Starto 2/2008 (227)

 

 

 

Nia kongresejo en Přerov

3.-5.10.2008

 

 

Roterdamo, la 28-an de aprilo en 2008.

AL LA ESPERANTISTARO


En Ĝenevo, la 28-an de aprilo 1908, Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion. Nek la senmond­milita mondo de la tiama tempo, nek la ideo de universaleco, nek la sento de identeco de la esperantistoj restis la samaj ĝis la hodiaŭa tago, en kiu ni, kun ĝojo kaj ankaŭ kun porokaza enpensiĝo, festas la centjariĝon de realaĵo nun ĝenerale rekonata kiel la reprezenta monda Esperanto-orga­nizaĵo.

Mi volus tiun ĝojon dividi kun vi ĉiuj, kiuj ricevas mian mesaĝon. Indas dividi ankaŭ niajn ĉi-okazajn primeditojn. Historiistoj jam dediĉis al tiu ĉi jubileo klerigajn intervenojn. Sendube sekvos aliaj kontribuaĵoj; ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem.


Feste salutas

Probal Dasgupta,

prezidanto

Universala Esperanto-Asocio

*

 

Nekutime abunda Internacia Kongresa Universitato

 

D-ro Wim Jansen, docento pri interlingvstiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, gvi­dos la Internacian Kongresan Uni­ver­sitaton dum la Roterdama UK. En Roterdamo oni aŭdos jenajn prelegojn:

Probal Dasgupta (Hinda Unio): "Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo";

Geoffrey Greatrex (Kanado): "Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano";

Maritza Gutiérrez (Kubo): "Kuba metodo de alfabetigo";

Mauro La Torre (Italio): "Kiel savi lingvo-variecon per interlingva edukado?";

Hans Michael Maitzen (Aŭstrio): "De la centro de la universo ĝis la spacoŝipo Tero: kiaj konsekvencoj por tuthomara etiko?";

Jukka Pietiläinen (Finnlando): "Publika opinio pri la utilaj lingvoj en Eŭropo";

Baldur Ragnarsson (Islando): "Verki poezion en Esperanto";

Orlando E. Raola (Usono): "Neŭtrona difrakto: aplikoj al esplorado de nanomaterialoj";

Keyhan Sayadpour (Irano): "Denaskaj Kormalsanoj";

John Wells (Britio): "La mirinda mondo de sonoj";

Bengt-Arne Wickström (Germanio): "Ekonomiko kaj lingvo".

 

Kunlaboro

de la Esperanto-kluboj

en Hanakio

Olomouc. Přerov. Prostějov

El la konservitaj dokumentoj pri la Esperanto-movado ni scias, ke kluboj same kiel unuopuloj en la teritorio de la urboj Olomouc, Přerov kaj Prostějov kunlaboris jam en la 1920-aj jaroj. La kontaktoj estis rompitaj dum la 2-a mondmilito kaj renovigitaj post ĝia fino. Precipe nun dum la lastaj jaroj ili tre vigliĝis. Reciproka parto­preno en la jarkunvenoj kaj jarfinaj diskutadoj fariĝis jam tradicio. En la jarkunveno 2005 de EK Přerov Mgr. Bubela el Olomouc proponis aranĝi komunajn ekskursojn, en kies orga­nizado la kluboj ĉiujare alternos. Jam tiujare EK Olomouc okazigis prome­non al la arbaroj de Grymov. En la sekva jaro EK Přerov preparis eks­kurson al Tovačov kun vizito de la loka kastelo kaj de fiŝlagoj en la ĉirkaŭaĵo kaj en 2007 „Promenon sur la pado de mamutoj“. La ekskursojn partoprenis ankaŭ familianoj de la esperantistoj.

Plua komuna entrepreno de niaj klu­boj estos realigo de pavima memor-slabo (pavimero) sur la „Vojo de ĉeĥa-germana interkompreniĝo“, por kies produkt­ado la tri kluboj kon­tribuis per la sama financa sumo. La projekto de la „Vojo“ estiĝis en 1998 enkadre de rememoro pri batalo apud Guntra­movice, kiam generalo Laudon savis la urbon Olomouc de longa sieĝado kaj Moravion de forŝiro el la aŭstria regno. La „Vojon“ konsistigas slaboj el silezia granito, sur kiuj la civitanoj kaj aliaj subjektoj esprimas subtenon por la ideo „iri la vojon de inter­kompreniĝo“. La vojo kreskas ĉiujare kaj nun ĝi havas pli ol 170 slabojn de partoprenantoj el Ĉeĥio, Pollando, Aŭstrio, Germanio, Portu­galio, Fran­cio kaj Usono.

Ĉar ankaŭ Esperanto kiel internacia lingvo celas interkompreniĝon de la homoj de la tuta mondo, niaj kluboj konsentis aliĝi al la projekto.

La ceremonian inaŭguron de la slabo, sabate la 28-an de junio 2008 je la 10-a horo en Gruntamovice, ĉe­estos la reprezentantoj de niaj klu­boj. Mi atentiigas, ke en 2002 metis siajn slabojn hetmanoj de la regionoj Moravia-Silezia kaj Olomouca.

Nuntempe nia klubo preparas festadon de 85 jaroj de EK Přerov kaj kunlaboras ĉe organizado de la ĉijara asocia kongreso en la tagoj de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro 2008 en Přerov.

Kune kun la klubanoj de Olomouc kaj Prostějov ni komencas prepari programojn por la 2009.

 

Nome de EK Přerov

Květa Černá

 

*

En la ĉeĥa parlamentejo eksonis Esperanto

14. 4. 2008 okazis en la ĉeĥa parlamentejo en Prago inaŭguro de figurarta ekspozicio organizita de renoma ĉeĥa civitana grupiĝo „Letní dům“ (Somera domo), kiu prezentis tie rezultojn de sia laboro kadre de terapiaj travivaĵprogramoj por infanoj el infanhejmoj (orfejoj).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kadre de ĝi prezentis du renesan­cajn kantojn infanoj el la infan­hejmo „Polárka“ el Písek (sub gvido de Pavla Dvořáková, estrino de Espe­ranto-klubo Písek, kiu laboras kun ili kiel volontulino de civitana grupiĝo „Lásku dětem“ (Amon al infanoj) kadre de muzika edukado kaj muziko­terapio). Am­baŭ kantoj – „Cum decore“ de flandra komponisto Tielman Susato kaj sudbohemia kanto „Kdo chce býti veselý“ (Kiu volas esti gaja) estis en unuaj strofoj kantataj originallingve (latine, resp. ĉeĥe) kaj en duaj strofoj en esperantlingva tradu­ko.

Tiu fakto estis aparte men­ciita en la antaŭprezento por atent­igi la aŭskultantojn pri la fakto. La aranĝon partoprenis kelkdeko da homoj kun pluraj konataj personoj de kultura vivo. Por la plejparto de ili estis supozeble la unua fojo, kiam ili povis aŭdi vivan Esperanton. La infanoj ĝuis grandan sukceson, kiel vi povas mem vidi. La specimenojn el ambaŭ kantoj vi povas mem spekti kaj aŭskulti en www.youtube.com - klaku ĉi-sube al: Flemish Renaissance Song in Esperanto - Czech Renaissance Song in Esperanto

(La registraĵoj estis senditaj ankaŭ al http://farbskatol.net, sed ankoraŭ ne aperis tie).

La infanojn jam povis vidi parto­prenantoj de la 3-a Sabla Printem­po en Písek, 5.4. 2008 kadre de la kultura matineo omaĝe al centjariĝo de Esperanto en Písek.

Ambaŭ kantoj en traduko de P. Dvo­řáková havis mondpremieron antaŭ du jaroj, dum la 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj en Pilský Mlýn (Ĉeĥio) en 2006 dum koncerto de renesanca muziko en la kastelo Kratochvíle, kiun pre­paris mem la REF-partoprenantoj kadre de sia ekskurso.

P.S.: Tekstoj de la  kantoj:

Kantu ĝoje, kun gajeco, kun sincero kaj viveco,

kun gracio kaj ardeco melodion belan ĉi.

/:Kanto estas ĉarma flor‘, al muziko estu glor‘:/.

Kiu volas gaji nun, ekdancu sen anhelo,

se eksonas la muzik‘,  tuj ĉesu la kverelo.

/:Pro l‘ gajec‘ mallonga temp‘ ĝoju ni, venas jam la printemp‘ amuzo – nia celo:/.

3-a Sabla Printempo

realiĝis (4.-6.4.2008) kun financa sub­vencio de la urbo Písek el fonduso „Legolibro de Písek“. Pli ol kvardeko da partoprenantoj samtempe omaĝis la 100-jariĝon de la loka Esperanto-klubo. Venis ankaŭ gastoj el Hun­gario, Belgio kaj Francio.

