Starto 1/2008 (226)

 

 

 

 

 

foto Libuše Dvořáková

 

 

Ottendorfer-domo en Svitavy

sidejo de nova Esperanto-muzeo

 

 

Internacia Jaro de Lingvoj

La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝ­intaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.

La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.

La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj indi­viduoj kaj por ilia paca kun­ekzisto. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka.

La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.

Kiel faktoro de socia integriĝo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan eduka­don (JEC 2). La batalo kontraŭ HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsa­noj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lin­gvoj.

Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Dekla­racio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano (2001), la Konven­cio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).

Tamen, en la daŭro de kelkaj gene­racioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj -- malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon -- forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldo­na industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.

Urĝas agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝ­igan­te la parolantojn de regantaj lin­gvoj regi alian nacian aŭ regionan lin­gvon kaj unu aŭ du internaciajn lin­gvojn. Nur se plurlingvismo estos ple­ne akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi si­an lokon en nia tutmondiĝinta mondo.

 

Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, aparte de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.

Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata ĉie.

Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la naŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte taŭga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antaŭenigon de lingvoj.

Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.

La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.

Koïchiro Matsuura

ESPERANTO EN LA UNESKO-RETEJO


Danke al la nova atento de UEA al la agado de Unesko kaj la aktiveco de UEA por diskonigi la Internacian Jaron de Lingvoj, celebratan ĉi-jare, Unesko afiŝis en sia retejo ankaŭ Esperantan tradukon de la deklaro de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koïchiro Matsuura, pri tiu speciala jaro de UN kaj Unesko. En multaj landoj aktivuloj de UEA ludis rolon por atentigi la naciajn komisionojn de Unesko kaj aliajn oficialajn instan­cojn pri la Jaro, kaj komunaj aktivaĵoj estas planataj. Esperantistoj ankaŭ labo­ris por traduki la deklaron de Matsuura al diversaj lingvoj. En la retejo troviĝas ankaŭ la ĉeĥa traduko, sed ni ne scias, kiu estas ĝia aŭtoro.

http://portal.unesco.org/culture/en/ev.php-URL_ID=36000&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html

laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA

 

100 jaroj de UEA

Estas ankaŭ grave, ke la Jaro de Lingvoj renkontiĝis kun la 100-a dat­reveno de UEA, kvazaŭ la paraleleco de la du festadoj estus simbola. Nia movado certe dediĉos multe da atento al la jubileo de nia tutmonda organizo.

ĈEA ekzemple ĝin omaĝos per inaŭ­gu­ro de la nova Esperanto-muzeo en Svitavy, kiu estos samtempe enkon­duko al festado de 40 jaroj de ĈEA en 2009.

 

 

Esperanto revenis

por momento al HRG

Sabate la 23-an de februaro 2008 alveturis al Litomyšl 38 esperantistoj el 11 lokoj de la respubliko por partopreni en renkonto, kiun aranĝis la loka rondeto. Antaŭtagmeze la partoprenantoj trarigardis novan produktejon de la presejo HRG Litomyšl rande de la urbo. Multaj eĉ ne konsciis, ke temas pri la presejo, kiu ekde 2003 presis Starton. Por simpligi la ekspedadon la presado estas translokita al Svitavy. Tra la pro­duktejo akompanis nin sinjoro Václav Loufek kaj detale konatigis al ni la teknologion de la presado, ĝian preparon kaj finajn korektojn. La teknologio atingas la plej altan nivelon, kiun la  entreprenisto klopodas konservi. La laboro estas plene aŭtomatizita. Ĉi tie laboras 130 dungitoj en seninterrompa produktado.

La posttagmeza programo efektiviĝis en la restoracio „U Párů“. Kiel ĉiam la reprezentantoj de la unu­opaj kluboj kaj rondetoj parolis pri sia laboro kaj invitis al renkontiĝoj, kiujn ili organizas. AEH Pardu­bi­ce organizis sian 5-an kongreson en Seĉ, ĉiumonate seminarion en Prago kaj organizas duonjare lingvan seminarion en Skokovy. Rondeto Polička invitis al sia aprila renkonto,  en majo esperantistoj renkont­iĝos en Šumperk. Sabate la 31-an de majo estos Infana Tago en Svitavy, por la mezo de septembro prepar­iĝas inaŭguro de Espe­ran­to­-muzeo en Svitavy. La 7-an de junio realiĝos danc-amuzo en Česká Třebová. La pasintan mardon la Ĉeĥa Televido elsendis sian viziton en la Klubo de esperantistoj en Brno. Post la raportoj sekvis spektaklo de infanoj de instruistino Zdenka Novotná el Česká Třebová. Interesa estis rakontado de Ing. Pavel Tichý el Litomyšl pri lia deĵora restado en Japanio. Li lernis tie novan teknologion de vitroproduktado, kiun transprenis firmao Vertex Litomyšl. Dum unumonata restado li konatiĝis kun belaĵoj de la lando, pensmaniero kaj komplezemo de la loĝantoj, kun lokaj kutimoj. Fine la renkonton vizitis la regiona televido, kiu filmis mallongan registraĵon.

Libuše Dvořáková

 

Čestné členství ČES

V letošním roce od 3. do 5. října 2008 se v Přerově uskuteční sjezd Českého esperantského svazu. Podle stanov Svazu propůjčí sjezd za mimořádné zásluhy v rozvoji esperantského hnutí čestné členství. Případné návrhy se zdůvodněním zašlete do 30.4.2008 na adresu : Věra Podhradská, Poříčí 1 603 00 Brno, nebo e-mail

podhradska@volny.cz

výbor ČES

Atentigo por la uzantoj

de retpoŝto

Mi atentigas ĉiujn, kiuj uzas komu­nikad­cele la interreton, ke ekzistas sen­paga reta informilo de Ĉeĥa Esperanto-Aso­cio, kiu neregule (kutime kvin- aŭ sesfoje jare) informas la abonantojn pri la Esperanto-movado en Ĉeĥio aldo­nante ĉiam iun interesaĵon ankaŭ el eksterlando.

Ĝi enhavas ankaŭ regulan rubrikon "Ĉeĥa Esperanto-junularo aktivas" re­dak­titan de ĈEJ-prezidanto Marek Blahuš. Ĝi estas eĉ oficiala organo de ĈEJ, pro tio la ĈEA-retkomunikojn oni ĉiam sendas ankaŭ al ĉiuj membroj de ĈEJ.

La retkomunikoj estas ĉiam koncizaj, skribitaj en Esperanto (ilin abonas ankaŭ multaj esperantistoj ekster Ĉeĥio) uzante la x-konvencion (ke ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne uzadas la kodigon Unicode UTF-8 povu senprobleme legi ilin) kaj oni neniam alkroĉas almetaĵojn.
Do eĉ por tiuj, kiuj estas konektitaj al la reto per telefono, ne minacas dan­ĝero de kromaj kostoj.

Se vi ne ricevadas ilin kaj interesiĝas pri ilia ricevado, sufiĉas simpla sciigo al la retadreso chrdle@kava-pech.cz kaj via adreso estos aldonita en la dissendoliston.

ATENTU: Mi spertis jam du komputilajn katastrofojn, pro kiuj mi perdis ripete ne nur la dissendolistojn por la ĈEA-retkomunikoj, sed ankaŭ mian retadresaron, kiun mi ne ankoraŭ komplete restarigis. (Cetere, tiu sperto finfine instruis min pli atente zorgi pri miaj datenoj). Tial do eblas, ke iu, kiu antaŭe ricevadis ĈEA-retkomunikojn, ne plu ricevas ilin. Se temas ankaŭ pri via kazo, bv. sciigi tion al la supre menciita
retadreso, ke mi povu vin re-aldoni en la dissendoliston. Krome ne forgesu, ke necesas informi min pri eventuala ŝanĝo de retadreso, por ke vi daŭre ricevu la retkomunikojn. Tion multaj forgesas, pro kio ĉiam post la dissendo mi ricevadas amason da sciigoj, ke ili ne povis esti liveritaj al tiu aŭ tiu retadreso.


Petro Chrdle,

redaktoro de ĈEA-retkomunikoj

 

Kulturdomo de Esperanto

Kastelo Grezijono, Francio

En la fama kastelo Grezijono (Maison Culturelle de l'Espéranto, Château de Grésillon, FR-49150 BAUGE) okazas ĉiujare kulturaj aranĝoj kaj specialaj kursoj por progresintaj esperantistoj. Oni instruas po semajnoj ekde la 5-a de julio ĝis la 16-a de aŭgusto 2008 laŭ la filmo-serio „Pasporto al la Tuta Mondo“, utiligas komiksojn pri Tinĉjo, fabelojn, ludojn, muzikon. Instruas André Cherpillod, Serge Sire, Sorin Porupca, Steve Wagenseller. Printempe (16/29 apri­lo) realiĝos FRINGOJ (Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ), pri kiu jam informis Z. Novotná en Starto 2/2007.
Pli detalajn informojn oni povas trovi en la retejo http://gresillon.org/.

