16-A INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO

PRAGO 2003-07-19/25

Konferenca bulteno


Sabato 2003-07-19

Bonvenu en Prago!

La partoprenantoj de la 16-a Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK sub la devizo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro alvenas en Pragon, la ĉefurbon de Ĉeĥio. La konferencejo troviĝas en la 19-a etaĝo de la hotelo Opatov en la samnoma Praga kvartalo, sed en la salono estas ĉio ĝuste preparata – libroservo, butiketo kun refreŝigaĵoj, video-aparato. La alvenantoj enloĝiĝas aŭ rekte en la hotelo Opatov aŭ en la najbara hotelo Opatov Twin, kie ĉiuj ankaŭ registriĝas ĉe nia akceptejo. Ili ricevas ŝildeton kun siaj nomo kaj lando, manĝobiletojn kaj sakon kun jenaj materialoj: globkrajono Esperanto kun notkajero OSIEK, Konferenca Libro kun enmetita invitilo al Nigra Teatro, Kantoj por ĝojo kompilitaj de Stanjo, Bulteno de Esperantista Klubo en Praha (junia numero 2003), kantoj por la dimanĉa ekumena diservo kaj invitilo al la 77-a SAT-kongreso en Bratislava 2004 (organizos KAVA-PECH same kiel ĉi tiun konferencon). La posttagmezo estas libera por ripozado aŭ promenado en la urbo.

Interkona vespero

Je la 20,15 horo d-ro Petro Chrdle startigis la interkonan vesperon per diversaj organizaj aferoj, pri loĝado, manĝado, pri la programo. Poste li invitis ĉiujn al malgranda manĝeto de panetoj garnitaj per salamoj, fromaĝoj, fiŝoj k.s. Samtempe li disdonis kun helpo de aliaj organizantoj vinglasojn kaj irante de homo al homo ili disverŝis blankan kaj ruĝan vinojn aŭ limonadon. Post la tosto je sukceso de la konferenco la oficiala sabata programo finiĝis kaj la homoj komencis konversacii neformale ĉe unuopaj tabloj.

Libroservo

Nia konferenca libroservo proponas proksimume 220 titolojn de libroj novaj, parte ankaŭ de ne tute novaj kaj escepte eĉ de malnovaj. En ĉiu libro estas enmetita ruĝa papereto kun prezo en eŭroj. Inter la novaĵoj vekas atenton ekzemple La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (Lagerlöf), Tarokoj kaj epokoj (Decklerk), Rapide pasis la temp‘ (Urbanová), Matematika vortaro (Bavant), Epitomo esperantologio (Gudskov), Kompendio de psikanalizo (Freud) k.a. Amantoj de la klasika mondliteraturo trovos aŭtorojn kiel Cervantes, Hemingway, Simenon, Sienkiewicz, Laŭ Ŝe, Kafka, Platono kaj Antologio Latina. Bone reprezentitaj estas originalaj aŭtoroj esperantlingvaj: Piĉ, Steele, Johansson, Urbanová, Declerk, Zilah, Berveling, Ŝtimec, Mattos, Nemere, Piron, Váňa, Szatmári, Ribillard k.a. Ne mankas verkoj religiaj (Adoru, Duakanonaj libroj), movadaj (Lingvaj respondoj, Historio de mondlingvo) nek vortaraj (Aviada terminaro, Terminaro de feloj). Marde Eli Urbanová prezentos sian novan poemaron Rapide pasis la temp‘ kaj subskribos siajn verkojn.

Nova kompakta disko kompletigas la libron Adoru

Pastro Albrecht Kronenberger konatigis la redaktoron de tiu ĉi bulteno kun nova kompakta disko, pli precize disketo, kiu siamaniere kompletigas la libron Adoru. La disko enhavas Biblion en Esperanto kaj en la germana kaj kantojn de Adoru, sed nur iliajn melodiojn sen vortoj. La disko do ne anstataŭas la libron, sed kompletigas ĝin, ĉar ne ĉiu homo scias legi muzikan skribon. Kiu havas komputilon kun sonkarto kaj aŭskultiloj, tiu povas aŭdi pianludon de elektitaj kantoj.

Biblio estas dividita laŭ unuopaj libroj, kies titolojn oni vidas maldekstre en kolumno, dum la teksto mem okupas la ĉefan parton de la ekrano. Oni povas facile serĉi en la teksto, kopii la tekstojn kaj plu labori per ili en aliaj tekstoj. La samon oni povas fari ĉe la germana Biblio.