La vendreda vespero estis dediĉita al prezento de Esperanto en Interreto. Yves Nevelsteen (Belgio) prezentis laboron de organizo E@I, avantaĝojn de retaj programoj Skype kaj Gmail kaj novan komputilan terminaron (7 mil esprimoj). Marek Blahuš informis pri retejoj de Nitobe-Centro, pri kurso Lernu kaj projekto Interkulturo. Miroslav Malovec parolis pri Hron-vortaro kaj pri elektronikaj libroj. Pavla Dvořáková klarigis, kiel funkcias retaj traduk-vortaroj (ReVo, Majstro), Vladimír Türk montris enmetadon de bildoj kaj sonoj al programo Ipernity kaj Jan Urbánek priskribis, kion oni rajtas kaj ne rajtas enmeti en Vikipedion, por ke la kvalito de la enciklopedio ne estu endanĝerigita.

Sabatan kulturan matineon en „Sladovna“ (Maltejo) inaŭguris ĝia direktoro Jiří Hladký, poste s-ino Radka Křivánková priskribis la 100-jaran historion de la klubo. Rene­sancajn kantojn prezentis infanoj el infan­hejmo (vi vidas ilin sur la antaŭa paĝo de Starto) kaj serenadon de Schubert kantis Miroslav Smyčka. Ne mankis poezio (Fráňa Šrámek, Klára Hůrková), rakontado pri Přemysl Pitter, legita estis salutletero de Miro­slav Vejlupek, redaktoro de reta revuo Chůdové kořeny. Ĉeestis ankaŭ pen­tristo Václav Švejcar.

Por partoprenantoj estis senpage mal­fermita loka muzeo de Prácheň, poste oni povis viziti Heyduk-muzeon kaj Křižík-elektrejon aŭ partopreni semi­na­rion pri Vikipedio.

Vesperan kulturan programon, deno­ve en Sladovna, malfermis juna paro (11-jara Hana kaj 12-jara Filip) per temperamentaj latin-amerikaj dancoj, poste sekvis humuro (Jan Řepa) kaj kantado (Miroslav Smyčka, Pavla Dvořáková, Vladimír Türk). La programon finis tosto omaĝe al la klubo.

Dimanĉe antaŭtagmeze daŭris anko­raŭ kurso pri Vikipedio.

Esperantista klubo Písek

planas:

- daŭrigi vikipediajn artikolojn pri la regiono

- en Sladovna aranĝi ekspozicion de infanlibroj en 43 lingvoj inkluzive de afrikaj

- aŭtune proponi al la publiko kurson de Esperanto kaj prelegojn pri Esperanto

- elektronikigi muzikajn tekstojn en Esperanto

- prepari la 4-an Sablan Printempon

MALFERMA TAGO EN JUBILEA ETOSO

La 28-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de aprilo estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Entute 125 vizitantoj el 19 landoj plenigis la UEA-domon. Inter ili estis ankaŭ ĉiuj estraranoj de UEA, kiuj tuj post la Malferma Tago havis 3-tagan kunsidon.
Oni aŭdis du prelegantojn. La prezidanto de UEA, prof. Probal Daŝ­gupta titolis sian prelegon "Historio por malfermi la estontecon", omaĝe al la simbola signifo por nia kulturo de la samtitola ĉina-japana-korea komuna verko pri la konflikta historio de la regiono. Li alvokis al la lanĉo de Esperanta Pedagogio por la 2-a jarcento de UEA, taŭge utiligante la bonŝance hibridan karakteron de Esperanto en la nuna historia momento de la homa socio. D-ro Ziko van Dijk faris du-partan prelegon pri "UEA tra la tempoj" ordigante sian riĉan materialon per sinsekvo de ĉapitroj kaj demandoj pri la klopodoj konstrui mondskalan tegmen­ton por la Esperanto-movado. Li emfazis la konstantan zorgadon pri la "plus­valoro" de UEA, nome la internaciaj kongresoj kaj reprezentado de la espe­rantistaro antaŭ internaciaj instancoj, portado de Esperanto en landojn kie ĝi ne ĉeestas, ktp.
Plene konkeris la publikon Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la kantogrupo Kajto, kiuj donis du unuhorajn koncertojn.

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 29-an de novembro.

 

 

Lingvolanĉilo

Niaj britaj samideanoj disvolvis metodon por instrui/iniciati pri fremdaj lingvoj en Britio. La metodo originale nomiĝas "Springboard to languages“ (laŭvorte: Saltotabulo al lingvoj). Ĝi uzas Esperanton kaj estas destinita al bazaj lernejoj. Ĝi tre taŭgas por enkonduki lernejanojn en la lernadon de lingvoj (sed ne nur lingvoj! Mi kuraĝas supozi, ke junuloj lernintaj Esperanton ankaŭ iĝos bonaj komputistoj, pro­gramistoj, ktp.). Nuntempe la metodo estas uzata en kvaro da britaj lernejoj. Nia amiko kaj samgrupano Ludoviko Molnár el Budapeŝto miaopinie tute prave kredas, ke Esperanto estu instruata en kiel eble plej multaj bazaj lernejoj por ke ĝi venku. Li konsente kun la aŭtoroj de la metodo lanĉis la adaptadon de la metodo por internacia uzado sub la nomo Lingvolanĉilo.

Pri ĉio ĉi vi povas legi ĉe:

http://egalite.freeweb.hu/salto/index.htm

Ĉeĥa versio kiel „Odrazový můstek k jazykům“ troveblas ĉe:


http://egalite.freeweb.hu/salto/lancxcz.htm

 

Ekzistas forumo

http://groups.google.fr/group/lingvolancxilo Por aliĝi oni sendu mesaĝon al ludoviko@t-online.hu

Granda Vortaro

Ĉina-Esperanta

 

Jam eldoniĝis Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, kiun kompilis la ĉina veterana esperantisto s-ro Wang Chongfang kun granda sindediĉo dum 14 jaroj.

S-ro Wang Chongfang estas eminenta esperantologo kaj poligloto. Li ne nur bone posedas Esperanton, sed ankaŭ scias la anglan, rusan, francan, japanan kaj aliajn lingvojn. Li iam partoprenis en la kompilado de Esperanto-Ĉina Vort­aro sub la ĉefkompilinto la karmemora s-ano Honfan kaj ankaŭ Esperantigis Ana­lektojn de Konfuceo, la romanon Kamelo Ŝjangzi, biografion Profilo de Zhou Enlai kaj aliajn librojn.

Lastatempe li tradukis en Esperanton ankaŭ la ĉinan klasikan verkon Dao De Jing de Laozi (Laŭzi), kaj la traduko estas enmetita en la kolekton de tradukversioj de Dao De Jing en 12 lingvoj inkluzive de la angla, franca, rusa kaj aliaj lingvoj, publikigitan de Religia kaj Kultura Eldonejo.

En 1993 li komencis kompiladi per sia granda volforto Grandan Vortaron Ĉinan-Esperantan. La vortaro havas 1262 paĝojn entenante ĉ. 100 000 artikolojn kaj entute ĉ. 4 989 800 vortojn (laŭ la komputila statistiko).

La vortaro karakterizas sin per kvar trajtoj: granda amplekso, multeco de entenataj novaj vortoj kaj esprimoj, abundeco de ekzemploj, kaj kiel eble plej preciza kaj flua stilo de la Esperantaj tradukoj.

laŭ PENG Zhengming

 

Ĉeĥaj urboj

kun esperantlingva retejo

Jam pluraj ĉeĥaj urboj havas sian retejon kun esperantlingva versio. Ili povas servi kiel modelo kaj argumento por aliaj urboj. Por pli facile ilin trovi, ni preparis simpligitajn adresojn el nia domajno:

www.esperanto.cz/brno-informilo  Informilo pri Brno

www.esperanto.cz/mikulcice-muzeo Muzeo en Mikulčice

www.esperanto.cz/mboleslav-urbo

Mladá Boleslav

www.esperanto.cz/mbudejovice-urbo Moravské Budějovice

www.esperanto.cz/most-urbo Most

www.esperanto.cz/netolice-urbo Netolice

www.esperanto.cz/okrisky-urbo Okříšky

www.esperanto.cz/pribram-urbo Příbram

www.esperanto.cz/svatyjan-urbo Svatý Jan Pod Skalou

www.esperanto.cz/sumava-muzeo Muzeo de Šumava

Rimarkigo: La nomon de urboj skribu minuskle (postulo de komputila roboto). Se oni skribas nur nomon de urbo (ekz. pribram, ne pribram-urbo), tiam aperos la loka Esperanto-klubo. Jam ekzistas jenaj simpligitaj adresoj: brno, mboles­lav, svitavy, prerov, pribram, praha, lancov, trebic, ikue, aeh, informadiko, cej, ilei, pedagogika, knihovna, mu­zeum, kava-pech, auroro, starto.