 

Dia Regno - 100 jaroj

En februaro 1908 aperis la unua numero de la revuo Dia Regno, kristana revuo en Esperanto. Al la datreveno estos dediĉita la 58-a kongreso de KELI en la slovaka Pribilina (28. 7. - 4. 8. 2008). Infor­mojn liveros Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. (420) 325 615 651, cea.polnicky@ quick.cz. Ĉe la sama adreso vi povas mendi reeldonon de la libro Preĝo por ĉiu Tago de predikantino Jelly Koopmans-Schotanus (1919-1998). La novan eldonon reviziis Siegfried Krüger kaj Al­brecht Kro­nen­ber­ger, prezo es­tas libera do­na­co por la fonduso EVI­DEN­TE, kiu hel­pas jam 40 ja­rojn al vidhan­di­ka­pu­loj.

 

Grava honorigo de esperantisto

La germana ŝtatprezidento Horst Köhler distingis la katolikan pas­tron Bernhard Eichkorn per la or­de­no „Federacia Meritkruco“ (Bun­des­ver­dienstkreuz), honorante lian ofe­re­man per-esperantan agadon por ekumenismo kaj inter­kom­pre­niĝo inter la popoloj.

 

Esperanto ĉe universitatoj

Ĉe Masaryk-universitato en Brno studis en aŭtuna semestro 2007/08 Esperanton kiel elekteblan studobjekton 52 studentoj, ĉe Palacký-universitato en Olomouc 9 studentoj. Ambaŭ kursojn instruis Ing. Josef Vojáček, PhD.

La studentoj lernis laŭ la kurso „Mazi en Gondolando“ kaj sur la foto solvas dum studkontrolo interagan teston „Mia ami­ko lernas“ el la paĝoj de Edu­kado.net. Komputiloj ligitaj al la Inter­reto estis uzataj ankaŭ dum la instruado, ĉar en la reto troviĝas multe da lerno­materialo kaj informoj pri Esperanto. En la printempa semestro 2007/08 studentoj povas elekti por daŭrigi studobjekton Esperanto 2, sed ilia nombro malpliiĝis.

 

 

Připravujeme Muzeum esperanta ve Svitavách!

V únoru uplynulo 15 let od podpisu Dohody o vzájemné spolupráci mezi ČES a Městským muzeem v České Třebové při využití oddělení muzea „Historie esperanta v českých ze­mích“. Samotné zřízení tohoto specia­lizovaného oddělení muzea umožnilo rozhodnutí rady Městského úřadu v České Třebové o rok dříve. Cílem a účelem oddělení je podat přehled o his­torii a vývoji esperantského hnutí na území České republiky. Za tímto účelem zřídilo Městské muzeum kni­hovnu esperantské literatury a sou­stře­dilo rozsáhlou sbírku předmětů majících vztah k esperantskému hnutí v českých zemích. Součástí uzavřené dohody je i závazek muzea umožnit studium a čerpání poznatků ze sbírek oddělení esperanta ve prospěch členů ČES. Za dobu existence muzea toto využila už řada našich členů.

Největším přispěvatelem se stal Praž­ský esperantský klub, který pře­dal muzeu svojí knihovnu se zhruba 6 500 svazky. Dalšími přispěvateli se stali místní kluby i jednotlivci z celé naší vlasti. Postupně se shromáždil rozsáhlý fond a sbírky se nadále rozrůstají. Mnohdy se jedná o dědictví nebo knihovny klubů, které nemají vlastní prostory. Často jsou příspěvky netříděné a nepopsané. Chci touto cestou poděkovat za obětavou práci členů místních klubů z okolí a ing. Kočva­rovi z Opavy, kteří věnovali stovky hodin práce přebírání a třídění jed­notlivých příspěvků. Právě Vlastimil Kočvara obšírně informoval ve Startu před dvěma lety o vývoji sbírek i problémech, které jejich zpracování přináší.

Městské muzeum v České Třebové se podle dohody o vzájemné spolu­práci z roku 1993 zavázalo rovněž k provádění výstavnické a přednáš­kové činnosti. Bohužel k této činnosti zde nejsou vhodné podmínky. Mu­zeum totiž nemá vlastní výstavní budovu a ani výhledy do budoucna nejsou v tomto ohledu povzbudivé. Český esperantský svaz se nevzdal a hledal další možnost prezentace a zpří­stupnění sbírek veřejnosti. Roz­hod­li jsme se využít nabídku města Svitavy, zprostředkovanou naší místní člen­kou ing. Dvořákovou, a zřídit v Ottendorferově domě ve Svitavách Muzeum esperanta, které bude pří­stup­né široké veřejnosti. Při přípravě jednotlivých expozic bude ČES úzce spolupracovat s Městským muzeem v České Třebové a jeho oddělením „His­to­rie esperanta v českých ze­mích“.

Okresní město Svitavy jako sídlo Muzea esperanta nebylo vybráno náhodou. Esperantské hnutí má v regionu silnou tradici a místní kroužky patří k nejaktivnějším v naší zemi. Městské muzeum v Česká Tře­bové, kde je dnes uložena většina esperantských sbírek, je vzdáleno necelých dvacet kilometrů. A v neposlední řadě o umístění muzea rozhodl i přístup města Svitavy, které kromě výstavních prostor přispělo i částkou 30 000 Kč na přípravu muzea.

Otevření Muzea esperanta ve Svi­tavách plánujeme na podzim tohoto roku.

Chceme dát českým esperantistům hezký dárek k 40. výročí založení Českého esperantského svazu, jenž oslavíme v příštím roce.

Ing. Mgr. Jiří Tomeček

místopředseda

Českého esperantského svazu

 

 

Ĉambro destinita por nia muzeo

Esperanto-muzeo en Svitavy

En la rekonstruita domo de la iama urba biblioteko, kiun en 1896 konstruigis usona mecenato naskiĝinta en Svitavy V. O. Ottendorfer, troviĝas prelegejoj, koncertejoj, tranoktejoj. Unu ĉambro estis proponita por Esperanto, kiel biblioteko, muzeo, arkivo, ekspoziciejo kaj prelegejo. La muzeo estas mal­fermota aŭtune por festi la venontjaran 40-an datrevenon de ĈEA.

Valentin Oswald Ottendorfer (1826 - 1900)

naskiĝis en Svitavy, en 1850 li elmigris al Usono, kie li laboris unue kiel kom­postisto, poste redaktoro kaj direktoro de germanlingva ĵurnalo „New Yorker Staatszeitung“. Enirinte politikon, li zorgis pri usonaj universitatoj kaj estis respektata eminentulo. Neniam li for­gesis sian naskiĝurbon, li financis malsan­ulejon kaj orfejon (1886), superan mezlernejon kaj publikan bibliotekon (1896), kie estas ankaŭ prelegejoj kaj eĉ tranoktejo. La domo estis rekonstruita en 1989-1992. Ĝuste tie estas preparata la nova muzeo de Esperanto.

Nova Esperanto-centro

en Budapeŝto

La 20-an de novembro 2007 oni inaŭ­gu­ris novan, modernan Esperanto-Centron de Eventoj. La sidejo servas kiel hejmo de Kultura Esperanto-Aso­cio ĉe Even­toj, Esperanto-lingvo­lernejo kaj Hun­ga­ra Esperanto-Junularo. La nova centro havas 3 plene ekipitajn salonojn, te-kuirejon kaj organizan oficejon.

 

 

Výsledky hospodaření roku 2007 a plán ČES na rok 2008

 

 

Skutečnost 2007

Plán 2008

stručný popis

řádek

příjmy

výdaje

příjmy

výdaje

členské příspěvky na běžný rok

1

37610

 

34000

 

členské příspěvky na následující rok

2

33075

 

33000

 

mim. příspěvky členů, vč. konf.

3

17256

 

12500

 

dary

4

12500

 

2000

 

dotace obcí

5

9600

 

1000

 

předplatné Starto bez členství

6

894

 

800

 

úrok z účtu u UEA

7

247

 

 

 

písemné kurzy

8

2500

 

2500

 

prodej knih a ost. mat. z libroserva

9

6083

 

3000

 

nákup knih do libroserva

10

 

1842

 

3000

poštovné a balné libroservo

11

 

479

 

500

úroky bankovní

12

517

 

600

 

konference/sjezd ČES

13

88123

72762

80000

70000

UEA - ind. členství/úhrada vybr. čl. př.

14

35930

38586

33500

48800

UEA - kolektivní členství

15

 

781

 

1200

UEA - náklady hl. delegátky

16

 

205

 

2000

sekce, kroužky, fondy

17

42127

38457

40000

60000

cizí peníze (KELI)

18

 

 

 

13500

kurzové rozdíly

19

802

 

 

 

tisk Starto (r. 2007 nebyl fakturován)

20

 

 

 

60000

poštovné a balné Starto (plán 5 čísel)

21

 

25213

 

35000

tvorba a distribuce Starto

22

 

 

 

 

jízdné a stravné – výkon funkce

23

 

3619

 

10000

poštovné

24

 

824

 

1000

telefon a internet

25

 

6556

 

7000

poplatky bankovní

26

 

2027

 

2100

vedení účetnictví

27

 

 

 

 

nákup služeb - kopírování apod.