Fine tie estas ankoraŭ parto pri Ekumena Esperanto-Forumo, enhavanta precipe germanlingvajn artikolojn pri kristanaj eklezioj, personoj, aktivecoj ktp.

Dimanĉo 2003-07-20

Prezidantino Mantha Christou inaŭguris la konferencon per sonorilo je la 9,15 h kaj klarigis, ke venis malpli multaj homoj verŝajne tial, ĉar en Ĉeĥio okazis IEK antaŭ du jaroj en Strážnice. Poste ŝi transdonis la vorton al Madelaine Zilah, kiu prezentis 5 esperantistojn plej multe proponatajn por la ĉijara OSIEK-premio: William Auld (La Mastro de l‘ Ringoj), Gerrit Berveling (Antologio latina), Sergio Pokrovskij (La Majstro kaj Margareta, Komputika vortaro), Harald Schicke (La korpo de la homo), Spomenka Ŝtimec (Geografio de miaj memoroj, Kroata milita noktlibro).

Vlastimil Kočvara en sia prelego K. H. Mácha – spirita patro de la moderna ĉeĥa poezio prezentis la plej grandan ĉeĥan poeton (1810-1836), kies verko ofte estis opiniata netradukebla, tial ĝi verŝajne mankis en Ĉeĥoslovaka Antologio (1935). La ĉeĥa lingvo havas longajn silabojn (signitajn per superstreko) eĉ senakcentajn (krásná tvář – bela vizaĝo), kio donas al la versoj specialan melodion. Tiun eĉ la slovaka ne scias imiti, ĉar tie ne povas longaj silaboj sekvi sin senpere (krásna tvár). Tamen du tradukistoj provis konkeri la ĉefverkon per siaj esperantigoj (Pumpr kaj Rumler), ĉiu aplikante alian tradukmetodon. La verko havas simplan agadon: vespere la unuan de majo knabino atendas ĉe lago sian amaton, ĉefon de rabistoj, sed venas nur unu el liaj viroj kaj anoncas, ke la rabista estro estis enkarcerigita kaj estos morgaŭ ekzekutita pro murdo de sia patro. Sekvas priskribo de la lasta nokto de la kondamnito, kiu filozofias pri la vivo kaj sia rilato al la homaro kaj al la patrujo. En la tria kanto li estas ekzekutita per radumado. La verko eminentas pro priskribo de la naturo kaj melodia kaj metafora uzo de la lingvo. La aŭtoro mortis 26-jara pro kontaĝa malsano kaj krom Majo sukcesis verki ankoraŭ plurajn poemojn ĉeĥe kaj germane, romantikajn rakontojn (Marinjo, Ciganoj k.a.) kaj sian tre intiman taglibron. Li mortis en Prago antaŭ geedziĝo.

Iom pri Prago estis prelego de Jiří Patera, kiu priskribis la riĉan historion de la urbo: la regadon de Přemyslidoj, poste Luksemburgoj, precipe la gloran epokon de Karolo la IV-a (14-a jc.) kaj de husanaj militoj (15-a jc), la periodon sub Habsburgoj, kiuj post la batalo apud Prago (17-a jc.) elpelis el la lando nekatolikan intelektularon, kio kaŭzis dekadencon de la ĉeĥa kulturo kaj lingvo (parolis ĝin nur kampuloj). Sed en la 19-a jc. la nacia renaskiĝo sukcesis revivigi la nacion, ĝian kulturon, literaturon kaj lingvon.

Posttagmeza programo ekis en la urbocentro, nome en la husana preĝejo de Sankta Nikolao, kie gvidis la ekumenan diservon la husana pastoro Miroslav Nytra, katolika pastro Albrecht Kronenberger, remonstrata pastro Gerrit Berveling kaj laika evangelia frato Pavel Polnický. Kantis desur la ĥorejo Miroslav Smyčka (Kateřina Kudlíková bedaŭrinde malsaniĝis). Post la diservo Petro Chrdle priskribis iomete la historion de la preĝejo (origine katolika, poste ortodoksa, fine husana – tial Sankta Nikolao en la nomo de la preĝejo, kvankam husanoj ne havas sanktulojn), montris galerion kun kolumbario kaj ankaŭ lokon de la lasta ripozejo de sia Stanjo.