Esperanto-domo

en Lesjofors, Svedio, proponas Espe­ran­to-kurson (6-13 julio 2008). Informojn vi trovos ĉe adreso:

Esperanto-Garden

Stiftelsevägen 1

SE – 680 96 Lesjöfors

Tel. 0046590-30909 www.e-g.se

egarden @esperanto.se          


EU-subvencio

al Eŭropa Esperanto-Unio


Al Eŭropa Esperanto-Unio Eŭropa Komisiono (Eŭropa Buroo EACEA: Civitanaj aktivecoj) aprobis la peton 80% financi la funkciajn kostojn, oficejon en Bruselo kaj salajron de unu oficisto! La aprobita sumo estas 55.000 eŭroj por la jaro 2008. Tio estas rezulto de serioza laboro de la nuna estraro kaj la oficistino Maja Tišljar. EEU estas unu el 36 eŭropnivelaj organizaĵoj, kiuj ricevis subvencion el inter pli ol 300 petintoj.

Zlatko Tišljar

Mladá Boleslav

retejo en Esperanto

Al ĉeĥaj urboj kun esperantlingva versio de la oficiala urba retejo nun aliĝis ankaŭ Mladá Boleslav www.mb-net.cz/ (verdan flagon vi trovos tute dekstre). La tradukon realigis Jindřiška Draho­tová.

 

Tradukoj de J. Drahotová

Pluraj ŝiaj tradukoj, ankaŭ en la ĉe­ĥan lingvon, estas nun troveblaj en la retejo www.esperanto.wz.cz/Esp09.htm. Ĉiuj verkoj tie estas en formato PDF kaj vi povas ilin elŝuti en vian komputilon.

 

Nova reta Esperanto-televido

En 2009 la tuta esperantistaro festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof en Bjalistoko. Tie okazos UK kaj estas preparataj diversaj aranĝoj oma­ĝantaj la plej faman naskiĝinton en la urbo. Unu el ili estas reta televido, kies Esperanto-versio estis startigita en majo 2008 sub titolo TV Esperanto Bia­lis­toko ĉe la adreso http://www.itvc.pl/.

 


Donaco

al Nacia Biblioteko

La 13-an de majo 2008 ĉeĥaj esperantistoj transdonis en Klementinum al la ĝenerala direktoro de Nacia Biblio­teko en Prago, magistro Vlastimil Ježek (reprezentita de vicdirektoro), la fondo­ŝtonon por la nove konstruota biblioteko. Samtempe ankaŭ donacan dokumenton: Riĉaĵo enhavita en libroj prosperu al la popolo de tiu ĉi lando, por ke la ĉeĥa lingvo konserviĝu kaj la ideo de J. A. Komenio estu sciigita al la homaro, ĝi trovu sian aplikon kaj savu lingvojn de nacioj antaŭ la morto.

Iniciatinto estis Viktor Dvořák el Moravské Budějovice, kiu havigis ankaŭ la ŝtonon kaj prizorgis ĉiujn formalaĵojn.


La surskribon gravuris Zdeněk Mysli­vec, la tekstojn verkis kaj esperantigis Jiří Patera kaj Jaroslav Krolupper. Pri la transdono raportis Ĉeĥa Televido sabate la 17-an de majo 2008, ĉar temis pri 40-a fondoŝtono. Aperos katalogo pri ĉiuj 40 ŝtonoj, kiu estos ĉiam reeldonita post ricevo de novaj ŝtonoj.

-vk-, -mm-

Esperanto-urbo dujara

De la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008 (ĝis komenco de UK en Roterdamo) okazos en Herzberg Internacia Kultur­turisma Semajno. Partoprenos gastoj ne nur el multaj eŭropaj landoj, sed eĉ el foraj landoj, kiel Japanio, Koreio, Ĉinio, Indonezio, Israelo, Kanado, Meksikio kaj Brazilo. Okazos riĉa tutsemajna programo kun prelegoj, kulturaj travivaĵoj kaj ekskursoj al historiaj urboj, veturado per etŝpura trajno tra la Harc-Montaro.
Je la 12-a de julio 2008 ni kune partoprenos feston en la parko kun internacia flagoparado. Vespere ni kune festos digne la duan naskiĝtagon de la oficialigo de "Herzberg - la Esperanto-urbo".

En la urbo estis fiksitaj kvar novaj bonvenigŝildoj ĉe ŝoseoj.



Petro Zilvar, Zsófia Kóródy, Marika Frense

Beletra Almanako

La dua numero ĉi-jara de Beletra Almanako (BA3) aperos en septembro, sed ekde 2009 Mondial publikigos ne 2 sed 3 "boaojn" jare. Ni skribas por peti, ke de nun vi uzu la novan redaktejan ret-adreson: redaktejo@gmail.com Por plifaciligi nian laboron, bonvolu sekvi la regularon por kontribuantoj:

http://www.librejo.com/beletra-almanako/autoroj-regularoj.html

Jorge Camacho

 

Romano pri Tri Regnoj

estas klasika majstroverko de ĉina literatura. Ĝia esperantigita versio estis nun akceptita por la serio Oriento-Okcidento.

 

Lernolibro pri elektro

Esperantlingvan lernolibron pri elektro vi povas elŝuti en PDF-formato ĉe la adreso:

http://espleono.uw.hu/elektro.html

La aŭtoro Tibor Kristály ĝin dividis je tri partoj.

 

Termodinamiko

Similan lernolibron pri termodinamiko por 16-jaruloj preparas prof. Filipe de Moraes Paiva prof.fmpaiva@gmail.com,
tial li serĉas esperantlingvajn tekstojn pri la sama temo aŭ temoj parencaj, kiuj an­koraŭ mankas en Steb (Scienc-Teknika Biblioteko).

 

Vikifontaro (Wikisource)

estas frata projekto de Vikipedio, en kiu povas esti publikigitaj dokumen­toj, ekz. de nia movado, kiuj ne plu estas protektataj de kopirajto. Ekzem­plo de tia dokumento estas raporto de Anton Vogt (la posta UEA-vicpre­zi­dan­to) el 1928 pri la tiama Centra Oficejo de UEA. Vidu

http://wikisource.org/wiki/Arkivo_de_UEA_Anton_Vogt_1928-02-21.

Ne enmetu proprajn tekstojn aŭ tradukojn, por tiuj servas projekto Vikilibroj. Ne enmetu tekstojn, kiuj jam estas publikigitaj en alia loko en la interreto. Gravegas indiki la precizan devenon de la teksto (ekz. el kiu libro kaj kiu paĝo). Skanaĵon de la teksto provizu en Vikimedia Komu­nejo kaj faru reciprokajn ligojn inter la skanaĵo kaj transtajpaĵo. La tajpitan tekston antaŭ publikigo lasu provlegi de alia persono.

laŭ Ziko van Dijk

 

2-a Esperanto-Festivalo IRIS

7-14. de julio 2008

 

En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Espe­ranto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hun­ga­rian Esperanto-Kongreson (12-13. de julio). Partoprenkotizo: po 5000Ft tage (tranoktado, manĝado, programeroj).

Registri vin vi povas sur la hejm­paĝo http://iris.eszperanto.info/ aŭ portalo http://hungario.hu/esencoj .

Jozefo Eszényi

vicprez. de HEA

Esperantistoj

en Radio Ostrava

En aprilo elsendis Radio Ostrava intervjuon kun Milan Neuvirt je la temo „mia hobio“ kaj alian diskuton inter Svatomír Vašut kaj Vlastimil Kočvara, ankaŭ pri Esperanto.

 

Esperanto en Haló noviny

Magazino de Haló noviny publikigis vendrede la 23-an de majo 2008 intervjuon kun Petro Chrdle pri Espe­ranto-kulturo sub titolo Co znamená „Najado“? (Kion signifas Najado?) Sur du paĝoj aperis koloraj fotoj de Petro Chrdle kun Kurisu Kei, titolpaĝoj de Švejk (J. Hašek), Milito kontraŭ Sa­lamandroj (K. Čapek), Riporto skribita en la pendumila maŝo (J. Fučík) kaj de kasedo Najado (A. Dvořák). La bildoj konvene kompletigas la interparolon.

 

Trajno Zamenhof

 

Danke al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kompanio en Bjalistoko, laŭ la propono de la Urbestro de Bjalistoko, kun la financa subteno de la Marŝalo de la Podlahia Vojevodio en la somera horaro ekestos la trajno ZAMENHOF.
La 1-an de junio 2008 ĝi startis la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05 h. okazis solena "bapto"; kaj poste la adiaŭo de la trajno kaj de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝis "al akvoj".

Ankaŭ inter esperantistoj estas kapablaj artistoj

 

Sabate la 19-an de aprilo la Esperanto-rondeto Polička organizis renkonton.