28

 

6

 

1000

režijní materiál - kancel. potřeby

29

 

929

 

2000

poplatek muzeu v České Třebové

30

 

 

 

2000

dary a reprezentace

31

 

 

 

1000

Muzeum esperanta ve Svitavách

32

 

 

150000

170000

 

33

 

 

 

 

Zisk dle jednoduchého účetnictví

34

 

94978

 

-97200

kontrolní součet

35

287264

287264

392900

392900

 

 

 

 

 

 

Bilance

 

k 31.12.07

 

k 1.1.07

zisk dle JÚ

stav bankovního účtu

38

136322

 

49172

 

hotovost v pokladně

39

3877

 

1557

 

účet u UEA

40

7635

 

2127

 

mezisoučet za peněžní prostředky

41

147834

 

52856

94978

Komentář k výsledkům hospodaření a k plánu ČES na rok 2008

Protože účetní zisk může být zavádějící, uvádím následující vysvětlení.

ČES vede jednoduché účetnictví.

Výsledek hospodaření za rok 2007 je sice  zisk ve výši 94.978 Kč a na účtech a v pokladně máme dohromady k 31.12.2007 147.834 Kč, ALE

… část z peněz však tvoří nezaplacený tisk Starta. Jde o částku cca 28.000 Kč. Další částka, která je v zisku skryta, je pozdní vyúčtování poštovného za Starto 4/2007, které bylo uhrazeno až v lednu 2008, cca 6.900 Kč. Dále jsou v těchto penězích zahrnuty vybrané a dosud nezaplacené příspěvky pro UEA (UEA si sám inkasuje), peníze KELI (směna EUR) a peníze ost. fyz. osob, celkem vše dohromady 34.000 Kč. Nezaplacená faktura 550 Kč za knihy (chybná faktura, knihy máme). Vše je započteno ve výdajích plánu na rok 2008.

Tyto závazky činí celkem 69.000 Kč. (Dále jsou v našich penězích k 31.12.2007 započteny i přísp. na rok 2008 ve výši 33.075 Kč.)

Zbývá nám tedy 79 tisíc Kč jako výchozí částka pro hospodaření pro rok 2008 po odečtení všech známých závazků, které budeme muset v roce 2008 zaplatit a nezaplatili jsme je z výše uvedených důvodů již v roce 2007.

Na druhé straně nemusíme podléhat panice při pohledu na plánovanou ztrátu hospodaření v roce 2008. V podstatě to znamená jen to, že předpokládáme, že z peněz k 31.12.2007 během roku 2008 použijeme 97.200 Kč a že na konci roku 2008 očekáváme, že budeme mít v pokladně a na účtech (147.834-97.200) 50.634 Kč a to bez dalších závazků. Tedy v porovnání s 31.12.2007 je to o cca 29 tisíc Kč méně.

Dne 11.2.2008 Vratislav Hirš

Nezaplacené členské příspěvky

Vážení přátelé,

blíží se konec února a mnozí z vás dosud nesplnili svoji základní členskou povinnost - zaplatit členský příspěvek na tento rok. Pokud do 5.2.2008 nebyla Vaše platba identifikována, pak na adresním štítku za členským číslem naleznete následující „piktogram“: „:-(“ (zamračený obličejík). Po zaplacení jej na adresním štítku příštího Starta již neuvidíte. Může se však stát, že vaše platba sice byla poukázána, ale přesto se na vás obličejík na adresním štítku mračí. Čím to může být? Příčin může být hned několik.

Nejčastější je případ, kdy není u platby uveden žádný variabilní symbol, případně je symbol neúplný či chybný. Proto si před platbou laskavě pročtěte odstavec na předposlední stránce (každého) Starta.

Další příčinou, díky které není vaše platba známá, může být situace, kdy jste členské příspěvky vybrali v místním kroužku, tyto příspěvky nebyly poukázány nebo byly sice poukázány na účet svazu, ale nebyl odeslán jmenný seznam členovi výboru ČES, který vede evidenci členů. Dosud mi např. chybí seznam k prosincové platbě z kroužku v Plzni.

Poslední příčinou může být přehlédnutí, či lidská chyba při vedení členské evidence, případně chybná improvizace při přiřazování plateb s nekompletním variabilním symbolem, kdy se však podle nějakých indicií dá s velkou pravděpodobností plátce stanovit - někdy však chybně.

Dne 5.2.2008 Vratislav Hirš

Esperanto-klubo „La Ponto“ elkore invitas vin al la

III-a Sabla Printempo

4.-6.4.2008 en Písek

ĉi-foje omaĝe al cent jaroj de Esperanto en la urbo Písek!

Komunaj programoj:

Vendrede vespere Praktika prezentado „Esperanto en Interreto“

Sabate antaŭtagmeze Bunta kultura matineo en la burga arealo

Sabate vespere Kultura vespero (kun muzika kaj danca programo)

Sabate posttagmeze kaj dimanĉe antaŭtagmeze okazos paralele 3-horaj programoj en 3 grupoj:

1. Trejnseminario pri Vikipedio

2. Paroliga lingvoseminario

3. Turisma programo en Písek kaj la ĉir­kaŭaĵo

Dank' al supozata subvencio de la urbo Písek kaj de la fonduso TILIO de ĈEA ni povas ĉi-foje proponi al vi aparte favorajn financajn kondiĉojn!

La unuaj 40 aliĝintoj ĝuos prezon de nur 590,-Kč,

kiu inkluzivas:

* 2 tranoktojn en 3-lita ĉambro en hotelo BULY,

* kompletan programon (klerigan, kultu­ran kaj turisman, inkluzive enirpagojn)

* studajn kaj turismajn materialojn kaj KDojn

* 2 manĝojn (sabatajn tagmanĝon kaj vespermanĝon en la restoracio – inkluzivos supon, ĉefpladon, salaton, teon)

(Ni substrekas, ke sen la subvencioj nuraj 2 tranoktoj sen io ajn kostus 640,-Kč!).

LOĜADO

estas mendita en turisma hotelo BULY en 3-litaj ĉambroj kun propra duŝo/necesejo (eblas loĝado en 1-2 lita ĉambro kontraŭ krompago). La hotelo situas vid-al-vide  al la Urba Insulo, ĉ. 5 minutojn da agrabla surborda promenado de la urbocentro.

PLI DETALE PRI LA PROGRAMO:

1. Trejnseminario pri Vikipedio estas destinita por komencantoj, kiuj volas lerni kiel praktike krei kaj enretigi artikolojn por interreta enciklopedio Vikipedio (vidu http://eo.wikipedia.org).

La trejntemo (pro metodika kialo) estos artikoloj pri turismaj vidindaĵoj de Ĉeĥio (precipe urboj/vilaĝoj kaj burgoj/ kas­teloj). Praktika laboro ĉe-komputile en 4 grupetoj okazos sub gvido de spertaj vikipediistoj (ĉefgvidos Miroslav Malo­vec).

2. Paroliga lingvoseminario estas destinita kaj por finintoj de E-kursoj, kaj por aliaj esperantistoj, kiuj ne havas oftan okazon aktive praktiki la lingvon. La instruado okazos sendube en amuza, instiga kaj neenuiga maniero.

3. Turisma programo – konkreta itinero dependos fine de la konsisto kaj deziro de la partoprenantaro.

1) sabate – vizito de la nove remal­fermita Memordomo de Adolf Heyduk kun interesaj kulturaj kolektoj,

 

facila promeno trans la Ŝtonponto laŭlonge de la rivero Otava + ripozo kaj babilado en la ekskursa restoracio

2) dimanĉe – vizito de historia urba elektrejo, romantika parketo sub la iama pordego de Putim, ĉefpreĝejo kaj ekshotelo Otava kun belegaj murpentraĵoj de M. Aleš

3) kaze de aliĝo de pli sportemaj interesuloj eblas proponi ankaŭ pied­migradon tra „Písecké hory“ rande de la urbo

Kultura programo en detaloj jam preparatas kaj ĝi estos precizigita en la konfirmilo por aliĝintoj.

Ni kredas krei programon, en kiu ĉiu trovos ion laŭ sia gusto.

Jam nun ni povas sciigi, ke ĝi okazos en bela medio de la  ĵus komplete renovigita konstruaĵo de „Sladov­na“ (Maltejo) en la burga arealo.

Partoprenkondiĉoj:

Ĉar la subvencio por tranoktado estas limigita je 40 personoj, proprainterese bv. aliĝi laŭeble plej frue!

La aliĝilon bv. sendi al la adreso:

Ing. Vladimír Dvořák, Gregorova 2563, 397 01 Písek

La kotizon bv. sendi

al konto de ĈEA: 195230825/0300 ĉe Poštovní spořitelna Poděbrady, varia simbolo 97515, specifa simbolo estu via oknumera naskiĝdato (sen ajna punkto).

Kvankam la ŝanco sukcesi pri la subvencio de la urbo estas tre granda, definitiva rezulto kaj konkreta sumo estos konataj nur komence de marto. La organizantoj tial rezervas al si la rajton kaze de nericevo/malpliigo de subvencio iom adapti la programon (precipe lo­kojn) kaj peti surlokan krompagon por loĝado, kiu ne superos 200,-Kč entute (detale sur la aliĝilo).

Ni registros ĉiujn laŭ la pagodatoj. Se aliĝinto superos numeron 40, ni klopodos oferti individuajn kondiĉojn, aranĝi kotizon sen loĝado aŭ ni garantias plenan senprokrastan redonon de la kotizo.

Krompagoj:

por loĝado en 2-lita ĉambro : 140,-Kč popersone por du noktoj; por loĝado en 1-lita ĉambro : 300,-Kč por du noktoj.

Se oni aliĝas post 1.3.2008 necesas unue informiĝi ĉe la organizantoj pri loko kaj post aprobo krompagi 100,-Kč.

