Božena  Němcová

 

                                                             Saĝa oraĵisto

 

     Radoš estis dek ok jarojn aĝa, kiam liaj gepatroj mortis. Nun restis al li nenio alia, ol iri labori. Do li ekpensis: kiam mi devas labori, mi iros en grandan urbon kaj tie mi laborigos min; mi ja scipovas labori. Li kunprenis siajn aĵojn kaj iris. Nemalproksime de la urbo salutis lin la Saĝo kun la Prudento. Ekde tiu momento li laŭdire estis tiom saĝa kaj prudenta, kvazaŭ en altaj lernejoj li estus edukita , kaj ĉio, kion li en la manojn prenis, nepre estis bone farita.

     Radoš promenas tra belaj stratoj, kaj jen ekplaĉis al li belega kaj pompa butiko oraĵista, en kiu sidas laborante multaj metilaboristoj. Tio tre ekplaĉis al li kaj denove li ekpensis, ke li ne serĉos laboron, sed ke li lernos fariĝi oraĵisto. Senpripense li eniras en la ejon, ĝentile li salutas la majstron kaj petas lin, ke li por metilernanto akceptu lin.

     „Nu, mi akceptos vin,“ oponis la majstro, „sed vi jam estas iom tro aĝa por esti metilernanto; antaŭ ol vi ellernos, vi estos preskaŭ dudekses-jara. Aparte de tio, ke vi lernos unu jaron dum unu jaro?“

     „Memkompreneble, majstro, mi havas neniun monon por pagi por la lernado. Sed vi certe estos kontenta pri mi kaj mi eĉ momenton ne vanigos,“ diris Radoš.

     „Restu do,“ diris la majstro, destinis al li lokon por liaj aĵoj kaj por kuŝado. Post kiam Radoš tion ordigis, tuj li emis fari la atribuitan laboron. Komence la aliaj laboristoj mokis lin, ke li estas mallerta lernanto, sed baldaŭ ili eksilentis; kion Radoš prenis en la manon, tion li sukcese faris, kaj kion la aliaj du jarojn lernis, tion li scipovis post unu semajno. Post du semajnoj li jam faris ringojn, orelringojn kaj braceletojn tiom belajn, ke estis plezure ilin rigardi. 

     „Mi ne scias,“ diris la majstro al sia edzino, „kion mi pensu pri Radoš, ĉar li jam estas ellerninta kaj de mi nur saĝon tiras, aŭ li estas naskita sur feliĉa planedo?“

     „Ne, tion ne kredu, ke li mistifikas vin, li estas la viva vero mem,“ defendis la majstro-edzino la metilernanton, kiu estis al ŝi je dispono.

     Post kvar semajnoj li ricevis ellern-ateston kaj la majstro tre ŝatis lin. Foje li promenis kun la majstro tra la urbo, kiu estis granda kaj en kiu rezidis reĝo. Jen li vidas sur pordego kranion surmetitan sur stango. Li do demandis la majstron, kion tio signifas, kaj la majstro komencis jene rakonti: 

