Cent jaroj de

 

FRANTIŠEK OMELKA

(1904 - 1960)

Inter originalajn Esperanto-aŭtorojn enviciĝis en 1937 ankaŭ la ĉeĥa verkisto František Omelka per sia rakonto Aventuroj de Antonio, aperinta ĉe Eldonejo de malkaraj libroj en Brno. En 1952 The Esperanto Publishing Company Ltd. en Rickmans­worth eldonis en unu volumo du aliajn rakontojn de tiu aŭtoro, La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de Glacirokoj. En manuskripto restis lia plej ampleksa romano La Granda Admiralo, kiu espereble baldaŭ aperos en la reta eLibrejo.

 

Biografio

            František Omelka naskiĝis antaŭ 100 jaroj, la 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město apud Uherské Hradiště, en la orienta parto de Ĉeĥio, najbara al Slovakio. Kun tiu regiono estas ligita lia tuta vivo de instruisto kaj verkisto. Lia patro  poŝtisto havis multnombran familion kun nesufiĉo da financaj rimedoj, tamen la tuta familio modestiĝis por ebligi al la talenta František (Francisko) studi ĉe la klasika gimnazio en Uherské Hradiště. Jam tie pruviĝis liaj literaturaj kaj lingvaj kapabloj, ligitaj kun lia sopiro vojaĝi tra la mondo kaj ekkoni ekzotikajn landojn. Sed la financa situacio devigis lin rezigni pri la sopiro kaj fariĝi post la abiturienta ekzameno leterportisto.

            En tiu tempo li konatiĝis kun junulino, kiu havis la saman nomon kiel li - Františka Omelková (1907-1997). Ŝi ĵus finis instruistan instituton en Přerov, kio inspiris lin kompletigi sian edukitecon per pedagogia ekzameno ĉe la sama lernejo kaj dediĉi sin al la edukado de infanoj. Ili geedziĝis kaj praktikis la instruistan profesion en la vilaĝoj de sia regiono: Blatnice, Blatnička, Stříbrnice, Hluk (tie naskiĝis en 1934 ilia sola filino Věra). En 1932 ili lernis Esperanton kaj vigle korespondis kun la tuta mondo.

            Samtempe ili ambaŭ verkis kaj publikigis siajn rakontojn en diversaj gazetoj. František kontribuis (ofte sub literatura nomo Rabatin) ĉefe al gazetoj por infanoj, Františka ankaŭ al virinaj gazetoj (sub nomoj Jena Omelková, O. Melková, Jiřina Břízová, Vlasta Habrová). Kiam ŝi konstatis, ke la talento de la edzo estas pli granda, ŝi rezignis pri la propra verkado kaj helpis tajpi kaj redakti liajn verkojn. Apud cento da rakontoj F. Omelka publikigis ankaŭ multajn riportojn kaj fakajn pedagogiajn artikolojn, plurajn tekstojn li tradukis el Esperanto aŭ inverse al Esperanto, li kunlaboris ankaŭ kun radio (pri Hus, Komenio k.a.).

            En 1938 la familio transloĝiĝis al Otrokovice, kie F. Omelka fariĝis faka instruisto de burĝa lernejo. Liaj lernantoj eĉ post multaj jardekoj rememoris liajn lecionojn de la ĉeĥa lingvo kaj de la historio, lian oratoran kaj rakontan arton. Post la milito li entuziasmiĝis - kiel multaj aliaj - pri konstruado de socialismo kaj publikigis broŝurojn pri edukado de socialisma homo (Pedagogia takto, Edukado de moralaj sentoj, Laboro de klas-instruisto k.a.), laboris kiel lernejestro en Otrokovice kaj Napajedla kaj kiel regiona metodikisto pri la ĉeĥa lingvo.

            Kancero falĉis lian vivon neatendite en lia 56-a vivojaro la 23-an de junio 1960.

            Tial li ne vidis, ke la amata socialismo forigis liajn verkojn el publikaj bibliotekoj (la kialon neniu scias). La edzino sukcesis ankoraŭ eldoni en 1976 lian romanon Velký admirál (La Granda Admiralo) en porinfana libroserio Karavana, sed ankaŭ tiu libro restis nur en deponejo de kelkaj grandaj sciencaj bibliotekoj. Nur post la reĝim-ŝanĝo en 1989 eblis pensi pri reeldonoj. En sia 90-a jaro Františka Omelková ankoraŭ preparis por reeldono sian malnovan romanon Žena dvou můžů (Edzino de du viroj, 1940), kiu aperis en 1997 kelkajn tagojn post ŝia morto sub titolo A byla svatba (Kaj estis geedziĝo), sed la verkojn de la edzo ŝi eldonigi ne sukcesis.

            En la jaro 2000 estis eldonita anglalingve la rakonto de F. Omelka The Relay (Stafeto) kaj la urbo Otrokovice omaĝis la preskaŭ forgesitan aŭtoron per Honora Civitaneco in memoriam. La filino Věra Kramářová verkis bibliografion pri la verkaro de siaj gepatroj kaj prelegas pri ilia vivo. Sed por reeldoni la verkojn ŝi ne havas rimedojn. Tial František Omelka estas pli konata en Esperantujo ol en sia hejmlando.