Proprainterese bv.aliĝi kaj pagi frue.

Malmendokondiĉoj (malmendoj devas esti anoncitaj nepre telefone aŭ perrete ):

ĝis 15.3.            100,-Kč

ĝis 30.3.            250,-Kč

pli poste            450,-Kč

Por eviti monpunon eblas memstare trovi anstataŭanton en la sama kategorio kaj informi nin.

Kontakteblecoj:

esperanto.pisek@seznam.cz

Vladimír Dvořák – aliĝiloj, pagoj, kotizoj    tel. 774 999 091

Pavla Dvořáková – programo tel. 774 942 424

Ni sincere ĝojatendas vian partoprenon en nia programo!

56. LET Lančov

se letos uskuteční opět ve 3 bězích:

29.6. - 12.7.2008 E, A, N

13.7. - 26.7.2008 E, A, Š, N, R

27.7. - 9.8.2008 E, A, N

Vedle esperanta se vyučuje také anglič­tina, němčina, španělština a ruština. Na konci třetí etapy se uskuteční tradiční setkání bývalých táborníků, týden před setkáním vzdělávací seminář.

Poplatky

Děti do 15 let

- na kurz E 2.750 Kč

- na kurz ostatních jazyků 3.190 Kč

- bez zařazení 3.090 Kč

Pro starší 15 let

- na kurz E 2.950 Kč

- na kurz ostatních jazyků 3.390 Kč

- bez zařazení 3.290 Kč

Poplatek zahrnuje kurz, ubytování a strav­né. V ceně nejsou zájezdy a vstup­né do zámků. Ubytování je v chatkách, sociální zařízení (WC a sprchy) 20 m od správní budovy.

 

Přihlášky a podrobnosti na adrese:

Esperanto, 674 01 Třebíč

info@set-lancov.cz

www.set-lancov.cz

 

SLAVNOSTNÍ SETKÁNÍ

k jubilejnímu 50. ročníku tábora v Lančovské zátoce (na tomto místě)

8.-10.8.2008, slavnostní nástup 9.8.2008

Zájemci se přihlásí písemně nebo inter­ne­tem na výše uvedené adresy a objed­nají si stravování. Zaplatí na místě.

Vzdělávací seminář

LET Lančov, 3.-8. srpen 2008

naváže na loňský seminář, na kolokvium o esperantských knihovnách ve Vídni a na dubnový seminář v Písku. Bude ve­den formou přednášek a praktických dílen na několik aktu­álních témat v na­šem hnutí. Účastníci se tedy mohou přihlásit i jako přednášející (ale není podmínkou účasti).

Témata na 5 dní:

- Klubová knihovna, její poslání, zpraco­vání a právní zajištění, propagace espe­rant­ské literatury

- Svazové zkoušky, vedení kurzů, výuka esperanta v České republice

- Redigování periodik a knih, autorská práva, povinné výtisky, povinné údaje v pu­blikacích

- Doplňování Kraftova slovníku - hledání chybějících výrazů a jejich esperantských ekvivalentů

- Překládání turistických příruček, článků a internetových stránek o měs­tech, vytvoření slovníčku památek a architektury

Samozřejmě můžete navrhnout i jiná témata, která považujete za aktuální.

Poplatek je 1600 Kč (ubytování a strav­né) pro účastníky i přednášející (nebo 250 Kč na den při částečné účasti).

Za seminář odpovídá a přihlášky přijímá redaktor Starta.

Miroslav Malovec

Bosonožská 15/10

625 00 Brno

info@set-lancov.cz

 

Denove fabelkonkurso

Jam en 2006 miris gesamideanoj, ke ĉeĥaj infanoj gajnis premiojn en fa­bel­konkurso en Finnlando. Ĉiuj estis el E-grupeto ĉe E-rondeto AMIKECO en Česká Třebová.

Ankaŭ en la jaro 2007 aliĝis 9 knabi­noj kun siaj fabeloj. 4 ricevis diplo­mojn pri partopreno, 5 gajnis diplo­mojn kaj librojn.

Kat. B. (9 - 11 jaroj) 2. Merlo Joĉjo - Michaela Hanušová (Česká Třebová)

3. Leporeto - Dominika Švendová (Brandýs n/O)

Kat. C (11 - 13 jaroj) 1. Draketo - Katka Morkesová (Třebovice)

2. Bestpiedeto - Žaneta Janďourková (Brandýs n/O)

3. Kiu nenion scias... - Eliška Šplíchalová (Česká Třebová)

Infanoj volas jam nun komenci kun preparo de fabeloj por la sekvanta Inter­nacia fabelkonkurso.

ZN

 

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj ankoraŭ simpatias kun la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Seán Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, al kiu antaŭ nelonge estis taskita direktado de la reta sekcio de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

Ret-Info

 

Robinsono Kruso en MP3

Estas finfarita kaj mendebla nova sonlibro, registrita en la formato MP3. Ĉi-foje ĝi estas "Robinsono Kruso". Temas tamen ne pri la originala teksto, sed pri ne malpli fama instrucela rerakonto, esperantigita de H. J. Bulthuis en la 1920-aj. La registraĵo estas plenu­mita en la stilo de radiospektaklo, do, kun akompanaj sonoj, kiam tio necesas, kiel ekz. pafoj, marplaŭdoj, fulmotondroj ks. Krom la sonoj la KD enhavas ankaŭ la tekstajn versiojn de la romano, en diversaj formatoj. Estas aldonitaj ankaŭ kelkaj elektronikaj vortaroj. La disko havas koloran kovrilon, HTML-menuon. Mi mem voĉlegis la tekstojn kaj preparis la diskon. La disko estas havebla ĉe pli grandaj libroservoj, ekzemple ĉe:

http://katalogo.uea.org/

Andrej Grigorjevskij
grigorjevskij@yahoo.co.uk


fonto: Ret-Info:

 

Silvestro en Česká Třebová


Esperanto-klubo „Amikeco“ okaz­igis la 28-an de decembro 2007 espe­ran­tistan Sil­ve­s­tron. Al la rekon­struita Lidový dům (Popola Domo) alvetu­ris 49 esperant­istoj el 19 lokoj de la respub­liko.

Tra la tuta vespero lerte gvidis Jana Kříž­ko­vá. Por partoprenan­toj estis preparitaj kon­kursoj. Estis elektita ĵurio konsistanta el Libuše Dvořáková de Svitavy, Jiří Souček de Praha kaj s-ino Macha­čová de Česká Třebová.

Ĉiu partoprenanto povis elprovi ĝeneralajn sciojn en kvizo. La plej sukcesa estis s-ino Ilková de Znojmo. La virinoj en la komenco de la vespero ricevis diverskolorajn fadenojn, per kiuj ili rekompencadis siajn kundancantojn. Jam duan fojon en la konkurso venkis la plej juna partoprenanto Jirka Kosnar de Par­dubice. Kiel ĉiam ankaŭ ĉi­foje estis pro­kla­mita konkur­so pri skeĉoj. La temo estis „La 1-a de majo“. Ni re­me­moris tiujn festadojn kaj bo­ne amuzis nin. La plej ori­gi­nalan kaj humuran scene­ton preparis klubanoj de Žam­berk, en kiu sinjorino in­stru­isto in­sti­gis la geler­nantojn espe­rant­igi unua­majan sloga­non. La duan lokon okupis geklubanoj el Česká Třebo­vá, kiuj dancis kaj kantis sub maj-arbo. Trialoke venkis re­pre­zent­anto de la rondeto el Šumperk Kvido Janík. Li pruvis, ke ankaŭ u­nu­opulo povas amuzi la pu­blikon kaj konkuri kun la aliaj rondetoj. La venkintoj gajnis pre­miojn de la organizantoj. La kulmino de la vespe­ro estis mal­pakado de „la kristnaskaj donacoj“. Por danco mu­zi­kis grupo de sinjoro Borýsek.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperanto-libro en 2007

En la pasinta jaro surmerkatiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe, tamen ili estis pli ampleksaj, kun sume 31 mil paĝoj. Inter la Esperanto-eldonejoj nia KAVA-PECH okupis la 10-an lokon laŭ nombro de eldonitaj libroj (4), sed la 2-an laŭ nombro de iliaj paĝoj sume (1811).

laŭ A. Korĵenkov

 

Zjednodušené elektronické adresy

Český esperantský svaz provozuje své internetové stránky na adrese www.esperanto.cz. Možnost bezplat­né­ho provozování domény espe­ranto.cz, kterou jsme získali díky sponzorům našeho Svazu, nám umožňuje využívat mailové adresy na této doméně. Znamená to, že můžeme zřídit elektronické adresy jako např. sekce@esperanto.cz nebo uea@­esperanto.cz. Takové adresy jsou lehce zapamatovatelné a přitom zajistí, že adresovanou zprávu dostane právě ten funkcionář, který má na starosti příslušnou agendu. V uve­dených příkladech je to Míra Vaněk, který se ve výboru ČES stará o sekce, nebo hlavní delegátka UEA Lucie Karešová.

Technicky se nejedná o plnohod­notnou e-mailovou schránku. Z uve­dených adres nelze posílat zprávy, ale slouží jenom k přesměrování pošty na skutečné elektronické adresy kon­krétních lidí. Takže např. můžete poslat dotaz na budované esperantské muzeum v Čechách na adresu muzeum@esperanto.cz a odpověď dosta­nete od místopředsedy ČES Jiřího Tomečka z jeho schránky jirka.tomecek@post.cz.