De la preĝejo li gvidis ĉiujn al la Malnovurba Urbodomo, kie profesia ĉiĉeronino Eva Hajíčková, esperantistino, montris la plej interesajn partojn de la konstruaĵo: la apostolojn de la astronomia horloĝo de interne, la reprezentan Brožík-salonon kun pentraĵoj de Václav Brožík pri Johano Hus, Georgo de Poděbrady kaj skizojn pri Komenio kaj pri fondiĝo de la universitato fare de Karolo la IV-a, la kelojn sub la urbodomo.

Ĉe la vespera koncerto en la konferencejo denove mankis la voĉo de Kateřina Kudlíková, tial kantis sole Miroslav Smyčka akompanata de pianistino Blahoslava Dvořáková, la enkondukajn vortojn prezentis Lucie Karešová. Por ripozigi la voĉon de Smyčka s-ino Dvořáková prezentis du solojn (Schubert kaj Chopen), petante indulgon pro la sia instrumento (elektronika piano). M. Smyčka kantis famajn ariojn el operoj (Carmen, Vendita fianĉino) kaj operetoj, spiritualon, kanton Granada.

En la lastaj minutoj de la koncerto alvenis geedzoj Hauge post iom aventura vojaĝo tra Germanujo, kie ili estis senigitaj de siaj valizoj, kiujn ili por momento lasis en kupeo. Povis esti ŝtelisto, sed ankaŭ konduktoro, ĉar en Germanujo oni timas teroristojn kaj ĉiu negardata valizo kiel suspektaĵo estas transportata al la polico. Ĝis nun ili ne scias, kio okazis.

Remonstrantoj kaj husanoj

Gerrit Berveling klarigis al mi, ke remonstrantoj estas nederlanda eklezio, kiu oficiale komenciĝis en 1609 kaj ĝia nomo devenas de iu latina dokumento. Ĉeĥa husana eklezio devenas de Johano Hus, kiu estis katoliko kaj neniam volis fariĝi reformatoro, tiom malpli kreinto de nova eklezio. Li volis nur rebonigi la katolikan eklezion, kiu en lia tempo troviĝis en morala krizo. Hus kritikis adoradon de sanktuloj, al kiuj la homoj preĝas same kiel al Dio mem, vendadon de pardonbiletoj kaj ankaŭ de ekleziaj postenoj. Multaj tiamaj episkopoj estis riĉaj laikoj, kiuj sian episkopecon simple aĉetis, kaj la papo mem estis iama pirato, kiu riĉiĝis per rabaĵoj. La eklezio mem konsciis pri siaj problemoj kaj kunvokis koncilion en germana Konstanco. Hus estis invitita tien por defendi siajn tezojn, sed oni postulis nur, ke li revoku ilin. Ĉar li rifuzis, li estis ŝtiparumita, liaj korporestaĵoj pistitaj kaj ĵetitaj en riveron. La informo pri lia morto elvokis en Ĉeĥio grandan kontraŭkatolikan movadon, kiun kelkaj historiistoj taksas pozitive, aliaj negative (estis elrabataj preĝejoj kaj klostroj, ĉar husanoj postulis simplecon kaj malriĉecon, rifuzadis lukson ktp.). Post fondo de Ĉeĥoslovakio aperis ankaŭ la husana eklezio (1920) kiel daŭrigo de la tradicio.

Lundo 2003-07-21

La prelega antaŭtagmezo estis dediĉita al la ĉefa temo de la konferenco, nome al la intimeco.