 

Verkaro

 

            El siaj multaj gezetaraj rakontoj F. Omelka elektis 8 pri vilaĝaj knaboj kaj eldonigis ilin en sia unua libro Hore dědinú (Supren tra la vilaĝo, 1935). Tie li priskribis knabajn aventurojn dum Pasko, Kristnasko aŭ dum diversaj ludoj. Alian sian rakonton, Tondova dobrodružství (Aventuroj de Antonio), publikigitan en gazeto Malý čtenář (Malgranda Leganto, 1934), li mem esperantigis kaj eldonis en 1937 kiel sian unuan esperantlingvan verkon. La 15-jara Antonio Ratajský forveturas en Italion al sia onklo, sed tie li ekscias, ke la laboraj devoj forkondukis la onklon en Tunizion. La kuraĝa knabo, anstataŭ reveturi al Ĉeĥoslovakio, sekvas la onklon al Afriko, surŝipe savas la vivon de malgranda knabineto kaj sub protekto de ŝia patro travivas en Tunizio plurajn danĝerajn aventurojn antaŭ ol li renkontiĝas kun la onklo. En la ĉeĥa versio la patro de la knabineto nomiĝas Winkler, en la esperantlingva Meyer, sed alie la rakontoj estas identaj.

            En 1938 aperis Komňanský hrdina (Heroo el Komňa), historia rakonto el la 15-a jarcento pri husanoj en vilaĝo, laŭ kiu en la 17-a jarcento akceptis sian nomon Komenio (1592-1670).

            Dum la milito F. Omelka publikigis du librojn por knaboj. Vlci proti Mustangům (Lupoj kontraŭ Mustangoj, 1940) estas rakontado pri du grupoj de malriĉaj vilaĝaj knaboj, kiuj dum la someraj ferioj ne povas forveturi el la vilaĝo, tial ili aranĝas por si aventuran tendumadon surborde de loka rivereto kaj per reciprokaj bataletoj. Nebezpečí láká (La danĝero allogas, 1943) estas alia kolekto de rakontoj, jam antaŭe publikigitaj gazetare, denove pri vilaĝa knaba vivo.

            En 1938 František Omelka studis libron pri stilistiko kaj trovis tie artikolon pri heroaj viroj, kiuj en 1925 en la alaska urbo Nome savis malsanajn infanojn, kiam ili sur sledoj tirataj per hundoj alveturigis bezonatan serumon je distanco de kelkaj centoj da kilometroj. La artikolo lin forte impresis, li volis beletre prilabori la eventon. En Jarlibro de UEA li trovis kvar adresojn el Usono kaj Kanado kaj petis informojn. Kanada studento volonte trovis por li koncernajn gazetarajn artikolojn, esperantigis ilin, eĉ desegnis mapon de la heroa vojo. Kiam furiozis la milito, eksplogigita de kolosa egoismo, F. Omelka verkis rakonton pri heroeco de viroj, volontaj riski sian vivon por helpi al nekonataj infanoj en malproksima urbo.  

            La libro aperis tuj post la milito sub titolo Štafeta (1946), la aŭtoro mem ĝin esperantigis sub la titolo La Alaska Stafeto, sed publikigo sukcesis nur en 1951 (Internacia Revuo Esperantista) kaj 1952 (libroforme). Dume aperis traduko germana (Die Stafette, 1948),  poste ankaŭ islanda (Bodhlaupid i Alaska, 1955), nederlanda (Alaska - estafette, 1961) kaj fine angla (The Relay, 2000).

            Dank‘ al esperantistoj venis la rakonto al la alaska urbo Nome kaj la memorantoj pri la evento estis surprizitaj, kiel precize la ĉeĥa verkisto ĉion priskribis.

            František Omelka havis du nevojn, kiuj falis kiel partizanoj dum la milito. Omaĝe al ilia memoro li verkis romanon Blesky nad Beskydami (Fulmoj super Beskydy, 1947), pri adoleskantaj partizanoj, kiuj en la arbaroj de la montetaro Beskydy travivis la militon batalante kontraŭ faŝistoj kaj estante subtenataj de kuraĝaj homoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

            La rakonto Pomoc přijde z hor (La helpo venos de la montoj, 1948) priskribas averion de aviadilo en Alpoj. La aŭtoro mem esperantigis ĝin sub titolo Kaptitoj de Glacirokoj kaj eldonis en unu volumo kune kun La Alaska Stafeto (1952).

            Por infanoj li ankoraŭ sukcesis eldoni historian rakonton Pasáček Ali (Paŝtisteto Ali, 1946) el mezepoka Irano, kiam simpla knabo akiris amikecon de la reĝo kaj fariĝis Gardisto de la Reĝa Trezoro, kaj Začalo to v III. A (Ĝi komenciĝis en la 3-a klaso, 1953), pri lernantoj, kiuj mem komencis batali kontraŭ ŝtelkopiado kaj trompado dum la instruado.

            Post la morto de la aŭtoro restis manuskriptoj de la ĉeĥa kaj esperantlingva versioj de lia granda romano pri la portugala marnavigisto Fernao Magalhaes (Magellan), kiu en la jaroj 1519-1521 entreprenis la unuan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo. La ĉeĥan version la edzino de la aŭtoro sukcesis eldonigi en 1976 sub titolo Velký admirál, sed la esperanta versio La Granda Admiralo estis nur nun enkomputiligita kaj la eldonanto estas ankoraŭ serĉata. La romano estas verkita por knaboj, do per simpla, sed streĉa stilo. La unua parto priskribas la infanaĝon, adoleskon kaj junecon de la granda portugalo, la dua parto la vojaĝon mem.

            Sian pedagogian testamenton vidis František Omelka en la broŝuro Pedagogický takt (Pedagogia takto, 1959), en kiu li priskribis siajn multjarajn spertojn kiel trakti infanojn por ne vundi iliajn animojn, eĉ se ili faras ion malbonan (ekz. ŝteladon), kaj kiel rekonduki ilin al la ĝusta vojo.

            Tuj post lia morto aperis broŝuro Tak jsme ho znali (Tiel ni konis lin, 1961), en kiu liaj amikoj kaj kolegoj rememoris lian vivon, verkaron kaj pedagogian agadon.

 

Miroslav Malovec