Dudek kvin partoprenantoj trarigar­dis vendejon kaj atelieron de sinjoro Vladimír Gracias. Li estas artotalenta esperantisto, kiu ekde junaĝo kun plezuro pentris. Ĉar li ne povis studi ĉe la art-industria lernejo, li dediĉis sin al elektroteĥniko. Nur post 1990 li revenis al sia hobio. Li produktas netradiciajn ornamajn ceramikaĵojn kaj laboras per vitro. La vitron li kolor­igas, kolore nuancigas, sablopoluras, modlas en di­ver­sajn formojn kaj uzas nanoteĥno­logion. Por ornami la pro­duktojn li uzas ankaŭ oron kaj platenon. Li montris al ni, kiel kunmeti la kolorajn vitrojn kaj krei vitralon. Lia laboro ornamas la enirejon al la saloneto Bohuslav Martinů en la Tyl-domo en Polička, kie pasint­jare okazis tutŝtata konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Pri la produktoj kaj desegnoj de sinjoro Gracias havas intereson ne nur ĉeĥaj klientoj, sed ankaŭ klientoj ekster­landaj. La arto­produktado entuziasmigis ĉiujn parto­prenantojn de la renkonto. Antaŭ la tagmanĝo la partoprenantoj riverencis omaĝe al memoro de iama prezidanto de Esperanto-rondeto en Polička, Bohumil Štefka, kaj metis bukedon al lia tombo.

La posttagmeza programo sekvis en la restoracio Starohradská. Reprezentantoj de unuopaj rondetoj fieris per sia agado kaj invitis al pluaj renkontoj. Sinjoro Miroslav Havran streĉige rakontis pri siaj vizitoj kaj vagadoj en Arizono, Kalifornio kaj Meksiko, kien lin invitis amiko. Ni povis ankaŭ vidi fotojn de naturparkoj, kanjonoj kaj urboj. Li partoprenis ankaŭ maratonan kuron en Toronto, kie lin atendis samurbano kaj samnomulo el Sebranice. Hejmen ni veturis plenaj de impresoj kaj ni jam ĝoje atendas novan renkonton, kiun aranĝas la Esperanto-klubo de Šumperk en Velké Losiny.

Belaj vesperoj

de geedzoj Bergr

La 19-an de marto 2008 Klub Horizont festis la 85-jariĝon de poetino Zdenka Bergrová, kiu enĉeĥigis dek mil rusajn versojn (Puŝkin, Nekrasov, Jesenin) kaj ankaŭ prozon (Dostojevskij). Inter ŝiaj tradukoj ne mankas ankaŭ sonetoj de Shakespeare. Dum la vespero deklamis Alfred Strejček, parolis Kateřina Jásen­ská, siajn versojn prezentis ankaŭ poetino Ljubov Von­drouš­ková. Kiam Margit Turková demandis, en kiujn lingvojn oni tradukis proprajn versojn de Zdenka Bergrová, la poetino respon­dis, ke en la rusan, germanan kaj Espe­ranton.

Gratulantoj alportis al ŝi 37 bukedojn.

La 6-an de aprilo 2008 en Lomnice nad Popelkou festis sian 80-jariĝon ŝia edzo, pentristo Věroslav Bergr, kiu fariĝis honora civitano de la urbo, en kies proksima vilaĝo Ředice li naskiĝis. Estis inaŭgurita ekspozicio de liaj pentraĵoj, poemojn de Z. Bergrová deklamis Taťána Medvecká, muzikis komponisto Zdeněk Zahradník kaj kantis sopran­ulino Pavla Hamerníková.

laŭ Margit Turková

Zdenka Bergrová

(10.3.1923-22.5.2008)

Antaŭ redaktofino de tiu ĉi numero de Starto venis informo, ke PhDr. Zdenka Bergrová forpasis la 22-an de majo 2008 kaj estis senceremonie (laŭ sia deziro) sepultita en fami­lia tombo en Vyšehrad.

Lingvo-helpilo

En marto la teamo E@I komencis novan projekton por krei altnivelan literum- kaj gramatik-kontrolilon por Esperanto. Eckhard Bick, sperta esperantisto kaj fakulo pri komputil­lingvistiko, gvidas ĝin. Kunlaboras interalie Bertil Wennergren, Sonja Petrović Lundberg kaj Marek Blahuš.
La fondaĵo ESF finance helpas realigi la planojn. La teamo esperas en aŭtuno prezenti unuan testeblan version de la lingvohelpilo.

Someraj planoj

E@I aktive kontribuos al pluraj someraj renkontiĝoj. Dum la Uni­ver­sala Kongreso, same dum IJK, ekzem­ple okazos diversaj fakaj prelegoj - pri Komputeko, pri aktuale.info, pri retaj teknikoj... Nepre ĉeestinda estas la unua renkontiĝo de Lernu! - uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. Registriĝis jam 90 personoj de 23 landoj.

Monpeto ĉe EJF

Post nesukcesa monpeto ĉe la eŭropa fondaĵo European Youth Foundation, E@I antaŭnelonge pretigis kaj sendis novan dosieron. La teamo ellaboris proponon por aro da lingvaj festivaloj. Komence de julio oni ekscios, ĉu tiu propono plaĉas al la fondaĵo.

Komputeko

La teamo E@I aperigas en la papera kaj reta eldonoj tradukojn por pli ol 7500 pri­komputilaj vortoj.

Pozvánka

na slavnostní otevření Muzea Esperanta ve Svitavách

75 let založení Klubu esperanta ve Svitavách

dne 20. září 2008

 


Sobota 20. září :

- 9:30 hod. sraz účastníků na nádraží ČD

- 10:00 hod. prohlídka výstavy -100 let od narození Oskara Schindlera

- 12:00 hod. oběd

- 14:00 hod. slavnostní otevření muzea

- 17:00 hod. prohlídka kulturního centra Fabrika (konference ČES 2009)

- 19:00 hod. posezení, večeře a bowling

 

Neděle 21. září:

- 9:00 hod. prohlídka města s výkladem historika

- 12:00 hod.oběd

 

Zájemci o ubytování se musí přihlásit do 10.8.2008 na adresu: dvor.libuse@seznam.cz

Inaŭguro de nova muzeo

la 20-an de septembro 2008 (sabato) estos en Svi­tavy solene inaŭgurita nova muzeo pri Esperanto-kulturo kaj samtempe oni festos la 75-an datre­venon de la fondo de la loka esperant­ista klubo. La renkonto komenciĝos je la 9.30 h antaŭ la fervoja stacidomo. La unua programero estas vizito de ekspozicio omaĝe al la 100-jariĝo de Oskar Schindler, post tagmanĝo inaŭguro de la muzeo mem je la 14-a horo. Poste sekvos trarigardo de la kulturcentro Fabrika, kie estas planata konferenco 2009 okaze de 40-jariĝo de ĈEA, kaj amuza vespero. Dimanĉe trarigardo de la urbo kun profesia historiisto. Informojn kaj tranoktadon petu ĉe dvor.libuse@seznam.cz.

Libuše Dvořáková

 

Nova libro de Petr Ginz

Societo Franz Kafka en Prago eldonis ĉeĥlingve romanon de Petr Ginz, juda-ĉeĥa esperantisto, kiu mortis en 1945 en gaskamero en la aĝo de 16 jaroj. La romanon li verkis kaj ilustris kiel 13-jara antaŭ transporto al la koncentrejo Terezín, nun la konservita verko aperas ankaŭ libroforme. Ĝi nomiĝas Návštěva z pravěku (Vizito el prahistorio), ŝajnigas esti nove trovita manuskripto de Jules Verne kaj priskribas teruraĵojn en Belga Kongo en Afriko sub reĝo Leopoldo. La leganto facile trovas paralelojn je Hitler-reĝimo en Germanio. La libro pruvas, ke el Petro povis elkreski genia verkisto kaj pentristo.

Pozvánka na 12. sjezd

Českého esperantského svazu

Vážení přátelé,


výbor Českého esperantského sva­zu (ČES) si Vás dovoluje pozvat na 12. sjezd ČES, který se bude konat v Pře­rově ve dnech 3.-5 října 2008 v Klubu Severomoravské ener­getiky (SME) na nábřeží Dr. Edvarda Beneše č.20. K dis­pozici nám bude velký divadelní sál pro plenární zasedání, menší salónky pro oddělené programy i boxy k po­se­zení v úzkém kruhu přátel. Po celou dobu sjezdu je v místě zajištěno celodenní stravování i občerstvení mezi jedno­tlivými body programu.

 

Účastníci budou ubytováni v blíz­ké hotelové ubytovně Služeb města Přerova (SMP), Velké Novosady 13. Ubytování je vzdáleno přes most cca 150 m od místa rokování.