Christian Declerck en sia pre-lego Intimeco beletra tre detale pritraktis, kio propre intimeco estas. Seksumado kaj masturbado, kiujn tiom imprese priskribis Kalocsay (sub pseŭdonimo Peter Pene-ter) kaj Karolo Piĉ, estas nur la plej kuraĝaj kaj ekscese okulfrapaj intimaĵoj, sed pri intimeco eblas paroli ankaŭ tiam, kiam virino elektas sian vesperan robon por teatro, timante kompromitiĝi pro sia figuro. Kompreneble ankaŭ rilatoj inter geamantoj aŭ problemoj de adoleskantoj, kiuj rimarkas, ke ŝanĝiĝas ilia korpo, ilia psiko kaj iliaj deziroj kaj sopiroj, estas aferoj sufiĉe intimaj. Niaj esperantaj aŭtoroj ofte verkas sian aŭtobiografion, en kiu ili tuŝas sian adoleskadon, unuajn enamiĝojn, nupton kaj geedzan vivon, do ne evitas tiklajn aferojn. Biografioj povas esti verkitaj science aŭ beletre. La beletraj ofte enhavas multe da fikcio, ĉar la aŭtoro ne tute identiĝas kun sia rolulo, sed nur parte aplikas al li aŭ ŝi siajn proprajn travivaĵojn. Simile, la opinioj kaj starpunktoj de la roluloj ne nepre estas opinioj kaj starpunktoj de la verkinto. Inter la famaj aŭtobiografioj aŭ fikciaj aŭtobiografioj menciindas Litomiŝla tombejo (Piĉ), Hetajro dancas (Urbanová), Adolesko (Vaha), Tarokoj kaj epokoj (Declerck), Fotoalbumo (Steele), La kaldrono (Francis). En la romano Dis! priskribas Sten Johansson divorcon de geedzoj, kiuj devas disdividi ankaŭ sian havaĵon. Kiam ili venas al libroj kaj gramofondiskoj, ambaŭ deziras tion, kion amas la alia, nur pro malica ĝojo, ke la eksa partnero estos senigita de siaj ŝataĵoj. En romano Tunelo enamiĝas viro kaj virino, kiuj partoprenas fosadon de tunelo inter siaj landoj kaj similan tunelon devas fosi la amo inter la du homoj. Intimeco en esperantlingva literaturo estas riĉe reprezentita en diversaj formoj.

Gerrit Berveling prezentis Intimajn temojn en la Biblio, kiuj estis ofte konsiderataj tabuaj kaj tial metafore kaŝitaj: kovri siajn piedojn (iri necesejon), ekkoni virinon (seksumi) k.s. Se oni atente legas Biblion aŭ tradukas ĝin, oni trovas multajn lokojn, kiuj unuavide aspektas senkulpe, sed fakte malantaŭ ili kaŝiĝas intimaj aferoj. La nomo Adam signifas Homo kaj mem estas derivita el simila vorto signifanta argilo, ĉar Adam estis farita el argilo. En Esperanto ni povus diri, ke el Humo estiĝis Homo. Tiu Homo estis Vira kaj Ina (do Viro-Virino), kion nur malmultaj lingvoj scias traduki konservante la vortludon, ĉar ili havas tute alian vortradikon por virino ol por viro. En la antikveco estis edzino konsiderata kiel posedaĵo de la edzo, sed ankoraŭ pli malalte staris sklavino: se sklavino, kiu apartenis al la edzino, estis gravedigita de la mastro, ŝiaj infanoj estis prenataj kiel idoj de la laŭleĝa edzino. Ofte tio kondukis al problemoj inter edzino kaj sklavino ŝia. Tio koncernas ekzemple Abramon-Abrahamon kaj lian edzinon Sara, kiu mem instigis lin doni al ŝi infanon pere de sklavino Hagar. Se mortis viro sen idoj, lia pli juna frato havis devon edziĝi al la vidvino, sed liaj infanoj estis konsiderataj kiel infanoj de la mortinta unua edzo. Tial Onan ellasis sian semon antaŭ ol eniri al sia edzino, ĉar li ne volis, ke liaj infanoj nomu lin oĉjo. Do li ne evitis seksumadon, sed faris antikoncipan sekurigon. El la rakontoj ĉirkaŭ reĝo Davido eblas konkludi, ke li enamiĝis al Jonathan kaj havis kun li seksajn amrilatojn. Do ankaŭ gejaj rilatoj ne mankas en la Biblio, kvankam maskitaj per poeziaj priskriboj.

En la Nova Testamento la virinoj aperas ne plu kiel posedaĵoj de siaj edzoj, sed kiel memstaraj homaj estaĵoj, kiuj rajtas decidi pri si mem. La homa socio grave ŝanĝiĝis. Kristo savas ŝtonumotan putinon postulante, ke la unuan ŝtonon ĵetu tiu, kiu mem estas senpeka. Virinoj sekvas lian instruon ne petante permeson de siaj edzoj, multaj decidas pri siaj havaĵoj.

