, že jazyk v konkurenci obstojí" (Esperantistoj kredas, ke la lingvo sukcesos en konkurenco)

JUBILEANTOJ

80

KRAMARIČOVÁ Antonie, Praha 8

MLČÁK Antonín, Štíty

MOHAPL Vladimír JUDr., Olomouc

SMETANKA František, Smolotely

75

ARNOŠTOVÁ Marie, Prostějov

BUBENÍKOVÁ Jiřina, Olomouc

ČERNUŠKOVÁ Dana, Hranice

FRANCOVÁ Marie, Pardubice

FRANCOVÁ Mária, Pardubice

MAREK Josef, Rádlo

STÍNIL Radmil, Semily

SUCHÁ Ludmila, Jablonec n.N.

ŠPRINCOVÁ Stanislava doc. JUDr., Olomouc

VOBRÁTILKOVÁ Dagmar, Praha 7

VONDRÁKOVÁ Jiřina, Přerov

ZEMČÍK Miloslav, Havířov-Město

70

CHYTIL Ludvík, Přerov-Lověšice

ČIPEROVÁ Marie Dr., Hradec Králové

DOLEŽELOVÁ Bohumila, Olomouc

FRÝBERT František, Brno

KUZNÍK Jaroslav Ing., Opava

LITÍK Jan, Teplice

LUNGA Miroslav, Vlkoš u Kyjova

MOTYČKA František, Letohrad

RYTÍŘ František MVDr., Tábor

ZUBOVÁ Blanka prom.ped., Lysá n./Labem

60

BERANOVÁ Milena, Volary

FILIP Josef, Chropyně

JURÁŇ Alois, Olomouc-Nové Sady

KOČVAROVÁ Ingrid, Opava 5

PODHRADSKÁ Věra, Brno

TURKOVÁ Margit Ing., Obořiště

50

DVOŘÁČEK Jiří, Hranice

FALTÝNEK Emil, Předměřice nad Labem

HLOUŠEK Josef Ing., Hradec Králové

KÁŇOVÁ Olga, Hranice

KOLONIČNÁ Věra Ing., Frýdek-Místek

KŘIVSKÝ Jiří JUDr.Ing., Opava

MARTÍNEK Jiří, Zlín

RADOVÁ Alena, Přerov

SMĚLÁ Věra, Prostějov

VOTOČEK Karel Ing., Štětí

ZIMOVÁ Ludmila, Liberec

 

80-jariĝo de JUDr. Vladimír Mohapl

Okaze de la 80-jariĝo de nia prezidanto JUDr. Vl. Mohapl (nask. 8.8.1919), honora membro de ĈEA, ni deziras al li sincere multe da sano kaj bonhumoro, dankante pro lia multjara laboro, kiun li dediĉis al Esperanto en Olomouc, en tempoj bonaj kaj malbonaj.

Membroj de E-klubo Olomouc

 

 

 

OMAĜE AL EVA SEEMANNOVÁ

8.5.1999 okazis kunveno de polaj kaj ĉeĥaj esperantistoj en la pola Cieszyn dediĉita al la fama ĉeĥa aktorino Eva Seemannová, kiu nunjare forpasis. Ĉefan prelegon prezentis prof. Scurek, kiu estis ŝia korespondamiko - kaj malkovris por ni nekonatajn faktojn pri ŝia itala deveno kaj riĉega artisma agado. La aranĝon en "DOM NARODOWY” partoprenis 30 personoj. Post kunveno, kie estis deklamitaj kelkaj poemoj de E. Seemannová, kaj post koncerto fortepiana, oni diskutis pri aktualaĵoj en E-movado.

-dk-

DUA AZIA KONGRESO

DE ESPERANTO

okazos de la 22-a ĝis 25-a de aŭgusto 1999 en la vjetnama Hanojo kun ĉeftemo "Kunlaboro por Paco, Stabileco kaj Disvolvo.” Subteme oni traktos pri kunlaboro de E-asocioj en Azio kaj pri disvastigo de Esperanto inter junularo.

 

ESPERANTISTO SLOVAKA

reaperis!

Fine de junio 1999 aperis la unua ĉijara numero de Esperantisto Slovaka sub nova redaktorino Lucia Fedorová kaj nova redakta konsilantaro (Ján Vajs, Mária Tomašovičová, Magda Šaturová, Eva Brezániová, Eva Flašíková). Enhavo estas same riĉa kiel antaŭe sub redakto de Stano Marĉek. Nun ni povas legi: Ni komencas denove, El la gvidlibro de SKEF, IKUE, Konsultiĝo, Ĉu ni estas toleremaj?, 84-a UK en Germanio, SKEF ĉijare organizis, Kion pensas vi?, Fervojista angulo, Kalendaro de SKEF por 1999, Diversaĵoj, Esperantlingvaj ĉiĉeronfolioj, Ridu, ridu ridetu, Por ripozo, krucvortenigmo. La abonprezo por slovakoj estas 100 Sk, adreso de la redakcio: Esperanto - ES. P.O. Box

B-152, 01241 Žilina, ret-poŝto: redakcio@esperantisto.sk

juraj.gondzur@urap.sk

Rerigarde al la 51-a IFK

en Le Mans

La franca urbo Le Mans gastigis la 51-an Kongreson IFEF (8.-15.5.1999) kun 285 personoj el 21 landoj.

La ĉefa kongresa prelego temis pri "La Fervojo kaj la Entrepreno-Komitatoj", krome oni prezentis dekon da aliaj fakprelegoj. Aperis ankaŭ la 8-a numero de Fervojfakaj kajeroj kaj IFEF - Historio, Kompletiga Suplemento pri la jaroj 1984-1999 (de J. Giessner).

Apud ekskursoj (ekz. fervojista muzeo en Connerré, kasteloj Grésillon kaj Le Lude, potfarejo en Malicorne, abat-monaĥejo de Solesmes, subteraj vinkeloj Bouvet-Ladubay) ravis ekumena diservo, akcepto ĉe la urbestro, teatraĵo, folklora dancgrupo, koncerto de parad-orkestro, balo, video de M. kaj B. Robineau pri ilia 8-jara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, filatela ekspozicio "Esperanto - retrovita ŝlosilo de la Babelturo".

La 52-a IFEF-kongreso okazos en Budapeŝto kaj 53-a en Ĉeĥio.