Přerov je krásné a starobylé mo­rav­ské město na křižovatce želez­ničních cest a v dosahu dálniční sítě. Rozkládá se uprostřed Moravy po obou březích řeky Bečvy. Již ve star­ší době kamenné před dvaceti ti­sí­ci lety se v tomto prostoru usadili lovci mamutů, o čemž svědčí evrop­sky významný objev jejich tábo­řiště s bohatými archeologickými nálezy v místní části Předmostí. Ostatně právě tradiční setkání přerovských es­pe­rantistů se nazývá právě Ma­mut.

 


 

Sjezd Českého esperantského sva­zu je letos o to významnější, že se jedná o vo­lební sjezd, kdy zvolíme nový výbor ČES. Nové vedení po­ve­de náš svaz nejen v roce čty­řicá­tého výročí jeho vzniku, ale také v období změn a impulsů, které v mnohém ovlivní naší činnost. Jen v nejbližším nastávajícím roce pro nás bude výzvou české před­sednictví EU stejně jako pořádání Mezi­národního světového kongresu v sou­sed­ním Polsku.


Využití těchto příležitostí bude na zod­povědnosti členů výboru a je­jich výběr a zvolení na zodpo­věd­nosti každého z účastníků sjezdu, každého z členů esperantského sva­zu.

Kromě pracovního jednání nabízí ko­ná­ní sjezdu už tradičně v sobot­ním odpoledni i prostor pro poznání hosti­telského města. Přerov byl dlou­hou dobu sídlem rodu Pern­štejnů a Žerotínů a je nazýván také městem Blahoslavovým a Komen­ského, nejvýznačnějších osob­ností Jednoty bratrské. Bohatá historie dala vzniknout mnohým památkám a architektonickým či technickým skvostům.

Vedle známého pivovaru a mini­muzea elektrárny stojí jistě za návštěvu i renesanční zámek s mos­tem, příkopem a ohradní zdí na Horním náměstí s domy z 15. století. V jeho prostorách sídlí Komenského muzeum se sbírkou archeologických nálezů i cennou sbírkou entomologickou. Další zajímavou památkou je městský park Michalov, který vznikl z ini­ciati­vy okrašlovacího spolku pře­měnou bývalého lesa v roce 1904 a který zdobí několik plastik, pro­menáda s vodotryskem a památník Mistra Jana Husa.

Město Přerov jako místo sjezdu nebylo vybráno náhodně. Je oce­něním za dlouholetou a obětavou práci místních esperantistů, kteří si právě v tomto roce připomínají 85. výročí esperanta v Pře­rově.

Věříme, že i Vy přispějete svojí účastí k důstojnému a úspěšnému průběhu sjez­du! 

 

Výbor ČES

 

12-a kongreso de ĈEA

Inter la 3-a kaj 5-a de oktobro 2008 kunvenos la 12-a kongreso de ĈEA en la moravia urbo Přerov, kie la loka esperantista klubo festas sian 85-jariĝon. La ĉefa tasko estos elekti novan estraron de ĈEA por la sekvaj 3 jaroj. Kiel kongresejo ser­vos Klub severomoravské energe­ti­ky (Klubo de Nordmoravia Ener­geti­ko) en la strato nábřeží Dr. Edvarda Beneše n-ro 20. Loĝado estas prizorgita en la proksima hotela tranoktejo de Servoj de la urbo Přerov (strato Velké Novosady 13). Gastoj estas en la historia urbo bonvenaj.

 

1. vlakové nádraží 2. autobusové nádraží 3. hotelová ubytovna 4. místo konání sjezdu

Od obou nádraží trvá cesta cca 10 minut pohodlnou chůzí. Z autobusového nádraží je možné jet ze stanoviště č. 1 linkou č. 5, jede v pátek každých 15 minut, jízdenka se platí u řidiče (7 Kč); vystoupit druhou zastávku (hned za mostem). V sobotu a neděli jezdí autobus č. 7 a č. 1, pouze jednu zastávku a potom cca 500 m k místu konání sjezdu.

Infanoj konatiĝis kun la vivo de libere vivantaj bestoj

 



Sabate la 31-an de majo 2008 junaj esperantistoj kunvenis en Svitavy. Trideko da partoprenantoj (ankaŭ el Ratíškovice kaj Česká Třebová) buse forveturis al Dětřichov, kie ilin varme akceptis Inĝ. Jaroslav Dvořák  en sia arbara parko. Damaoj kaj cervoj estas timemaj, ili tuj forkuris, restis nur juna cervido, kies panjo ĝin zorge observis de malproksime.

Inĝ. Dvořák ŝutis sub la arboj iom da manĝo, kiu allogis grupeton da aproj. La gastiganto rakontis al infanoj pri la vivo de bestoj, ekz. ke ne ĉiuj cervoj trumpetas, la kanada fajfas, ke ili mal­varmigas sian korpon per la ramuro (kornaro). La aĝon de la bestoj oni povas diveni ankaŭ laŭ la dentaro, ĉar ankaŭ ili suferas dentomalsanojn. Poste en Dětři­cho­vice la infanoj rajdis sur ĉevaloj kaj ludis kun brunaj kaproj kaj iliaj kapridoj.

Posttagmeza programo en Svitavy konsistis el konkursoj pri Esperanto, kantado, baledo, scenetoj, enigmoj. La premiojn donacis firmao Ravensburger Polička kaj la Klubo de Esperanto-Amikoj en Svitavy. -ld-

Honoraj membroj de ĈEA

Ni daŭrigas prezentadon de niaj honoraj membroj per intervjuoj kun ili.

Jarmila Rýznarová (1929)

profesie oficistino, ŝi esperantistiĝis en 1953. Ekde 1956 ŝi multflanke aktivas en la Espe­ranto-movado: fondis du Esperanto-klubojn, instruis en kursoj por plen­kreskuloj, ekde 1982 ankaŭ por infanoj en du lernejoj, kaj dum 9 jaroj ankaŭ en SET Lanĉov. Organizis aŭ kunorganizis multajn aŭtobusajn karavanojn (i.a. al Varsovio aŭ al UK en Zagrebo, Montpeliero, Vilno) aranĝis plurajn ekspoziciojn pri Esperanto kaj multajn Esperanto-aranĝojn. Multjara prezidanto de la Asocio de Esperantistoj -Handikapuloj (AEH) kaj de Esperanto-klubo dr. Schulhof, redak­torino, kronik­istino, …


Via Esperanto-agado estas vere bunta. Ĉu vi povas diri ion konkretan pri unu el viaj sukcesplenaj aktiv­ecoj?

Ekzemple en la jaro 1993 mi sukcesis organizi la 10-tagan pedagogian semi­narion ICEM (Freinet-peda­gogio) kiun partoprenis 30 eksterlandaj in­stru­istoj, plejparte el Francio, kaj kiu estis vere tre sukcesa. Kiel aprezon mi ricevis grandegan valoraĵon: Plenan Ilustritan Vortaron, kiu tiutempe ne estis ĉe ni havebla kaj krome ĝi estus por mi terure multekosta.

Gratulon. Tamen vi surprizis min. Mi supozis, ke vi mencios vian agadon por AEH, kies motoro vi ja estis dum multaj jaroj. Kio estis ĉe la ko­menco?

La fondinto kaj dum jaroj prezidanto de AEH estis mia partnero kaj sekva edzo Josef Vaněček kaj mi dekomence multe helpadis al li. Post lia forpaso en januaro 1998 mi do sentis moralan devon pluvivigi „lian“ asocion, pre­cipe daŭrigi la eldonadon de la periodaĵo Informilo kaj de ĝia kvaron­jara suplemento Antaŭen, teni la mastrumadon de la asocio, por kio mi devis lerni uzon de la komputilo, ktp. Kaj mi ĝojas, ke la laboro ne estis vana - la asocio pluaktivas bone ankaŭ nun, kiam mi jam transdonis la gvidan rolon al pli junaj samideanoj sub gvido de la nova prezidanto Pavel Nechvíle.

Inĝ. Zdeněk Pluhař (1936)

ĥemiisto, aktivisto de sciencteknika sekcio, plurjara profesia sekretario de ĈEA, pli poste gvidanto de la libroservo de ĈEA. Li aktive partoprenis en preparo de AEST-oj, kie aperadis ankaŭ liaj prelegoj. Aŭtoro de la serio de artikoloj pri ekologio kaj pri instrumentaj analizaj metodoj en „Sano“, tradukis ampleksan monografion de Puramo Chong pri kompleksia medicino kaj Saama akupunkturo el Esperanto en la ĉeĥan. Kunlaborinto de Karel Kraft dum preparo de Ĉeĥa-Esperanta vortaro koncerne fakajn vortojn. Kunorganizanto, faka garantianto kaj redaktoro de prelegkolektoj de KAEST-oj ekde la jaro 2000. Kunorganizanto de aranĝoj de KAVA-PECH InPaSem kaj EKOTUR. Sia­tempe li ankaŭ estris Ĥemian Faktermino­logian Komisionon de Termi­no­logia Centro de ISAE (nun li finas preparon de ĥemia vortareto ĉeĥa-Esperanta kaj inverse).