La manĝokarto en la hieraŭa bulteno kaŭzis, ke preskaŭ ĉiuj iris manĝi al Opatov Twin kaj devis longe atendi, dum en Opatov mem estis malplene. Malgraŭ tio oni sukcesis veni nur iomete malfrue al la renkontejo de la posttagmeza programo. La posttagmeza promeno komenciĝis ĉe la surĉevala Sankta Venceslao de Venceslaa placo en la urbocentro, kies trarigardon denove gvidis la profesia ĉiĉeronino s-anino Hajíčková. Poste ŝi gvidis la promenantojn al la granda foirejo, al la glorfama Karolinum (la baza domo de la universitato) kaj la apuda teatro, kie la unuan fojon Mozart prezentis sian operon Don Giovanni. Certe kulmino de la promeno estis Karola Ponto kaj placo de Malá Strana (Malgranda Kvartalo). Ĉiuj admiris ne nur la urbon, sed ankaŭ la sciojn de la ĉiĉeronino, kiu prezentis ĉion en laŭta kaj klara Esperanto. La vespero finiĝis en restoracio Franz Kafka (en lia naskiĝdomo) per solena vespermanĝo.

Ŝtelo. Bedaŭrinde unu el niaj konferencanoj revenis el la trarigardo de la urbo sen mono kaj pasporto, kiuj malaperis el lia ĉezona teko (malfermita zipo). Prago kiel ĉiu granda urbo allogas majstrojn de lertaj fingroj el la tuta lando, do necesas tre zorgi pri siaj aĵoj, precipe dokumentoj kaj mono. Estas bone fari ĝustatempe fotokopiojn de la dokumentoj por povi pruvi ĉe la polico kaj ambasadorejo sian identecon, ĉar tio poste estis la plej granda problemo.

Societo OSIEK

OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post prelegoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo.

La temojn kaj lokojn de venontaj Konferencoj elektas, per rekta voĉdonado, la membroj de la Societo ĉeestantaj la Konferencon. Por ke ĉiu spertu altnivelan lingvouzon en rektaj interŝanĝoj, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek.

OSIEK organizas, subtenas kaj disvastigas kulturajn agadojn en Esperanto.

La societo ĉiujare atribuas la OSIEK-premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo nefikcia en Esperanto, de graveco ekvivalenta al libro almenaŭ 100-paĝa, publikigita per ia ajn perilo (libro, kasedo, kompakt-disko, ktp.). Kaze de tradukaĵo, la premio rekompencas la esperantigon sendepende de la naturo de la originalo.

Ĉiu OSIEK-ano rajtas proponi por la premio, kaj voĉdonas por la premio la lastan tagon de la konferenco, do ĉijare vendrede, la 25-an de julio.

Membriĝu al OSIEK ĉe la kasisto Eric LAUBACHER. La kotizo egalvaloras 25 poŝtmarkojn por sendi leteron ene de via lando (ekz. 12,5 €, Ĉeĥio 160 CZK k.s.)

http://osiek .org - info@osiek.og

 

Mardo 2003-07-22

Antaŭtagmezaj prelegoj

Maria Butan pruvis, ke La atendado, riĉa je emocioj ekzistas ĉie ĉirkaŭ ni. Ni atendas buson, salajron, resaniĝon, eldonon de nova libro, naskiĝon de infano, alvenon de la konferenca bulteno ktp. Ankaŭ bestoj atendas, ekz. araneo sian muŝon, birdo-patrino eloviĝon de siaj idoj. Atendadon riĉan je emocioj priskribas litera-turaj verkoj en sennombraj kazoj kaj manieroj, atendadon filozofie paciencan, atendadon petole sen-paciencan, atendadon koncentritan antaŭ ekzameno, atendadon senzorge ventkapan antaŭ tribunala traktado, atendadon hororan dum milito aŭ grava malsano, atendadon ĝojan antaŭ rendevuo k.a. Kutime ni tute ne konscias, ke nia tuta vivo konsistas el serio da atendadoj, kiuj sekvas unu la alian.

 

Miroslav Malovec prezentis La vivon de Eli Urbanová, kiu sidis apude kaj zorge aŭskultis. La parolanto menciis ŝiajn unuajn literaturajn provojn en la ĉeĥa (Papavberoj, Spegulo), studadon en pedagogia instituto, laboron en privata muziklernejo kaj edziniĝon al prof. Ŝtefo Urban, ilian lernadon en Esperanto-kolegio Doksy (1948-1950). Kvankam ili divorcis en 1955, ili ambaŭ faris sian sulkon en la originala esperantlingva literaturo, poezie kaj proze. En la privata vivo de Eli ludis gravan rolon ankoraŭ du viroj, Jan Zemek kaj Arnošt Chira. Ŝiaj literaturaj sukcesoj estis 10 literaturaj konkursaj premioj, poemaroj Nur tri kolorojn (1960), Verso kaj larmo (1985), Vino, viroj kaj kantoj (1996), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp‘ (2003) kaj romano Hetajro dancas (1995). Inter la jaro 1986-1995 ŝi estis membrino de Akademio de Esperanto. En 1982 ŝi fariĝis Honora Membrino de ĈEA kaj en 1996 Honora Membrino de UEA. Inter siaj literaturaj kolegoj ŝi plej ofte mencias Julion Baghy, Reton Rossetti kaj Jozefon Rumler. Post la prelego ŝi deklame proklamis, ke pri ĉiu ŝia verkaro kulpas viroj. Sed estis klare, ke kulpoj ĉi tie identas kun meritoj.