Jindřich Tomíšek

Majo de K. H. Mácha

en nova traduko de J. Rumler

 

Du jarojn post eldono de Majo de Karel Hynek Mácha en traduko de Tomáš Pumpr aperas traduko nova el la plumo de poeto Josef Rumler, kiu spite al grava malsano entreprenis la malfacilan taskon por apliki al la ĉefverko de la ĉeĥa literaturo sian interpretan metodon. Tiu tre diferencas de la metodo de Pumpr, kiel li mem klarigas en la postparolo.

Pumpr klopodis konservi la eksteran formon de la versoj, kio rezultigis 683 apostrofojn; la apostrofita poezio impresas kvazaŭ alia lingvo ol la neapostrofita prozo, la metaforoj de Mácha estas ofte hakitaj.

Rumler koncentriĝas al la interna emociemo de la traduko. Ĉar Esperantaj vortoj estas pli longaj ol la ĉeĥaj, la versoj en la traduko de Rumler havas pli multe da silaboj ol la originalo, sed evitas apostrofadon (krom la artikolo) kaj konservas preskaŭ laŭvorte la originajn metaforojn, tamen respektante la rimojn. La verko aperas spegule kun la ĉeĥa originalo maldektre.

En naciaj lingvoj estas normale, ke la ĉefverkoj de fremdaj literaturoj, precipe la poeziaj, estas ĉiam denove atakataj de tradukistoj. Fakte ne ekzistas tradukoj, sed nur interpretoj de la originalo, ĉar la interpretanto disponas pri diferenca esprimilo, ol kian uzis la aŭtoro. Kvazaŭ oni devus fari kopion de marmora statuo ne posedante marmoron, sed nur lignon, bronzon aŭ farbojn. Tial neniu traduko estas definitiva, neniu kaptis ĉiujn kvalitojn de la originalo, kaj novaj interpretistoj volas prilumi la verkon el alia flanko.

Ni komparu la komencojn de ambaŭ tradukoj:

Unua maja postvesper',

vespera maj', la amsezon' ...

Aromis pinarbar-ozon',

al amo logis turta kver'.

Silenta musk' pri am' susuris,

amĝemojn flustris arb' floranta,

al roz' per am' bonodoranta

la najtingalo amon ĵuris.

(Pumpr)

Estis tarda vespero - la unua majo -

vespera majo - por amo estis sezono.

Al la amo alvokis de la turto sono,

kie la pina aromis arbaro.

Pri amo flustris la musko softmola;

la arbo floranta amtriste mensogis,

pro amo la rozon la najtingalo logis,

el rozo eliĝis suspiro amodora.

(Rumler)

Ankoraŭ ni povus kompari la faman alparolon de prizonulo al steloj:

"Vi, kiuj fluge al senlimo iras,

la Teron per misteraj brakoj premas,

vi steloj likviĝintaj, vi ombroj de l' lazur',

funebraj gastoj, kiuj ploras nur

kaj tiel mute vin ellarmi emas ...,

vin mi elektis kiel kurieron.

Kie vi pasos dum la aervado,

aŭ fine trovos limon de l' migrado,

ĉie salutu sur la voj' la Teron.

Aĥ, Teron belan, Teron plej amatan,

lulilon, tombon kaj patrinon karan,

patrujon solan, heredaĵon fatan,

la Teron vastan, Teron senkomparan ...

Kaj se vi vidos, kie roko kaŝas

sur bord' knabinon en plorad' amara ...”

(Pumpr)

"Vi, kiuj per la ampleksa kuro fluge vin ŝovas,

kvazaŭ per brako mistera la teron

ĉirkaŭprenantaj,

vi steloj solviĝintaj, ombroj de blua ĉielo,

vi funebrantoj sen iu ajna espero

en softajn larmojn totale degelantaj,

vin mi elektis perantoj de tuta mia afero.

Tra kie ajn vi en longa lontana kuro blovas,

eĉ tie, kie vi vian celan bordon fintrovos,

tie dum via migrado salutu vi la teron.

Aĥ teron belan, teron tre amatan,

lulilon, tombon kaj patrinon mian,

patrion solan ŝatatan, eĉ herede al mi donitan,

vastan ĉi teron, la teron unikan! -

Kaj kie dum via kuro la roko sin etendas,

ĉe bordo de la lago - tie knabinon plorintan-”

(Rumler)

En la ĉeĥa ni havas plurajn tradukojn de Hamleto (Jungmann, Sládek, Saudek, Urbánek k.a.) kaj eĉ 16 tradukojn de Korvo de E. A. Poe (Vrchlický, Mužík, Nezval, Taufer, Babler, Kadlec, Bejblík k.a.). Ankaŭ en Esperanto ekzistas kelkaj verkoj en pluraj tradukoj, tamen kutime oni prijuĝas la tradukojn nur el la gramatika vidpunkto (klara stilo sen eraroj kaj sen naciismoj, sprite tradukitaj frazeologiaj esprimoj), sed malofte oni okupiĝas pri vere artismaj kaj filozofiaj problemoj de tradukado. Esperanto kiel lingvo jam adoleskanta bezonas ankaŭ pli maturan literaturan koncepton ol en la infana tempo de komenciĝantaj literaturaj eksperimentoj. La novan tradukon de Majo ni bonvenigu kiel kontribuon al nia interpreta arto.

Miroslav Malovec

Eli Urbanová

INTERMEZO

Aŭtoro ĝojas. Manuskripton,

en kiu li aplikis iktojn,

ne malbonigos elizioj.

Translati ĉeĥan poezion

en esperanton strebis pluraj.

Nul gloro ... Provoj ununuraj ...

Li spontanee tion faris,

subite sur genuojn falis ...

Li emocia ... Li groteska ...

Min tiu hom' konfuzis preskaŭ!

Sed jam finiĝis intermezo

kaj li sin levis iom peze ...

Ankoraŭfoje manuskripto,

en kiu li aplikis iktojn.

Ĝi komparebla kun muziko.

Jen Rumler, lia poetiko.

Laŭ li ne gravas silabnombro.

Traduk' de MAJO estos bombo!