 


Malmultaj scias, ke vi pro viaj konvinkoj devis forlasi la fakan karieron kaj fariĝis por pluraj jaroj helpmasonisto. Ĉu pro Esperanto?

Mi unue iom korektu la demandon – kiel masonista helpisto mi laboris „nur“ unu jaron kaj duonon (ne plurajn jarojn). Tio fakte ne okazis pro Esperanto, sed pro grava malakordo kun la estraro de instituto en la pure fakaj problemoj. Mi devis forlasi funkcion de la estro de bioĥemia departemento. Ĉar la instituta estraro transformis pure fakan proble­mon en politikan (tiutempe estis „tia kutimo“), mi certan tempon devis labori kiel manlaboristo.


Vi apartenas al tre malmultaj homoj, kiuj ankaŭ fariĝis por pluraj jaroj profesia esperantisto. Ĉu vi povas kompari tiun vian karieron kun la antaŭa faka?

Teorie, la laboro de ĥemiisto kaj tiu de profesia esperantisto (= oficisto) tre diferencas. En la realo la diferenco ne estis tiom granda. Kiel estro de laboratorio mi ankaŭ ofte devis „kuŝi en paperoj“, bilanci ktp. Tial la transformiĝo de ĥemiisto al oficisto ne estis tro „nervoraba“. Multe pli grava estis la fakto, ke tiu mia transformiĝo devis okazi en la tempo de la socia renverso (la jaro 1989), kiam estis ŝanĝiĝantaj ne nur ekonomiaj fontoj kaj rilatoj, sed ankaŭ skaloj de valoroj kaj sintenoj de homoj (bedaŭrinde ne ĉiam en la pozitiva direkto). Tio kaŭzis ankaŭ la paradokson, ke mi, kiel profesia esperantisto, povis okupiĝi malpli multe pri Esperanto ol antaŭe, kiel ĥemiisto.

MUDr. Josef Hradil (1924)

kuracisto, multjara motoro de la movado en Mnichovo Hradiště  (redaktoro de la bulteno „Verda Familio“) kaj fondinto kaj longe gvidanto de iama medicinista sekcio de ĈEA (redaktoro de „Medicinistaj Informoj“, poste de la revuo „Sano“), grava membro de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), por kiu li prilaboris „Medicinistan terminaron“ (1979); en sia familia pensiono Espero en Skokovy li helpas al la Asocio de Espe­rant­istoj-Handikapuloj (AEH) aranĝi lingvajn seminariojn.

 


Mi scias pri vi, ke vi estis dum multaj jaroj instruisto de skribaj kursoj de ĈEA. Ĉu vi povas pritaksi, kiom da lernantoj trairis viajn manojn kaj ĉu iuj restis fidelaj al la idealoj de Esperanto?

Mi instruis per skribaj kursoj proksimume 400 lernantojn, bedaŭrinde finis la kurson nur proksimume cent, el kiuj nur unuopulojn oni povas trovi en nia membraro. Tamen, dum nuna malgranda prilingva intereso estas korespondaj kursoj sendube la plej konvena instrumetodo.

Via Medicinista Terminaro aperis antaŭ preskaŭ 40 jaroj. Kia estas ĝia plua sorto?

Ĝuste ĉijare aperis ĝia jam kvina eldono, kvankam ne surpapere, sed en la elektronika formo ĉe

www.esperantopt.com/dosieroj/ali_009.pdf. Ĝi estas en la formato pdf, do ĉiu povas ĝin senpage ne nur rigardi, sed ankaŭ presi (179 paĝoj). Mi scivolemas pri eĥo, precipe de fakuloj.

Ĉu vi havas iun mesaĝon por niaj pli junaj legantoj?

Precipe por la lernantoj: Sen kredo ne estas daŭremo. Ne estu sencelaj homoj, ne forlasu la kredon pri internacia interkompreniĝo. Do, daŭremon kaj kredon!

 


 

 

Al ĉiuj intervjuitoj mi kore dankas kaj deziras al ili multajn pliajn agrablajn travivaĵojn per la internacia lingvo Esperanto.

Intervjuis: Petro Chrdle

Esperantistoj-ĵurnalistoj

kongresis en Vilno

de la 26-a ĝis la 30-a de majo 2008 okazis en litova ĉefurbo Vilno Tut­monda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj sub aŭspicioj de ĉefmi­nis­tro de la Litova Respubliko Gediminas Kirkilas. La kongreson venis saluti ankaŭ prezidanto de la par­lamento kaj la urbestro de Vilno.

Partoprenis 183 kongresanoj el 37 landoj, 4 konti­nen­toj. La kongresan temon Inter­nacia inter­kultura komu­ni­kado: ĵurna­l­ismo kaj Esperanto enkondukis per ĉefprelego eksa prezidanto de la universitato en Hartford (Usono) kaj prezidinto de UEA prof. Humphrey Tonkin. La kongreso okazis parte en malnova urbodomo kaj parte en la ŝtata parla­mentejo.


En la kongreso partoprenis aktive du membroj de ĈEA: Jiří Caletka pre­zentis la bohemiston kaj honoran membron de UEA kaj de ĈEA Kurisu Kei en sia prelego „Japana ĵurnalisto pri ĉeĥa kulturo per Esperanto“ kaj Petro Chrdle kontribuis per la temo „Aŭtoraj rajtoj en EU“.

Dum la kongreso okazis ankaŭ la Ĝenerala asembleo de TEĴA (Tut­monda Esperantista Ĵurnalista Asocio) kiu elektis novan estraron por pluaj tri jaroj. Kiel nova prezidanto estis elektita Audrys Antanaitis (LT) kaj la ceteraj estraranoj fariĝis Vytautas Šilas (LT) Mariana Evlogieva (BG), Dieter Rooke (CH), Aleksander Korĵenkov (RU) kaj Kalle Kniivilä (FI).

Pli da informoj pri la kongreso oni povas trovi en la paĝaro de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt. Estis eldonitaj 4 numeroj de la kongresa kuriero, kiu estas ankaŭ trovebla sur la sama ret­paĝo sub La Fera Lupo n-ro 1 ĝis 4.

Petro Chrdle

Pluaj prelegoj estis jenaj:

Amaskomunikado en Litovio - Zamen­hof kaj la gazetaro - 100 jaroj de la revuo Esperanto - Kontribuo de Litova stelo al formigo de bildo pri la lando - Edmond Privat (1889-1962), la patro de la moderna Esperanto-ĵurnalismo - Infor­mado en lingvistikaj medioj - Inter la reto kaj la papero, situacio de la naciaj E-inform-kanaloj - Konciza historio de ĉinaj Esperanto-gazetoj.

Návrh loga pro ČES

 

Návrh A

 


Návrh B

 


 

Návrh C

 


Návrh D

 


Návrh E


 

Návrh F

 


Návrh G


 

Který návrh je nejlepší?

 

Podmínky pro hlasování

na následující straně

 

Návrh Z


 

 

Návrh loga ČES

Vážení čtenáři,

v minulém čísle Starta a na inter­netových stránkách jsme vyhlásili soutěž o návrh na nové logo Českého espe­rantského svazu. Předkládáme členům ČES k posouzení sedm nových návrhů a jako osmý návrh stávající logo:

Je na Vás, který návrh vyberete a s ja­kým logem oslavíme příští rok 40. výročí vzniku Českého esperantského svazu!

Hlasovat můžete do konce srpna 2008 poštou na adrese: Jiří Tomeček, Dr. Bureše 3, 370 05  České Budějovice;

e-mailem: tomecek@esperanto.cz

www: www.esperanto.cz

prostřednictvím přihlášky na sjezd ČES 2008 v Přerově.

Při hlasování uveďte své členské číslo v ČES (najdete je na adresním štítku na Startu) a písmeno označující zvolený návrh.

 

56-a SET Lančov

ĉi-jare denove okazas tri dusemajnaj etapoj (29.6.-12.7.; 13.7.-26.7; 27.7.-9.8.) por la kursoj de Esperanto, angla, germana, hispana kaj rusa lingvoj. Fine de la tria etapo la 9-an de aŭgusto 2008 renkontiĝos denove ekstendaranoj por festi la 50-an datrevenon de la tendaro en la sama loko (golfo de Lančov).

Dum la lasta semajno de la tria etapo okazos ankaŭ seminario pri klubaj bibliotekoj, asociaj ekzamenoj kaj tradukado de turismaj broŝuroj.

