Fremdlingvaj tradukoj el la ĉeĥa literaturo pere de Esperanto

1920 finne: Jan Havlasa: El miaj reĝaj interrilatoj (Z mých královských známostí), Esperanto, Ĝenevo, esperantigis Miloš Lukáš, de tie tradukita en la finnan, aperis en hazeto Kaleva

1920 finne: Jan Neruda: Kien ĝin meti? (Kam s ním?), esperantigis I. Vostatek en Český esperantista 1909, poste Miloš Lukáš en Esperanto (Ĝenevo) 1920, de tie tradukita en la finnan, aperis en gazeto Liito.

1921 litove: Arne Novák: Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo (Česká literatura z ptačí perspektivy), esperantigis Vincenc Kroužil, de tie tradukita en la litovan

1929 litove: Msgre Hanuš: Sankta Venceslao, patrono de ĉeĥa nacio (Svatý Václav, patron českého národa), esperantigis Bořivoj Benetka, de tie tradukita en la litovan (Šventasis Vaclovas, čeku taŭtos patronas) en Marijampolé

1920-aj jaroj finne: gazeto Otavanen dediĉis tutan kajeron al ĉeĥa kaj slovaka literaturoj pere de esperantlingvaj tradukoj, kiujn sendis al ili Otto Ginz

1939 dane kaj itale: Jindřich Černý: Rikolto (Žně), esperantigis Tomáš Pumpr (Haga Interkontaktilo 1938 kaj Ligilo 1939), de tie tradukita en la danan kaj italan

1950 ĉine: Ťie-kche siao-šuo süan, postparolo kaj traduko el Esperanto Wej Chuang-nu (noto en Nacia Biblioteko de Prago)

1950 ĉine: Če-ko-hsiso-šuo-hsüan (Elektitaj noveloj el Ĉeĥoslovakio), el Ĉeĥoslovaka Antologio (1935) tradukis Kuai Huan, Ŝanhajo, nome el Jan Neruda (Li estis fripono), Josef Svatopluk Machar (Maria-Terezia-ordeno), Fráňa Šrámek (Rompebla feliĉo), František Langer (Malsato), Hana Gregorová (Patrino), Jozef Gregor Tajovský (Renkonto), Ján Hrušovswký (Mamma mia!), Jiří Wolker (Pri kamentubisto), Peter Jilemnický (En fero-fabrikejo).

1950 ĉine: Čeko-ši-gu-hsüan (Elektitaj poemoj el Ĉeĥoslovakio), Ŝanhajo, el Ĉeĥoslovaka Antologio (1935) Kuai Huan tradukis poemojn de Svatopluk Čech (Kantoj de sklavo), Josef Václav Sládek (Printempo venos), Svetozár Hurban Vajaský (Al slovakoj, Al la larmoj), Jan Neruda (Al la patrineto, Nia horloĝo), Josef Svatopluk Machar (Perdita paradiz'), Karel Toman (Versoj), Laco Novomeský (En fenestro de Arestejo), Emil B. Lukáč (Nostalgio), František Halas (Nekonata soldato), Petr Bezruč (Maryčka Magdon, Karboministo), Jaroslav Vrchlický (La violono de l' cigano), Janko Jesenský (Sur la strato), Jiří Wolker (Balado pri nenaskita infano)

1950 ĉine: Tsan-pan (Okcidenta poezio) - inter multaj poemoj el okcidentaj lingvoj kelkajn poemojn elektis kaj tradukis Li Laojon el Ĉeĥoslovaka Antologio (1935), nome el Petr Bezruč (Maryčka Magdon, Karboministo), Antonín Sova (Kaj uraganis fote ribelventoj), František Halas (Nekonata soldato). Plie li tradukis el aliaj fontoj: Karel Píč (En jaroj militaj) kaj Jan Pánek (Matias la sanktulo).

1950 ĉine: Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko, esp. Jaroslav Mařík, ĉinaj esperantistoj enĉinigis

1954 dane: Jiří Marek: En mor fortaeller (Parolas patrino), per Esperanto tradukis Henning Nielsen, Kobenhavn, aperis en Esperanto-Servo (majo 1949) en traduko de Adolf Malík

1956 japane kaj ĉine: Jan Drda: Němá barikáda (Muta barikado) - laŭ tradukoj de Miloš Lukáš kaj Imrich Zálupský japanigis Kurisu Kei kaj ĉinigis Li Laojon. Ambaŭ poste komencis studi la ĉeĥan lingvon por povi traduki el la originaloj, sed esperantistoj ofte helpis per laŭvortaj tradukoj kaj per klarigoj de nekompreneblaj lokoj (Otto, Ginz, Tomáš Pumpr, Oldřich Franzl).

1956 ĉine: studo pri Petr Bezruč kun ses liaj poemoj aperis en ĉina gazeto I-Wen laŭ esperantlingvaj tekstoj de Otto Ginz kaj Tomáš Pumpr

1954 kaj 1956 ĉine: La aventuroj de la brava soldato Švejk estis tradukita fare de Šao-Čen el la angla traduko, tamen esperantistoj kunhelpis la eldonon (akiris kaj sendis la anglan tradukon) kaj la antaŭparolo de Zdenek Ančík estis enĉinigita pere de Esperanto (Otto Ginz)

1955 ĉine: DJIOU JŮ JŮ SUČ THA /Septembro kaj aliaj poemoj/ estas nova libro, kiu aperis en Ĉinio per helpo de Esperanto. Jang Tin-ieh-ing preparis tiun ĉi poemkolekton, en kiun li enmetis tri poemou de S. K. Neumann, 2 poemojn de Marie Pujmanová, 3 poemojn de Konstantin Biebl, 2 poemojn de Jan Pilař kaj unu poemon de Pavol Hlbina. Ĉiuj tradukoj estis faritaj laŭ esp.tekstoj, liveritaj al nia ĉina amiko.

-

1957 ĉine: Marie Pujmanová. Ĉina rideto (Čínský úsměv), laŭ laŭvorta traduko de Otto Ginz, 20 000 ekzempleroj, Ŝanhajo, ĉinigis Lao žung (= Li Laojon, Li Laŭjun, Li Laŭjung)

1960 ĉine: Svatopluk Čech: Kantoj de sklavo (Písně otroka), laŭ laŭvorta traduko de Tomáš Pumpr ĉinigis Li Laojon el Tientsin, aperis en Ŝanhajo, 13 000 ekzempleroj. La tradukisto kun helpo de kulturministerio kaj Tomáš Pumpr intencis eldoni plurvoluman antologion de ĉeĥa poezio (la ministerio elektis originalojn), sed la „kultura revulio“ malebligis la realigon. Tamen konserviĝis leteroj de Tomáš Pumpr, en kiuj li sendis al Li Laojon laŭvortajn tradukojn de Bukedo (Erben), Torso de espero (Halas), Reĝo Lavra (Havlíček Borovský).

1983 ĉine: Petr Bezruč: Si-li-si-ja č'ke (Slezské písně), el esperantlingva traduko tradukis Fang Žung, eldonis Pej-ting, 1983