Posttagmezaj prelegoj

Josef Dörr parolis pri Problemoj de la baza radikaro de Esperanto kaj solvoproponoj. Estas fakto, ke en Esperanto estas kelkaj elementoj malfacile prononceblaj por neeŭropanoj (ekstremo, konscio), sed ĉefan problemon kaŭzas supersignoj ĉe komputiloj kaj elektronika poŝto. Aperis pluraj solvoj. Plej ofta estas x-kodo (ĉ = cx, ŭ = ux), sed tiu estas konsiderata kiel teknika helpilo por transigo de tekstoj, poste la signoj estas denove kunmetataj. Aliaj homoj volas rekte reformi la ortografion de Esperanto, forigi la ĉapelitajn literojn kaj anstataŭigi ilin per aliaj literoj (j = ĵ, y = j, w = ŭ, kh = ĥ, ch = ĉ, sh = ŝ kaj aliaj sistemoj). La reformantoj mem ne scias unuiĝi kaj la ceteraj esperantistoj la reformojn rifuzas.

Petr Chrdle dediĉis siajn vortojn parte al falsaj amikoj en Esperanto (cetere, ĉu falsa amiko mem ne estas falsa amiko?) kaj ĉefe al profesia uzo de Esperanto. Li donis kelkajn praktikajn ekzemplojn de entreprenado ene de kaj ekster Esperantujo, precipe en la branĉoj eldonado kaj vojaĝado.

Viŝnja Brankoviĉ prezentis la urbon Pécs, kie okazos IEK 2004, per mapoj kaj videofilmo (kun itallingva komentario) kaj invitis la OSIEK-anojn partopreni.

Vespere estis prezentitaj kelkaj videofilmoj originale verkitaj en Esperanto kaj ankaŭ fragmentoj el profesiaj filmoj dublitaj al Esperanto.

LIBROSERVO

  1. La libroj pri ”intimaj temoj en la E-beletro originala” estas grupigitaj sur unu tablo
  2. Merkrede kaj ĵaŭde: libroj aĉeteblaj duonpreze staros grupe sur unu tablo
  3. Speciala oferto: ”Ruĝdoma sonĝo”, traduko de Xie Yuming, OSIEK-premio 1999: 50 eŭroj (anstataŭ 76)
  4. Se vi vojaĝas trajne aŭ avie, la LIBROSERVO proponas sendi al vi la librojn (se vi aĉetis kontraŭ 75 eŭroj minimume).

LA GAZETO

Novabonantoj ĝuas 33%-an rabaton dum la konferenco – vidu ĉe la Libroservo

Malgranda saluto de Jiří Karen, kiu spirite estas kun vi kaj ĝojas pro via renkontiĝo. Ĉi tiun poemeton li dediĉas al vi ĉiuj, (ĝin esperantigis Jaroslav Mráz), kaj esperas, ke viaj vivo kaj laboro bone prosperos. Lianome dediĉas Zuzka Karenová Podmelová

 

Jiří Karen

 

Ĉiam mi povas pri io ĝoji

 

Mi amas vortojn fragilajn kaj freŝajn

Mi amas bildojn kaj librojn

Krom tio en la leterkesto

ektintis letero

Kaj kion diri pri

la florantaj ĉerizujoj

sub la fenestroj?

Eĉ se mi vivus mil jarojn

ĉiam mi povus

pri io ĝoji.

Griza vivo atendas

nur grizajn homojn.

(El la poemaro Mondo afabla ne nur al vortoj)

 

Merkredo 2003-07-23

Antaŭtagmezaj prelegoj

Jean-Luc Tortel: Ĉu aŭtobiografiaĵoj estas literaturo?