Detalojn oni povas trovi ĉe la retejo www.esperanto.cz/lancov aŭ peti ĉe info@set-lancov.cz aŭ ĉe adreso Esperanto, 97401 Třebíč.

Skokovy aŭtune

Aŭtuna seminario en Skokovy en Ĉeĥa paradizo okazos de la 20-a de ĝis la 26-a de oktobro 2008 en pensi­ono ESPERO. Aliĝilojn kaj informojn sendu al Jindřiška Draho­tová, Sadová 745, Mladá Boleslav 293 01, tel. 326 731 845, aŭ 720 652 320, rete drahotova@esperanto.cz

Jindřiška Drahotová

 

Nova studo pri la Ido-skismo

Ĵus antaŭ la fondiĝo de UEA okazis skismo en la Esperanto-movado, nomata la Ido-skismo. Ĵus estis publikigita raporto de juristo, kiu analizas la okazaĵojn en tiu afero. En sia raporto, Rik Dalton malkaŝas la sinsekvon de eventoj, kaj kunmetas ilin kvazaŭ en jura kortumo. Legu ĉe: http://rik.poreo.org

inf: Ian Fantom

 

Novaj libroj

en Libroservo de UEA

 

Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio, Gerrit Berveling

La Duakanonaj libroj, Volumo 3

La Kelt-semidaj lingvoj, André Cherpillod

Fabeloj de Andersen kaj fratoj Grimm (pluraj kompaktaj diskoj de Stano Marček)

Bretonaj fabeloj, Jean-Pierre Ducloyer

Mediteranea breviero, Predrag Matve­jeviĉ

Dio, psiĉjo kaj mi, Claude Piron

Hanoja konkurso 2008


Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj organizas perretan ses-lingvan (angla, rusa, franca, ĉina, Esperanto kaj vjetna­ma) internacian konkurson "Hanojo – Via rendevuejo".

Ĉefa temo de la konkurso: Historiaj monumentoj kaj kulturaj heredaĵoj de Hanojo.

Partoprenantoj: La konkurso estas rezervita por eksterlandaj civitanoj (ankaŭ vjetnamoj vivantaj en fremdaj landoj).

Taskoj: La konkursanoj respondas al 6 demandoj per la formo de testo, kaj al la sepa demando per ne pli ol 1000-vorta eseo pri "kiel konservi kaj restaŭri la historiajn monumentojn kaj kulturajn heredaĵojn". Bonvolu klare skribi vian nomon, aĝon, profesion, adreson, tele­fon-numeron, faks-numeron, retadre­son. Sendu perpoŝte aŭ perrete.

Limdato por alsendo de konkursaĵoj estas la 30-a de aŭgusto en 2008 laŭ adreso de la Gvidkomitato de la konkurso "Hanojo – via rendevuejo", 14B Phan Chu Trinh, Hoan Kiem, Hanojo, Vjetnamio. Tel: (84-4) 8256159; Fax: (84-4) 8248964 Ret­adreso: haufo@fpt.vn

Premioj: Speciala premio (4.000.000 vjetnamaj dongoj); Unua premio (3.000.000); 5 Duaj premioj (po 2.000.000); 10 Triaj premioj (po 1.000.000); 20 Kuraĝigaj premioj (po 500.000); Unua Komuna Premio (2.000.000); 2 Duaj Komunaj Premioj (po 1.000.000). La rezultoj estos publikitaj per La Gvidkomitato de la Konkurso sur interreto kaj per aliaj komunikiloj kaj senditaj al ĉiuj gajnintoj en novembro 2008. La premio kaj atestilo estos senditaj al la gajnintoj per poŝto (eble tra ambasadejoj aŭ inter­naciaj organizoj)

Informado: Retpaĝo de la konkurso estas ĉe:

www.haufo.org.vn/data/thumoi_es.htm

Ret-info

 

Ekspozicio pri Esperanto

Inter 18.3.-23.6.2008 en la urba palaco Templ en Mladá Boleslav la vizitantoj povas vidi ekspozicion „Živý jazyk esperanto“ (Viva lingvo Esperanto), kiun organizas la Esperanto-rondeto Mladá Boleslav + Mnichovo Hradiště. Detalojn petu ĉe drahotova@esperanto.czvanek@esperanto.cz .

 

Anglalingva enciklopedio pri Esperanto-literaturo

 

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton, eldonita de la usona eldonejo Mondial, estas verŝajne la plej detala ĝisnuna priskribo de originala literaturo en la internacia lingvo. Ĝi enhavas antaŭparolon de H. Tonkin, enkondukon en la literaturon de Esperanto kaj kvin ĝiaj ĉefaj periodoj, artikolojn pri pli ol 300 aŭtoroj, fragmentojn el plej bonaj verkoj kaj minikurson de Esperanto kun studo de Claude Piron pri Esperanto el vidpunkto de verkisto. Prezo 66 EUR.

Junulara kongreso 2009 estos en Ĉeĥio

En la 2009-a jaro la Internacia Junulara Kongreso okazos en la ĉeĥa urbo Liberec' - tian decidon de la TEJO-estraro anoncis la 9-an de aprilo 2008 Vildana Delalić, estra­rano por kongresoj. La kongreson orga­nizos ne unu, kiel kutime, sed tri Landaj Sekcioj. Temas pri la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, ĉar Liberec' situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

Nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradi­ciaj liberecoj formiĝantaj ekde ape­ro de la homa civilizo, kiel ekono­mia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, transirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la "globa vilaĝo". Kaj temas ekzemple pri konfronto de kopirajtoj kun libereco en programara mondo.

Dum la kongreso okazos ankaŭ diversaj ekskursoj, interalie al la ĉeĥa ĉefurbo Prago. Apartan aten­ton valoras doni al la fakto, ke IJK ankoraŭ neniam okazis en Ĉeĥio.

La junulara kongreso okazos inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009, do rekte antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Do ni invitas gejunulojn Ĉeĥien, sed espereble ne nur kiel parto­pre­nan­tojn. Bonvenaj estas kompren­eble ĉiuj, kiuj dezirus partopreni organizadon. Al la LKK el ĈEJ-membroj jam apartenas interalie Dáša Chvátalová, Dan Mrázek, Pavel Brom, Jan Popelka, Tomáš Břicháček, Karol Rydlo, Aleš Tomeček kaj mi. Se ankaŭ vi volas iel helpi - mia retadreso estas konata.

Marek Blahuš

 

Esperanto ĉe Ĉeĥa Radio Leonardo

Merkrede la 30-an de aprilo 2008 la programo Monitor elsendis mallongan kontribuon okaze de la 100-a datreveno de UEA, kiel pri unu el gravaj datoj kun la fina cifero 8. Intervjuata estis prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo Marek Blahuš, demandis Dan Mrázek. Leonardo elsendas nur en Interreto. La intervjuo estas elŝutebla ĉe la adreso http://www.rozhlas.cz/leonardo/historie/_zprava/450000

 

Du 80-jaruloj

el Brno

S-ano Zdeněk Hršel, honora membro de ĈEA, festos sian vivjubileon la 19-an de septembro 2008. Li espe­rant­istiĝis jam dum la 2-a mondmilito kaj mem­br­iĝis en EK Hradec Králové. Sed lia plej aktiva Esperanto-agado estas konektita kun la Esperantista Klubo en Brno, kie post forpaso de neforgesebla s-ano J. Vondroušek en 1995 li ofereme kaj seninterrompe aktivas kiel prezid­anto de la klubo.

Krom nefacila administra laboro li regule gvidas la Lingvan anguleton, aranĝis multajn prelegojn kaj sukcese gvidis E-kursojn. Dum multaj jaroj li spronis la laboron por kompili kaj eldoni la ĉeĥan-Esperantan vortaron (kunabore kun s-anoj K. Kraft kaj M. Malovec). Por la urbo Brno li preparis kaj espe­rantigis novan prospekton „Urbo Brno - ĝusta direkto“.

La signifo estas ankaŭ tutmovada, ĉar li aktivis kiel membro de la Centra Komitato de ĈEA. Paĉjo Zdeněk estas vere konata tutmonde, ĉar li persone gastigis multajn fremdlandajn s-anojn, do kun ili ni al li deziras sanon, ĉion bonan kaj esprimas sincerajn dankojn pro lia oferplena laboro por Esperanto.