Rimarko de la redaktoro:

elizio = forigo de o-finaĵo per apostrofo

ikto = melodia akcento en poezio

translati = transigi, reverki (pli ol nur traduki)

 

Eli Urbanová

Mi legis

Fadenojn de l' amo

de Gerrit Berveling

En Fonto n-ro 181 komencas Ulrich Becker la recenzon pri mia aŭtobiografio Hetajro dancas jene: "Uf! Nekredeble! Ĉu tio eblas en Esperanto? Ĉu la movado tion eltenos? Io tia ne ekzistas ĉe ni, kaj en kelkaj naciaj literaturoj tiaj libroj kapablas abrupte haltigi promesplenajn karierojn kaj kaŭzi politikajn krizojn.”

Precize samajn demandojn sugestas al mi Fadenoj de l' amo. Jen verkon ne men aŭdaca! Kvankam diametre diferenca! Kia kuraĝo de la aŭtoro tiel aperte konfesi sian geecon! Jes, ĝuste tion mi aprecas pleje. Cetere mi legis lian Tri 'stas tro, do por mi persone nenia novaĵo. . .

Permesu etan deflankiĝon. Etan ekskurson al Londono ... Gaston prefere tuj konfidencis al mi. Knabino, kiun li amas, restadas tiutempe en Usono. Hieraŭ li ricevis de ŝi leteron. Ŝi proponas al li disiron ... - Disiro! Absurdaĵo! Mi eltiris el la mansako du parojn da orelringoj. - Bohema biĵuterio estas postulata, ili plaĉos al ŝi ... Nur pli poste mi eksciis, ke la amo de Gaston nomiĝas Filipo ... Bone, en ordo! Por mi tolerema ne gravas, ke li estas geo ...

Fadenoj de l' amo. Jam la antaŭparolo de Aldo de' Giorgi kaptis min. Nu, kompetentulo! Tiun vesperon mi plene ignoris la televidon kaj nokte nemulte dormis. Sekvi "vojaĝajn peripetiojn de gea triopo" estis tiel interese ... Kaj kiom da raraj pensoj mi trovis en la teksto! "Se vi tro ligiĝos al mono, vi ja rezignos ĉion, kio estas bela en vi ..." "Pli simple estas paroli pri sekso ol pri la amo.." Ktp. Ktp. Ne, demeti la libron de Berveling tute ne estis facile ... Kiel delikate li priskribas aventuron kun la fremdulo! Kiel kortuŝe li al ni rakontas pri siaj gepatroj! Gerrit, vi estas poeto!

Ankoraŭ io interesus min: Ĉu la notoj de Anton, Sonja kaj Ike estas aŭtentaj aŭ ĉu temas pri feliĉe elektita formo de la artisto? Ĉiukaze ili impresas tre konvinke. Ie tie enmetitajn alineojn pri la naturo, urboj, landoj kaj aliajn mi perceptas kiel agrablajn kulisojn.

Kaj denove la Hetajro. Konkrete la ĉapitro En Šárka pluvas dufoje. Nome mi ne povas ne rememori, kiel tion diradis mia neforgesebla Ernesto: "Ni ĉiuj estas ielaj ... Homoj, kunvenadu, ekkonadu vin, disputbruegu, nur ne mortigadu vin! ... Ne venĝo, sed pardono! ... Ke estu trankvilo, ke oni lasu nin vivi, ke la homoj ne devu timi, kio estos morgaŭ...”

Post la tralego de Fadenoj de l' amo mi emas aldoni: Homoj, vivu laŭ via propra volo, amu vin duope, triope, grupe, ĉefe ke vi amas vin...

 

 

Du novaj libroj el Brazilo, kiu en aprilo 2000 festos sian 500-jariĝon:

BRAZILA ANTOLOGIO POEZIA

324 poemoj de 120 brazilaj poetoj, ekde la 17-a jarcento, tradukita de ĉeĥa samideano Francisco Valdomiro Lorenz.

...kaj la plej Nobla estas AMO

de Annemaria Marwala (germanino), tradukita de hindo K. V. Nath, reviziita de D-ro Albert Goodheir (skota akademiano)

Eldona fondaĵo

de Anna Milatová

Sinjorino Anna Milatová (1910-1997) el Třinec testamentis al la asocio financan donacon, kiun ŝianome in memoriam sendis EK Třinec en 1998, nome 6.770,- Kč. Tiu sumo nun kreas bazon de eldona fondaĵo de sinjorino Milatová, kiun ŝi fondis jam en 1992 (Starto 1/1992, p. 22) kaj kiu havas subkonton 80500 ĉe la konto de ĈEA. Kiu volas kontribui al la fondaĵo, nepre meciu la subkonton kiel varieblan simbolon.

BONVENO

Jen amiko el eksterlando

nian lando Bharato vizitis.

Por artoj nia regno estas minejo,

por lingvistoj nia lando estas signo.

Mi amas Esperantan lingvon

kaj mi amas ankaŭ Esperantan familion.

Renkonti manon de kamarado

kaj senti malpezon en la koro.

B. Purushotham

Bharato (Hindio)

MALKARAJ LIBROJ

Kiu havas intereson, povas aĉeti Esperantajn librojn por modesta prezo aŭ unuope aŭ kompletan bibliotekon hereditan kun 100 libroj: Bombionková Dagmar, Sokolovská 1178, 708 00 Ostrava-Poruba, tel. 6936173 loĝejo, 6910090 vendejo.

El Esperanto en la ĉeĥan

Ĵus aperis nova publikaĵo de Lucien A. Peraire Evropou a Asií na kole a s esperantem (Tra Eŭropo kaj Azio per biciklo kaj Esperanto), kiun enĉeĥigis Jindra Drahotová el la Esperanta originalo "Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto". La aŭtoro priskribas sian bicikladon en la jaroj 1927-1932, kiam li ekveturis el Lyon al Leipzig kaj daŭrigis al Vieno, Budapeŝto, Stalingrad, Moskvo, Irkutsk, Vladivostok, Tokio, Tchajwan, Jakarto, Hanojo, Ŝanghajo kaj denove Tokio. La libron eldonis firmao MAB-VÝTVARNÉ PRÁCE en Mnichovo Hradiště por bezonoj de la ĉeĥa Asocio de Handikapuloj. La libreto (formato A5, 87 p.) estas mendebla perpoŝte kiel rembursaĵo po 60 Kč + sendokosto ĉe Jindra Drahotová, Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav, tel. 0326 731845. En Mladá Boleslav ĝin vendas librovendejoj (estas rekomendinde aĉeti ĝin tie, por ke la elesperantigita verko ne kuŝu sur bretoj kiel nevendeblaĵo).