Adresy končící @esperanto.cz se pamatují snáz a nemusíte je ve svých adresářích měnit při změně členů vý­bo­ru nebo při změně jejich kompe­tencí. Od 1. března 2008 lze tedy zasílat elektronické zprávy i na následující adresy (v závorce je uvedena konkrétní osoba, na kterou je dnes adresa přesměrována):

- vybor@esperanto.cz (členové výbo­ru + předseda dozorčí rady)
- ces@esperanto.cz
(Pavel Polnický + Jana Melichárková)
- prihlaska@esperanto.cz
(Vráťa Hirš)
- sekce@esperanto.cz
(Míra Vaněk)
- kluby@esperanto.cz
(Věrka Pod­hrad­ská)
- muzeum@esperanto.cz
(Jirka Tome­ček)
- starto@esperanto.cz
(Mirek Malo­vec)
- uea@esperanto.cz
(Lucie Karešová + Petr Chrdle)
- info@esperanto.cz
(Aleš Tomeček)


Nabídka ostatním

Výbor ČES nabízí bezplatné vytvo­ření elektronické adresy a jejího přesměrování pro všechny sekce a místní kluby Českého esperantského svazu. K vytvoření přesměrování stačí zaslat na adresu info@esperanto.cz žádost obsahující návrh požadované adresy (např. ikue@esperanto.cz nebo pisek@esperanto.cz) a adresu existu­jící schránky, kam má být pošta pře­smě­rována.
Uvádění elektronické adresy obsahu­jí­cí esperanto.cz v propagačních ma­teriálech, dopisech a oznámeních zvýší známost a prestiž nejen domény esperanto.cz. Především zdůrazní význam sekce nebo místního
klubu, který ke své činnosti nevyužívá sou­kromé e-mailové adresy svých členů na volně přístupných poštov­ních ser­verech jako je volny.cz, seznam.cz nebo quick.cz.

Zřízení elektronické adresy v domé­ně @esperanto.cz nabízí Český espe­rantský svaz i fyzickým osobám, které chtějí jejím uvedením na vizitkách či hlavičkových papírech zviditelnit svoji příslušnost k myšlence. V těchto případech je zřízení a přesměrování emailové adresy (např. novak@­esperanto.cz) zpoplatněno částkou ve výši 200 Kč / rok. Žádosti o tuto službu pro fyzické osoby zasílejte prosím na adresu prihlaska@­esperanto.cz a nezapomeňte uvést požadovanou adresu končící @esperanto.cz a adresu existující schrán­ky, kam má být pošta pře­směrována. Obratem dostanete zprávu o způsobu platby.

 

Soutěž o LOGO svazu

Vážení čtenáři,

na poslední konferenci v září 2007 v Po­ličce jsme na základě řady při­pomínek členů k našemu stávajícímu logu slíbili do roka poptat jeho novém ztvárnění.

V Y Z Ý V Á M E

proto všechny členy a příznivce k ú­čas­ti v soutěži o zaslání návrhů na nové logo Českého esperantského svazu!
Podmínky soutěže:
- návrhy lze zasílat elektronicky (formát jpg) nebo v papírové formě (formát A4);
- každý návrh musí být zpracován v barevné a černobílé variantě;
- jeden účastník může zaslat max 3 návrhy;
- do soutěže budou přijaty návrhy došlé na níže uvedenou adresu do 20. května 2008;
- soutěže se může zúčastnit kdokoliv; soutěž není omezena věkem, občan­stvím nebo členstvím v ČES;
- nejlepší návrh vyberou hlasováním členové ČES ve Startu č.2 a na www.esperanto.cz;
- nejlepší návrh bude oficiálně vyhlá­šen na sjezdu ČES 2008 v Přerově;
- autor nejlepšího návrhu se musí za­vázat k časově neomezenému bezplat­nému poskytnutí loga pro účely pro­pa­gace ČES;
- autor nejlepšího návrhu získá finan­ční příspěvek ve výši 1 000,- Kč;
- výbor ČES si vyhrazuje právo soutěž v plném rozsahu zrušit.


Adresa pro zasílání návrhů:
Jiří Tomeček, Dr.Bureše 3, 370 05  České Budějovice; jirka.tomecek@post.cz

Věříme, že nové logo se stane jedním ze symbolů oslav 40 let Českého esperantského svazu, které oslavíme v příštím roce.

Esperanta-ĉeĥa vortaro de Josef Hron en la reto

Ĉeĥa firmao Lang Soft Korytná, kiu produktas softvarajn vortarojn inter la ĉeĥa kaj aliaj lingvoj per programo Translator, prilaboris similan vortaron ankaŭ por Esperanto. La bazo estas vortaro de Josef Hron, kiu disponigis senpage sian dosi­eron, tial la fir­mao ankaŭ senpa­ge disponigas la vortaron en la re­to. La programo ebligas serĉi la vortojn en ambaŭ direktoj. Interesatoj povas elŝuti la vortaron ĉe la adresoj http://www.langsoft.cz/slovnikesperanto.exe kaj http://www.esperanto.wz.cz/Esp07.htm#Novinka. La vortaro enhavas ĉirkaŭ 170 mil vortojn.

 

Junularo aktivas


Finfine atingis mian paperpoŝtkeston nova numero de TEJO Tutmonde 126 (2007:6), la primovada revuo de TEJO. En ĝi aperas sur la paĝoj 5 ĝis 7 artikolo sub la nomo "Vojaĝo al Ukrainio", verkita de Mirek Hruška el Brno. Temis pri dusemajna vojaĝo de kvin ĉeĥoj kaj du slovakoj, okazinta dum junio-julio de 2007, kies celo estis Jalto en Krimeo kaj Kievo, kun ekskurso al Ĉernobilo. Aperigon de la artikolo kun lia konsento aranĝis mi kun Marcos Cramer, redaktoro de la revuo.   

Mi ŝatus ĉi tie aprezi la laboron de Mirek pri dokumentado de nia vojaĝo, pri kiu jam aperis pluraj mencioj kaj memoraĵoj. Same mi ĝojas pri la daŭraj kontaktoj inter la grupoj en Ĉeĥio kaj Ukrainio - ja mi scias, ke tri ĉeĥoj nun denove planas vojaĝi al Ukrainio, fakte jam post semajno aŭ du. Al Marcos mi dankas pro lia afabla kunlaboro kaj profesia pri­laboro de la liveritaj tekstoj.

Al junaj esperantistoj mi rekomendas TEJO-membrecon, des pli, se ili volas somere partopreni en la IJK en Hungario, ĉar por TEJO-membroj estas pli favoraj kondiĉoj.

La priskribo estas atingebla ankaŭ rete ĉe la adreso

http://miropiro.wz.cz/ukrcesta.htm (ĉeĥe) kaj

http://miropiro.wz.cz/ukrcestae.htm (esperante)

Marek Blahuš

INVITO AL POPULARA TURISMA RENKONTIĜO

Ĉi-jare esperantistoj de la pil­ze­na klubo invitas vin al la 7-a tu­risma renkontiĝo en la urbeto Plasy (TREP), kiu okazos je 19.-22.6.2008 en ripozloko MÁJ (25 km norde de Pilzeno). Vizitantojn atendas deno­ve piedpromenoj en belega ĉir­kaŭ­aĵo, tuttaga bus-ekskurso kaj vespera p­ro­jek­ciado de videobendoj. Unutaga lo­ĝa­do en plurlitaj ĉambroj kun man­ĝado por anoj de ĈEA = 320 Kč, por ceteraj partoprenantoj = 20 EUR.

Aliĝilojn kun adreso, naskiĝdato kaj dato de la alveturo bonvolu sendi ĝis fino de la monato majo letere al: Václav Kaprál, P.O.BOX 11, CZ 331 51 Kaznějov, aŭ rete:

esperantoplzen@centrum.cz.

Ĉiuj estos ĉiam bonvenaj. La renkontiĝo komenciĝos ĵaŭde, 19.6. 2008 je la 14-a horo posttagmeze. Ĝojatendas vin

ESPERANTO-KLUBO PILZENO

 

ĈIRKAŬ 1200 ALIĜIS

AL ROTERDAMO

Ĝis la 13-a de februaro 1195 espe­rantistoj el 59 landoj estis registritaj kiel aliĝintoj al la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008). Trideko da aliĝiloj ankoraŭ atendis solviĝon de bankaj kom­plikaĵoj. Kun 155 aliĝoj Francio trans­prenis de la gastigonta lando Neder­lando la unuan lokon. Ankaŭ Germanio, kun 133 aliĝintoj, preterpasis Nederlandon, kiu ĝis nun anoncis 123 kongresanojn. Kun pli ol 20 aliĝintoj reprezentiĝas Japanio (85), Belgio (62), Italio (47), Litovio, Pollando kaj Rusio (po 42), Britio (33), Danlando kaj Finnlando (po 32), Hispanio, Irano kaj Svedio (po 23), kaj Svislando (21).