     „Nia reĝo havas unusolan filinon, virgulinon tiel belan, ke oni malproksime serĉus similan. Sed ekde sia dudeka jaro ŝi ne parolas, sed ĉu pro dia decido aŭ pro ŝia propra volo, tion neniu longe povis malkovri. Kiom da kuracistoj kaj aliaj kleraj viroj estis ĉi tie, sed neniu paroli emigis ŝin. Ŝi legas, rajdas, promenas, scipovas bele brodi, sed ĉion ĉi ŝi faras senparole. Antaŭ tri jaroj troviĝis ĉi tie saĝa profetino, kiu diris, ke la reĝidino Liběna estas sub sorĉa potenco kaj tio tiel longe daŭros, ĝis kiam aperus junulo, kiu devigus ŝin paroli. Tiam la reĝo ordonis, ke se iu lian filinon paroligus, al tiu li edzinigus ŝin, ĉu li estas pleba aŭ nobela. Tiam venis diversaj homoj, kiuj sin ĉe la reĝo anoncis kaj la reĝidinon ĝenis, sed ne resanigis. La reĝo tre ĉagreniĝis pro tio kaj la reĝidino ankoraŭ pli, tial ŝi foriris en siajn ĉambrojn kaj eĉ eliri el ili ŝi ne volis. Tial denove la reĝo ordonis, se iu al li anoncos sin, ke li volas la reĝidinon resanigi, kaj ne faros tion dum tri tagoj, tiu perdos la kapon. La tumulto ĉesis, sed post ioma tempo venis juna sinjoro de tre belforma staturo. La reĝo permesis, ke li provu resanigi la reĝidinon. Laŭdire tri tagojn li genuis antaŭ Liběna kaj senĉese petis, ke ŝi nur ununuran vorton diru al li, sed ŝi eĉ ne moviĝis, kaj tial la trian tagon li perdis la kapon, kiu estas ĉi tie por averto eksponata. Ekde tiu tempo laŭdire neniu anoncas sin, kaj jam la kvina jaro proksimiĝas, kiam la reĝidino ne parolas.“  

     Radoš tre ekmiris pri tio kaj tre kompatis la belegan Liběna. Li jam estis unu jaron ĉe sia majstro, kiu zorgis pri li kiel pri propraj okuloj kaj jam kun sia edzino interkonsiliĝis, ke se Radoš restos ĉiam tiel bonkonduta knabo, ili akceptos lin kiel propran filon, ne havante aliajn infanojn.

     Iun tagon venis reĝa kortegano kaj mendis ĉe la majstro por la reĝidino juvelojn. Ili devis esti tiel belegaj, kiel ĝis nun neniu vidis, kaj el la plej multekostaj gemoj. La majstro tion promesis, sed post kiam la kuriero foriris, li gratis sin malantaŭ la oreloj kaj ne sciis, kiel tion aranĝi kaj al kiu ordoni la laboron.

     „Kio okazis al vi, majstro, ke vi estas tiom trista?“ demandis Radoš.

     La majstro konfidence diris al li ĉion.

     „Ne malĝoju, majstro, tiun laboron transprenos mi kaj la reĝo certe estos kontenta pri mi.“

     „Kaj ĉu vi opinias, Radoš, ke vi kapablos fari la laboron, kiun eĉ mi mem ne kuraĝas fari? Ĉu mi povas doni al vi tiom da oro kaj multekostaj juveloj por fuŝi ilin?“

     „Donu al mi do ion fari prove, kaj se tio plaĉos al vi, poste mi faros ankaŭ la aliajn.“

     La majstro estis kontenta, li donis oron kaj gemon, kaj Radoš tuj eklaboris. Sed kiel miris la maljuna oraĵisto, kiam Radoš alportis al li pretan ringon. Al tiu egalis neniu alia en la tuta butiko. Plezure la majstro donis  oron  kaj diamantojn  laŭ la bezono, por ke li faru ankaŭ la ceterajn objektojn al la juveloj apartenantajn. Radoš strebis ĉion kiel eble plej bone plenumi, kaj kiam li estis preta, li faris ankaŭ arĝentan juvelujon kaj ĉion en ĝin kunmetinte, li alportis ĝin al la majstro.

     Post kiam la majstro rigardis la juvelojn, li ĉirkaŭbrakis Radoš-on kaj diris: „Knabo, ekde hodiaŭ la majstro estas vi, mi ne plu povas lernigi vin, ĉar vi longe devancis min.“

     Sed ĝi estis tia laboraĵo, kiun apenaŭ iu scipovis. Oni ne sciis, kion pli frue admiri, ĉu la reĝan diademon, aŭ la subtilan kolieron, aŭ la sublimajn orelringojn, braceletojn kaj aliajn etaĵojn. Tie estis fadenetoj kvazaŭ de araneoj ŝpinitaj kaj folioj kaj floretoj kvazaŭ el la tero kreskintaj.