- mm-

 

Informoj el Interredaktore

Interkulturo - Linguapax

Je ĉi tiu momento aliĝis je la projekto Interkulturo de ILEI/UEA 33 lernejaj klasoj el ĉiuj kontinentoj. La projekto, en la kadro de la Linguapax-projekto de Unesko, antaŭvidas ankaŭ kontaktadon de la naciaj Unesko-komisionoj, sed nur en landoj en kiuj efektive estas partoprenantaj klasoj.

STAR TREK, populara scienc-fikcia televida serio pri kosma ŝipo veturanta tra la universo, uzas artefaritan lingvon, la klingonan. Kelkaj entuziasmuloj pri la filmo, laŭdire junaj esperantistoj, jam preparis vortaron de la klingona, tradukis Hamleton kaj nun tradukas Biblion.

Diskuto pri eŭropa lingvopolitiko okazas rete koncerne la germanlingvan broŝuron de Prof. Dr. H. Frank "Europa so - oder besser?", proponanta E-on. Jam reagis ankaŭ kelkaj politikistoj. La broŝuron kaj diskuton oni trovos je adreso www.paderborner-impulse.de.

Atenton! Nepre ne instalu la programaron "Personal Web Server", kiu estas parto de Vindozo 98 (kaj kiu ankaŭ ekzistas kiel sendependa programaro). Tiu "Persona TTT-servilo" estas danĝera viruseca programaro, kiu senpete kaj kaŝe detruas kaj ŝanĝas surdiskajn html-dosierojn.

KEATUR estas turisma agentejo de kubaj esperantistoj, kiuj proponas ekskursojn por eksterlandanoj tra la insulo.

RONDO FAMILIA estas servo de UEA por aktivigi mezaĝulojn kun infanoj, ligi kontaktojn inter mil E-familioj, aranĝi iliajn renkontiĝojn, krei hejman familiaran vortareton, interesigi infanojn. Gvidas Prof. Amri Wandel el Israelo.

"Venu studi la esperantlingvan tribon" estas titolo de kampanjo, kiun disvastigis esperantistoj en diversaj landoj inter lingvistoj ĉe universitatoj.

La libro 1999-2000 de AMIKECA RETO ĵus aperis (10 Eŭroj + 1 Eŭro). Pli ol kvarcent adresoj en kvardek landoj por miloj da vizitoj, aktivadoj, diskuttemoj... Novaj destinoj: Makedonio, Benino, Usono kaj Alĝerio. Fulma disvolviĝo en Kubo. Tuta dosiero estas rezervita al malrapida turismo, taŭga por serioza komprenado de fremda regiono.

ESPERO estas konto ĉe UEA por esperantistaj militviktimoj. Usonaj s-anoj nun fondas ŝparkason por universitataj studoj de iu juna kosova albano (ĝis 15jara, ĉar oni ŝparos 5 jarojn).

Humanitara Organizo Espero, M. Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnujo kaj Hercegovino, tel. +38771441842, faks. +38771441843, organizas helpon al 1000 rifuĝintaj familioj el Kosovo per Familiaj Pakaĵoj: faruno (5 kg), rizo (3 kg), sukero (5 kg), oleo (5 l), laktopulvoro (1 kg), salo (1 kg), spicoj (0,5 kg), dentopastoj (2 pecoj), vitaminoj 1 pako), lavpulvoro (3 kg), sapo (1 kg). La suma kosto de 1 pakaĵo estas 50 germanaj markoj.

Radio Havano intervjuis sekretarion de Kuba E-Asocio s-ron Rodríguez okaze de 20-jariĝo de KEA.

"Deutschland Top 10" signifas la 10 plej vendataj KD (kompakt-diskoj) en Germanio. En tiu ĉiusemajne eldonata listo la KD "Esperanto" (!) de la muzik-grupo Freundeskreis (amikaro) estis aprilfine en la naŭa loko!

Fritz-Hueser-Instituto en Dortmund (Germanio), kiu esploras la kulturagadon de la laborista movado, disponas ankaŭ pri materialriĉa sekcio pri la historio de la laborista Esperanto-movado (LEA), flegata de la esperantisto Jiri Proskovec. La instituto eldonis 112-paĝan ilustritan libron kun kontribuoj de Lins, Noltenius, Proskovec, Weichmann kaj Blanke pri la instituta arkivo, pri la historio de LEA kaj pri la rolo de esperantistoj en la intercivitana hispana milito.

Ĉu vi iam volis aŭdi fremdlandajn novaĵojn kaj belajn Esperantajn kantojn en interreto? Bonvolu viziti radiostacion Esperanto-Radio Interreta (ERI):

<http://esperanto-radio.net> (Koreio)

Kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio). Kiel dum la antaŭaj tri jaroj la problemo estis, ke deziris aliĝi pli da gelernantoj, ol kiom da sidlokoj estas en la lingva laboratorio. Ĉijare, por ebligi aliĝi al pli da homoj, oni disdividis ilin en du grupojn. Entute partoprenis kaj ricevis diplomon de la Universitato 93 gestudentoj.

La novaĵservo kaj internacie konata radiostacio Deutsche Welle metis scenon el la ĵus aperinta Faŭsto sur sian rethejmpaĝon, en Esperanto! Eĉ kun la voĉo de Fritz Wollenberg (prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino), kiu laŭtlegas. Temas pri la fama t.n. Paska Promeno de Faŭsto.

En la ĵus aperinta libro itallingva "Quale futuro: umano o disumano?", de Enzo Guernieri, eldonejo Greco Editori, troviĝas deko da paĝoj pri Esperanto, prezentata kiel racia solvo de la monda lingvoproblemo. La tuta verko, ampleksanta kelkcent paĝojn, estas prezento, laŭ filozofia kaj sociologia vidpunktoj, de la ĉefaj problemoj de la nuna socio, inter kiuj la lingva estas prezentata kiel la unua.

En Albanujo vivas miloj da rifuĝintoj. Jam spontane komencis alveni donacoj. Bonvolu sendi viajn kontribuojn rekte al: Albana Esperanto-Ligo, Agim Peraj, Shengjin, Lezhe, Albanio.