RET-IFO

 

Novaĵoj ĉe OdE

 

En la februara numero de La Ondo de Esperanto komenciĝis nova kler­iga rubriko Nia Trezoro, en kiu oni prezentos dek librojn, kiuj grave in­fluis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. Nature, la novan rubrikon komencas rakonto pri la Unua Libro de d-ro Esperanto. Legu ĝin en la retejo de La Ondo www.esperanto.org/Ondo/ en la rubri­ko Novaĵoj.

Ĉi tiu teksto, verkita de Aleksander Korĵenkov, estas aŭs­kultebla en la unua podkasto de La Ondo ĉe http://la-ondo.rpod.ru/. Kaj ĝuste tiu podkasto estas la dua novaĵo. Pod­kastoj estas interretaj son-pro­gra­moj, fakte radio-programoj, sed ili ne es­tas disvastigataj tra etero, sed tra la inter­reto. Avantaĝo estas, ke oni ne bezo­nas atendi la precizan tempon de el­sendo, sed povas elŝuti la progra­mon en sian komputilon kiam ajn oni volas kaj aŭskulti kiam ajn laŭplaĉe. La Ondo de Es­pe­ranto intencas prepa­ri tiajn progra­mojn ĉiumonate.

Honoraj membroj

de ĈEA - daŭrigo

kiel mi promesis en pasinta numero de Starto, mi daŭrigas la prezent­adon de niaj honoraj membroj, por ke ankaŭ tiuj, kiuj ne estas multjaraj esperantistoj, almenaŭ eksciu pri ili kaj iliaj meritoj. Hodiaŭ temos pri tri el ili, kiuj estas samtempe hono­raj membroj de Universala Espe­ranto-Asocio, nome Eli Urbanová, Josef Kavka kaj Jiří Vychodil.



Eli URBANOVÁ (* 1922): dum multaj jaroj ŝi membris en Aka­de­mio de Esperanto kaj estas sendube unu el la plej talentaj originalaj Espe­ranto-verkintoj. Ŝi eldonis 8 poema­rojn, tamen la prestiĝan OSIEK-pre­mion ŝi ricevis por sia aŭto­biografia romano Hetajro dancas (Fonto, 1995).

Kara Eli, ĉu vi povas konfesi al la legantoj de Starto vian plej fortan impreson el via Esperanto-vivo?


Ho, tiaj impresoj estis multegaj, vere ne eblas elekti, eĉ ne kalkuli ilin ... Esperanto ja tiom riĉigis mian vivon, ke tion eĉ ne eblas priskribi! Mia plej lasta forta impreso estis, ke mi ĝisvivis la eldonon de la poe­maro enhavanta mian elekton de pli frue eldonitaj poemoj (rim.: Prefere ne tro rigardi retro, KAVA-PECH, 2007). Kaj plian ĝojon lastatempe mi eksentis vidante, ke zorge de Margita Tur­ková estas savitaj ĉiuj miaj espe­rant­aĵoj en provizora bibli­oteko.


Bone, mi respektas, ke vi ne volas "rigardi retro". Do kiajn dezirojn vi momente havas?

Nu, kiajn mi havu! Mi ankoraŭ kapablas vidi, aŭdi (kvankam ne bone), marŝi (kvankam nur kun mia bastono), do por mi mem ke mi restu tiel memstara ankoraŭ iom da tempo. Kaj al la pli junaj espe­rantistoj mi deziras, ke ili pere de Esperanto ankaŭ trovu tiom da amikoj kaj neforgeseblaj travivaĵoj, kiom mi renkontis! Vivi por Espe­ranto kaj per ĝi vere valoras!

 

 

 


Josef Kavka (* 1922) estas doktoro pri natursciencoj kaj elstara ĉeĥa sciencisto-geologo, aŭtoro de centoj da sciencaj publikaĵoj, inter ili dekoj skribitaj en Esperanto. Multjara ĝenerala sekretario kaj nun honora membro de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Dum multaj jaroj li redaktis Sciencan Revuon kaj ĉiujn 10 ĝis nun aperintajn volumojn de Geologio Internacia (la lasta en 2007).

Vi dediĉis multe da tempo precipe al la apliko de Esperanto en scienco. Tamen, verŝajne ekzistas tre malmultaj sam­fakuloj en Esperantujo, ĉu ne?

Tio estas relativa. En la jaro 1965 mi fondis Geologian Sekcion de ISAE, kiun membris inter 70 kaj 80 geologoj-espe­rantistoj kaj nia agado viglis. En la jaro 1968 ni eĉ kolektis 2000 subskribojn, ke Esperanto estu oficiala laborlingvo dum la Internacia Geologia Kongreso en Prago. Ni preskaŭ venkis, tamen la sovetia invado tiam malebligis la kongreson, do la ideo ne realiĝis. Sed estas multaj aliaj pozitivaj rezultoj de nia faka peresperanta kunlaboro.

Mi scias, ke vi interesiĝas ankaŭ pri lingvoj ĝenerale, ne nur pri Esperanto. Pri kiuj precipe?

Mi zorge okupiĝis pri la ĉeĥa lingvo. Jam 50 jarojn mi estas membro de „Kruh přátel českého jazyka“. Krome mi uzas ofte la germanan, la francan, kaj pasive ankaŭ plurajn aliajn inkluzive la latinan, grekan aŭ anglan lingvojn.

Kiu atente sekvas fakan literaturon scias, ke vi malgraŭ via aĝo plu restas aktiva. En kiu direkto ĉefe?

Bedaŭrinde pro la problemo kun moviĝo mi ne plu povas partopreni fakajn aran­ĝojn kaj prelegi, tamen mi plu verkas kaj miajn artikolojn vi povas renkonti ek­zem­ple en Scienca Revuo aŭ La Gazeto. Mi ankaŭ preparas la 11-an volumon de Geologio Internacia.

 

 

Jiří Vychodil

(* 1940)

denaske nevidanta, esperantiĝis kiel 14-jara kaj dediĉis sian viglan Esperanto-agadon al la blindula movado pro kio li fariĝis honora membro de UEA.  Pli ol 30 jarojn li redaktis la brajlan peri­odaĵon Aŭroro eldonatan de SONS, por la preso preparadas ankoraŭ ĝis nun la oficialan organon de Ligo In­ter­nacia de Blindaj Esperantistoj „Esperanta ligilo“.  En 1976 li fondis la Sekcion de nevidantoj ene de ĈEA, kies prezidanto li restis ĝis 1999. Li ankaŭ kunlaboris pri vortaroj kaj instruiloj por blinduloj. Multaj el ni memoras lin ankaŭ kiel oftan pian­ludanton dum Esperanto-aranĝoj...

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉu vi povas diri, kian specifan signifon havas Esperanto por blinduloj?

Oni povas diri, ke la saman kiel por vidantoj, nur la formoj de ĝia lernado kaj uzado estas iom specifaj, ĉar ili devas uzi lernilojn kaj aliajn presaĵojn en brajla skribo aŭ transformitajn en so­nojn.

Jam komence de pasinta jar­cento blindaj esperantistoj ekkompre­nis la valoron de Esperanto por inter­ŝanĝo de specifaj blindulaj spertoj kaj en 1920 komencis aperi la internacia ĵurnalo „Esperanta ligilo“ kaj en 1920 fondis la ĉeĥaj blinduloj sian revuon Aŭroro.

Bovonvolu konatigi nin iom kun via propra Esperanto-agado.

Kiel eble ĉiu esperantisto, mi simple volas labori por disvastigo de nia lingvo, miakaze inter ĉeĥaj blinduloj. Mi spertis multajn formojn de por­esperanta laboro, sed ĉefe mi ĝojas, ke mi, kiel redaktoro de Aŭroro, sukcesis pri­labori ankaŭ lernolibron de Espe­ranto kaj Esper­antan-Ĉeĥan vortaron por blinduloj. Mi ankaŭ volas aldoni, ke mian plian agadon, nome orga­nizadon de porblindulaj liber­tempajn restadojn kun Esperanto-kursoj mi ne povus fari sen grandega helpo kaj organiza kapablo de mia edzino.

Kiel aspektas la agado de nevidantaj esperantistoj ene de ĈEA nun?

Ĉeĥaj blindaj esperantistoj kunve­nadas ĉefe inter si, kaj malgraŭ tio, ke ili estas el ĉiuj partoj de la respubliko, ili kun­estas kvarfoje jare: dufoje en Olomouc, unufoje en Prago, kaj unu­foje dum so

mera Esperantorestado. Kompreneble, ne ĉiu ĉeestas ĉiam, sed  eblas diri, ke per Esperanto nun okupiĝas ĉe ni iamaniere inter 30 kaj 40 nevidantaj gesamideanoj.

Fine de ĉi tiu bloko, en kiu mi volas koncize konatigi precipe pli junajn esperantistojn kun tri honoraj mem­broj de ĈEA, kiuj estas samtempe ankaŭ honoraj membroj de UEA. Ĉiu el ili elstaris en alia agadkampo: Eli Urbanová en literaturo, Josef Kavka en apliko de Esperaanto en scienco, Jiří Vychodil en porblindula agado. Tamen´, plurajn trajtojn ili havas komunajn: sindediĉon al Esperanto, kredon al ĝiaj utileco kaj estonteco, sed ankaŭ fortan laboremon kaj persistemon.

Koran dankon al vi, miaj karaj inter­vjuitoj, por la agrablaj interparoloj! Fine mi deziras al vi nome de ĉiuj mem­broj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ankoraŭ vicon da jaroj kun multaj pozitivaj travivaĵoj, inter alie ankaŭ helpe de nia dua komuna lingvo - Esperanto.