Aŭtobiografioj havas longan tradicion, komencante ĉe Cezaro kaj irante trans Sankta Aŭgusteno al Rousseau, Casanova, Proust, Tolstoj k.a. Kelkaj estas fikciaj, kvankam inspiritaj de la travivaĵoj de la aŭtoro mem (”mensogi la veron” laŭ Aragon). Kelkaj pri-skribas la travivaĵojn (Cezaro), aliaj volas laŭdi Dion (Aŭgusteno), aliaj analizas la propran animon (Rousseau). Multaj aŭtoroj konfe-sas eĉ siajn misfarojn kaj fripo-naĵojn, precipe el junaĝaj jaroj, kiam oni ŝtelis fremdajn pirojn ne tiom por frandi la fruktojn, kiom por ĝui la pekon. Ankaŭ en esperantlingva literaturo la aŭto-biografioj multas kaj oni demandas, ĉu ili apartenas al la fakta literaturo aŭ al la beletro. Arto diferencas de nura priskribo per transdono de emocioj kaj impresoj, kiuj influas pli la fantazion ol la racion de la leganto. Biografio do povas esti scienca (fakta) aŭ beletra, dependas de la maniero de prilaboro. En diskuto oni atentigis, ke ambaŭ specoj apartenas al la literaturo, ĉar beletro estas nur unu literatura ĝenro.

Gerrit Berveling: Antologio Latina kaj Duakanonaj Libroj

Berveling tradukas precipe el la latina kaj helena lingvoj. En 1973 li provis la Oran azenon de Apuleius imitante la stilon de la aŭtoro, sed la kritikoj pri tiu traduko flanke de unu amiko estis tiel malfavoraj, ke por kelkaj jaroj li ne tradukis, sed preferis legi. Kiam li denove ekprovis pri teologia teksto el la helena, li rikoltis laŭdon de Waringhien mem kaj instigon daŭrigi. En 1988 petis lin UEA redakti tradukon el Erasmus Laŭdo de l' Stulteco faritan el la nederlanda traduko. Gerrit konstatis tiom multajn erarojn kompare kun la latina originalo, ke li decidis fari novan tradukon. Li devis rapidi, por ke la libro aperu antaŭ UK.

En 1995, ricevinte trimonatan studperiodon, li petis, ĉu li rajtas tiun tempon dediĉi al la t.n. Duakanonaj Libroj (kiuj mankas en la Londona eldono de Biblio, tamen estas agnoskataj de la romkatolika eklezio). Tradukinte ilin al Esperanto, li estis kuraĝigata traduki ankaŭ aliajn bibliajn librojn (agnoskatajn de aliaj eklezioj), ja eĉ fari novan tradukon de la Nova Testamento mem. Tiamaniere naskiĝis la unua granda tradukprojekto de Gerrit Berveling, el la antikva greka lingvo.

Depost 1980 li ĉiam pli sisteme tradukas ankaŭ el la latina (Erasmo, Tibulo, Seneka, Hus, Salustio) kaj okupiĝas pri sia revo krei en Esperanto Antologion Latinan. La unuaj du volumoj aperis ĉe Fonto en 1998 kaj nun prepariĝas la volumoj tria kaj kvara, kiuj espereble aperos antaŭ Kristnasko kaj prezentos la klasikan romian literaturon. Sed jam la pensoj iras al la mezepokaj kaj renesancaj aŭtoroj, kiuj postlasis same grandiozajn verkojn latinlingvajn, kiujn nun preskaŭ neniu konas. Estas tre malfacile akiri originalojn, el kiuj multaj neniam estis eldonitaj kaj ekzistas nur kiel manuskriptoj. Tiom pli merita estus traduko esperantlingva. Jen la dua traduka projekto, ĉifoje el la latina.

 

 

Tamen ni ne forgesu nian originalan litera-turon, kie ne mankas verkoj ankaŭ de Gerrit Berveling.

Kantoj por ĝojo

En viaj konferencaj materialoj vi trovis libreton de kantoj, kiujn kompilis la karmemora kaj kantema Stanjo (Stanislava), edzino de Petro Chrdle. Ilu-stris Pavel Rak, muzikajn notojn enpaĝigis pastro Albrecht Kronenberger. Tiu ankaŭ gvidis antaŭ tagmanĝo nelongan kantadon laŭ ĉi tiu kantareto.