Malgranda urbo Naŝice en la kroata regiono Slavonio decidis nomi novan straton apud la Elementa Lernejo Reĝo Tomislav La strato de Mavro Ŝpicer (unu el la fondintoj de la kroata E-movado, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto en la kroata lingvo, kunredaktoro de la unua kroata Esperanta gazeto Kroata Esperantisto kaj kompilinto de la unua kroata Esperanta antologio).

VVB estas flandra organizaĵo, kiu jam de kelkaj jaroj dissendas informojn el la gazetaro pri la politika, kultura kaj socia vivo en Flandrujo. Ekde la 2-a de junio ili publikigas siajn raportojn ankaŭ en Esperanto (kun nederlanda, franca, germana kaj angla).

"Esplori kaj scii" estis la kadra temo de la 23-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo, kiu dum pasko okazis en Bellaria (norde de Rimini, IT). La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino kun ĝojo akceptis la inviton de IEJ, tie aranĝi sian 5-an Italan Studadsesion kaj oferti al la festivalanoj sciencajn kursojn.

Malgranda fabriko de specialaj sportaj aŭtomobiloj "Panozauto" en Usono produktas sportan, elegantan aŭto-modelon kun la nomo: ESPERANTE!

Ĵus aperis ĉe BAMBU tri verkoj:

- Lando malekzista. Antologio de la mondfama, modernisma finnlanda poetino Edith Söergran (1892-1923) en traduko de Sabira Stählberg.

- Libere de la Konoj. La unika filozofio de J. Krishnamurti (1895-1986) unuafoje en Esperanto, tradukita de Yves Bachimont.

- Balado de la luno kaj la cervo, en kvin lingvoj. Drameto de Ljubomir Trifonĉovski tradukita en la finnan, svedan, anglan kaj italan.

Kurso de Esperanto sur diskedoj kaj en Interreto aperis en la portugala kaj hispana lingvoj. Vidu la paĝon:

(http://pagina.de/curso.esperanto)

La germana verkisto Karl May (1842-1912) jam delonge apartenas al la klasikuloj de la aventura literaturo. Liaj verkoj estas legataj en almenaŭ 34 lingvoj kaj ĝuste nun aldoniĝis la unua rakonto de tiu verkisto en Esperanto! Kiu jam iomete konas la verkaron de Karl May, tiu supozeble tuj rememoras pri indianoj kaj vakeroj kaj herooj kiel Winnetou kaj Old Shatterhand. Nu, la rakonto "Liberigo" tamen NE priskribas la "Sovaĝan Okcidenton", ĝi - male - okazas en la Oriento. La fama Old Shatterhand ĉifoje sub la nomo Kara Ben Nemsi travivas la plej danĝerajn aventurojn meze en la libia dezerto, li amikiĝas kun la beduenoj kaj liberigas belan knabinon el la manoj de malamikoj.

Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, respondis al demandoj de legantoj de "Ruslanda Esperantisto". Pluraj personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Komence de majo ĉe "Ruslanda Esperantisto" aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij "Lingvaj Respondoj" en la serio "Scio".

Nova eldono de Paŝoj al plena posedo, internacia lernolibro de W. Auld estas nun presata kaj aperos antaŭ UK Berlino, ĉifoje kun ilustraĵoj de Martin Markarian.

Kune kun la 9-a Rok-gazet' aperas la 5-a nova kodisko de Kolekto 2000, kiu tiel atingas la duonon de la kolekto kaj prezentas ekstereŭropan artiston, brazilan Merlin (Markone Froes).

Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo) jam la kvaran jaron eldonas en Esperanto dumonatan revuon "Scienco kaj Kulturo" (formato A5). Ĉiu numero havas 50 paĝojn nigra-blankajn kun du koloraj kovrilpaĝoj.

La novnova TTT-ejo de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj) troveblas ĉe la sekva adreso:

http://www.geocities.com/Athens/Atrium/2853/

La fama libro de Ulrich Lins "La danĝera lingvo", kiu temas pri persekutoj de Esperanto kaj esperantistoj far diversaj maldemokratiaj registaroj, estis jam eldonita en la germana, japana kaj itala lingvoj. Nun venis la ruslingva eldono, kiun, malgraŭ multaj financaj malfacilaĵoj, efektivigis la moskva eldonejo "Impeto" kun partopreno de la eldonejo "Prava ĉeloveka" ("Homaj rajtoj"). Al la eldono helpis certa granto de FAME-fondaĵo.

Suspendo de akademiano R. Haupenthal je ĉiuj rajtoj de akademiano, kiun faris la antaŭa akademia Estraro pro personaj konfliktoj, estis nuligita de la nova Estraro, ĉar la akademia Statuto tian suspendon ne ebligas.

Lingvistika Fako de Budapeŝta Universitato ELTE la 15-16-an de junio organizis simpozion kun la titolo: "Lingva projektado kaj protektado de lingvoj en la Karpat-baseno".

Esperanta Koresponda Servo en la reto! Por trovi korespondamikojn:

http://members.aol.com/Enrike/ekspeto.htm

Por ke via nomo estu en la listo:

http://members.aol.com/Enrike/ekseo.htm

kaj sendu e-poŝton kun informo pri vi, al:

Esperanto Koresponda Servo

<enrike@aol.com>

La leter-fako de la Eksterlanda Programo de Pola Radio publikigis informojn pri la statistiko de la korespondaĵoj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999: Esperanto 496, germana 249, bjelorusa 170, angla 116, pola 83, rusa 60, ĉeĥa-slovaka 33, ukraina 27, litova 7.

Al la redakcio de Radio Aŭstria Internacia venis en 1998 laŭ la lingvo de la redakcio tiom da alskriboj: Esperanto 3.503, angla 2.708, franca 844, Hispana 717, Araba 0.

Hispana Kongreso de Esperanto kaj Eŭropa

Esperanto-Kongreso okazos en Castellón (Hispanio) inter la 17-a kaj 21-a de julio de 1999. La programo estas tre bunta, plena je artaj kaj kulturaj aranĝoj, kompreneble ĉiuj en Esperanto.