Petro Chrdle

E-lingvo - nova organizo

La 6-an de februaro 2008 estis registrita kiel nova civitana societo en Ĉeĥio la iniciato E-lingvo en Brno, kiu celas disvastigadi Esperanton sur ekonomia bazo per modernaj marketadaj metodoj.

La societo nun preparas sian retejon, kie ĝi klarigos siajn celojn kaj kiel ĝi diferencas de la ĝisnunaj esperantistaj organizoj.

Ĝi celas uzi la prezidantecon de Ĉeĥio en EU en 2009.

 

La urbo en la ĝusta direkto

Tia estas nomo de nova prospekto pri Brno, kiun esperantigis Z. Hršel kun­labore kun magistrato de Brno. Ĝi estos elŝutebla de la magistrata retejo.


Ĝi estas aperonta kiel la 7-a lingva versio ĉe la adreso http://www.brno.cz/ kaj estas printebla kiel faldfolio. Ĝi alportas informojn pri vidindaĵoj, teatroj, butikoj, restoracioj kaj sportejoj de Brno.

 

Ni kondolencas

- en Olomouc forpasis Emil Hacura (1927-aŭgusto 2007).

- decembre 2007 mortis Alois Matoušek el Brno

- la 20-an de februaro forpasis Milena Picková el Brno, emerita bibliotekistino, komita­ta­nino de KE Brno.

 

 

KLUBA VIVO

Brno: En Brno funkcias Klubo, Societo kaj Junularo, komunaj kunvenoj ĉiu­merkrede kun diversaj kulturaj prelegoj. La klubo prezentas sin en interreto. Z. Hršel esperantigis prospekton pri Brno - La urbo en la ĝusta direkto. En Masaryk-universitato J. Vojáček gvidas kurson de Esperanto kiel elekteblan studobjekton (49 gestudentoj). V. Podhradská kaj M. Malovec helpas al Třebíč kun preparo de SET Lančov. La junularo entreprenis vojaĝon al Ukrai­nio, partoprenis Silvestran ago-semajnon en Malbork. J. Werner gvidis iniciaton ELFO.  

Ústí nad Labem: en 2007 sume 15 membroj, kunvenoj konsistis el parto prilingva (V. Novobilský), informa (klu­b­anoj), kultura (Z. Rusín) kaj korektado de  hejmaj taskoj (klubanoj). Komitato: Em. Prof. RNDr. V. Novobilský (prezi­danto), MUDr. Pavel Páral (vicprezi­danto), Mgr. Věra Novobilská (kasis­tino), Miluše Krejčová (Kronikistino). Ĉefa aranĝo estis la 19-a Internacia Kultura Festivalo. J. Laube prilaboris broŝuron pri kultura integriĝo de Eŭropo (ĉeĥe kaj Esperante, eldonis KAVA-PECH). Z. Rusín gvidas kurson en Teplice, esperantigas versojn de lokaj poetoj kaj enĉeĥigas libron Esperanto - la nova latino de la eklezio. J. Kříž gajnis premion en Ĉina Radio Internacia kaj prelegis en pluraj  lokoj pri Bertha von Suttner.

Třebíč: Tri etapoj de SET Lančov, kie estis rekonstruitaj lavejoj kaj necesejoj. En Okříšky infanoj de d-ino Kamila Bártlová denove akiris premiojn en desegno-konkurso: Petr Kovář el infanĝardeno de Okříšky ricevis la unuan premion en Esperanto-konkurso de la franca urbo Lunay. Komence de la nova jaro 2008 en la urbodomo de Okříš­ky realiĝis eks­po­zicio pri ko­res­pon­dado per Es­peranto. Pri la ekspozicio infor­mis lokaj gaze­toj Deník kaj Horác­ké noviny.

 

En Brno filmis televido


La 31-an de januaro 2008 vizitis la Klubon de Esperantistoj en Brno redak­torino de Ĉeĥa Televido Alena Šedivá kun kameraisto kaj filmis informon pri Esperanto. Marek Blahuš invitis dekon da gejunuloj kaj prezentis kun ili mal­longan kurson, la redaktorino plurajn intervjuis. Ili pre­nis ankaŭ bildon de modernaj libroj en Esperanto. El la ma­terialo ili faris duminutan film­et­on, kiu estis elsendita la 19-an de februaro 2008.

Nova junulara komitato

En Světlá nad Sázavou Ĉeĥa Esperanto-Junularo la 26-an/28-an de oktobro 2007 elektis novan komitaton: prezidanto Marek Blahuš, vicprezidanto Daniel Mrázek, kasistino Dagmar Chvátalová, komitatanoj Miroslav Hruška kaj Aleš Tomeček. Revizia komisiono: T. Břichá­ček, P. A. Dohnálek, J. Urbánek.

 

Rimarko pri Esperanta vortordo

Ni ĉeĥoj ofte inklinas al inversigo de la subjekto kaj predikato - ĉeĥismo, kiu ĝenas la parolantojn de neslavaj lin­gvoj.

M. Malovec en sia brila verko „Gramatiko de Esperanto“ atentigas nin, ke la vortordo en Esperanto ne estas absolute libera. La subjekto kaj la predikato estas interligataj plej rigide.

Por inversigo li prezentas nur du  kazojn:

1: Rekta parolo: ĉe postmetitaj frazoj citantaj okazas INVERSIGO de la subjekto kaj predikato („Mi venos,“ diris la knabo.)

2: Reliefiga vortordo: la predikaton oni reliefigas metante ĝin antaŭ la subjekton (Kuregis la knabo per sia tuta forto).

Tute alia afero estas la akcentado de objekto, predikativo aŭ adjekto per translokigo al la frazkomenco (La bildon li pentris en Parizo aŭ En Parizo li pentris la bildon), sed en ĉi tiuj kazoj inversigo de la subjekto kaj la predikato NE OKAZAS, do NE: La bildon pentris li en Parizo.

En Starto 4/2007, paĝo 106, troviĝas artikolo titolita Esperantistojn interesis produktado de reklamoj. Laŭ mia opinio, en tiu ĉi kazo, la inversigo de subjekto kaj predikato ne estas konvena - pli ĝuste: Esperantistojn la produktado de reklamoj interesis. Per ĉi tiu modesta gramatika rimarko mi ne intencas ofendi la aŭtoron de la menciita artikolo!

Zdeněk Závodný

 

Patnáct rad proti trémě

1. Dobrá příprava je důležitým před­pokladem každého projevu či přednášky.

2. Učte se mít ze svého projevu potěšení.

3. Svatý Augustinus napsal „Ty sám mu­síš hořet plamenem, který chceš roznítit v druhých ..“

4. Využijte každou příležitost mluvit před skupinami.

5. Dýchejte zhluboka

6. Před vystoupením nikdy příliš mnoho nejezte.

7. Překontrolujte před projevem ještě jednou technické zařízení.

8. Nejméně 20 minut před svou před­náškou se o ni vůbec nestarejte.

9. Volte pozitivní formulace.

10. Netrapte se, když někdy nedokončíte větu.

11. Posluchači jsou „jen“ lidé, kteří prominou různé nedostatky.

12. Pomáhejte si různými pomůckami.

13. Najděte  si posluchače,  který je vám pozitivně nakloněn.

14. Zjistěte, z čeho vlastně máte trému.

15. Jste-li přesto ještě trochu nervózní, zapamatujte si čtyři způsoby, kterými dosáhnete toho, aby z vás vyzařovala jistota:

- mluvte o něco hlasitěji, nekuňkejte,

- mluvte do mikrofonu ze vzdálenosti asi 15 cm.

- udržujte vizuální kontakt se všemi posluchači, jste tu pro každého z nich,

- naučte se začátek a konec přednášky zpaměti. Stačí tři až pět vět. Vždyť první dojem je rozhodující, ale poslední zůstává v paměti!

Viktor Dvořák

http://members.chello.cz/malovec/Patnactrad.htm (celý článek s komentářem)

 

Esperanta Medicina Terminaro

de Josef Hradil estas nun aktualigita de la aŭtoro mem en elektronika formo. La aŭtoro volonte sendos sian verkon per reta poŝto, se vi petos ĉe lia adreso

MUDrHradil@seznam.cz

 

EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj

La Eŭropa Komisiono aprobis traduk­projekton de infanlibroj, en kiu Espe­ran­to rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infan­libroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.

La eldonprojekto, kiun ellaboris por Kroata Esperanto-Ligo Zlatko Tiŝljar, kaj en kiu partoprenos kiel partneroj Edistudio el Pisa (Italio), Inter-kulturo el Maribor (Slovenio) kaj barata eldon­asocio Samatat Siksha ­ Samatat Prakashan el Kalkato estis aprobita de kulturfonduso de Eŭropa Komisiono (EACEA ­ Culture).

EU financos la projekton per 64.000 eŭroj. La projekto antaŭvidas ke ĉiuj partneroj (itala, slovena, kroata kaj barata) tradukos el siaj lingvoj unu infanlibron de sia literaturo al Esperanto. Poste la barata partnero plutradukos la tri eŭropajn librojn el Esperanto en la
bengalan, kaj la tri eŭropaj partneroj tradukos la baratan libron ĉiu al sia nacia lingvo.