     „Knabo, kiel mi rekompencu vin por tio?“ demandis la majstro, tuta feliĉa, sian metilaboriston.

     „Neniel, nur permesu al mi, ke mi mem rajtu tion al la reĝo forporti.“

     Tion la majstro al li volonte faris kaj Radoš iris en la reĝan kastelon. Kiam li anoncis, ke li portas al la reĝo la menditajn juvelojn, li tuj estis antaŭ la reĝon allasita. Profunde li riverencis kaj al la reĝo la arĝentan ujon donis. Apenaŭ la reĝo kovrilon malfermis, sereniĝis lia vizaĝo kaj kun rimarkebla plaĉo li rigardis la juvelojn. „Ĉu vi ne povus diri al mi, junulo, kiu tion ĉi faris?“ demandis la reĝo afable.

     „Mi mem, plej moŝta reĝo!“ respondis Radoš.

     „Aj, junulo, do vi estas tiel lerta artisto, kiun mi ĝis nun ne konis; ĉu mi povas al vi ian gracon fari, do postulu,“ proponis sin la reĝo al Radoš, kiu pro ĝojo preskaŭ ploris.

     „Plej moŝta reĝo! Mi aŭdis, ke ĉiu povas veni al la reĝidino, kiu volas provi redoni al ŝi la parolkapablon. Tion ankaŭ mi volus provi kaj tial mi petus vian reĝan moŝton, ke mi iri al ŝi rajtu.“ Tiel Radoš petis la reĝon, kun timo atendante la respondon.

     „Certe, junulo, ke vi rajtas al ŝi iri kaj resanigi ŝin provi, sed mi bedaŭrus, se vi ne sukcesus; vi certe scias, kio vin poste atendas?“

     „Mi scias, plej moŝta reĝo, kaj mi volonte al la morto submetiĝus, se mi tion ne kapablos.“

     La reĝo venigis sian korteganon kaj ordonis, ke li gvidu Radoš-on al la reĝino en ŝian ĉambron kaj solan lin tie lasu; sed la kortegano komprenis la sekretan signon, ke li aŭskultu, kio okazos. La kortegano gvidis lin tra multaj ĉambroj ĝis salono, kie ne estis alie ol en paradizo; da floroj, arboj, tapetoj, oro, arĝento, tapiŝoj, ĉio multe. Kaj tio ĉio estis surverŝita de malhela sunlumo, kiu tra kolorigitaj fenestroj buntajn ombrojn sur blankam marmoran plankon metis. En la fronto de la salonego pendis de  plafono malsupren pezaj kurtenoj, kiujn la kortegano leĝerete malfermis, kaj al Radoš li permane signis, ke li venu.

     Ĝi estis malgranda ĉambreto, lukse, sed tiel komforte kaj gracie aranĝita, ke al oni estis iel agrable, kiam oni en ĝin enpaŝis. Sed la plej bela estis la reĝidino Liběna. Ŝi sidis ĉe fenestro kaj per oro brodis. Eĉ la vejneto en la ĉarma vizaĝo ne moviĝis, kiam Radoš eniris, eĉ la pupilo por momento ne turniĝis al li; ŝi ŝajnis esti sen vivo kiel la bildo, kiu en ora kadro sur muro pendis kaj ŝin kiel etan infanon prezentis. Per klara okulo ŝin rigardante, Radoš klinis sin antaŭ la reĝidino kaj starigis sin antaŭ ŝian bildon dirante: „Decidu vi, bildo bela, la kruelan batalon, kiu en la kastelo estas; lignoskulptisto faris pupon, tajloro kudris robon por ŝi, sed paroligisto donis al ŝi parolkapablon. Al kiu nun la pupo apartenas?“

     „Al kiu ŝi apartenus, ol al la paroligisto, kiu donis al ŝi la parolon?“ ekparolis la reĝidino kaj silente kudris plu.