Antaŭ kelkaj monatoj aperis nova kartludo por paroligi komencantojn. Ĝi nomiĝas "Esperanto-kvarteto" kaj konsistas el 28 koloraj kartoj. Sur ĉiu karto troviĝas desegnaĵo (ekz. de seĝo) kun la Esperanta nomo de la koncerna objekto. Krome oni trovas en la supra dekstra angulo de ĉiu karto la nomojn de tri aliaj objektoj (pordo, tablo, fenestro), kiuj formas kune kun tiu karto kvaropon ("kvarteton"). La ludo haveblas por DM 10,- + DM 3,- por la sendokostoj ĉe Munkena Esperanto-Junularo, Postfach 20 07 12, D-80007 München, rete:

anaso1@aol.com.

EXPOLINGUA 1999. De la 22-a ĝis la 25-a de aprilo HEF (Hispana E-Federacio) unuafoje partoprenis la internacian foiron pri lingvoj "Expolingua", kiu, en rilato al instruado kaj promociado de lingvoj, estas la sola okazanta en Hispanio, kun 16.000 vizitantoj. Dum 4 tagoj do ni havis la ŝancon montriĝi al multnombra senpartia publiko per partopreno nepre modesta kaj senpompa, sed sendube inda, respondeca kaj aktiva.

Radio Saluton, la plej ofta E-radioprogramo en Interreto, ĉiusemajne, tutregule, havigas informojn pri la plej aktualaj temoj. La milito en Kosovo, la Israelaj balotadoj, Orienta Timoro... kaj ankaŭ la lastaj okazintaĵoj en Esperantio trovas taŭgan lokon en la esperantlingva interreta radioservo: http://come.to/e.radio (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo)

Rajto al internacia lingvo ene de la jaro 2020. La 29-an kaj 30-an de aprilo 1999 en Bruselo, en la halo "Leopold 7C50" de Eŭropa Parlamento, okazis kun organiza helpo de transnacia Radikala Partio Studa Seminario kaj Ĝenerala Konsilio de Esperanto Radikala Asocio (ERA). Dum la dua labortago titolita "La rajto al Internacia Lingvo ene de jaro 2020. Reorganizi la esperantistan komunumon" okazis la Konsilio de ERA kun partopreno malfermita al gravaj Esperanto-asocioj. Giorgio Pagano, sekretario de ERA, priskribis la politikan projekton de ERA por atingi la celon de "rajto al internacia lingvo ene de la jaro 2020", kiel specon de pluretaĝa konstruaĵo, en kiu ĉiu havas eblecon elekti, al kiu etaĝo li volas iri, kaj se necese, en kiu halti.

La 14-an de majo, ACEC (Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio), en Barcelono, elektis kiel sian prezidanton por kvarjara periodo, Esperantlingvan verkiston Manuel de Seabra. ACEC estas verkista asocio, kiu ĉefe okupiĝas pri la defendo de la profesiaj rajtoj de ĉiuj verkistoj loĝantaj en Katalunio, sendepende de la lingvo uzata. Inter pli ol 300 membroj de ACEC troviĝas germanaj, polaj kaj ĉinaj verkistoj, krom multaj el la plej famaj nomoj el la hispana kaj kataluna literaturoj.

La 22-an de aprilo efektiviĝis la unua radioelsendo de Esperantaj informoj pere de la Provinca Radiostacio "Radio Sancti-Spiritus". La afero sukcesis danke al demarŝoj de la Provinca E-Filio, kiu de tiam, ĉiuĵaŭde, havas

5-minutan tempon kadre de la kultura radioprogramo "Cuarta Dimensión" (Kvara Dimensio), por diskonigi la agadon kaj historion de la E-movado, kutime voĉe de S-ino Yoandra Rodríguez Labrada, nuna prezidantino de la Provinca E-Filio. Ni petas vin sendi leterojn aŭ bildkartojn al la Radiostacio por stimuligi la daŭrigon de la programo: Emisora Radio SanctiSpiritus, Programa "Cuarta Dimensión" Sección de Esperanto, Circunvalación, Olivos 1, Sancti-Spiritus. CUBA.

Adonis Saliba pretigis Vindozan Vortaron de Esperanto, VIVO-n (vortoj kun difinoj en la portugala kaj angla), por esti lanĉata por ĝenerala elŝutado:

(www.esperanto.org.br/ftp/vivo.zip).

TEJO-seminario en Strasburgo, Francio, "Internaciismo kaj naciismo - ĉu konfliktaj aŭ kompletigaj ideoj?" inter la 24-a kaj la 31-a de oktobro 1999.

La 20-an de majo 1999 la mondfama dana astronomo Prof. D-ro Erik Hoeg, membro de la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna" (ISIIL, kies prezidanto estas Prof. D-ro Carlo Minnaja) estis honorigita per la unika medalo "The Director of Science Medal", disdonita por la unua fojo kaj transdonita pere de la scienca direktoro de ESA, Roger Bonnet. Erik Hoeg ricevas la medalon pro sia elstara satelitprojekto "Hipparcos".

Dum majo funkciis en la pola Milanowek desegnaĵ-ekspozicio de infanoj el la lernejo de Piispanristi en la suda Finnlando, kie samtempe okazis desegnaĵ-ekspozicio de polaj infanoj.

Akademio de Esperanto starigis komisionon "Konsultejon de la Akademio", al kiu povas turni sin ĉiu Esp.uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono probable povos respondi relative rapide; ĉe komplikaj gramatikaj problemoj la respondoj kutime daŭros pli longe. La respondoj ne estos decidoj de la Akademio, sed rekomendoj de la konsult-komisiono; tamen la Akademio esperas ke utilos tiu ĉi rapida servo, pri kies manko ofte oni plendis. Viajn klare formulitajn kaj konkretajn demandojn sendu al la direktoro de la Konsultejo de la Akademio per ordinara letero je la adreso Stefan Maul, Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio; elektronika poŝto: maul@newsfactory.net; fakso: +49/(0)821/520385.