Post kiam ĉiuj eldonos la librojn, oni distribuos ilin en elementaj lernejoj de siaj urboj kaj organizos legokonkurson inter la infanoj. La plej bonaj verkoj de la infanoj pri libro legita kaj apartenanta al alikontinenta kulturo estos premiitaj. Pri la tuto la eldonistoj daŭre informados la gazetaron, radion kaj televidon.

La barata partnero kunlaboras kun la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La projekto estos efektivigata inter majo 2008 kaj majo 2010. Tiu estas la unua tiaspeca interkultura projekto uzanta Esperanton, kiun finance subtenas Eŭro­pa Komisiono.

Raportis Zlatko Tiŝljar

laŭ Libera Folio

 

BULLER ESPLORIS

PRI UK EN KUBO


Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Espe­ranto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010.

Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkont­iĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK, la 75-a, sukcese okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990. 

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la reokazigo de UK estas tre entuziasma.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA

 

 

Claude Piron

(1931-2008)

La 22-an de januaro 2008 en sia hejmo en Gland, Svi­sio, en la aĝo de 76 jaroj, forpasis Claude Piron, kona­ta esperantlingva verkisto, mem­bro de la Akademio de Espe­ranto kaj honora mem­bro de Uni­ver­sala Esperanto-Asocio.

Claude Piron naskiĝis 1931 en Namur, Belgio. En sia junaĝo li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj. Posteninte ĉe UN, li poste laboris por Monda Orga­nizaĵo pri Sano en diversaj landoj, estis psiko­terapiisto kaj instruis en la psiko­logia fako de Ĝeneva Universitato (Svisio) de 1973 ĝis 1994.

Li verkis multe en Esperanto, parte sub la pseŭdonimoj Johán Valano kaj Johán Balano. Krom la Valano-romanoj detek­tivaj (Ĉu li bremsis sufiĉe? Ĉu ŝi mortu tra-fike? Ĉu vi kuiras ĉine? Ĉu li venis trakosme? Ĉu ni kunvenis vane? Ĉu rakonti novele?), lia plej konata verko estas la libro-eseo La bona lingvo. En ĝi Piron asertis, ke Espe­ranto pli senĝene kaj libere ol aliaj lingvoj ebligas esprimadon, ĉar ĝi spegulas bazajn men­sajn prin­cipojn rilate al lingva lern­ado. Multaj vidis en La bona lingvo ankaŭ esprimon de malplaĉo pri neologismoj en Esperanto. Por junularo li verkis facilajn lingvo-instruajn roma­netojn Gerda malaperis! kaj Ili kaptis Elzan! Populara estas ankaŭ lia Kisa malsano. En http://claudepiron.free.fr/ estas trov­eblaj pluraj liaj verkoj kaj ankaŭ sonregistraĵoj de liaj prelegoj.

laŭ Libera Folio kaj RET-Info

Don Harlow

(1942-2008)

La 27-an de januaro 2008, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la usona esperantisto Don Harlow, konata precipe pro sia reta biblioteko Litera­turo, en la reto, en Esperanto, kie li kolektis ĉirkaŭ 7 mil verkojn.


Don Harlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de ĝia gazeto Esperanto USA. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo.

Ekde la pasinta jaro 2007 ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado.

laŭ Libera Folio kaj RET-Info

 

 

 

KALENDARO 2008

2008-04-04/06: Sabla Printempo en Písek, turisma, kultura kaj faka programo (daŭrigo de la seminario "Esperanto en la reto". Inf.:
esperanto.pisek@seznam.cz
2008-04-11/13 Adonido, Vracov-Ratíškovice, inf. melicharkova8@seznam.cz
2008-04-14/21: Printempa E-kurso organizata de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, Skokovy. Inf.: aeh-ikeh@volny.cz
2008- 05-31 -Infana esperanta tago en Svitavy - ekskurso en vilaĝo Vendolí: Muzeo de vilaĝo, sava stacio por bestoj kaj birdoj, posttagmeze konkurado, Inf.: dvor.libuse@seznam.cz

2008-06-19/22 TREP Plasy Václav Kaprál, P.O.BOX 11, CZ 331 51 Kaznějov, aŭ rete:

esperantoplzen@centrum.cz.

2008-06-29/07-12, -07-13/26, -07-27/08-09. Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, la Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉeĥio, jam kvindekan fojon en la sama loko! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Inf.: podhradska@volny.cz
2008-07-28/08-04 58-a KELI-kongreso en Pribilina, Inf. cea.polnicky@quick.cz

2008-08-23/30 EKOTUR 08, Karlštejn. Tradi­cia ekoturisma renkontiĝo por biciklantoj kaj piedturistoj. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

2008-09-21/22 - solena malfermo de Esperanta muzeo en Svitavy, trarigardo de urbo kaj de nova kultura centro Fabrika, Inf.: dvor.libuse@seznam.cz

2008-10-03/05 Kongreso de ĈEA en Přerov

2008-10-06/12 InPaSem /Internacia Paroliga Semajno en Dobřichovice, chrdle@kava-pech.cz
2008-11-07/09: KAEST 2008
(Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobři­chovice. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

2008-11-28/30: IKF (Internacia Kultura Festivalo) en Ústí nad Labem, inf.: m.smycka@seznam.cz

 

 

Korespondi deziras

Václav Lamr, ,,eterna“ komencanto, artis­to (pentrado kaj grafiko, poeto, aforisto, kri­sta­na aktivisto), retejo www.lamr.estranky.cz, kie estas foto-dokumentoj el ekspozicioj, tekstoj, ankaŭ liaj aforismoj, ekzemple: “Fortuloj havas ...veron, sed la Vero estas pli forta“ - christ.art@seznam.cz

Manfred Kirsch, 59-jara, Brandstr. 21 D-04626 Schmoelln, Tel. 0049 34491 23400, mafrajoklaki@freenet.de, kolek­tas tutajn uzitajn, afrankitajn stampitajn leterkovertojn kaj poŝtkartojn, due estas oficiala peranto por infanvartistinoj laŭ la sistemo au-pair kaj daŭre serĉas taŭgajn knabinojn kun meza aŭ minimuma kono de la germana lingvo, trie estas adoranto kaj ŝatanto de raraj plantoj, kiel ekzemple teraj orkideoj aŭ endanĝerigitaj plantoj de la koncerna lando.

 

Ostrava-Vítkovice

Klubovna esperantského kroužku Ostrava-Vítkovice, se nalézá přímo v areálu lehkoatletického stadionu v Os­travě-Vítkovicích. Bližší infor­ma­ce poskytnou vrátní u vchodu do are­álu stadionu. Stadion se nachází asi pět minut chůze od vítkovického nádraží. Členové se scházejí každou středu od 17 hod.

 

 

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a ve většině poboček České pošty si vyžádáte tisko­pis VKLAD, který vyplníte ve všech kolon­kách: částka Kč - sumu,  kterou platíte, č. účtu: 195 230 825/0300, variabilní symbol: má celkem 10 míst - prvních pět je pro vaše číslo svazové legitimace (bez písmene kategorie a doplněné vpředu nulami, např. 00325). Číslo legitimace je uvedeno na štítku při expedici Starta. Dalších pět míst pro variabilní symbol podle účelu platby (viz sez­nam).  Pokud platíte za klub (EK nebo sekci), uveďte své číslo legitimace a pošlete V. Hiršovi seznam, za koho platíte. Konstantní symbol je 0379 a název účtu je: Český espe­rantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek, který slouží jako doklad o platbě. Platba je bez poplatku.

 

Seznam čísel (variabilní symboly):

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES a mimořádné čl. příspěvky

50200 sekce železničářů IFEF

50400 komise pedagogická ILEI

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI,

vlastní b. ú. 211 768 239/0300

51100 sekce katol. esp. IKUE,

vlastní b. ú. 86-7290070227/0100

51200 sekce informatiky

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Upozornění

pro sekce, kluby a kroužky ČES

Občanská sdružení jsou podle vyhl. 634/2004 Sb. osvobozena od placení poplatků za ověření listiny - t.j. položka 4 - a za ověření podpisu - t.j. položka 5.

Zájemci o časopisy

 

Předplatné časopisů zajišťuje Pavel Polnic­ký, Na Vinici 110/10, 290 01 Podě­bra­dy, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz. Předplatné uhraďte na účet u České spořitelny v Poděbradech, č. ú. 0017 011 013/ 0800, konst. symbol 0379 a vari­a­bil­ní symbol uvedený u jed­not­livých titulů. Pokud platíte jednou položkou za více časopisů, pošlete P. Polnic­kému rozpis platby.

Monato: 890,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran formátu A4

La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu A5

La Ondo de Esperanto: 540,- Kč, v.s. 07003, 11 čísel ročně, 24 stran formátu A4

Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formátu A5

*Literatura Foiro: 1000,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel ročně, 56 stran formátu A 5

*Heroldo de Esperanto: 1080,- Kč, v.s. 07006, 17 čísel ročně, 4 strany formátu A 3

*Femina: 660,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28 stran formátu A 4

Litova Stelo: 300,- Kč, v.s. 07008, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

Pola esperantisto: 360,- Kč, v.s. 07009, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

 

*předplatitelé označených časopisů z ČR získají slevu 50%, pokud si zažádají o esperantské občanství - Esp. civito (t.zn. že za uvedenou částku mají časopis předplacen na dva roky)