Alia 80-jara jubileanto el Brno estas s-ano Adolf Veselý (junio 2008). Li esperantistiĝis dum sia ekzila restado en Francio. EK li vizitis en Parizo, kie li trovis ankaŭ sian francan edzinon Anička. Post reveno al sia naskiĝurbo Brno li ĉiam tenis viglan rilaton kun francaj esperantistoj. Li, kun Inĝ. J. Werner kaj S. Barták, en majo 2002 iniciatis fondon de la Societo por inter­nacia lingvo Esperanto en Kohou­tovice (urbo-parto de Brno). Li seninterrompe plenumas funkcion de sekretario de ĉi-tiu societo kaj krome, kun sia Aniĉka, organizas regulajn somerajn kunvenojn de esperantistoj en sia ĝardeno en Kohoutovice. Ni esprimas nian sinceran dankon por oferema laboro por Esperanto kaj deziras al li kaj lia Aniĉka ĉion bonan.

Z. Závodný

 

Grava artisto-esperantisto

en Ĉeĥa televido

La 20-an de aprilo 2008 la kanalo ČT2 elsendis en programo „Na plovárně“ (Ĉe naĝejo) intervjuon kun Jiří Harcuba, tutmonde aprezata artisto, aŭtoro de multaj medaloj kaj moneroj (ekz. nia 5-krona monero).

Jiří Harcuba estas mem­bro de nia asocio, proponis novan mo­numenton en Františkovy Lázně (kiu pro manko de financoj ne realiĝis), sed kompreneble li laboras ĉefe por diversaj enlandaj kaj eksterlandaj institucioj, efektivigis portretojn de famaj personoj, instruas ankaŭ studentojn en altlernejo. Marek Eben malkaŝis, ke prof. Harcuba ĉijare festis sian okdekjariĝon, sed ne permesis mencii Esperanton.

Tamen estas interese konatiĝi kun eminentulo, kiu apartenas al nia movado, sed estas inter esperantistoj malmulte konata.

La inter­vjuo estas videbla kaj aŭdebla sur la interreto ĉe Ĉeĥa televido.

 

Ni bezonas grandskalan elektronikan arkivadon

Nia movado ne posedas tian literaturan riĉaĵon kiel la naciaj lingvoj, sed tiom pli gravas konservi ĉion, kio estas farita kaj farata. Ni jam kutimiĝis, ke estas morala devo kaj saĝo sendi niajn paperajn librojn almenaŭ al la plej grandaj bibliotekoj (Vieno, Roterdamo, Aalen k.s.), por ke ili konserviĝu por la sekvaj esperantistaj generacioj, sed ankoraŭ mankas konscio, ke same necesas sekurigi ankaŭ la elektronikajn materialojn. Speciale nun, kiam estas konstruataj retaj bibliotekoj en naciaj lingvoj, inter kiuj Esperanto ne rajtas perdiĝi, se ĝi volas plu vivi. La elektro­nikaj retaj bibliotekoj estas por nia movado aparte gravaj, ĉar ni ne havas la „paperan“ bibliotekon en ĉiu urbeto kaj vilaĝo kiel la naciaj lingvoj. Por niaj novaj varbitoj estas atingebla ĉefe tio, kion ili trovas en la reto.

En la privataj komputiloj de espe­rant­istoj ekzistas nun dekmiloj da elektroni­kaj esperantlingvaj tekstoj kaj ĉiujare kreiĝas mil novaj, ĉar ĉiu nova libro, broŝuro aŭ gazeto nun estas prilaborata komputile. Sed la aŭtoroj kaj redaktoroj ne havas eblon sendi siajn dosierojn al iu oficiala arkivo, kie ili estus pli sekuraj ol en ilia persona komputilo. Pro manko de oficiala arkivo multaj esperantistoj eĉ ne konscias, ke estus saĝe konservi kaj arkivi la komputile faritan laboron kaj ofte post presado de papera versio ili forviŝas la verkon el sia komputilo. Nur post kelkaj jaroj ili pro tio koleras kontraŭ si mem, kiam ili volas la verkon relabori kaj re­eldoni. Komputilo povas ankaŭ kolapsi, esti ŝtelita aŭ ĝia po­sedanto povas morti. La heredantoj savas librojn kaj manu­skriptojn, sed forgesas savi la elektronikajn verkojn en la komputilo, kiuj tiamaniere perdiĝas.

Mankas al ni oficiala elektronika arki­vo, al kiu la aŭtoroj povus sendi siajn verkojn por arkivado, kun indiko de kondiĉoj por eventuala publikigo. Kom­preneble, kiu eldonis paperan libron, ne deziras, ke la verko disvastiĝu elek­tronike antaŭ elĉerpiĝo de la eldon­kvanto, sed estus domaĝe la elektronikan version pro tio likvidi. Pluraj verkoj estas nun blokataj de aŭtoraj rajtoj, sed post kelkaj jaroj ili estos jam liberaj aŭ la aŭtoro povas doni aŭ vendi sian kon­senton kaj ĝis tiam necesas la elektro­nikan version arkivi, se ĝi ekzistas. Kelkaj verkoj povas en la arkivo atendi eldoniston, kiu estos volonta investi monon por papera eldono. Aliaj servu al specialistoj, kiuj plu daŭrigos ilian pri­laboron, ekzemple vortaroj kaj termin­aroj.

Por la arkivado sufiĉus du malmolaj diskoj (unu rezerva en kazo de kolapso) kaj ĉiu arkivita dosiero estus kom­pletigita per kondiĉaro, kiamaniere ĝin utiligi. Arkivi ankoraŭ ne signifas publikigi. Sendi siajn dosierojn ne estus devo, sed rajto. La arkivo ne povas troviĝi en privata loĝejo, sed en oficialaj instancoj, prefere pluraj, kiuj kunlaborus kaj helpus renovigi kolapsintan arkivon en alia instanco. Tiamaniere la mate­rialoj fariĝus preskaŭ neniigeblaj.

Estas plej urĝa tempo, ke ni ĉiuj konsciu pri la afero kaj serĉu rapidan solvon.

Miroslav Malovec

KALENDARO 2008

2008-06-19/22 TREP Plasy Václav Kaprál, P.O.BOX 11, CZ 331 51 Kaznějov, aŭ rete:

esperantoplzen@centrum.cz.

2008-06-07: Esperanto-renkontiĝo de natur- kaj danc-amantoj en Česká Třebová, inf.: zn.esperanto@seznam.cz

2008-06-29/07-12, -07-13/26, -07-27/08-09. Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, la Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉeĥio, jam kvindekan fojon en la sama loko! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Inf.: podhradska@volny.cz
2008-07-28/08-04 58-a KELI-kongreso en Pribylina, Inf. cea.polnicky@quick.cz

2008-08-23/30 EKOTUR 08, Karlštejn. Tradi­cia ekoturisma renkontiĝo por biciklantoj kaj piedturistoj. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

2008-09-21/22 - solena malfermo de Esperanta muzeo en Svitavy, trarigardo de urbo kaj de nova kultura centro Fabrika, Inf.: dvor.libuse@seznam.cz

2008-10-03/05 Kongreso de ĈEA en Přerov, kun elekto de novaj komitatanoj de ĈEA. Inf.: jirka.tomecek@post.cz

2008-10-06/12 InPaSem /Internacia Paroliga Semajno en Dobřichovice, chrdle@kava-pech.cz
2008-11-07/09: KAEST 2008
(Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobři­chovice. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

2008-11-28/30: IKF (Internacia Kultura Festivalo) en Ústí nad Labem, inf.: m.smycka@seznam.cz

Ni kondolencas

 

- la 31-an de januaro 2008 mortis Pavel Stebel (*1911) el Bystřice nad Olší

- en Jablonec nad Nisou forpasis František Mátl (*1922)

- la 6-an de marto 2008 forpasis Jaroslav Krupka (*1954), multjara ano de Karlovara EK, ĉiĉerono dum Ercmontaraj turismaj renkontiĝoj (ITREE).

- la 22-an de majo 2008 mortis Zdenka Bergrová (*1923) el Prago

 

Korespondi deziras

 

Mi estas esperantisto en Senegalio. Mi deziras ekrilati kun vi intime amike kaj fratece. Mi invitas vin, veni viziti nian landon kaj ĝiajn urbojn. Pri loĝejo kaj manĝado mi estas preta al via dispono. Se vi havas demandojn mi estas preta al via dispono

WOUDJI Kossi, Dakar, Senegalio

Tel: (00221) 3152149

swoudji55@yahoo.fr

 

*

Ni prezentas

 

Václav Lamr (1943)

estas artisto el Prago, membro de ĈEA, kvankam ,,eterna komencanto“, kies belajn pentraĵojn vi povas rigardi en lia retejo www.lamr.estranky.cz.

Li naskiĝis en Litovel, studis ĉe art-industria lernejo en Brno, vivas kun edzino kaj du filoj en Prago. Li helpas al junaj artistoj, serĉas talentojn inter infanoj kaj junularo dum „Tagoj de kreado“. Li verkas ankaŭ poezion kaj aforismojn, ŝatas bibliajn kaj krista­najn temojn, ankaŭ por diskutado ĉe ret-adreso christ.art@seznam.cz.