"MultiDic", codoromo por PC kun Vindozo 95 entenas pli ol 50 fakvortarojn francajn - Esperantajn kaj Esperantajn - francajn: agrikulturo, anatomio, arkitekturo - konstruado, arkeologio, artoj, astronomio, aviado, botaniko, fervojoj, ĉasado, kemio, kuirado, ekonomio, elektro-elektroniko, entomologio, familiaraj vortoj, figuraj vortoj, geografio, geologio, gramatiko, heraldiko, historio, iktiologio (fiŝoj), komputiko, juro, likvaĵoj, literaturo, maro, matematiko, medicino, meteologio, milito, mineralogio, muziko, mitologio, propraj nomoj, ornitologio, iloj-maŝinoj, landoj-loĝantoj-lingvoj, fotografio-optiko-kino, antaŭnomoj, profesioj, proverboj-esprimoj, religioj, sportoj-ludoj, tekniko, telekomunikoj, televido-radio, titoloj, vehikloj, vestaĵoj, zoologio. Pliaj informoj estas haveblaj de Christian Bertin, La Bonairie, Route de Servon, 35410 CHATEAUGIRON,

Tel:+33299376745,

christian.bertin@lemel.fr.

http://www.esp.webprovider.com

Ĵus aperas freŝdata videofilmo ĉe la svisa eldonejo NANDIR, titolita:

TRA TANZANIO PER SIA ESPERANTISTARO. Dum 10 tagoj la filmisto vojaĝis tra la afrika lando gvidita de esperantistoj kaj vivis meze de nigrularo amikema. (40 minutoj)

Jesper Neergaard, dana skulptisto, kies monumentaj skulptaĵoj troviĝas en Eŭropo, Afriko, Azio, Aŭstralio kaj en Norda kaj Suda Ameriko volonte honorigos la mondfaman zagrebanon, Prof. D-ron Ivo Lapenna, per monumento por Esperanto en Zagreb. La skulptisto estas membro de la Estraro de la "Fondaĵo Ivo Lapenna" kaj filo de la iama vicprez. de Akademio de Esperanto, D-ro Paul Neergaard.

Kanto el "La Infana Raso" de William Auld, en franca kaj angla versioj, reprezentis Esperanton en literatura vespero dediĉita al poezio el ĉiuj PEN-centroj, dum la mondkongreso de PEN-Klubo en Varsovio inter la 15-a kaj 20-a de junio 1999.

"La sankta Biblio" estas legebla ĉe

http://esperanto.nu/upsala/biblio/

Papo Johano Paŭlo la II-a dum sia vizito de Gliwice ricevis de lokaj esperantistoj du donacojn, kiuj forflugis kun li al Romo. Temis pri Sankta Biblio en Esperanto kaj pri kopio de la bildo "Di-Patrino Patronino de Esperantistoj" (A3 kun belegaj oraj kadroj).

En franca vilaĝo Betschdorfo estas ekde la 10-a de julio nova rond-placo nomata ESPERANTO.

"75 jaroj" estas titolo de nova 48-paĝa libro, en kiu William Auld rakontas pri sia vivo ekde la infanaĝo. La libron eldonis A. Korĵenkov el Jekaterinburg.

La Kroata Akademio de Artoj kaj Scienaoj akceptis aŭspicion de la kolokvo de Akademio de Esperanto (AdE) en Kroatio en 2001, kiam tie gastos UK.

HEROLDO KOMUNIKAS

Sukcesa Danuba E-Rendevuo en la Esperantista Kultura Domo de Razgrado (Bulgario) kaj Kooperativo de Literatura Foiro okazis dum tri tagoj, 4-6 junio 1999. Dum la rendevuo efektiviĝis premiado de gajnintoj en la literatura konkurso "EKRA 99", kiun partoprenis pli ol 30 aŭtoroj de 15 landoj.

La mondkongreso de PEN-Klubo Internacia estas definitive fiksita en Moskvo, por la fino de majo 2000. Ĝuste la delegacio de la Esperanta PEN-Centro subtenis la konfirmon pri Moskvo, interalie por montri fidon kaj subtenon al la verkistoj engaĝitaj por la demokrata evoluo de la rusa socio.

SEMINARIO PRI CSEH-METODO okazos kadre de la jubilea 25-a Internacia Semajno en Sete (Francio) 28 aŭg - 04 sep 99. Informas: D-ro Yvette VIERNE, 5 rue Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio.

Premion "LA VERKO DE LA JARO 1998" aljuĝis la abonantaro de "Literatura Foiro" per referendumo al kvar kandidataj titoloj, kiuj ricevis samnombrajn voĉojn: "Durankulak" de Sabira Stählberg, "La tunelo" de Marco Picasso, "Pajleroj kaj stoploj" de William Auld kaj "Tien" de Johán Valano.

Venontjare Bologna (Italio), Avignon (Francio), Bergen (Norvegio), Bruxelles (Belgio), Helsinki (Finnlando), Krakov (Pollando), Praha (Ĉeĥio), Reykjavik (Islando), Santiago de Compostela (Hispanio) estos la eŭropaj kulturaj ĉefurboj. Enkadre de UK-Berlino okazos kunveno por interŝanĝi informojn kaj plani kunlaboron.

 

Kalendaro en Ĉeĥio 1999

1999

jul.-03/17 I-a etapo SET Lančov

jul.-17/24 Katolika tendaro Sebranice

jul.-18/31 II-a etapo SET Lančov

jul.-24/29 IMEK en Opava

jul.-24/31 SAT-kongreso K. Vary

aŭg.-01/15 III-a etapo SET Lančov

aŭg.-08/13 ILEI-konferenco K. Vary

aŭg.-16/28 Tendaro Nekvasovy

sep.-18/19 XII-a E-tago Pardubice

okt.-2/3 12-a Kultura Festivalo Ústí

okt.-15/17 9-a ĈEA-kongreso Tábor

Ĉeĥa poŝto denove propagandas Esperanton

rekte ĉe poŝtoficejo Strážnice per porokaza esperantlingva afrankmaŝinstampilo dum tagoj 1-a de februaro ĝis 31-a de julio 1999. Je la koncerna kliŝeto estas subbilda teksto: "72-a SAT KONGRESO KARLOVY VARY 24.-31.7.1999". Aŭtoris ĝin jam tradicie konata praga duopo: laŭ projekto de inĝ. arĥ. Karel Kuča ĝin majstre gravuris s-ro Karel Pavlíček. Pluajn informojn vi povas ricevi ĉe adreso: Esperanto, poŝtkesto 36, 696 62 Strážnice.