     Radoš eliris riverencante el al ĉambro, sed la kortegano envieme sciigis la reĝon, ke la reĝidino eĉ per unu vorto ne respondis, kaj Radoš devis en la kastelo resti, kie li aliel bone fartis. La majstro ne sciis, kion opinii, kiam servisto alportis al li monon por la juveloj kaj transdonis sciigon, ke la metilaboristo revenos nur post la tria tago.  

     La sekvan tagon Radoš estis denove gvidita en la ĉambron de la reĝidino kaj kiel en la antaŭa tago li starigis sin antaŭ la bildon kaj demandis: „Decidu vi, bildo bela, la kruelan batalon, kiu en la kastelo estas. Skulptisto faris pupon, tajloro kudris por ŝi robon, sed paroligisto donis al ŝi parolkapablon. Nun volas havi ŝin ĉiu, al kiu ŝi apartenas?“

     „Hieraŭ mi diris al vi, ke ŝi apartenas al la paroligisto,“ respondis ree la reĝidino.

     La kortegano, kiu aŭskultis, ne deziris al Radoš, ke li povus esti reĝo, kaj denove diris al la reĝo, ke la reĝidino ne parolis. Denove li estis en la kastelo retenita. Sed la trian tagon iris aŭskulti la reĝo mem. Radoš eniris en la ĉambron kaj denove li demandis la bildon: „Decidu vi, bildo bela, la kruelan batalon, kiu pro pupo en tiu ĉi kastelo estas. Skulptisto ŝin faris, tajloro robon kudris por ŝi, sed paroligisto donis al ŝi parolkapablon; al kiu ŝi nun apartenas?“

     „Jam dufoje mi diris al vi, ke al la paroligisto, kial vi ne kontentiĝas pri tio?“ diris Liběna  kaj leviĝis de la tableto. Jen ensaltis la reĝo en la ĉambron kaj plorante kisis la filinon. Post tio li prenis la manon de Radoš kaj diris: „Junulo, vi faris min feliĉa patro kaj ĉiun ĝojon vi redonis al mi, fariĝu do mia filo kaj reĝo, ĉar mi agnoskas, ke vi estas pli saĝa ol aliaj.“

     „Mia plej gracoplena sinjoro,“ respondis Radoš, „kiel mi povus esti reĝo, mi ja estas de malalta deveno, mi ne scias, kiel konduti ĉe la kortego, kaj la belega reĝidino min por sia edzo apenaŭ volos havi?“

     „Vi min per via saĝo el la sorĉkatenoj liberigis kaj mi neniun alian por edzo volas, nur vin,“ diris Liběna kaj proponis al Radoš la manon, kiun li arde kisis.

     Tuj tra la urbo disfamiĝis, ke la reĝidino estas resanigita kaj ŝia liberiginto estas malnobela oraĵista metilaboristo. Tiam rapidis la maljuna majstro en la kastelon por konvinkiĝi, ĉu estas tiel, kaj kiam Radoš lin kun ĝojo al la reĝo kiel sian bonan majstron prezentis, la maljunulo dankis al Dio, ke tian metilernanton li sendis al li.

     Post ia tempo estis nuptofesto kaj la reĝa fianĉino brilis en la juveloj, kiujn por ŝi la fianĉo propramane faris. Radoš regis saĝe, kiel antaŭ li neniu reĝo, kaj la popolo preĝis por li ellitiĝante – enlitiĝante. Li havis kelkajn filojn kaj ĉiu devis junaĝe ion ellerni kaj neniu ricevis titolon senmerite. Ĉu ankaŭ la Saĝo kaj la Prudento salutis ilin, tion oni ne scias.

 

                                                                                                                     (Tradukis Jiří Patera)