Praga kastelo kaj Nigra Teatro

La posttagmezo estis denove dediĉita al memorindaĵoj de Prago sub gvido de Eva Hájičková, ĉifoje en la Praga kastelo Hradčany, iam kastelo reĝa kaj imperiestra, nun rezidejo de la respublika prezidento. Tamen multaj objektoj estas alireblaj por la publiko, precipe la monumenta katedralo de Sankta Vito. Post la promeno sekvis vespermanĝo denove ĉe restoracio Franz Kafka kaj vespere aliĝintoj vizitis Nigran Teatron. Kelkaj rolantoj estas nigre vestitaj kaj tial nevideblaj al la spektantoj, kiuj male vidas diversajn aliajn objektojn moviĝi en la aero kvazaŭ mirakle. Videblaj estas la ĉefaj roluloj, du frenezuloj, kiuj vojaĝas tra universo kaj travivas diversajn aventurojn. Sed ĉu pli bizaraj aventuroj ne okazas en niaj kapoj?

Kie naskiĝas Konferenca bulteno?

Ĉe n-ro 1904 kelkajn metrojn de la konferencejo troviĝas dormoĉambro kaj ripozĉambro. En la laste menciita ejo okupis malgrandan tableton portebla komputilo kun klavaro, muso kaj lasera printilo. La kopiilo Xerox trovis lokon en angulo sub fenestro. La seĝoj dekstre donas imagon pri grandeco de la ĉambro. Kaj la persono sidanta ĉetable kun sia bareliĝanta ventro estas nia redaktoro.

Ĵaŭdo 2003-07-24

Antaŭtagmeze estis du prelegoj kaj subskribado de la nova libro de Urbanová, prezentita estis intervjuo kun R. Selten, la posttagmezo estis libera kaj vespere realiĝis la greka vespero.

Eugene Zilah parolis je temo Kial malkaŝi ĉion? La nuntempa socio vivas en iluzio, ke ĝi estas libera korpe kaj psike (ne ŝokas eĉ amrilatoj kun bestoj), tamen ni vivas sub tri teroroj: la ruĝa teroro estas sanga, likvida (atencoj, mortigoj), la blanka teroro estas neokulfrapa premo de la ŝtata administracio (ni timas policon, doganistojn, oficojn), la nigra teroro de religioj reflektas fakte nian timon antaŭ najbaroj kun aliaj konvinkoj kaj kulturoj (laŭ Avicena neniam montru sian vizaĝon al azenaro, ĉar al kiu mankas longaj oreloj, estas herezulo). La mezepoka kredo je Dio kaj Diablo estis anstataŭigita per kredo je ekonomio / scienco kaj komunismo / faŝismo. Sciencisto anstataŭas la ĉioscian neerareman papon. La homoj ne konscias sian vivrealon, nur forigo de tabuoj povas konduki al kompreno.

Christian Declerck parolis pri Intimaj temoj en fikcioj kaj biografioj, kion li ekzemplis per analizo de sia aŭtobiografio Tarokoj kaj epokoj. Biografioj beletraj povas esti parte fikciaj, sed kutime ili estas nefikciaj aŭ malfikciaj. La rakontanto priskribas okazaĵojn, bildigas la medion (ĉirkaŭaĵojn, dekorojn), forĝas la karakteron de sia rolulo kaj memkonsile tiras instruojn. Por la literaturo estas gravaj interpretadoj de la verkoj, profundaj analizoj de iliaj ideaj kaj stilistikaj kvalitoj, kompreno de iliaj alegorioj. En Tunelo de Marco Picasso la fosado de tunelo inter du landoj alegorias tunelon inter du homoj.

En Tarokoj kaj epokoj en la paĝo 385 elfalis unu linio, kiun oni povas alskribi: ...ne pensis, ke vi iĝos artisto. Ke vi estas artisto. Ĉar jam tiam vi estis, ...

 

Trarigardo de Juda Kvartalo

Sinjorino Zuzka Podmelová, vidvino de poeto Jiří Karen, proponas, ke ŝi montros al vi la judan kvartalon, Pragan getton, se vi iam vizitos Pragon. Sed ŝi parolas nur ĉeĥe kaj germane. Ŝia telefono 274773014.

Eli Urbanová subskribis sian novan libron Rapide pasis la temp‘

 

OSIEK-premion 2003

Gerrit Berveling

por la unuaj du volumoj

de sia grandioza projekto

 

Antologio Latina

 

 

Gratulon !!!

 

Viŝnja Brankoviĉ invitas vin al la hungara Pécs, kie okazos Internacia

Esperanto-Konferenco de OSIEK 2004 temo: Esperanto-gazetaro

En balotado estis elektita por 2005 Rafina en Grekio kun la temo:

Bizanca kulturo