- vlha -

Planeda Spirita Parlamento

estis fondita la 25-an de majo 1999 en Prago de Religia Societo de Ĉeĥaj Unitarianoj, reprezentata de ThMgr. Rev. Vladimír Strejček (Karlova 8, 110 00 Praha). Inter ĝiaj principoj aperis ankaŭ la jena, jam sur la dua loko post klereco por ĉiuj homoj: unu komunika lingvo (krom la gepatra - la angla aŭ Esperanto).

Demandaro pri Lingvolernado

el Britio (Yew Tree Publishers, Ivington Road, Leominster, Britio HR6 8QD) klopodas kunmeti argumentojn, ke lernado de naciaj lingvoj kiel fremdaj estas neefektiva. La aŭtoroj petas traduki la demandaron en naciajn lingvojn, por ke lernintoj de la angla, germana, franca k.s. povu respondi, kiom multe da tempo, mono kaj klopodo ili investis kaj kiaj estis la rezultoj.

Homekologio

alivorte homa ekologio kiel sintezo de ideoj de Komenio kaj Zamenhof trovis favorantojn ankaŭ ĉe la ministerioj de instruado kaj kulturo.

Pliajn informojn pri la tri kontribuoj povas doni s-ro Jaroslav Karhan, Erenburga 7, 779 00 Olomouc

 

Korespondi deziras:

Esperanto-grupo, Detskij dom 59, ul. Vavilova, 90, Krasnojarsk, 660059, Siberio, Rusio, sapphire@ns.kgtu.runnet.ru

1) Julia Bakanova (16j. knabino; kudrado, kuirado, legado, muziko, dancoj, bildkartoj, kalendaroj.)

2) Anastasia Pravkina (13j. knabino; kantado, vojaĝoj, legado, modo, japana lingvo, poŝtmarkoj, bildkartoj, moneroj.)

3) Roman Lazarev (23j. studento pri franca kaj angla lingvoj, muziko, legado, vojaĝoj, amika korespondado, sonkasedoj, suveniroj, fotoj de simpatiaj knabinoj)

4) Eduard Bistrov (25j. fraŭlo, loĝinta 6 jarojn en Okcidenta Eŭropo, havanta plurajn profesiojn, serĉas amikajn kontaktojn kun geesperantistoj mondskale; lingvoj, legado, muziko, vojaĝoj, kulturo, bildkartoj, turismaj prospektoj, bieretikedoj)

5) Ksenija Kolesova (17j. knabino; trikado, kudrado, kuirarto, vivo en diversaj landoj, modrevuoj, bildkartoj.)

6) Olga Bobrova (17j. knabino; manlaboraĵoj, komputiloj, kuirarto, vivo en Japanio, bildkartoj, kalendaroj.)

7) Nina Prituljak (13j. knabino; ĉevaloj, vojaĝoj, tradicioj en Japanio, legado, bildkartoj, kalendaroj, moneroj.)

8) Katja Bril (12j. knabino; legado, muziko, animaloj, modo, kompaktaj diskoj, bildkartoj, kalendaretoj.)

9) Lena Shatrovskaja (13j. knabino; manartaĵoj, kuirarto, vojaĝoj, legado, animaloj, bildkartoj, kalendaretoj, moneroj.)

10) Asja Jacko (14j. knabino; manartaĵoj, vojaĝoj, legado, muziko, kantado, bildkartoj, kalendareton, moneroj, glumarkoj, modrevuoj, suveniroj.)

11) Lena Ohina (13j. knabino; vojaĝoj, trikado, kudrado, modo, muziko, dancoj, bildkartoj, kalendaretoj, suveniroj.)

12) Nikita Prohorenko (13j. knabo; fiŝkaptado, korbopilko, naturo, botelaj korkoj.)

13) Nikolai Shnirjov (12j. knabo; sporto, bildkartoj, kalendaretoj, fotoj.)

14) Vladimir Konovalov (13j. knabo; sporto, modeletoj de aŭtoj, komputilaj ludoj, moneroj)

15) Ivan Polovnikov (13j. knabo; piedpilko, tabla teniso, komputilaj ludoj.)

16) Dmitrij Markov (13j. knabo; modeletoj de aŭtoj, komputilaj ludoj, sporto, moneroj.)

17) Aleksej Salnikov (11j. knabo; korbopilko, komputilaj ludoj, monbiletoj, bildkartoj.)

18) Dmitrij Varlamov (12j. knabo; ludoj, moneroj, lingvoj, kalendaroj, muziko, vojaĝoj.)

19) Abit Burlakov (12j. knabo; sporto, komputilaj ludoj, botelaj korkoj, moneroj, monbiletoj, bildkartoj, kalendaretoj.)

20) Anton Orlov (13j. knabo; naturo, tabla teniso, bildkartoj, muziko, moneroj.)

21) Iliya Karagodin (13j. knabo; vojaĝoj, tabla teniso, monbiletoj, bildkartoj.)

22) Stanislav Orlov (13j. knabo; korbopilko, komputiloj, bildkartoj)

23) Peter Ogurtsov (13j. knabo; korbopilko, komputiloj, monbiletoj. Li korespondus nur kun junaj virinoj.)

24) Danil Filimonov (12j. knabo; piedpilko, libroj, kalendaretoj, bildkartoj, filmoj.)

25) Arsenij Andreev (14j. knabo; karateo, poŝtmarkoj, muziko, kalendaretoj, bildkartoj, turismaj prospektoj.)

26) Konstantin Capkov (14j. knabo; piedpilko, bokso, monbiletoj, moneroj, muziko.)

27) Vladimir Jakimov (14j. knabo; aŭtomobiloj, kalendaretoj, monbiletoj, bildkartoj.)

28) Sergej Mezenin (14j. knabo; komputilaj ludoj, kompaktdiskoj, muziko, sporto, vojaĝoj.)

29) Aleksandr Abramov (14j. knabo; komputilaj ludoj, muziko, bildkartoj, animaloj, poŝtmarkoj.)

30) Peter Serebrennikov (14j. knabo; sporto, armiloj, komputilaj ludoj, kalendaretoj, vojaĝoj.)

 

Germin Eduardo Becerra, A.A 255 Ibagué-Tolima, Colombia, kun gesamideanoj tra la mondo por perfektiĝi en Esperanto kaj intreŝanĝi poŝtkartojn, revuojn, kaj aliaj materialoj en la ligvo.